El verkoj de E. Lanti/Tuto

El Vikifontaro


EL
VERKOJ
DE
E. LANTI


For la Neŭtralismon!
ATENTIGO PRI LA UNUA ELDONO


Ĉi tiu studeto pri la organizado de nia esperanta movado estas verkita jam de unu jaro. Ĝi aperis en la n-roj 3, 4-5 kaj 6 de "Esperantista Laboristo".

De post tiu tempo Sennacieca Asocio Tutmonda stariĝis definitive, kaj la solvo de la organiza problemo kuŝas nun en la disvolviĝo de nia Asocio. Sed tiu disvolviĝo devas okazi laŭ ĝusta direkto, ne hazarde kaj ĥaose. Ni jam spertis, ke multaj Kamaradoj ne havas ankoraŭ tre klaran ideon pri nia celo. La kvazaŭ religia atmosfero en kiu kreskis la esperantista movado, nebuligas ofte la klaskonscion de fervoraj prolet-esperantistoj. Aliaj, impresite de la ĝisnuna organizmaniero laŭ naciaj sekcioj, emas refali en ian Internacion, similan al la politikaj, nesamlingvanaj organizoj.

Ĉar la studo de Sennaciulo[1] interdividiĝas en tri sinsekvaj n-roj de la gazeto, ni opiniis utila kunigi la tuton en broŝureto, por ke ĉiuj interesiĝantoj povu pli bone prezenti al si la aferon, agi laŭ direkto montrata aŭ rebati la tezon, se ili juĝas ĝin malprava.

Post apenaŭ unujara ekzistado, SAT jam enkalkulas pli ol 900 membrojn. Estas nepre necese, ke ĉiu el ili konu la vojon sekvendan; estas plie necese, ke ni konigu ĝin al la varbotoj.

Tial la Centra Komitato de SAT decidis la eldonon de la jena broŝuro.

Februaro 1922
ATENTIGO PRI LA DUA ELDONO

Kiam, komence de l’jaro 1921, mi publikigis ĉi tiun studaĵeton per la gazeto “Esperantista Laboristo”, mi ja ne dubis pri la praveco de la principoj tien metitaj. Sed, verdire, mi ne antaŭvidis tiel rapidan kreskadon de nia movado laŭ la direkto montrita.

SAT enkalkulas nun pli ol 3500 membrojn. Ĝi posedas ampleksan revuon, kiun legas almenaŭ 7 aŭ 8000 personoj. Artikoloj el tiu revuo estas represitaj en kelkcentoj da plej diverslingvaj gazetoj. Eldonkooperativo eldonis jam kelke da indaj kaj gravaj verkoj. SAT okazigis tri kongresojn, pri kiuj trumpetis plej diversaj gazetoj el ĉiuj landoj. Nia movado eĉ altiris la atenton de registaroj, tiagrade, ke ĉe la Pola Sejmo (parlamento) okazis interpelacio de deputito (s-ro Pankratz) pri la persekutoj, kiuj trafis polajn SAT-anojn.

Multe da aliaj faktoj mi povus citi, por pruvi, ke ni ekiris ĝustan vojon, ke ni entreprenis fruktodonan laboron, kaj ke la esperantistoj, kiuj jam aliĝis al nia organizo, povas ne domaĝi siajn monon kaj penadon.

Tamen hodiaŭ mi preskaŭ bedaŭras pri tiu rapida kreskado. Mi supozas, ke ne ĉiuj aliĝintoj plene konscias pri la celo kaj taskoj de nia entrepreno.

Antaŭ du jaroj mi kriis al la prolet-esperantistoj: For la neŭtralismon! Tiu krio estas ankoraŭ nuntempe oportuna. Ne ĉiuj aŭdis ĝin kaj komprenis ties signifon. En niaj rondoj troviĝas Kamaradoj, kiuj iom honte, duonkaŝe daŭrigas mone kaj age subteni la t.n. neŭtralan esperantan movadon.

Tial la reeldono de ĉi tiu broŝuro respondas al certa bezono. Necesas insiste montri, ke la neŭtralismo de la burĝaj esperantistoj estas nur ŝajna; nur masko, per kiu ili kaŝas hipokrite sian klasan profiton. La sperto montras ĉiutage la pravecon de tiu aserto. Sufiĉas altiri pri tio la atenton de la prolet-esperantistoj, por ke ili mem proprokule vidu la faktojn. Mi tamen citu la sintenadon de la esperanta gazetaro, kiu per silento bojkotas nianmovadon.

Tiaj neŭtraluloj estas ja simple hipokrituloj. Ili ĉiam celis kapti kaj direkti la movadon profite al siaj klaso, negoco aŭ eklezio. Ili okulumis al la Laboristaro nur kun la espero moligi, nebuligi ĝian klaskonscion. Kaj iagrade ili sŭkcesis.

Sed nun, vidante, ke esperanto disvastiĝas en revoluciaj rondoj; ke la laborist-esperantistoj memstare organiziĝas, la "neŭtraluloj" ĉagrenas kaj silentas pri tiu por ili bedaŭrinda fakto. Ekzistas eĉ malnovaj esperantistoĵ, kiuj fariĝis malamikoj de la lingvo internacia, konstatinte, ke la "kara lingvo" estas uzata por kontraŭbatali la "karan patrion", la "sanktajn kredojn", per kiuj oni sukcesis tiom longe teni la proletaron en servuteco.

Kaj tio estas logika – antaŭvidita…

En ĉi tiu broŝureto estas ankaŭ pritraktita la demando pri organizado de la revolucia esperanta movado. La ĝisnuna organizsistemo inter-nacia estas malaprobata kaj montrata kiel necelkonforma por mondlingvanoj.

Estas vere, ke la sennacieca organizbazo estas akceptata de granda nombro da Kamaradoj. Sed oni eraros, opiniante, ke ĉiu emo reveni al la inter-nacia organizprincipo estas sufokita; oni trompus sin volante kredi, ke ĉiuj SAT-anoj estas pretaj plenkonsente kaj plenkonscie laboradi laŭ tiu direktivo. Estas ankoraŭ necese kontraŭbatali ĉian provon reiri al la forlasita vojo, ĉian danĝeron refali en la rutinon.

Senindulge ni kontraŭbatalu la imitaĉan spiriton. Ni lernu tiri ĉiajn konsekvencojn el la mondlingveco. Ni ne imitaĉu la aliajn "Internaciojn" el malsamlingvanoj. Ni kreu novon, penante ĉiuokaze, ĉiurimede fordetrui la malnovon!…

Por tia tasko ĉi tiu modesta broŝuro povas ankoraŭ utili.

Hodiaŭ, se mi farus ĉi tiun studeton, ĉu mi verkus ĝin samforme, samamplekse? Kompreneble, ne. Mi farus certe kelkajn ŝanĝetojn kaj aldonojn. Punktoj nur ektuŝitaj indas esti pli detale pritraktataj. Ekzemple mi pli vaste priparolus la punkton, kie estas nur aludite pri la edukrolo de esperanta organizo tutmonda.

Ĉi tiu studeto devas do esti konsiderata kiel skizo utila por gvidi kaj subteni pli densan kaj ampleksan pritrakton. La legantoj mem tiru ĉiujn konsekvencojn de la ideoj ĉi tie skizitaj. Mi ne dubas, ke ili alvenos al tiu mia konkludo:

For la verdaĉan neŭtralismon esperantan!…

For la patriotismon kaj naciecon!…

Homeciĝu la homo sur la sennaciigita Tero!…

E. LANTI.
Aŭguste 1925.
ANTAŬPAROLO AL LA TRIA ELDONO

Mi certe ne supozis, ke ĉi tiu serio da artikoloj, aperintaj en "Esperantista Laboristo" antaŭ ses jaroj, estos havintaj tri eldonojn en broŝura formo. Ĉi fakto montras, ke la agitvorto: For la neŭtralismon! restas ankoraŭ aktuala, ke ĉi tiu modesta verketo respondas al la bezono ekzistanta en la esperantistaj laboristaj rondoj.

Tri punktoj karakterizas la enhavon de ĉi tiu broŝuro:

1-eNeceso por la laborista esperantistaro apartigi sian movadon de la t.n. neŭtrala;

2-eNeceso tuj uzadi praktike la lingvon;

3-eNeceso en nia organizsistemo tiri ĉiujn logikajn konsekvencojn el nia mondlingveco.

Pri la unua kaj dua punktoj preskaŭ ĉiuj klaskonsciaj esperantistoj konscias.

Rilate la trian punkton, restas ankoraŭ kelkaj necedemaj kontraŭuloj. Kvankam ili neniam povis pravigi la efektive nepravigeblan tezon, ke samlingvanoj devas imiti la ne samlingvanojn en ilia organizformo, tamen niaj "internacianoj" daŭrigas revi pri starigo de ruĝ-verda internacio.

Tio ne estas miriga. Tiuj Kamaradoj estas ĉefe okupataj per la propagando de esperanto; ili sekve kutimas agadi preskaŭ nur laŭ la nacia skalo kaj sekve tute nature emas opinii, ke la kunigo de naciaj asocioj en iun internacion, plej bone solvus la problemon pri la organizado de l’ tutmonda esperantista movado.

Sed la Kamaradoj, kiuj precipe okupiĝas pri la praktika aplikado de esperanto, aŭ kiuj bone komprenas la gravecon de tia aplikado, pli klare vidas, ke la ĝusta solvo ne kuŝas en la simpla, rutina imitado de la ne-samlingvanoj.

Necesas tamen diri, ke neniam mi opiniis, ke nuntempe la naciaj esperantaj asocioj estas nenecesaj. Sed oni ankaŭ povas jam antaŭvidi la tempon, kiam nia lingvo estos tiom larĝe kaj ĉiufake aplikata, ke ne plu necesos speciala aparato, t.e. nacilingvaj asocioj, por ĝin propagandi. La pli kaj pli ampleksa aplikado de esperanto sufiĉos por ke ĝi mem disvastiĝu en la amasoj.

Tial venos la tempo, kiam la plej obstinaj rutinemuloj devos ankaŭ konsenti pri la tria punkto el la enhavo de ĉi tiu broŝuro.

E. LANTI.
Aprile 1928.
I
FOR LA NEŬTRALISMON!

Direktivo. – Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, – mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankau iel estas aganto en la naskigado de la fenomenoj.

Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri organizado de la esperanta movado en revoluciemaj medioj, en la postmilita, kriza, klasbatala periodo nuna. Mi ne pretendas alporti tute pretigitajn verojn. Se nur mi sukcesos veki la atenton kaj intereson de la Kamaradoj ĉiulandaj pri tiu problemo, mi konsideros, ke mia peno ne estis sen rezulto.

Nur rimedo. – La vivo estas batalado. Tiuj venkas kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.

Ni estas sennacianoj, almenaŭ interaciistoj, nepre kontraŭkapitalistoj, mondlingvanoj, esperantistoj.

Tial ke ni estas sennacianoj, ni propagandas mondlingvon. Ĉar ni opinias, ke la esperanta movado estas nun la plej taŭga forto por rapide triumfigi la ideon pri Universala Lingvo, ni propagandas esperanton. Ĝi estas por ni bezona ilo por trafi nian idealon. Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon.

Se fi-komercistoj, militistoj, ĝendarmoj, juĝistoj, ekzekutistoj lernas kaj uzas esperanton, tio ne signifas, ke nia idealo baldaŭ realiĝos.

Por konvinkiĝi pri la praveco de tiu aserto, oni legu jenon, ĉerpitan el "Espero Katolika" (Januara n-ro, 1921). Temas pri la 7-a kongreso de la katolika esperantistaro:

"Dum tiu kongreso en Graz, oni devos fondi fortegan internacian armeon kontraŭ la potencoj de blinda renverso, kontraŭ la materialisma bolŝevismo, la danĝera anarkismo, la kontraŭ-eklezia agado de la framasonaro, ktp…"

Tiel la katolikaro jam uzas esperanton por kontraŭstari nian agadon, por malhelpi nian liberiĝon.

Kiel alian pruvon, ke esperanto estas nur ilo, ne povas esti alio ol rimedo por bonaj aŭ malbonaj celoj mi aldiru:

Dum la milito, la germana registaro uzis esperanton por sia eksterlanda propagando. En Paris, la komitato "Por Francio per Esperanto" ricevis monon de la franca registaro por kontraŭagadi la germanan propagandon. Sekve esperanto estis uzata de registaroj por iliaj krimaj, hontindaj celoj.

Jen pruvite, ke internacia lingvo ne povas esti per si mem liberigilo; ĝi estas tia nur en la manoj de liberigantoj.

Burĝeca atmosfero. – Aliflanke, oni povas rimarki, ke la esperanta neŭtralismo nebuligas la vidon al klaskonscio. Kontakte kun la burĝoj la esperantistaj revolucianoj tendencas al dandismo, al emo pri nomkonigado kaj aliaj burĝecoj. Estas vere amuze – aŭ plorinde – konstati, ke la t.n. laboristaj[2] grupoj neniam forgesas, en raportoj senditaj al la redakcioj de esperantaj ĵurnaloj, meti la nomojn de la prezidanto, subprezidanto, kasisto, subkasisto, ktp., ktp.

Kredeble en la koro de ĉiu "laboristo" dorme kuŝas burĝa spirito.

Pro ĉiuj tiuj ĉi supre parolitaj motivoj estas nepre necese enŝovi en nia esperanta propagando sanan spiriton. Ni zorgu, ke la movado por universala lingvo ne estu putrigota de la burĝecaj miasmoj en kiuj nun ĝi kreskas.

La sperto jam montris, ke la plej belaj inventaĵoj, kiam ili estas en la manoj de la kapitalanoj, anstataŭ helpi alla liberigo de l’ Homaro utilas al ĝia malfeliĉo. Sufiĉas nur citi unu ekzemplon: kiam la aviadiloj konkeris la ĉielon, multaj naivuloj diris, ke tiu grava progreso forstrekos la landlimojn. Nu, kion ni vidis dum la mondmilito? Tiujn mirindajn flugmaŝinojn la militistoj uzis por dissemi mortigilojn super prosperaj urboj. Infanoj, maljunuloj, malsanuloj estis mortigataj per la bomboj faligataj de la belaj aparatoj, inventitaj por malaperigi la landlimojn!

Ni do ĉesu esti naivuloj. Esperanto malhelpos la militon! Ne, tute ne, se ĝi estas uzata de la militokazigantoj. Por ke esperanto estu bonfara ni ĝin metu en la manojn de la bonfarantoj.

Neniam ni malatentu pri la malbonfareco de la fiburĝaro kapitalana. Senĉese ni orientadu nian agadon cele al la renversiĝo de tiu potenco. Ni organiziĝu konforme al tiu neforgesinda direktivo.

Homaranismo. – Zamenhof mem komprenis, ke lingvo helpa ne sufiĉas por konduki la mondon al Paco. Tial li parolis pri "interna ideo" de esperanto, pri "homaranismo".

Kio estas tiu doktrino? Nur elpensaĵo de bonkora viro, de religia idealisto liberkreda:

"La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco".

Mankis al la aŭtoro de esperanto klara koncepto pri senĉesa interbatalado ekzistanta, pli-malpli akre, inter la socialaj klasoj. Li ne vidis, ke la militkaŭzoj kuŝas en la principoj mem, sur kiuj estas bazitaj la interhomaj rilatoj.

Tamen lia celo esence similis la nian. Li deziris unuigi la homojn en "grandan rondon familian". Sed toleremo pri religio, raso aŭ nacio, kaj ebleco interkompreniĝi ne sufiĉas por forigi malfratecon kaj estigi justecon. Kaj kie ne estas Justeco, tie latente kuŝas milito.

La homaranismo Zamenhofa povos kreski nur en socialisma mastrumado.

Por liberiĝi kaj paciĝi la homaro bezonas renversi ĉiujn barojn inter la homoj.

Neebleco interkompreniĝi estas unu el la baroj. Esperanto estas bezona sed ne sufiĉa rimedo por liberigi la homojn. Ni jam vidis, ke ĝi eĉ povas malutili al ni en la servo de sklavigantoj. Konsekvence ni helpu meti la ilon nur en la manojn de niaj amikoj. – Deduktiĝas el tio, ke kontraŭkapitalistoj logike ne povas kunlaboradi kun iuj ajn esperantistoj.

Komence tiu kunlaborado povis esti utila. Tiam, temis ja pruvi, ke artefarita lingvo povas interkomrenigi la homojn; temis triumfigi la ideon mem pri lingvo helpa.

Sed jam farita estas la pruvo; ŝanĝiĝis la situacio; sekve nia agadmaniero ankaŭ devas ŝanĝiĝi.

Nune, kunagado estas logike akceptinda nur inter samcelanoj. Socialistoj, sindikatistoj, komunistoj, anarkistoj, unuvorte ĉiuj revolucianoj[3] povas, devas kuniĝi por pli efike trudi la alprenon de esperanto al la revolucianaro.

Akceptebla kunlaborado. – Ĉu tamen niaj kontraŭuloj ne povas utili al ni, je la lingva vidpunkto? Ĉu ne estus danĝere rifuzi ĉiun interrilaton kun ili? Ĉu ni, ekzemple, devas havi apartan Esperantan Akademion!?…

Eĉ kiam samlingve oni parolas, por sin interkompreni estas necese ne kunmiksi ĉiujn demandojn.

Kiam revolucianoj laboras, gvidate de iu ajn teknikisto, ĉu ili kunlaboras laŭ la senco, kiun pli supre mi donis al la nedezirinda kunlaborado? Kiam niaj rusaj Kamaradoj utiligas la teknikkapablecon de iuj caraj generaloj, ĉu ili kunlaboras kun la carismo? Ĉiutaĝe ni uzas monon. Ĉu ankaŭ pro tio ni kunlaboras kun la financistoj?

Nia interkomprenigilo devas esti kiel eble plej perfekta. Ĉu ne estus stulte malatenti la konsilojn de la perfektigantoj? La lingvistoj estas niaj teknikistoj. Ni ne kunlaboras kun ili, kiam ni obeas iliajn konsilojn.

Sur tiu kampo plena neŭtralismo estas ebla, pli ĝuste, nepre necesa. Ne ekzistas scienco katolika aŭ komunista; ekzistas Scienco. Kiel klaso, la burĝaro posedas sciencon, klerecon. Kiam proleto sukcesas kleriĝi, li kvazaŭ ŝtelas la scion de la burĝa klaso. Ĉiuj, kiel eble plej ni ŝtelu ja burĝaron!… Estas tute saĝe, ke neklera laboristo lernu esperanton ĉe kurso de klera kontraŭulo; estus sendanĝere, ke revoluciulo ĉeestu esperantan kurson, faratan de policano. La scio akirita ĉe policano povos utili por kontraŭagadi la malbonfaron de la polico. Sed estus vere tro stulte helpi la propagandon de esperanto ĉe policanoj, ĉe iuj ajn el niaj kontraŭuloj.

Tamen jen kio okazas, kiam naive kaj senpripense oni propagandas laŭ neŭtralisma metodo.

For la neŭtralismon!

II
POR-ESPERANTA ORGANIZADO

Varbado. – En la antaŭa ĉapitro mi pruvis, ke konsekvencaj revolucianoj ne povas konsideri la poresperantan propagandon kiel celon; ke logike nur samcelanoj povas kunlaboradi kune. Restas nun esplorende, kia estas la plej trafa maniero por nin organizi.

Firme konvinkite, ke lingvo universala estas nepre necesa por atingi nian celon, ni devas varbi al esperanto niajn samcelanojn. Por tiu varbado, ni bezonas nacilingve presitajn propagandilojn kaj lernilojn. Estas do necese grupiĝi loke por organizi kursojn, regione eĉ nacie[4], por havigi al ni bonkondiĉe la varban materialon necesan.

Gazeto en nacia lingvo povas ankaŭ esti konsiderata kiel necesa varbilo tie, kie ne estas eble aperigi notojn aŭ artikolojn en neesperantaj ĵurnaloj. Ĉiel oni devas tamen klopodadi, por ke ĉiuj laboristaj gazetoj pritraktu la temon pri lingvo internacia, samkiel tio jam okazas pri kooperativismo, feminismo aŭ sporto.

