Batalo pri la Domo Heikkilä/II

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
I Indekso : Batalo pri la Domo Heikkilä
de Johannes Linnankoski
Tradukita de Vilho Setälä
II
Vortklarigoj


La marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printempa neĝkrusto kaj kaŝe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.

La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis kuŝanta, kvankam la lampo jam antaŭ longe estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la fenestro, apogante la kapon al la brako.

»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio vi nun tiel okupita maldormas...?»

Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensiĝinta—dum la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan vizaĝon, sur kiu vidiĝis la hardaj fingropalpaĵoj de vivo.

Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimiĝis. Li havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, ĉar li planis tian, kian li neniam 32 antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin apogis al la antaŭpasinta vivovojo.

Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ altkumulusoj, sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.

— — —

La unua estis ido de printempo—bela, feliĉa printempo.

Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭsentis, ke ĝi devis disrompiĝi. Ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda por esti daŭra.

Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵeto inter la du domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron pulsadi.

Kiom dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta—kiam oni nur ŝtelire kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.

— — —

Aŭtune tio okazis—tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek unu nek alia iam kuraĝis paroli pri ĝi.

La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis rapide klarigata. »Ĉu servisto kiel mastron de Heikkilä? Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia digneco kaj estimo al siaj 33 gepatroj kaj familio. Ĉu ŝi, la sola infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»

La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj. Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.

— — —

Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la maljuna sorpo—rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza susuro.

Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo. Kaj la sorto de la knabino—al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke da tagoj...?

»Sed kiel vi povos vivi kun li?» li demandis kun doloro.

»Tion mi ankoraŭ ne scias—tion mi efektive ne scias», la knabino lamentis kun premego al liaj manoj.

Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando—estis alio, kio lin turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.

»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »ĉu devas ĉio ĉesi je ĉi tio? Mi...»

Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la vizaĝon de la knabino.

Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum espero kaj malespero furiozis en lia brusto.

»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Ĉio devas ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis—ĉar 34 mi ne volas fari ion nedecan, ĉu per pensoj, ĉu per vortoj, ĉu per faroj... Kaj neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»

Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.

Ili stariĝis—kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.

Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.

»Devas esti tiel», ŝi diris per tremetanta voĉo. »Sed se mi ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi scias mian inklinon... Ne, nun mi devas ekiri!» ŝi aldonis malpacienciĝe, premegis liajn manojn kaj retiriĝis.

Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: »Kaj se iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos—kaj se vi bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis kontraŭ si.

Momenteto—ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekiĝinta foliaro de l’sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj—la knabino sin disŝiris kaj forkuris.

Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi ĉio estis io mistere solena—kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili, tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.

— — —

La edziĝa festo—li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno, 35 bruon de muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn...

Ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.

— — —

Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvazaŭ ĉio peza kaj premanta estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevokebla. Li estis libera—kvazaŭ nenio iam estis.

Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin kaptis neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto—ili hontu! Propra terpeceto—ĝi estis facile akirita. Propra dometo—ĝi stariĝis kvazaŭ sorĉite.

Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron. Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian malfortikan staturon kaj senenergian sintenadon—kaj en la sama momento li sentis kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj neklarigebla forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li ne povis ne rideti triumfante kaj ne streĉiĝi ankoraŭ pli fortege—kvazaŭ li sekrete konkuradis kun tiu viro.

Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejtegmentan eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonorila turo. Vi havas domon, mi dometon—montru nun ambaŭ sian mastran kapablon.

En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj—strangaj, sed tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj 36 por li. Kaj kiam li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de Heikkilä galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj komencis meze sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li hontis kaj premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj sortoj nun estis kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.

— — —

Tio okazis sekvintan someron—unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la fojnistaro revenis de herbejo.

La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon post fojo.

Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu viro—profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ plaĉo.

Sed la virino intervenis.

»Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon»—aparte fiksante la rigardon al li: »ies helpon!»

Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun la virino.

Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trudemulon. Ĉu li estis »fremdulo», aŭ iu alia—ĉiuokaze la skurĝbatoj de la viro estis pli ŝatataj ol lia helpo. Aŭ ĉu la virino tion diris nur pro la flankuloj?

Li atendis—malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.

Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis 37 ĉian diboĉadon—eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li alkoholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.

