El la Biblio/La Predikanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Sentencoj de Salomono Indekso : El la Biblio
Tradukita de L. L. Zamenhof
La Predikanto


La Predikanto

Ĉapitro I[redakti]

Vortoj de la Predikanto, filo de Davido, reĝo en Jeruzalemo. Vantaĵo de vantaĵoj, diris, la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove. Ĉiuj vortoj estas malfortaj, ne povas homo ĉion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado. Kio estis, tio estos, kaj kio estis farata, tio estos farata, kaj ekzistas nenio nova sub la suno. Ekzistas io, pri kio oni diras: "Vidu, tio ĉi estas nova"; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste. Mi, Predlkanto, estis reĝo super Izraelo en Jeruzalemo. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: tiun ĉi malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili sin turmentu per ĝi. Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno, kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj aranĝoj ventaj. Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli. Mi parolis kun mia koro tiele: jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jeruzalemo, kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio. Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ tio ĉi estas entrepreno venta. Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da koleremeco, kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, plimultigas siajn dolorojn.

Ĉapitro IV[redakti]

Kaj mi returniĝis kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por li konsolanto. Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun. Kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno. Mi vidis ankaŭ, ke ĉiu laboro kaj ĉiu akurateco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia, kaj ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj ventaĵo. Malsaĝulo kunmetas siajn manojn kaj formanĝas sian korpon. Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo. Kaj denove mi vidis vantaĵon sub la suno: jen estas solulo kaj neniun alian li havas, nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Tio ĉi ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero. Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al unu, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme, sed unu kiel li varmiĝos? Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ staros kontraŭ li; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos. Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion. Iu el malliberejo eliris kaj fariĝis reĝo, alia por reĝeco naskiĝis kajtamen estas malriĉa. Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun infano: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon. Senfina estas la popolo, kiu estis antaŭ ili, kaj ankaŭ la posteuloj ne ĝojos pri li; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj ventaĵo. Gardu vian piedon, kiam vi iros en domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.

Ĉapitro V[redakti]

Ne rapidu kun via buŝorkaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dlo, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj. Ĉar la sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas el multe da vortoj. Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi, ĉar malagrablaj estas malsatuloj; kion vi promesis, tion plenumu. Pli bone estas, ke vl ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. Ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio kolerŭ pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj? Ĉe multo da sonĝoj kaj vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu Dion. Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru, ĉar pli alta kontrolas pli altan kaj plej altai ilin kontrolas. Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en kiu la reĝo servas al la tero. Kiu amas arĝenton, tiu ne satiĝos per arĝento, kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo. Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro krom vidi ĝin per siaj okuloj? Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi. Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro. Kaj pereas tiu ĉi riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano. Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis, kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. Kaj tio ĉi estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj! Jen, kion mi vidis bonan, ke estas bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de Ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno en la malmultaj tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo. Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj,—tio ĉi estas dono de Dio. Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo, Dio donas al li ĝojon de lia koro.

Ĉapitro XII[redakti]

Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ne venis ankoraŭ la tagoj de malbono kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: "mi ne havas plezuron de ili"; dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo. Kiam ektremos la gardantoj de la domo kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantoj tra la fenestroj; kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj: kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo kaj peziĝos la grilo, kaj malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj; ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto kaj falos la rado en la puton. Kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis. Vanto de vantaĵoĵ diris la Predikanto, ĉio estas vantaĵo. Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris kaj verkis multe da sentencoj. Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis. ĝuste vortojn de vero. La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto. Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon. Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar tio ĉi estas ĉio por la homo. Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.