Sed por sukcese klopodadi estas ankaŭ necese, ke ni havu sintenadon konsekvencan rilate al la interklasa batalado. Ĉe redakcia komitato de revolucia gazeto, ĉu dece ni povas glori pri sukcesa kongreso de esperanto, honore prezidita de reĝo, aŭ de alia moŝtaĉo, kaj benita de la papo?! Ne, ĝi restus ridinda. Pro tio, ke la ĝisnuna esperanta movado estis prilaborata en burĝaj medioj estas tiom pli necese nin montri tre nekompromisemaj. Ni devas nin organizi tiel, ke iel ajn oni ne povos riproĉi al ni pri eksterklasa, kvazaŭ perfida agado.

La sinceruloj helpos nin. – Meze de la t.n. burĝaj esperantistoj, se troviĝos personoj sufiĉe sinceraj por ne atenti pri la profito de sia klaso, ili komprenos tion kaj helpos nin por plirapidigi la triumfon de esperanto. Estas ja de multaj konsentite, ke la Internaciistaro estas la plej bona grundo por semi la ideon pri lingvo internacia. Se sinceraj neŭtraluloj ne helpos, ni rajtos demandi ilin: "Kion vi opinias pri terkulturisto havanta du kampojn, unu ne- kaj la alia tre fruktodona, kaj kiu tamen prisemas prefere la unuan?" Ili devos konsenti, ke tiu terkulturisto estas ĉu stultulo, ĉu havas nekonfesindajn motivojn por tiel agi.
La situacio de la neŭtralaj esperantistoj rilate la propagandon tute similas tiun de la supre parolita terkulturisto. Se ili ne helpos, ni rajtos diri: "Vi estas stultuloj aŭ hipokrituloj, sed tre certe ne sinceraj esperantistoj".

Grupiĝinte loke, nacie aŭ samlingve kaj sin arminte per bonaj, trafaj[5] propagandiloj, la varbistoj povos sukcese almiliti la indiferentecon de la revolucianaro pri esperanto. Klopodante ĉe la gvidantoj, ili estos aŭskultataj, ĉar ili parolos je la nomo de organizo.

Rilate al la oficialaj rondoj. – Mi liveris jam sufiĉe da motivoj por montri la netrafecon de la neŭtrala propagandmaniero kaj la nepran necesecon de laŭpartia organizado. Sed estas ankaŭ aliaj pli konvinkaj.

Jam en multaj urboj la estraro estas ĉu socialista, ĉu komunista. Povos okazi – jam okazis – ke subvencioj estus voĉdonataj por la esperanta propagando. Se ne ekzistas laborista organizo, la mono estos donacata al burĝa societo, kiu ĝin fuŝuzos por propagandi ĉe policistoj, komercistoj aŭ aliaj subtenantoj de l’ kapitalismo. Estas do nia devo zorge klopodadi por ke ĉiu monhelpo estu enkasigota de niaj organizoj[6].

Se tion ni ne faros, ni montros bedaŭrindan nekapablecon por labori al nia liberiĝo.

Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke universala lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel cetere ĉio scienca: Internaciismo estus ja nur revo se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj ktp. Vole nevole, la scienculoj laboras por tutmonda revolucio. Sed ĉu necesas longe pripensadi por konkludi el tio, ke sciencaj rimedoj estas ju pli revoluciigaj, des pli ili estas en la manoj de konsciaj revoluciuloj. Nia poresperanta agado estu do inspirita de tiu evidenta vero. Ni dediĉu nian tutan energion al propagando ĉe niaj klasaj organizoj.

La komercistoj propagandu en komercistaj rondoj, la katolikoj en katolikaj medioj, ktp. – kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esperanton.

Sed se ni estas laŭklase organizitaj, la monsumoj voĉdonataj de komunumoj aŭ de parlamentoj devas esti disdonataj inter ĉiuj esperantaj organizoj proporcie je la nombro de la membroj. Tiel la neŭtraluloj ne povos misuzi la monon laŭ sia bontrovo, kiel jam ofte okazis.

III
PER-ESPERANTA ORGANIZADO

Esperanto tuj utilu. – Mondlingva movado bazita nur sur naciaj organizoj estas kvazaŭ unukrura, ne ekvilibreca kaj kondamnita je pereo.

La sperto montras, ke estas pli facile varbi iun al esperanto, ol fari, ke la varbito iĝu vera praktikanto de la lingvo. Kaj kiam oni ne praktikas, la intereso pri la afero baldaŭ forperdiĝas. Milionoj da lernolibroj estas disvenditaj; milionoj da personoj eklernis la lingvon. Tamen, malgraŭ tio, oni povas diri, ke la rezulto akirita dum multjara propagando ne respondas al la foruzitaj penoj de la propagandistoj. Malgranda estas la nombro de ellernintoj kaj praktikantoj.

Tiu nekontentiga konstato devenas el tio, ke oni ne sufiĉe prizorgis la praktikan flankon de la afero. Mi tute ne pretendas, ke nenio estis farita tiudirekte, sed nur insiste diras, ke oni devas kiel eble plej klopodadi por igi la lingvon tuj utila. En nia organizota movado ni do estu senĉese inspirataj de tia zorgo.

Kial utiligi la lingvon? – Ni ne bezonas helpan interkomprenigilon por interparoli kun niaj samlandanoj. Por utile praktiki esperanton estas do necese transiri la landlimojn.

Ĉar ni estas idealistoj, celantaj al tutmonda paco, al regno de l’ justeco sur la tero, ni devas kiel eble plej ofte interrilati kun niaj ĉiulandaj samidealanoj. Pere de nia komuna lingvo devas estiĝi spirita trafluado super ĉiuj ŝtatlimoj. Konstanta interrilatado kreskigos en nia koro supernacian senton. Ĝi estos kvazaŭ kontraŭveneno por la finacieca edukado, kiun la ŝtato trudas al ni. Ĝi estos ia spirita higieno kontraŭ la naciecaj miasmoj, kiujn ni senĉese enspiras meze de la ŝovinisma atmosfero, kreita de la registaroj. Uzante kiel eble plej ofte artefaritan lingvon, ni enkarnigos en ni ecojn taŭgajn por igi nin veraj mondcivitanoj. Ni ne povas tro taksi la gravecon de tiu fakto. Tie kuŝas la esenca revoluciigeco de esperanto. Senĉese interrilatante kun niaj ĉiulandaj Kamaradoj ni povos pro tio prave fieri, ke ni estas la plej konsekvencaj el la t.n. internaciistoj.

Kiel utiligi la lingvon? – Por ke la Kamaradoj povu profite interrilatiĝi estas necese, ke ili estu grupiĝintaj en iu asocio, kies centra organo kolektos kaj eldonos la adresojn kaj ebligos ĉiuspecajn servojn: korespondado, dokumentado, kongresoj, vojaĝoj, eldono de gazeto, de trafe bona literaturo ktp.

Se ni supozas, ke la esperantistoj estas jam grupiĝintaj en nacilingvajn por-esperantajn asociojn, tuj estiĝas ĉe la spirito la penso pri kunligo de tiuj grupiĝoj en iun "Internacion". La rutino estas granda potenco, kiun oni ĉiam devas kontraŭbatali, eĉ ĉe si mem.

Estas vere, ke ĝis nun ĉiuj "internacioj" stariĝis sur naciaj asocioj. Unue tion trudis al ili la nesamlingveco de la membroj; due tiuj naciaj asocioj havas saman taskon: batali kontraŭ la politika kaj ekonomia fortoj de siaj respektivaj registaroj; dum la por-esperantaj asocioj ne havas la saman taskon, kiel la per-esperanta. La unuaj celas per nacia lingvo varbi por esperanto; la dua celas ebligi la uzadon de nia lingvo laŭ tutmonda skalo.

Estus tute netrafe kompari la politikajn organizojn kun la esperantaj.

Ni ne estas malhelpataj de la lingvaj baroj; ni ne havas similan taskon, kiel tiujn de la "Internacioj". Se do ni imitus la ĝisnunan organizmanieron, ni kvazaŭ similus al homo, havanta aŭtomobilon, kiun li trenigas per ĉevalo.

Nia per-esperanta organizo povas logike kaj celkonforme esti nur supernacia, sennacieca.

Niaj legantoj bonvolu atente pririgardi la skemon, metitan sur la sekvanta paĝo. Ili tuj ekvidos la diferencon, ekzistantan inter internacia kaj supernacia organizoj.

Lingvaj institucioj. – Per-esperanta organizo ne povas seninteresiĝi pri la ilo, kiun ĝi uzas.

Ekpaŝante sur ĉi tiun kampon, objektiva esploranto konstatas, ke tie kuŝas plena neorganiziteco kaj eĉ senrajteco.

En la oficiala jarlibro (1920) de UEA oni povas legi: "esperanto kaj la kontrolado de ĝia evoluo estas komisiitaj al Lingva Komitato (L.K.), kies anoj estas elektitaj de la L.K. por 9 jaroj inter kandidatoj proponitaj de la Akademio. La Esperanta Akademio estas supera laborkomisio, elektita de la L.K. por 9 jaroj kaj potrione rebalotata ĉiun trian jaron. Dum la milito tiuj institucioj ne funkciis kaj estas reorganizotaj".

La samon diris S-ro Warden ĉe la XII-a Kongreso. Kaj se oni volus funde esplori ĉi tiun punkton, oni verŝajne alvenus al konkludo, ke niaj lingvaj institucioj kuŝas sur nenia jurbazo[7].
F = fako; g = grupo; I = Internacio; i = individuo; N = nacio; R = regiono.

La fig. 1 montras la laŭnacian organizmanieron; la fig. 2 tiun de Sennacieca Asocio Tutmonda. Al ĉi tiu lasta, individuo povas senpere aniĝi, kvankam ne estante membro de iu ajn grupo; dekmembra grupo povas anigi nur 8 el siaj membroj, se la 2 aliaj ne konsentas. Ĉar estas kotizo por la grupo kaj kotizo por SAT, la afero estas do tute facile aranĝebla. F montras fakan organizon, povantan aniĝi laŭ aparta maniero, tial ke oni supozas, ke ĝi jam estas internacie organizita.

Ne estas nia intenco malice ĉikaneti niajn teknikistojn. Ili daŭrigu dormeme deĵori kiel gardistoj de la netuŝebleco de l’ Fundamento!

Sed eble venos tago, kiam la esperantistaro volos serioze organizi siajn lingvajn instituciojn. Tiam, sed nur tiam, ni povos konsideri kian kunhelpon povos alporti nia Asocio, kaj kian sintenadon ĝi devos havi tiurilate.

Ĝis tiu tempo, ni do ne atentu pri senrajtaj organoj kaj konsideru laŭsence, ne laŭvorte, la Fundamenton, kiel nian solan lingvan inspiranton kaj unuecgarantianton.

Kritikoj estas petataj. – Trastudante diversajn punktojn pri nia organizota movado, ni vidis, ke esperanto ne povas esti konsiderata kiel la celo de nia agado, sed nur kiel ilo por atingi nian celon: la forrenversiĝon de l’ kapitalisma sistemo, kies unu el ĝiaj plej fortaj kolonoj estas la intergenta malamo – rezulto de neebla interkompreniĝo inter la ĉiulandaj proletoj – kaj starigon de socio bazita sur justeco, ekvivalenteco kaj firmigata de frateca, sennacieca sento.

Mi montris, ke la varbado por esperanto ĉe niaj samidealanoj bezonigas naciajn, aŭ pli ĝuste samnacilingvajn asociojn; kaj ke, por profite uzi la lingvon, estas necese transpaŝi la eksterlandan kampon. Tial ni, mondlingvanoj, devas krei novajn formojn de agado; ni devas adapti nian akiritan ilon al ĝia funkcio, kaj tiucele formalatenti la ĝisnunan asocisistemon de la pli-malpli fiaskaj "internacioj".

Preterpasante mi ekvidigis, ke la esperantaj oficialaj institucioj estas en plena neorganiziteco kaj eĉ sen jura bazo.

Mia sola deziro estas servi la Veron. Mi kutimas submetiĝi antaŭ la faktoj. Se mi eraris, oni bonvolu montri la erarojn. Mi petas nur, ke oni konsideru objektive kaj ne sentimente la pridiskutaĵon.

Oni ne forgesu, ke ni estas nun en 1921, ne en la naskiĝa jaro de la Zamenhofa lingvo. La ilo estas nun forĝita kaj elprovita. La demando estas jena: Ĉu ne pli utilas por nia celo enkonduki esperanton en la tendaro de niaj samcelanoj, ol en tiu de niaj hodiaŭaj kontraŭuloj kaj morgaŭaj malamikoj? Se oni respondas jese al tiu demando, kiaj estas la plej trafaj propagandrimedoj?

Se oni pruvas al mi, ke esperanto estas per si mem sufiĉa liberigilo, ke laŭklasa organizado estas malutila al nia propagando; ke ni, mondlingvanoj, devas tamen grupiĝi laŭ internacia maniero, unuvorte, ke ni devas daŭre sekvi la ĝisnun trabatitan vojon, mi estas preta kunlabori kun ĉiuj reĝoj, episkopoj, generaloj, ekzekutistoj kaj aliaj eminentuloj kaj ankau aliĝi al la IV-a Internacio – esperantista!

Ĝis oni estos liverinta al mi konvinkigajn pruvojn, mi ne laciĝos diri al la samklasanoj:

Ni fosu nian propran sulkon.
DIFINOJ

Burĝo. – 1. Mezklasulo, ne nobelo, ne proleto. – 2. Homo, havanta kapitalon kaj ekspluatanta laboristojn. – 3. Homo, ne progresema, ne deziranta ŝanĝi la ekzistantan sociordon. Proleto povas esti burĝmensa; homo havanta burĝan pozicion povas tamen ne havi burĝan menson.

Internaciismo. – Politika sistemo, kiu celas trovi kompromison inter la naciismo kaj la postuloj de la pli kaj pli malvolviĝantaj produktofortoj, kiuj tendencas nepre ignori la landlimojn. La internaciismo volas gardi la sendependecon de ĉiuj nacioj, konservi la naciajn kutimojn kaj lingvojn, unuvorte ebligi la malvolviĝon de la diversaj "naciaj gentoj".

Sur la ekonomia kampo, la paco estus certigata (?) per starigo de supernacia institucio, kiu zorgus por interkonsentigi la ofte kontraŭajn interesojn de la diversaj sendependaj nacioj.

Kelkaj internaciistoj konsentas pri starigo de internacia helpa lingvo.

Patriotismo. – Religio, kies origina bazo estis la tero, kie vivis, mortis kaj diiĝis la prapatroj. Laŭ la daŭro de l’ jarcentoj, la ideo aliiĝis kaj samiĝis kun la amo, fideleco kaj memoferemo al iu nacio (patrio). La patriota religio, perdinte sian dekomencan bazon, daŭras ekzisti dank’al artifikaj rimedoj: instruado en la lernejoj, propagando per gazetoj kaj libroj, per paroladoj, manifestacioj, ktp.

La armeo kun siaj standardoj estas la simbolo de la patrio kaj la soldato ĝia pastro. La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso.

Proleto. – Homo, kies vivrimedoj estas la nura vendo de sia laborforto. – Proletaro. Klaso de la proletoj.

Revolucio (socia). – Kompleta aliiĝo en la spiritoj, en la moroj kaj en la juraj rilatoj inter la homoj. La forigo de la sklaveco, de la servuteco, estis revolucioj. La forigo de la salajreco estos ankaŭ revolucio.

Rimarko. – Se ĉie la supre parolita aliiĝo okazus samtempe ĉe la grandega plimulto da homoj, revolucio povus okazi pace. Sangaj politikaj bataloj kaj forrenverso de registaroj ne ĉiam signifas efektivigon de revolucio. Oni ne devas samigi la vortojn revolucio kaj ribelo.

La ŝanĝoj en la produktomanieroj okazigas aliiĝojn en la spiritoj. Tial ke ne ĉie kaj samtempe okazas tiuj aliiĝoj, oni bedaŭrinde ne povas esperi la efektiviĝon de senperforta revolucio.

Por efektivigi revolucion, necesas ribeli; sed ne ĉiu ribelo estas revolucio.

Sennaciano. – Homo, kiu aprobas principe la sennaciismon.

Sennaciismo. – Kultura doktrino kies ĉefaj celoj estas: 1. Malaperigo de ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj konsiderataj kiel sendependaj unuoj; 2. Mondmastrumado kaj raciigo de la produktado laŭ sciencaj metodoj; 3. Unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj; 4. Starigo de racie artefarita lingvo universala, uzota kiel la sola kulturlingvo.

Pravigo – La sennaciismo sin apogas sur la historia materialismo, kiu instruas, ke la produktofortoj tendencas al senĉesa malvolviĝo kaj interplektiĝo, kio neeviteble estigos mondekonomion. Tial ke la ideologia superstrukturo, rezultanta grandparte el la produkt- kaj vivkondiĉoj de la homoj, ĉiam malfruas rilate al la ŝanĝoj okazintaj en la produktorimedoj, la sennaciismo celas instrui la homojn racie – ne naciece aŭ religiece, kio finanalize estas la samo – por tiel glatigi la vojon al la historia procezo.

Rimarko. – Principe, la historia procezo povus alkonduki la homan socion al ĝia lasta stadio de malvolviĝo, t.e. al sennacieca stato, per la rimedoj de l’ kapitalisma imperialismo. Fakte, ekzistas en ĉi tiu lasta sistemo internaj kontraŭecoj, kiuj kreas grandan riskon je pereigo de la civilizacio per science organizitaj militoj. Tial la sennaciismo sin apogas sur la proletara klaso, kies interesoj estas tutmonde la samaj. La klasbatalo ja instigas kaj devigas la ekspluatatan klason al pli kaj pli larĝa unuiĝo, kaj tio okazigos la forrenverson de l’ ĥaosa kaj krimoplena reĝimo kapitalista.

Konsekvence la proletara sennaciismo havas nenion komunan kun la kapitalista imperialismo aŭ kun la burĝa kosmopolitismo.

Sciigo. – La sennaciisma doktrino estas jam nun embrie aplikata de Sennacieca Asocio Tutmonda en ĝia organizformo. Multaj (ne ĉiuj) membroj de tiu organizo celas fariĝi konsciaj sennaciuloj. Ili tamen opinias, ke necesas unue esti lerninta kaj praktike aplikinta esperanton, t.e. sennaciecan lingvon, dum kelka tempo, por povi kompreni la priparolitan doktrinon. Tial ili ne propagandas ĝin ekster esperantistaj rondoj.

Sennaciulo. – Homo, kiu konscie celas kaj ĉiel eble provas jam nun konformigi siajn pensojn, sentojn kaj agojn al sennaciismo.
La Laborista Esperantismo
ANTAŬPAROLO

Laŭ plej freŝdata statistiko, ekzistas nuntempe en la mondo 126.000 esperantistoj. El tiu nombro pli ol la duono certe estas ĉu simplaj laboristoj, ĉu batalantoj por la emancipo de la laborista klaso. Ekzistas do jam sufiĉe larĝa kampo por diskonigi la celon kaj taskojn de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Temas konvinki la neorganizitajn esperantistojn laboristajn pri la neceso aliĝi al nia movado; temas ankaŭ liveri al la nunaj anoj direktojn por ilia agado. Estas ja konstatebla fakto, ke multaj SAT-anoj ne komprenas ĝuste la signifon kaj karakteron de nia organizo. Kvazaŭa programo estas do necesa por helpi al ili en ilia orientiĝo por propagandi kaj apliki esperanton.

Ni titolis ĉi tiun verketon: La Laborista Esperantismo, por diferencigi nian movadon de la t.n. neŭtrala, kiu sin bazas sur la simpla esperantismo, difinita jene ĉe la I-a Universala Kongreso de Esperanto:

"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj nenion celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas".

Leginte la ĉi-supran citon, ĉiu klaskonscia laboristo bone komprenos, ke li ne povas konsenti kun tia mallarĝa difino pri esperantismo. Ni ne havas la naivecon kredi, ke esperanto povos resti eterne nur helpa interkomprenilo kaj ne elpuŝos la naciajn lingvojn. Nia esperantismo jam nun tiras ĉiujn konsekvencojn el la estonta fakto de komuna lingvo tutmonde uzata. Aliparte esperanto ne estas por ni "neŭtrale homa", sed ilo por faciligi nian batalon kontraŭ la kapitalisma ekspluatado.

La verketo: For la Neŭtralismon! faris negativan laboron, en tiu senco, ke ĝi celis nur montri la neceson por la esperantistaj laboristoj aparte organiziĝi. Tiu broŝuro jam havis tri eldonojn, kio montras, ke ĝi trovis bonan akcepton ĉe nia popoleto.

