El la notlibro de Li-Ŝi

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 57-58)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
EL LA NOTLIBRO DE LI-ŜI
Meksiko, 29-5-41
1. Volupto estas ia spiro - aŭ ŝvito de la eterna plasmo universala.

2. Vi ne amas vir(in)on, se vi ne kapablas senti specialan plezuron ĉe la penso, ke li-ŝi nun ĝuas volupton en alies brakoj.
3. Ho! plifortiĝas mia amo al mia amat(in)o ĉe la ekscio, ke li-ŝi povus sentigi volupton al tiu bonkora kriplul(in)on.
4. Mi preferus morti pro malsato, ol partopreni festenon, al kiu mi ne estis invitata…
5. Vi malsatas kaj ne mi, tamen mi konsentas volonte doni al vi manĝaĵon. Virino kaj ne viro kapablas fari tian komplezon. El tio oni do povas konkludi, ke la virino superas la viron.
6. Vera amo gea ĉiam entenas amoron, sed ne ĉiu amoro entenas amon.
7. Amoro povas esti arto el la plej delikata kaj subtila speco, sed en tiu fako artistoj ankaŭ estas malmultaj.
8. Gravediĝo estas ia absceso de la universala plasmo. Kaj ju pli da arteca amoro, des malpli la universala plasmo malsaniĝas.
9. Ne ĉiu palato povas ĝue gustumi ĉampanon; ne ĉiu vizitanto de la insulo Citereio kapablas ĝuadi ties belaĵojn kaj ravan klimaton; ne ĉies oreloj taksas ĝuste muzikaĵon de Betoven; ne ĉiu cerbo kapablas kompreni filozofion; ne ĉiu mistikemulo sukcesas atingi ekstazon. Kiu posedus ĉiujn tiujn kapablojn, tiu estus dio.
10. Ekstazo estas ia senalkohola ebriaĵo, ia senseksa volupto, ia sencerba penso, ia senorgana vivo nepersona.
11. – Ĉu via konscienco riproĉas al vi?

– Ne!…

– Kiel do vi zorgas por ke neniu eksciu pri via faro?

– Tial ke mi timas malaprobon de miaj konatoj.

– Sed ĉu ili mem ne agus same kiel vi en samaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj?

– Mi kredas ke jes…

– Vi do ĉiuj estas hipokrituloj…
12. Bestoj ne ebriiĝas, ne falas en ekstazon, sed ili povas sperti volupton. Bedaŭrinde por ili – aŭ feliĉe – ili ne kapablas rezonadi pri ĝi.