El letero al kdo D.

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


EL LETERO AL K-DO D.
Santiago, 15-9-40

"… Jes, vi pravas, en Eŭropo la esp-a afero eniris katakomban periodon. Sed mi scias, ke en Germanio ni havas bonajn kaj fidelajn amikojn. Mi tenas leteron de unu K-do el Bilefeld, ricevitan kelkajn tagojn antaŭ la eksplodo de l’ milito, en kiu li diras, ke esp-o vivos en li ĝis lia morto. Kaj lia filo ne timis iri renkonte al la karavano el kongresanoj, kiuj transiris Germanion, voje al Kopenhago. Tiu K-do, kies nomon ne necesas, ke mi menciu, sciigis min pri aliaj eks-SAT-anoj, kiuj pensas kaj sentas tute kiel li mem. Tiu K-do estis pli kuraĝa ol aliaj; li ja neniam rezignis korespondi kun mi, post la venko de Hitler. En "Leteroj" la 37-a kaj 43-a estas al li adresitaj. Tio pruvas, ke la teruro estas eĉ iom malpli granda en Hitlerio ol en Stalinio. Mi scias, ke en Sovetio ankau estas K-doj, kiuj restis fidelaj, sed neniu kuraĝus korespondi kun mi. Cetere tio signifus eble kuglon en la kapon, almenaŭ longdaŭran enkarcerigon.
Tre interesis min via rakonto pri pastro "Stellacci". Ĉar mankas al vi gazetoj, mi pensas, ke eble vi havas intereson legi la antaŭparolon, kiun mi verkis por 260-paĝa libro, kiun mi tradukis. Mi ankaŭ komunikas al vi kopion de letero, kiun mi sendis al iu "ateisto", Stalinano, kiu estas certe pli etcerba ol multaj deistoj. Cetere, la sola esp-isto, kiu konsentas rilati kun mi ĉi tie estas iu katoliko; sed mi kredas, ke li ne estas tute ortodoksa. Cetere, vi eble rimarkis, kion mi skribis el Madrido (letero 19-a) pri "preĝejoj bruligitaj". Mi do ne bezonas insisti, por ke vi komprenu mian starpunkton tiurilate. Sed eble menciinda al vi estas la fakto, ke mia kvarjara konduto tolerema kun pastro dum la mondmilito havis kiel rezulton, ke li perdis la kredon kaj ĉe la malmobiliziĝo li denove ne vestis sin per sutano kaj provis akiri vivrimedojn aliel ol per pastreco. Bedaŭrinde li malsukcesis, mizeriĝis kaj post 6 aŭ 7 monatoj iris al la episkopo pente kaj petante absolvon. Li ricevis postenon kiel kapelpastro en monakinejo. Tiam mi ankoraŭ korespondis kun li kaj eĉ foje havis lian viziton en Parizo. Li klarigis al mi, ke li ne retrovis la kredon, sed estis devigita denove surmeti sutanon. Li aldonis, kun la celo pravigi sin antaŭ miaj okuloj, ke en sia nova posteno li ne bezonas varbi al sia religio, ĉar ja la monakinoj estas ĝismedole kredantaj, kaj sekve li faras sian pastran laboron, kvazaŭ kontraŭmilitisto, kiu laboras en fabriko, kie oni produktas armilojn. Mi ne riproĉis al li, nek kritikis lian konduton, sed li sentis, ke tamen mi ne aprobas lian konduton kaj iom post iom li ĉesis rilati kun mi letere.
Sed pli menciinda estas la fakto, ke li perdis la kredon ĉefe pro tio, ke li povis observi ateiston, t.e. min, kies konduto estis eĉ kelkrilate pli bona ol tiu de kelkaj el liaj kolegoj (en la ambulanco estis 13 pastroj). Kompreneble ni multe diskutis, senpasie, kun la sola celo trovi la veron. Mi legis librojn, kiujn li rekomendis al mi, kaj li same legis miajn preferatajn aŭtorojn. Li konfesis al mi la perdon de sia kredo nur kiam finiĝis la milito kaj ĉe aŭdo pri baldaŭa malmobiliziĝo. Notu, ke tiu pastro, antaŭ la milito, estis la sekretario de episkopo kaj tiam en bona situacio por fariĝi mem episkopo post pli-malpli longa tempo. Kredulo povus pensi, ke la diablo punis tiun pastron, pro tio, ke li konsentis amike rilati kun ateisto. Sed mi opinias, ke se mi mem estus maltolerema, insultema ktp. neniel mia tia konduto povus efiki malkredige sur tiun pastron.
Kvankam mi ne kredas je la ekzisto de dio, tamen jam de kelkaj jaroj mi ne plu nomas min ateisto. Nei la ekziston de dio estas ia kredo. Nei ja estas aserti. Sed estas evidente, ke la Dio el la Biblio ŝajnas al mi vera monstro, neniel adorinda. La tuta Malnova Testamento parolas preskaŭ nur pri la kolero, venĝemo, murdado de la "Eternulo Cebaot". Estas al mi evidente, ke tian monstron elpensis la tiamaj hebreoj mem. Nu, mi sufiĉe babilis pri tiu temo…"