Diskutejo/Peto al K-do E. Lanti

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


DISKUTEJO
Peto al K-do E. Lanti


Nur nun venis en miajn manojn la interesa letero de K-do Lanti (aprila "S.R."). Pri ĝia enhavo mi havus nur laŭdon, se mi ne trovus en ĝi ion, kio (kvankam relative vera) povus naski miskomprenon kaj konfuziĝon. Tial mi faras ĉi-subajn rimarkojn, esperante ke la legantoj penos esplori, ĉu ili estas pravaj.
K-do L. konstatis, ke "ne sufiĉas kvankam necesas ke la popolo ĝuadu bonajn materiajn vivkondiĉojn, por ke ĝi leviĝu al kulturo." Iom poste li skribas: "certe estas granda eraro kredi, ke la ekonomiaj kondiĉoj determinas la spiritostaton de l’homo". Por pruvi, ke li (Lanti) pravas, li komparas la japanojn kun la aŭstralianoj. La unuaj vivas sub multe pli malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj, ol tiuj sub kiuj vivas la lastnomitaj, kvankam la aŭstralianoj atingis malpli altan kulturnivelon, ol la japanoj. Tio ĉi do evidente kontraŭdiras la "marksisman kredon", ke la ekonomiaj kondiĉoj naskas la spiritostaton de l’ homo. Nu, en tiu ĉi aserto kuŝas la ĝermo de eventuala miskompreno kaj konfuziĝo. Ĝi estas eraro, kiun jam faris multaj marksistoj kaj antimarksistoj.
Kion do Marks celis diri per sia tezo: La socia pozicio determinas la spiritostaton de l’homo? Ĉu tion, ke nur la socia situacio, la ekonomiaj cirkonstancoj, en kiuj vivas la homo, kreas tiun spiritostaton? Certe ne! Ankaŭ Marks kaj Engels tre bone konsciis la fakton, ke ankaŭ aliaj faktoroj ludas en tio gravan rolon. Ekzemple, tradicio, naciaj kulturnvelo, religio, kutimoj kaj moroj. Ili kune formas iun spiritostaton de l’ homo; ne nur la ekonomiaj cirkonstancoj. Bonan ateston pri tio donas al ni la marksisto L. de Jong en sia verko "Nuntempa Marksismo". Li demandas al ni: "pro kio la katolikaj laboristoj tute aliel opinias pri la hispana milito, ol ni, socialistoj?" Kaj tiukoncerne li atentigas nin pri la influo de l’ tradicio kaj religia edukado, kiuj ankaŭ – kaj grave – determinas ies spiritostaton. Oni do estu singarda, rilate al la tezoj, kiujn Marks kaj Engels fiksis en sia verkaro. Ili ne estas absolutaj veroj, ĉar absoluta vero ne ekzistas!
Alia eraro, kiun precipe antimarksistoj jam ofte faris, estas diri ke Marks malpravis, kiam li skribis: "la kapitaloj konstante kreskos, kaj ariĝos en la manojn de ade etiĝanta aro da kapitalistoj". Tiun tezon oni interpretas tiel, ke finfine do unu kapitalisto disponos pri la kapitalo, sekve nur tiu unuopulo finfine estos la sola reprezentanto de la kapit. sistemo…! Estas ja tre evidente, ke tion Marks ne celis aserti. Li parolis nur pri difinitaj tendencoj en la disvolvado de l’ socio. Kaj ankaŭ lia tezo: "la ekonomiaj kondiĉoj determinas la spiritostaton de l’ homo" estas nur tendenco, ne absoluta vero! La fakto do, ke la aŭstraliaj laboristoj atingis malpli altan kulturnivelon ol tiu de la japanoj, pruvas ne, ke la "marksisma kredo" mistrafis, sed ke ankaŭ aliaj faktoroj ludas en tio gravan rolon. Se do K-do Lanti bonvolos nin informi pri tiuj aliaj faktoroj – historio, religio, familivivo, tradicio, politika regsistemo, tiel en Japanio, kiel en Aŭstralio, ni pli bone povos ekzameni tion: kio kune determinas la spiritostaton de l’ homo. Samtempe ni tiam rigardu, ĉu la tezo de Marks estas erara, aŭ erare komprenata…
(Sennacieca Revuo, aŭgusto ’38) Nieuwenhuizen, Hago.

*       *
*

Al tiu ĉi-supra vidpunkto E. Lanti rebatis en la januara numero de "S.R.", 1939, sub la titolo: