El la Skizlibro/Rip van Winkle
Kiu ajn vojaĝis alfonten sur la rivero Hudson, certe
memoras la montojn Kaatskill. Ili estas dismembrigita
brako de la granda Aligena grupo, kaj oni povas vidi
ilin okcidente de la rivero, leviĝantaj al nobla alteco,
la sinjoroj de la ĉirkaŭa kamparo. Ĉiu sezona diferenco,
ĉiu vario de la vetero, eĉ ĉiu horo de la tago, iomete
ŝanĝas la magiajn kolorojn kaj formojn de tiuj montoj,
kaj ilin estimas ĉiuj dommastrinoj, malproksimaj kaj
apudaj, kiel barometrojn perfektajn. Kiam la vetero
estas bela kaj trankvila ili vestiĝas blue kaj purpure,
kaj forte presas sian konturon sur la klara ĉielo de
l’ vespero; sed kelkfoje, kiam sennuba estas la pejzaĝo
aliloke, kapuĉo grizvapora formiĝas ĉirkaŭ iliaj suproj,
kiuj, en la lastaj radioj de la subiranta suno, ardas kaj
lumiĝas kiel krono de gloro.
Ĉe la piedo de ĉi tiuj fesorĉataj montoj la vojaĝinto eble ekvidis la malpezan fumon volviĝanta ĉielen de vilaĝo, kies ŝindaj tegmentoj brilas inter la arboj, ĝuste kie la blua koloro de la supra tero nuanciĝas al la freŝa verdo de la pli proksima pejzaĝo. Ĝi estas malgranda vilaĝo kaj tre antikva; kelkaj holandaj koloniistoj fondis ĝin frue en la historio de la provinco, ĉirkaŭ la komenco de la regado de la bona Petro Stuyvesant (lia animo ripozu en paco!). Kaj jen post malmultaj jaroj staris kelkaj el la domoj de la unuaj koloniistoj, konstruitaj el malgrandaj flavaj brikoj, kiujn oni alportis el Holando; ili havis latisfenestrojn kaj pinjonojn, kun ventmontriloj supre, sur la antaŭajo.
En tiu sama vilaĝo, kaj en unu el tiuj domoj mem (kiu, por diri la precizan veron, estis bedaŭrinde aĝbatita), loĝis antaŭ multaj jaroj, dum la lando ankoraŭ estis provinco de Granda Britujo, simpla bonkorulo, kies nomo estis Rip van Winkle. Li devenis de la samnomuloj, kiuj agis tiel kuraĝe en la kavalirecaj tagoj de Petro Stuyvesant, kaj kiuj lin akompanis al la sieĝo de la fortikajo Kristina. Tamen, li heredis nur tre malmulte de la militema karaktero de siaj prapatroj. Mi diris, ke li estis simpla bonkorulo; plue, li estis afabla najbaro kaj obeema turmentata edzo. Vere, pro la lasta cirkonstanco eble li havigis al si tiun mildecon de spirito, kiu gajnis al li tiel universalan popularecon; ĉar for de la hejmo kutimas esti la plej kompleza kaj pacanima tiu, kiu hejme submetiĝas al la disciplino de megero. La temperamento sendube fariĝas fleksebla kaj martelebla en la fajra fornego de hejma suferado, ĉar litadmonado valoras ĉiujn predikojn en la mondo por instrui la virtojn paciencon kaj toleremon. Oni povas opinii, do, ke en kelkaj rilatoj megera edzino estas sufiĉa beno, kaj, se jes, Rip van Winkle estis benita trioble.
Certe, favoregato li estis inter la dommastrinoj de la vilaĝo, kiuj, laŭ la kutimo de la aminda sekso, subtenis lin en ĉiuj familiaj disputoj; kaj, kiam ili priparolis tiujn aferojn ĉe la vespera babilado, neniam forgesis pro ĉio kulpigi sinjorinon van Winkle. La infanoj de la vilaĝo ankaŭ kutimis ekkrii pro ĝojo, kiam li alproksimiĝis. Li helpis je iliaj sportoj, fabrikis iliajn ludilojn, al ili instruis la manieron flugigi flugdrakojn kaj ŝovi ludglobetojn, kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj kaj indianoj. Kiam ajn li iris tien kaj reen en la vilaĝo, lin ĉirkaŭis infanaro, preskaŭ tuŝanta liajn baskojn, grimpanta sur lian dorson kaj senpune faranta kontraŭ li mil spritajojn; kaj en la tuta ĉirkaŭaĵo neniu hundo bojis kontraŭ li.
En la konsisto de Rip la grava difekto estis nevenkebla malinklino al ĉiu speco de profita laboro. Tion certe ne kaŭzis manko de diligento aŭ persisto; ĉar li kutimis sidiĝi sur malseka roko, kun kano tiel longa kaj peza, kiel lanco de tataro, kaj fiŝi la tutan tagon senmurmure, eĉ kvankam li ne stimuliĝis per eĉ unu mordeto. Li ofte portis birdpafilon sur la ŝultro, horon post horo, kaj marŝadis tra marĉoj kaj arbaroj, preter montetoj kaj valoj, por mortpafi kelkajn sciurojn aŭ sovaĝajn kolombojn. A1 najbaro li neniam volis rifuzi helpon eĉ en la plej malfacila laboro, kaj li estis eminentulo ĉe ĉiuj kamparaj ludfestoj por senŝeligi la maizon aŭ por konstrui barilojn el ŝtonoj; la virinoj de la vilaĝo ankau kutimis uzi lin por komisioj kaj tiaj malgravaj tasketoj, kiujn iliaj malpli komplezaj edzoj ne volis por ili fari. Unuvorte, Rip estis preta klopodi pri ies aferoj krom la siaj; sed li tute ne povis plenumi familiajn devojn kaj konservi sian farmon en ordo.