Lin okupis terura sento—tamen do »fremdulo», kvazaŭ nenio iam estis! Se tiu virino estus »vera», ŝi lasus la diboĉulon drinki sinmortige, ju pli frue des pli bone—mem li povus eĉ miksi venenon en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ infaneton—certe tiu viro estis al ŝi kara.

Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekompenci la okazintan maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo—li volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.

— — —

Ili estis vivitaj demandoj—al ŝi, la virino!

Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni parolas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis—ŝi sola komprenis. Kion ŝi tiam pensis—ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?

Ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis? Ĉu oni rakontis al ŝi pri »Foireja-Matio», la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo, aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? Ĉu ŝi aŭdis, ke li havis bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ malgajnos? Kion ŝi tiam pensis?

38 Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi. Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la vilaĝon—kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste kurantaj, mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä, ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro al landvojo.—Kion ŝi tiam pensis? Ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron, aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servistinojn ke ili rigardaĉas ĉiujn migrantojn?

Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn—certe ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo. Kiel li regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ĉies plaĉo. Kaj certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem enveturegis tra la ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj—veturis rekte en la festsalonon kaj pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?

Kaj ĉu la virino aŭdis ke li ne drinkis eĉ guteton? Certe ŝi tion aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne drinkas, kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fiŝoj de senakva kontinento drinkas—ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn...?

Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de kartoj? Pri ĉevaloj, horloĝoj, jakoj kaj ĉapoj, laŭ ĉies plaĉo—eĉ kun almozulo 39 en la landvoja drenaĵo. Ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por sin distri, kaj ĉu ŝi komprenis, pri kio li ludis?

Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus kampardomon—la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antaŭe estis servisto? Kion ŝi tiam dirus?

— — —

La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis per brando kaj skurĝo.

Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis—ĉiu havas la ekscesojn de juneco!

Li aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon kaj venthurladon en senluma aŭtuna nokto—ili portas lin antaŭen, ĉiam antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...

— — —

Ĉu li ne hontis—kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, trofrue maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?

Kial? Ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj sonoriloj—ĉu li do eliris per ĉevalo? Ĉu tial, ke li nun estis malforta kaj malsanema—iu alia spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun humo sur la vizaĝo!

Ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de Heikkilä—kiu ŝi estis? Ha, nun li tion 40 memoris—certe li iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne revenis por peti pension pro tiu konateco.

Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li—se li povos remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan staton, li estos kontenta pri sia vivo.

— — —

Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?

Li dum jaroj eĉ ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la fono de lia vivo kvazaŭ altaj arboj kontraŭ vespera ruĝiĝo.

Ĉu estis la malnova amo, kiu ree komencis ŝiri lian bruston? Ne, al li estis indiferente, kies la virino estis. Sed ŝi turmentis lin per nura sia ekzistado. Se ŝi kun sia domo deglitus laŭ deklivo simile al li, se ŝi devus senti malriĉon kaj mizeron, ĉio estus ekvilibre. Sed ŝi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli prosperanta domo—kvazaŭ ŝi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris kun li kaj nun mokis pri lia fina humiligo.

Kelkiam li tamen sentis, kvazaŭ inter ili tamen estis io—tutan tempon, spite ĉio. Kvazaŭ finfine estis en Heikkilä ĉio, kion la vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis feliĉa—poste ĉio glitis laŭ deklivo.

Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en ĉio—kial ŝi ne tiam faris tion? Kaj ĉu ŝi mem estis feliĉa? Ne, kaj almenaŭ du aliajn ŝi malfeliĉigis. Nun li komprenis ankaŭ la sorton de tiu alia—la virino 41 turmentis ilin ambaŭ, unun per videbla, alian per nevidebla skurĝo. Ŝi amis neniun kaj ŝi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis pensi pri tio kion ajn.

Laŭ la tempo tiuj pensoj densiĝis kaj fermentis. Li ne plu volis senti la nevideblajn skurĝobatojn de la virino. Li bezonis nur iri al ŝi kaj diri la tut-veron—tiam li estos libera por eterne.

— — —

La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la bazoj. Nun tio devis okazi!

Sed li ne iris eĉ duonan vojon kiam li returniĝis—honta kaj konfuzita.

Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?

— — —

Fine—nun li tion elpensis!

Li estis ebria kaj paŝis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek malhavis vortojn, kontraŭe li havis unu kaŭzon plie—pro kiu li vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki, kial ĉiuj homoj drinkis—kaj tiel faros ankaŭ li de nun, drinkos tiel ke la pugnoj kotiĝas!

Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.

Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciaĵon mi ja havas por vi!»

Ili interproksimiĝis—li sentis ŝanceliĝon. Penis sin hardi, sed io premis la gorĝon tiel, ke li certe ne eĉ 42 vorton povos eldiri. Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela kaj digna, li subite tiris la ĉapelon profunden sur la okulojn kaj intencis tiriĝi kvazaŭ nenion rimarkante pretere.

Sed la virino haltis—liaj propraj piedoj alnajliĝis al la vojo kvazaŭ retenataj de nevidebla forto.

La virino rigardis kvazaŭ ne kredante siajn okulojn.

»Matio!» aŭdiĝis tremanta pro emocio voĉo. Kaj en tiu unu vorto vibris ĉio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin ĵeti teren antaŭ ŝi kaj petegi por ankoraŭfoje aŭdi tiun unikan vorton.

»Ĉu ankaŭ vi devas iĝi diboĉulo—kiel ĉiuj aliaj...?»

Ŝi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo.

Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion ŝi vere intencis? Kial ŝi diris la unu vorton tiel, ke en ĝi vibris la tuta estinto, sed la finon, kvazaŭ ŝi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed ŝi.

Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke ŝi vidis lin ebria kaj ankoraŭ pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun »aliaj»—kvazaŭ li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, eĉ por inciti, sed tio estis tute neebla post la renkontiĝo. Li ne povis tion klarigi, sed li sentis malamon kontraŭ la virino—ĝuste pro la neklarigebla perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj.

— — —

Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de la landvojo furioza krakado de ĉaro. 43 Kiu estis? Li sentis saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe.

Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis do li—kaj la filo kune. La filo kune!

Lin okupis tiel subita venĝotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La mastro de Heikkilä do tamen estis viro—li venĝis por ili ambaŭ.

Li sciis, ke tio ĉesos baldaŭ, ke skurĝo jam baldaŭ dancos sur la dorso de l’mastro. Sed ĝi estis tamen maltima protesto kontraŭ la mistera perforto.

— — —

La morto de l’mastrino! Ĝi estis surprizo al li kiel al aliaj, ĉar ĝi venis tiel neatendita kaj falĉis nematuran grenon. Ĉu li esperis ĝin? Ne. Ĉu li volus ĝin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la okazintaĵo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili estis io—kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke ĉi ĉio nun estis nura rememoro.

Sed kio ĝi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino, ekster la tiama printempo kaj somero—nenion! Kion ŝi plej profunde pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziiĝis—tio estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj ĉu ŝi pli sciis pri li—pri ĉio, kio trairis kiel ruĝa ŝnuro tra lia vivo—ĉu ŝi eĉ unu fojon efektive pensis pri li? Ĉu estis memafere inter ili io alia krom eta senkulpa memoraĵo el juneco, kiun unu tuj forgesis, alia pli longe konservis, eĉ suferis pro ĝi? Kiel stranga estas la vivo! Ĉu ne la homoj iras kvazaŭ en nebulo, baraktante, batalante kaj pendante unu 44 je la alia, tamen nenion sciante pri la interna homo de la alia, eĉ tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.

Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis ĝis lia dometo, al li ŝajnis, ke ĝi rakontis pri io tre malproksima—dum la infaneco aŭdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualiĝis en la nebulon de forgeso por eterne.

— — —

Ree rapidegas bildoj antaŭ li—la mastro de Heikkilä kun siaj kundrinkantoj.

Ili vekis ankaŭ la alion, kiu jam estingiĝis.

La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo! Kial ŝi fleksiĝis sub la devigo de siaj gepatroj kaj ĉu la devigo vere estis tiom premanta? Kial ŝi post tio iĝis harda, fiera kaj nekomprenebla? Ĉu ŝi ne en tiu momento parolis, preskaŭ ĵuris ion? Ĉu ne ankaŭ ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Ĉu li bezonis—tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo diboĉulo!

Al li ŝajnis nun kvazaŭ nekoruptebla verdikto de la providenco, ke ŝi tiel subite estis deŝirata el inter siaj idoloj: riĉeco kaj prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaŭ venĝilo en la mano de l’eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj senkoreco kolektis dum jaroj.

