Bonhumoraj Rakontoj/Reĝo Maĉjo Unua

El Vikifontaro
Reĝo Maĉjo Unua

Maturaj homoj prefere ne legu mian rakonton, ĉar estas en ĝi malkonvenaj ĉapitroj, kiujn ili ne komprenos kaj pro tio primokos. Sed se ili nepre volas, ili legu — al plenkreskuloj oni ja nenion povas malpermesi — ili ne obeas.

La rakonto komenciĝas tiel: La doktoro diris, ke se la reĝo dum tri tagoj ne resaniĝos, estos tre malbone. Ĉiuj tre ĉagreniĝis, kaj la plej maljuna ministro surmetis okulvitrojn kaj demandis: “Do kio okazos, se la reĝo ne resaniĝos?”

La doktoro ne volis klare diri tion, sed ĉiuj komprenis, ke la reĝo mortos.

La plej maljuna ministro tre malĝojis kaj invitis al konferenco la aliajn ministrojn. Ili kolektiĝis en granda salono, lokiĝis en komfortaj apogŝegoj ĉe longa tablo. Antaŭ ĉiu ministro kuŝis paperfolio kaj du krajonoj; unu krajono estis ordinara, kaj la dua estis ĉe unu flanko blua, ĉe la alia ruĝa, kaj antaŭ la plej maljuna ministro staris sonorileto.

Ministroj ŝlosis la pordon, por ke neniu malhelpu la kunsidon, ili lumigis elektajn lampojn kaj parolis nenion. Poste la plej maljuna ministro eksonorigis la sonorileton kaj diris: “Nun ni interkonsilos, kion fari, ĉar la reĝo estas malsana kaj ne plu povas regi.”

“Mi pensas”, diri la militministro, “ke oni devas venigi la kuraciston, por ke li klare diru, ĉu li povas sanigi lin.”

Ĉiuj ministroj timis la militministron, ĉar li ĉiam portadis sabron kaj revolveron — do ili obeis al li.

“Bone, ni venigu la kuraciston”, ili diris.

Sed la kuracisto ne povis veni baldaŭ, ĉar en tiu ĉi momento li surmetis al la reĝo dudek kvar kupojn.

“Do ni estas devigataj, atendi”, diris la plej maljuna ministro, “kaj dume ni pripensu, kion ni faros, se la reĝo mortos.”

“Mi scias”, diris la justecministro, “ke laŭleĝe post morto de reĝo suriras la tronon la plej maljuna filo kaj regas.”

“Sed la reĝo havas nur unu filon.”

“Oni ne bezonas plian.”

“Sed la filo de l’ reĝo estas malgranda Maĉjo — kiel do li povas esti reĝo — li eĉ ne scias skribi.”

“Ne grave”, respondis la justecministro, “en nia ŝtato tio ankoraŭ ne okazis, sed en Hispanujo, en Belgujo kaj en aliaj landoj okazadis, ke reĝo mortis kaj postlasis malgrandan filon — kaj tiu ĉi malgranda filo devis esti reĝo.”

“O”, jesis la poŝt kaj telegrafministro, “mi eĉ vidis poŝtmarkon kun fotografaĵo de tia malgranda reĝo.”

“Sed, estimataj sinjoroj”, diris la klerecministro; “ne estas ja eble, ke reĝo ne sciu skribi kaj kalkuli, ke li konu nek geografion nek gramatikon.” “Mi ankaŭ tiamaniere opinias”, diris la financministro. “Kiel do reĝo povas fari kalkulojn kaj ordonadi, kiom da nova mono estu presata, se li ne konas multiplikad-tabelon.”

“Plej malbone estos, karaj sinjoroj”, aũdigis sin la militministro, “ke tiel malgrandan reĝon neniu timos. Kiamaniere li obeigos al si militistojn kaj generalojn?”

“Mi pensas”, diris la ministro por eksteraj aferoj, “ke vere tiel malgrandan reĝon neniu timos. Ni ĉiam havos strikojn kaj ribelojn — mi pri nenio povas respondi, se vi Maĉjon faros reĝo.”

“Mi ne scias, kio fariĝos”, diris la kolerita justecministro, “mi nur unu fakton scias: la leĝo klare diras, ke post morto de reĝo lia filo fariĝas tronheredanto.”

“Sed Maĉjo estas tro malgranda”, kriis ĉiuj ministroj, “kaj certe fariĝus terura malpaco…” Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis, kaj eniris la salonon fremdlanda ambasadoro. Ŝajnos eble strange, ke li venis en kunsidon, kvankam la pordo estis ŝlosita — do mi devas klarigi, ke kiam oni iris por venigi la kuraciston, oni forgesis fermi la pordon. Poste kelkaj eĉ opiniis, ke tio estis perfido, ke la justecministro intence lasis malfermita la pordon, ĉar li sciis pri alveno de ambasadoro.

“Bonan vesperon”, la ambasadoro diris enirante, “mi venas en la nomo de mia reĝo, kaj mi postulas, ke Maĉjo Unua fariĝu reĝo, kaj se vi ne konsentos pri tio, estos milito.”