Efektive li deklaris, ke neniel estas utile labori sur lia farmo: ĝi estas la plej pesta peceto de tero en la tuta lando, ĉio rilate al ĝi malsukcesas, kaj, malgraŭ li, malsukcesos ĉiam. Liaj bariloj senĉese disfalas; lia bovaro aŭ forvagas aŭ iras inter la brasikojn; herbaĉoj certe kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke; la pluvo ĉiam malice decidis ekfali ĝuste kiam li devas fari eksterdoman laboron; sekve, kvankam la heredita bieno pli kaj pli malgrandiĝis dum lia mastrumado, ĝis restis nur terspaco da maizo kaj terpomoj, tamen ĝi estis la plej malbonstata farmo en la najbaraĵo.
Liaj infanoj ankaŭ estis ĉifonaj kaj sovaĝaj kvazaŭ ili apartenis al neniu. Sajnis, ke lia filo, Rip, bubo naskita laŭ lia propra simileco, kun la malnovaj vestoj heredos la kutimojn de sia patro. Ordinare oni povis vidi lin sekvanta, simile al ĉevalido, la kalkanojn de lia patrino, vestita en larĝa pantalono forlasita de la patro, kiun li apenaŭ povis subteni per unu mano, same kiel belulino subtenas sian trenajon en malbona vetero.
Tamen, Rip van Winkle estis unu el tiuj feliĉuloj, kies temperamento estas malsaĝa kaj kompleza, kiuj akceptas la mondon senplende, manĝas panon blankan aŭ brunan, kian ajn oni povas havi per la pli malgranda pripenso aŭ zorgado, kaj kiuj preferas malsati kun penco ol labori por funto. Se li estus lasita sola li fajfus, en perfekta kontenteco, dum lia vivo forglitus; sed senĉese lia edzino parolaĉis en liajn orelojn pri lia mallaboremo, lia senzorgeco kaj la ruiniĝo, kiun li kaŭzis al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte, senĉese efikis ŝia lango, kaj ĉio, kion li diris aŭ faris nepre fluigis torenton de doma elokventeco. Rip havis nur unu rimedon kontraŭ ĉiuj tiuSpecaj admonadoj, kaj tiu, per ofta uzado, fariĝis kutimo. Li levis la ŝultrojn, skuis la kapon, levis la okulojn, sed diris nenion. Tamen ĉi tio nur invitis novan salvon de lia edzind; do li vplonte retiriŝ siajn fortojn kaj iris eksteren — la sola direkto en sia domo al kiu rajtas sin turni edzo turmentata.
La sola doma aliĝanto de Rip estis la hundo „Lupo“, kiu estis egale turmentata kiel ĝia mastro, ĉar sinjorino van Winkle opiniis, ke ili estas amikoj en mallaboremo, kaj eĉ rigardis Lupon per malama okulo kvazaŭ la kaŭzon de la oftaj eraroj de ĝia mastro. Vere, laŭ la punktoj de vervo taŭgaj ĉe honorinda hundo, ĝi estis tiel kuraĝa, kiel ia besto, kiu trakuris la arbaron — sed kia kUraĝo povas kontraŭstari la ĉiamdaŭran kaj ĉiunpersekutantan teruron de virina lango? Tuj kiam Lupo eniris la domon, ĝia kapo malleviĝis, ĝia vosto falis teren afl volviĝis inter la krurojn, ĝi ŝteliris kun mieno de pendonto, ofte flankrigardante sinjorinon van Winkle, kaj je la plej malgranda svingo de balailo aŭ kulerego, ĝi kuris al la pordo kun ekkria rapidiro. Ce Rip van Winkle la aferoj pli kaj pli malboniĝis dum la jaroj de edzeco pasis; akra koleremo neniam moliĝas per maljuniĝo, kaj akra lango estas la sola tranĉilo, kiu pliakriĝas per ofta uzado. Longtempe li kutimis sin konsoli, kiam li estis forpelita el la hejmo, per vizitado al speco de daŭra klubo de la saĝuloj, filozofoj, kaj aliaj senlaboruloj de la vilaĝo; kiuj kunsidis sur benko antaŭ malgranda gastejo, titolita per ruĝega portreto de Lia Reĝa Moŝto Georgo Illa. Ĉi tie ili kutimis sidi en la'ombraĵo, dum longa senlabora somertago, kaj malvigle paroli pri vilaĝoklaĉo, aŭ rakonti senfinajn endormigajn historiojn pri nenio. Sed ŝtatisto ja profite pagus aŭdi la profundajn diskutojn, kiuj kelkfoje okazis, kiam malnova ĵurnalo de preterpasanta vojaĝanto hazarde falis en iliajn manojn. Kiel serioze ili aŭskultis la enhavon, trene elparolitan de Derrik van Bummel, la lernejestro, eleganteta klera hometo, kiu ne perdis kuraĝon pro la plej giganta vorto en la vortaro; kaj kiel saĝe ili konsideris publikajn okazaĵojn, kelkajn monatojn post kiam ili okazis. La opiniojn de ĉi tiu konsilantaro absolute kontrolis Nikolao Vedder, patriarko de la vilaĝo, kaj mastro de la gastejo, ĉe kies pordo li sidis de la mateno ĝis la nokto, nur sin movante sufiĉe por eviti la sunradiojn kaj resti en la ombrajo de granda arbo; pro kio la najbaroj povis certiĝi pri la horo tiel precize per liaj moviĝoj, kiel per sunhorloĝo. Estas vere, ke oni malofte aŭdis lin paroli, sed li senĉese fumis sian pipon. Liaj aliĝantoj, tamen (ĉar ĉiu eminentulo havas siajn aliĝantojn), perfekte komprenis lin kaj sciis kiel konkludi pri liaj opinioj. Kiam al li malplaĉis io legita aŭ rakontita, oni rimarkis, ke li fumas sian pipon furioze kaj ekblovas mallonge, ofte kaj kolere; sed kiam io plaĉis al li, malrapide kaj trankvile li enspiris la fumon, kaj eligis ĝin per malpezaj kaj serenaj nubetoj; kaj, kelkfoje, prenante el sia buŝo la pipon, kaj lasante la bonodoran vaporon volviĝi ĉirkaŭ la nazon, serioze li skuis la kapon kiel signo de perfekta aprobo.