Ĉi tiu dua verketo celas fari pozitivan, konstruan laboron. Ni esperas, ke ĝi ne havos malpli da sukceso ol la unua.

E.L.
18. Julio 1928.
LA LABORISTA ESPERANTISMO
I
CIVILIZECO KAJ ARTEFARITECO
Kio karakterizas plej bone la evoluadon de la Homaro, tio estas ĝia tendenco eliri el mistika stato kaj celadi al racieco. En la plej primitivaj epokoj, la elpensemo de l’ homo igis lin artefari ilojn por ĉasi kaj sin defendi. La fabrikado de plej simpla objekto postulas la obeon al fizikaj leĝoj. Tial racieco povis iom post iom enpenetri la homan cerbon. La konstruado de domoj, de ŝipoj, la fabrikado de iloj kaj finfine de treege perfektaj kaj delikataj aŭ potencaj maŝinoj okazis samtempe kaj paralele kun la kreskado de la racio en la homa menso.

En la bonstato de l’ homo, ĉiu progreso estas ligita intime kun artefariteco. Artefaritaj estas niaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Plej bonaj fruktoj kreskas ĉe kulturitaj arboj, kaj oni povas eĉ diri, ke ili ankaŭ estas iel artefaritaj; ili almenaŭ estas arte kreskigitaj. La homo fariĝis la "reĝo de l’ naturo" dank’al sia kapablo arte aliigi la medion, en kiu li vivas. La besto sin adaptas al la medio; la homo adaptas la medion al si.

La civilizo estas rezulto de raciigado. Sed tio okazis ĝis nun preskaŭ senkonscie, plej ofte senmetode kaj nur laŭ limigita skalo. Ni eniras periodon[8], en kiu ekzistas tendenco, konscie, metode kaj grandskale[9] ĉion raciigi. La ennaskita elpensemo de l’ homo estas sendube ia vivilo. Hodiaŭ la scienco, la tekniko – rezulto de la malvolviĝanta racio en la homa cerbo – fariĝas kvazaŭ socia, kolektiva vivilo.

La fervojoj kaj vaporŝipoj, la aviado kaj senfadena telegraf- kaj telefonio malgrandigas la distancojn tiagrade, ke homoj el diversaj kontinentoj baldaŭ sentos sin kvazaŭ ili estus najbaroj. Ekzistas nehaltigebla tendenco al normigo, tipigo en la produktado. La mondo unueciĝas, dank’al senĉese malvolviĝanta tekniko. La Racio, la Artefariteco triumfas.

Estas tamen kampo, sur kiu ĝis nun la racio malmulte enplantiĝis. Ni aludas pri la multlingveco, ekzistanta en la mondo, kiu metas barojn inter la homoj el diversaj mondpartoj. Lokomotivoj kurantaj sur reloj en Eŭropo, en Ameriko, en Azio, en Afriko estas proksimume la samaj kaj povas esti kondukataj de ĉiu ajn maŝinisto. Aŭtomobilo aŭ aeroplano fabrikita ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, ĉu en Novjorko, ĉu en Moskvo aŭ en alia urbo povas tuj esti kondukata de fakulo. La samon oni povas diri pri ĉio, kion produktas grandskale la moderna tekniko.

Sed en kelkaj partoj de l’ mondo, homoj vojaĝantaj per rapidaj veturiloj baldaŭ renkontas aliajn homojn, kun kiuj ili ne povas interkompreniĝi, tial ke ili parolas malsaman lingvon. Ili uzas samajn ilojn, sed tiujn ilojn ili nomas per malsamaj vortoj. Sur la lingva kampo regas ankoraŭ la mistika primitiva stato. Ĉi tie ankaŭ necesas raciigadi.

Antaŭ kelkdekoj da jaroj, eĉ lingvistoj opiniis, ke lingvo estas kvazaŭ viva organismo; ke sekve estas tute ĥimera la provo starigi racie artefatitan lingvon. Same plej famaj kaj kleraj homoj neis siatempe la eblecon veturi per vapormaŝinoj. Aliaj mokis la "fantaziulojn", kiuj provis imiti la birdojn kaj flugi per artefaritaj aparatoj…

Hodiaŭ la lingvo-scienco instruas, ke lingvo estas socia institucio tradicia; ke la homa volo senĉese influas en lingvaj aferoj. Plej aŭtoritata lingvisto skribis antaŭ nelonge: "La ebleco starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan kaj la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvitaj per la praktiko. Vana estas ĉia teoria diskutado: esperanto funkciis[10]". Kaj en la sama libro la aŭtoro konkludis: "Nur artefarita lingvo povas doni al la internaciaj rilatoj la praktikan kaj simplan ilon, kiu mankas por ili."

Racieco komencas penetri ankaŭ sur la lingvan kampon…

II
VIVA ARTEFARITA LINGVO
La bezono de tutmonda interkomprenilo jam delonge ekzistas. Pro tio troviĝis homoj, kiuj provis arte kontentigi tiun bezonon. Estis faritaj multaj provoj por starigo de artefarita lingvo. Pensemaj homoj jam delonge rimarkis, ke la t.n. naturaj lingvoj entenas multe da komuna, precipe radika materialo; ili konstatis, ke en tiuj lingvoj svarmas la esceptoj, la kontraŭdiroj kaj diversaj absurdaĵoj. Ili penadis por krei racian lingvon, en kiu regus ordo, simpleco, reguleco.

Sed racieco kaj artefariteco devas ĉiam sin apogi sur konkretoj; aliel la elpensemo similas nur fantazion. Multaj projektoj de artefaritaj lingvoj tute fiaskis, tial ke ilia bazo ne radikis en la vivo. La tuta konstruo ŝvebis en aero, konsistis en abstraktoj kaj ne trovis apogilon en la instinkto, en la sento de l’ homo.

Antaŭ kvardek jaroj troviĝis genia homo, kiu bone ekkonis la leĝojn pri la vivo de la lingvoj kaj submetis sian elpensemon al tiuj leĝoj. Lia racio ne perfortis la instinkton, sed nur ĝin gvidis. Lia natura lingvo-sento kondukis lin al ĝusta solvo de l’ problemo. D-ro L.L. Zamenhof iniciatis lingvon, kies elementoj jam troviĝas en la vivantaj lingvoj. Per multjara praktikado de sia lingvo, li sukcesis doni al ĝi vivon kaj animon. Tial esperanto – tiel estas nomata la lingvo – trovis ĉe interesiĝantoj bonan akcepton kaj venkis ĉiujn konkurencajn projektojn, antaŭ kaj post ĝi aperintajn. La aŭtoro de esperanto sukcese alkondukis raciecon sur la lingvan kampon. Artefariteco tie ĉi ankaŭ plene venkis.

Sed la lingva problemo evoluas en tute specialaj kondiĉoj, laŭ tute apartaj cirkonstancoj. Plej bona elpensaĵo devas eliri el la eksperimentejo kaj eniri la praktikan aplikadon por esti utila. Kaj la aplikado de lingvo postulas ĝeneralan akcepton flanke de la publiko. Por tion atingi stariĝis propagandaj asocioj. Da ili jam nun ekzistas en ĉiuj partoj de l’ mondo. Kaj sen ia troigo oni povas diri, ke la de Zamenhof artefarita lingvo eniris ĉiujn fakojn de la socia vivo: komercistoj utiligas esperanton por siaj negocoj; scienculoj por siaj traktatoj; policistoj por siaj serĉadoj; pastroj por disvastigi siajn absurdaĵojn; literaturistoj eldiras en esperanto siajn pensojn, kaj poetoj elkantas sian animstaton per versoj; oratoroj vekas aplaŭdadon kaj geamantoj trovas en la lingvo plej mildajn esprimojn. Esperanto estas jam ĉiurilate elprovita kaj preta por ĝenerala enkonduko. La artefarita lingvo fariĝis viva lingvo.

III
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ PROLETARO
Estas bone spertita fakto, ke la Laboristaro povas atingi plibonigon de siaj labor- kaj vivkondiĉoj nur per konstanta batalado kontraŭ la ekspluatanta klaso – la burĝaro. Tia batalo por sukcesi bezonas unuiĝon. Komence la ekspluatitoj sindikate grupiĝis en la urbo, kie ili laboris; poste la grupiĝo plilarĝiĝis, fariĝis regiona, nacia, internacia.

La kapitalismo, enirinta la stadion de imperialismo, disvolvas la produktofortojn tiagrade, ke la ekonomio pli kaj pli interplektiĝas laŭ tutmonda skalo. Grandaj trustoj jam nun posedas fabrikojn en plej diversaj partoj de l’ mondo. Se la laborforto estas malpli kara en iu loko, t.e. se la tieaj laboristoj estas malpli postulemaj kaj ne bone organizitaj, la industriĉefoj tendencas pligrandigi la produktadon en tiu loko, kaj tiel senlaboriĝas la alilokaj laboristoj.

En tre proksima tempo la strikoj en kelkaj industrioj povos esti sukcesaj, nur se ili okazos samtempe kaj tutmonde. La granda plimulto da laboristoj ne ankoraŭ komprenas tion. Sed la faktoj pli kaj pli devigos ilin kompreni. Jam gvidantoj devis konfesi, ke la lasta karbminista striko en Britio malsukcesis ĉefe pro tio, ke en Germanio, en Francio kaj en aliaj landoj ministoj elfosis la bezonatan karbon, kiun aĉetis Britiaj industriĉefoj. Rezultas el tia stato, ke la laboristoj nepre bezonas ne nur internacian, sed eĉ tutmondan unuiĝon.

Por unuiĝi necesas interkompreniĝi. Kaj jen aperas la bezono de komuna lingvo.

La reganta klaso ĝis nun solvis la problemon relative facile. La idoj de la burĝaro ja vizitas la lernejojn ĝis sia 20-25-30-a jaraĝo. Tie ili lernas kelkajn lingvojn, kaj tiel diversnaciaj burĝoj povas pli-malpli bone interkompreniĝi. Aliparte la grandaj firmoj kaj entreprenoj povas salajradi tradukistojn kaj interpretistojn. Tia solvo de la interkompreniĝo ne estas racia, sed ĝi almenaŭ ebligas la komercajn rilatojn.

Tute alia estas la situacio ĉe la laborista klaso. La proletaj gefiloj forlasas frue la lernejon kaj apenaŭ povas korekte uzi sian gepatran lingvon. En tiaj kondiĉoj la tutmonda nepre necesa unuiĝo de la laboristoj estas malfacila. En la ĝisnunaj provoj de unuiĝo inter la naciaj organizoj laboristaj oni devis imiti la burĝojn kaj uzi la helpon de tradukistoj kaj interpretistoj. Intima kunlaborado, intima konatiĝo inter la diverslingvaj ekspluatatoj estas tute neebla. La gvidantoj de laboristaj organizoj traktas pri la interesoj de siaj delegintoj kvazaŭ negocistoj rilate varojn. Milionoj da laboristoj, kies klasaj interesoj estas la samaj, restas ja apartigitaj, enkadrigitaj per la lingvaj baroj kaj staras mute unuj apud aliaj kvazaŭ objektoj, varoj.

Kvankam la rilatoj inter la diverslandaj organizoj estas ankoraŭ neoftaj, preskaŭ okazaj, ili tamen jam postulas la elspezon de grandaj sumoj por la tradukado de dokumentoj, de raportoj, de tezoj en multajn lingvojn, por la eldonado de samenhavaj revuoj en kelkaj lingvoj. La intereso de la laborista klaso urĝe postulas la forigon de la lingvaj baroj. La gvidantoj de la laborista movado, kiuj malatentas tiun problemon, iel perfidas la laboristojn. Ne sufiĉas prediki elokvente la neceson de tutmonda unuiĝo, se oni malzorgas la rimedojn, kiuj ebligas tiun unuiĝon. La mondlingva problemo estas jam teorie solvita. Laŭ malgranda skalo, esperanto eĉ eniris la praktikon, la socian vivon. Tamen la granda plimulto da laboristaj gvidantoj faras nenion por apliki la solvon.

Tia stato postulis la starigon de organizo, kies ĉefa celo estas la praktika aplikado de esperanto por la interesoj de l’ Proletaro.

IV
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT)

a) Ĝia celo
Kiam temis pruvi per faktoj, ke artefarita lingvo povas bone funkcii; kiam ekzistis en la mondo tre malmulte da esperantistoj, tiam estis necesa ilia kuniĝo en sama asocio. Burĝoj kaj proletoj, katolikoj kaj framasonoj, anarkistoj kaj policistoj, unuvorte, ĉiuj esperantistoj el plej diversaj medioj kaj devenoj havis intereson kunlabori por montri al la publiko, ke la lingvo iniciatita de Zamenhof kontentige solvas la problemon pri tutmonda interkompreniĝo. Politika neŭtraleco tiutempe estis necesa.

Sed pasis dekoj da jaroj. Esperanto disvastiĝis en ĉiuj medioj de la socia vivo. Tiam alvenis la tempo, kiam necesis fakigi la propagandon kaj aplikadon de la lingvo. Kiam la ilo estis ĉiufake elprovita, evidentiĝis, ke ĝi povas utili por plej diversaj celoj. La laboristoj sekve per- fidus la interesojn de sia klaso, se ili daŭrigus elspezi sian monon, sian energion, por enkonduki esperanton en la tendaro de siaj klaskontraŭuloj. Troviĝis homoj por krii: "For la neŭtralismon!… Ni metu esperanton je la servo de niaj klasaj interesoj!"

En 1921, okaze de la XIII-a Universala Esperanto-Kongreso, laboristoj kunvenis aparte kaj fondis la organizon nomitan Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi do jam ekzistas de post ok jaroj, kaj ĝia celo estas jene klarigita en la Statuto:

1. Sub la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas fondita Asocio, kiu celas: a) utiligi praktike la internacian lingvon esperanto por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda; b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca soiidareco; c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj; ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj kies celo estas analoga al tiude SAT; d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.

SAT, ne estante politika sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.
b) Ĝia strukturo kaj organizeco
Kiel jam dirite, SAT ne havas politikajn taskojn. Ĝi celas precipe ebligi al siaj membroj la praktikadon de esperanto laŭ tutmonda skalo. Homoj, kiuj forrenversis inter si la lingvajn barojn, povas tute bone jam nun ignori la naciojn en sia organiziĝo. Je eduka vidpunkto estas en tio certa utilo: la anoj de la organizo kutimiĝas spirite sin konsideri kiel apartenantaj al iu unuo, ampleksanta la tutan mondon. Tia kondiĉo estas necesa, por ke ili akiru pli kaj pli la emon uzadi inter si la lingvon, pli kaj pli ofte interrilatiĝi kaj intime kunlabaori.

Eĉ asocio, kiu ignoras la naciajn limojn, bezonas tamen gvidantaron. Por ke la gvidantoj ne povu nacie influi la gvidadon, necesas, ke ili neniel reprezentu la interesojn de iu aparta lando aŭ ŝtato. Tial la iniciatintoj de SAT decidis arbitre disdividi la mondon laŭ sektoroj. La strukturo de SAT bazas sur konsilantaro el 24 anoj, po unu por ĉiu sektoro limigita per du meridianoj. La konsilantoj estas elektataj de la asocianoj per ĝenerala voĉdonado. Ĉiuj ŝanĝoj en la Statuto povas okazi ankaŭ nur per tia ĝenerala balotado.

Ĉiujare la SAT-anoj ricevas kun sia Jarlibro voĉdonilon, per kiu ili havas eblecon influi la funkciadon de la tuta Asocio. Tiu sistemo estas plej demokrata kaj montriĝas tute taŭga en la praktiko.

Sekcioj. – SAT estus peza, burokrata organismo, se ĝia Centro devus plenumi ĉiujn taskojn. La "kapo" devas havi kiel taskon nur interrilatigi, interligi la diversajn organojn. Tiel cetere okazas en viva estulo: la koro, la pulmoj, la renoj, la okuloj k.a. organoj havas ĉiu sian apartan funkcion. Kaj la cerbo estas la regulilo inter la diversaj organoj.

Simile estas en SAT: jam ekzistas Pedagogia, Kooperativa, Junulara, Studenta, Sporta, Vegetara Sekcioj. Aliaj certe stariĝos kun la malvolviĝo de la Asocio. Liberpensuloj, literaturistoj, sportistoj, radiuloj, blinduloj kaj ceteruloj ankaŭ iun tagon sentos la bezonon starigi kaj funkciigi sekcion en la kadro de SAT.

La Estraro estas ĉiam preta doni moralan apogon kaj kuraĝigon al Kamaradoj, kiuj volas fake labori en iu speciala medio. Necesas tamen, ke la iniciatantoj taksu ĝuste siajn fortojn kaj ne starigu entreprenon nevivkapablan. SAT estu granda, libera laborejo, kie ĉiu penadas en sia fako por la komuna intereso de l’ tutmonda Proletaro.

c) Ĝia superpartieco
La laborista movado estas neunuece organizita. Ekzistas diversaj partioj, sindikatoj, kooperativoj, sportasocioj aŭ aliaj similaj organizoj. Ĉiu el ili celas altiri al si la tutan laboristaron. Tiucele okazas polemikoj, disputoj, eĉ kelkfoje bataloj inter tiuj konkurencaj tendencoj. SAT ne enmiksiĝas en tiuj disputoj. Ĉiuj disputantoj same bezonas esperanton. Cetere okazas ne malofte, ke iuj transiras de unu tendo en alian, de iu partio en alian.

Nur la sperto povas pravigi aŭ ne teorion, taktikon. Estas nur eble ekscii, firme konvinkiĝi pri la celo, al kiu sin direktas la tuta organizita Laboristaro. Tiu direkto estas sufiĉe larĝvoja, kaj inter la limoj de tiu vojo SAT lasas al siaj anoj plenan liberecon. Neniu ano estas devigata malkonfesi la principojn, kiuj konsistigas la programon de lia partio. Nenio en SAT kontraŭstaras al iu ajn laborista organizo. En la presorganoj de SAT ĉiuj tendencoj havas la rajton defendi, klarigi sian propran teorian vidpunkton sub deca formo. Ĉiu rajtas diskuti; nur disputado estas malpermesata.

La ĉefa tasko, kiun difinis al si la organizita Laboristaro, estas la forrenverso de l’ nuna kapitalisma soci-ordo, – kiu okazigas militojn, senlaborecon, mizeron kaj eĉ minacas pereigi la tutan civilizon per venontaj kruelaj kaj absurdaj militoj. La limoj de la vojo surpaŝata estas la konfeso pri ekzisto de klasoj kaj neceso por la Laboristaro batali kontraŭ la ekspluatanta klaso. La laboristoj, kiuj ne konsentas pri tiu neceso, perfidas sian klason, kaj sekve ne povas trovi lokon en nia Asocio.

SAT estas superpartia. Ĝia aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al socialistoj interrilatiĝi, interkonatiĝi mondskale kaj ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike ekster SAT kontraŭ malsampartianoj, malsamtendencanoj.

Se Kamarado akiras per konstanta uzado de esperanto pli da klereco; se per la SAT-aparato li povas bone informiĝi pri ĉio, kio interesas la tutmondan laboristan movadon, ne povas esti dubo, ke li fariĝos pro tio plej taŭga partiano, plej bona sindikatano kaj plej valora batalanto por la interesoj de sia klaso. Tial, kvankam estante superpartia organizo, SAT tamen tre povas utili al ĉiu partio, al ĉiu tendenco. Superpartieco ja ne signifas kontraŭpartiecon.

Frakcioj. – Kio estas frakcio? Se oni malfermas vortaron, oni legas: Frakcio estas parto de unuo. Se oni konsentas pri tiu difino, evidentiĝas, ke SAT konsistas el frakcio da anarkistoj, frakcio da komunistoj, frakcio da socialistoj, frakcio da sindikatistoj ktp. Kaj tiuj frakcioj konsistigas la unuon SAT.

Dezirinde aŭ ne, aktive aŭ latente, frakcioj ekzistas en nia Asocio, ĉar ĝi konsistas el diverspartiaj elementoj. Ĉu estas dezirinde, ke tiuj frakcioj havu aktivan vivon? Jes, certe.

