Bonhumoraj Rakontoj/Terure ridinda

El Vikifontaro

Terure ridinda

Domposedanto volis enkonduki sian filinon en la mondon kaj sian filon sendi eksterlanden por studofinado. Li diris: mi plialtigos luprezon por ĉiuj loĝejluantoj — li efektive faris tion — kaj eksentis kontentecon kiel homo, plenumita sian devon. Jen komenciĝas longa vico da treege ridindaj okazaĵoj.

En tiu ĉi domo troviĝis magazeno de tolaĵoj, kravatoj, bastonoj kaj galanteriaĵoj. La magazenposedanto ĉagreniĝis pro la plialtigo de luprezo; poste li longe meditadis, kalkuladis, pensadis, kombinadis, ĝis kiam li decidis:

“Mi eksigos unu komizon — por kudrado de ĉemizo mi de nun pagos dek groŝojn malpli, por kudrado de kravato kvin groŝojn malpli — gratifikaĵon mi ne donos en la nuna jaro.” Kaj ŝtono elfalis el lia koro.

De post tiu tago sep kudristinoj kaj tri kravatfaristinoj estis devigitaj, ĉiutage labori unu horon pli longe por ricevi tiom da mono, kiom ili ricevis antaŭe. La magazenservisto ĝemis pri tio, ke li ne povos aĉeti tiun ĉi jaron kristarbeton por siaj infanoj. La forigita komizo malfermis propran magazenon de skribaĵoj, kaj post tri monatoj li estis perdinta la doton de sia edzino kaj propran kapitaleton; poste li ĉion vendis kaj forveturis Amerikon.

En la sama domo estis alia butiko — konsuma — kies posedanto ankaŭ ĉagreniĝis kaŭze de l’ plialtigo de la luprezo; poste li meditadis kaj fine decidis; “Oni devas aĉeti panon, bulkojn ĉe bakisto liveranta pli malaltpreze, kvankam liaj bakaĵoj estas malpli bonaj — ankaŭ viandaĵojn kaj aliajn produktojn mi aĉetos ĉe pli malaltpreze liveranta vendisto — pri faruno kaj salspeco neniu havas perfektan konon, kaj lakto kun akvo havas egale blankan koloron kiel pura lakto — komerco ne estas sentimentalaĵo…”

En la unua etaĝo alstrate loĝis advokato. Li ĉagreniĝis pro la plialtigo de la luprezo kaj rakontis tion al sia edzino. Kaj sinjorino adkokatedzino decidis: “Mi ne plu estos membro de societo zorganta pri malriĉaj infanoj — al la instruistino mi pagos nur ses rublojn monate kaj al la instruisto de Zigusjo nur sep — mi ne plu abonos por la infanoj “Mian Ĵurnaleton”, mi konvinkos mian edzon pri tio, ke li ne plu abonu “Santon”, ĵurnalon ne bezonatan de advokato, kaj en vendejoj mi marĉandos de nun.”

La sesrubla instruistino donis superprograman lecionon kaj forlasis unu senpagan lecionon, kiun ŝi donadis al filo de la domgardisto. La instruisto de Zigusjo diris al sia patrino: “Oni ne volis doni pli multe, sed sufiĉos ja por lernej-pago, kaj rilate al vintra palto — mi ĝin tute ne bezonas, ĉar la vintro cetere estos varma.”

Vendistinoj en bazaro plendis pri tio, ke la nuna komerco neniom valoras, ĉar ĉiu deziras aĉeti por nenio.

En la tria etaĝo, en malgranda oficejo, loĝis librotenisto-korespondanto. Kiam li sciiĝis pri la lupreza plialtigo, li baldaŭ iris al sia amiko, dirante: “Vi hieraŭ parolis al mi pri tiuj du vesperaj horoj — mi decidis akcepti ilin.” La amiko respondis: “Ŝajnas al mi, ke oni tie jam dungis iun, sed mi klopodis sciiĝi pri tio.”

Kaj oni sciigis al la kandidato, ke la ofico jam estas okupita; li alportis tiun ĉi sciigon al sia patrino — grizhara, malriĉa vidvino.