E1 tiu fortikaĵo la malfeliĉa Rip estis fine elpelita de sia megera edzino, kiu subite interrompis la trankvilecon de la kunsido kaj tute malrespektis la anojn. Eĉ tiu majestulo, Nikolao Vedder mem, ne estis sankta por la maltima lango de tiu terura furiozulino, kiu rekte lin akuzis pro lia instigo de sia edzo al liaj mallaboremaj moroj.
Fine la malbonŝanca Rip preskaŭ tute malesperis; kaj lia sola rimedo kontraŭ la farmlaboro kaj la bruaĉo de sia edzino estis preni pafilon en la manon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kelkfoje sidigis sin ĉe arbopiedo kaj dividis la enhavon de sia portmanĝujo kun Lupo, kiun li simpatiis kiel kunsuferanton pro persekuto. „Malfeliĉa Lupo“, li kutimis diri,„via mastrino ja kondamnas vin al hundaĉa vivo, sed ne senkuraĝiĝu, mia bravulo, dum mi vivos neniam mankos al vi amiko por helpi“. Tiam Lupon svingis la voston ĝoje, sopire rigardis en la vizaĝon de sia mastro, kaj, se la hundoj povus senti kompaton, mi vere kredas, ke li reciprokis la senton tutkore. Dum tia longa forvagado en bela aŭtuna tago, Rip senpripense grimpis al unu el la plej altaj partoj de la montoj Kaatskill. Li okupis sin per sia plej amata sporto, la mortpafado de sciuroj, kaj la kvietaj solecejoj reeĥis pro la ekbruo de lia pafilo. Malfrue en la posttagmezo li jetis sin, spireganta kaj laca, sur malaltan verdan monteton, kovritan de monta herbaĵo, kiu estis kvazaŭ krono sur la frunto de la krutegaĵo. E1 spaco inter la arboj li povis rigardi super la tuta pli malalta pejzaĝo je distanco de multaj mejloj de arbabunda tero. Malproksime li vidis la noblan riveron Hudson, sub li longdistance, sin movanta en silenta sed majesta fluado, kun reflektaĵo de purpura nubo, aŭ de velo de malrapidiranta ŝipo, tie aŭ aliloke dormanta sur ĝia vitra sino, kaj fine sin perdanta en la bluaj altaĵoj.
Aliflanke li rigardis en profundan intermontan valon, sovaĝan, solecan kaj malglatan. Gia fundo estis plena de rokeroj el la minacantaj krutegajoj, kaj apenaŭ lumigita per la reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelka tempo Rip ripozis kaj meditis pri ĉi tiu sceno; malrapide vesperiĝis; la montoj komencis ĵeti longajn bluajn ombrojn super la valojn; li ekvidis, ke mallumiĝos antaŭ ol li povos atingi la vilaĝon, kaj li ekĝemis profunde, kiam li pensis pri la renkonto kun la terura sinjorino van Winkle.
Tuj kiam li estis malsuprenironta li aŭdis malproksiman voĉon, kiu vokis: „Rip van Winkle! Rip van Winkle!“ Li ĉirkaŭrigardis, sed nenion povis vidi krom sola korniko fluganta trans la monton. Li opiniis, ke lia imago certe trompas lin, kaj sin returnis por malsupreniri, kiam li aŭdis la saman ekkrion resonantan tra la trankvila aero de la vespero: „Rip van Winkle! Rip van Winkle!“ — Samtempe Lupo hirtigis la dorshararon, kaj laŭte graŭlante, ĝi ŝteliris por rifuĝo al la flanko de sia mastro, time rigardante malsupren en la valon. Rip nun sentis malprecizan antaŭtimon, kiu kreskis en la koro; maltrankvile li rigardis al la sama direkto kaj ekvidis strangulon, kiu malrapide kaj pene grimpis la rokegojn kaj klinis sin sub io peza, kiun li portis sur la dorso. Vidi homon en tiu soleca kaj nevizitita loko kaŭzis surprizon al li, sed supozante, ke li estas najbaro, kiu bezonas lian helpon, li rapide malsupreniris por doni ĝin.