Ĉiuj laboristaj eperantistoj havas intereson kuniĝi en sama organizo; la apartiĝo devas esti nur laŭklasa, ne laŭtendenca. La tendencoj ja ne konsistigas ion firman, daŭran, kiel estas klaso. Oni povus citi multe da ekzemploj pri Kamaradoj, kiuj aliĝis sinsekve al diversaj partioj kaj tendencoj. Aliparte, oni povis nemalofte konstati en la historio de l’ laborista movado la stariĝon de novaj partioj kaj forlason de aliaj; okazis ankaŭ kunfandiĝoj. Senĉese kreiĝas novaj tendencoj, novaj fluoj, novaj organizoj politikaj. Kaj ni havas kiel celon trudi al ili ĉiuj senescepte la uzadon de esperanto. Tion ni neniam forgesu. Sed estas evidente, ke la Kamaradoj, kiuj apartenas al tiuj diversaj tendencoj, devas havi la eblecon uzi la SAT-aparaton por la intereso de sia propra tendenco. Por tio necesas, ke ili konu unu la alian, ke ili interrilatu por plenumi difinitan taskon.

Ekzemple, ĉiu konsentas, ke klopodoj ĉe partiaj instancoj havas pli da ŝanco esti bonvenataj, se ilin faras partianoj. Tial por prepari tiujn klopodojn, SAT per siaj gazetoj aŭ aliaj organoj ebligas al sampartianoj la funkciadon de frakcioj.

Oni tamen devas bone diferencigi inter sekcio kaj frakcio. La unua funkcias en la kadro de SAT kaj sub ĝia kontrolo, dum la dua funkcias ekster la Asocio, kiu havas nenian respondecon pri ĝia laboro.

Sekcioj povas eldoni gazetojn, aŭ havi specialajn paĝojn en la presorganoj de SAT, sed ne frakcioj. La frakcianoj apartenantaj al la Amsterdama, Berlina aŭ Moskva Intenacioj devas klopodi por atingi, ke tiuj organizoj eldonu mem revuojn aŭ dokumentojn en esperanto. Sed estus granda maltrafo, se iu frakcio el SAT-anoj volus mem eldoni gazeton. Partia gazeto devas ja aperi sub la kontrolo de la koncerna partio. Kaj sekve ĝi devas preni sur sin ties eldonon.

Frakcio ne devas havi kiel taskon "anarkistigi", "komunistigi", aŭ "socialistigi" nian Asocion. Tio estus granda sensencaĵo. Ili nur celu "esperantigi" sian propran partion, kaj por tio uzu la SAT-aparaton, kies celo estas meti esperanton je la servo de l’ tutmonda Proletaro kaj ne al la servo de nur iu sola partio.

d) Ĝiaj taskoj
Interhelpo. – Okazas nemalofte, ke laboristoj devas forlasi la hejmlandon, ĉu por serĉi laboron, ĉu por eviti persekutojn flanke de reakciaj aŭ faŝistaj registaroj. SAT difinis al si kiel taskon helpi al tiuj laborserĉantoj aŭ persekutatoj. Per eldono de Jarlibro, enhavanta la adreson de ĉiuj membroj, SAT metas en la manon de forkuranto, de vojaĝanto, ilon per kiu li ne sentas sin izolite en iu ajn lando. En ĉiu urbo li trovas adresojn de Kamaradoj, kiuj pretas helpi al li por trovi okupon aŭ eviti malbonan okazeblaĵon. Kaj en ĉiu kunveno de la esperanta grupo, li havas la senton kvazaŭ li troviĝus meze de siaj gepatraj samlingvanoj. La interhelpa laboro de SAT estas jam nun tre atentinda kaj multsignifa.

Aliflanke, la posedo de Adresaro per kiu estas eble trovi ĉie helpemajn Kamaradojn instigas multajn junulojn travojaĝi la mondon. Tio akcelas la alproksimiĝon de la laboristoj kaj kreas fortajn solidarecajn ligilojn super la landlimoj.

Informado. – SAT funkciigas Informservon, kiu liveras interesajn sciigojn pri la laborista vivo kaj konigas diversajn faktojn, kiujn kutime ne atentas la agentejoj kapitalistaj. Tiel multaj neriĉaj gazetoj povas ricevi senpage originalajn informojn.

En sia Jarlibro SAT publikigas la adresojn de la laboristaj organizoj, kiuj uzas esperanton en sia korespondado, kaj tiel ĝi plifaciligas kaj simpligas la rilatojn inter tiuj organizoj. SAT-anoj estas ĉiam pretaj servi kiel tradukantoj kaj interpretantoj per esperanto. Ili ankaŭ aranĝas korespondadon de fabriko al fabriko, de metiejo al metiejo, kaj tiel ebligas la komparon de laborkondiĉoj en diversaj landoj. Unuvortte ili uzas ĉiujn okazojn por pruvi per faktoj, kiom povas utili komuna lingvo uzata mondskale.

Klerigo. – Estas bone konate, ke geknaboj, eĉ plenaĝuloj, perdas emon al la lernado, tial ke, tuj ĉe ta komenco de lernobjektoj ili renkontas malfacilojn. Bona metodo de instruado procedas de facilo al malfacilo. Esperanto estante facillernebla lingvo, ĉefe ĉe la komenco, donas emon por lernado. La esperanta lernanto akiras konfidon al si mem, konstatante, ke li povis relative facile akiri sufiĉan scion de lingvo, kiu ebligas al li interrilatiĝi kun la tuta mondo. Tiel la lernemo enplantiĝas ĉe la esperantisto. Tia emo al lernado devas trovi kontentigon. Tial SAT prenis sur sin la taskon liveri lernilojn, instruilojn, librojn, ktp. en esperanto.

Por perfektiĝi en la elparolado, la SAT-rondoj organizas lekciojn, debatojn kaj diversajn diskutojn, kiujn partoprenas la anoj. Per tio ilia kleriĝemo pligrandiĝas kaj ili fariĝas pli kaj pli taŭgaj elementoj por defendi la interesojn de sia klaso kaj labori al la konstruado de nova soci-ordo.

Plej eminentaj scienculoj kiel H. Puenkare (france: Poincaré; oni ne samigu lin kun la ŝtatisto R. Poincaré) kaj A. Ejnŝtejn (germane: Einstein) pruvis la relativecon en scienco. Eĉ geometriaj aksiomoj devas esti konsiderataj nur kiel oportunoj.

Oni ja daŭrigas instrui en ĉiuj lernejoj la tridimensian, "Eŭklidan" geometrion, kvankam estas pruvite, ke ĝi eĉ ne plu estas oportuna, kiam temas pri grandegaj distancoj. Tial, ekzemple, Ejnŝtejn uzas por siaj kalkuloj la kvardimensian geometrion de Riman (germane: Riemann).

Ĉio en la mondo estas relativa. Ne ekzistas absoluta vero. Kaj tio ĝustas, "oportunas" precipe en sociologio. Tial tasko de SAT devas esti klerigi siajn membrojn en kontraŭdogma, kontraŭabsolutisma spirito. Per tia klerigado oni evitas, ke sin nomantaj liberpensantaj homoj kondutu kiel dogmanoj, kiel maltoleremaj sektanoj.

Eduko. – Homo povas esti tre klera, sed malgraŭ tio seneduka. La klerigado rilatas nur al la cerbo; la edukado rilatas ankaŭ al la cerbo, sed plie al la koro kaj al la volo. Socio el tre kleraj kaj sciencoriĉaj homoj povas tamen esti barbara. Belan ekzemplon pri tio liveras al ni la kapitalista soci-ordo, kie homoj malsatas, dum aliaj malsaniĝas pro troa abundeco da ĝuaĵoj. Tamen la kapitalismo malvolvis la sciencon kaj teknikon jam nun ĝis tre alta ŝtupo.

Eduko ne estas samsignifa kiel agitado. Politikaj partioj plej ofte nur agitadas, kiam ili parolas pri edukado. Trafa edukado celas kreskigi ĉe la homo ne nur ĝentilecon kaj afablecon, sed precipe lojalecon, sincerecon kaj sindonemon por la komuna afero. Neniu movado povas prosperi, neniu klaso povas venki, se ĝi ne entenas anojn, kiuj ĉiam estas pretaj oferi sian bonstaton, sian personan profiton – sian vivon por la ĝenerala intereso.

Sendube la ekonomiaj kondiĉoj ludas la plej grandan rolon en la rilatoj inter la homoj. Eduk-sistemo, kiu malatentus tiun fakton, estus nur simpla senvalora metafiziko. Sed estas bone spertita fakto, facile pruvebla vero, ke neniu homa grupiĝo povas bone prosperi sen obeo al moralaj principoj. Plej perfekta maŝino bezonas oleumadon por funkcii. Homo malsaniĝas, se li ignoras higienajn leĝojn. Simile ia ajn socio ne povas ĝui pacon kaj bonstaton, se ĝiaj membroj ne estas morale edukataj.

SAT edukas siajn anojn en tiu senco, ke ili fariĝu sociemaj, helpemaj, toleremaj inter si, lojalaj kaj sindonemaj al sia klaso. Ni volas, ke la SAT-anoj estu fortvolaj, firmkarakteraj kaj persistaj homoj.

Kulturo. – Oni povas esti klera, boneduka kaj tamen ne kultura. Ne ĉiu erudiciulo estas scienculo. Scii entenas la idedon antaŭvidi. Amasego da konoj povas esti tute senutilaj, se ili ne ebligas antaŭdiri ion praktikan por la Homaro. Necesas kompreni diferencon inter klerigo, eduko kaj kulturo. Bonedukulo povas ne esti klera. Ĉiu kultura homo estas klera, sed ne ĉiu klerulo havas kulturon.

Kulturo postulas komprenon kaj senton pri plastikaj artoj, pri beletristiko, pri filozofio, pri estetiko kaj etiko. Klerulo kaj bonedukulo povas rilati al belo kaj bono kiel blindulo al koloroj. Sed kultura homo kapablas ĝue ŝati ĉiujn elmontrojn de celado al perfekteco, ĉiujn sopirojn al idealo. Nura klereco iel pensigas pri perfekta, delikata maŝino, sed kulturo donas la ideon pri krea laboro.

SAT ne povas malatenti tiun flankon de la prihoma problemo kaj devas celadi, ke ĝiaj membroj akiru elementojn de vera kulturo.

Literaturo. – Por informi, klerigi, eduki, kulturi, SAT eldonas gazetojn, librojn kaj artaĵojn. La elekton de literaturo devas gvidi relativeca principo. Estas ja neeble ekscii tute certe, kiu el la diversaj sociologiaj kaj politikaj skoloj eldiras la veron. Eble neniu la tutan. Sociologio estas ankoraŭ tre juna scienco. SAT-anoj devas serĉi kaj elekti sian propran vojon, t.e. mem decidi, al kiu partio aŭ tendenco ili aliĝos por batali kontraŭ la kapitalisma ekspluatado. Pri la ekzisto de tiu ekspluatado, laboristoj tute nature ne povas dubi, ĉar ĉiutage ili spertas ĝin. Dubo povas okazi nur pri la rimedoj, pri la maniero per kiuj ni povos pli facile kaj rapide emancipiĝi.

Sed kompreneble SAT-ano devas scii, ke manko de absoluta certeco ne estas sufiĉa motivo por ne agi. Por konstrui pontojn kaj maŝinojn, inĝenieroj utiligas kutime la Eŭklidan geometrion, kvankam ili bone scias pri la ekzisto de aliaj geometrioj, kies aksiomoj liverus al ili same ĝustan bazon por starigi iliajn planojn kaj fari kalkulojn. En la manoj de inĝenieroj geometrio estas ilo por konstrui; simile, partia programo estas ilo en la manoj de proletoj por sin liberigi.

SAT devas eldoni verkojn de ĉiuj aŭtoritataj teoriistoj. Anarkisto ne povas ignori la verkojn de Marks, de Kaŭcki, de Lenin; komunisto aŭ socialisto tiujn de Prudon, de Kropotkin, de Reklü. Nian Bibliotekon devas konsistigi indaj, pensigaj verkoj de ĉiuj homoj, kiuj sindone kaj sincere deziris la bonstaton de l’ tuta Homaro.

Per tia eklektika procedo en la elekto de traduka literaturo, SAT treege helpas al la unuecigo de l’ laborista movado. Sed multe pli grava ŝajnas al ni la eldono de verkoj originale verkitaj en la artefarita lingvo. Por ni ne ekzistas dubo, ke la uzado de racia lingvo utilas al la spirita raciiĝo de ties uzantoj.

Aliparte estas de ĉiuj lingvoscienculoj bone konstatita fakto, ke lingvo ludas en kia ajn socio rolon de plej ega graveco, ke la komuneco de lingvo sufiĉas por krei komunecon de kulturo kaj de sentoj. Per ĝia celado por starigi riĉan, originalan literaturon tutmondan, SAT fariĝos pli kaj pli potenca aganta forto en la historia procezo, kiu tendencas al neevitebla unueciĝo de l’ mondo. La tekniko alproksimigas la korpojn; la lingvo, la literaturo intimigas la korojn kaj animojn. La literatura tasko de SAT estas unu el la plej gravaj kaj meritas ĉies atenton kaj subtenon.

Antaŭ ol kreiĝos valora originala mondliteraturo, SAT havu ankaŭ kiel taskon helpi al la laboristaj organizoj, kiuj decidos eldoni per siaj propraj elspezoj literaturon en esperanto. Ĉiu sperta esperantisto bone scias, ke por verki aŭ traduki tute korekte kaj klare en nia lingvo, longa praktikado estas necesa. Estus ega danĝero por la tuta mondlingva movado se organizoj uzus nian lingvon laŭ fuŝa maniero. Kiam tiuj organizoj decidos eldoni verkojn aŭ dokumentojn en esperanto, ili devos sin turni al SAT, kies tasko estas eduki aron da lertaj kaj kompetentaj esperantistoj.
V
APERO DE NOVA TENDENCO: SENNACIISMO
La Zamenhofa lingvo jam ekzistas de 40 jaroj; okazis 20 universalaj esperanto-kongresoj neŭtralaj kaj 8 universalaj kongresoj de SAT. Rilatoj inter esperantistoj el ĉiuj landoj fariĝis relative oftaj. Esperantio fariĝis kvazaŭa regno super la aliaj. Proletaj esperantistoj pro senlaboreco aŭ persekutoj de reakciaj registaroj estis dispelataj tra la mondo. Kaj ĉie ili povis konstati la ekziston de klasoj, de riĉuloj unuflanke kaj mizeruloj aliflanke; ili spertis, ke ĉie la ekspluatemo de la mastroj estas limigata nur per la klasbatalemo kaj organizkapablo de la ekspluatatoj. Fabrikestroj atentas nur pri la lerto kaj produkto-kapablo de la laboristoj, ne pri ilia nacieco. Okazas nemalofte, ke laboristaj regnanoj en iu lando plendas pro tio, ke ili senlaboras, dum "fremduloj" havas okupon. Tiel kreiĝas laborista naciismo. Tiuj proletoj ĝis nun ne komprenis, ke, ĉu rilate la aĉeton de laborforto aŭ krudaĵoj, ĉu rilate la vendon de fabrikaĵoj sur la merkato, la konkurenco jam delonge ne limiĝas je landlimoj, sed etendiĝas al la tuta mondo. Ekzemple, la stariĝo de teksindustrio en Hindio okazigis krizon en Britio kaj senlaborigis tie multajn laboristojn.

Aliflanke, post la patriota mondbuĉado, multaj nacioj "liberiĝis"; ŝtatoj "sendependiĝis". Kaj la proletoj el tiuj regnoj hodiaŭ konstatas, ke ilia situacio ne pliboniĝis. Ili sekve konkludis, ke nacia liberiĝo estas por laboristoj simpla iluzio. Ĝi profitdonas nur al burĝoj, aŭ al tiuj kiuj okupas bone pagatajn ŝtatpostenojn. Nacie nur la komuneco de lingvo ligas la ekspluataton al la ekspluatanto. Sed proletaj esperantistoj rompis tiun ligilon; ili almenaŭ forte konvinkiĝis, ke la lingvaj baroj estas facile renverseblaj, ĉar ili povis mem interrilati tiom facile kaj amike kun alilandanoj en la tuta mondo. Tiel kreiĝis ia konkreta stato, ia mikrokosmo (malgranda mondo), sur kiu povis naskiĝi la ideo pri sennaciismo. Troviĝis anticipemaj spiritoj por prezenti al si bildon de tutmonda socio mastrumata laŭ raciaj principoj, socio en kiu ne ekzistus landlimoj kaj estus uzata kiel kulturlingvo nur esperanto.

Sendube estis multfoje parolite en la pasinta tempo pri mondcivitaneco, pri kosmopolitismo, pri tutmonda unuiĝo de la laboristoj. Sed tio estis plej ofte nur temo por parolado kaj literaturo. Konkrete, praktike nenio estis entreprenata por efektivigi tiujn pli-malpli nebulajn pensojn. Fakto estas, ke ĉiuj internaciaj kongresoj de la plej maldekstraj laboristaj organizoj, ĉu politikaj, ĉu sindikataj, ĉiam sin deklaris por la "liberiĝo de subpremataj popoloj", por ia sendependeco de l’ nacioj ktp. Neniam la problemo pri liberiĝo de l’ Proletaro estis starigata je sennacieca vidpunkto.

Kaj tio ne povis okazi, tial ke neniam la gvidantoj de la laboristaj organizoj okupiĝis pri la lingva demando. Nur la praktikado de esperanto en la kadro de Sennacieca Asocio Tutmonda povis ebligi tielan stariĝon de la problemo. Estiĝis sennacianoj, sennaciuloj, kiuj, prave, malprave – ne estas ĉi tie la loko por decidi pri tio – celadas orienti la laboristan movadon laŭ sennacieca direkto. Ili argumentas, ke la laboristoj el Irlando, el Bretonio, el Nikaragvo, el Koreo, el Georgio, el Ĉinio, el Hindio aŭ el aliaj "subpremataj landoj" ne havas intereson oferi sian vivon por akiri nacian sendependecon; ili asertas, ke la sola inda kaj profitdona batalo estas la batalo kontraŭ la mastroj en la fabriko mem, en la minejo mem, en ĉiuj laborejoj mem. Ili rekomendas laŭindustrian, ne inter-nacian, sed tutmondan organiziĝon.

La sennaciuloj ne kontraŭstaras al la stariĝo de "internaciaj trustoj", sed nur rekomendas al la laboristoj okupataj de tiuj trustoj, ke ili grupiĝu super la landlimoj en sama organizo por pli efike batali kontraŭ la trusto-mastroj. Ili opinias, ke estas vana – eĉ reakcia – penado kontraŭstari al pli supera formo de organizado de l’ produktado. En la pasinta tempo, kiam ribelantaj laboristoj detruis maŝinojn, ili agis reakcie kaj ne povis malebligi la senĉesan malvolviĝon de l’ maŝinismo. La trusta organizado de l’ produktado preparas la grundon por socialisma mastrumado. La sennaciuloj ankaŭ ne kontraŭbatalas la kapitalistan imperialismon pro jenaj du motivoj:

1) Laŭ Lenin, "la imperialismo estas la lasta stadio de l’ kapitalismo"; 2) laŭ Marks, "la Socialismo povas naskiĝi nur el la kapitalisma sistemo elkreskinta ĝis plena matureco".

Se ĝustas tiuj asertoj de tiom eminentaj gvidantoj de l’ laborista movado, estas memevidente, ke barante al la malvolviĝo de la "lasta stadio de l’ kapitalismo", oni samtempe malhelpas al la stariĝo de l’ Socialismo. Cetere, la popoloj, kiuj ne kapablas tiri profiton el la naturaj riĉaĵoj, troviĝantaj en "siaj" landoj, ne rajtas laŭ natura leĝo malhelpi aliajn utiligi tiujn riĉaĵojn.

Aliparte, estas facile konstatebla fakto, ke la disvolviĝo de la esperanta movado en ĉiuj mondpartoj nur postsekvas la enpenetron de l’ kapitalismo ĉe la malfruiĝantaj popoloj. Kontraŭbatali la imperialismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo. La sennaciuloj argumentas, ke ili kontraŭbatalas la kapitalismon ne pro tio, ke ĝi estas imperialisma, sed simple tial ke ĝi estas sistemo, kiu tendencas ekspluatadi la mondon por la sola profito de nur unu klaso da homoj. Per la fakto, ke homoj malkonfesas ĉian naciecon, estas memkompreneble, ke ili ne povas defendi la apartajn interesojn de iu ajn imperialisma nacio. Sed ili klare konscias, ke estas vana elspezo de energio provi haltigi la historian evoluadon. Oni ne devas celi haltigi nehaltigeblan fluon, sed nur zorgi, ke ĝia antaŭenirado faru kiel eble malplej da viktimoj[11]. La sennaciuloj asertas, ke la sola inda kaj trafa batalo estas nur tiu por atingi, ke ĉiu homo, – ĉu virino, ĉu "fremdulo" – havu la samajn rajtojn kiel la viraj kaj enlandaj laboristoj.

