El la Biblio/La Sentencoj de Salomono

El Vikifontaro
La Sentencoj de Salomono


ĈAPITRO II.

1. Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,

2. ke via orelo atente aŭskultos saĝon kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;

3. se vi vokos la prudenton kaj direktos vian voĉon al la saĝo;

4. se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, serĉegos kiel trezoron:

5. tiam vi komprenos la timon antaŭ Dio kaj vi akiros konadon de Dio.

6. Ĉar Dio donas saĝon; el Lia buŝo venas scio kaj kompreno.

7. Li havas helpon por la veremuloj, Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.

8. Li gardas la iradon de la justo kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.

9. Tiam vi komprenos veremon kaj juston kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.

10. Ĉar saĝo venos en vian koron kaj scio estos agrabla por via animo.

11. Bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos,

12. por savi vin de la vojo de malbono, de homo, parolanta kontraŭveraĵon,

13. de tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, por iri la vojojn de mallumo,

14. kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon,trovas plezuron en la malordo de la malboneco,

15. kies vojoj estas malrektaj kaj la irado deflankiĝis;

16. por savi vin de fremda edzino, de edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

17. kiu forlasas la amikon de sia juneco kaj forlasas la ligon de sia Dio;

18. ĉar ŝia domo kondukas al morto kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;

19. ĉiuj kiuj eniras al ŝi, ne revenas, kaj ne reatingas plu la vojon de la vivo.

20. Ke vi iru la vojon de bonuloj kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj;

21. ĉar la piuloj loĝos sur la tero kaj la senpekuloj restos sur ĝi;

22. sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.


ĈAPITRO III.

1. Mia filo! ne forgesu mian instruon, kaj via koro konservu miajn ordonojn.

2. Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, jarojn de vivo kaj paco.

3. Favoro kaj vero vin ne forlasos; alligu ilin al via kolo, skribu ilin sur la tabuletoj de via koro.

4. Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion ĉe Dio kaj homoj.

5. Fidu Dion per via tuta koro kaj ne fidu vian prudenton.

6. Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, kaj Li ĝustigos vian iradon.

7. Ne opiniu vin saĝa, timu Dion kaj deturnu vin de malbono.

8. Tio ĉi estos saniga por via korpo kaj bona nutro por viaj ostoj.

9. Faru honoron al Dio el via havo kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:

10. tiam viaj grenejoj tute pleniĝos kaj viaj vinpremejoj superbordigos junan vinon.

11. La instruon de Dio, ho mia filo, ne malŝatu, kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;

12. ĉar kiun Dio amas, tiun Li punas, kaj Li favoras lin, kiel patro filon.

13. Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, kaj la homo, kiu akiris prudenton;

14. ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.

15. Ĝi estas pli kara, ol juveloj, kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.

16. Longa vivo estas en ĝia dekstra mano, riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.

17. Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.

18. Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis, kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.

19. Dio per saĝo fondis la teron, per prudento Li aranĝis la ĉielon.

20. Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj kaj la nuboj elverŝas roson.

21. Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj, konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

22. ili estos vivo por via animo kaj ornamo por via kolo.

23. Tiam vi iros sendanĝere vian vojon kaj via piedo ne puŝiĝos.

24. Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos, kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.

25. Vi ne timos subitan teruron, nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj.

26. Ĉar Dio estos via helpo kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.

27. Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la forton por fari.

28. Ne diru al via proksimulo: „iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos”, se vi havas ĉe vi.

29. Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.

30. Ne malpacu kun iu senkaŭze, se li ne faris al vi malbonon.

31. Ne penu imiti rabemulon kaj elektu neniun el liaj vojoj;

32. ĉar la devojiĝantojn Dio abomenas kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.

33. Malbeno de Dio estas en la domo de malbonulo, kaj la loĝejon de piuloj Li benas.

34. La mokantojn Li mokas, kaj al la humiluloj Li donas favoron.

35. Honoron heredas saĝuloj, sed malsaĝulojn forportos malhonoro.


ĈAPITRO XXIV.

1. Ne sekvu malbonajn homojn kaj ne deziru esti kun ili.

2. Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.

3. Per saĝo konstruiĝas domo, kaj per prudento ĝi fortikiĝas.

4. Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.

5. Homo saĝa havas forton, kaj homo prudenta estas potenca.

6. Kun pripenso faru militon, kaj venko venas per multe da konsiliĝo.

7. Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.

8. Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo.

9. Malico de malsaĝeco estas peko, kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.

10. Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, via forto estas malgranda.

11. Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.

12. Se vi diras „ni tion ne sciis”, — la esploranto de koroj ja komprenas kaj la gardanto de via animo ja scias, kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.

13. Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona, kaj freŝa mielo estas dolĉa por via gorĝo;

14. tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.

15. Ne insidu, malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo, ne ataku lian ripozejon;

16. ĉar sep fojojn virtulo falos kaj tamen leviĝos, sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.

17. Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;

18. ĉar eble Dio vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, kaj Li returnos de li Sian koleron.

19. Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj kaj ne enviu la malvirtulojn.

20. Ĉar la malbonulo ne havos estontecon, la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.

21. Timu, mia filo, Dion kaj la reĝon, kun ribeluloj ne komunikiĝu.

22. Ĉar subite venos ilia pereo, kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?

23. Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.

24. Kiu diras al malvirtulo „vi estas virtulo”, tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.

25. Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, kaj sur ilin venos bona beno.

26. Kiu respondas ĝustajn vortojn, tiu kisas per la lipoj.

27. Plenumu vian laboron ekstere, pretigu ĉion sur via kampo, kaj poste aranĝu vian domon.

28. Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo, ĉar vi trompus per via buŝo.

29. Ne diru: „Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li: mi redonos al la homo laŭ lia faro.”

30. Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo;

31. kaj jen ĉie elkreskis urtiko, ĉio estas kovrita de dornoj, kaj la ŝtona muro estas detruita.

32. Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, mi rigardis kaj ricevis instruon:

33. Ne longe vi dormos, ne longe vi dormetos, ne longe viaj manoj restos kunmetitaj por kuŝado;

34. kaj venos via malriĉeco kiel migranto, kaj via senhaveco kiel viro armita.