La ministro-prezidanto (plej maljuna ministro) tre ektimis, sed li ŝajnigis sin, kvazaŭ tio ne interesus lin. Li skribis per blua krajono sur paperfolion: “Bone, ke estu milito”, kaj donis la paperon al la fremdlanda ambasadoro. Ĉi tiu prenis la paperon, salutis kaj diris: “Mi sciigos pri tio mian registaron.”

En tiu ĉi momento en salonon eniris la kuracisto, kaj ĉiuj ministroj komencis peti lin, resanigi la reĝon, ĉar povos okazi milito kaj malfeliĉo.

“Mi jam donis al la reĝo ĉiujn medikamentojn de mi konatajn, kaj mi surmetis al li kupojn, — plie mi ne scias, kion fari. Sed oni povas venigi krome aliajn kuracistojn.”

La ministroj aŭdis la konsilon, ili venigis famajn doktorojn, oni elsendis ĉiuj reĝajn aŭtomobilojn — kaj dume ili ordonis al la reĝa kuiristo, doni al ili vespermanĝon, ĉar ili estis tre malsataj, — ili ne sciis, ke la konferenco daŭros tiel longe, kaj ili eĉ ne tagmanĝis hejme.

La kuiristo orde starigis arĝentajn telerojn, plenverŝis botelojn per plej bona vino, ĉar li volis resti en la palaco eĉ post morto de l’ reĝo. La ministroj manĝis kaj trinkis, ili fariĝis gajaj, kaj en salono kolektiĝis doktoroj.

“Mi pensas”, diris maljuna, barbhava doktoro, “ke oni devas fari je le reĝo operacion.”

“Mi opinias”, diris la dua, “ke ni devas fari al li varmegan kompreson kaj ke li gargaru la gorĝon, — li devas prenadi pulvorojn.”

“Gutoj certe estos pli bonaj”, diris fama doktoro.

Ĉiu doktoro alportis dikan libron kaj montris, ke en lia libro estas alie skribite, kiamaniere oni kuracas tian malsanon.

Estis jam malfrue, kaj la ministroj estis tre dormemaj, sed ili devis atendi, kion fine decidos la doktoroj. En la reĝa palaco estis tia bruo, ke la malgranda tronheredonto, Maĉjo, jam dufoje vekiĝis.

“Oni devas ja vidi, kio fariĝas ĉi tie”, li ekpensis; — li forlasis la liton, rapide vestis sin kaj eniris en koridoron. Li haltis antaŭ la tagmenĝeja pordo, ne por subaŭskulti, sed en la reĝa palaco la ansoj estis tiel alte lokitaj, ke malgranda Maĉjo ne povis atingi ilin por malfermi la pordojn.

“Ho ! la reĝo havas bonegan vinon”, kriis la financministro, “ni trinku ankoraŭ, karaj kamaradoj. Se Maĉjo fariĝos reĝo, vino ne estos al li bezono, ĉar al infanoj ja estas malpermesite, trinki vinon.”

“Ankaŭ cigarojn li ne bezonos, mi do povas preni kelkajn hejmen”, la laŭte kriis la komercministro.

“Kaj se estos milito, miaj karuloj, mi garantias, ke nenio restos de tiu ĉi palaco, ĉar Maĉjo ja ne defendos nin.”

Ĉiuj komencis ridi kaj moki.

“Ni trinku je la sano de nia defendanto, de granda reĝo Maĉjo Unua.”

Maĉjo ne komprenis multon el tiu ĉi interparolo; li sciis, ke paĉjo estas malsana, ke la ministroj ofte kunvenas por kunsidoj, sed kial ili mokas lin, Maĉjon, kaj kial oni lin nomas reĝo, pri kiu milito oni parolas — li tute ne komprenis. Li estis iom dormema, iom ektimigita kaj iris antaŭen tra la koridoro kaj ree aŭdis el kunsidsalono alian interparolon.

“Mi diras al vi, ke la reĝo mortos — vi povas donadi al li pulvorojn kaj sanigilojn — tio ne helpos al li” “Mi donos mian kapon, se la reĝo ankoraŭ vivos pli longe ol unu semajnon.” Maĉjo ne plu aŭskultis, li rapide trakuris la koridoron kaj du grandajn reĝajn ĉambrojn kaj enfalis la reĝan dormoĉambron preskaŭ senspire. La reĝo tre pala kuŝis sur la lito kaj malfacile spiradis — apud li sidis bonkora doktoro, tiu sama, kiu sanigis Maĉjon, kiam li estis malsana.

“Paĉjo, paĉjo”, ekkriis li plorante, “mi ni volas, ke vi mortu.”

La reĝo malfermis siajn okulojn kaj malĝoje, mallonge rigardis la fileton.

“Ankaŭ mi ne volas morti”, mallaŭtvoĉe diris la reĝo, “mi ne volas lasi vin, karulo, sola en mondo.”

La doktoro prenis Maĉjon sur siajn genuojn, karesis lin — poste ili ne plu parolis.