Kompreneble, la sennaciula tendenco ne havas en SAT pli da rajtoj nek malpli ol la aliaj tendencoj. Ni jam diris, ke nia Asocio estas superpartia; necesas insiste aldoni, ke ĝi estas plie supertendenca. Sed estus ankaŭ nelojale en ĉi tiu verketo, kies celo estas konigi la laboristan esperantan movadon, prisilenti la ekziston de tendenco, kiu kelkrilate ne akordiĝas kun la nuntempa programo de la laboristaj partioj.

Oficiaie, statute SAT konfesas sennaciecon en sia organizformo, sed ne sennaciismon kiel socipolitikan teorion. Ĉiu devas bone noti tion en la memoron. Se la estonto montros, ke la sennaciismo malvolviĝas paralele al la malvolviĝo de l’ imperialismo kaj de l’ mondlingvo, oni devos konkludi el tio, ke la sennaciuloj estis pli kapablaj ol aliaj antaŭvidi la malproksiman celon, al kiu, ofte senkonscie, sin direktas la Homaro. Se tiel ne okazos, nu, la estontaj historiistoj simple parolos pri la sennaciistoj, kiel pri revuloj, utopiistoj. Dume ilia agado neniel povas ĝeni en la laborista movado, ĉar ili propagandas nur inter la esperantistoj. Ili ja opinias, ke propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetoj.

Nur la sperto, la eksperimento povas montri la pravecon aŭ malpravecon de teorio. SAT nur ebligas starigi kaj diskonigi la pravigendan sennaciismon.

VI
SAT KAJ LA NACILINGVAJ ASOCIOJ ESPERANTISTAJ
Kvankam esperanto jam akiris tre atentindan disvastiĝon, estus tamen eraro opinii, ke la granda publiko estas bone kaj ĝuste informita pri la mondlingva demando. Tian informadon povas fari nur nacilingvaj aparatoj.

En la nacilingva propagando montriĝis ankaŭ necesa la laŭklasa apartiĝo de la esperantaj organizoj. Tial en kelkaj landoj stariĝis L.E.A. (Laboristaj Esperantistaj Asocioj). Ili havas kiel taskon ne nur propagandi por esperanto, sed ankaŭ organizi kursojn por lernigi la lingvon kaj eldoni lernolibrojn por ĝin instrui.

Utilas ankaŭ, ke tiuj nacilingvaj por-esperantaj aparatoj interŝanĝu spertojn pri la propagand- kaj instrumetodoj. Kaj por tion atingi internacia ligilo estas necesa. Pro tio kelkaj Kamaradoj klopodis por starigi esperantan Internacion. Ili estis influataj de la fakto, ke la laborista movado estas organizita internacie. Imitemo forgesigis ilin, ke la esperantistoj forrenversis inter si la lingvajn barojn kaj sekve neniel bezonas imiti la organizmanieron de nesamlingvanoj. La vidpunkto de tiuj internacianoj estis des pli erara; ke ili ne sufiĉe atentis pri la neceso uzadi praktike la lingvon. La ekzisto de SAT, peresperanta aparato, kies celo ĝuste estas ebligi la praktikan utiligadon de esperanto, povis tre facile solvi la demandon pri internacia ligilo inter la L.E.A. Homo kapabla levi 100-kilograman ŝarĝon, povas same bone levi 10 kilogramojn. SAT estante konstruita por interrilatigi la laboristajn esperantistojn el ĉiuj mondpartoj, povas ankaŭ tre faĉile ŝervi al la L.E.A. por interŝanĝi siajn spertojn aŭ ĉe aliaj okazoj. Tiucele la per-esperanta aparato disponas spacon en sia semajna gazeto por ĉiuj gravaj novaĵoj kaj demandoj, havantaj intereson por la tuta laborista esperantistaro.

Kiu bone komprenis, ke la plej grava afero en la mondlingva movado estas la tuja aplikado de la lingvo; ke sekve ĉiuj laboristaj esperantistoj havas la devon aliĝi al SAT, tiu facile konsentos, ke la ekzisto de ĉi tiu lasta malnecesigas la starigon de esperanta internacio. La sperto cetere montris, ke ĉiu provo tiucela fiaskis. En ĉiuj – neoftaj – okazoj, kiam klopodoj ĉe internaciaj instancoj estas utilaj por la propagando de esperanto, tiam SAT povas bone plenumi la taskon kaj paroli je la nomo de ĉiuj laboristaj esperantistoj. Vere konsciaj mondlingvanoj ja estas nur tiuj kiuj aliĝas al SAT kaj klopodas por pli kaj pli penetrigi la uzadon de la lingvo en la socian vivon. Kaj nur tiuj praktikuloj povas havi aŭtoritaton por paroli je la nomo de la esperantista movado.

Aliparte, oni jam povas antaŭvidi la tempon, kiam la L.E.A. – almenaŭ en sia nuna formo – ne plu estos necesaj. Kiam esperanto estos vere grandskale uzata, ĝi sin propagandos mem per la aplikado. Tiam en ĉiu lingvoregiono oni bezonos nur eldonkooperativon por liveri nacilingvajn lernilojn.

Cetere, kelkaj instruistoj opinias, ke oni povas tute bone lernigi la lingvon sen ia ajn nacilingva materialo. Pri tiu punkto mi ne havas firman opinion, ĉar tro malofte mi instruis la lingvon. Almenaŭ ne povas esti dubo, ke en la intereso de la lingvo-unueco estas dezirinde, ke oni utiligu kiom eble malplej da nacilingva instruilaro. Tion farante oni sin direktas al la fincelo laŭ la plej rekta vojo. Estas evidente, ke kiam esperanto estos fariĝinta la sola kulturlingvo en la mondo, tiam oni instruos ĝin en la lernejoj laŭ la sama maniero kiel oni faras nuntempe pri la nacilingvoj t.e. peresperanta instruado de esperanto. Tiam estos tute sensence paroli pri neceso de nacilingvaj lernolibroj.

El tiuj konsideroj oni estas nepre alkondukata konkludi, ke la rolo de la L.E.A. pli kaj pli tendencos malgraviĝi, ĝis ili fariĝos tute superfluaj.

Dume SAT restos ankoraŭ necesa por plenumi la taskojn, kiujn ni difinis al ĝi en la IV-a ĉapitro. Estonte kiel nuntempe la rolo de nia per-esperanta aparato restos la plej grava kaj zorginda.

VII
SAT KAJ LA OFICIALAJ INSTITUCIOJ DE LA ESPERANTISTARO
Okaze de la Unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, France: Boulogne-sur-Mer, 1905) estis fondata Lingva Komitato (L.K.) kun la celo prikonsiliĝi kun D-ro Zamenhof kaj zorgi pri la konservado de la principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evoluadon. La nombro de L.K.-anoj ne estas limigita. Nuntempe ili estas 110 el 24 diversaj landoj. La L.K. elektas mem siajn anojn. Rajtas prezenti kandidatojn la landaj asocioj esperantistaj kaj la fakaj societoj. La L.K. elektas inter si superan komisionon el 17 membroj, kiuj konsistigas la Akademion.

"La Lingva Komitato kaj ĝia Akademio ne havas la rajton iniciati iun ŝanĝon, korekton aŭ aldonon, nek krei novajn vortojn; ili devas nur konstati, kontroli, elekti, konsili, rekomendi aŭ malrekomendi; ili estas nur ordigiloj, moderigiloj kaj reguliloj, kiuj celas konservi la necesan unuecon kaj harmonion.

"La rolo de la Lingva Komitato kaj de la Akademio ne dependas de la plaĉo de iliaj anoj, nek de la okaza ŝanĝebla opinio de iuj esperantstaj grupoj au kongresoj. Tiun rolon, tre klare kaj precize difinitan per la Fundamento, – kiu estas konstitucia leĝo por ĉiu esperantisto, – per la Fonda Regularo kaj per la Zamenhofaj komentoj kaj konsiloj, devas akcepti ĉiu Komitatano kaj Akademiano." (El Deklaracio de la Akademio, decembro 1920).

Ni ne intencas esplori ĉi tie ĉu tiuj institucioj funkcias normale kaj kontentige; sufiĉas nun deklari, ke la principoj laŭ kiuj ili estis fondataj ŝajnas al ni ĝustaj kaj saĝaj.

Sed ekzistas aliaj t.n. oficialaj institucioj, pri kiuj estas necese diri kelkajn vortojn.

En la jaro 1922, ĉe Helsinki, okaze de la XIV-a Universala Kongreso de Esperanto, estis farata kontrakto inter Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.) kaj la landaj asocioj. El tio rezultis organizo, kies strukturo estas jena: ĉe la bazo sidas la naciaj societoj unuflanke kaj UEA aliflanke. La naciaj societoj delegas po unu reprezentanto kaj tiel stariĝas Plena Estraro de la Esperanto-Movado (P.E.). Paralele al tiu P.E. staras la Komitato de U.E.A. Ambaŭ instancoj siavice elektas po tri membroj, kiuj konsistigas la sesmembran Internacian Centran Komitaton de la Esperanta Movado (I.C.K.)

Tiu I.C.K. pretendas reprezenti la tutan esperantistaron kaj paroli je ĝia nomo. Oni ne bezonas longe esplori la aferon por baldaŭ konvinkiĝi, ke la sinjoroj, kiuj starigis tiun aparaton, simple uzurpas rolon kaj trompas la neinformitan kaj kredeman publikon. Parolante je la nomo de la esperantistaro, la uzurpuloj ja sukcesas kelkfoje atingi, ke malavaremaj personoj donacas monon al ilia "oficiala institucio", kun la kredo, ke ĝi fakte reprezentas la tutan esperantan movadon.

Ni diris, ke tiu I.C.K. uzurpas rolon kaj jen pravigado de nia diro: Jam en kelkaj landoj la laboristaj esperantaj asocioj havas pli da membroj ol la "naciaj oficialaj societoj". En Sovetio cetere Sovetrespublikara Unio Esperantista tute ne havas reprezentanton en P.E. Aliparte ne ĉiu esperantisto aliĝas al U.E.A. kaj se la progreso de SAT daŭras lau la ĝisnuna proporcio, nia organizo havos post du-tri jaroj pli da membroj ol la "oficiala" U.E.A.

Estas do tute klare, ke I.C.K. ne reprezentas la tutan esperantistaron, ĉar la laboristaj asocioj ne havas en ĝi reprezentantojn. Utilas ankaŭ mencii, ke ne regas en tiu organizo konkordo kaj harmonio. En la okuloj de personoj bone informitaj, I.C.K. ne havas aŭtoritaton.

La laboristaj esperantistoj sekve agnoskas kiel oficialajn instituciojn nur la Lingvan Komitaton kaj ĝian Akademion. Estas unu el la taskoj de la organizita laborista esperantistaro klopodi, por ke, estonte, tiuj institucioj funkciu normale. Nuntempe tro da LK-anoj estas tiaj nur titole, tro da ili estis elektataj pro konsideroj tute fremdaj al ilia lingva kompetenteco. Ĝis nun sole la t.n. neŭtraluloj okupiĝis pri la lingvaj institucioj de la esperanta movado. Necesas, ke la laboristaj esperantistoj – ne ĉiuj estas malkleraj kaj malsaĝaj – enblovu freŝan aeron en la ŝima atmosfero de la Lingva Komitato kaj Akademio; necesas, ke ili enfluigu novan sangon en tiuj malviglaj organismoj.

La laborista esperantismo sin bazas sur la principo, ke la artefariteco kondiĉas la homan progreson; ĝi sin apogas sur la konvinko, ke la Laboristaro povos sin tute liberiĝi kaj starigi pacon en la mondo nur se ĝi firme organiziĝas laŭ tutmonda skalo kaj celas formi nedisigeblan unuon. Tia unuiĝo estas ebla nur per la helpo de komuna lingvo. Nia movado pravigas sian ekziston per la konstato, ke la laboristaj gvidantoj malatentas la tre gravan lingvan demandon kaj tiel senkonscie perfidas tiurilate la interesojn de l’ Proletaro.

La laborista esperantismo ne ludos en la estonto malpli gravan rolon ol la kooperativismo kaj sportismo. La kooperativisto lernas la mastrumadon por povi anstataŭi la ĥaosan kapitalistan produktaĵ-distribuadon; la sportisto lernas akiri korpan fortikecon kaj sanon; la esperantisto lernas plie akiri la intelektajn kaj moralajn ecojn necesajn por esti vera kaj inda mondcivitano.

La Leganto bonvolu noti en la memoron tiujn niajn nerefuteblajn konkludojn. Per tio li certe konvinkiĝos pri la neceso pli kaj pli forte antaŭenpuŝi, plifirmigi kaj kapabligi la SAT-movadon.



Absolutismo
ENKONDUKO.
Necesas enkonduki ĉi tiun broŝuron per kelkaj klarigaj vortoj. La nederlandlingva LEA (FLE) invitis al sia kongreso kdon Lanti, ĝis antaŭ ne longe gvidanto de SAT, por fari paroladon. Ĝi lasis al li elekti la temon, kies enhavon la legantoj nun povas ĝui en ĉi tiu broŝuro. Laŭ deziro de la kongreso nia LEA faris la necesajn paŝojn por eldoni la paroladon en la nuna formo, kion SAT aprobis fari en kunlaboro kun ni, ĉar ni same kiel la kongreso opinias la paroladon vere inda por esti pli vaste konata. Estas vere, ke ni ne postulis de kdo Lanti oficialan paroladon kaj li pravas, ke ni fidis en lia prudento.

Kaj eble tial, ke kdo Lanti ne estis ligita, li povis sin esprimi libere, por doni al ni klaran bildon pri la danĝeroj de la absolutismo. Kompreneble ni ne atendas, ke ĉiuj samopinias pri la enhavo. Se ĉi tiu broŝuro nur efikas pripensigon de la problemoj, kiujn la parolinto tuŝis, tiam ni jam estas kontentaj.

LA ESTRARO DE FLE.


KARAJ GEKAMARADOJ!
Akceptinte paroladi hodiaŭ ĉi tie, mi supozas, ke vi ne atendas de ni parolaĵon kun karaktero pli malpli oficiala, pli malpli programeca. Cetere la estraro de via Federacio difinis al mi neniun temon. Ĝi verŝajne fidis — ĉu prave?! — al mia prudento por ne pritrakti demandojn, kiuj povus malagrable tikli viajn sentojn; sendube ĝi opiniis, ke ne ĝermos en mia kapo la intenco elekti dornoplenan temon, per kiu mi tro akre pikus okulojn k ŝirus orelojn.

Tamen, ĉu konvenus, ke mi parolu al vi pri malaktualaj demandoj, por kiuj vi eble havus nenian intereson? Ĉu fari apologion por nia lingvo? Ĉu priskribi k laŭdi nian movadon? Tio ŝajnas al mi ne trafa k tute superflua.
Eble vi almenaŭ atendas de mi kuraĝigajn, esperigajn, se ne entuziasmigajn vortojn. Tiaokaze vi permesu al mi tuj konigi pri tio mian starpunkton, per cito de frazo, kiun mi ĉiam donis al mi kiel regulon: „Ne necesas esperi por entrepreni, nek sukcesi por persisti.
Oni ja devas difini al si celon en la vivo. Ĉiu normala k sana homo sentas en si bolantan energion, kiu nepre devas elŝpruci. La esenca demando sekve estas: kiel plej bone utiligi tiun energion? Mi ĉiam opiniis, ke ne ekzistas pli trafa maniero ol dediĉi sin al alta, nobla celo, — k tia certe estas la agado por ekipi nian klason per tutmonda interkomprenilo k tiel helpi al ĝia venko super ekspluatado k maljusto.
Entuziasmigan paroladon mi ne kapablas, nek deziras fari, tial ke vole mi kutimiĝis min turni al la racio de l’ homoj k ne al iliaj sentoj. Ne pro malŝato al la entuziasmo tamen, sed simple pro la konvinko, ke la plej arda fervoro devas ĉiam resti sub la dependo de l’ malvarma racio. Blinda entuziasmo povas iafoje esti malutila k eĉ danĝera.

Ĉar miaj diroj ne havos oficialan karakteron; ĉar mi nenial celas akiri vian senrezervan aprobon, eble vi konsentos al mi la rajton tute libere, verŝajne hereze, konigi mian vidpunkton pri la nuna stato de la aferoj en la mondo. Mi ne havas alian celon, nek pretendon ol instigi vin al memstara pensado. Tiu sinteno forte kontrastas, ĉu ne? kun tiu de politikaj agitistoj, kies paroloj kutime devas esti aprobataj per fina rezolucio. Tion mi ne diras riproĉe al ili, sed nur por substreki, ke ne ĉiu povas havi la saman taskon en la vivo…

Vi ĉiuj certe konsentos, se mi diros ke la epoko, kiun ni travivas, ne estas tre ĝojiga por ni, laboristoj. Ni ja konstatas, ke nia klaso multloke spertas malvenkojn. Kaj ĉie, ĉie senescepte, ĝia vivnivelo malaltiĝis dum la lastaj jaroj. En landoj kiel Germanio k Aŭstrio, kie la laboristaro estis tre bone organizita, tie tamen venkis la faŝismo k la tieaj organizoj estas detruitaj. Ĉie demokratiaj reĝimoj estas minacataj de diversspecaj diktaturoj. Ĉie la individua libero estas sufokata de la Ŝtato. Ne kredu tamen, ke mi havas admiron por la burĝa demokratio. Sed neniam mi prezentis al mi la ekonomian emancipiĝon de nia klaso, per la perdo de ĉia politika libero, per submetiĝo al la arbitro de monstra burokrata aparato, kiu malebligas ĉian iniciativon k eĉ postulas pasporton por ŝanĝi laborlokon.

Kaj kia kruela ironio! En epoko dum kiu distancoj pli k pli malgrandiĝas, sekve de teknikaj progresoj; kiam per radioaparato oni povas tuj kontaktiĝi kun homoj for de ni je miloj k miloj da kilometroj, ni tamen konstatas, ke nacioj k ŝtatoj starigas barojn pli k pli dikajn, murojn pli k pli altajn kontraŭ la interkomunikiĝoj. Neniam estis tiom forta kiel nun la tendenco de l’ popoloj sin apartigi, sin fermi en landlimoj; neniam la nacieca ideologio estis tiom forta, tiom instige minaca.

Sendube antaŭ unu jarcento la granda plimulto de l’ homoj restis kvazaŭ ŝlositaj en siaj apartaj provincoj aŭ regionoj; sed almenaŭ la tiamaj regantoj ne havis kiel la hodiaŭaj la eblon ordoni, komandi al ĉiuj regatoj. Metiistoj k kamparanoj ne spertis kiel nuntempe en diktatorecaj landoj la senĉesan premon de l’ Ŝtato. Hodiaŭ Stalin, Musolini, Hitler povas fakte kontaktiĝi kun sia tuta regataro pere de radio-aparato k laŭtparoliloj, instalitaj en konvenaj lokoj. Kaj helpe de partia organizo ili povas komandi al ĉiu ajn laboristo aŭ kamparano el la plej malproksimaj partoj de la lando.

Kio rezultas de tio? La rezulto estas, ke homoj, havantaj tian grandegan, ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistintan potencon, emas tute nature konsideri sin duon-dioj, kiuj ne povas erari k kies ordonoj sekve devas sendiskute esti obeataj.
Ĉiu el tiuj diktatoroj starigis sian apartan dogmon k neniu regato povas esprimi herezan opinion, sen risko esti konsiderata kiel ŝtatperfidulo, meritanta ekstermon. Ne plu estas loko por dubemuloj. Estas ja tro granda aroganto, tro incita impertinento dubi pri la genio de gvidanto, kies paroloj k faroj estas centpocente aprobataj k aklamataj en kunvenoj k kongresoj…… Kiel tio povas okazi? eble vi pensas. Ne estas nun mia intenco esplori tiun aferon. Sed ĉu ne ŝajnas al vi tre signifa la fakto, ke ĉe la lasta XVII-a Kongreso de l’ bolŝevika partio en Moskvo, raporto de Stalin estis unuvoĉe aprobata, kio neniam antaŭe okazis, eĉ dum la gvidado de Lenin? Sama konstato estas farebla pri Hitler. Kaj la ĵus okazinta balotado, kiu donis dek milionojn da jesaj voĉoj al Musolini kontraŭ nur dekkvin miloj da neaj, ŝajnas al mi ne malpli signifoplena fakto.

