Bohemaj Grenatoj/La frateco

El Vikifontaro


Svatopluk Čech:
LA FRATECO.

Ni forĵetu la pokalon
plenan de la gal’ kaj pest’,
sur la tero jam eksonu
de l’frateco sankta fest’.

Nur neniu volu havi
ĉiujn laŭ la sama form’,
dum la vivo sane bolas,
ne ekzistas unu norm’.

Se nur nia koro batos
por la sama cel’ kaj ag’,
tiam certe nin renkontos
foje ni sub unu flag’.

Nur prudento kaj nur sento
estu nia armilar’,
la envi’ kaj malfavoro
apartenas al barbar’.

Kiu volas, ke ekĝermu
en la mond’ de l’paco sem’,
li purigu propran koron,
estu tolerema mem.

Li forĵetu la pokalon
plenan de la gal’ kaj pest’,
kaj sur tero laŭte sonos
de l’ frateco nobla fest’.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Svatopluk Čech kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.