Maĉjo rememoris, ke okazis jam iutage, ke li ankaŭ sidis apud lito — tiam paĉjo prenis lin sur siajn genuojn — en la lito kuŝis panjo, same pala, same malfacile spiranta.

“Paĉjo mortos, kiel mortis panjo”, ekpensis Maĉjo, kaj terura malĝojo falis sur lian bruston, kaj forta kolero kontraŭ la ministroj, ridantaj pri li, Maĉjo, kaj pri la morto de lia kara paĉjo.

“Mi vere repagos al ili, se mi fariĝos reĝo”, li pensis. — —

La enterigo de l’ reĝo okazis kun granda pompo: lanternoj estis ĉirkaŭvolvitaj per nigra krepo — ĉiuj sonoriloj aŭdiĝis, orkestro ludis funebran marŝon, kanonoj veturis, militistaro postiris, oni venigis per specialaj vagonaraj plej belajn florojn el varmaj landoj — ĉiuj estis tre malĝojaj; kaj ĵurnaloj skribis, ke la tuta popolo priploras sian amatan reĝon.

Malgaja Maĉjo sidis en sia ĉambro, ĉar kvankam li devis fariĝi reĝo, li perdis la patron. Li rememoris sian patrinon. Kvankam ŝi estis reĝino, ŝi tute ne estis fiera — ŝi ludis kun li, ŝi orde starigis ŝtupetojn kun li, ŝi rakontis al li interesajn rakontojn, montris bildetojn en libroj — li malpli ofte vidis sian patron, ĉar la reĝo jen forveturis al militistaro, jen vizitis fremdajn regantojn aŭ akceptis ilin ĉe si. Sed okazis, ke la reĝo trovis ankaŭ liberan tempon por Maĉjo, kaj tiam li amuziĝis kun Maĉjo per keglado aŭ per promenrajdado — la reĝo sur ĉevalo, Maĉjo sur ĉevalido — en longaj aleoj de la reĝa parko. Kaj kio estos nun? Ĉiam tiu ĉi fremdlanda edukanto, kiu havas tian mienon, kvazaŭ li eltrinkus plenglason da forta vinagro.

Ĉu vi pensas, ke estas tiel agrable, esti reĝo? Tute ne! Se estas milito, oni povas almenaŭ batali, sed kion reĝo devus fari dum pactempo? Malgaja estis Maĉjo, sidante sola en sia ĉambro, kiam li observis tra parkokradoj gajajn amuzojn de servistaro en la reĝa korto.

Sep knaboj amuziĝis — kiel plej ofte — per militludado. Ilin komandis, ekzercadis kaj por atako kondukis ne granda, sed tre gaja knabo. Oni nomis lin Felek.

Maĉjo tre deziris voki lin kaj iom interparoli kun li tra la kradoj, sed li ne sciis, ĉu tio estas permesita; li ne sciis ankaŭ, kion diri kaj kiel komenci interparolon.

Dume en la stratoj oni surgluis grandajn afiŝojn pri Maĉjo, kiu fariĝis reĝo kaj salutas siajn regatojn, ke restos la samaj antaŭaj ministroj, kiuj helpados la junan reĝon en laborado. En ĉiuj vendejoj fotografaĵoj de Maĉjo estis videblaj: Maĉjo sur ĉevalido, Maĉjo en marista vesto, Maĉjo en militista eleganta uniformo, Maĉjo dum militista revuo. Oni vidigis lin ankaŭ per kinematografo en teatro, en ĉiuj semajnaj gazetoj en- kaj eksterlandaj — ĉie estis Maĉjo, kaj vere oni amis Maĉjon. Pli maljunaj homoj kompatis lin, ke tia malgrandulo perdis la gepatrojn, knaboj ĝojis, ke inter ili troviĝis eĉ unu, kiun ĉiuj estas devigataj aŭskulti, antaŭ kiu eĉ generaloj devas stari atente kaj plenkreskaj militistoj prezentas batalilojn. Al knabinoj tre plaĉis tiu ĉi malgranda knabo sur gracia ĉevalo, kaj plej multe amis lin la orfoj. Kiam la reĝino ankoraŭ vivis, ŝi sendadis ĉiam en orfan hejmon bombonojn, kiam ŝi mortis, la reĝo ordonis daŭrigi la sendadon, kaj poste, kvankam Maĉjo tute ne sciis tion, oni jam de longe en lia nomo sendadis por infanoj sukeraĵojn kaj ludilojn.

Kelkajn monatojn post tronsuriro okazis, ke Maĉjo famiĝis, tio signifas, ke ĉiuj parolis pri li, ne pro tio, ke li estis reĝo, sed pro tio, ke li faris ion, kio plaĉis al ĉiuj. Jen mi rakontos, kiamaniere tio okazis. Maĉjo petis sian kuraciston, permesi al li, fari piedan promenon en stratoj, — li longe turmentis lin, ke li akompanu lin almenaŭ unu fojon en ĉiu semajno en publikan ĝardenon, kie sin amuzadas ĉiuj infanoj.

“Mi scias”, li diris, “ke en reĝa parko estas belege, sed en plej bela ĝardeno ja estas enuige, se oni estas sola.

