El letero al parizaj SAT-anoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


EL LETERO AL PARIZAJ SAT-ANOJ
Santiago, 5-2-1940

"… Jam de pluraj jaroj mi havas la senton, ke mi vivas en granda frenezulejo, el kiu ne eblas forkuri. Sed lastatempe pli forta ol iam ajn antaŭe estis tia sento. Ĉar ne eblas al mi freneziĝi por adaptiĝi al la medio, nemalofte mi cerbumadas pri la demando, ĉu ne estus saĝe imiti al niaj gek-doj Aspes kaj Bubo…
Sendube vi pensos, ke nun mi troviĝas en mondparto, kie la homoj ne estas tiel frenezaj kiel en Eŭropo. Estas vere, ke sur la Amerika kontinento ne tondras nun mortige kanonoj, nek eksplodas bomboj. Tamen mi ne havas eĉ ombron da dubo, ke la ĉi tieaj homoj estas same frenezaj, kiel tiuj el Eŭropo. Ili estas ĝismedole infektitaj per la malsano, kies nomon vi mem konas; nur la stato de la infekto nun ne estas akuta. Ĉilio estas unu el la plej infektitaj landoj kaj tamen nenie alie mi vidis tiom da mizeruloj, da almozpetantoj kaj da ĉifonvestitaj homoj. Estas apenaŭ kredeble! Sed ĉiuj fieras pro sia ĉileco. Kaj ili eĉ havas ĉiujare specialan feston (Fiesta del Roto Chileno) por soleni sian ĉifonulecon…
La esp-a movado apenaŭ ekzistas. Prezentu al vi, ke la surpapere ekzistanta ĉilia Esp-Ligo havas prezidanton kiu neniam lernis, nek lernos nian lingvon. Fakte mi rilatas, de tempo al tempo, nur kun du esp-istoj. Vi do facile komprenos, ke mi sentas min ekzilita. Tial viaj rakontoj pri la Kopenhaga Kongreso forte vibrigis la kordojn de mia koro kaj mi nun sopiras al regiono de Esperantio, iom pli loĝata ol la ĉi tiea. Vi sendube komprenas, ke mi aludas al mondo, kie la homeco superregus la naturan amon, kiun povas senti homo por la loko, kie li naskiĝis aŭ longe vivis.
Ĉu eblas esperi, ke tia homeco, kiun oni povas sperti en la diversaj ĉefurboj de Esperantio, t.e. la urboj, kie okazas SAT-Kongreso, iam fariĝos ĝenerala? Mi ne scias. Almenaŭ mi ne dubas ke ĉio, kion oni povas fari tiucele igas la vivon vivinda. Kaj tiurilate la SAT-Kongresoj havas netakseblan meriton. Viaj simplaj rakontoj pri spertoj dum la Kopenhaga Kongreso pruvas tion al mi tre klare.
Kaj tia konstato, parenteze dirite, sentigas al mi naŭzon ĉe la penso, ke ekzistas homoj, kapablas bonuzi nian lingvon, kaj kiuj tamen ne partoprenas la esp-an vivon, tial ke per tio ili ricevus neniom da profito, tial ke ilia politika kariero povus eĉ iom domaĝi pro elmontro de esperantisteco – Tial ke ne eblas marksiste pravigi nian movadon…
Mi ne konas la celon al kiu sin direktas la Homaro; mi eĉ ne scias, ĉu ĝi havas celon. Sed pli kaj pli firmiĝas mia konvinko, ke la idealismo, la religieco (ne dogma; mi uzas la vorton laŭ ĝia etimologia senco) estas same necesa, por unuigi la popolojn, kiel ĉiaj utilaj teknikiloj.
Tial ke malofte mi rilatas ĉi tie kun esp-istoj, mi sentas min nun en ekzilo. Sed per la cerbo, per la koro mi estas kun vi, karaj SAT-Amikoj, kaj mi emas kredi, ke iaj nevideblaj fadenetoj interligas nin.

Ni ĉiuj provu vivi saĝe, eĉ inter frenezuloj, kaj vi memoru la konsilojn de E.L. Itanŝa en sia artikolo kun titolo: Ĉiu plenumu sian devon ("S-ulo", nov. 1937).
Elkoran saluton de via
E. Lanti"