El la libro de miaj fabloj

El Vikifontaro
El la libro de miaj fabloj. ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
El la libro de miaj fabloj.

En Egiptujo, en tempoj de tebaj Faraonoj, ia transveturanta juna fakiro aranĝis al la loĝantoj amuzadon… En valo, pli belega ol la valoj de Eŭfrato, li faris per ia sorĉo lagon, plenan da larmoj de vidvinoj kaj orfoj… Kaj, pleniginte tiun ĉi lagon ĝis la bordoj, la fakiro restigis ĝin por mirigo de saĝuloj…

Sur tiu ĉi lago, ĉe brilo de luno, ĉe sonoj de harpoj kaj lumo de multkoloroj fajroj, en ĉiu festo la ŝipetoj de Faraonoj naĝadis kiel blankaj cignoj… La ĥoroj de najtingaloj, disĝemataj per ameca kanto, traplenigadis per sonetoj la aeron, plenan da bonodoro kaj varmeto… Malsobrigitaj per sorĉo de belegaj noktoj, la kapoj de l’ egiptanoj alkliniĝadis al la revoj pri la superteraj landoj de beleco kaj poezio, de feliĉo kaj volupto… La luksaj ŝipetoj naĝadis trankvile kaj majeste sur la vitra maso, sur la bruetanta kaj murmuranta kristala ondo, tiel mallaŭta kiel respiro de mizerulo, kiel tombo de homa feliĉo.

Tie kaj ie la mano de petolanta infano ĵetadis en tiun ĉi akvon belegajn rozojn; la rozoj tuj paliĝadis… Kiam iu trempadis okaze la randon de sia multekosta vesto en la lagon — sur la vesto restadis makulo… Virino, varmigita por narkotikoj de ĉirkaŭprenoj, volis estingi la soifon de la flamanta buŝo per la fluidaĵo de l’ lago, sed vane…

Tie ĉi fine ekkolerigis la Faraonojn, incitis la homojn, kiuj deziris malsobron. Oni alvokis alian maljunan fakiron, por ke li elsekigu la sorĉan lagon.

“Ekzistas nur unu rimedo necerta, — diris li, klinante humile la kapon, oni povas elsekigi la lagon sole per oro!“

Kaj alvenadis pli malriĉaj kaj du aŭ tri el ili kolektadis unu moneron…

La lago restis.

Tiam el la tuta Egiptujo oni alvokis amasojn da popolo kaj ĉiu’ kiu povis, ĵetadis oron en la lagon.

Sed la larma lago ne sekiĝadis.

Kontraŭe. Ju pli da oro oni ĵetadis en ĝin, des pli leviĝadis la nivelo de l’ lago, ĝis fine la akvo eliris super la bordoj, superverŝante la valojn de la tuta Egiptujo.

Kaj de malproksimo rigardis tion la sfinkso, ŝtona, malvarma kaj senmova. Kvankam ĝi ĉiam estis silentanta kaj plena da enigmo, — nun tamen ĝi diris:

“La elverŝitajn larmojn neniu viŝos neniam!“…


Tiun ĉi fablon nuntempaj homoj tradukis en siajn lingvojn kaj — strange — ĉiuj donis al ĝi la saman titolon: filantropio.

Mirinde!…

Jozef Wasniewski.