Fine, la kuracisto promesis, kaj helpe de granda marŝalo li turnis sin al la palaca administracio, ke la zorganto de l’ reĝo dum ministro-kunsido petu por reĝo Maĉjo tri promejojn. Por ĉiu reĝa promeno la polico ricevis tri mil florenojn kaj la sanecoficejo barelon de Kolojna Akvo, — antaŭ ĉiu promeno ducent laboristoj kaj cent virinoj ĝisfunde purigis la ĝardenon. Oni balaadis la tutan ĝardenon, pentradis benkojn, surverŝadis ĉiujn aleojn per aroma akvo kaj forviŝadis polvon de arboj kaj folioj. Kuracistoj diris, ke malpureco kaj polvo malutilas la sanon. Polico gardis pri tio, ke dum promeno de reĝo ne estu strataj buboj, kiuj puŝadas sin kaj bruegas.

Maĉjo amuziĝis bonege. Li surhavis ordinaran veston, do neniu sciis, ke li estas reĝo; cetere neniu povis eĉ nur pensi, ke reĝo venas en ordinaran ĝardenon. Reĝo Maĉjo dufoje ĉirkaŭpromenis la tutan ĝardenon kaj petis preni lokon sur benko sur malgranda placo, kie infanoj amuziĝis. Sed apenaŭ li sidiĝis, malgranda knabineto alvenis kaj demandis:

“Ĉu vi volas amuziĝi en nia rondo?”

Ŝi prenis Maĉjon je mano — ili bone amuziĝis — knabinetoj kantis diversajn kantojn kaj turnis sin en rondo, kaj poste, atendante novajn amuzaĵojn, ŝi komencis interparoli:

“Ĉu vi havas fratinon?”

“Ne, mi ne havas.”

“Kiu estas via paĉjo?”

“Mia paĉjo mortis, li estis reĝo.”

La knabineto opiniis, ke Maĉjo ŝercas, ĉar ŝi ekridis kaj diris: “Se mia paĉjo estus reĝo, li devus aĉeti al mi pupon grandan ĝis plafono.”

Maĉjo poste informiĝis, ke la patro de la knabineto estas kapitano de fajrobrigado, ke ŝi nomiĝas Irenka kaj amas fajrobrigadistojn, kiuj ofte permesas al ŝi, rajdi sur ĉevalo.

Maĉjo volonte restus ankoraŭ pli longe, sed li havis permeson nur ĝis la kvara horo dudek minutoj kaj kvardek sekundoj.

Maĉjo senpacience atendis venontan promenon, sed pluvis, do oni timis pri lia sano, kaj li ne iris. Kiam Maĉjo duan fojon venis en la ĝardenon, okazis jena akcidento: li amuziĝis kiel antaŭe en rondo kun knabinetoj — ĝis kiam proksimiĝis kelkaj knaboj, kaj unu el ili kriis:

“Rigardu, knabo amuziĝas kun knabinoj!” kaj ili ridis. Reĝo Maĉjo rimarkis, ke vere li estis la sola knabo ludanta en la ronde.

“Venu por amuziĝi kun ni”, diris la knabo, kaj Maĉjo atente lin rigardis.

Ah! ĝuste li estas Felek, la sama Felek, kun kiu Maĉjo jam de longe volis fari interkonatiĝon, — kaj ankaŭ Felek atente rigardadis Maĉjon kaj laŭte kriis:

“Ah! kiel li similas al reĝo Maĉjo!”

Maĉjo hontis, ĉar ĉiuj komencis rigardadi lin, do li volis plej rapide forkuri al sia adjutante, civile vestita, por ke neniu rekonu lin. Sed — ĉu pron honto, ĉu pro rapideco — li falis kaj defrotis haŭton de sur genuo.

Dum ministro-kunsido oni decidis malpermesi al la reĝo, iradi en la ĝardenon — oni ĉion faros, kion li volas, sed li ne povas viziti popularan ĝardenon, kie estas malĝentilaj infanoj atakintaj kaj mokintaj lin. La reĝa honoro ne permesas tion. Maĉjo tre malĝojis, ĉar li longe pensis pri tiuj du amuzoj en la ĝardeno, kaj li rememoris la deziron de Irenka.

“Ŝi volas havi pupon grandan ĝis plafono.” Tiu ĉi penso maltrankviligis lin.

“Mi estas ja reĝo — do mi rajtas ordoni — dume oni devigas min, aŭskulti ĉiujn. Mi lernas legi kaj skribi same kiel aliaj infanoj, mi devas lavi orelojn, kolon kaj dentojn same kiel aliaj infanoj — kalkuloj estas por reĝo malfacilaj, kiel por ĉiuj infanoj — do pri kio mi estas reĝo?”

Maĉjo ribelis, kaj dum aŭdienco li laŭte postulis, ke oni aĉetu la plej grandan pupon, kiun oni povas trovi en la mondo, kaj sendu ĝin al Irenka.

“Via reĝa moŝto bonvolu kompreni…”, komencis la ministro-prezidanto.