La penso estis ankaŭ alie, pro speciala kaŭzo, kvazaŭ serpenta veneno por lia malfervoriĝinta sango. La nuna vintro estis al li ĉiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn en sia kampo, kiujn li poste vendis 45 dum la tuta vintro, kaj ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam venditaj ĝis vintromezo; da pretaj korbaĵoj estis sufiĉe, sed li ne estis ema ilin ekkapti—la mizero entrudiĝis tra la pordoj kaj fenestroj.

Tiam la diboĉado de mastro Heikkilä kvazaŭ briligis al li la penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis sensenca moviĝo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la riĉuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Ĉu li ne havis egalan rajton pri vivado kiel ili? Ĉu sola la mastro de Heikkilä estis rajtigita al egaliga divido?

Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altaĵeto inter Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de l’vilaĝo, kie ĉiu havis sian kampeton por lupolo kaj ĉe la deklivo sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon aŭ duon da terpomoj el ĉiu kelo—tian kvanton neniu eĉ rimarkus. Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo, kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la plej malproksiman suspekton...

— — —

Ĉi-vespere li fine decidis iri, ĉar estis bonege portanta neĝkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la sakojn kaj sledeto atendis antaŭ la pordo.

Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaŭ estus necese ankoraŭfoje pripensi ĉu iri ĉu ne iri, ĉar li neniam tuŝis propraĵon de alia kaj eĉ en la ĉevalnegocoj neniam malfieriĝis al vera trompo. Kaj tiel li 46 eksidis sur la benko ĉe la fenestro kaj komencis kvazaŭ fari kalkulon pri la pasinta vivo.

Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo—kun emociita menso, sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara, sed li sidis plu kvazaŭ sennervigata de neklarigebla malenergieco.

Tiam aŭdiĝas de la landvojo laŭta klakado de la timonoj, kaj kriegaĉoj—li scias senvide kiu ĝi estas.

La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la vojo galopas ĉevalo kaj flanke ĝia granda fantomeca ombro. »Rapido—Rapido—hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter lian fenestron.

Lia koro komencas bategi, tio ĉio ŝajnas tiom stranga. Li scias, ke la virĉevalo de mastro Heikkilä nomiĝas »Rapido», sed nun li ne memoras tion—kvazaŭ la viro veturus preter lian dometon aparte por krii: »Kion vi plu meditas, ĉu vi ne vidas, kiel mi agas,—rapido, rapido, rapido!»

Li risorte ekstariĝas kaj elrapidas el sia dometo.

  • *

Unue kelkiom laŭ la landvojo, poste trans barilon al la kampo—li komencas grimpi laŭ longa, malkruta deklivo al la terkela altaĵeto.

La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaŭ antaŭ li. Ĉu estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkiĝintaj. Ĉu tiel malforta li jam estis? Kaj ĉu li ankoraŭ meditis kaj pripensis, ĉu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por sia vivteno. La sango 47 torente ekfluas en la kapon—nun venu eĉ ĉiuj mastroj de la vilaĝo renkonte kaj ili demandu kien li paŝas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj—respondos kaj plenigos siajn sakojn eĉ se tiuj staros apude!

Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj, kiuj siluetiĝas kvazaŭ ege grandaj blankaj formikejoj je la deklivoj de l’altaĵeto.

»Tie en la plej malantaŭa mi komencos», li pensas, »kaj poste transiros...»

Tiam iu ekbate tuŝas lian kapon, tiel ke la ĉapelo ruliĝas sur la neĝon. Li ektremas kaj levas la rigardon—antaŭ li staras maljuna sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbiĝinta branĉeto ankoraŭ balancadas kviete ĉe lia kapo.

Li staras momenton kvazaŭ senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustraĵoj. Sed poste en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu virinon kaj sin mem.

La neĝkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaŭ li.

Kio nun? Kvazaŭ apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas ĝin ombro de sako, sed baldaŭ rimarkas ke ĝi moviĝas aparte kaj plilongiĝas kaj ke ĝi estas silueto de homo—kvazaŭ iu rapide sekvus lin, la paŝoj nur ne estas aŭdataj. Li returnas sin malkviete.

Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter miloj. Ŝi estas tute sama kiel la tiaman aŭtunan vesperon kaj same severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo—staras senmova, la manojn pendantaj ĉe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la okuloj.

48 »Heikkilä estas detruata—nun mi bezonas helpon!»

