Don Juan aŭ la ŝtona festeno/Akto 5

El Vikifontaro
Tradukita de Émile Boirac
Hachette et CieParis (p. 95-108)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

AKTO KVINA


La teatro prezentas kamparon.



SCENO UNUA


DON LUIZ, DON JUAN, SGANARELO

Don Luiz

Kio! mia filo, ĉu estas eble, ke la boneco de l'ĉielo plenumis miajn petojn? ĉu tio, kion vi diras al mi, estas efektive vera? ĉu vi ne trompas min per falsa espero, kaj ĉu mi povas preni ian certecon pri la surpriza novaĵo de tia konverto?

Don Juan

Jes, vi vidas min revenintan el ĉiuj miaj eraroj; mi ne estas la sama homo kiel hieraŭ vespere, kaj la ĉielo subite faris en mi ŝanĝon, kiu surprizos ĉiujn. Ĝi tuŝis mian animan kaj malfermis miajn okulojn; kaj mi rigardas kun terurego la longan blindecon, en kiu mi estis, kaj la krimajn malordaĵojn de la vivo, kiun mi kondukis. Mi trapasigas en mia spirito ĉiujn ĝiajn abomenaĵojn, kaj miras, kiel la ĉielo povis ilin tiel longe toleri, kaj ne faligis dudekfoje sur mian kapon batojn de sia meginda justeco. Mi vidas la indulgojn, kiujn faris al mi ĝia boneco, ne punante min pro miaj krimoj, kaj mi pretendas ilin profiti, kiel mi devas, aperigi antaŭ la okuloj de l' mondo subitan ŝanĝon, ripari tiamaniere la skandalon de miaj antaŭaj faroj, kaj penadi por ricevi de la ĉielo plenan pardonon. Jen al kio mi volas labori; kaj mi petas vin, Sinjoro, ke vi bonvolu kunefiki al tiu projekto, kaj min helpi por fari elekton de persono, kiun mi uzos kiel gvidanton, kaj sub kies konduko mi povas marŝadi senerare sur la vojo, kien mi estas tuj enironta.

Don Luiz

Ha! filo, kiel facile estas revokata la fervoro de patro, kaj kiel rapide nuliĝas la ofendoj de filo ĉe la plej malgranda vorto pri pento! Mi jam ne memoras ĉiujn malplezurojn, kiujn vi kaŭzis al mi, kaj ĉio estas forviŝita per la vortoj, kiujn vi ĵus aŭdigis. Mi ne konscias mem, mi konfesas; mi ĵetas larmojn de ĝojo; ĉiuj miaj deziroj estas plenumitaj, kaj mi nenion plu havas de nun por peti de la ĉielo. Kisu min, mia filo, kaj persistu, mi petegas, en tiu laŭdinda penso. Miaflanke, mi iras tuj porti la feliĉan novaĵon al via patrino, dividi kun ŝi la dolĉajn ekscitojn de la ravo, en kiu mi estas, kaj danki al la ĉielo pro la sanktaj decidoj, kiujn ĝi bonvolis inspiri al vi.


SCENO II-a


DON JUAN, SGANARELO

Sganarelo

Ha! Sinjoro, kiel mi ĝojas vidante vin konvertitan! Tion de longa tempo mi atendis; kaj jen estas, dank' al la ĉielo, ĉiuj miaj deziroj plenumitaj.

Don Juan

La peston por la simplegulo!

Sganarelo

Kiel, la simplegulo?

Don Juan

Kio! ci prenas kiel bonan monon tion, kiun mi ĵus diris, kaj ci kredas, ke mia buŝo konsentis kun mia koro?

Sganarelo

Kio! ĝi ne estas… vi ne… (flanken) Ho! kia homo! kia homo! kia homo!

Don Juan

Ne, ne, mi ne estas ŝanĝita, kaj miaj sentoj estas ĉiam samaj.

Sganarelo

Ĉu vi ne cedas al la surpriza mirindaĵo de tiu statuo moviĝanta kaj parolanta?

Don Juan

Estas efektive en tio ĉi io, kion mi ne komprenas; sed kio ajn ĝi povas esti, tio ne estas kapabla konvinki mian spiriton nek ŝanceli mian animon; kaj se mi diris, ke mi volas korekti mian konduton kaj min ĵeti en ekzemplan vivmanieron, tio ĉi estas projekto, kiun mi formis per pura politiko, utila artifiko, necesa grimaco, al kiu mi volas min trudi, por indulgi patron, kiun mi bezonas, kaj min ŝirmi, flanke de la homoj, kontraŭ cent bedaŭrindaj aventuroj, kiuj povus okazi al mi. Mi bone volas, Sganarelo, konfidencii ĝin al ci, kaj mi estas tre kontenta havi atestanton pri la fundo de mia animo, kaj pri la veraj motivoj, kiuj min devigas fari la aferojn.

