Don Juan aŭ la ŝtona festeno/Akto 4

El Vikifontaro
Tradukita de Émile Boirac
Hachette et CieParis (p. 72-94)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Akto III
Akto V  ►

AKTO KVARA


La teatro prezentas ĉambraron de Don Juan.



SCENO UNUA


DON JUAN, SGANARELO, RAGOTENO

Don Juan, al Sganarelo

Kiu ajn ĝi estas, ni lasu tion: estas bagatelo, kaj ni povas esti trompitaj de falsa lumo, aŭ surprizitaj de ia vaporo, kiu konfuzis nian vidon.

Sganarelo

He Sinjoro! ne provu kontraŭdiri tion, kion ni vidis per jenaj okuloj. Nenio estas pli vera ol tiu kapsigno; kaj mi ne dubas, ke la ĉielo, maledifita de via vivo, naskis tiun miraklon, por vin konvinki, kaj vin eltiri de…

Don Juan

Aŭskultu. Se ci tedos min plue per ciaj malspritaj moralaĵoj, se ci diros ankoraŭ al mi eĉ unu vorteton pri tio, mi tuj vokos iun, pripetos skurĝon, tenigos cin per tri aŭ kvar homoj kaj buĉos cin per mil batoj. Ĉu ci komprenas min bone?

Sganarelo

Tre bone, Sinjoro, kiel eble plej bone. Vi komprenigas vin tre klare; tio estas bona en vi, ke vi ne serĉas deflankaĵojn: vi diras la aferojn kun admirinda klareco.

Don Juan

Nu, oni igu min vespermanĝi kiel eble plej frue. Seĝon, knabeto.



SCENO II-a


DON JUAN, SGANARELO, LAVIOLETO, RAGOTENO

Lavioleto

Sinjoro, jen estas via vendisto, sinjoro Dimanĉo, kiu deziras paroli kun vi.

Sganarelo

Bone. Jen kion ni bezonas, komplimento de kreditoro. Pri kio li ekpensas venante al ni pripeti monon, kaj kial ci ne diris al li, ke Sinjora Moŝto forestas?

Lavioleto

De tri kvaronoj da horo mi diras ĝin al li; sed li ne volas kredi, kaj sidiĝis tie por atendi.

Sganarelo

Li atendu tiel longe, kiel li volos.

Don Juan

Ne, kontraŭe, lasu lin eniri. Estas tre malbona politiko sin kaŝigi al la kreditoroj. Konvenas ilin pagi per io: kaj mi havas la sekreton ilin resendi kontentigitajn, ne donante moneron.



SCENO III-a


DON JUAN, SINJORO DIMANĈO, SGANARELO, LAVIOLETO, RAGOTENO

Don Juan

Ha! Sinjoro Dimanĉo, alproksimiĝu. Kiel ravata mi estas vin vidi, kaj kiel mi koleras kontraŭ miaj servistoj, ke ili ne lasis vin eniri tuj! Mi ordonis, ke oni ne lasu min paroli kun iu ajn: sed tiu ordono ne estas por vi, kaj vi rajtas trovi nenian pordon fermitan ĉe mi.

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro, mi estas al vi tre danka.

Don Juan, parolante al Lavioleto kaj Ragoteno.

Je Dio! friponoj, mi lernigos vin lasi Sinjoron Dimanĉon en antaŭĉambro, kaj mi kunigos al vi la personojn.

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro, nenio estas.

Don Juan, al Sinjoro Dimanĉo.

Kiel! diri al vi, ke mi forestas, al Sinjoro Dimanĉo, al la plej bona el miaj amikoj!

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro, mi estas via servanto. Mi venis…

Don Juan

Nu rapide, seĝon por Sinjoro Dimanĉo.

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro, mi estas bone, kiel mi estas.

Don Juan

Ne, ne, mi volas, ke vi sidu kontraŭ mi.

Sinjoro Dimanĉo

Tio ne estas necesa.

Don Juan

Formetu tiun fleksoseĝon, kaj alportu brakseĝegon.

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro, vi mokas, kaj…

Don Juan

Ne, ne, mi scias, kion mi ŝuldas al vi: kaj mi ne volas, ke oni metu diferencon inter ni ambaŭ.

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro,…

Don Juan

Nu, sidiĝu.

Sinjoro Dimanĉo

Ne utilas, Sinjoro, kaj mi havas nur vorton por diri. Mi venis…

Don Juan

Metu vin tien, mi diras.

