Cezaro/Onklo Mario

El Vikifontaro
Cezaro ()
Tradukita de Ivo Rotkvić
(p. 13-21)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Onklo Mario

Nur la lasta, firma mankapto, minacante forŝiri duonon de la dorshaŭto super la senkarnaj ripoj, kaj tiam la gladiatoro, kontente elstreĉante la gigantan korpon, prenas tukon por viŝi siajn ole-makulajn fingrojn.

Duonkreska, malgrasa junuleto, tute sin levinte de sur la benko, sentas, ke ĉiuj liaj ostoj estas kvazaŭ intermiksitaj pro la krudaj masaĝofrotoj. Svenete kaj duonblinde li diskruris sur la ŝtonplanko kaj palpgestas ĉirkaŭ si.

Glacia akvoŝpruco ekhajlas sur lian nudan korpon redonante la konscion. Jen ankaŭ la dua. Tiam du pezaj manegoj ĵetinte kovrotukon ĉirkaŭ liajn bruston kaj dorson lin ekfrotas.

»Tiel,« diras fine la giganto. »Kaj nun en la kirason! La leciono daŭrigota!«

Rapide surĵetinte la tunikon Kajo kunlaĉas pezajn militistajn botojn, glitas en la ledan brustokirason, surmetas pezan kaskon kun viziero kaj liginte ĝin sub la mentono rapide prenas la kirasitajn skermogantojn. Prete! Nun fine nur la ŝildon kaj glavon — kaj li aliras la jam plene ekipitan instruiston, kiu atendas lin senzorge mallevinte la senpintan ekzercoglavon.

»Trompataku la kapon kaj piku« sonoras obtuze el la kontraŭula kasko. »Ek!«

»Celu kaskokreston — salto al — salto for — al — piko!« Facila movo de la kontraŭula ŝildo, la armilo jam forglitis.

»Refoje!«

»Salt’ al — for — al — pik’!«

»Fuŝe! Refoje!«

»Al — for — al — pik’!«

Senmove tenas la instruisto ŝildon, sed la glavpinto tamen maltrafis sian celon: je pli ol du coloj ĝi ekfumis preter la giganta korpo en malplenon kaj Kajo fal-kline post ĝi.

»Celu! Celu hej!« tondras la kontraŭulo. »En la vera batalo vi jam estus kadavro. Refoje: sindefendo kaj tujsekva reatako!«

»Al — for — al — pik’ — rebat’!« Apenaŭ li povas defendi sin per la malgranda ronda ŝildo. »Al — for — al — pik’! Trafite!«

»Jam pli bone,« sonas el la kasko de l’ instruisto. »Nun ni tion priekzercu.«

Celu kaskopinton — ho, kiel bela estas hodiaŭ la vetero! — for — Ĉiuj kamaradoj iris por sin bani — pik’ — rebat’! — Ho, se ankaŭ li povus ĉeesti! Salt’ al — Estas ja certe terure amuze, Fabio estos — al — pik’ — rebat! Fabio certe denove petolaĵas kaj rolas marmonstron — for — kaj li devas ĉi tie tede skermolerni — pik’ — rebat’! — ĉe la kruda brutulo, nenion komprenanta kaj — ve, trafite! La maldekstra ŝultro pikbrulas. Estos bela kontuzaĵo!

Montri nenion! — Al — for — ne ĝojigi tiun ulaĉon, montrante, ke doloras! — Pik’ — rebat’! Lipmordi, tiam ne doloras tiom forte. Al — for — al — pik’ — rebat’!

De kie venis tiu malgranda knabino? Salt’ al — for — kial sin movaĉas ĉi tie tiu infanaĉo dume — pik’ — rebat’! Ha, kiel timplene ŝi rigardas! Ŝi certe — for — al — ankoraŭ neniam vidis kiel glavoluktas du viroj — rebat’! Alie ŝi ne estus tiel maltrankvila. — Al — for — Ne timu, ho etulino, al vi nenio okazos! Kajo alridetas ŝin, forgesante, ke la retviziero kovras lian vizaĝon.