Sganarelo

Kio! vi kredas nenion entute, kaj vi volas tamen starigi vin kiel virtulon?

Don Juan

Kaj kial ne? Estas tiom multe da aliaj kiel mi, kiuj sin enmiksas je tia metio, kaj uzas la saman maskon por trompi la homojn!

Sganarelo

Ha! Kia homo! kia homo!

Don Juan

Ne estas plu hontigo en tio, la hipokriteco estas malvirto moda, kaj ĉiuj malvirtoj modaj ŝatiĝas kiel virtoj. La rolo de virtulo estas la plej bona el ĉiuj roloj, kiujn oni povas ludi. Hodiaŭ la profesio de hipokritulo havas mirindajn bonaĵojn. Ĝi estas arto, kies falseco estas ĉiam respektata; kaj kvankam oni ĝin malhonoras, oni kuraĝas nenion diri kontraŭ ĝi. Ĉiuj ceteraj malvirtoj de homo estas elmetataj al cenzuro, kaj ĉiu havas permeson ilin ataki laŭte; sed la hipokriteco estas privilegia malvirto, kiu per sia mano fermas la buŝon al ĉiuj, kaj ĝuas trankvile superestran senpunecon. Oni ligas, per multego da grimacoj, intiman societon kun ĉiuj sampartianoj. Kiu ofendas unu el ili, tiu altiras ĉiujn sur siajn brakojn; kaj eĉ tiuj, kiujn oni scias agi bonfide pri tio, kaj kiujn ĉiu konas esti vere tuŝitaj, tiuj, mi diras, estas ĉiam la trompatuloj de la ceteraj; ili sin ĵetas simplanime en la laĉon de la grimacistoj, kaj blinde subtenas la simiojn de siaj faroj. Kiom multe da ili, laŭ cia supozo, mi konas, kiuj, per tia artifiko, lerte revestigis la malordaĵojn de sia juneco, faras al si ŝildon el la mantelo de la religio, kaj, sub tiu respektata vesto, havas permeson esti la plej malbonaj homoj en la mondo? Kiom ajn oni scias iliajn intrigojn, kaj oni konas ilin tiajn, kiaj ili estas, ili tamen ne ĉesas havi krediton inter la homoj; kaj kelka mallevo de kapo, krucuma ekĝemo, kaj du okulruloj rearanĝas en la mondo ĉion, kion ili povas fari. Sub tiu favora ŝirmo mi volas min savi, kaj sendanĝerigi miajn aferojn. Mi ne lasos miajn dolĉajn kutimojn, sed mi zorgos min kaŝi, kaj gajiĝos senbrue. Se okaze mi estos malkovrita, mi vidos, ne moviĝante, miajn interesojn alpreniĝi de la tuta roto, kaj estos defendata de ĝi antaŭ kaj kontraŭ ĉiuj. Fine, ĝi estas la vera rimedo por fari senpune, kion ajn mi volos. Mi starigos min kiel cenzuristo de malpropraj faroj, juĝos malbone pri ĉiuj, kaj havos bonan opinion nur pri mi. Tuj kiam oni min ofendos eĉ iomete, mi pardonos neniam, kaj konservos tute kviete nepacigeblan malamon. Mi faros min la venĝanto de l' interesoj de l' ĉielo; kaj sub tiu oportuna preteksto, mi puŝos miajn malamikojn, mi kulpigos ilin pro malpieco, kaj scios elĉenigi kontraŭ ili maldiskretajn fervorulojn, kiuj, sen kono de afero, krios publike kontraŭ ili, ilin premegos per insultoj, kaj laŭte kondamnos per sia privata aŭtoritato. Tiamaniere oni devas profiti la malfortojn de la homoj, kaj saĝa spirito sin alĝustigas al la malvirtoj de sia tempo.

