Jan Neruda:
INFANA BALADO.
Ekdormetis la patrino,
konsternita la infano.
Ĉe piedoj ĝiaj sidas
pala Mort’ kaj je ĝi ridas.
Sur la korpo la girlando,
blankaj floroj kun rubando,
kaj en ĝia mano io,
kiel ret’ por papilio.
Manoj kvazaŭ bastonetoj,
frunto ĝia — vaksa flavo,
okultruoj — sen enhavo.
„Venu al mi, infaneto,
ni ekludos en sekreto,
ĉe la lumo nokta, stela,
ĉe muziko plej anĝela
ni ekdancos — paro bela.“
„„Ne permesas patrineto
kaj doloras la korpeto.““
„Ho, nur iru, kolombino.
La malsanon, kiu tenis
vin, mi preni de vi venis
kaj ni povos ambaŭ kune
en ĉielon flugi nune.“
„„Ne, ho ne, for, mi vin petas,
patrineto nur dormetas.““
„Levu vin nur, infaneto,
sendas min ja Jezuleto,
eĉ reĝino de l’ĉielo,
vin gardanta gardanĝelo.
Vi ekvidos ĉion brili,
ĝis vi estos inter ili.“
„„Do ni iru, sed singarde,
patrinet’ ĵus dormas harde.
Io koron ŝian premas,
jen ŝi ploras, jen ŝi ĝemas,
kaj se min en dormon lulis,
sur vang’ ŝia larmoj rulis.““