Maĉjo divenis, kio sekvos: tiu ĉi netolerebla homo longe parolos nekompreneblajn vortojn kaj fine nenio fariĝos pri la pupo.

Maĉjo memoris, ke foje la sama ministro komencis same deklaradi ion al patro; tiam la reĝo piedfrapis kaj diris:

“Mi tion decide postulas!”

Do Maĉjo same piedfrapis kaj laŭte diris:

“Sinjoro ministro, sciu, ke mi tion decide postulas!”

La ministro-prezidanto mirigite rigardis Maĉjon, poste li ion notis en notlibron kaj murmuretis: “Mi prezentos vian postulon al ministro-interkonsiliĝo.”

Neniu sciis, kion oni tie parolis, ĉar la konsiliĝo okazis ĉe fermita pordo, tamen oni decidis aĉeti pupon, kaj la komercministro kuradis du tagojn kaj rigardadis la plej grandajn pupojn; sed tiel grandega estis nenie. Tiam oni venigis ĉiujn industriistojn, kaj unu el ili devis fari la postulatan pupon en la daŭro de kvar semajnoj por alta prezo. Kiam la pupo estis preta, li ekspozis ĝin en magazenfenestro kun surskribo: kortegliveranto de Lia Reĝa Moŝto faris tiun ĉi pupon por Irenka, filino de fajrobrigad-kapitano dum fajrestingado.

Multaj knabinoj skribis leterojn al la reĝo, ke ili deziras ankaŭ havi pupojn, sed la kortegsekretario tute ne legis tiujn ĉi leterojn, ĉar la ministro-prezidanto severe malpermesis tion. Antaŭ la fenestro staris tri tagojn popolamaso, admiranta la reĝan donacon, kaj la kvaran tagon, danke al dispono de la polica prefekto, oni elprenis la pupon el la fenestro.

Maĉjo ellitiĝis je la sepa horo, — li lavis kaj vestis sin mem, li mem purigis siajn botojn kaj pretigis sian liton. Tian kutimon enkondukis praavo de Maĉjo, la heroa reĝo Paŭlo la Venkinto. Maĉjo trinkis glaseton da fiŝoleo kaj ricevis matenmanĝon, kiu ne povis daŭri pli longe ol dek ses minutojn kaj tridek kvin sekundojn, ĉar tiel longe manĝis potenca avo de Maĉjo, la bona reĝo Julio la Virtulo. Poste Maĉjo iris en la tronsalonon, kie estis tre malvarme, kaj akceptis ministrojn. La tronsalono ne havis fornon, ĉar praavino de reĝo Maĉjo, prudenta Anna la Pia, dum sia juneco preskaŭ sufokiĝis pro haladzoj, kaj pro memorigo al ŝia feliĉa eldanĝerigo oni decidis, en la kortegceremonion enkonduki principon, ke tronsalono ne havu fornon dum kvincent jaroj.

Maĉjo sidis sur la trono kaj dentklakis pro malvarme, kaj ministroj rakontadis al li, kio fariĝas en la tuta ŝtato… Tio estis tre malagrabla, ĉar ĉiuj informoj estis iel malgajaj. La eksterland-ministro rakontis, kiu koleras kaj kiu volas amikiĝi kun ilia ŝtato, — kaj Maĉjo preskaŭ nenion komprenis. La militministro elkalkuladis, kiom da fortikaĵoj estas difektitaj, kiom da kanonoj detruitaj, kaj kiom da militistoj estas malsanaj.

La fervojministro klarigis, ke oni devas aĉeti novajn lokomotivojn, la klerecminitro plendis, ke infanoj lernas malbone, ke knaboj kaŝe fumas cigaredojn kaj elŝiras paĝojn el kajeroj, — la financministro ĉiam koleradas, ke li ne havas monon por aĉeti novajn kanonojn kaj novajn maŝinojn.

Poste Maĉjo iris en parko, kie li povis amuziĝi unu horon kaj libere kuradi, sed li ne amuziĝis bone — tute sola. Tial li volonte iris al lecionoj, — li bone lernis, ĉar li sciis, ke estas malfacile, esti reĝo sen scioj. Li tre rapide lernis subskribi sian nomon kun tre longa ĉirkaŭturno. Li devis lerni ankaŭ francan kaj aliajn lingvojn, por ke li povu interparoli kun aliaj reĝoj, kiam li forveturos por viziti ilin.

Maĉjo lernus ankoraŭ pli volonte, se li povus solvi diversajn problemojn venintajn en lian kapon. Dum longa tempo li pensis pri tio, ĉu oni povas inventi tian bruligan vitron, kiu el distanco povas ekbruligi pulvon.

Se Maĉjo inventus tian vitron, li deklarus militon al ĉiuj reĝoj kaj en antaŭtago de batalo li eksplodigus ĉiujn malamikajn pulvejojn. Li gajnus la militon, ĉar nur li sola havus pulvon.