Ĉe tiaj konstatoj estas por mi evidente, ke la homaro tendencas refali en ian mezepokon, similan al tiu, dum kiu regis la absolutismo de la religiaj ideoj. Malgraŭ grandaj progresoj sur la kampo de l’ scienco k tekniko, la plimulto da homoj tamen konservis kredeman menson. Kiam iu ideo enplantiĝis en ilia cerbo, tiam ĝi baldaŭ fariĝas absoluta „vero”, nediskutenda dogmo. Tial nuntempe, same kiel dum la Mezepoko, homoj estas maltoleremaj k emas per ĉiuj rimedoj trudi sian propran vidpunkton.

Tiun maltoleremon ni cetere povis sperti mem en nia movado. Fanatikuloj ne kapablas kompreni, ke ekzistas homoj, kiuj volonte toleras ideojn, kiujn ili mem ne aprobas. Kiu ĝisoste kredas — estas ja nur kredo — posedi la „veron”, tiu tute nature ne povas toleri alian koncepton ol sian propran. Toleri „eraron”, tio estus peko, krimo; necesas malebligi, ke erarantoj infektu la intelekton de aliaj homoj; estas devo fari ĉion eblan, apliki la plej drastajn rimedojn por senpovigi la herezulojn. Dum la Mezepoko, la Inkvizicio ilin turmentadis, torturadis, brulmortigadis. Sed estus eraro konkludi el tio, ke la inkviziciuloj estis pli kruelaj ol aliaj tiamaj homoj. Kelkaj el la turmentistoj eĉ sincere kompatis siajn viktimojn; sed ili opiniis, ke la turmentoj estas necesaj k eĉ havos bonan rezulton, ĉar per ili eble saviĝos la animo de l’ turmentatoj.
Cetere la menso de multaj viktimoj de l’ katolika Inkvizicio ne multe diferencis tiun de la torturistoj. En lokoj kie la protestantoj estis la plej fortaj, ili kondutis same kruele kontraŭ katolikojn k liberpensulojn. Tiam en preskaŭ ĉiuj cerboj regis la absolutismo k la logika konsekvenco de tio povis nur esti la persekutado k ekstermado al alikreduloj.

Kiam oni ĵetas ekrigardon sur la laboristan movadon el la postmilita periodo, tiam oni bedaŭrinde konstatas, ke la absolutismo superregas ankoraŭ multajn kapojn. Pli da energio k tempo estis elspezataj en fratluktado ol en bataloj kontraŭ la ekspluatistojn. En la okuloj de dogmanoj, alipensantoj povas esti nur „perfiduloj”, „social-faŝistoj”, „renegatoj” ktp. En nia propra esperanta movado blovis vento de absolutismo, kiu baldaŭ detruis ties unuecon. La fundamentaj ideoj, klare esprimitaj en la Statuto k antaŭ kelkaj jaroj preskaŭ unuanime aprobitaj per tute libere funkciinta ĝenerala voĉdonado, fariĝis senenhavaj vortoj por homoj, regataj de pasia maltoleremo.

Alian pli malnovan ekzemplon pri bedaŭrinda konsekvenco de absolutismo oni povas trovi en la mondlingva movado. Ĝis la jaro 1907-a la mondlingvanoj unuece batalis por esperanto. Sed jen aperis homoj kun projekto de lingvo „science” prilaborita. Ili asertis k sendube sincere kredis, ke ido estas la sole taŭga, la definitiva k sekve la nepre venkonta mondlingvo. Tial la idistoj ne timis fari skismon en la esperanta movado, k la rezulto estis, ke dum pluraj jaroj multe da tempo, energio k mono estis elspezataj en bataloj inter samcelanoj.
Mi ne pensas, ke ĉiuj esperantistoj tiam estis senigitaj je absolutismo. Tre certe multaj ankaŭ opiniis, ke nia lingvo estas la plej taŭga k perfekta. Eble ili eĉ bezonas tion kredi por ĝin propagandi. Oni ja devas havi konvinkon, ke io estas bona k taŭga por dediĉi sin al ĝia sukcesigo. Ni ĉiuj scias laŭsperte, ke esperanto estas taŭga lingvo. Ido, esperantido, novial, okcidental k sendube aliaj projektoj estas same taŭgaj. Sed absolutistoj kredas, ke ilia preferata sistemo estas la sole taŭga. Estas en tio granda diferenco. Tamen ĉiu homo devus scii, ke ni vivas en tempo, kiam eĉ fizikistoj konfesas la relativon de siaj scioj, rezultantaj de eksperimentado.
Ĉe serioza k profunda meditado pri la demando, oni nepre alvenas al la konkludo, ke sur neniu kampo la absolutismo estas pravigebla k ke ĝi estas danĝera, koncerne la homajn interrilatojn. La dubemo estas nepra antaŭkondiĉo por la progreso en sciencoj k ĝi ankaŭ kondiĉas socian harmonion.

„Necesas kredi por agi”, oni ofte aŭdas. Tio dependas.... Unue ni interkonsentu pri la signifo de vortoj. Kiam mi envagoniĝis por veturi al via urbo, mi ja kredis, ke mi atingos ĝin. Tamen estas klare, ke mi ne havis pruvojn, certon pri tio. Akcidento povus okazi; nemalofte tiaj okazas; nemalofte personoj entreprenas vojaĝon k neniam trafas la celon. En mia kredo estis nenia absoluto. Estus pli ĝuste diri, ke mi fidis al la sorto. La penso, ke personoj deziras mian ĉeeston ĉi tie, ke mi povos eble utili iomete al la prosperigo de bona afero, tio estis sufiĉaj motivoj por ke mi konfidu miajn ostojn al la prizorgado de lokomotivisto. Neniam io estus entreprenata, se oni volus ĉiam havi la certon pri sukceso. Necesas do ne samigi la signifon de la vortoj kredo k certo. La kreduloj ĉe kiuj forestas ĉia dubo apartenas al la kategorio de absolutistoj; tiuj, miaopinie, estas malsaĝaj k eĉ iafoje danĝeraj homoj.
Aliparte, ni ne devas malatenti la fakton, ke ĉe iaj homoj la riskemo ludas grandan rolon en iliaj decidoj. Fidi al la sorto k havi la konvinkon, ke la entrepreno estas bona k nobla la celo tio plene sufiĉas por instigi homojn agadi. Dubemo ne povas do rezultigi nepre neagemon.

Kompreneble estus malsaĝe dubi pri ĉio. Malkonfesi absolutismon, tio ne signifas, ke oni ankaŭ ne agnoskas la ekziston de objektivaj veraĵoj. Mi ne povas dubi, ke mi staras nun antaŭ vi, paroladas k eble tedas vin. Neniu laboristo povas dubi, ke li estas ekspluatata ĉe la konstato, ke aliaj homoj, nenion utilan farantaj, tamen vivas en komforto k eĉ lukse; ĉiu facile konsentas, ke la socio estas malbone organizita, ĉar homoj mizeras k eĉ malsatas malgraŭ tio, ke produktaĵoj abundas k eĉ estas detruataj pro manko de aĉetantoj. Ekzistas multaj tiaj demandoj pri kiuj preskaŭ ĉiuj homoj povas universale interkonsenti. Ankaŭ neniu dubas, ke ĉiuj punktoj de cirkonferenco estas en egala distanco de ĝia centro; ke tuto estas pli granda ol iu el siaj partoj; ke du rektoj paralelaj kun iu tria rekto, estas ankaŭ paralelaj inter si. Neniu dubas pri neceso ekveturigi trajnojn je difinita tempo; ĉiu konsentas, ke estas mallaŭdinde, ne plenumi promeson, libere faritan; heroeco vekas admiron ĉe ĉiu normala homo; k neniu atendas gratulon pro sia malkuraĝo; neniu dubas pri la ekzisto de Tokio, kvankam ne ĉiu veturis tien por vidi la urbon proprokule; ktp. ktp.

Sed ĉu Marks eraris aŭ ne? Ĉu Stalin pravas kontraŭ Trocki, aŭ inverse? Ĉu la malvenko de l’ proletaro en Germanio k alie rezultas de tio, ke la politiko k taktiko de l’ socialistoj estis eraraj? Ĉu tiuj de l’ komunistoj estis la sole ĝustaj? Ĉu la regado de Hitler estos longdaŭra aŭ ne? Al tiaj demandoj necesas rilati kun dubemo....
Tamen, kion ni vidas? Ni vidas, ke la diversaj tendencoj de l’ laborista movado kulpigas unuj la aliajn; insultas sin reciproke k ĉiuj agas laŭ maniero, malebliganta komunan agadon, kuniĝon de l’ fortoj. Ĉiuj estas konvinkitaj, ke nur ili pravas; ke se okazis malvenko, kulpas en tio ne ili sed la aliaj, kiuj opinias havi nenion por riproĉi al si. Ĉiuj pli malpli estas regataj de absolutismo.

La plej karakteriza ekzemplo pri absolutismo estas la sinteno de l’ patriotoj, Ĉiuj senescepte preferus morti ol perdi sian naciecon. Kiom da francoj estas pretaj rezigni sian francecon? Kiom da angloj konsentus akcepti alian regadon ol la britan? Kiom da germanoj povus toleri eĉ la penson, ke ilia lando fariĝu nur geografia esprimo? Estas tute neeble respondi precize al tiaj demandoj, sed mi havas la konvinkon, ke eĉ en revoluciulaj rondoj troviĝas tre malmulte da homoj por sincere deklari: ne gravas por mi perdi mian naciecon; male, mi sopiras al tia perdo k konscie penas akiri menson de mondcivitano.
Ĉiu patrioto estas sub la regado de absolutisma ideologio, kiu igas lin, se necese, oferi sian vivon antaŭ la sanga altaro de l’ patrio.

* * *

Ĉe tiaj konstatoj ŝajnas al mi evidente, ke ideoj estas potencaj fortoj. Iafoje ili eĉ ludas pli gravan rolon ol ekonomiaj faktoroj mem. Pri tio mi mencios al vi tre karakterizan ekzemplon, kiun mi trovis lastatempe en geografia verko.
La aŭtoro unue rimarkigas, ke la vito-kulturon evidente kondiĉas grundo k klimato. En Laponio vito ne povus kreski. Sed la vito malaperis el landoj, kie ĝi kreskis antaŭ jarcentoj, malgraŭ tio, ke la grundo k klimato restas tute favoraj al ĝia kulturado. La vera origina patrio de l’vito estis Egiptio, Arabio, k Nord-Afriko. En la antikva tempo la vinoj el Egiptio k Kartago estis famaj. Nu, la disvastiĝo de la islamo — do idearo — en tiuj regionoj havis kiel rezulton, ke tie la vito-kulturo malaperis. Vi ja sendube scias, ke iu regulo el la Korano malpermesas trinki vinon. Sufiĉis do la ŝanĝo de religio por ke sur la materia, ekonomia kampo okazu tre grava aliiĝo.
Kompense, la vito enplantiĝis en mezvarmaj regionoj, tre malproksimaj de siaj originaj lokoj de kulturo. Estas ankaŭ interese noti, ke en Flandrio k eĉ en Skandinavio vito iam estis kulturata. En la kristana religio vino estas uzata por la meso k tiam estis malfacile venigi ĝin el malproksime; pro tio vito estis do kulturata eĉ en malfavoraj lokoj.
La sama aŭtoro (Petro Defonten — Deffontaines), kiu tute ne celas refuti la materialisman koncepton pri la Historio, mencias aliajn faktojn ekonomiajn, kies kaŭzoj estas pure religiecaj. Ekzemple, multaj vojaĝoj, la plimulto en landoj kiel Tibeto k la islama Afriko, havas religian kialon k ne ekonomian. Urboj kiel Jeruzalemo, Romo, Santiago de Kompostel, en Hispanio, Lurd, en Francio, La Meko, Lasa, en Tibeto, Benareso, en Hindio, venigas al si ĉiujare milojn k dek milojn da homoj nur pro religiecaj motivoj.

Antaŭ 87 jaroj, Karlo Marks diris, en La Komunista Manitesto: "La naciecaj diferencoj k antagonismoj inter la popoloj pli k pli malaperas, paralele kun la evoluado de l'burĝaro, kun la komerclibero, la mondmerkato, la samiĝo de la industria produktado k de al ĝi respondaj vivkondiĉoj."
Bedaŭrinde ni devas hodiaŭ konstati, ke la aserto de l'fama aŭtoro estas absolute erara: Oni vane serĉas signojn pri malapero de antagonismoj inter la popoloj k de naciecaj diferencoj. Male, ni vidas, ke ĉie la naciismo estas la plej potenca, la plej instige minaca ideo-forto, movanta la amasojn. Vidiĝas nenia signo pri kunfandiĝo de malsamlingvaj nacioj en pli grandan unuon, sed male ĉie oni rimarkas tendencojn k agitadon por nacia apartiĝo k sendependiĝo. La patriotismo estas pli profunde enradikiĝinta ol antaŭ 87 jaroj, kiam Marks k Engels verkis la faman Manifeston. Ili tro alte taksis la rolon k efikon de la ekonomiaj faktoroj. Mondmerkato k industria egalformeco estas nur antaŭaj kondiĉoj por la kunfandiĝo de l'popoloj. Necesas plie, ke la spirito de l'homoj ankaŭ estu preparata al tiu kunfandiĝo.
Kaj nun mi demandas: ĉu io vere pozitiva, reale efika estis tiurilate entreprenata de la ĝisnunaj revoluciaj movadoj k laboristaj organizoj? Sen ia ŝanceliĝo mi respondas: ne! Sendube okazis internaciaj kongresoj k manifestacioj dum kiuj bombaste estis parolate pri tutmonda interfratiĝo, pri pacaj rilatoj inter la nacioj ktp. Sed malgraŭ tio la partoprenantoj, zorge flegantaj sian nacian lingvon, restis spirite k anime angloj, germanoj, italoj, rusoj ktp. Nenio konkreta estis entreprenata por forigi tian staton. Nenio, — ĝis la starigo de Sennacieca Asocio Tutmonda....

Kaj dum okazis tiuj internaciaj — ne sennaciecaj — manifestacioj, la diversaj ŝtatoj per la lernejo, per la preĝejo, per ĉiuj celkonformaj rimedoj klopodis tre sukcese encerbigi al siaj regatoj naciecan ideologion. Tial hodiaŭ la naciismo malebligas unuiĝon de l’ popoloj, kvankam ekzistas objektivaj kondiĉoj por ke povu okazi tiu kunfandiĝo.
Pro teknikaj progresoj nia planedo ja pli k pli malvastiĝas, sed ŝajnas, ke la spirita horizonto de l’ homoj ankaŭ malvastiĝis dum la lastaj jaroj....

Kaj tamen la senĉese malvolviĝantaj produktofortoj pli k pli postulas mondekonomion k liberan mondmerkaton. Kio rezultos de tio? Nu, karaj Gekamaradoj, pardonu min, sed ne promesinte prezenti al vi idilian bildon pri la nuna stato de l’ mondo, mi povas nur antaŭdiri katastrofon. Ĉar la proletaro ne kapablis forte unuiĝi super la landlimoj k akiri la necesan konscion pri la historia misio, kiun bonkrede Marks atribuis al ĝi, verŝajne internacia milito kun ĉiuj siaj abomenindaĵoj kreos novan, provizoran ekvilibron en la mondo. Eble tiu milito detruos kelkajn limojn k konsistigos pli grandan unuon ĉirkaŭ la venkinta popolo.
La historia procezo ne povas longe esti haltigata, k ni scias, ke ĝis nun ĝi ĉiam trabatis al si la vojon per armiloj. Rimarku, ke en la nuna stadio ne eĉ ĉiuj popoloj samlingvaj estas unuigitaj. Kaj necesis la veno de Musolini k de Hitler sur la historian scenejon, por ke Italio k Germanio akiru sian definitivan nacian unuiĝon. Vi ja scias, ke en Germanio antaŭ ne longe ekzistis ankoraŭ duonsendependaj landoj. Nun tia sendependeco malaperis; sed ĉu ne estas plorinde, ke tian pli intiman kunfandiĝon de l’ germana popolo ne faris la dum pluraj jaroj regintaj internaciistoj, sed fanatika naciisto?

* * *

Karaj Gekamaradoj! mi avertis vin, ke mia parolado ne estos entuziasmiga. Vi certe nun konstatas, ke mi ne trompis vin tiurilate. Ne kredu tamen, ke nenio laŭ mia opinio estas farebla; ke ni devas tute rezigni antaŭ la sorto k atendi senage la venon de pli favoraj tempoj por propagandi nian lingvon, k rekomendi al la laboristaro novajn vojojn, laŭ kiuj ĝi povos pli sukcese ol ĝis nun atingi sian emancipiĝon.
Antaŭ momento mi citis el La Komunista Manitesto frazon k montris ĝian erarecon. Sed en la sama verketo, sur la sama paĝo, Marks ankaŭ diras: „Unuigita agado (de l’ proletaro), almenaŭ de l’ civilizitaj landoj, estas unu el la unuaj kondiĉoj de ĝia emancipiĝo.” Kun tiu diro mi plene konsentas. Kaj en ĉies oreloj sonas la bona rekomendo: „Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu!”

Sed kial do ne okazis tiu bezonata k rekomendita unuiĝo? Miaopinie, ĝi ne okazis, tial ke la spiritojn regis absolutismo k tial ke mankis komuna lingvo. En tiaj kondiĉoj estis neeble atingi unuecon de agado. Estas absurde rekomendi unuiĝon al homoj, se ili ne povas interkompreniĝi, se ili ne povas legadi la samajn gazetojn, studi la samajn librojn k interdiskuti sen la helpo de tradukistoj k interpretistoj.
Se oni konsentas pri tio, sekvas, ke nia mondlingva movado ne devas esti konsiderata kiel io akcesora, malgrava, diletanta. Male, ĝi devas esti ĉe la bazo mem de ĉiu agado por unuigi mondskale la proletaron. Kaj mi ne timas aserti, ke la malatento al la lingva demando flanke de la plimulto da gvidantoj de la laboristaj organizoj estas unu el la kaŭzoj, pro kiuj la laboristoj ne akiris la taŭgan, celkonforman spiritostaton, kiu ebligus realan, ne fiktivan unuiĝon super la landlimoj.

For de mi tamen la opinio, ke esperanto estas universala kuracilo; ke sufiĉus ĝin alpreni, por ke paco k bonstato regu en la mondo. Sed almenaŭ ĉiuj malnovaj SAT-anoj, kiuj daŭre k intense praktikadis nian lingvon, scias tre bone k laŭsperte, ke ne ekzistas pli taŭga rimedo por senigi sin je naciemo. Estas danĝere ne konscii pri siaj intimaj sentoj. Tion oni povis sperti en la jaro 1914. Antaŭ la eksplodo de l’ milito multaj laboristoj manifestaciis je la sonoj de la Internacio; sed tuj ĉe la unuaj tamburfrapoj la nacia himno refariĝis por ili la plej kara. Kaj mi forte kredas, ke ĉe la venonta milito okazos tute same. Mi eĉ ne estos mirigata, se proletoj el Sovetio, je la sonoj de la Internacio, kiu estas la tiea.... nacia himno!, k la francaj proletoj, je la nomo de la Marsejezo, kiu iam ankaŭ estis revolucia himno, aliance konsentos partopreni la militon kontraŭ Germanion. La regantoj k laboristaj gvidantoj facile trovos, kiel en 1914, pravigilojn por tia partopreno....

Sur la unuaj propagandiloj, eldonitaj de SAT antaŭ dektri jaroj, troviĝas jenaj frazoj, kiuj ŝajnas al mi ĉiam veraj k aktualaj:

„La ideala socio ne devenos tute preta el revolucio, kiun iuj prezentas al si kiel panaceon”.
„Estas do necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitanoj, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata, enlanda edukado metis en niajn kapojn k korojn.”

