Diskutejo/Ni bezonas marksistan papon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Ni bezonas marksistan papon


Kun intereso mi legis pri la "peto", kiun faris al mi K-do Nieuwenhuizen en la aŭg.-sept. n-ro de nia Revuo. Kaj mi danke notas, ke li ne suspektis, ke mi estas subaĉetita de Hitler aŭ de l’ Japana registaro, pro tio ke mi ne konsentas cent-po-cente kun kion diris la fama aŭtoro de l’ Kapitalo
Estas tre notinde, ke K-do N. rimarkigas en sia artikolo, ke eĉ marksistoj eraras, rilate al la ĝusta kompreno de l’ penso de Marks. Cetere, ĉiu scias, ke la "marksisto" Kaŭcki ne interkonsentis kun la "marksisto" Lenin; ke Stalin kaj Trocki akuzas sin reciproke pri "perfido al la marksismo"; ke kompetenta kaj aŭtoritata "marksisto" kiel Buĥarin devis esti pafe elmondigita kune kun multaj aliaj "marksistoj", pioniroj de l’ rusa revolucio kaj kunbatalintoj de Lenin, tial ke ili herezis, rilate la novan dogmaron.
Kiam oni konstatas, ke en la marksista mondo ne eblas atingi ĝeneralan interkonsenton pri la ĝusta senco de la instruo de l’ Majstro, pri la senerara kompreno al lia vidpunkto, naskiĝas nepre en la cerbo la penso pri neceso de ia marksista papo.
En la katolika eklezio teologoj interdisputis dum kelkaj jarcentoj pri diversaj punktoj de l’ dogmaro, ĝis en la jaro 1870 finfine koncilio decidis, ke la papo estas dogme neerarpova. Ortodoksa katoliko firme kredas, ke la Estro de sia Eklezio ricevas inspiron de Dio mem, kiam temas decidi pri dogmaj aferoj.
Bedaŭrinde ĝis nun neniu kongreso de Komintern decidis, ke pri la ĝusta interpreto de l’ Marksa penso kompetentas nur unu sola homo. Tamen, praktike, Stalin iel ludas la rolon de papo kaj eble iun belan tagon la tuta mondo mire ekscios, ke la spirito de Marks ne mortis kun lia korpo, sed ke ĝi daŭre vivas kaj ke Stalin telepatie komunikas kun ĝi. Tiam ni povos pridiskuti la "veran" penson de la plej aŭtoritata fondinto de la Unua Internacio. Dume ni ĉiuj restas en granda embaraso kaj mi dubas, ĉu L. de Jong, la aŭtoro de l’ verko "Nuntempa Marksismo", povos akiri sufiĉan aŭtoritaton por ke lia interpreto pri tiu doktrino estu konsiderata kiel la sole ĝusta.