En la voĉo vibras doloro kaj embaraso. Momento—ŝi turnis sian dorson kaj paŝas foren. Sed laŭ lia dorso ne pendas harplektaĵo, sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordaĵo ekvidiĝas en la lunbrilo malhela, brilanta rondaĵo—kvazaŭ kapo de granda harpinglo. Ankoraŭ momento—la virino malaperis.

Li staras tempeton kvazaŭ alnajlita al sia loko dum la brusto forte frapbruas. Kio tio efektive estis, ĉu li maldormas aŭ sonĝas?

Li ĉirkaŭrigardas, ĉio estas kiel antaŭe. La terkeloj siluetiĝas sur la altaĵeto kaj la luno rebrilas sur la neĝkrusto, ne eĉ duona ombro ie—nur la maljuna sorpo staras malantaŭ li granda kaj impona kaj kvazaŭ rektigetendante la branĉojn.

Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin metis antaŭ li. »La virinaĉo!» Li ekdeziris elradikigi ĝin. »Kion diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä—ĝi estu detruata, tio estas juste, mi havas aferon al la terkeloj!» Kaj li ekiras hardite de maltimo al sia celo...

»Sed kie ili nun estas—la terkeloj?»

Li haltas kaj ĉiukaŭrigardas kaj ekrimarkas, ke li staras tute sube je la rando de l’deklivo, de kie li jam supreniris.

La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbruas—ne, ĉio ne estas nun kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laŭ la deklivo al la landvojo.

Sekvintan nokton li kuŝis hejme—emociita kaj atendanta.

49 Ĉu estis io sub tio aŭ ĉu ĝi estis nur halucinaĵo? Se tie io estis, ĉi tiun nokton li certe havos klarigon pri ĝi, ĉar la mortintoj ne duone finas siajn aferojn—tio estas konata.

Kelkfoje ŝajnis preskaŭ nature, ke li kredis sin vidi tiaĵon. La streĉeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun ĉio kio apertenis al ĝi.

Sed estis io fremda kaj flanka—la hartordaĵo kaj la harpinglo. Li neniam vidis ŝian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris tute certe, ke ĝi ankaŭ tiun aŭtunan lunbrilnokton estis plektita.

La nokto pasis. Nenio estis vidata aŭ aŭdata, nek maldorme nek sonĝe. Li furioziĝis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo kaj la filino de Heikkilä ankoraŭ staris antaŭ li—la dua ankoraŭ dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdiĝis, dum kiuj li povis viziti almenaŭ tri kvar terkelojn. Ĉu oni kredas ke li estas timigebla per tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!

La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altaĵeto.

Sed ĉi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantaŭen—nenio estas vidata aŭ aŭdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en la halucino de l’pasinta nokto.

Li jam alvenas al la terkela altaĵeto kaj komencas vigle formeti la tegbretojn de l’plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek mortinto. Jam vidiĝas la pajlo kaj li sin kurbigas por ĝin formeti—ankoraŭfoje ĉiuflanke ĉirkaŭrigardinte.

50 Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas ĝin kaj subite returniĝas.

Post kelkaj paŝoj staras la virino—sama kiel la unuan fojon, la vizaĝon nur ankoraŭ pli pala kaj la rigardon ankoraŭ pli penetranta.

»Heikkilä estas detruata—mi bezonegas helpon!»

Tio vibras kvazaŭ de sub tero, preĝante, sed tamen minace. Unu trapenetranta okulumo ankoraŭ, kaj ŝi jam paŝas foren. Ree kun suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordaĵo. Sed kiam ŝi paŝas, la pinglo eliĝas el la hararo je unu colo kaj ree enpremiĝas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin ĵetas kvazaŭ blindiga ekbrilo—kvazaŭ ĝi ne estus pinglo, sed io pli granda kaj fortika. Li streĉas konsternita la vidpovon, la objekto tute enpremiĝas en la hararon—la vizio malaperis.

La viro falas sennerva sur la randon de l’terkela aperturo kaj tremas tra la korpo. Daŭras longe antaŭ la fortoj tiom revenas, ke li povas remeti la bretojn kaj ektreniĝi al la hejmo.

  • *

Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urĝan aferon kaj petis tujan aŭdiencon ĉe la parokestro. La servistinoj emis demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga, ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia aŭdiencpetanto.

La parokestro ankoraŭ ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la viron en la kancelarion.