Sed kiam li pri tio demandis sian instruiton, ĉi tiu nur movis brakon kaj nenion respondis. Alifoje Maĉjo demandis, ĉu estas eble, ke se patro mortas, li transdonu al filo sian prudenton. La patro de Mâcjo, Stefan la Prudenta, estis tre saĝa. Maĉjo sidas nun sur la sama trono kaj portas la saman kronon, kaj li devas ĉion lerni de komenco. Se tia transdono estus ebla, li ricevus kune kun krono la bravecon de sia praavo Paŭlo la Venkinto, la piecon de avino kaj la tutan scion de la patro. Sed tiu ĉi demando ankaŭ ne trovis favoran akcepton.

Longe, tre longe Maĉjo pensis, ĉu oni povus akiri tian ĉapon, kiu donus eblecon, ke ĝia portanto vidas ĉion, sed mem ne estas vidata. Li dirus ekzemple, ke li havas kapdoloron, oni permesus al li, dumtage resti en lito, li bonege kaj sufiĉe dormus, kaj nokte li surmetus tian sorĉoĉapon kaj irus en la stratojn, li vizitus la urbon, rigardadus magazenajn ekspoziciojn, irus en teatorn. Maĉjo estis nur unu fojon en teatro — dum parada spektaklo, kiam vivis ankoraŭ panjo kaj paĉjo — li preskaŭ nenion memoris, ĉar li estis tre malgranda, sed li scias, ke estis belege.

Se Maĉjo havus ĉapon nevidebligan, li elirus el parko en la palacan korton kaj interkonatiĝus kun Felek, — li irus en la kuirejon por rigardi, kiamaniere oni preparadas manĝaĵojn, en stalon, kie estas ĉevaloj, kaj en ĉiujn diversajn konstruaĵojn, kien eniri estas al li malpermesite.

Estas eble strange, ke tiel multe da aferoj estas al reĝo malpermesitaj, do mi devas klarigi, ke en reĝaj kortegaj estas tre severa etiketo. Ĝi signifas, ke tion kaj tion faradis antaŭaj reĝoj, kaj la nova reĝo ne rajtas fari ion alian, kaj se li volus ion ŝanĝi, li perdus estimon, kaj ĉiuj ĉesus obei kaj timi lin, ĉar tio signifas, ke li malestimas sian faman patron aŭ avon aŭ praavon. Mi jam diris, ke la matenmanĝo de reĝo Maĉjo daŭris dek ses minutojn kaj tridek kvin sekundojn, ĉar tio estis kutimo de lia avo, kaj ke en la tronsalono oni ne hejtis, ĉar tion deziris lia praavino antaŭ longe mortinta, kaj ne ja estas eble demandi, ĉu ŝi nun permesas la hejtadon.

Iutempe reĝo povas ion ŝanĝi, sed tiam okazas longaj konferencoj pri tio. Reĝo Maĉjo estis en pli malbona situacio ol aliaj reĝoj, ĉar la etiketo ja estis destinita por maturaj homoj, kaj Maĉjo estis infano. Oni devis ion ŝanĝi, — tial, anstataŭe de bongusta biero, reĝo Maĉjo devis trinki fiŝoleon, kiu tute ne bongustis al li, tial anstataŭ legi ĵurnalojn, li trarigardis nur bildolibrojn. Ĉio estus alia, se Maĉjo havus la saĝecon de sia patro kaj sorĉan ĉapon nevidebligan. Tiuokaze li estus vera reĝo, sed nun li ofte ne scias, ĉu ne estas pli bone, naskiĝi kiel simpla knabo, vizitadi lernejon, elŝiri paĝojn el kajeroj kaj ĵeti ŝtonojn.

Fine venis al Maĉjo la ideo, ke kiam li lernis skribi, li skribos leteron al Felek — eble  Felek respondos al li — tiamaniere ili interparolos.

De tiu ĉi tempo li energie sin donis al lernado. Tutajn tagojn li skribadis, kopiskribadis el libroj rakontojn kaj versaĵojn; li eĉ ne irus en le reĝan parkon, li ĉiam nur skribus de mateno ĝis vespero. Sed li ne povis fari tion, ĉar la etiketo kaj kortega ceremonio postulis, ke la reĝo el la tronsalono rekte eniru en la ĝardenon. Kaj dudek servistoj jam estis stariĝintaj por malfermi la pordon. Eble iu diros, ke pordomalfermo estas nenia laboro, do mi devas klarigi, ke tiuj ĉi lakeoj ĉiutage estis okupitaj dum kvin horoj. Ĉiu prenis matene malvarman banon, poste frizisto kombis ilin, razis al ili lipharojn kaj barbojn, la vesto devis esti purega, ke ne estu sur ĝi eĉ unu polvero, ĉar antaŭ tricent jaroj, kiam regadis Henriko la Kolerema, okazis foje, ke de unu lakeo saltis pulo sur la reĝan sceptron, — tiun ĉi nezorgemulon ekzekutisto senkapigis, kaj la kortega marŝalo apenaŭ evitis morton.

