Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Fervoja Esperantisto, Julio 1914)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj.
Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Junio 1914
Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Sekvo).

(6) La postulo pri pago aŭ repago de aldonaj transportaj pagoj (artikolo III-a, alineoj 1 ĝis 5, kaj artikolo IX-a, alineo 2 de la prenumaddifinoj) perdas valoron post unu jaro, se ĝi ne estas konstatita inter la kontraktintoj per atesto, akordo aŭ juĝa decido. La perdiĝo de valoro komenciĝas rilate al la postuloj pri pago de aldonaj transportaj pagoj per la pago de la transporta pago aŭ se transporta page ne estis pagota per la liverado de la komercaĵoj ; rilate al la postuloj pri repago de aldonaj transportaj pagoj, ĝi komenciĝos per la pago de la aldonaj pagoj. Rilate la perdiĝon de valoro, la difinoj de la artikolo XLV-a, alineoj 3 kaj 4 estos uzataj. La difino de la artikolo XLIV-a, alineo 1, ne estos uzata.

Artikolo VIII-a.

(1) La transporta kontrakto estos plenumata, kiam la komercaĵo kun la ŝarĝatesto estos akceptata de la forsenda stacio por la transportado. Kiel signo de la akcepto la stampo de la dato estos presata nur la ŝarĝateston flanke de la forsenda stacio.

(2) La stampado estos efektivigata senprokraste post plena liverado de la komercaĵoj cititaj en la sama sarĝatesto kaj se la forsendonto tion postulos dum ties ĉeesto.

(3) La ŝarĝatesto stampita validas kiel dokumento pri la transporta kontrakto.

(4) Tamen la diroj de la ŝarĝatesto pri la pezo kaj la nombro de la sendaĵoj ne pruvos kontraŭ la fervoja administracio rilate al tiuj sendaĵoj, kies ŝarĝigo estos prizorgata flanke de la forsendonto laŭ la tarifoj aŭ laŭ aparta interkonsento, se tia estas permesata en la regiono de la ŝtato, kie ĝi okazas, se ne posta pesigado aŭ posta kalkulado okazos flanke de la fervoja administraro kaj tio estos dokumentata sur la ŝarĝatesto.

(5) La fervoja administraro estos devigata atesti la akcepton de la komercaĵo, skribante la daton de la akcepto por la ekspedado sur duplikaton aldonatan al la ŝarĝatesto.

(6) Ĉi tiu duplikato ne havas la validon de la originala atesto, kaj ankaŭ ne tian de ŝarĝa bilo.

Artikolo IX-a.

(1) Kie la naturo de la ŝarĝo postulas pakadon pro la defendo kontraŭ perdiĝo aŭ difekto dum la transporto la celkonscia prizorgo de ĝi estas afero de la forsendonto.

(Daŭrigota.)
Reuss.