El la Skizlibro/Antaŭparolo
Washington Irving, la unua granda beletristikisto de Usono, naskiĝis en Nov-Jorko, la unuan de Aprilo 1783. Dum sia juneco li estis tre malfortika, kaj pro tio ricevis nur malmulte da lerneja instruo. Li ofte vagadis laŭlonge de la rivero Hudson kaj en la montojn Kaatskill, ĝis li konis perfekte tiun pejzaĝon, kiun li estis baldaŭ famigonta per siaj libroj. En 1802 li verkis serion de leteroj, kiu aperis en ĵurnalo kontrolita de lia pli aĝa frato. Sed lia malsano ankoraŭ malpermesis energian laboradon, kaj li tial vizitis Eŭropon por resaniĝi. Reveninte, li verkis kun sia pli juna frato kaj amiko ĵurnalon („Salgamundi“), kies numeroj aperis ĉiudusemajne. Ĉi tiu ne montris originalan genion: ĝi estis simila al la „Spectator“ de la fama angla verkisto Addison, kaj ne havis grandan sukceson.
La unua libro de Irving eldoniĝis en 1809; ĝi estis „Historio de Nov-Jorko“, supozeble verkita de iu „Diedrich Knickerbocker“, kaj bonhumore burleskanta la flegmajn holandajn koloniistojn de Nov-Jorko. Dum 1815—1822 Irving estis en Eŭropo. Li vizitis Walter Scott, la faman anglan verkiston de historiaj romanoj, kiu estis al li vera amiko. Irving, ĝis nun, ne estis tre sukcesa literaturisto, sed Scott tuj ekvidis lian maloftan genion, kaj uzis sian grandan influon por helpi lin multe. En 1819 aperis la plej konata el la libroj de Irving, „La Skizlibro“. Ĝi priskribis la anglan vivmanieron en lia kaj en antikvaj tempoj; kaj ĝi ankaŭ enhavis kelkajn novelojn. Tiun sekvis, en 1822, „Bracebridge Hall“, simila, sed ne egale bonega verko.
En 1826 li vizitis Hispanujon, kaj multe interesiĝis pri ĝia romaneca historio. Li verkis „Vivo de Kolumbo“ kaj „Historio pri la Konkiro de Granado“. Dum du jaroj li estis sekretario ĉe la usona ambasadoro en London-o, kaj en 1831 li reiris al Usono. Ĉiam la alloga historio de Hispanujo instigis lin, kaj li verkis en 1831 „La Vojaĝoj kaj Eltrovoj de la Kunuloj de Kolumbo“, kaj en 1832 „La Alhambro“; kaj, tri jarojn poste, „Legendoj de la Konkiro de Hispanujo“. La usona publiko kaj registaro nun komprenis, ke Irving ja dankinde servis sian patrujon, kaj multe pligrandigis ĝian famon ĉe la aliaj nacioj de la mondo, kaj, laŭ tio, kio nun fariĝis bonega usona maniero rekompenci la famajn verkistojn kaj saĝulojn, la registaro lin faris ambasadoro al Hispanujo. Li tie restis dum 1843—1846. Kiam li revenis, li verkis tri longajn, sed ne tre inspiritajn „Vivojn“ de Goldsmith, la irlanda poeto, romanisto kaj dramatisto, de Mahometo, kaj de Washington. Ĉi tiuj lacigaj laboroj estis tro penigaj por la maljuniĝanta verkisto. Li mortis ĉe Sunnyside apud Tarrytown, en la provinco de Nov-Jorko, la 28-an de Novembro 1859.
Irving estis sendube la unua granda, atentiga literaturisto, kiun Usono naskis, sed lia genio estas pli angla ol usona. Liaj gepatroj estis ambaŭ britoj, kaj li vivis antaŭ ol la nova usona ŝtato povis kreskigi vere nacian literaturon. La granda servo, kiun Irving faris por siaj kunpatrujanoj estis: ligi la literaturon de Usono al tiu de Eŭropo. Usono estis, al la anoj de la altkulturaj societoj de la malnovaj ŝtatoj de Eŭropo, iomete kruda kaj necivilizita lando. Irving gajnis por Usono la simpation kaj respekton de la Eŭropanoj. Plue, li enkondukis al la nova mondo la guston por la interesaj historioj de la malnova. Li estis, do, pli ligilo inter la du mondoj, ol vere nacia usona verkisto.
La verkoj de Irving tute ne estas spegulo, en kiu reflektiĝas la opinioj kaj okazintaĵoj de lia propra epoko. Li vivis en la romaneca estinteco. Lia stilo estas freŝa kaj ĉarma, neniam energia. Li estas tre amuza humoristo kaj havas tre viglan, sed ĉiam bonhumoran spriton. Iafoje eble, la leganto de la dudeka jarcento malŝatos lian sentimentalecon, sed ĝenerale en liaj verkoj estas perfekta bongusto. En ili li estas artisto, kaj en lia vivo li estis bonkora, afabla kaj ĝentila sinjoro. Li ne serĉis sensacian allogon, sed amis ĉion kaj ĉiun sinceran kaj belan. Korpe, li estis neniam fortika, kaj spirite ankaŭ, li preferis la verdan kampon de la bonkorulo al la kruta vojo de la indigna socia reformisto. Li estas la poetema verkisto de trankvila somera posttagmezo.
Mi tradukis por ĉi tiu volumeto kvar el liaj rakontoj el „La Skizlibro“. „Rip van Winkle“ estas la plej konata, kaj mi estas certa, ke, se mi nur iomete sukcesis kapti la ĉarmon de la originalo, la Esperantistaro ŝatos ĝin multe. Ĝi plene montras la freŝecon de la stilo de la verkisto, lian ĝentilan ironion kaj ŝaton de la antikvo kaj mistero. Ĝi ĉiam en la originalo ĉarmas la legantojn de Usono kaj Anglujo, sed, eĉ se neniu legus ĝin nun, ĝi estus tre grava en la historio de literaturo, ĉar ĝi estas unu el la plej fruaj ekzemploj de la nuntempa novelo, kaj kiel ekzemplo ĝi estas preskaŭ perfekta. Mi esperas, ke la aliaj rakontoj „La fieraĵo de la vilaĝo“ (The pride of the Village), „La fantoma fianĉo“ (The spectre bridegroom) kaj „La kampara preĝejo“ (The Country Church) ankaŭ plaĉos al la Esperantistaro, ĉar ili ankaŭ estas bonaj ekzemploj de la povoj de Irving. Ili ne havas la koncizan priskribon kaj la rapidan movadon de la noveloj de nia epoko; tamen ili estas tre interesaj, ne nur pro sia propra ĉarmo, sed ankaŭ kiel fruaj ekzemploj de tiu literatura formo, en kiu la usona nacio plej bone sin esprimas.
Mi devas esprimi mian plej koran dankon al sinjoro M. C. Butler de la Brita Esperantista Asocio, kiu tralegis la manuskripton kaj bonkore konsilis min pri multaj dubaj punktoj.