Atta Troll/XXI
Argonaŭtoj (sed sen ŝipo)
Piediras la montaron,
Kaj anstataŭ ora felo
Nur akiras — ursan haŭton.
Ho, ni estas plorinduloj,
Heroetoj nur modernaj;
Kaj neniu klasikulo
Eternigos nin per kantoj.
Kaj ni tamen suferadis
Mizeregon. Kia pluvo
Nin surprizis sur la supro,
Senarbara, senfiakra!
Nuboromp’! (Bandaĝo krevis!)
Akvo falis laŭtorente!
Tian duŝon ne travivis
Eĉ Jasono sur Kolĥido.
„Pluvombrelon! Ho mi donus
Tridek ses germanajn reĝojn
Nun por unu pluvombrelo!“ —
Kriis mi, en pluv’ dronante.
Mortolace, tre malgaje,
Kiel hundoj akvumitaj,
Ni revenis en la nokto
Al la alta sorĉistejo.
Tie, ĉe la fajro flama,
Kaŭris en angul’ Uraka,
Karesante dikan mopson;
Ĝin rapide ŝi forpuŝis,
Por al ni dediĉi helpon.
Pretiginte mian liton,
Malliginte „espardilojn“ —
(Piedvesto tre maltaŭga!)
Ŝi min helpis senvestiĝi,
Eĉ fortiris pantalonon,
Gluiĝintan al la kruroj
Kiel trudemul’-amiko.
„Noktĉemizon! Ho mi donus
Tridek ses germanajn reĝojn
Nun por unu noktĉemizo
Seka!“ — Kriis mi gutante.
Frosttremante, dentklakante
Staris iom mi ĉe l’ fajro;
Duonsvene pro la flamoj
Falis mi sur la pajlaĵon. —
Mankis dorm’. Palpebrumante
Strabis mi je l’ sorĉistino,
Kiu tenis sur la sino
Supran korpon de la filo,
Tute nudan. Je la flanko,
Ekstarinte, ŝia mopso
Tenis lerte per piedoj
La antaŭaj etan poton.
Kaj Uraka, elpreninte
Ruĝan grason el la poto,
Ŝmiris per rapidaj movoj
Lian bruston, liajn ripojn.
Dum ŝi frotis kaj masaĝis,
Kantis ŝi lulilan kanton
Tra la nazo; kaj samtempe
Krakis la brulanta ligno.
Laŭkadavre, flave, oste
Kuŝis li sur ŝia sino;
Mortmalĝoje, malfermite
La okuloj elstaradis.
Ĉu li estas mortintulo,
Kiun la patrino nokte
Revivigas, enfrotante
Fortan sorĉistinan grason?
Stranga, febra duondormo!
La membraro — plumbe-laca,
Katenita, kaj la sentoj —
Ekscititaj kaj maldormaj.
Kiom herba fiodoro
Min turmentis! Cerbumante
Mi memoris, kie tion
Mi jam flaris? — Sensukcese!
Kiom enkamena blovo
Min timigis! Kiel ĝemoj
De animoj sekigitaj
Tio sonis — bonkonataj.
Sed plej multe mi suferis
Pro la birdoj pajlŝtopitaj,
Kiuj apud mia lito
Staris sur kornic’ laŭmura.
Malrapide ili movis
La flugilojn, sin klinante
Al mi kun la longaj bekoj,
Similantaj homonazojn.
Kie mi jam vidis tiajn
Nazojn? Eble en Hamburgo
Aŭ Frankfurto? — Memoraĵo
Malpreciza kaj turmenta.
Fine min superis dormo,
Kaj anstataŭ iluzioj
Pro la duondorma stato, —
Min vizitis firma sonĝo.
Sonĝis mi, ke la kabano
Iĝis balsalon’ subite,
Ripozanta sur kolonoj,
Lumigata per lustraro.
Nevideblaj muzikistoj
Ludis el „Robert le Diable“
Dancojn de la monaĥinoj.
Mi promenis tute sola.
Sed subite malfermiĝis
La pordegoj, kaj eniras
Malrapide, solenpaŝe,
Gastoj vere tre mirindaj:
Nuraj ursoj kaj fantomoj!
Homaire ĉiu urso
Gvidas brak’ je brak’ fantomon
En blankega ĉerka tuko.
Tiel parigite ili
Dancis valson, tien, reen
Tra l’ salono. Stranga vido:
Jen timiga, jen ridinda.
Ĉar la ursoj malgraciaj
Nur kun peno sampaŝadis
Kun aeraj la fantomoj,
Ŝvebetantaj facilmove:
Senkompate kuntrenataj
Estis la plorindaj bestoj,
Kaj ilia spiregado
Supersonis la muzikon.
Kelkafoje dum la danco
Iuj paroj koliziis, —
Kaj al la fantom’ puŝinta
Donis urs’ „malventran“ baton.
Iufoje urs’ valsanta
Ŝiris for la ĉerkan tukon
De la kapo de l’ kunulo:
Ekaperis kap’ skeleta.
Kaj subite ekbruegis
La trumpetoj kaj ĉaskornoj
Kaj ektondris tamburegoj:
Jen la fina galopado....
Ĝin ĝisfine mi ne sonĝis, —
Ĉar surpaŝis miajn kalojn
Surpiedajn urs’ pezega,
Ke kun krio mi vekiĝis.