*       *
*

Rilate al la parto el mia letero, kiun kritikis K-do N., kiam mi verkis ĝin, tiam mi pensis pri jenaj eldiroj de Marks kaj Engels:
"Ne la konscio de l’ homoj determinas ilian staton, sed male ilia socia stato determinas ilian konscion." (K. Marks, Al la Kritiko de l’ Politika Ekonomio, Antaŭparolo).
"La determinantaj kaŭzoj de tiu aŭ alia socia metamorfozo aŭ revolucio ne devas esti serĉataj en la kapoj de l’ homoj, sed en la metamorfozoj de l’ produktado kaj de la interŝanĝado." (F. Engels, La Revolucio de l’ Scienco, de s-ro Diring/Dühring).
Se tiuj frazoj ne estas simpla ĵonglado per vortoj, ŝajnas al mi evidente, ke la aŭtoroj de La Komunista Manifesto opiniis, ke la Ekonomio[1] determinas la politikajn, jurajn, religiajn, filozofiajn formojn, unuvorte, ĉiujn aspektojn de la intelekta kaj morala vivo. Tial mi pensis, ke estas utile substreki la fakton, ke la aŭstraliaj laboristoj havas ĝenerale malaltan kulturnivelon, kvankam ili vivas en relative bonaj ekonomiaj kondiĉoj.
Sed mi ne dubas, ke lerta dialektulo[2] povus verki dikan libron por pruvi, teze, antiteze kaj sinteze[3], ke en tiu mia konstato la kontraŭdiro al la Historia Materialismo estas nur ŝajna. La sama ankaŭ "pruvus" facillange, ke ne ekzistas reala kontraŭdiro al la Marksa teorio en tiu fakto, ke proletdevena homo, Hitler, sukcesis starigi potencan movadon, kiu detruis la komunistajn kaj socialistajn organizojn en lando, kie ekzistis la objektivaj kondiĉoj, antaŭdifinitaj de Marks, por la starigo de socialisma socio. Similan rimarkon oni povas fari rilate al tiu nemalpli signifa fakto, ke Lenin, Trocki, Buĥarin k.a. burĝdevenaj bolŝevistoj sukcesis kapti la regadon en lando, kie la menciitaj kondiĉoj tute ne ekzistis.
Sed mi mem ne estas tiel lerta dialektikulo – aŭ harfendemulo – por povi akordigi tiajn faktojn kun la teorio de Marks. Dum ili ŝajnas al mi facile klarigeblaj per la forto de ideoj. En nia epoko la plej potenca kaj efika ideo-forto estas nekontraŭdireble la naciismo. Se aliflanke oni konsideras, ke la germana laboristaro estis forte saturita per socialisma ideologio, kies konsista parto, la internaciismo, ne funde, esence kontraŭis al la naciismo, aperas klare, ke Hitler bezonis nur kunligi la du ideojn per sia naci-socialismo por starigi mirinde fortan movadon.
En la cara, aŭtokrata imperio, konsistanta el pli ol cent diversaj popoloj, la naciismo ne profunde enradikiĝis kaj ne povis tie esti konsiderata kiel potenca ideoforto. Aliparte, la aristokrata reganta klaso jam estis rapide perdanta sian spiritan forton, kiam eksplodis la milito, kaj la malvenkoj de la caraj armeoj donis al ĝi la lastan baton. Tiel estiĝis favora stato, tre bona grundo por la dissemado de la demokratia ideologio. Necesas ne forgesi, ke en Rusio la revolucio venkis kun la agitvortoj: "La tutan regadon al la Sovetoj!".
Origine la soveta regsistemo estis ja eĉ pli demokratia ol tiu jam delonge funkcianta en Britio, Francio, Usono k.a. kapitalistaj landoj.
Sed tiam en Rusio inter la burĝdevena intelektularo ekzistis konsiderinda nombro da teoriuloj kaj "profesiaj" agitistoj, kies menso estis saturita de alia ideologio: la marksismo. Inter ili la plej agemaj estis la bolŝevistoj, kiuj organiziĝis en partio kun "fera disciplino" (kion poste Musolini kaj Hitler sukcese imitis). Armita per ideologio kun scienca etiketo (Marksistoj kutimas nomi sian doktrinon "scienca socialismo") bone organizitaj kaj lerte gvidataj de Lenin, ili sukcesis bonuzi eksterordinare favorajn cirkonstancojn por kapti la regadon super vasta mondparto. En tiu okazo la marksismo efikis kiel ideologio, simile kiel la naci-socialismo en Germanio.
Sendube estas superflue diri, ke miaopinie ne ekzistas socialismo en Germanio, nek en la lando antifraze nomita Sovetio. Sed tio estas alia demando, kiu staras ekster la temo, kiun mi nun traktas. Mi celas nur montri, ke Ideologio estas forto, efikanta forto en difinitaj cirkonstancoj.
Tio neniel signifas, ke la Ekonomio estas malatentinda. Estus simila eraro al tiu, kiu konsistas el malatento aŭ subtakso al la ideoj. Ideologio povas efiki nur en iaj favoraj kondiĉoj. Kaj la Ekonomio kondiĉas, ne kaŭzas, la agadon de l’ homoj, tial ke ili agas nur se en ilia cerbo naskiĝis la ideoj, kiuj instigas al la agado.
Laŭ tio, kion diris K-do N. pri la verko de L. de Jong, mi supozas, ke tiu aŭtoro ne estas tre ortodoksa marksisto, rilate al la Moskva konfesio. Sekve, povas esti, ke mi ĝenerale povus konsenti kun lia vidpunkto. Mi eĉ emas kredi, ke se Marks vivus, li mem konsentus, ke la eventoj ne tute pravigis lian teorion kaj verŝajne li ĝin revizus. Sed pri tio estus tute senutile diskutadi. Se Jezuo Kristo (supoze ke li efektive iam vivis, kio ne havas ĉiesan konsenton) revenus sur la teron, li certe ankaŭ ne konsentus kun la kristanismo, kiel ĝi estas klarigata kaj mastrumata de l’ papo. Tamen, se oni volas kritiki la katolikismon, necesas prikonsideri ĝin en ĝia hodiaŭa formo, en ĝia reala, konkreta ekzisto. Same ni devas fari, rilate al la marksismo. Tiu doktrino ja estas devige kaj senkonkure instruata al 170 milionoj da homoj sur unu sesono de l’ mondo. Kaj plie ekster Sovetio kelkaj milionoj da fervoraj adeptoj rigardas al Moskvo sammense kiel katolikoj al Romo…
La mariksismo fariĝis en la praktiko nova dogmaro kaj ĝi jam havas siajn ekzegezistojn, kiuj disputas inter si. Espereble, iu venonta kongreso de Komintern, imite al la katolika koncilio el 1870, deklaros, ke pri dubaj punktoj decidas Stalin, la "patro de l’ Sovetia popolo", la "tre amata gvidisto de l’ mondproletaro" ktp. ks. Ni ja bezonas nepre marksistan papon, por ĉesigi la tedajn kaj senfinajn interdiskutojn pri la sole ĝusta interpreto al la doktrino de Marks.
Dume oni povas praktike konsideri, ke la "vera" marksismo estas tiu, kiu estas oficiale kaj devige instruata sur unu sesono de l’ mondo kaj fervore propagandata per la naciaj sekcioj de Komintern.