De tiu tempo inspektanto mem zorgis pri la pureco de lakeoj, kiuj banitaj, vestitaj kaj puraj staris jam de la dek-unua horo kaj sep minutoj en koridoro kaj atendis ĝis la unua horo dek sep minutoj, por ke la ceremoniestro mem inspektu ilin. Ili devis bonege gardadi sian purecon, ĉar pro malbone butonumita butono minacis sesjara mallibereco, pro malbona kombado — kvarjaraj severaj laboroj, pro ne sufiĉe lerta saluto — dumonata aresto.

Maĉjo jam sciis iom pri tio, do ne venis al li la ideo, ne iri en la parkon, kaj cetere, kiu scias: eble oni trovus ie en historio, ke iu reĝo tute ne iris en la parkon, kaj oni dirus, ke Maĉjo akomodu sin ĝuste al tio, kaj kio fariĝus tiam pri letero al Felek, kion li transdonus tra ĝardena barilo?

Maĉjo estis kapabla kaj havis fortan volon. Li diris: post unu monato mi skribos la unuan leteron al Felek, — kaj efektive, post tiu tempo letero estis preta.

“Kara Felek”, li skribis, “mi jam de longe rigardas, kiel vi gaje amuziĝas en korto, mi volas ankaŭ amuziĝi, sed mi estas reĝo, do mi ne povas, sed vi tre plaĉas al mi. Skribu al mi, kiu vi estas, ĉar mi volas konatiĝi kun vi. Se via paĉjo estas militista homo, eble oni permesos al vi, veni iatempe en la reĝan ĝardenon.
Maĉjo, Reĝo.”

Forte batis la koro de Maĉjo, kiam li vokis Felek-on tra la barilo kaj transdonis al li sian leteron, kaj tre forte batis lia koro, kiam la sekvantan tagon li samvoje ricevis respondon.

“Reĝo!” skribis Felek, “mia paĉjo estas pelotonestro en la kortega palaco kaj estas militista homo — mi tre volas esti en la reĝa ĝardeno. Mi estas, ho reĝo, fidela al vi kaj estas preta, iri por vi en akvon kaj fajron kaj ŝirmi vin ĝis mia lasta sangoguto. Kiomfoje vi bezonos mian helpon, vi nur fajfu, kaj mi tuj venos je via alvoko.

Felek.”

Maĉjo metis tiun ĉi leteron en tirkeston sub ĉiujn librojn kaj fervore komercis lerni fajfadon. Li estis singardema, li ne volis perfidi sin: se li deziros, ke Felek venu al la ĝardeno, oni komencos interkonsiliĝi: pro kio, de kie li scias, kiel la knabo nomiĝas, kiamaniere li faris konatecon, kaj kio fariĝos, se oni divenos kaj fine malpermesos?

Filo de pelotonestro! Se almenaŭ de leŭtenanto!

“Oni devas ankoraŭ atendi”, decidis Maĉjo, “dume mi lernos fajfi.” Kaj kiam li foje ekfajfis — imagu lian miregon — antaŭ li aperis Felek.

“Kiamaniere vi eniris?” demandis Maĉjo.

“Mi trarampis la kradon”, li respondis.

En la reĝa ĝardeno tre dense kreskis framboj, tie sin kaŝis reĝo Maĉjo kun sia amiko por interkonsiliĝi, kion fari plu.

“Aŭskultu, Felek, mi estas tre malfeliĉa reĝo — de tempo, kiam mi eklernis skribi, mi subskribas ĉiujn dokumentojn, kio signifas, ke mi regas la tutan ŝtaton. Kaj mi ĝuste faras tion, kion oni ordonas al mi, sed oni ordonas al mi nur enuigajn aferojn kaj malpermesas ĉiojn, kio estas agrabla.”

“Kiu do ordonas aŭ malpermesas ion al via reĝa moŝto?”

“Ministroj”, respondis Maĉjo. “Kiam vivis mia paĉjo, mi faris tion, kion li ordonis.”

“Nu, kompreneble, tiam vi estis en reĝa alteco, tronheredonto, sed nun…”

“Ĝuste nun estas pli malbone, ĉar estas multaj ministroj.”

“Ĉu militistaj aŭ civilaj?”

“Estas nur unu militista, la militministro, la aliaj estas civilaj.”

Felek enigis en sian baŝon plenmanon de framboj kaj komencis profunde mediti. Poste li demandis iom hezitante: “Ĉu en reĝa ĝardeno estas ĉerizoj?”

Maĉjon mirigis tiu ĉi demando, sed ĉar li havis grandan fidon al Felek, li respondis, ke estas ĉerizoj kaj piroj en la ĝardeno, kaj promesis doni al li tra kradoj, kiom li nur deziros.

“Nu, bonege — ni ne povas ofte vidi unu la alian, ĉar oni povas elserĉi nin —, ni ŝajnigos tute ne koni nin reciproke, kaj ni skribos leterojn. Viajn leterojn vi metos sur tabul-barilon (apud letero povas kuŝi ankaŭ ĉerizoj), kaj se la sekreta korespondaĵo estos kuŝigita, via reĝa moŝto nur ekfajfu — mi ĉion forprenos.”

“Kiam vi havos respondon por mi, vi ankaŭ ekfajfu!” ĝoje kriis Maĉjo.