Estas ja vere, ke nenia universala kuracilo ekzistas. Sed estas same vere, ke nenia vera progreso povas okazi ekster la kapo k koro de l’ homoj. Plej alte evoluinta tekniko povas paralele ekzisti kun moroj barbaraj. Ne estas vere, ke niaj ideoj estas nur la „reflekto” de la ekstera medio k ke sufiĉas aliigi tiun medion por ke ankaŭ aliiĝu nia menso. Tio estas tro simplisma teorio. Cetere ĝiaj adeptoj mem kontraŭdiras ĝin per sia tuta agado: ili ja multe propagandas k agitadas por ŝanĝi la ideojn de tiuj, kiujn ili volas varbi al siaj propraj.

Ideoj ja ne ekzistas en si mem ekster la cerbo de homoj, sed ili tamen estas grandaj fortoj k kiam ili estas eraraj, tiam ekzistas grandaj danĝeroj. La rasismo, la naci-socialismo (konstruado de socialismo en unu sola lando) estas danĝeraj ideoj; ili preparas la menson de homoj al konsento partopreni naciecajn militojn.
Sed bonfaraj estas ideoj, kiuj celas al universalo, al interfratiĝo k kunfandiĝo de l’ popoloj. Ĉiu vera, reala progreso iras laŭ tiu direkto k ĉio, kio kontraŭas k baras estas esence reakcia, eĉ se la kontraŭantoj k barantoj patose eldiras revoluciajn parolojn....

Ĉe la komenco de mia parolado mi diris, ke por ĉiu normala homo iam stariĝas la demando: „kiel utiligi mian energion, mian liberan tempon?” Estas ja tre grava demando. Se sincera homo elektas eraran vojon, verŝajne iun tragediecan tagon okazos, ke ĝi ekvidos sian eraron k ĉagrene ekkonscios, ke ĝiaj fortoj estis misuzataj, estas senprofite perditaj.
Ĉu ni, esperantistoj, povas timi tian kruelan disreviĝon? Mi havas la firman konvinkon, ke ni povas esti tute trankvilaj tiurilate. Se ni ne povas havi la certon, ke „ni atingos la celon en gloro”, kiel kantis Zamenhof en sia bela poemo „La Vojo”, almenaŭ ne ekzistas ĉe mi dubo, ke ni vojas al la ĝusta direkto. Mi diris pesimisme, ke ŝajne la homaro tendencas refali en ian mezepokon, sekve de la absolutismo, kiu pli malpli infektas preskaŭ ĉiujn intelektojn el la mondo; sed post tiu malbeninda tempo okazos renesanco. Post nigra nokto, ĉiam sekvas hela tago. Kaj eĉ en la plej profunda nokto ekbriletas iafoje steletoj en la ĉielo. Ni estu tiuj steletoj, kiuj modeste brilas k malebligas, ke vojirantoj tute malesperu. En la landoj, kie ni ĝuas ankoraŭ iom da libero, ni duobligu niajn penojn por enradikigi esperanton; kun niaj amikoj el la diktatorecaj landoj ni profitu ĉiujn okazojn, ni uzu ĉiujn rimedojn por ne tute perdi kontakton kun ili; ni kuraĝigu ilin k ne riproĉu, se ili aliĝas al la esperanto-organizoj tolerataj de diktatoroj.

Mi eksciis lastatempe, ke eĉ fanatikuloj, kiuj insultis min ĉe la Amsterdama k Stutgarta SAT-kongresoj, jam aliĝis al la Germana Esperanto-Asocio, kiu estas, kiel ĉiuj aliaj organizoj, sub la gvidado k kontrolo de naci-socialistoj. Mi ne riproĉas pro tio al tiuj kompatinduloj k ne kritikas ilian nunan konduton; ni ĉiuj faru nian eblon por sciigi al ili niajn fratecajn sentojn. Ni neniam forgesu, ke por niaj amikoj en diktatorecaj landoj estas danĝere utiligi esperanton por konigi alion ol la oficialan „veron”. En niaj korespondaĵoj kun ili ni estu prudentaj, ni ne agu senpripense, kio povus havi kiel rezulton sendigi ilin en ekzilon aŭ en internigejon.
Ŝajnas al mi neeble, ke la homaj socioj evoluu daŭre en direkton, kiu kondukas al simila vivo kiel tiu de l’ termitoj k.a. similaj insektoj. Mi gardas la esperon, ke pli malpli frue la homoj ĉie sur la tero retrovos emon por individua libero k ne plu rezignos ĉian dignon antaŭ despotoj diversspecaj.
Ni do esperu, ĉar ni estas esperantistoj k precipe ni gardu nin kontraŭ la kredo, ke nenio estas farebla, ke la historia fatalo estas neevitebla, ke la homoj estas nur instrumentoj en la manoj de diigitaj produktofortoj. Tio ne estas vera k ili grave eraris k trompis nin tiuj pseŭdo-sciencistoj, kiuj pretendas klarigi k antaŭdiri la sorton de l’ homaro, adiciante la tunojn da ferminaĵo, la kvantojn da karbo, la produktokvanton da ŝtalo en la mondo....
Tiuj homoj estas ĝenerale la samaj, kiuj atendas la kunfandiĝon de l’ nacioj k lingvoj per, mi ne scias kia, miraklo. Esperanton kreis homa cerbo, instigite de la deziro pri fratiĝo inter la homoj. Tiun idealon ni tenu viva en niaj koroj k ni disvastigu ĝin kun la sama fervoro kiel iuj danĝeraj absolutuloj disvastigas siajn malhumanajn ideojn.
Al la naciismo, kiu frenezigas la homojn k faras el ili kruelajn bestojn, ni kontraŭstarigu la sennaciismon, kiu povos savi la homaron.

Post la parolado, la prezidanto, kdo Faulhaber, demandas la ĉeestantaron, ĉu iuj deziras fari demandojn al kdo Lanti, kiu certe bonvole respondos.

Kdo Eerdmans el Rotterdam ekstaras k diras, ke en ĉi tiu granda ĉambro estas personoj el la lastaj vicoj, kiuj verŝajne ne bone aŭdis la interesan paroladon, tial ke kdo Lanti ne havas fortan voĉon; sekve estas dezirinde, ke ĝi aperu presita.

La prezidanto respondas, ke la estraro ekzamenos la proponon k decidos verŝajne favore; li aldiras, ke tio povus eble okazi en kunlaboro kun SAT.
Kdo Lempert el Gent demandas la prezidanton, ĉu ankaŭ gasto rajtas paroli pri la temo, kiun pritraktis Lanti. Ricevinte jesan respondon, li diras proksimume jenon:
Mi ne ĉeestis la komencon de la parolado de Lanti, sed aŭdis tamen sufiĉe por havi la konvinkon, ke necesas protesti kontraŭ lian pesimismon, kiu povas havi kiel rezulton malkuraĝigi laboristojn k sekve malutili al ilia batalo kontraŭ la burĝaron. Lanti ne rajtas semi dubon en niajn vicojn. Kaj precipe min indignas tio, ke li metas Stalin, Musolini k Hitler en la saman kategorion. Tio ankaŭ estas absolutismo. En Sovetio regas la Proletaro k la tiea reĝimo nenial estas komparebla kun la diktatorecoj el Italio k Germanio. Estas malbona faro de Lanti ataki Sovetion k tiel helpi al la burĝaro tutmonda, kiu deziras ĝian pereon. Mi protestas kontraŭ la dirojn de Lanti, kvankam mi ne estas komunisto; sed mi konsideras kiel devon defendi la sovetian popolon, la landon, kie oni konstruas socialismon....

Kdo Lanti. — Estas iel bedaŭrinde, ke la ĵus parolinta kdo devigas min ripeti, kion averte mi tuj diris ĉe komenco: Miaj herezaj paroloj havas nenian programecan karakteron k ili nur celas instigi la aŭskultantojn al pripensado k al memstara prijuĝo. La kdo emfazis, ke li ne estas komunisto; tio liaflanke estas nekonsekvenca sinteno, ĉar li subtenas la vidpunkton de komunistoj. Sed ja ekzistas diversspecaj komunistoj k ne ĉiuj aprobas la politikon de Stalin. Mi mem apartenas al tiu kategorio. Cetere, ekde la stariĝo de la III-a Internacio ĝis 1928, mi estis kompartiano, kvankam jam ne tute „ortodoksa”. Ĝis tiam ekzistis en Komintern libera pensesprimo; tiam ne ankoraŭ estis naskiĝinta la esence reakcia teorio de Stalin pri eblo konstrui socialismon en unu sola lando k pri neceso de pensa „monoliteco” en la Partio. En Sovetio ne konstruiĝas socialismo, sed ŝtatkapitalismo el la plej malbona speco. Nenie en la mondo estas tiom granda diferenco inter la salajroj. La vivkondiĉoj de la simplaj laboristoj k kamparanoj estas tie mizeraj; mankas al ili la plej necesaj vivnecesaĵoj; mankas ĉia libero; regas ne la Proletario, sed la.... Sekretario.... Fulmotondro! tian „socialismon” ni ne volas....
Oni bonvolu kredi, ke se finfine mi akiris firman opinion pri la Stalina regsistemo, tio ne okazis sen longe antaŭa ŝanceliĝo k sen serioze objektiva esplorado estinte mem dum ok jaroj ano de Komintern, mi emis kroĉiĝi al miaj esperoj, al mia deziro kredi, ke tiu organizo estas la gvidanto de l’ mondproletato. Sed fine mi tute disreviĝis k hodiaŭ konsideras kiel devon, averti la laboristojn, ke ili ne submetiĝu al iu ajn partia diktaturo, kiu neeviteble tendencas fariĝi diktatoreco de nur unu persono.
En la jaro 1922 mi jam vizitis Sovetion k restis tie dum tri semajnoj. Reveninte kun malbonaj impresoj, mi publikigis ilin en la tiama Sennacieca Revuo (Sekve mi estas malnova herezulo), avertinte la legantojn, ke „impresoj” ne estas juĝo. Tiu simpla fakto klare montras ke tiam regis en Komintern libera pensesprimo. Eĉ anarkistoj en Sovetio povis ankoraŭ kunveni k publike paroladi. Sed hodiaŭ ?!....
De tiu tempo mi multe korespondadis kun kdoj el Sovetio; tie mi havas multajn amikojn, kiuj devas nun tute silenti k ne povas skribi al mi senpere. Mi observis k notis. Plie mi konas sufiĉe intime kelkajn personojn, kiuj iris tien kun entuziasmo por helpi k servadi. Ili ne restis tie dum kelkaj semajnoj, sed dum pluraj jaroj; tie ili laboris en diversaj fakoj k travojaĝis la landon laŭ ĉiuj direktoj. Tiuj homoj konas tre bone la situacion de la tiea laboristaro; elreviĝinte ili revenis k mi povis proprorele aŭdi ilian detalan raportadon. Tiaj atestoj ŝajnas al mi multe pli valoraj ol tiuj de blufe k artifike aranĝitaj delegitaroj.....

Sed, Gekamaradoj, vi estas esperantistoj k do havas iun eblon esplori mem per korespondado. Kompreneble vi devas scii, ke ankaŭ la esperanta korespondado estas ŝtate organizita k kontrolata. Unu el la kaŭzoj de la skismo en nia movado estas ĝuste tio, ke SAT ebligis per sia Jarlibro senperajn interrilatojn kun Sovetiaj kdoj. La starigo de Proleta Esperanta Korespondanto (PEK) havis en la okuloj de la gvidantoj de SEU ĉefe kiel celon faciligi la kontroladon de la korespondado. Se vi volas ekscii ion alian ol la oficialan „Veron” pri Sovetio, vi devas serĉi korespondantojn ekster tiu aparato; necesas plie, ke vi akiru ilian fidon; ili devas esti certaj, ke iliaj leteroj ne estos transsendataj al CK de SEU, kiel jam okazis fare de kdoj, kiuj sendube opiniis, ke tiujn leterojn skribis danĝeraj kontraŭrevoluciuloj. Vi devas kun ili elpensi ŝlosilon por interkompreniĝi kun viaj korespondantoj, tiele evitante, ke la cenzuristoj ankaŭ komprenu. Starigu tuj ĉe la komenco tute precizajn demandojn k avertu, ke la samajn vi jam faris al aliaj korespondantoj por povi kompari. Se vi estas sufiĉe paciencaj k persistemaj, mi certigas vin, ke post unu aŭ du jaroj vi estos kolektintaj materialon per kiu vi havos tute alian bildon pri la vivo de la laboristoj en Sovetio ol tiun, kiun disvastigas grandskale k multkoste la Stalina propagandaparato tra la tuta mondo. Tiel vi praktike utiligos la lingvon.
Konigi tiun mian sperton, fari tiujn rekomendojn, tio neniel signifas „ataki Sovetion”; tŭte male! tio povas nur helpi al la Sovetia laboristaro liberiĝi el parazita, mizeriga, sklaviga burokrataro.

Se mi parolis pesimisme pri la nuna tempo, instigis min al tio nur la faktoj. Nenio estas pli danĝera ol blinda optimismo. Mia pesimismemo neniam malhelpis min agadi k mi ne rekomendas senagadon. Tial mi kredas havi la rajton diri libere mian opinion pri ĉio, same kiel vi havas la rajton akcepti aŭ rifuzi miajn dirojn.
Herezulo
Herezaĵo
GVIDPUNKTOJ DE "HEREZULO"[12]

HEREZULO

libere, severe, sed objektive kaj sincere kritikas ĉion kaj ĉiujn. Ĝi kondamnas neniun sincerulon.
HEREZULO

senkompate vipas ĉiajn absolutulojn kaj celas direkti la homojn al relativisma kompreno prl la vivo, kio estas nepra kondiĉo por ke ekzistu inter ili toleremo kaj paco.
HEREZULO

celas la malaperigon de ĉiu nekunnaskita, neesenca diferenco inter la homoj el la tuta mondo kaj ilian sennaciecan unuiĝon.
HEREZULO

subtenas ĉion, kio miksas kaj lutas inter si la popolojn kaj levas la homojn al pli deca, pli digna kaj pli larĝhorizonta vivo.
HEREZULO

rekomendas al la proletoj, al la ekspluatatoj, ke ili batalu nur por akiri ĉiam pli bonajn vivkondiĉojn, pli da libepro, pli da ŝatateco, kaj neniam pro teorioj, doktrinoj aŭ sistemoj, kiujn ili ne tute komprenas kaj pri kiuj fakuloj interdisputas.
HEREZULO

luktas kontraŭ ĉian gvidistecon – kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado.
HEREZULO

kontraŭbatalas ĉian emon al apartigo de l’ homoj laŭ du kategorioj: intelektuloj kaj manlaboristoj. Ĉiu homo devas celi al mana kaj intelekta lerto.
HEREZULO

resumas sian tutan programon per du krioj:

For ĉiajn dogmojn kaj diktatorojn! Vivu justo kaj libero!

*       *
*
KLARIGOJ PRI LA GVIDPUNKTOJ

Leginte en la unua kajero de HEREZULO la ok gvidpunktojn, laŭ kiuj ni intencas redakti la revueton, kelkaj K-doj skribis, petante klarigojn. Tiujn ni volonte donas.

Unu leganto diras: "Vi volas kritiki ĉion kaj ĉiujn, tio ŝajnas al mi ne aprobinda; tiel vi agos nur negative, detrue, dum estus pli saĝe fari pozitivan, konstruan laboron…"

Ni facile komprenas la preskaŭan indignon de nia korespondanto. Li tamen bonvolu tute kvietiĝi kaj bone pripensi la sencon de l’ vorto kritiki. Ĝi ne havas nepre la signifon mallaŭdi, malaprobi. Oni eĉ povas laŭde kritiki verkon. Sekve neniu vidu en tiu nia unua gvidpunkto ian malbonan intencon, ian ajn malican mallaŭdemon. Cetere, al ni mem devas ankaŭ esti aplikata tia kritikemo. Kaj se nia K-do aplikus ĝin al si mem, li eble pli ĝuste komprenus la signifon de la gvidpunkto, kiun li malaprobas. Tie estas ja dirite, ke ni "kondamnas neniun sincerulon". Tiuj lastaj vortoj montras do, ke nia unua gvidpunkto estas nenial malbonintenca.

Kritiko estas necesa kaj ĝia manko en homaj socioj, en organizoj, signas tendencon al kreiĝo de dogmoj, al stariĝo de diktatoroj, al malaltiĝo de l’ homa digno kaj finfine al enplantiĝo de sklavecaj socisistemoj.

Estas ja vere, ke nura kritiko ne alportas ion pozitivan. Ĝi eĉ povas esti efektive detrua. Sed plej ofte detruado estas unue necesa antaŭ ol komenci konstruadon. Aliparte, konstrui, ekzemple, kazernojn, tio estas pozitiva laboro sed neniel utila por la homaro. Ĉia ajn "pozitiva" laboro sekve ne estas laŭdinda, dum negativa, detrua agado povas kelkokaze esti utila.

Ni firme opinias, ke la laborista movado estas orientita laŭ malĝusta direkto. La sinsekvaj fiaskoj en plej diversaj landoj montras tion al ĉiu, kiu ne estas dogme blindigita. La malatento de l’ gvidistoj al la esperanta afero, al la neceso faligi la lingvajn barojn inter la homoj, antaŭ ol rekomendi al ili unuiĝon, ĉiam ŝajnis al ni konscia aŭ senkonscia perfido al la laborista klaso. Bedaŭrinde eĉ ne ĉiuj laboristaj esperantistoj konscias pri tio; multaj emas ankaŭ konsideri nian aferon kiel akcesoran.

Tamen estas sufiĉe atentinda fakto, ke centjara internaciisma propagando kaj agitado rezultigis nur la venkon de l’ naciismo en la tuta mondo. "Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!" alvokis Marks kaj Engels (…) Sed tiu unuiĝo neniam havis realan fundamenton. La diversaj Internacioj fiaskis en sia agado, tial ke ilia tuta ŝajnvivo rezultis nur el la interrilatoj de kelkcentoj da gvidistoj. En krizaj momentoj homoj perdis ĉian influon sur la amason kaj plej ofte havis personan intereson renegatiĝi. Kaj tiel estos, tiom longe, kiom la homoj el la tuta tero ne havas la eblon intime, senpere konatiĝi kaj organiziĝi. La ĝisnuna internaciisma organizsistemo estas la plej granda iluzidona afero, kiun oni povas imagi.

Ĉion tion nia kritiko celas malkaŝe kaj sentime diri al niaj samsortanoj. Se tiu nia agado estas negativa kaj detrua, nu, tio ne ĝenas nin: necesas ja detrui danĝerajn iluziojn. Ni konsideras kiel devon rekomendi al niaj Gek-doj, ke ili vane kaj senrezulte ne batalu; ke ili ne eluzu sian energion, irante laŭ malĝusta direkto.

Ĉu do ni trompu nin mem kaj trompu aliajn? Ĉu indas, ke liberpensantaj homoj sin lulu per iluzioj? Ĉu saĝa homo devas ankaŭ konduti freneze, se li troviĝas inter frenezuloj? Ni gardu nin kontraŭ ĉiaj vanaj esperoj; ni lernu scii ĝuste taksi kaj ĝui la staton de homo, kiun gvidas racio kaj ne blinda entuziasmo. Ĉu ne estas ĝuinda sento la konscio esti saĝa inter malsaĝaj? Se ni ne povas ĉiam teni nian korpon libera, almenaŭ neniu registaro, neniu diktatoro, neniu gvidisto posedu nian spiriton, nian animon. Eppur si muove (kaj tamen ĝi moviĝas), diris la granda herezulo Galileo, kiam la inkvizicio devigis lin publike malkonfesi sian opinion, ke nia planedo turniĝas.

Jes, ja ni kritiku ĉion kaj ĉiujn, tiel ke nur per tia sinteno ni restos liberaj homoj inter sklavoj.

Longe ni povus skribi, donante konkretajn ekzemplojn por pravigi nian unuan gvidpunkton. Sed ni sufiĉe alte taksas la intelektan nivelon de niaj legantoj, por ne dubi ke ili mem kapablas per propraj observoj kaj konstatoj ĝustan komprenon pri nia penso, pri nia celo.

*
La dua gvidpunkto rekomendas relativismon pri vivkompreno.

