Diversaj avizoj (Fervoja Esperantisto, Decembro 1910)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Diversaj avizoj.
Diversaj avizoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
DIVERSAJ AVIZOJ

Sekve de la proponoj faritaj dum nia Kopenhaga Kunveno, ni tuj studados tiujn diversajn demandojn. De nun, jen ili estas :

Starigo de regularo de nia Asocio.

Demando de speciala diplomo (iniciatoro : S-ro Suinot).

Demando de speciala emblemo (iniciatoro : S-ro Lamy).

Demando de speciala gazeto (iniciatoro : S-ro Rousselot).

Demando de klopodoj apud la fervojaj Kompanioj pri niaj asocianoj (iniciatoro : S-ro Poinçot).

Demando de korespondado per ilustritaj poŝtkartoj (iniciatoroj : diversaj).

Demando de notoj pri faktoj en nia profesia movado esperanta (iniciatoro : S-ro Engst).

Unu rondiranta kajero estos starigita por ĉiu demando kaj sendita unue al la iniciatoro, kiu skribos en ĝi siajn argumentojn ; poste, li devos sendi la kajeron al alia ano, laŭ listo farita laŭ la ordo de la petoj.