51 Tie la viro komencis rakonti—malkviete kun spasmanta vizaĝo kaj vibranta voĉo—kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de l’mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie ĝi lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj...

La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj ĉifonan vestaĵon de la viro. Li konis lin—li aŭdis ion kaj tion pri liaj vojaĝoj kaj veturadoj. Ankaŭ la rakonto ŝajnis tre mankhava.—Kiel li moviĝis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?

Tiam la viro embarasiĝis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur moviĝis—je aferoj, kaj tiam li ĝin vidis, kaj tio estas vera.

Klara dubo speguliĝis en la okulo de l’parokestro:

»Hm... ni homoj estas tre multspecaj—estas, kion-diri, tiaj, kiuj havas apartan emon vidi strangajn sonĝojn kaj tiaspecajn. Ankaŭ ĉi tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.»

Ne, neniam antaŭe li ion vidis aŭ aŭdis.

»Hm, ja, ja.—Sed ĉu vi drinkadas...?»

Ankaŭ tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio jam pasis longa tempo.

»Ĉu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed ĉu estis, kion-diri, la mastrino-mortinto via konato kaj ĉu vi eble dum la lastaj tempoj tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?»

Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de Heikkilä.

»Nu vidu, jen estas ĉio!» La parokestro klopis la parion de sia flartabakujo, ekprenis fingropinĉaĵon kaj komencis 52 rakonti okazintaĵon. Ĝi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja kamarado, kiu antaŭnelonge estis mortinta—ankaŭ ĝi tre stranga rakonto.

»Sed ĉi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordaĵo kaj pinglo—ŝi ne uzis tian dum knabino.»

»Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio ĉu ĝi estis pinglo aŭ io—tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.»

»Ne, konfuza ĝi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne kuraĝas ĝin kredi.» Liaj lipoj fariĝis tute palaj kaj la voĉo vibris kvazaŭ en spasmoj de frostego. »Ĝi estis—jes, ĝi certe estis ... fera bolto.»

»Fera bolto...?»

»Je-es!»

»Sed kion vi per tio efektive...? Ĉu vi pensas ke, kion-diri...?» La parokestro interrompis sian frazon.

»Pri tio ĝuste mi volis aŭdi vian opinion, sinjor’ parokestro—ĉu eble ... eble tie estis io terura?»

La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguliĝis emocio.

»Hm, ja, ja—efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro, ankaŭ mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio mi iris mem por vidi la mortinton—kaj vidu, ŝi kuŝis kvieta kaj trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun mi kredas, mia amiko, ke ĉar vi estis infaneca amiko de la mortinto kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj eĉ pli forte, do, tiel-dire, ili bildigis 53 al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi vere kredas kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per propraj okuloj.»—La parokestro stariĝis el sia lulseĝo.

Sed la viro staris plu kvazaŭ ŝtoniĝinta sur sia loko. Sur lia vizaĝo speguliĝis forta embaraso kaj sur la frunto perlis ŝvito de doloro.

La parokestro intencis etendi la manon adiaŭe sed restis miranta la internan premiĝon de la viro.

»Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega voĉo. »Se ĉio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam suspektis, tute nenion, sed mi ankoraŭ ne elparolis ĉion, kio apartenas al ĉi tiu historio.»

Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la kampaltaĵeto kaj kio okazis sub ĝi. Pri la sceno en la korto de Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri ĉio, kio moviĝis kaj furiozis en lia koro dum ĉi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaŭ esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino foje savis lin je drinkuliĝo—tiel li nun komprenis la aferon, post kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj kiel ŝi ree staris antaŭ li kaj malhelpis ke li fariĝu ŝtelisto kaj aĉulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietiĝinta. »Kaj iru nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laŭ mia faraĵo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, ĉar tiel vere kiel mi mem bezonis kaj ricevis ŝian helpon, mi kredas ke ankaŭ ŝia helpkrio estas vera vero.»

La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.

54 »Nun mi vidas la fingron de la Ĉiopovanto!» li diris per tremanta voĉo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi ĉevalon—ni iros al la policestro.»


La tombo estis malfermata ankoraŭ la saman tagon.

En la okcipito de la mortinto, sub la hartordaĵo, troviĝis fortika, sescola ferbolto.

Ĝi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.