Tri furiozaj batoj ektondras sur la bronzan kupolon de lia kasko. Kajo svensente ekŝanceliĝas dorsposten.

»Atenton!« krias la malafabla voĉo de la skermisto. »Ne nun estas la tempo por okulumi la knabinojn.«

»Eh, kion permesas al si tiu ĉi impertinentulo? Kion li pensas, kiu ja estas antaŭ li?« En Kajo disflamiĝas furiozo. Li forgesas la lokon, la horon, la malgrandan knabinon — ja ĉion kaj sin ĵetas kontraŭ la giganton.

Tiu ĉi staras momenton tute konsternite, poste incitite ekspiregas, ĵetas la ŝildon antaŭ la korpon kaj pli firme kaptas la glavon. La junulo fariĝis sovaĝa kato. Regulaj batoj postsekvas la malregulajn, lernaĵo alternas kun spontaneaĵo, efektiva pluvego da batoj akraj kaj plataj krakas sur lin maltrafe kaj trafe. La rutina skermisto komencas sin defendi. »Hej, li nun ekzemplos al tiu ĉi junuleto!«

Se oni povus lin nur altuŝi. Sed li estas fiŝsvinga: forglitas el sub klingo, ŝanĝas la starlokon, jen ĉi tie, jen tie — unu, du batoj, kontraŭ kiuj la junulo ne forsaviĝas, ne povas lin bridi — Piko! Kaj ree piko! Demono! Ja, malgranda demono!

Tondra rido ĉe la enirejo, poste alvokoj:

»Haltu! Haltu do!«

Kajo retiriĝas, resobriĝinte turnas la kapon. Ĉe la enirejo staras brilvizaĝe la patro kaj apud li — ĉu eble? Mario! Onklo Mario estas denove en Romo!

Jam for la glavo kaj ŝildo, jam for la skermogantoj de sur la manoj, malferme cedas la buko de l’ kasko, ankaŭ ĝi forruliĝas kaj Kajo jam fluge sin ĵetas en la ĉirkaŭprenon de la maljuna leono.

»Ho, onklo Mario!« li ĝojkrias. »Onklo Mario!«

Tiu ĉi alpremas lin al la brusto, ke Kajo aŭdas kraketi siajn ostojn, tiam ekkaptas lin ĉe l’ ŝultroj kaj tenante antaŭ si, boras la flamŝprucajn okulojn en lian vizaĝon.

»Tigreto mia!« ridas Mario fiere. Kaj turninte sin al la patro li diras: »he, kion vi rakontis al mi pri ia nematura lernoknabo. Li estas ja perfekta skermanto.«

»Eĉ majstra,« aldonas ies voĉo. Kajo ekrigardas supren. Estas ankaŭ tria persono en la skermejo, dikmalgranda, larĝŝultra homo kun grasa vizaĝo.

Mario alrigardas la parolanton dume liaj manoj skuas la ŝultrojn de l’ knabo, kiun li ankoraŭ tenas.

»Cinno,« li krias per voĉo sonoranta kiel raŭka trumpeto, »kiam ni ree ekmilitos kontraŭ Sullo, kontraŭ tiu malbenita hundaĉo« — ruĝa onda trapasas sur la malhela vizaĝo — »kontraŭ tiu nobela kanajlo kies intestojn mi elŝiros tuj, kiam —«

Kvietige metas la patro sian manon sur la ŝultron de la ekscitita homo, kiu — tute ne sciante, kion li faras — skuas la duonkreskan junulon kvazaŭ sakon. Mario tuj ĉesas kaj fine ellasas Kajon.

»Jes, jes« li elmurmuras, »mi ja scias. Sed kiam mi nur ekpensas pri tiu aĉulo, sango tuj albolas en la kapon.« Mario rigardas ĉirkaŭ si kaj ekokulas al la skermisto, kiu demetinte sian kaskon, humilrikane atendas.