Sinjoro Dimanĉo

Ne, Sinjoro, mi estas bone. Mi venas por…

Don Juan

Ne, mi ne aŭskultas vin, se vi ne sidas.

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro, mi faras, kion vi volas. Mi…

Don Juan

Je Dio, Sinjoro Dimanĉo, vi fartas bone.

Sinjoro Dimanĉo

Jes, Sinjoro, por fari al vi servon. Mi venis…

Don Juan

Vi havas fundon de sano admirindan, lipojn freŝajn, haŭtkoloron helruĝan, kaj okulojn akrajn.

Sinjoro Dimanĉo

Mi tre volus…

Don Juan

Kiel fartas Sinjorino Dimanĉo, via edzino?

Sinjoro Dimanĉo

Tre bone, Sinjoro, dank' al Dio.

Don Juan

Ŝi estas bonega virino.

Sinjoro Dimanĉo

Ŝi estas via servantino, Sinjoro. Mi venis…

Don Juan

Kaj via filineto, Klaŭdino, kiel ŝi fartas?

Sinjoro Dimanĉo

Kiel eble plej bone.

Don Juan

Kiel beleta knabineto ŝi estas! Mi amas ŝin el mia tuta koro.

Sinjoro Dimanĉo

Tro multe da honoro vi faras al ŝi, Sinjoro. Mi vin…

Don Juan

Kaj la malgranda Koĉjo, ĉu li ĉiam bruigas multe per sia tamburo?

Sinjoro Dimanĉo

Ĉiam same, Sinjoro. Mi…

Don Juan

Kaj via hundeto Brusketo, ĉu ĝi murmuregas ĉiam tiel forte, kaj mordas ĉiam tiel bone je la kruroj de personoj, kiuj iras vin viziti?

Sinjoro Dimanĉo

Pli ol iam, Sinjoro, kaj ni ne povas ĝin kvietigi.

Don Juan

Ne miru, ke mi informas min pri la novaĵoj de la tuta familio; ĉar mi prenas je ili multe da intereso.

Sinjoro Dimanĉo

Ni estas al vi, Sinjoro, senfine dankaj. Mi...

Don Juan, etendante al li la manon.

Tuŝu do, Sinjoro Dimanĉo; ĉu vi estas efektive el miaj amikoj?

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro, mi estas via servanto.

Don Juan

Je Dio! Mi estas tutkore via.

Sinjoro Dimanĉo

Vi honoras min troe. Mi...

Don Juan

Nenio estas, kion mi ne farus por vi.

Sinjoro Dimanĉo

Sinjoro, vi havas tro da boneco por mi.

Don Juan

Kaj tio estas sen profitemo, mi vin petas tiel kredi.

Sinjoro Dimanĉo

Mi ne meritis tian favoron, certege. Sed, Sinjoro...

Don Juan

Nu, Sinjoro Dimanĉo, sen ceremonio, ĉu vi volas vespermanĝi kun mi?

Sinjoro Dimanĉo

Ne, Sinjoro, mi devas reiri baldaŭ. Mi...

Don Juan, leviĝante.

Ni iru, rapide, lumigilon por konduki Sinjoron Dimanĉon, kaj tri aŭ kvar miaj servistoj prenu moskedojn por lin akompani.

Sinjoro Dimanĉo, leviĝante ankaŭ.

Sinjoro, ne estas necese, kaj mi deiros ja tute sola. Sed...

(Sganarelo formovas la seĝojn rapide.)

Don Juan

Kiel! Mi volas, ke oni vin akompanu, kaj tro interesiĝas je via persono. Mi estas via servanto kaj plie via ŝuldanto.

Sinjoro Dimanĉo

Ha! Sinjoro...

Don Juan

Tiun aferon mi ne kaŝas, kaj diras al ĉiuj.

Sinjoro Dimanĉo

Se...

Don Juan

Ĉu vi volas, ke mi vin rekonduku?

Sinjoro Dimanĉo

Ha! Sinjoro, vi mokas. Sinjoro…

Don Juan

Kisu do min, se plaĉas. Mi petas vin ankoraŭ unu fojon esti konvinkata, ke mi estas tute via, kaj ke nenio estas en la mondo, kion mi ne farus por via servo. (Li eliras.)



SCENO IV-a


SINJORO DIMANĈO, SGANARELO

Sganarelo

Oni devas konfesi, ke vi havas en sinjora Moŝto homon, kiu tre amas vin.