Veninte pli apude, li ankoraŭ pli surpriziĝis pri la aspekta strangeco de la nekonato. Li estis malgranda diktrunka maljunulo, kun densaj haroj kaj grizeta barbo. Liaj vestoj estis laŭ la antikva holanda modo — trikoto rimenita ĉirkaŭ la talio — kelkaj pantalonoj, la ekstera ampleksa, ornamita per linioj de butonoj ĉeflanke, kaj per rubandaroj ĉe la genuoj. Sur la ŝultroj li portis dikan bareleton, kiu ŝajnis esti plena de drinkaĵo, kaj faris signojn al Rip, ke li alproksimiĝu por helpi lin en la portado. Kvankam iomete tima kaj malfidema al tiu nova kunulo, Rip montris sian kutiman viglecon; kaj, reciproke malŝarĝante unu la alian, ili grimpis al la supro de mallarĝa kanjoneto, evidente la seka fluujo de monta torento. Dum ili supreniris, Rip iafoje aŭdis daŭran tamburan sonoradon similan al malproksima tondro, kiu ŝajnis veni el profunda kanjono, aŭ pli vere fendo inter altaj rokegoj, al kiu ilia vojo kondukis. Li paŭzis dum momento, sed supozinte, ke ĝi estas la murmurado de unu el la efemeraj tondraj ekpluvoj, kiuj ofte okazas en montaj altaĵoj, li iris antaŭen. Trapasinte la kanjonon, ili atingis kavajon, similan al malgranda amfiteatro, kaj ĉirkaŭitan de perpendiklaj krutegaĵoj, super kies bordojn pendantaj arboj etendis la branĉojn, tiel, ke oni nur okaze povis vidi la bluan ĉielon kaj la helan vesperan nubaron. Dum la tuta tempo Rip kaj lia kunulo laboradis en silento; ĉar kvankam Rip multe miris pri la celo de la portado de barelo de drinkaĵo supren sur ĉi tiu sovaĝa monto, tamen estis io stranga kaj nekomprenebla ĉe la nekonato, kiu kaŭzis solenan timon kaj malhelpis familiarecon.
Tuj kiam ili eniris la amfiteatron, sin montris novaj mirindajoj. Sur glata loko en la mezo estis aro de strangaspektuloj, kiuj ludis keglon. Ili estis vestitaj laŭ kurioza fremda maniero — kelkaj portis mallongajn jakojn, aliaj trikotojn kun longaj tranĉiloj ĉe la zono, kaj la plimulto havis longan pantalonon similfasonan kun tiu de la gvidanto. Iliaj vizaĝoj ankaŭ estis neordinaraj; unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon, kaj malgrandajn okulojn de porko; la vizaĝo de alia ŝajnis konsisti tute el nazo, kaj havis super si blankan sukerkonusan ĉapelon, ornamitan per malgranda ruĝa kokvosto. Ili ĉiuj havis barbojn en diversaj formoj kaj koloroj. Unu ŝajne estis la estro. Li estis korpulenta maljuna sinjoro, kies vizaĝo estis veterbatita; li portis galonitan jakon, larĝan portepeon kaj mallongan glavon, ruĝajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn, kiuj havis altajn kalkanumojn kaj sur ili roZojn. La tuta kunularo memorigis Rip pri la homoj en antikva flandra pentraĵo, en la salono de Dominie van Shaik, la vilaĝa pastro, kiu estis transportita el Holando ĉe la fondo de la kolonio.
Tio, kio al Rip ŝajnis precipe stranga, estis, ke kvankam ĉi tiuj evidente sin amuzas, tamen ili konservas la plej seriozajn vizaĝojn, la plej misteran silenton, kaj efektive estas la plej melankolia proplezura kunularo, kiun li iam vidis. Nenio interrompis la trankvilecon de la sceno krom la ekbruo de la pilkoj, kiuj, kiam ajn oni rulis llin, eĥis inter la montoj kiel murmureganta tondrado. Kiam Rip kaj lia kunulo alproksimiĝis, >ili subite ĉesis Iudi, kaj rigardis lin per tiel fiksa statusimila rigardo kaj per tiel strangaj, krudaj, brilmankaj vizaĝoj, ke la koro timis en li, kaj la genuoj batis unu la alian. Lia kunulo nur elverŝis la enhavon de la barelo en grandgjn pokalojn kaj faris signojn al Rip, ke li servu la ĉeestantaron. Kun timo kaj tremo li obeis; ili trinkis la drinkaĵon dum profunda silento, kaj poste rekomencis sian ludon.
Grade la solena teruro kaj antaŭtimo de Rip malaperis. Li eĉ kuraĝis, kiam neniu rigardis lin, gustumi la trinkaĵon, kiun li trovis multe similan laŭ la gusto al bonega holanda ĝino. Li estis nature soifulo, kaj baldaŭ estis tentata ripeti la trinkon. Unu gustumo instigis alian, kaj al la pokalo li ripetis siajn vizitojn tiel ofte, ke la konscio subiĝis, iiaj okuloj ŝajnis ĉirkaŭnaĝi en la kapo, la kapo grade kliniĝis, kaj li profunde endormiĝis.