  • *

La antaŭĉambraro de la juĝejo tumultis plena je popolo—ne ĉiuj eĉ trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La juĝo certe estis sciata jam antaŭe, sed la sorto de la domo Heikkilä estis tiel proksima al ĉiu, ke ili sentis, kvazaŭ ili kolektiĝis por aŭdi la verdikton en sia propra afero.

Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere vestita paŝis sur la peronon. La kurba, velkiĝinta korpo tremadis, la kapo estis kvazaŭ enfosiĝinta inter la ŝultroj, sur la cindre griza vizaĝo vidiĝis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en okuloj sangantaj.

Li ne diris eĉ unu vorton kaj ŝajne ne rimarkis la popolon ĉirkaŭe—la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi flustraĵon.

La malliberigito leviĝis sur la ĉaron. Tiam sin alĵetis el la aro maljuneta virino kaj rapidis al la ĉaro. Ŝi ekkaptis ambaŭ manojn de la malliberulo, la mentono 55 spasmis kaj la lipoj moviĝis, sed ŝi nenion povis diri, nur torente ekploris laŭte. En la okuloj de la malliberigito vidiĝis ekbrilo kvazaŭ li konis ŝin, sed tuj poste li turnis la kapon alien—la ĉaro komencis ruliĝi.

La homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la plorantino kun silenta kondolenco sur la vizaĝo—ŝi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el la familio.

La pordo de la atestantejo ree malfermiĝis kaj alia viro paŝis sur la peronon. Ankaŭ li nenion diris, sed li sincere alrigardis la popolamason kaj sur lia malgrasa vizaĝo speguliĝis kvieta, preskaŭ triumfa paco—kiel ĉe homo, kiu longe vaginte kaj tute senesperiĝinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la profundaj korradikoj de sia vivo.

La viro paŝis malsupren de la perono kaj sin levis sur—la malliberulan ĉaron.

»Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis.

Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaŭ la malproksiman eteron, dum la ĉaro malrapide forruliĝis.

La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la juĝejo. La viro persiste petis al si punon pro ŝtelintenco—kiu estis tute sama kiel ŝtelo, laŭ lia klarigo, ĉar ĝia interrompo ne okazis pro lia propra volo. La proceso devis esti pritraktata, ĉar ĝi prezentiĝis ligita kun la ĉefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian devon de akuzanto. Tion farante li ankaŭ endonis pro la parokestro skribaĵon, en kiu ĉi tiu aliĝis al la peto de Matio de Väliportti, certigante kiel animpaŝtisto, ke tio estis necesa por lia interna homo.—La tribunalo verdiktis al li du semajnojn.

56 La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentiĝo pro la parto kiun li havis en la malkovro de ĉi tiu mistero. Sed la peto pri puno kaj evidenta ĝojo dum la ekiro por ĝin suferi restis al ili nesolvebla enigmo.

La homamaso disiris kun melankolia sed malpeziĝinta menso. Kvazaŭ oni liberiĝis de malbona inkubo kaj kvazaŭ la domo Heikkilä, kiu dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris en klara taglumo.

  • *

Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al paŝtejo, paŝis Matio de Väliportti—aŭ »La maljuna Matio», kiel li nun estis nomata—kun manĝaĵtornistro surŝultre post ili.

Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintaĵoj, rehejmeniĝis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Ĉi tiu akceptis lin por lia restanta vivdaŭro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan serviston.

Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj vigle svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel ke gruzo disĵetiĝis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la mallarĝa kortvojo.

57 Li konis ilin ambaŭ: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li iam vidis kaj aŭdis, preskaŭ prosedis ilin foje, kaj li sentis kvazaŭ li nun subite ilin retrovis—tiujn, kiuj restis malaperintaj de tiam, kiam li mem paŝis kun la aĝo de la mastro.

Kiam li nun alvenis al la aperturo de l’kortvojo kaj turniĝis al landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkiĝi, ke ili ambaŭ restis tie konservataj. Sed la mastro jam paŝis foren. Kaj li vidis viglajn, energiajn paŝojn, vidis junecan staturon kiu superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj superregata. Tiam klariĝis al li per unu fulmobato, ke revenis ankaŭ tria forestinto—tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä. Li konceptis, ke sur la kampoj ree moviĝis sama forta spirito kaj ke la estonto de la domo estis garantiita.

»Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la vipon—kvazaŭ li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia juneco meze interrompiĝis.