*       *
*

Jam delonge mi observas la malvolviĝon de tiu nova dogmo kaj notas ties konsekvencojn. En Sovetio la arto kaj scienco estas "marksistaj". Al ĉio oni aplikas la dialektikan rezonmanieron Hegelan. Eĉ tajloroj devas "dialektike" tranĉi vestojn. Kaj kompreneble devis nepre okazi, ke ankaŭ la lingva demando fariĝu objekto de marksisma esploro. En la kajero tria (1932) de La Nova Etapo oni ja povas legi tezaron, kies enkonduko havas jenan titolon: "Marksisma Lingvoscienco turnas sin vizaĝe al la problemo pri lingvo internacia."
Estas iel bedaŭrinde, ke la esperanta gazetaro preskaŭ tute ignoris tiun ellaboraĵon. Se oni demandus min pri la kialo de tiu ignoro, mi vere ne scius kion respondi precize. Almenaŭ estas por mi klare, ke la Moskvaj "lingvoscienculoj" fiaskis en sia provo akordigi la movadon por artefarita lingvo kun la "marksleninisma lingvistiko", kiu antaŭdiras la kunfandiĝon de l’ naturaj lingvoj naciaj en unu solan.
Tial ke mi estas esperantisto, t.e. ano de artefarita lingvo, mi ofte ne povas deteni min kontraŭbatali la novan dogmaron, kiu povas nur ĝeni, bari al la antaŭeniro de nia movado. Proleta esperantisto devas nepre noti en la memoron la tre ĉagrenan fakton, ke post la apero de la menciita tezaro, la esperanto-movado en Sovetio ekdormis, pli kaj pli malvigliĝis, tiagrade, ke la sidejo de l’ blufe vegetanta IPE devis translokiĝi el Leningrado al Londono.
Mi diris sufiĉe, por ke K-do N. kaj la legantoj de nia Revuo komprenu, kial mi ofte emas pafi sagon al teorio, kiun mi opinias ne nur erara, sed eĉ tre danĝera por nia mondlingva afero. Kaj se la Red. de "S.R." konsentos, volonte mi kritike konigos la esencon de l’ Moskva tezaro, kies logika sekvo por esperanto en Sovetio rezultigis similan staton al tiu ekzistanta en Germanio.
Oni sendube rebatos al mi, ke inter la esperantistoj estas relative multaj marksistoj kaj sekve… Sed tio fakte pruvas nenion. Ne ĉiuj kristanoj estas katolikoj; tamen la Biblio estas sankta libro por ĉiuj tiuj kreduloj. Kaj oni povas facile konsenti, ke la forto de l’ katolikismo, kompare al la aliaj kristanaj eklezioj, rezultas ĉefe de tio, ke ĝi havas papon. Simile al la katolikoj, la marksistoj, kiuj deziregas la triumfon de sia kredaro, devas do celkonforme ankaŭ konsenti, ke ili nepre bezonas ian papon…
Dume, SAT restas laŭstatute sendogma organizo; tial hodiaŭ mi riskis hereze paroli. Kaj se K-do N. havas apartan komprenon pri la Marksa doktrino, li bonvolu noti, ke miajn sagojn mi direktas nur al la dogmeca, papeca marksismo.

E.L.


Melburno, 18.10.38.

Piednotoj[redakti]

  1. Mi uzas ĉi tiun terminon laŭ la senco 3a en P.V.: situacio de institucio aŭ regno laŭ vidpunkto de riĉo kaj materia prospero.
  2. tiel! – verŝajne = dialektikulo (N.d.l.komp.)
  3. La fama dialektiko Hegela, kiun aplikis Marks kaj Engels, estas nur vorta ĵonglado, kiu eĉ ne havas la econ esti io vere nova, originala. Fakte ĝi estas nur kruda aliiĝo de l’ pli profunda kaj subtila koncepto de Heraklito, kiu vivis 400 jarojn antaŭ J.K. La antikva filozofio greka ja instruis pri eterna aliiĝo de la aĵoj, pri la kunekzisto de kontraŭaĵoj ktp.