Vekiĝinte, li trovis sin sur la verda altaĵeto, de kie li unue vidis la maljunulon de la valo. Li frotis la okulojn — estis hela sunluma mateno. La birdoj saltetadis kaj pepadis en la arbetoj, kaj supre aglo rondflugis kaj kontraŭbrustis la puran venteton de la monto. „Cu estas eble“, pensis Rip, „ke mi dormis ĉi tie la tutan nokton?“ . Li rememoris la okazintaĵojn antaŭ ol li endormiĝis. La strangulon kun la barelo de drinkaĵo — la montan kanjonon — la sovaĝejon inter la rokoj — la veaspektan kegloludantaron — la pokalon. „Ho, tiu pokalo! tiu malica pokalo!** pensis Rip, „kiamaniere mi povos senkulpigi min al sinjorino van Winkle?“
Li ĉirkaŭrigardis por trovi sian pafilon, sed anstataŭ pura, bone oleŝmirita birdpafilo, li trovis malnovan muskedon kuŝanta apud li; la tubo estis inkrustita per rusto, la ŝtala fajrofarilo defalanta, kaj la kolbo insektborita. Li nun suspektis, ke la seriozmienaj festeguloj de la monto faris ruzon kontraŭ li, kaj lin dozinte per drinkaĵo, al li rabis la pafilon. Lupo ankaŭ estis malaperintsf, sed ĝi ebie forvagis por kapti sciuron aŭ perdrikon. Li fajfis al li kaj ekkriis lian nomon, sed tute vane; eĥoj ripetis la fajfon kaj ekkrion, sed neniu hundo estis videbla. Li decidis reviziti la festejon de la hieraŭa vespero, kaj, se li renkontus iun el la kunularo, demandi lin pri siaj hundo kaj pafilo. Kiam li levis sin por marŝi, li trovis sin artike preskaŭ nefleksebla, kaj manka je sia kutima vigleco. „Ne konvenas al mi ĉi ,tiuj montaj litoj“, pensis Rip, „kaj se ĉi tiu petolaĵo min enlitigus pro la reŭmatismo, mi ja havus feliĉegan tempon kun sinjorino van Winkle“. Nur malfacile li malsupreniris en la valon: li trovis la kanjoneton, kiun li kaj lia kunulo supreniris la hieraŭan vesperon; sed, je lia granda miro, monta rivereto nun ŝaŭme tra ĝi malsŭpreniris, saltante de roko al roko, kaj plenigante la valon per babilaj murmuroj. Tamen li sukcesis grimpi ĝiajn flankojn, penetris labore tra densejoj de betulo, sasafraso kaj hamamelo, kaj kelkfoje ekfalis aŭ implikiĝis per la sovaĝaj vinberujoj, kiuj volvis siajn ĉirojn de arbo al arbo, kaj etendis kvazaŭ retaĵon sur lia vojo.
Fine li venis al la loko, kie la kanjono kondukis tra la krutajoj al la amfiteatro; sed restis nenia postsigno de tiu enirejo. La rokoj prezentis altan nepenetreblan muron, super kiu la torento, lameno de plumeca ŝaŭmp, falis en larĝan profundan basenon, kiu estis nigra pro la ombro de la ĉirkaŭa arbaro. Ci tie, do, la malfeliĉa Rip devis halti. Denove li vokis, denove li fajfis al sia hundo; la sola respondo estis la grakado de senokupa kornikaro, kiu alte en la aero sportis ĉirkaŭ seka arbo pendanta super senluma krutegaĵo, kaj kiu, sekura pro sia alteco, ŝajnis rigardi malsupren por moki la perplekson de la malfeliĉulo. Kion fari? la mateno estis forpasanta, kaj Rip malsatis pro manko de matenmanĝo. Li bedaŭris la perdon de siaj hundo kaj pafilo; li timegis renkonton kun sia edzino; sed li tute ne deziris morti inter la montoj pro malsato. Li skuis la kapon, surŝultrigis la rustan muskedon, kaj kun koro plena de ĉagreno kaj maltrankvilo, hejmen sin turnis. Proksimiĝante la vilaĝon, li renkontis kelkajn homojn, ŝed neniun konatan. Tio surprizis lin iomete, ĉar li pensis, ke li konas ĉiun en la najbaraĵo, Iliaj vestoj ankaŭ estis laŭ alia modo ol tiu, kiun li kutimiĝis. Ĉiuj rigardis Iin fikse kun egalaj signoj de surprizo, kaj, kiam ajn ili turnis al li la okulojn, ili ĉiam frotetis la mentonon. La ripetado de tiu gesto instigis Rip, senvole, fari same — kiam, je sia mirego, li trovis sian barbon kreskinta futlonga. Li nun venis al la rando de la vilaĝo. Nekonata infanaro kuris apud liaj kalkanumoj, ekkrianta kaj elmontranta lian grizan barbon. La hundoj ankaŭ, el kiuj li ne rekonis unu kiel antaŭtempan konaton, bojis kontraŭ li, kiam li preterpasis; la vilaĝo mem estis ŝanĝita; ĝi estis pli granda kaj pli homoplena. Estis vicoj de domoj, kiujn li neniam antaŭe vidis, kaj tiuj, kiujn li kutimis familiare vizitadi, estis malaperintaj. Strangaj nomoj estis super la pordoj — strangaj vizaĝoj ĉe la fenestroj — ĉio estis stranga. Li nun dubis en la menso; li komencis dubi ĉu kaj li kaj la mondo ĉirkaŭ li ne estas ensorĉitaj. Ĉi tiu certe estas lia naskiĝa vilaĝo, kiun li nur forlasis en la hieraŭa tago. Jen, tie sin trovas la montoj Kaatskill — tie fluas la arĝenta rivero Hudson malproksime — ĉiu monteto kaj valo estas precize tie, kie ĝi ĉiam estis. Rip estis grave perpleksita. „La trinkado el tiu pokalo“, li pensis, „ja bedaŭrinde malordigis mian kapon!“ Apenaŭ li povis trovi la vojon al sia propra domo, kiun li alproksimiĝis en silenta solena timo, ĉiumomente atendante la voĉon akregan de sinjorino van Winkle. Li trovis la domon ruiniĝinta — la tegmenton enfalanta, la fenestrojn rompitaj, kaj la pordojn dekroĉitaj. Hundo, duone morta pro malsato, kiu similis al Lupo, ĉirkaŭ ĝi ŝteliris. Rip nome vokis lin; sed la hundaĉo nazgraŭlis, montris la dentojn, kaj foriris. Jen malrekono ja korpika — „Eĉ mia hundo mem,“ ĝemis malfeliĉa Rip, „min forgesas“.
