Cezaro/Infano
»Kajo!«
Silento. Nur insektoj zumetas en la varma tagmeza aero super la riĉkoloraj floroj de l’ hejma ĝardeno. Alie ĉio senvoĉa.
»Kajo! Juna sinjoro! La patro vokas!…«
La maljuna trakianino ĉirkaŭturnas la sulkan vizaĝon, palpebrumante per la miopaj okuloj ĉiuflanken; ŝi eĉ spirhaltas por pli bone aŭdi. Nenio. Tial, ĝemante, ŝi denove sin turnas kaj revenas tra la portiko en la domon.
»Mi ne povas lin trovi, ho sinjorino«, — aŭdiĝas la malforta, plorema voĉo de la maljunulino. »Certe li ree transsaltis la muron kaj nun vagaĉas kun la stratbuboj. Nu, ili foje lin eĉ mortigos.«
»Mi mem serĉos lin« respondas la plena, alda voĉo de l’ patrino. »Bone, bone, Kirissa, iru jam«.
Naztrumpetado, frotbruo de la lacaj, tremaj piedoj kaj poste denove silento.
El post mirta arbetaĵo elŝoviĝas malrapide kaj singarde infana kapo: akraj, grizaj okuloj, nun furioze fajrantaj; sub la maldika, delikattrua nazo kunpremiĝas la etkarnaj lipoj. Nun la infano rektiĝis tiom, ke ekvideblas la mallarĝa korpo ĝis la koksoj. La dekstra mano, montrante sperton, lerte eksvingas bastonon trans la muron de l’ ĝardeno. Por momento la okuloj postrigardas la turniĝantan bastonon, sed jam denove iĝas malhelaj kaj koleraj.
La maljuna Kirissa ne povis veni en malpli oportuna tempo: ĵus li estis Arĥidamo kaj ĝuste volis ruzlogi la plateanojn en embuskon. Jes vere, Tukidido tion alie rakontas, sed kial imiti la fuŝaĵon? Tion li ja pli bone plenumos: ĉar li ne povas kuratake konkeri la urbon, li ŝajne retiriĝas kaj kaŝe ekbivakas. La plateanoj kompreneble lin persekutas. Intertempe li kojne sin ŝovas inter ilin kaj la urbon, pereigante eĉ la lastan homon… Meditante li pristudas la batalkampon. Urban remparon prezentas al li la ĝardenmuro. Arbetaĵoj dislarĝiĝas en arbaron, en kiu li ekembuskis kun la elektita taĉmento, kreita de lia senlaca fantazio. Profunde enspirante li elstreĉas la tutan korpon. Ĉu jam ne sonas el malproksime la ovacioj de l’ urbanoj, kiuj kredas forliberiĝi de la sieĝo? Ĉu en la urbomuro jam ne malfermiĝas pordo, larĝe faŭkante por…
Aŭdiĝas voĉoj. Kajo eltiriĝas el la revaĵo, en kiun li ĵus denove dronis, li jam estas maldorma kaj nuntempa. Rapide ĉirkaŭrigardante li kaptas la libron sur ŝtonbenko, surventriĝas kaj komencas, ŝajne, diligente legi.
»Ĉu vi havis malagrablaĵojn en la ofico?« — li aŭdas demandi la patrinon.
»En la ofico oni ĉiam havas malagrablaĵojn« — respondas la patro. »Vi ne povas imagi, ho Aŭrelia, kiom da homa krudeco, malnoblo kaj naŭzo evidentiĝas en la bagatelaj procesoj. Pensu do, kiel estos en la pretorejo, kiam elviciĝos gravaj aferoj?« La patro eksilentis. Kun videbla intenco li turnas la interparolon al io alia. »Kiam vi vidis Kajon lastafoje?«
»En la biblioteko, kiam li venis por preni la Tukididon.«
»Al mi ŝajnas, ke la junulo tro multe legas. Serioze mi interparolos kun Gnifo. Ĉiun honoron al la klereco, sed se oni estas delikata kiel Kajo, oni devas ion entrepreni por fortigi sian korpon. Cinno rekomendis al mi skermiston; foje mi venigos tiun homon. Nu, mi volus el mia filo fari ne hejmsidulaĉon.«
»Miaopinie tiu zorgo estas superflua,« rimarkigas la patrino kun kaŝita rideto en la voĉo. »Kirissa diris, ke li ree ŝtelkuris al siaj stratamikoj. Jen li! Kajo!«
La infano kaplevas, salte ekstaras kaj atendas. Aŭskultante la konversacion de la gepatroj, li tamen enprofundiĝis en sia plej amata aŭtoro. Por momenteto, jen, la gepatroj rimarkas en la grandaj, ardaj okuloj strangan, fremdan flamon, sed kvazaŭ la kurteno jam falus antaŭ la brilajn stelojn: perdiĝis ilia senlimeco, ili iĝas malprofundaj kaj klaraj.
»Ĉu vi ne aŭdis Kirissan?« riproĉetas la patrino.
Mallonga hezito, poste kapbalanco, duone spiteme, duone konfuzite.
»Do, kial vi ne venis?« Feliĉe, la patrino ne atendas la respondon, sed tuj pludemandas:
»Kion vi ja faras tie ĉi?«
»Mi legis« respondas Kajo eviteme.
Nun alpaŝas la patro kaj jam prenas la libron.
»Tukidido… nu, ĉu vi ankaŭ komprenas, kion vi legas?«
Denove la kapbalanco, sed nun vigle, ĝoje.
