Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Fervoja Esperantisto, Junio 1914)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj.
Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Marto 1914
Julio 1914  ►
Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Sekvo).

(2) La precizaj difinoj pri la skribado kaj enhavo de la ŝarĝatesto, precipe la uzota formularo estas rezervataj al la plenumaddifinoj.

(3) La enskribo de pluaj deklaroj en la ŝarĝateston, la skribado de aliaj dokumentoj anstataŭ la ŝarĝatesto, kaj la aldono de aliaj skribaĵoj al la ŝarĝatesto ne estas permesataj, se ili ne estas uzeblaj kaŭze de ĉi tiu kontrakto.

(4) Tamen, se la leĝoj aŭ regularoj de la forsendstacio ordonas, la fervoja administracio povos postuli la skribadon de dokumento krom la ŝarĝatesto, kiu havos la destinon, ke ĝi restu en la manoj de la administracio, por esti dokumento pri la transporta kontrakto.

(5) Ĉiu fervoja administracio rajtas, rilate al la interna prilaborado, uzi trunkan deŝirkajeron, kiu restos en la forsendstacio kaj estos signata per la samaj numeroj kiel la ŝarĝatesto

kaj la duplikato.
Artikolo VII-a

(1) La forsendonto estas garantideva pri la ĝusteco de la diroj enskribitaj en la ŝarĝateston kaj toleros ĉiujn konsekvencojn devenontajn el neĝustaj, neprecizaj aŭ nesufiĉaj deklaroj.

(2) La fervoja administraro ĉiam rajtas ekzameni la konformon de la enhavo de la sendaĵoj kun la diroj de la ŝarĝatesto. La konstato okazos laŭ la leĝoj aŭ regularoj ekzistantaj en la loko de la ekzamenado. La rajtigito estas celkonscie invitota, ke li ĉeestu la ekzamenadon, rezervite la okazon, ke ĝi okazos kaŭze de policaj ordonoj, kiujn la ŝtato rajtas fari en la intereso de la publika sendanĝereco aŭ de la publika ordo.

(3) Rilate al la rajto kaj devoj de la fervojaj administraroj, enketi aŭ ekzameni la pezon aŭ la nombron de la sendaĵoj, la leĝoj aŭ regularoj de la interkonsentintaj ŝtatoj estas validaj.

(4) Okaze de neĝusta diro de la enhavo de sendaĵo aŭ okaze de tro malalta diro de la pezo, kaj okaze de troŝarĝo de vagono ŝarĝita de la forsendanto aldona transporta pago estas pagota al la fervojaj administraroj partoprenontaj je la transporto laŭ la plenumaddifinoj — krom la postpago de la eventuale mankanta transporta pago rilate al la ŝarĝo kaj la kompenso de la okazinta malgajno kaj la punoj ordonitaj per punleĝaj aŭ policaj difinoj.

(5) Aldona transporta pago ne estas pagota :

a) Okaze de neĝusta diro de la pezo de komercaĵoj, por kiess pesigado la fervoja administraro estos devigata laŭ la validaj difinoj por la forsenda stacio.

b) Okaze de neĝusta diro pri la pezo aŭ okaze de troŝarĝo, se la forsendanto postulis en la ŝarĝatesto la pesigadon per la fervoja administraro.

c) Okaze de troŝarĝo okazinta kaŭze de influoj de la vetero dum la transporto, se la forsendonto pruvos, ke li premunis dum la ŝarĝo de la vagono la difinojn validaj poral forsenda stacio.

d) Okaze de pligrandiĝo de la pezo okazinta dum la transporto, kiu ne kaŭzas troŝarĝonn, se la forsendinto pruvos, ke la pligrandiĝo de la pezo estas kaŭzita per influoj de la vetero.

(Daŭrigota.)
Reuss.