Li eniris ia domon, kiun, por diri vere, sinjorino van Winkle ĉiam konservis en neta ordo. Gi estis senenhava, dezerta, kaj evidente forlasita. La ruiniĝeco tute venkis liajn edzecajn timojn — laŭte li vokis siajn edzinon kaj infanojn — la solecaj ĉambroj momente eĥis lian voĉon, kaj poste ĉio ree estis silenta.
Li nun eliris kaj rapidis al sia antaŭa rifuĝejo, la vilaĝa gastejo — sed tiu ankaŭ estis malaperinta. Granda disfalema ligna konstruajo leviĝis anstataŭ ĝi. Gi havis fenestrojn larĝajn kaj malfermitajn; kelkaj el ili estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj; kaj super la pordo estis la kolora skribo „La hotelo de la Unuiĝo, de Jonathan Doolittle.* Anstataŭ la granda arbo, kiu en antikvaj tagoj ŝirmis la kvietan holandan gastejeton, nun leviĝis granda nuda stango, kiu supre havis ion similan al noktoĉapo, kaj de ĝi elflirtis flago, sur kiu estis amaso da steloj kaj strioj — ĉi ĉio estis stranga kaj nekomprenebla. Tamen, li rekonis la rubenkoloran vizaĝon de la Reĝo Georgo, sub kiu li pace fumis tiom da pipoj, sed eĉ tiu strange ŝanĝiĝis. Anstataŭ la ruĝa, estis blua kaj ŝamkolora jako, en la mano glavo estis tenata anstataŭ sceptro, trikorno ornamis la kapon, kaj sube estis pentrita grandlitere GENERALO WASHINGTON. 23 Apud la pordo, laŭkutime, estis homamaso, sed neniu, kiun Rip rekonis. La mienoj mem de la homoj ŝajnis ŝanĝitaj. Ili havis okupatan, moveman, disp uteman manieron, anstataŭ la kutima flegmo kaj dorma trankvileco. Vane li serĉis la saĝulon, Nikolaon Vedder, kun lia larĝa vizaĝo, duobla mentono, kaj bona longa pipo eliganta nubojn de tabakfumo anstataŭ senrezultaj paroladoj; aŭ van Bummel, la lernejestron, diskonigantan la enhavaĵon de malnova ĵurnalo. Anstataŭ tiuj, maldikulo kun aspekto de galmalsanulo, kies poŝoj estis plenaj de folietoj, energie deklamadis pri la rajtoj de la civitanoj — elektoj — kongresanoj — libereco — la batalo ĉe Bunker’s Hill — la herooj de la jaro mil sepcent sepdekses — kaj aliaj aferoj; ĉi tio estis vere nekomprenebla parolaĉado al la konfuzita Rip van Winkle.
La aspekto de Rip, pro lia longa griza barbo, lia rusta birdpafilo, lia maleleganta vestaĵo, kaj la bando de virinoj kaj infanoj ĉe liaj kalkanumoj, baldaŭ altiris la atenton de la gastejaj politikistoj. Amase ili ĉirkaŭis kaj rigardis lin de la kapo al la piedo kun granda scivolemo. La oratoro sin puŝis al li kaj, lin tirante aparte, demandis: „A1 kiu partio vi voĉdonis?” Rip fikse rigardis en senesprima stulteco. Alia malgranda sed okupema homo lin tiris per la brako, kaj sin levante sur la piedfingroj, demandis en la orelon: „Cu vi estas Federaciano aŭ Demokrato?“ A1 Rip egale mankis la povo kompreni ĉi tiun demandon; tiam ruza sinestimema sinjoro, en pinta trikorno, marŝis tra la homamaso, ilin puŝante dekstren kaj maldekstren per Ia kubuto, dum li pasis antaŭen, kaj haltis antaŭ van Winkle; unu brakon surkokse, la alian sur lia bastono. Liaj akraj okuloj kaj pinta trikorno kvazaŭ penetris en lian animon mem, kaj per severa voĉo li demandis: „Kial vi venas al la elekto kun pafilo sur la ŝultro kaj kun amasaĉo ĉe la kalkanumoj? Cu vi deziras kaŭzi tumulton en la vilaĝo?“ „Ho ve! sinjoroj“, ekkriis Rip, iomete konsternita, „mi estas malfeliĉa trankvilulo, naskito de la loko, kaj fidela regato de la reĝo, Dio lin gardu!“
Je tio ĝenerale ekkriis la ĉirkaŭuloj „Lojalisto! lojalisto! spiono! rifuĝanto! forpuŝu lin! lin foririgu!“ La sintruda trikornulo apenaŭ povis regajni silenton; kaj alpreninte dekoblan severecon sur la frunto, li denove demandis al Ia nekonata kulpulo, pro kio li tien venis kaj kiun li serĉas. La malfeliĉulo humile certigis lin, ke li ne deziras malbonfari, sed nur tien venis por serĉi kelkajn najbarojn, kiuj kutimis troviĝi apud la gastejo.
