Bohemaj Grenatoj/La tago

El Vikifontaro


Stanislav K. Neumann:
LA TAGO.

Kiel lakto ĵus melkita
aer’ estas malvarmeta, densa, ŝaŭma.
Mi bedaŭras muŝeton bluan,
kiun hazarde mi dispremis.

Birdon pafmortigi mi hodiaŭ ne povus,
per ordon’ severa interrompi kanton;
kiel ŝtonblok’ grandega ĝi de branĉo falus,
kaj la ter’ sub ĝi barelsimile eksonus.

Kie mi kaŝus min pro tim’ kaj honto?
La suno min ĉie ektrovus.
Ĝi ne dirus vorton, ĝi nur min rigardus
per sia printempa okulo. Kaj mi estus nuda.

Per kantoj birdaj plensemita estas tago,
kiel se ĉiuj steloj estus malsuprenirintaj,
kaj apud, super vi, dekstre kaj maldekstre
graciajn manojn de radioj al si reciproke premus.

Per kantoj birdaj plensemita estas tago.
En ĉio estas ia interna premo.
Al neniu mi volus kaŭzi ĉagrenon.
Mi atentos ankaŭ, por ke mia ombro
ne falu sur ion kiel nubo.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Stanislav Kostka Neumann kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.