Sinjoro Dimanĉo

Estas vere; li faras al ni tiom da ĝentilaĵoj kaj komplimentoj, ke mi neniam povas peti lin pri mono.

Sganarelo

Mi certigas vin, ke lia tuta servistaro pereus por vi, kaj mi volus, ke io okazu al vi, ke iu ekkuraĝu doni al vi batojn per bastono, vi vidus kiamaniere...

Sinjoro Dimanĉo

Mi tiel kredas, sed, Sganarelo, mi vin petas diri al li vorteton pri mia mono.

Sganarelo

Ho! Ne maltrankviliĝu, li vin pagos kiel eble plej bone.

Sinjoro Dimanĉo

Sed, vi, Sganarelo, vi ŝuldas al mi ion viaparte.

Sganarelo

Fi! Ne parolu al mi pri tio.

Sinjoro Dimanĉo

Kiel! Mi…

Sganarelo

Ĉu mi ne scias bone, ke mi ŝuldas al vi?

Sinjoro Dimanĉo

Jes, sed…

Sganarelo

Ni iru, Sinjoro Dimanĉo, mi tuj lumigos al vi.

Sinjoro Dimanĉo

Sed mia mono?

Sganarelo, prenante Sinjoron Dimanĉo ĉe la brako.

Ĉu vi mokas?

Sinjoro Dimanĉo

Mi volas…

Sganarelo, lin tirante.

He!

Sinjoro Dimanĉo

Mi pretendas…

Sganarelo, puŝante lin al la pordo.

Bagateloj!

Sinjoro Dimanĉo

Sed…

Sganarelo, puŝante lin ankoraŭ.

Fi!

Sinjoro Dimanĉo

Mi…

Sganarelo, puŝante lin el la teatro.

Fi! Mi diras.



SCENO V-a


DON JUAN, SGANARELO, LAVIOLETO

Lavioleto, al Don Juan

Sinjoro, jen estas sinjoro via patro.

Don Juan

Ha! jen mi estas bone! Mi bezonis tiun viziton por furioziĝi.



SCENO VI-a


DON LUIZ, DON JUAN, SGANARELO

Don Luiz

Mi vidas ja, ke mi vin embarasas, kaj vi tre facile vin senigus je mia veno. Por diri la veron, ni strange nin ĝenas unu la alian; kaj se vi estas laca min vidi, mi estas ankaŭ tre laca je viaj diboĉoj. Ho ve! kiel malmulte ni scias, kion ni faras, kiam ni ne lasas al la ĉielo la zorgon pri la aferoj, kiujn ni bezonas, kiam ni volas esti pli sagacaj ol ĝi, kaj ektedas ĝin per niaj blindaj deziroj kaj senpripensaj petoj! Mi deziris filon kun senegala fervoro, mi petis lin senĉese kun nekredeblaj ekscitaj: kaj tiu filo, kiun mi ricevas lacigante la ĉielon per petoj, estas la ĉagreno kaj turmento de tiu vivo mem, kies ĝojo kaj konsolo mi kredis, ke li estos. Per kia okulo, laŭ via opinio, vi pensas, ke mi povas vidi tiun amason da senindaj faroj, kies malbelan mienon oni malfacilege dolĉigas antaŭ la okuloj de l'mondo, tiun ĉiaman serion da malbonaj aferoj, kiuj devigas nin ĉiuhore lacigi la bonecon de la regnestro kaj elkonsumis apud li la meriton de miaj servoj kaj la krediton de miaj amikoj? Ha! Kia malnobleco estas via! ĉu vi ne ruĝiĝas meriti tiel malmulte vian devenon? ĉu vi rajtas, diru al mi, tiri el ĝi ian fierecon? Kaj kion vi faris en la mondo por esti nobelo? ĉu vi kredas, ke sufiĉas porti nobelajn nomon kaj insignojn, kaj ke estas por ni gloro deveni de nobla sango, kiam ni vivas kiel malnobluloj? Ne, ne, deveno estas nenio, kie virto ne estas. Tial ni havas parton en la gloro de niaj prapatroj nur laŭmezure se ni penas similiĝi al ili; kaj tiu brilo de iliaj faroj, kiun ili ĵetas sur nin, trudas al ni deviĝon fari al ili la saman honoron, sekvi la paŝojn, kiujn ili desegnas antaŭ ni, kaj ne degeneri de ilia virto, se ni volas esti ŝatataj kiel iliaj veraj idoj. Vi do vane devenas de la praavoj, el kiuj vi estas naskita; ili malkonfesas vin kiel sian sangon, kaj ĉio, kion ili faris famindan, donas al vi nenian bonaĵon; kontraŭe, ĝia brilo resaltas sur vi nur por via malhonoro, kaj ilia gloro estas torĉo, kiu lumigas antaŭ ĉiuj okuloj la hontigon de viaj faroj. Eksciu fine, ke nobelo malbone vivanta estas monstro en la naturo; ke la virto estas la ĉefa titolo de nobeleco; ke mi multe malpli konsideras la nomon, kiun oni subskribas ol la faroj, kiujn oni faras; kaj ke mi multe pli ŝatus la filon de hokportisto, kiu estus honestulo, ol la filon de monarko, kiu vivus same kiel vi!