Kuracisto, loĝanta en la dua etaĝo, estis alvokita al malsanulo el supervistula kvartalo kaj postulis unurublan honorarion, ĉar oni ja ne povas amuziĝi per filantropio, se domposedanto plialtigas la luprezon. Kaj la edzino de la malsanulo, fordoninte la lastan rublon al la kuracisto, ne havis plu monon por aĉeti sanigilon — ŝi portis tukon al lombardo, kaj tiun ĉi tukon ŝi ne plu elaĉetis.

Oficisto el la tria etaĝo de maldekstra oficejo decidis, ke oni ne estu Kato, kiam la vivkondiĉoj fariĝas pli kaj pli malfacilaj. Kion fari? Oni devas preni, se oni oferas. Koruptumo — oni nomas ĝin malbela, sed ĝi havas multajn pozitivajn flankojn.

En teatro — supre sur la galerio — unu loko estis neokupita — tie sidus loĝanto de malgranda ĉambreto en la kvara etaĝo, se la luprezo ne estus plialtigita.

Oficejo troviĝanta en la dua korto, kaŭze de l’ plialtigo de la luprezo malprigrandigis sian kunlaborantaron, eksigante unu serviston. Ĉi tiu havis tri infanojn. Perdinte sian okupon, li fariĝis kolportisto de ĵurnalo, kaj perlaborante duonon malpli ol antaŭe, li cedis en sia ĉambro angulon por unu rublo monate al juna ĝardenisto. Sed la ĝardenisto ofte vizitis sian fratinon, kies infanoj malsaniĝis je difterito, kaj li alportis infekton al la infanoj de l’ kolportisto. Ili ĉiuj mortis en unu semajno. En kela loĝejo de tiu ĉi domo loĝis botisto. En la sama momento, kiam li sciiĝis pri la malgajiga novaĵo koncerne la luprezon, lia okjara filino petis lin pri dek groŝoj por aĉeti kajeron. La botisto respondis: “Sufiĉas jam lernado por filinaĉo!” Kaj li sendis ŝin al baleto. Li havis bofraton en teatro. Krom tio li komencis malpli bone nutradi siajn meti-lernantojn.

Kaj multaj, multaj ridindaj faktoj okazadis; ili ne estas mil kaj eĉ ne tri mil — iliaj konsekvencoj tiriĝados ĝis mondfino. De servisto mortis tri infanoj, do mortis infanoj de tiuj ĉi infanoj, kaj iliaj nepoj kaj pranepoj, kiuj ludus iun rolon en la vivo de ceteraj homoj. Vi demandos: “Kion ridindan tamen la aŭtoro vidas de tio?”

Ho! multajn ridindaĵojn mi vidas en tio.

Pro filino de domposedanto, kiun paĉjo volas enkonduki en la mondon, pro filo, kiu por fini studadon devas forveturi eksterlanden — laboradas loĝantaj en alia urboparto kudristinoj, tute ne konantaj ilin. Pro ili — meti-lernantoj havas malpi bonan nutraĵon, infanoj de magazenservisto ne havos kristarbon, studento-instruisto ne havos varman palton. Pro ili ĵurnaloj perdis abonantojn, bonfara societo — unu membro, teatro — unu aboninton en opero, vendistinoj en bazaro — parton de profito, file de vidvino — oficon. Pro ili mortis tri infanoj — unu infanon oni sendis al baleto, pro ili aĉetantoj en konsuma butiketo havas malpli bonan farunon kaj akvon en lakto. Ili kaŭzis, ke honesta kabisto kaj viandaĵ-komercisto perdis klientaron. Ĉu ĉio tia ne estas ridinda?

Por enkonduki en la mondon iun fraŭlinon, kaj por ke iu junulo finu studadon en eksterlando, granda parto da homoj estis senigata de tuta aŭ parta laborprofito — senigata de honesto, de scienco, de saniga nutrado, eĉ de la vivo. Pro ili oni eligis knabinon el lernejo kaj enigis ŝin en batelon. Ridinda estis tio, ke nek la domposedanto nek liaj infanoj sciis pri tio; ili mirus, se oni sciigus al ili, ke ie iu malriĉa kudristino ĉe la ekstremo de nia urbo sin oferas pro ilia bono.

Tio estas tiel nekredeble ridinda, ke eĉ humoristo ekplorus sincere, kaj larmoj de humoristo eble estas plej ridindaj, ĉu ne?