Batalo pri la Domo Heikkilä/Vortklarigoj

El Vikifontaro
Vortklarigoj.

Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.

apudjuĝisto. Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita juĝisto kaj dek-kelke da »apudjuĝistoj» el la plej distingitaj kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas kasacii la verdikton de la juĝisto.

bobelo = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).

ĉambrego. Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el »ĉambrego», granda ĉambro kun kuir- kaj bakforno, manĝa tablo kaj litoj de la servistoj; en tiu estas farataj ĉiuj lignaĵaj kaj teksaĵaj laboroj; plue el du-tri aŭ pli da ĉambroj, malgranda kuirejo, antaŭĉambro kaj tegita, aŭ bretmura aŭ malfermita, verandosimila perono. eĝo = renkontlinio de du ebenoj: supra eĝo de tegmento (matem. terminaro, Bricard).

grenfulmo = malproksima, sentondra fulmo. Kaŭze de la forte lumaj noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj) dum somero. Nur en aŭgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la varmeco de la vetero ankoraŭ favoras la naskiĝon de fulmonuboj, la fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj ĉe la horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kaŭze de tio, ke ĝi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto, la popolo ĝin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de Kaleva», kun mitologia deveno.

kumuluso = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).

laborfesto, »talkoot» estas ofta kutimo ĉe finnoj, speciale dum la plej urĝa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton, ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto pri lignaĵoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aŭ haki lignaĵojn.

okcipito = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).

stako = kunrastitaĵo de fojno (Rhodes).

stoplo = trunketo de greno aŭ fojno, restanta post falĉado (Boirac).

trapi. Finna lingvo estas tre riĉa je vortoj por la natursonoj. Ĉar la ĉefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, ŝajnas ke oni povas uzi similajn almenaŭ kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas finnan literaturon. La praktiko poste montru, ĉu ili povas resti kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo de grandaj gutoj trapas sur la fenestrovitroj; tre malgranda rivereto lirlas dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton en resonanta kavo pulpas. Esperanto havas jam de antaŭe kelkajn simile pentrantajn vortojn: venthurlado, ĉarkrakado k. t. p.

sledo, sledeto. Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj (biciklo, ĉaro, kabrioleto, kaleŝo, vagono), naĝveturiloj (barko, boato, kanoto, ŝipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj ĝia finna nomo (preskaŭ internacia en la Nordo) pulko. Nun mi proponas al glitveturilo (por ŝarĝo) la nomon sledo (angle sledge = sleĝ, svede släde = slede, germane Schlitten = ŝlitn). El tio ni havos la profiton, ke ni povos uzi sledeto por esprimi sled-similan aĵon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; ĉar ĝi ne estas veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo sledo, la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza glitveturileto, kiu eble estus uzebla por sama celo.—Alia maniero por solvi la demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan, en la Nordo internacian, vorton kelkka (svede kälke, prononc. ĉelke), sed tiu bedaŭrinde koincidas kun la fundamenta vorto kelka, se oni ne prenus ĝin en la sveda formo ĉelko.