»Kaj vi?« li ektrumpetas kiel antaŭe »kiel vi estas kontenta pri li?«

La maljuna gladiatoro riverencas.

»Nur unu, du monatojn plu —«

»Eh kion, unu, du monatojn?!« senpacience endiras Mario. »La junulo jam pretas, mi diras! Iom pli — estu eĉ tro! Li devas kromlerni nur: ŝirmi sin — kaj tion plej bone instruos al li la danĝero mem. Jen al vi« — li palpserĉas en la ledsaketo ĉe l’ zono kaj ĵetas al la instruisto moneron. Tiu ĉi lerte ĝin kaptas. — »Nun for!«

La skermisto kelkfoje sin klinante elŝteliĝas eksteren. Mario turniĝas al Kajo:

»Kion vi donos al mi, ke mi liberigis vin de via turmentisto?«

»Mi ne povus vin sufiĉe rekompenci,« kore respondas la junulo. Mario rideksplodas.

»Volonte mi kredas« li ekkrias. »Turmenta lernado ĝi estas, sed iam vi estos eĉ dankema, ke li vin tiom torturis.«

»Ho me dareis anthropos ou paideuetai« silabas Cinno.

»Greke, ĉu?« moke enĵetas Mario. »Ĉesigu tiun dolĉetan parolaĉon. El Grekujo mi ŝatas nur la vinojn«

La patro ridetas.

»Ili — iam preparitaj. Nur iru kun mi en la manĝejon.«

»Ankaŭ Kajo,« ekkrias Mario metante manon sur la ŝultron de l’ knabo.

Jam mallarĝa sulketo sur la frunto de l’ patro.

»Kajo postvenos,« diras li iom abrupte. »Mi tro alte taksas lian ĝentilecon por pensi, ke li lasos Kornelian sola.«

»Kornelian?« demande okullevas Kajo.

»Vi ankoraŭ ne konas mian filinon?« demandas Cinno kaj jam mansvingas:

»Hola, Kornelia! Venu ĉi tien!«

»Ah, tiu etulino!« Ankoraŭ ŝi estas timplena: ŝi staras antaŭ Kajo, mentonpreme al la brusto, kaj ludante per la fingroj ŝi malkuraĝete okulas al li. Grandanime li etendas al ŝi la manon. Embarasite ŝi altuŝas.

Cinno fingropinte puŝetas ilin unu al la alia.

»Iru en la ĝardenon,« li kaŝridetas, »kaj iom interamikiĝu.«

Nur en la ĝardeno rememoris Kajo, ke li ankoraŭ ĉiam havas la skermoveston. Embarasite kaj mallerte li demetas trans la kapo la ledan brustkirason. La militistajn botojn li kompreneble devas lasi surpiede. Senvorte alrigardas la malgrandulino. Nun li eksentas la devon, senkulpiĝi pro sia aspekto.

»Ĵus mi ekzerciĝis, sciu!« li klarigas. »Dume oni devas esti tiel vestita.«

»Mi tiom timis,« ŝi ekflustras.

»Ba, nenio,« grandioza gesto de la bagateligo. »Tion mi ja faras ĉiutage.«

»Kaj vi tute ne timas?«

»Mi — timi?« li manbatas sian bruston. »Tute netimiga ĝi estas.«

»Sed kiam oni vin trafas, sendube, terure doloras«.