»Ree vi kombinis la batalplanojn, ĉu? Ankaŭ korektadis grekajn strategiistojn?«
Embarasa ridetado — la ridetado de l’ knabo, kiam oni divenis liajn revojn. Sed la rigardo estas firma kaj konfidema: Kajo konas la patron, li scias, ke la patro havas komprenon pri lia juna animo.
La sinjoro edilo sidiĝas sur la benko, tenante ankoraŭ ĉiam en la mano la libron. Bonvoleme li demandas:
»Do, kiel vi imagas ĉi tiun aferon? Kiel vi konkerus Platean?«
Kajo primeditas. Fikse alrigardante la patron li komencas disvolvi la planon. La edilo aŭskultas, forperdiĝas lia rideto, lokcedante al atentema mieno. Jam post mementeto ili ambaŭ vive interdiskutas: ne ekzistas rimarko, kiun la knabo ne scius kontraŭrespondi. Fiere jam brilas la okuloj de l’ patro kaj Kajo inspirite altenflugas.
Sed ve! La patrino ne partoprenas la konkeron de Platea. Dum Kajo parolis, ŝi, siavice, rigardis kaj observis. Kaj subite en la plej vervan disvolvon de la taktikaj ideoj ŝi enĵetas la neatenditan demandon:
»Ĉu dum la tuta tempo vi estis en la ĝardeno?«
Rapida flankenrigardo. Mensogeto ne utilus.
»Ne… ne« aŭdiĝas — jam hezite.
»Do, ree vi saltis trans la muron? Ree en la bando de bubaĉoj?«
»Ne bubaĉoj tio estis,« vive sin defendas Kajo. »Kujo Kotto estis kune, ankaŭ Scevolo — kaj ĉiuj.«
»Kaj kion vi faris?« nun komencas enketi ankaŭ la patro.
»Ah nenio — li ludis.« La situacio iĝas pli kaj pli embarasa.
»Vi ludis! Tiel do! Eh, pro kio tio ĉi?« La dekstra montrofingro de la patro jam glitas laŭ la freŝa gratvundo sur la sunbruna vizaĝo de l’ knabo.
»Ĝi — de Bibulo.« Ĉiam pli malrapide elfluas vorto post vorto.
»Vi interpugnis?«
Senresponde.
»Vi interpugnis, ĉu? Jes aŭ ne?« EN la rigida voĉo tremetas nekaŝata akreco.
La nerekta respondo estas defenda majstraĵo:
»Ĉar mi ne permesas ofendi onklon Mario.«
Malaperas vertikala sulketo el la frunto de l’patro. Glata kaj senmova iĝas lia vizaĝo. Kun akcentata trankvilo li demandas:
»Ĉu Bibulo ofendis onklon Mario?«
»Jes.«
»Kion li diris?«
Kajo hezitas. Tiam li respondas klare kaj mallonge:
»Tion mi ne povas al vi diri.«
»Kial ne?« La kolersulko reaperas. Sed Kajo estas nekonfuzebla.
»Ĉar vi vizitus lian patron.«
Rapida suprenrigardo, poste nerimarkebla rideto de l’ kompreno ĉe la forte kunpremitaj lipoj. Fiere ekruĝas Kajo, kiam la patro diras, kvazaŭ parolante kun plenaĝulo egala al si:
»Jen mia honorvorto, ke mi ne vizitos lian patron. Sed vi devas al mi laŭvere ĉion elrakonti.«
»Nu, Bibulo diris: estas vera feliĉo, ke Sullo forpelis el la urbo tiun pleban alkurinton.«
Silento. Pote:
»Kaj vi?«
»Mi vangofrapis al li kelkajn sonorajn,« respondas Kajo kun bela sincereco. La patrino subite sin turnas kaj ial okupiĝas pri la florbedo.
»Kaj post tio li vin gratvundis?« Mieno de la patro restas terure severa. Tro severa ja por kredigi pri seriozeco de sia esprimo.
»Jes,« malestime kapklinas la knabo. »Tiu malbravulaĉo ĉiam nur gratas. Nu, tiam mi lin batregalis«. Kaŝe li rigardetas supren al la patro. Li ne estas tute certa, ke la lasta vorto ne vekos ĉe la patro malagrablan pensofluon.
Sed la patro estas bona kiel ĉiam.
»Vere, vi meritas punon,« li diras — »sed ĉar vi estis sincera, estu pardonite al vi. Aliafoje ne kuru sur la straton kaj vi ne devos aŭskulti, kion tia malsaĝulo babilaĉas.«
Li jam rompas la interparolon: »nun iru en la domon, lavu la manojn kaj transvertu vin.«
»Jes, patro.« Ĝojante, ke li tiel bone elturniĝis, Kajo forrapidas por malaperi.
»Ĉu ankoraŭ ĉiam vi havas zorgon,« — aŭdas Kajo la varman patrinan voĉon — »ke li fariĝos hejmsidulaĉo?«
»Ne,« ĝoje respondas la patro. »Tiu knabo kapablos iam esti brava. Oni devas lin nur bridi. Sed mi kredas, ke pro li mi ĝisvivos grandan ĝo…«
Kajo ne plu aŭdas. Sed eĉ tio sufiĉas por ŝveligi lian bruston kaj ĝermigi firman decidon, ke ĉe la unua okazo li fervore pugnoknedos Bibulon.