Don Juan

Sinjoro, se vi sidus, vi estus pli komforte por paroli.

Don Luiz

Ne, arogantulo, mi ne volas sidiĝi nek paroli plue, kaj mi ja vidas, ke ĉiuj miaj vortoj neniel efikas sur vian animon; sed sciu, seninda filo, ke la patra fervoro estas fine venkita de viaj faroj; ke mi scios, pli frue ol vi pensas, meti finon al viaj senbridaĵoj, antaŭveni sur vi la koleron de la ĉielo, kaj lavi, per via puno, la honton esti naskinta vin!



SCENO VII-a


DON JUAN, SGANARELO

Don Juan, alparolante ankoraŭ sian patron kvankam li eliris.

He! Mortu kiel eble plej baldaŭ, tio estas la plej bona, kion vi povas fari. Sian vicon ĉiu devas havi, kaj mi furioziĝas vidante patrojn, kiuj vivas tiom egaltempe kiom iliaj filoj. (Li sidiĝas en brakseĝon.)

Sganarelo

Ha! Sinjoro, vi malpravas.

Don Juan, leviĝante.

Mi malpravas!

Sganarelo, tremante.

Sinjoro…

Don Juan

Mi malpravas!

SGANARELO

Jes, Sinjoro, vi malpravas tolerinte lian diron, kaj vi devis lin meti eksteren per la ŝultroj. Ĉu oni vidis iam ion pli malkonvenan? Patron venantan fari riproĉojn al sia filo, kaj diri al li, ke li korektu siajn farojn, rememoru sian devenon, konduku vivon de honestulo, kaj cent aliajn tiaspecajn malsaĝaĵojn! ĉu tio povas toleriĝi kontraŭ tia homo, kia vi estas, scianta kiel oni devas vivi? Mi admiras vian paciencon, kaj, se mi estus en via loko, mi sendus lin forpromeni. (mallaŭte flanken) Ho malbenita komplezemo! al kio vi min devigas!

Don Juan

Ĉu oni igos min baldaŭ vespermanĝi?



SCENO VIII-a


DON JUAN, SGANARELO, RAGOTENO

Ragoteno

Sinjoro, jen estas vualita Sinjorino, kiu venas paroli kun vi.

Don Juan

Kio povas esti?

SGANARELO

Oni devas vidi.



SCENO IX-a


SINJORINO ELVIRO, vualita, DON JUAN, SGANARELO

Sinjorino Elviro

Ne estu surprizata, Don Juan, min vidante je tiu ĉi horo, kaj en tia vesto. Estas trudanta motivo, kiu min devigas al tiu vizito; kaj tio, kion mi havas por diri al vi, tute ne permesas prokraston. Mi ne venas tien ĉi plena je tiu kolero, kiun mi ĵus antaŭe eksplodigis; kaj vi vidas min tre ŝanĝitan el tio, kio mi estis hodiaŭ matene. Mi ne estas plu tiu Sinjorino Elviro, kiu faris malbondezirojn kontraŭ vi, kaj kies incitegita animo ĵetis nur minacojn kaj spiris nur venĝon. La ĉielo pelis el mia animo ĉiujn senindajn fervorojn, kiujn mi sentis por vi, ĉiujn tumultajn elbolojn de krima aldoniteco, ĉiujn hontindajn ekscitojn de tera kaj maldelikata amo; kaj ĝi lasis por vi en mia koro nur flamon elpurigitan de ĉiu senta interrilato, tute sanktan kordolĉecon, amon malligitan je ĉio, kiu ne agas por si, kaj zorgas nur pri via intereso.