»Tutu ne,« li mensogas. »Tion oni eĉ ne sentas. Ĝuste hodiaŭ la instruisto min trafis sur la ŝultro — kaj mi eĉ ne rimarkis. Jen!« Kajo forŝovas la tunikon de la ŝultro kaj alstrabas ĝin okulangule. Jes, restis kontuzaĵo: ruĝsanga kaj larĝa. »Nu jen!«

»Huj« okullarĝe ŝi miras kaj delikate ĝin fingretas. »Kiel terure!«

Ĝuante ŝian admiron Kajo reĝustigas la tunikon. »Vi devus min vidi,« li fanfaronas, »kiam mi interpugnas kun la stratbaboj.«

»La stratbubojn mi ne ŝatas« ŝi diras grimace. »Ili ĉiam grimpas sur nian ĝardenmuron kaj mokas min per elmetita lango!«

Li ne scias respondi. Jes ja, tiaj ili estas, tiuj stratbuboj. Sed la knabinoj ne komprenas ŝercojn, ili tuj timas. Li turnas la interparolon al io alia.

»Vere, kio vin venigis ĉi tien?«

»La patro alkondukis min,« ŝi respondas, »al via patrino.«

»Tiel do, vi venis por viziti la patrinon.«

»Jes. Kaj ŝi estas tiel bona al mi! Sendube, vi amas vian patrinon?«

»La patrinon mi amas pli ol ĉion,« deklaras Kajo energie. Sed tuj li plivastigas sian certigon: »Eble ankoraŭ nur la patron mi amas tiom, kiom la patrinon.«

»Ŝi tre plaĉas al mi« duonvoĉas Kornelia.

Ŝia diro lin ĝojigas. Afable li rigardas ŝin. Ŝiaj okuloj estas jam larmaj kaj ĉirkaŭ la lipoj tremetas.

»Certe ankaŭ vi amas vian patrinon?« li demandas bonvole.

»Ne« mallaŭte ŝi respondas. »Mia patrino jam delonge mortis.« Nun vere ekfluas ŝiaj larmoj.

Malagrable estas la Kajo. Certe estas tre dolore ne havi patrinon. En kora emocio spontanee li kaptas ŝian manon:

»Se tiuj stratbuboj denove vin langmokos« li konsolas »mi lecionos al ili per pugno!«

Dankeme ŝi okullevas al li.

»Kiam mi estas kun vi,« ŝi flustras, »mi tute ne timas«.

Kapklinante al ŝi, li decidas aparte ŝin favori.

»Reiru al la patrino,« li diras. »Vi povas resti ĉe ŝi ankoraŭ iom da tempo. Mi devas nun iri al la viroj.«

Onklo Mario estas jam tute purpura, kiam Kajo eniras. Lia fera mano premas la maldikan glason kvazaŭ rompvole. Li parole ekrajdis sur sia eterna temo — sur Sullo — kaj tutvoĉe insultas. Kiam li rimarkas Kajon, lia kolergrimaca mieno tuj sereniĝas.

»Hej, jen nia militisto!« ĝoje li tondras. »Venu al mi, junulo mia!« Li ekbrakumas Kajon. »Jes, vi estas vera adepto de Marso. Vi volus servi al li, ĉu?«

»Mario —« sur la ŝultro de Mario jam denove la mano de l’ patro.

»Nu, bone, bone,« murmuras tiu ĉi. »La patro timas pro vi,« li ekridetas al Kajo. »Liaopinie vi estas ankoraŭ tro juna por militado. Eble li pravas. Sed al Marso vi povas servi ankaŭ en Romo: mi havas kelkajn disponeblajn postenojn en la pastra kolegio. Ĉu vi volus iun el tiuj? Jam post du jaroj vi povus esti konsekrata kiel flamen Martialis

Kajo eĉ ne pripensas, li nur signife kapneas, fleksiĝante malantaŭen por eviti la vinodoraĉon, kiu alblovas lian vizaĝon el la buŝo de l’ maljunulo.

»Ne,« li diras.

»Hu! Kaj kial ne?«

»Ĉar Marso ne estas la unua inter la dioj.«

Mario ridtondras ĝistuse.

»He, vi plaĉas al mi!« li ekkrias. »Neniam dua laŭvice: prave ja! — Lasu nur« li rifuzas la patron, kiu volas enmiksiĝi. »La junulo estas prava. Nu mi vidos, kio estos farebla en la kolegio de Jupitro«.