Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Fervoja Esperantisto, Marto 1914)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj.
Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Sekvo).

i) La rimarkon pri afranko, okaze de la antaŭpago de transporta pago aŭ okaze de la depono de la antaŭpago pri la afranko. (Artikolo XII-a, alineo 3-a)

k) La pasoŝarĝojn, kiuj estas pagotaj por la komercaĵo, nome tiel la pagotajn nur post la alveno de la komercaĵo, kiel ankaŭ la antaŭpagojn kontantajn pagitajn de la fervoja administracio. (Artikolo XIII-a.)

l) La citon de la irota transportvojo per diroj de la stacioj, kie devas okazi la dogana prilaborado aŭ eventuala polica ekzameno.

Se ĉi tiuj citoj mankas, la fervoja administracio devas elekti tiun vojon, kiu ŝajnas esti plej praktika por la forsendinto. La fervoja administracio estas nur garantideva rilate al la konsekvencoj de ĉi tiu elekto, se ĝi tiurilate faris grandegan eraron.

Se la forsendonto citis la transportvojon, la fervoja administracio nur rajtas uzi alian vojon por la transportado de la sendaĵoj sub la jenaj kondiĉoj :

1) Ke la dogana- kaj impostofica ekspedado aŭ eventuala polica ekzameno okazos en la stacioj cititaj de la forsendinto.

2) Ke ne estos postulata pli alta transporta pago ol tiu, kiu estus estinta pagota, se la fervoja administracio estus uzinta la vojon cititan en la ŝarĝatesto.

3) Ke la limtempo por la livero ne estos pli longdaŭra, ol ĝi estus estinta, se oni estus transportinta la sendaĵon sur la vojo citita en la ŝarĝatesto.

Se la forsendstacio elektis alian transportvojon, ĝi devas komuniki tion al la forsendinto.

m) La subskribon de la forsendanto per lia nomo aŭ lia firmo, kaj la diron de lia loĝejo. La subskribo estas anstataŭebla per presita aŭ stampita signo de la forsendanto, se la leĝoj aŭ regularoj de la forsendstacio tion permesas.

(Daŭrigota.)