Bohemaj Grenatoj/Mia patrino

El Vikifontaro


Otakar Březina:
MIA PATRINO.

Tra viv’ malgaje, kiel pentofarantino,
patrin’ iradas mia sen parfum’ kaj floroj,
frukt’ seka, harda estis ŝia vivdestino,
sen refreŝiĝo pasis ŝiaj tag’ kaj horoj.

De malriĉeco polvo vangon ŝian ŝiris,
okulojn akre tranĉis, ruĝaj de kataro,
amase kovris vojon, kie ŝi nur iris,
kaj por ŝi, jam sveninta, iĝis buduaro.

Malhelaj jaroj kuŝis nur sur spino ŝia,
pez’ de klopodoj de ŝi la freŝecon prenis,
ŝi morton sian kisis en hor’ agonia
kaj ŝiaj lipoj eĉ por vivo danki penis.

Revante genuadis ŝi sur preĝejplanko
en odoranta sfer’ de vakso kaj incenso
kaj vortojn de konsol’ ŝi kaptis nur kun danko
kaj animsavo estis ŝia sola penso.

Ho, vi, patrino mia, lum’ nun mem iĝinta,
vi, elpafita sag’ en mond’ sen fin’, senlima,
de nomo via sono estis forvibrinta,
vi tamen restis por mi ĉiam tre proksima.

De morta via sango flor’ mi estas pala,
por kiu la nutraĵo viaj larmoj estis,
maldolĉa sent’ de lipo via senegala
heredo por la tuta vivo mia restis.

Kaj kiam la silento vibras noktomeze,
elstaras vi el tomb’ kaj kun mi iras dormi,
en mia propra spir’ vi spiras ritme, peze
kaj vi en mia voĉ’ ploregas tiom por mi.

En miaj vejnoj fluas varm’ de korpo via,
bril’ el okulo via en la mian iras,
kaj flam’ de via kredo strange religia
animon mian tranĉas, pikas, sange ŝiras.

Kaj kiel via ankaŭ mia voj’ malgaja,
nur seka cindrogusta frukt’ en riĉa nombro,
la vivo sen koloro kaj sen suno maja,
sur ĉiu sento mia kuŝas via ombro.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Otokar Březina kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.