„Nu, kiuj ili estas? — Nomu ilin!“
Rip en si momente pensis kaj'demandis: „Kie estas Nikolao Vedder?“
Oni silentis dum kelka tempo, post kio maljunulo respondis per malforta fajfa voĉo, „Nikolao Vedder! Nu, li estas mortinta kaj forpasinta la lastajn dekok jarojn! Antaŭe estis ligna tombo en la preĝeja korto, kiu rakontis pri li, sed tiu ankaŭ putriĝis kaj malaperis.“
„Kie estas Brom Dutcher?“
„Ho, li varbiĝis al la armeo en la komenco de la milito; iuj diras, ke li mortis dum la atakego kontraŭ Stony Point — aliaj, ke li droniĝis dum ventego ĉe la piedo de Antony’? Nose. Mi ne scias — li neniam revenis.“
„Kie estas van Bummel, la lernejestro?®
„Li ankaŭ iris al la milito, estis fama generalo de milicio, kaj nun estas kongresano.“
Rip perdis kuraĝon en la koro, kiam li aŭdis pri ĉi tiuj be.daŭrindaj ŝanĝiĝoj en siaj hejmo kaj amikaro, kaj trovis sin soleca en la mondo. Ankaŭ ĉiu respondo lin konfuzis pro la traktado de tia enorma forpaso de tempo kaj de aferoj, kiujn li ne povis kompreni: milito — kongreso — Stony Point; li ne kuraĝis demandi pri aliaj amikoj, sed malespere ekkriis: „ĉu neniu ĉi tie konas Rip van Winkle?“
„Ho, Rip van Winkle“ ; du—triekkriist^O,certe! tiu,tie, estas Rip van Winkle, kiu sin apogas kontraŭ la arbo.“
Rip rigardis kaj vidis precizan similulon al li, kiam li supreniris la monton: ŝajne tiel mallaborema, kaj certe tiel ĉifona. La malfeliĉulo nun estis ja tute konfuzita. Li dubis pri sia propra identeco, kaj ĉu li estas li mem aŭ alia homo. Meze de lia konfuziĝo, la trikornulo demandis, „kiu li estas, kaj kiel li nomiĝas".
„Nur Dio scias“, li ekkriis preskaŭ freneza, „mi ne estas mi mem — mi *estas aliulo — tiu tie ne estas mi — ne — tiu estas alia en miaj vestoj — mi estis mi mem lastan nokton, sed mi endormiĝis sur la monto, kaj oni ŝanĝis mian pafilon, kaj ĉio ŝanĝiĝis, kaj mi ne povas diri, kiel mi nomiĝas aŭ kiu mi estas!“
La ĉeestantoj nun komencis rigardi unu la alian, skui la kapon, palpebrumi signife, kaj frapeti la fingrojn kontraŭ la kapon. Oni ankaŭ flustris pri la kapto de la pafilo por malhelpi, ke la maljunulo malbonfaru, ĉe kiu sugesto mem la sinestima trikornulo sin retiris iomete rapide. En tiu kriza momento freŝa belaspekta virino sin antaŭenpuŝis tra la homamaso por ekrigardi la grizbarbulon. Si havis en la brako grasetan infanon, kiu, timigite pro lia aspekto, ekploretis. „Silentu Rip“, ŝi diris, „silentu stultuleto, la maljunulo ne vundos vin.“ La nomo de la infano, la mieno de la patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉiuj vokis sekvon de memoroj en lia menso.
„Kiel vi nomiĝas, sinjorino?“ li demandis.
„Judito Gardenier.“ „Kaj la nomo de via patro?“
„Nu, la malfeliĉulo, Rip van Winkle estis lia nomo, sed forpasis dudek jaroj, de kiam li foriris kun sia pafilo, kaj neniam poste oni aŭdis pri li — sed lia hundo revenis sen li; ĉu li mortpafis sin, aŭ estis forportita de la indianoj, neniu povas esti certa. Tiam mi estis nur knabineto.“
Rip nur deziris unu pluan demandon; sed li demandis ĝin per ŝanceliĝa voĉo:
„Kie estas via patrino?“
„Nu, ŝi ankaŭ mortis antaŭ nelonge; difektiĝis unu el ŝiaj vejnoj en paroksismo de kolero kontraŭ kolportisto el Nov-Anglujo.“
Almenaŭ en tiu novajo estis iom da konsolo. La honestulo ne plu povis sin reteni. Li prenis sian filinon kaj sian infanon en la brakojn. „Mi estas via patro“, li kriis, „antaŭtempe juna Rip van Winkle — maljuna Rip van Winkle nun! Cu neniu konas la malfeliĉan Rip van Winkle?“
Ciuj staris mirigitaj, ĝis maljunulino, ŝanceliĝe venante el la homamaso, metis la manon al ŝia frunto, kaj rigardante sub ĝi en lian vizaĝon dum momento, ekkriis: „Certe! estas Rip van W inkle— ja estas li mem! Denove bonveniĝu al via hejmo, antaŭtempa najbaro — nu, kie vi estis dum tiuj longaj dudek jaroj?“