“Oni ne fajfas je reĝo”, diris Felek, kolereme, “mi donos kukolsignalon.”

“Bone”, diris Maĉjo, “kiam vi revenos?”

Felek longe ion pripensis, fine li diris:

“Mi ne povas ofte veni ĉi tien sun permeso — mia patro estas pelotonestro kaj havas bonegan okulon — li ne permesas al mi, eĉ proksimiĝi al barilo de la reĝa ĝardeno, kaj deklaris al mi : ‚Felek, mi avertas vin, ke ne venu al vi la ideo, preni ĉerizojn el la reĝa ĝardeno, ĉar atentu: Kvankam mi estas via patro, mi tamen, se oni tie ekkaptus vin, deŝirus haŭton de vi kaj ne lasus vin vivanta el miaj manoj’.”

Maĉjo konsterniĝis. Estis terure: li trovis amikon post tiom da penado — kaj jen pro li la amiko eble estos senhaŭtigata!

“Nu, kiamaniere vi nun reiros hejmen?”

“Vi nur malproksimiĝu, via reĝa moŝto, mi jam iel helpos al mi.”

Maĉjo aprobis la ĝustecon de tiu ĉi konsilo kaj eliris el la densaĵo.

Maĉjo nun agadis komune kun Felek, kvankam ili estis disigitaj per krado. Maĉjo ofte ĝemetadis en ĉeesto de doktoro, kiu ĉiusemajne pesis kaj mezuris lin, — li plendadis pri sia soleco, kaj unufoje li eĉ diris al la militministro, ke li volonte ekzercus la militistan arton.

“Ĉu vi eble konas iun pelotonestron, kiu povas instrui min?”

“Estas tre laŭdinda celado de via reĝa moŝto, akiri primilitajn sciojn, sed kial via instruisto devas estis pelotonestro?”

“Povas estis eĉ filo de pelotonestro”, ruze respondis Maĉjo.

La militministro sulkigis la brovojn kaj notis la reĝan postulon, — Maĉjo ekĝemis, li jam sciis, kion la ministro respondos al li: “La postulon de via reĝa moŝto mi prezentos en la venonta ministro-kunsido.” Maĉjo jam divenis: oni sendos al li maljunan generalon.

Sed okazis alia afero. En la venonta kunsido estis nur unu tempo por interparoloj: tri ŝtatoj neatendite deklaris militon al reĝo Maĉjo.

Milito! ne vane Maĉjo estis pranepo de kuraĝa Paŭlo la Venkinto: la sango ekbolis en li. Ho! se li nun havus vitron, bruligontan la malamikan pulvon de malproksime, kaj ĉapon nevidebligan. Maĉjo atendis ĝis la vespero, li atendis ĝis la sekvanta mateno, ĝis tagmezo — neniu sciigis lin pri tio. Pri la milito sciigis lin Felek. Kiam li antaŭe havis transdonotajn leterojn, li kukolis trifoje, nun li kukoladis eble centfoje, kaj Maĉjo komprenis, ke la nuna letero enhavas iun neordinaran novaĵon. Jam de longe ne estis milito, ĉar Stefan la Prudenta amike vivis kun najbaroj. Nun estis klare: najbaroj profitis tion, ke Maĉjo estas malgranda kaj malsperta. Tiom pli multe Maĉjo volis pruvi, ke ili eraras, ke malgranda Maĉjo estas kapabla, defendi sian landon. La letero de Felek anoncis: Tri ŝtatoj deklaris militon al via reĝa moŝto. Mia patro ofte promesis al mi, ĝojtrinki ĉe la unua militanonco.

Maĉjo atendis — li pensis, ke en la sama tago oni vokos lin por eksterordinara kunsido kaj ke li — Maĉjo la Unua — kiel legitima reĝo ekprenos la direktilon de l’ ŝtato. Interkonsiliĝo ja vere okazis nokte, sed Maĉjon oni ne invitis al ĝi. Kaj la sekvantan tagon lia fremdlanda instruisto havis lecionon kun li kiel kutime. Maĉjo sciis la kortegan ceremonion, ke estas malpermesite al reĝo, esti kaprica, obstina kaj kolera, tiom pli en tia momento li ne volis ofendi rangon kaj reĝan honoron. Li havis nur kunŝovitajn brovojn kaj sulkigitan frunton. Kaj kiam dum la leciono li ekrigardis en spegulon, venis al li penso: mi aspektas kvazaŭ kiel reĝo Henriko la Pasia. Maĉjo atendis ĝis la aŭdienca horo, sed kiam la ceremoniestro anoncis, ke konferenco estas kunvokita, Maĉjo trankvile, sed estante tre pala, decideme diris: “Mi postulas, ke oni tuj voku la militministron en la tronsalonon.” La vorton “milit” Maĉjo diris kun tia akcento, ke la ceremoniestro baldaŭ komprenis, ke Maĉjo jam ĉion scias.

“La militministro ĉeestos la kunsidon”, li respondis.

“Mi ankaŭ partoprenos la kunsidon”, rediris reĝo Maĉjo kaj direktis siajn paŝojn al la kunsidsalono.