Atta Troll/XII

El Vikifontaro
Ĉapitro XII

La poetoj, eĉ modestaj,
Tro beligas! Ili kantas,
Ke kreiĝis la naturo
Kiel granda templo Dia,

Templo, kies luksa pompo
Pruvas gloron de l’ Kreinto:
Suno, lun’ kaj steloj estas
Lumigiloj en kupolo.

Estu tiel; sed konfesu,
Ke la ŝtupoj al la templo
Estas tre maloportunaj, —
Ŝtupoj vere malbonegaj!

Tiu — supren kaj malsupren —
Montsuriro, saltetado
Super ŝtonojn, — ĝi lacigas
La animon kaj la krurojn.

Paŝis apud mi Laskaro,
Pala, longa, laŭkandela;
Li ne ridas, ne parolas,
Fil’ mortinta sorĉistina.

Jes, laŭdire jam delonge
Li formortis, sed mirakle
La patrino, la Uraka,
Konservadas lian vivon. —

Malbenindaj templaj ŝtupoj!
Ke falonte en abismon
Mi ne rompis mian nukon,
Estas ankaŭ miraklaĵo.

Kiel la torentoj muĝis!
Kiel vento pinojn vipis
Siblegante. Krevis nuboj,
Ho, pro Di’! — veter’ malbona!

En malgranda fiŝistejo,
Ĉe la lago Goba trovis
Ni rifuĝon kaj trutetojn;
Ili estis tre bongustaj.

En remburseĝego sidis
Aĝmalsana la pramisto,
Kaj lin flegis du nevinoj,
Belaj kiel anĝeletoj.

Anĝeletoj dikaj, vlamaj,
Kvazaŭ ilin pentrus Rubens:
Oraj bukloj kaj okuloj
Freŝe-sanaj kaj tre klaraj.

En cinabra vang’ — kavetoj
Kun kaŝata ruza rido;
Kaj la membroj: rondfortikaj,
Jen allogaj jen timigaj.

Belaj, koraj estaĵetoj,
Kiuj gaje disputadis:
Kia trinko bonfartigos
Pleje la malsanan onklon?

Tiu donos al li tason
Da brogita tiliteo, —
Dum alia lin atakos
Per sambuka infuzaĵo.

„Nek la unu nek alian!“ —
Kriis en koler’ la onklo —
„Verŝu vinon, ke la gastojn
Mi honoru laŭ konveno!“ —

Ĉu mi trinkis veran vinon
Ĉe la bord’ de lago Goba,
Mi ne scias. En Brunsvigo
Mi ĝin prenus kiel „Mumo-n“.[1]

El plej bona, kapra ledo
Estis la vinsak’ odora, —
Sed la maljunulo trinkis
Tiel ĝoje kaj — saniĝis.

Li babilis pri la faroj
De banditoj kaj ŝtelistoj,
Kiuj loĝas tutlibere
Sur la pirineaj montoj.

Ankaŭ pri generacioj
Jam pasintaj li rakontis,
Pri bataloj de gigantoj
Kontraŭ ursoj — en pratempo.

Jes, la ursoj kaj gigantoj
Tiam pri l’ posed’ batalis
De la valoj kaj la montoj,
Antaŭ ol aperis homoj.

Kiam poste homoj venis,
Ekforkuris la gigantoj
Konsternite; ĉar enhavis
Granda kapo etan cerbon.

Laŭ asert’ la malsaĝuloj,
Alveninte ĉe la maro
Kaj vidinte, ke ĉielo
Sin spegulas en la akvo,

Ili kredis la maregon
La ĉielo kaj sin ĵetis
Dikonfide en la akvon,
En ĝi senescepte dronis.

Kaj la ursojn nun la homo
Neniigas per ĉasado;
Ĉiujare plietiĝas
La ursaro en la montoj.

„Tiel — diris la pramisto —
Unu cedas la alian;
Post pereo de la homo
Regos teron la pigmeoj,

La etuloj, la ruzuloj,
Kiuj loĝas en la monto,
En la ŝaktoj riĉenhavaj,
Kolektante kaj ŝparante,

Rigardante el truetoj
Kun la etaj ruzaj kapoj. —
Mem mi ilin vidis nokte
En lunbrilo, — kaj mi timis,

Timis nian estontecon,
Pro havemo de l’ etuloj:
Ho, se ankaŭ niaj nepoj
Dronus en la marĉielo!“



  1. Speco de dolĉ-amara biero.La trad.