Atta Troll/XVII

El Vikifontaro
Ĉapitro XVII

Estas valo stratsimila —
Fantomvojo ĝia nomo;
Krutaj rokoj ambaŭflanke
Kiel muroj altegiĝas.

Tie, sur dekliv’ plej kruta
Sidas, valen rigardante,
La kabano de Uraka;
Tien sekvis mi Laskaron.

Kun patrin’ li konsiliĝis
Per sekreta, gesta lingvo,
Kiel ili povos logi
Kaj mortigi nian Atta’n.

Ĉar ni estis eltrovintaj
Liajn signojn; ne forkuri
Povis li. — Jam viaj tagoj
Estas kalkulitaj, Atta!

Ĉu la in’ maljuna estis
Vere sorĉistin’ malica,
Kiel diris la loĝantoj
De la Pirineaj montoj,

Mi ne volas firmaserti;
Sed mi scias: suspektinda
Estis ŝia eksteraĵo
Kun gutantaj ruĝokuloj.

La rigard’: malica, straba;
Kaj ĝi kaŭzas, laŭ la diro,
Ke subite al bovinoj
Elsekiĝas mama lakto.

Laŭ la famo, per karesoj
De la ostofingra mano
Ŝi mortigis kelkan porkon
Kaj eĉ bovojn la plej fortajn.

Pro krimfaroj tiaj foje
Ŝi ja estis akuzata
Ĉe l’ juĝisto, sed ĉi tiu
Estis Voltaire-ano pura,

Liberpensa modernulo
Sen sentemo kaj sen kredo;
Oni do resendis moke
Kaj sen juĝo la plendintojn. —

Laŭ la ŝajn’ Uraka havas
Ja okupon tre honestan;
Ĉar ŝi vendas montoherbojn,
Same birdojn pajlŝtopitajn.

Do de tiaj naturaĵoj
Estis plena la kabano;
Fiodoris hiskiamo,
Digitalo kaj daturo.

Jen kolekto de vulturoj
Estis bone aranĝita,
Kun flugiloj etenditaj
Kaj kun timigantaj bekoj.

Ĉu odoro de l’ herbaĉoj
Nebulumis mian kapon?
Strangan senton je la koro,
Kaŭzis al mi tiuj birdoj.

Eble ili estas homoj,
Sorĉumitaj artifike,
Kaj nun vivas kun interno
Pajlŝtopita, malnatura.

La okuloj estingitaj
Min rigardas mortrigide,
Kaj kelkfoje ili ŝajnas
Strabi al la sorĉistino.

Sed Uraka, la maljuna,
Kaŭras apud sia filo,
Pala, muta, ĉe l’ fajrejo.
Ili fandas plumbokuglojn,

La fatalan plumbokuglon,
Mortigontan Atta’n Troll —
Flamoj jen zigzage kuras
Sur vizaĝo sorĉistina.

La maldikajn lipojn movas
Ŝi senĉese, sed sensone.
Ĉu ŝi diras drudan benon,
Ke la kuglo bonprosperu?

Voĉridete ŝi gestumas
Al la filo, sed ĉi tiu
Serioze kaj silente
Laboradas kiel — Morto.

Korpremite de l’ aspekto
Mi alpaŝis — por ekspiri —
La fenestron, rigardante
En la vastan, nigran valon.

Kion tie mi ekvidis
Je la horo de meznokto,
Mi priskribos plej detale
En ĉapitroj nun venontaj.