Don Juan, mallaŭte, al Sganarelo.

Ci ploras, kiel mi pensas?

Sganarelo

Pardonu min.

Sinjorino Elviro

Tiu perfekta kaj pura amo min kondukas tien ĉi por via bono, por komuniki al vi averton de la ĉielo, kaj provi eltiri vin de la profundegaĵo, al kiu vi kuras. Jes, Don Juan, mi scias ĉiujn senbridaĵojn de via vivo; kaj tiu sama ĉielo, kiu tuŝis mian koron kaj ĵetigis miajn okulojn sur la erarojn de mia konduto, inspiris al mi, ke mi venu vin trovi, kaj diru al vi ĝiaparte, ke viaj ofendoj elkonsumis ĝian indulgemon, ke ĝia timeginda kolero estas preta fali sur vin, ke estas en via povo ĝin eviti per senprokrasta pento, kaj ke eble vi ne havas ankoraŭ unu tagon por povi vin forsavi de la plej granda el ĉiuj malfeliĉoj. Miaflanke, mi ne teniĝas plu al vi per kia ajn monda aldoniteco. Mi revenis, dank' al la ĉielo, el ĉiuj miaj frenezaj pensoj; mia formondiĝo estas decidita, kaj mi petas nur sufiĉe da vivo por povi ellavi la kulpon, kiun mi faris, kaj meriti per severa pentofaro pardonon pro la blindeco, en kiun enigis min la ekscitoj de kondamninda pasio. Sed en tiu formondiĝo, mi havus treegan doloron, se persono, kiun mi dolĉege amis, fariĝus bedaŭrinda ekzemplo de la ĉiela justeco; kaj ĝi estos nekredebla ĝojo, se mi povos sukcesi, ke vi volos deturni de super via kapo la teruregan baton, kiu vin minacas, Mi petegas vin, Don Juan, donu al mi, kiel lastan favoron, tiun dolĉan konsolon; ne rifuzu al mi vian savon, kiun mi petas per larmoj; kaj se vi ne estas tuŝata de via intereso, estu almenaŭ de miaj petoj, kaj indulgu min je la kruela malplezuro vidi vin kondamnitan al eternaj turmentoj.

Sganarelo, flanken.

Kompatinda virino!

Sinjorino Elviro

Mi amis vin kun treega fervoro; nenio en la mondo estis al mi tiel kara kiel vi; mi forgesis mian devon por vi, mi faris ĉion por vi; kaj la tuta rekompenco, kiun mi petas pro tio, estas, ke vi korektu vian vivon, kaj avertu vian pereon. Savu vin, mi petas, ĉu pro amo al vi, ĉu pro amo al mi. Ankoraŭ unu fojon, Don Juan, mi petas vin per larmoj; kaj, se ne estas sufiĉaj la larmoj de persono, kiun vi amis, mi vin petegas per ĉio, kio estas plej kapabla vin tuŝi.

Sganarelo, flanken, rigardante Don Juan.

Koro de tigro!

Sinjorino Elviro

Mi deiras post tiu parolado; kaj jen estas ĉio, kion mi havis por diri.

Don Juan

Sinjorino, estas malfrue, restu tie ĉi. Oni loĝigas vin plej bone, kiel oni povos.

Sinjorino Elviro

Ne, Don Juan, ne min restigu plue.

Don Juan

Sinjorino, vi faros al mi plezuron restante, mi vin certigas.

Sinjorino Elviro

Ne, mi diras: ni ne perdu tempon per superfluaj paroladoj. Lasu min deiri rapide, faru nenian insiston por min konduki, kaj vi nur pripensu profiti mian averton.



SCENO X-a


DON JUAN, SGANARELO

Don Juan

Ĉu ci efektive scias, ke mi ree sentis iom da ekscito por ŝi, ke mi trovis agrablaĵon en tiu stranga novaĵo, kaj ke ŝia senzorga vesto, ŝia mieno sopiranta, kaj ŝiaj larmoj vekis en mi kelkajn restaĵojn de estingita fajro?

Sganarelo

Tio estas, ke ŝiaj vortoj neniel efikis sur vi.

Don Juan

Rapide vespermanĝon.

Sganarelo

Tre bone.



SCENO XI-a


DON JUAN, SGANARELO, LAVIOLETO, RAGOTENO

Don Juan, sidiĝante ĉe la tablo.