Sganarelo

Ho ĉielo! kion mi aŭdas tie ĉi? Mankis al vi nur esti hipokritulo por vin elfini ĉiupunkte, kaj jen estas la suprego de l' abomenaĵoj! Sinjoro, tiu ĉi lasta min forportas, kaj mi ne povas deteni min paroli. Faru al mi kion ajn vi volas; batu min, buĉu min per batoj, mortigu min, se vi volas; estas necese, ke mi malŝarĝu mian koron, kaj kiel fidela servisto diru al vi, kion mi devas. Sciu, Sinjoro, ke tiel ofte iras la kruĉo al la akvo, ke fine ĝi rompiĝas; kaj, kiel diras tre bone tiu verkisto, kiun mi ne konas, la homo estas en tiu ĉi mondo same kiel la birdo sur la branĉo; la branĉo estas ligita al la arbo; kiu ligas al la arbo, tiu sekvas bonajn instruojn; bonaj instruoj pli valoras ol belaj vortoj; belaj vortoj estas ĉe la kortego; ĉe la kortego estas la korteganoj; la korteganoj sekvas la modon; la modo venas el la fantazio; la fantazio estas kapablo de animo; l' animo estas tio, kio donas al ni la vivon; la vivo finiĝas per la morto; la morto igas nin pensi pri la ĉielo; la ĉielo estas super la tero; la tero ne estas la maro; la maro estas elmetita al la fulmotondroj; la fulmotondroj turmentas la ŝipojn; la ŝipoj bezonas bonan direktiliston; bona direktilisto havas singardecon; singardeco ne estas ĉe junuloj; junuloj devas obei maljunulojn; maljunuloj amas riĉaĵojn; riĉaĵoj faras riĉulojn; riĉuloj ne estas malriĉuloj; malriĉuloj havas necesecon; neceseco ne havas leĝon; kiu ne havas leĝon, vivas kiel bruta besto; kaj sekve, vi estas kondamnita al ĉiuj diabloj!

Don Juan

Ho! kiel bela argumentado!

Sganarelo

Post tio, se vi ne cedas, des pli malbone por vi!



SCENO III-a


DON KARLOS, DON JUAN, SGANARELO

Don Karlos

Don Juan, mi trovas vin ĝustokaze, kaj estas tre kontenta paroli kun vi tie ĉi prefere ol en via domo por demandi pri viaj decidoj. Vi scias ke tiu zorgo min koncernas, kaj mi prenis sur min, ĉe via ĉeesto, tiun ĉi aferon. Miaflanke, mi ne ĝin kaŝas, mi tre deziras, ke la aferoj pasiĝu kvietamaniere; kaj nenio estas, kion mi ne faros por inklini vian spiriton, ke ĝi volu preni tian vojon, kaj por vidi vin publike konfirmantan al mia fratino la nomon de via edzino.

Don Juan, kun hipokrita tono.

Ho ve! Mi volus ja, el mia tuta koro, doni al vi la kontentigon, kiun vi deziras; sed la ĉielo kontraŭstaras rekte; ĝi inspiris al mia animo la projekton ŝanĝi mian vivon, kaj mi ne havas nun aliajn pensojn, krom tute lasi ĉiujn ligaĵojn de la mondo, min senigi kiel eble plej baldaŭ je ĉiuspecaj vanaĵoj, kaj korekti de nun per severmora konduto ĉiujn krimajn senbridaĵojn, al kiuj min portis la fajreco de blinda juneco.

Don Karlos

Tiu projekto, Doan Juan, ne kontraŭiras mian diron; kaj la societo de leĝa edzino povas ja sin alĝustigi kun la laŭdindaj pensoj, kiujn inspiras al vi la ĉielo.

Don Juan

Ho ve! tute ne! ĝi estas projekto, kiun ankaŭ prenis via fratino; ŝi decidis sian formondiĝon, kaj ni estis tuŝitaj ambaŭ samtempe.

Don Karlos

Ŝia formondiĝo ne povas nin kontentigi, povante esti aljuĝata al la malestimo, kiun vi havas por ŝi kaj por nia familio; kaj nia honoro postulas, ke ŝi vivadu kune kun vi.

Don Juan

Mi certigas vin, ke tio ne povas esti. Mi ĝin deziris miaflanke kiel eble plej forte; kaj eĉ hodiaŭ mi konsiliĝis kun la ĉielo pri tio; sed kiam mi petis de ĝi konsilon, mi aŭdis voĉon dirantan, ke mi ne devas pensi pri via fratino, kaj ke kun ŝi sendube mi ne faros mian savon.

Don Karlos

Don Juan, ĉu vi pensas nin ekblindigi per tiuj belaj senkulpigoj?

Don Juan

Mi obeas la voĉon de l' ĉielo.

Don Karlos

Kio! vi volas, ke mi min pagu per tia parolado?

Don Juan

La ĉielo volas tiel.

Don Karlos

Vi elirigis mian fratinon el monaĥejo por lasi ŝin poste!

Don Juan

La ĉielo ordonas tiel.

Don Karlos

Ni suferos tian makulon en nia familio?

Don Juan

Turnu vin al la ĉielo.

Don Karlos

He kio! ĉiam la ĉielo!

Don Juan

La ĉielo deziras tiel.