Rip estis rakontinta ĉion baldaŭ, ĉar la tutaj dudek jaroj estis al li kvazaŭ unu nura nokto. La najbaroj surprize rigardis lin, kiam ili aŭdis; iuj palpebrumis unu al la alia kaj metis la langojn en la vangojn; kaj la sinestimulo en la trikorno, kiu, post la fino de la timeto, revenis al la sceno, tordis malsupren la angulon de la buŝo, kaj skuis la kapon — ĉe kio okazis ĝenerala skuado de la kapo en la tuta ĉeestantaro. Tiam oni decidis aŭskulti la opinion de la maljuna Petro Vanderdonk, kiun oni povis vidi alproksimiĝanta malrapide sur la vojo. Li estis devenulo de la historiisto kun tiu nomo, kiu skribis unu el la plej fruaj historioj de la provinco. Petro estis la plej maljuna vilaĝano, kaj sperta pri ĉiu mirinda okazintaĵo kaj tradicio de la najbaraĵo. Li tuj rememoris Rip kaj konfirmis lian historion en la plej kontentiga maniero. Li certigis la ĉeestantaron, ke estas fakto, ricevita de lia prapatro, la historiisto, ke strangaj estuloj ĉiam sin trovis ŝnter la montoj Kaatskill. Ke estas asertite, ke la fama Henriko Hudson, la unua eltrovinto de la rivero kaj lando, tie, en ĉiu dekduo de jaroj, tenas sin en speco de vespera ipaldormo kun sia ŝipanaro de la „Duon-Luno“, kaj tiel estas permesita reviziti la scenejon de sia entrepreno, kaj gardeme rigardi la riveron kaj la grandan urbon nomitan per lia nomo. Ke lia patro unu fojon vidis ilin en iliaj antikvaj holandaj vestoj, ludi keglojn en kavejo de la monto, kaj ke li mem aŭdis, unu someran posttagmezon, la sonon de iliaj pilkoj, kvazaŭ sonorado de malproksima tondro.
Ni mallonge finu longan rakonton. La ĉeestantaro disiĝis, kaj revenis al la pli gravaj aferoj de la elekto. Lia filino prenis Rip hejmen por loĝi kun ŝi; ŝi havis komfortan, bone meblitan domon kaj fortan, gajan farmiston kiel edzon, kiun Rip rememoris kiel unu el la buboj, kiuj kutimis grimpi sur lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Rip, kiu estis kopio de li mem, kiam li apogis sin kontraŭ arbo, oni okupigis lin en farmlaboro; sed li montris heredan emon klopodi pri ĉio, krom la propraj aferoj.
Rip nun reprenis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn; li baldaŭ retrovis multajn el siaj antaŭaj intimuloj, kvankam ĉiuj estis iomete pli malfortaj pro la eluziĝo de tempo; kaj li preferis fari amikojn el la kreskanta generacio, ĉe kiu li baldaŭ iĝis favoregato.
Car li nenion devis fari hejme, kaj ĉar li alvenis al tiu feliĉa aĝo, kiam oni povas esti senokupa senpune, li denove prenis sian sidejon sur la benko ĉe la pordo de la gastejo, kaj oni respektegis lin kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo, kaj kronikon de la antaŭaj tempoj „antaŭ la milito“. Pasis iom da tempo, antaŭ ol li povis alkutimiĝi al la ordinara sekvo de klaĉo, aŭ povis kompreni la strangaĵojn, kiuj okazis dum lia letargio. Li ne komprenis, ke okazis milito de revolucio — ke la lando forĵetis la jugon de Anglujo — kaj ke, anstataŭ regato de Lia Reĝa Moŝto Georgo III a, li nun estas libera civitano de Usono. Vere, Rip tute ne estis politikisto; la ŝanĝiĝoj de ŝtatoj kaj imperioj nur malmulte interesis lin, sed estis unu speco de despotismo, pro kiu li longe ĝemis, kaj tiu estis — la speco, kies simbolo estas subjupo. Feliĉe tiu nun finiĝis; lia kolo estis liberigita de la jugo de edzeco, kaj li povis eniri kaj eliri la domon, kiam ajn plaĉis al li, sen timo pro la tiraneco de sinjorino van Winkle. Tamen, kiam ajn oni nomis ŝin, li skuis la kapon, levis la ŝultrojn kaj levis la okulojn; kio povis esti aŭ esprimo de rezignacio al sia sorto, aŭ de ĝojo pro sia liberiĝo.
Li kutimis diri ĉi tiun rakonton al ĉiu fremdulo, kiu alvenis al Ia hotelo de sinjoro Doolittle. Komence oni rimarkis, ke li variigas ĝin en kelkaj detaloj ĉe ĉiu rakonto; tio sendube estis pro lia tiel nove okazinta vekiĝo. Fine ĝi fariĝis precize la rakonto, kiun mi rakontis, kaj ne estis en la najbaraĵo viro, virino, aŭ infano, kiu ne havis ĝin parkere. Iuj ĉiam ŝajnigis, ke ili dubas ĝian verecon, kaj insistis, ke Rip estis mense difekta, kaj ke 29 ĉi tiu afero estas unu, pri kiu li restis ĉiam sensenca. La antikvaj holandanoj, tamen, preskaŭ ĉiuj kredis ĝin plene. Eĉ en la nuna tago, kiam ajn ili aŭdas tondradon en somera posttagmezo, ili diras, ke Henriko Hudson kaj lia ŝipanaro ludas keglojn; kaj estas ĝenerala deziro ĉe ĉiu turmentata edzo en la najbaraĵo, kiam la vivo estas preskaŭ netolerebla, ricevi trankviligan trinkon el la pokalo de Rip van Winkle.