Sganarelo, ni devas pripensi nian korektiĝon, tamen.

Sganarelo

Ha! jes.

Don Juan

Jes, je mia fido, necesos korektiĝi. Ankoraŭ dudek aŭ tridek jarojn da tiu ĉi vivo, kaj tiam ni pripensos je ni.

Sganarelo

Ho!

Don Juan

Kion ci diras pri tio?

Sganarelo

Nenion. Jen estas la vespermanĝo. (Li prenas pecon el unu el la pladoj alportitaj, kaj metas ĝin en sian buŝon.)

Don Juan

Ŝajnas, ke ci havas la vangon ŝvelinta: kio ĝi estas? Parolu do. Kion ci havas?

Sganarelo

Nenion.

Don Juan

Montru iom. Je Dio! Ĝi estas ŝvelaĵo, kiu falis al li sur la vangon. Rapide lanceton por trapiki tion! La malfeliĉa knabo ne povas plu elteni, kaj tiu absceso povus lin sufoki. Atendu: vidu ĉiuj, kiel matura ĝi estis! Ha! fripono kia vi estas!

Sganarelo

Mian fidon, Sinjoro, mi volis scii, ĉu via kuiristo ne metis tro multe da salo aŭ pipro.

Don Juan

Nu, sidiĝu tien, kaj manĝu. Mi bezonas cin, kiam mi estos vespermanĝinta. Ci malsatas, kiel mi vidas.

Sganarelo

Mi ja tiel kredas, Sinjoro, mi ne manĝis de hodiaŭ matene. Gustumu tion ĉi, jen kio estas kiel eble plej bona. (al Ragoteno, kiu, ĉiufoje kiam Sganarelo metis ion sur sian teleron, forprenas ĝin, tuj kiam Sganarelo turnas la kapon.) Mian teleron, mian teleron! Kviete, mi petas. Virton de Dio! baptaneto, kiel lerta vi estas doni telerojn purajn! Kaj vi, malgranda Lavioleto, kiel vi scias prezenti ĝustatempe por trinki! (Lavioleto donas trinki al Sganarelo, Ragoteno forprenas ankoraŭ lian teleron.)

Don Juan

Kiu povas frapi tiamaniere?

Sganarelo

Kiu je la diablo venas nin maltrankviligi dum nia vespermanĝo?

Don Juan

Mi volas vespermanĝi trankvile almenaŭ, kaj ke oni lasu neniun eniri.

Sganarelo

Lasu min fari, mi iras mem al ĝi.

Don Juan, vidante veni Sganarelon timigitan.

Kio estas do? Kio okazas?

Sganarelo, mallevante la kapon, kiel la statuo.

La… kiu estas tie.

Don Juan

Mi iru vidi, kaj montru, ke nenio povas min ŝanceli.

Sganarelo

Ha! malfeliĉa Sganarelo, kie ci kaŝos cin?



SCENO XII-a


DON JUAN, LA STATUO DE LA KOMANDORO, SGANARELO, LAVIOLETO, RAGOTENO

Don Juan, al siaj servistoj.

Seĝon kaj manĝilaron. Rapide do. (Don Juan kaj la statuo sidiĝas ĉe la tablo. Al Sganarelo) Nu, sidiĝu ĉe la tablo.

Sganarelo

Sinjoro, mi ne havas plu malsaton.

Don Juan

Sidiĝu tien, mi diras. Por trinki! Je la sano de la Komandoro! Mi portas ĝin al ci, Sganarelo. Oni donu al li vinon.

Sganarelo

Sinjoro, mi ne havas soifon.

Don Juan

Trinku, kaj kantu cian kantaĵon, por regali la Komandoron.

Sganarelo

Mi estas malvarmuminta, Sinjoro.

Don Juan

Tute egale. Ni iru. (al siaj servistoj) Vi, venu, akompanu lian voĉon.

La statuo

Don Juan, estas sufiĉe. Mi invitas vin veni morgaŭ vespermanĝi kun mi. Ĉu vi havos tiun kuraĝon?

Don Juan

Jes, mi iros akompanata de sola Sganarelo.

Sganarelo

Mi dankas vin, estas morgaŭ fasto por mi.

Don Juan, al Sganarelo

Prenu tiun lumigilon.

La statuo

Oni ne bezonas lumon, kiam oni estas kondukata de la ĉielo.

————————