El Francujo (Lingvo Internacia, Januaro 1896)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu El Francujo.
El Francujo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
El Francujo.

Kaŭze la artikolo pri Esperanto, presita en la Pariza ĵurnalo l’Éclair kaj en aliaj ĵurnaloj de Parizo, rondo da homoj, tre kompetentaj en la lingvistiko kaj loĝantaj en la Francujo ĉefurbo, konatiĝis kun nia lingvo amata. Tiuj sinjoroj opinias, ke “Esperanto estas, eble, malpli laŭdinda pro ĝia miriga simpleco, ĝia severa logiko, ĝia fleksebleco, riĉeco kaj facileco nekredebla, ol pro la plej bona kuniĝo de ĝiaj ecoj kaj elementoj en unu lingvistikan tutaĵon perfekte unuspecan“. Ili diras, ke, “se ili ĝin ne vidus per siaj propraj okuloj, neniam ili kredus, ke estas eble doni en tia maniero al arta lingvo, kun karaktero tre speciala, la fizionomion de lingvo natura kaj vivanta“.

La supredirita artikolo, kies aŭtoro aliĝis al Esperanto, elvokis multe da leteroj, petantaj informon pri nia lingvo. Kelkaj el ili venis de tre malproksime, el Tanger, el Tebourba (Tunisujo), el Sofia (Bulgarujo), el Portland (Nord-Ameriko) k. t. p. Ni jam ricevis tre seriozajn aliĝojn post la sendo de la lernolibroj menditaj aŭ de niaj klarigoj pri la lingvo. Unu el la novaj varbitoj, doktoro G. Delfau, membro de la suprenomita instruitula rondo, tre varme laboras por Esperanto en Parizo. Alia, sinjoro Arduin en Bordeaux, petis min traduki por li, en nian lingvon, komercan cirkuleron tre lerte verkitan, kiu komenciĝas rekte per tiuj ĉi vortoj: “La lingvo internacia Esperanto, ebligante facilan korespondadan inter ĉiuj popoloj, kaŭzos aliformiĝon grandegan en la komercaj rilatoj“. Poste venas la pravigo de tiu diro kaj la komerca temo de l’ cirkulero kun la kostotabelo de l’ firmo. La agado de nia nova amiko en urbo tiel granda kaj komerca, kiel Bordeaux, estos tiom pli etika, ke alia aliĝinto de l’ sama urbo, direktoro de komerca kaj literatura lernejo, montris la intencon havi paroladojn pri nia lingvo, kiam li ĝin scios bone. Se mi ne eraras, sinjoro Arduin komencas la serion da komercistoj, uzantaj Esperanton por iliaj cirkuleroj.

Tuj kiam ni estos ricevintaj la novan malgrandetan broŝuron por propagando, kiun nia kara gvidanto elverkis kaj mi tradukis por Francoj, ni disdonis aŭ dissendos almenaŭ 3,000 da ekzempleroj en la tuta Francujo, por ke la jam tre bone komencita agitado daŭru kaj fariĝu plene fruktodona.

Sinjoro Lombard sendis al ni sian aliĝon kaj al la artikolo Esperanta, kiu estas publikigita en la januara numero de l’ Étranger, li mem aldonis gramatikajn rimarkojn. En la fino de ili, li flame parolas pri Esperanto, levante ĝis la ĉielon la mirindan verkon de doktoro Zamenhof. La aliĝo de tia homo, kiel sinjoro Lombard, estas aparte grava por nia afero, tiom pli, ke li ĝin amas varmege kaj vidas en ĝi “nekompareblan ilon por la fratiĝo de ĉiuj popoloj“. Li, kiel ni, volas, ne konante pli bone unu la alian, la homoj sin komprenu, sin estimu, sin amu reciproke. Li, kiel ni, volas, ke “dissaltu la obstinaj baroj (de malamikeco) per la sankta amo disbatitaj, ke la popoloj faru en konsento unu grandan rondon familian“, kiel ni kantas en nia himno tiel bela. La sameco de niaj entreprenoj unuigis nin, kaj ĉiu esperantisto certe penados per ĉiuj fortoj konigi ĉie la bonegan ĵurnalon de nia varma amiko, tiom pli, ke laborante por ĝi, ni laboras por ni, aŭ, pli vere, ni celas noblan kaj komunan celon.

L. de Beaufront (Epernay).