Don Karlos

Sufiĉas, Don Juan, mi vin komprenas. Ne tie ĉi mi volas preni vin, kaj la loko ĝin ne permesas; sed antaŭ ne longe, mi scios vin trovi.

Don Juan

Vi faros, kion vi volos. Vi scias, ke al mi ne mankas kuraĝo, kaj ke mi scias uzi mian glavon, kiam estas bezone. Mi tuj pasas tra tiu izola strateto, kiu kondukas al la granda monakejo; sed mi certigas al vi, ke ĝi ne estas mi, kiu volas dueli; la ĉielo malpermesas al mi tian penson; kaj se vi min atakas, ni vidas, kio okazos.

Don Karlos

Ni vidos vere, ni vidos.



SCENO IV-a


DON JUAN, SGANARELO

Sganarelo

Sinjoro, kian diablan stilon vi ekuzas tie? Tio ĉi estas multe pli malbona ol la cetero, kaj mi amis vin multe pli tian, kia vi estis antaŭe. Mi ĉiam esperis pri via savo: sed nun ja mi malesperas pri ĝi; kaj mi kredas, ke la ĉielo, kiu vin toleris ĝis nun, tute ne povas toleri

tiun lastan abomenaĵon.

Don Juan

Iru, iru, la ĉielo ne estas tiel akurata, kiel ci pensas; kaj se ĉiufoje, kiam la homoj…



SCENO V-a


DON JUAN, SGANARELO, FANTOMO, kiel virino kun vualo.

Sganarelo, ekvidante la fantomon

Ha Sinjoro! ĝi estas la ĉielo, kiu vin alparolas; kaj ĝi estas averto, kiun ĝi donas al vi.

Don Juan

Se la ĉielo donas al mi averton, estas necese, ke ĝi parolu iom pli klare, se ĝi volas ke mi komprenu.

La Fantomo

Don Juan jam havas nur unu momenton por povi profiti la indulgemon de l'ĉielo, kaj se li ne pentas tie ĉi, lia pereo estas decidita.

Sganarelo

Sinjoro, ĉu vi vidas?

Don Juan

Kiu kuraĝas eldiri tiajn vortojn? Mi pensas koni tiun voĉon.

Sganarelo

Ha! Sinjoro, ĝi estas fantomo, mi konas ĝin per ĝia marŝado.

Don Juan

Fantomo, ombro aŭ diablo, mi volas vidi, kio ĝi estas.

(La fantomo ŝanĝas sian figuron, kaj prezentas Tempon, kun falĉilo en la mano.)

Sganarelo

Ho ĉielo! ĉu vi vidas, Sinjoro, tiun ŝanĝon de figuro?

Don Juan

Ne, ne, nenio estas kapabla impresi al mi teruron; kaj mi volas sperti per mia glavo, ĉu ĝi estas korpo aŭ spirito.

(La fantomo forflugas, samtempe kiam Don Juan volas ĝin frapi.)

Sganarelo

Ha! Sinjoro, cedu al tiom multe da pruvoj, kaj ĵetu vin tuj en penton.

Don Juan

Ne, ne, ne estas dirote, kio ajn okazos, ke mi estas kapabla penti: ni iru, sekvu min.

SCENO VI-a


LA STATUO DE LA KOMANDORO, DON JUAN, SGANARELO

La Statuo

Haltu. Don Juan, vi donis al mi hieraŭ vian vorton, ke vi venos manĝi kun mi.

Don Juan

Jes. Kien mi devas iri?

La Statuo

Donu al mi la manon.

Don Juan

Jen ĝi estas.

La Statuo

Don Juan, la pekohardeco kuntrenas teruregan morton; kaj la indulgoj de l'ĉielo, kiujn oni resendas, malfermas vojon al ĝia fulmo.

Don Juan

Ho ĉielo! kion mi sentas? nevidebla fajro min bruligas, mi ne povas plu elteni, kaj mia tuta korpo fariĝas brulanta fajrujo. Ha!

(La tondro falas kun granda bruo kaj grandaj fulmoj sur Don Juan. La tero malfermiĝas kaj lin glutas; kaj eliras grandaj fajroj el la loko, kien li falis.)



SCENO VII-a


Sganarelo, sola

Ha! mian salajron! mian salajron! Jen estas, per lia morto, ĉiu kontentigita. Ofendita ĉielo, transpaŝitaj leĝoj, delogitaj knabinoj, malhonorigitaj familioj, insultitaj gepatroj, difektitaj edzinoj, furiozigitaj edzoj, ĉiuj estas kontentaj; nur mi sola estas malfeliĉa. Mian salajron! mian salajron! mian salajron!