"Ĉu do vi neas la ekziston de absolutaj veroj?" demandas iu; "ĉu, ekzemple, vi ne agnoskas la absoluton de la matematikaj principoj?"

Kiam temas pri abstraktaĵoj, oni ja povas apliki absolutajn principojn: du plus du estas kvar ĉie kaj ĉiam; sed du homoj plus du homoj neniam estas kvar tute samvaloraj estaĵoj. La samon oni povas eĉ diri pri objektoj. Sekve, la disciplino aplikebla en matematiko neniel taŭgas en sociologio. Mi tre timas la absolutulojn, kiuj ne komprenas tion kaj havas la pretendon esti kapablaj eldiri la veron pri soci-politikaj demandoj per rezonmaniero, taŭga nur en alia fako.

"Nenion pli belan mi konas ol apliki perforton por venkigi veron kaj juston."Jakobo Frederiko Fries.

Tion antaŭ nelonge mi legis hazarde sur la kovrilo de revuo, kies ekzempleroj estis elmetitaj vendcele en esp-a kunvenejo. Tia eldiro preskaŭ timtremigas min. Kiu granda saĝulo difinos tute precize kaj senerare tion, kio estas la vero kaj justo? Kredeble la redaktoro de l’ koncerna revuo opinias esti tia saĝulo kaj sendube pretas apliki aŭ aplikigi de policanoj perforton por venkigi sian veron, sian komprenon pri la justo. Stalin, Musolini, Hitler ankaŭ aplikas tiun belan maksimon de l’ germana filozofo. Kaj milionoj da entuziasmuloj helpas en tio. Tiuj diktatoroj estas certe tute konvinkitaj, ke ili agas laŭvere kaj laŭjuste. Tamen la "vero" kaj la "justo" de Stalin ne tute samas kun tiuj de Hitler.

Jes, ja! "H-ulo" vipos ĉiajn absolutulojn, kiuj, konscie aŭ nekonscie, preparas la sklavecon de l’ homaro, aŭ helpas pluigi ĝin tie, kie ĝi ekzistas. Sed rilate kelkajn absolutulojn, vipilo ne necesas; sufiĉas ridi al ili en la vizaĝon, aŭ simple leveti la ŝultrojn ĉe la aŭdo de iliaj pretendemaj filozofiaĵoj.

Dume ni rediru, ke rilatoj ne povas esti pacaj kaj glataj inter la homoj, se ili ne havas relativisman komprenon pri la vivo, kiel estas dirite en la dua gvidpunkto.

*

Kiu legis supraĵe la trian gvidpunkton, tiu eble povas pensi, ke ni celas sammodeliĝon, unutipiĝon de l’ tuta homaro. Tiel tamen ne estas. Tute male eĉ. Serioza kaj profunda pripensado komprenigas, ke la kunnaskitaj diferencoj, ekzistantaj pli malpli inter ĉiuj senescepte homoj, povus pli facile malvolviĝi kaj sin montri, se forestus ĉia diktatoremo, ĉia absolutemo en la pensoj kaj moroj.

Estas evidente, ke nacia lingvo, nacia edukado ne estas io kunnaskita, sed rezultas de situacioj kaj cirkonstancoj, kiuj ne estas ĉiamaj, kiuj eĉ ofte ne plu ekzistas konkrete. Ju pli la homoj estas memstare pensantaj, ju pli ĉiu el ili deziros esti unika specimeno de l’ homa genro kaj ne iu naciano, des pli ekzistos da ŝancoj, ke la kunnaskitaj diferencoj elkreskos.

Post ĉi tiu klarigo neniu sincera homo povos do aserti, ke nia deziro al sennacieca unuiĝo de l’ tutmondo celas uniformecon. La sennaciismo tute ne signifas unutipecon de l’ homoj; ĝi ne celas al griza, unutona, banala homaro, sed male al originaleco ĉe ĉiu individuo, al varieco inter ĉiuj teranoj.

*

Supraĵa lego super la kvara gvidpunkto povus ankaŭ pensigi pri ia unutipa kunfandiĝo de ĉiuj rasoj. Tia ne estas nia penso kaj cetere ni scias, ke fiziologie tio ne eblas. Tamen la rasismo estas nenatura, monstra teorio. Malpermesi aŭ eĉ malrekomendi la geiĝon inter malsamrasaj individuoj, tio estas tute arbitra. Laŭ la rezonmaniero de rasistoj oni povus same sofisme "pruvi", ke nur geiĝo inter homoj, havantaj la sajnan koloron de okuloj, aŭ de haroj, devas esti permesata.

Ne malpli arbitraj estus reguloj, bazitaj laŭ la formo de l’ nazo, la grando de l’ buŝo aŭ la longo de l’ kapo. Eble iam troviĝos iu "scienculo", kiu argumentos, ke la tuta malbono en la mondo venas de tio, ke oni ne malpermesis geiĝon inter brakicefaloj kaj dolikocefaloj…

Kiam ni parolas pri mikso kaj luto inter la popoloj, ni pensas, ke la homoj devas unue kaj ĉefe konscii pri sia homeco kaj ne pri sia nacieco aŭ raso, kio neniel signifas, ke ĉiuj devas fariĝi samtipaj. Ĉiuj homoj estas teranoj, ricevas lumon kaj varmon de l’ sama suno; la saĝo ordonas, ke ili do forte konsciu pri tio kaj organizu la socion laŭ maniero, kiu ebligos ĝuadon el ĉiuj riĉaĵoj de nia komuna planedo.

*

Jam aperis klarigoj pri kvar el la punktoj, kiuj signas al ni la vojon kaj montras nian apartan komprenon pri kelkaj soci-politikaj demandoj. Daŭrigante tiun klarigadon, ni tuj rimarkigas, ke la kvina punkto fakte estas sufiĉe klara per si mem. Ŝajnas al ni ja tute evidente, ke simplaj laboristoj ne povas legadi, kompari kaj primediti la tezojn de l’ diversaj soci-politikaj skoloj, por eltrovi, kiu el ili estas la plej ĝusta. Marks, Prudon, Bakunin interdisputis dum jaroj kaj ĉiu el tiuj teoriuloj havis siajn respektivajn aprobantojn. Poste Pleĥanof, Lenin, Rosa Luksemburg same interbatalis per tezoj. Nuntempe Kaŭcki, Stalin, Trocki k.a. pli malpli famaj marksistoj interdisputis pri la plej ĝusta interpretado al la verkoj de sia majstro. Tia interdisputado estas interesa nur en tiu senco, ke ĝi montras la argumentkapablon de homoj. Sed fakte ĝi pruvas nenion.

Ĉiu el ni ja scias, ke tre lerta advokato iafoje sukcesas montri plej fian krimulon kiel simpatian homon; dum mallerta pledisto lasas kondamni senkulpulon. La lerto de dialektikulo estas tamen admirinda pro simila motivo laŭ kiu oni admiras la forton de atleto. Sed ĝi pruvas nur, ke ni devas dialektikumi, por teni vigla nian intelekton, same kiel oni gimnastikas por ke nia korpo estu sana kaj fortika.

Atleto kutime marŝas kiel ordinara homo kaj ne ĉiam kuras kaj saltas rekordcele; simile al tio ni lasu nin gvidi per la simpla saĝo, kiam temas decidi pri ordinaraj aferoj en nia vivo. Kio koncernas nin mem, kio tuŝas nin en nia karno, en nia intima vivo, pri tio neniu pli bone ol ni povas prijuĝi.

En la XVI-a jarcento homoj interbatalis kaj mortigis unuj la aliajn, tial ke teologoj havis malsaman komprenon pri kelkaj partoj el la Biblio. Ĉu ne estas same bedaŭrinde kaj ridinde, kiam en nia epoko ni vidas proletojn, kiuj pugne interbatalas, tial ke doktoroj je marksismo ne interpretas tute same "La Kapitalo"n?

En Sovetio la laboristoj lasis sin sklavigi en la fabrikoj, tial ke gvidistoj konvinkis ilin per marksaj eldiroj, ke necesas, por "konstrui socialismon", labori pli streĉe, pli rapide kaj pli senpostule. La kruda rezulto de tio estas, ke la marksismo-klarigantoj konsistigas nun novan klason kun privilegioj diversspecaj.

Tiel en ĉiuj tempoj pastroj el ĉiuj religioj bone sukcesis havi komfortan vivon inter mizeraj piuloj…

*

La sesa punkto estas la logika konsekvenco de la kvina. Tial ke ni ne volas toleri ian ajn pastrecon, la gvidado de organizo, ĉu sindikata aŭ partia, ne devas fariĝi profesio. Ni akceptas gvidantojn, ne gvidistojn. Kiu havis gvidan postenon dum kelkaj jaroj, tiu devas reiri al la fabriko kaj sperti denove la tieajn laborkondiĉojn. Nur tiel oni povas eviti la fariĝon de novaj privilegiuloj.

Kelkfoje mi jam havis la okazon konstati la mensan aliiĝon de proleto, fariĝinta gvidisto. Tiaj homoj pli malpli senkonscie akiris la spirito-staton de mastroj, de komandantoj kaj rilatas al siaj subuloj kiel al ia homa materialo. Ili plie sentas malŝatemon al siaj gvidatoj. Kaj tial ke ili akiris sian gvidistecon proprarimede kaj ne kiel sekvo de longjara studado en altgrada lernejo, tiuj homoj tute nature emas pensi, ke ili estas kvazaŭ de dio elektitaj por komandi kaj obeigi. Kompreneble ekzistas esceptoj; sed inter la milionoj da pastroj sendube troviĝas ankaŭ kelkaj sanktuloj. Tiurilate la escepto konfirmas la ĝeneralan regulon. Tia spiritostato ĝerme entenas la elementojn por la stariĝo de novaj privilegioj, de nova ekspluatema klaso. Tio estas nun konstatebla en Sovetio, kie la novaj estroj ĝenerale kondutas pli krude kaj senkompate ol la malnovaj.

Tiaj gvidistoj famiĝis; iliaj manoj seniĝis je kaloj kaj jen okazas, ke ili ne plu sentas sin hejme, kiam la hazardo igas ilin interrilati kun malnovtempaj laborkunuloj. Ili nun preferas rilati kun t.n. intelektuloj, kiuj ĝenerale bonakceptas ilin kaj iel rigardas kiel kuriozaĵon. Iom post iom la proleteca sento de gvidistoj foriĝas kaj tiel kreiĝas la tipoj de nova reganta klaso…

Neniam ni forgesu, ke la socialismo ĉiam havis kiel celon forigi la klasojn. Sed tio ne okazos mirakle, per mi ne scias kia mistera procedo de l’ "produkto-fortoj". La klasoj malaperos nur kiam la homoj ne plu toleros la ekziston de gvidistoj, kiam ĉiu laborulo konscios pri sia valoro en la produktado kaj estos akirinta senton pri digno; kiam la manlaboro ne plu estos konsiderata kiel io malsupera kaj evitinda; kiam oni ne plu parolos pri "manlaboristoj" kaj "intelektuloj"; kiam ĉiu homo havos la eblon lertiĝi mane kaj intelekte…

Ĉi tiu lasta demando rilatas al la sepa punkto de niaj gvidideoj. Sed spaco mankas por pritrakti ĝin. Mi do simple memorigos al legantoj, ke ĝi jam estas pritraktita sur la paĝoj 100-1-2-3 de "Vortoj". Interesiĝantoj bonvolu do legi aŭ relegi tiun artikolon kies titolo estas: Intelektulo? Manlaborulo?


E.L.
Tiuj "Klarigoj pri la gvidpunktoj" aperis en 1935 kaj 1936 en la revuo "Herezulo".
Herezaĵo

Letero de E. Lanti
al la malkontentaj legintoj de "Absolutismo"
(ankaŭ la kontentaj legintoj havas intereson legi ĉi tiun leteron)

"Nia fincelo estas la neniigo al la ŝtato, t.e. al ĉia organizita kaj sistema perfortado, al ĉia perfortado kontraŭ homoj ĝenerale."
LENIN
en "Ŝtato kaj revolucio", 1917.
Parizo, oktobro 1934.
Al Gekamaradoj M.A., B.V., K.S., k.a.…

Estimataj,

Kuŝas antaŭ mi viaj leteroj per kiuj vi bonvolis diri vian malaproban opinion pri la enhavo de ABSOLUTISMO. Kelkajn aliajn mi ankaŭ ricevis, sed mi metis ilin flanken: iuj laŭdas senrezerve la verketon, la aliaj diras nur insultojn. Evidente, al tiaj skribaĵoj estas tute senutile respondi. Ĉar vi ne laŭdas nek insultas, sed emas bonkamaradece diskuti, mi deziras danki al vi pro via honesta malaprobo kaj samtempe mi volas pravigi mian vidpunkton antaŭ vi.

Unue mi notis kontente, ke al la ĝenerala tezo pri absolutismo vi konsentas. Kio malagrable tiklas vin kaj eĉ dolore pikas, tio estas, ke mi metas en la saman kategorion la diktatorecojn de Stalin, Musolini kaj Hitler. Kredu, estimataj Gek-doj, ke mi tre bone komprenas vian malemon akcepti tiun mian opinion. Dum longa tempo mi devis kvazaŭ batali kontraŭ min mem por forskui miajn iluziojn karajn pri Sovetio. Mia sento forte kontraŭstaris al mia racio. Tio estas tute natura. Dum almenaŭ dek jaroj mi konsideris la landon de la Oktobra Revolucio kiel la unuan bastionon, kiun konkeris la Proletaro en la kapitalisma fortikaĵo. Al Moskvo iris miaj esperoj kaj mi fidis al la Komunista Internacio por gvidi la batalojn de la ekspluatatoj en la tuta mondo. Sendube mi vidis mankojn kaj bedaŭris erarojn faritajn. Sed ili ne estis esence gravaj kaj neniu organizo povas havi la pretendon esti neerarkapabla. Nur katolikoj havas tian kredon rilate al la papo. Sed, en 1928, sub la influo de Stalin k.a., estis proklamata la tezo pri eblo starigi socialismon en unu sola lando. De tiam, ĉiu atenta observanto povis rimarki ke sub la masko de revolucieca frazaro, Komintern pli kaj pli fariĝas instrumento en la servo de l’ Sovetia Diplomatio. Ŝajnas al mi absolute neeble klarigi al si la stultan, kriman politikon de Komintern dum la lastaj ses jaroj, se oni ne komprenas, ke la ĉefa zorgo de Moskvo ne plu estis prepari la mond-revolucion, sed atenti precipe pri la naciecaj, ŝtataj interesoj de la Stalina diktatoreco. Estas fakto, ke la laboristaj, revoluciaj movadoj el ĉiuj landoj estis malfortigataj pro la skismaj instrukcioj, venintaj el Moskvo. Tie oni havis kiel ĉefan celon fari el la kompartie gvidataj organizoj aparatojn blinde, serveme obeantaj al la ordonoj de Stalin kaj de G.P.U. – Kaj tiu abomeninda, monstra plano tre bone sukcesis. Nuntempe oni povas tre facile vidi ĝian aplikon en Francio.

Vi sendube jam scias, ke ĉi tie komunistoj kaj socialistoj faris lastatempe interkonsenton kaj nun kunlaboras amike. Tamen antaŭ nur kelkaj monatoj, oni povis legi ĉiutage en "La Homaro" (L’Humanité), la organo de l’ Kompartio, ke la socialistoj estas la plej danĝeraj malamikoj de la laborista klaso, la plej fiaj perfiduloj kaj ke ili evidente preparas la venkon de l’ faŝismo. Pro tio ili estis dum jaroj nomataj "social-faŝistoj". Kaj jen subite, tute neatendite, la Kompartio ĉi-tiea proponas al tiuj "perfiduloj" komunan agadon. En la kompartiaj presaĵoj ĉesis aperi atakoj kaj insultoj kontraŭ la Socialista Partio. Kiel do tio povis okazi? Al tiu demando oni povas fari nur jenan respondon: kial Stalin tiel ordonis? Nu, por kompreni ĝuste tian returniĝon, sufiĉas rigardi al Genève, kie "K-do" Litvinov interkonsente kaj amike kunlaboras kun S-ro Bartu (Barthou), la franca ministro por eksterlandaj aferoj.

Ne kredu, ke mi fantazias aŭ kalumnias, kiam mi parolas pri amikeco inter Litvinov kaj Bartu. Antaŭnelonge la internacia Asocio de la ĵurnalistoj rajtigitaj ĉe la Ligo de Nacioj aranĝis bankedon al kiu partoprenis la konsilantoj de ĉi tiu lasta Institucio. Tiuokaze la reprezentanto de la imperiisma Francio gratulis sian Sovetian kolegon, pro lia nova sinteno antaŭ la Ligo de Nacioj, kaj Litvinov respondis: (laŭvorte)

"Koncerne min, mi simple konstatas, ke hodiaŭ ni estas sinceraj kaj lojalaj amikoj".

Vi ja certe scias, ke la Ligo de Nacioj estis ĉiam antaŭe konsiderata, en Moskvo, kiel Asocio de imperiistaj rabistoj. Kaj la tuta agitado de l’ franca kompartio celis montri, ke Francio estas la ĉefa rabisto, ke ĝi staras unuavice de tiuj, kiuj preparas militon kontraŭ Sovetion, ktp, ks. – Kiu esplorus la kolekton de LA HOMARO el la lastaj jaroj, tiu povus mire konstati, ke preskaŭ ĉiutage la redaktoroj alarmis pri la danĝero de TUJA MILITO ("guerre imminente") kontraŭ Sovetion. Kaj se iu diris sian dubon pri tio, tiu estis tuj insultata kiel "kontraŭrevoluciulo", "social-faŝisto", kaj similaj predikatoj, kutime uzataj malavare de bolŝevikoj…

Cetere, la 6a kondiĉo el la 21, kiuj reguligas la akcepton de partio en Komintern, tekstas jene:
"6) Ĉiu partio deziranta aliĝi al la III-a Internacio havas kiel devon deklari, ke ĝi malaprobas tiel same la konfesitan social-patriotismon, kiel la hipokritan kaj falsan social-pacismon, sisteme demonstri al la laboristoj, ke sen la revolucia renverso al la kapitalismo, neniu arbitracia internacia tribunalo, neniu "demokrata" reorganizo de la Ligo de Nacioj povas savi la homaron de la imperiistaj militoj".

Kaj nun? – Nun, la komunistaj, pli ĝuste la Stalinaj, gazetoj prezentas la aliĝon de Sovetio al la Ligo de Nacioj kiel "grandan venkon de l’ proleta registaro"!! Ĉe tia cinike hipokrita aserto mi emus pensi, ke temas pri sonĝo… Tamen estas realaĵo. Legante la pledon de Bartu pot akceptigi Sovetion en la Ĝenevan aeropagon, oni povas facile mezuri la grandan distancon, kiu disigas la Leninan politikon de la Stalina. Bartu interalie diris:

"Kun la kontrakto en la manoj, mi supreniras ĉi tiun tribunon, kun la kontrakto, kiu metis la unuajn fundamentojn de la Ligo de Nacioj. Ĝi estas mia gvidilo, mia atestanto, mia garantio."

Tio signifas, ke la Sovetia registaro akceptas tiun imperiisman, banditan, rabistan kontrakton. Kaj por tute konvinki siajn kolegojn, kiuj time ankoraŭ kredas, ke Moskvo ĉiam estas la ĉefa bastiono de l’ mondrevolucio, li aldone citis frazon de Mirabo, tiu fama oratoro el la tempo de la franca Revolucio. Mirabo celis fariĝi ministro kaj tiucele iun tagon konfesis al sia amiko la grafo Lamark, kiu estis lia peranto ĉe la reĝa kortego:

"Jakobenoj fariĝintaj ministroj ne ĉiam estas jakobenaj ministroj."

Kia vangofrapo al Stalin! Kia honto, ke Litvinov eĉ ne provis forviŝi tian klaran aludon pri perfido al la revoluciaj principoj!! Kia plej aŭtoritata atesto, ke Komintern ne plu timigas burĝajn registarojn!!! Klarige Bartu insistis:

"Mi pensas, ke ne necesus citi multajn faktojn, por demonstri, ke okazis evoluo en la sovetia Rusio kaj, ĉiaokaze, pri tiu evoluo mi havas pruvon kaj ateston hodiaŭ mem. Ĉu Rusio respondis al ni per malprecizaj paroloj kaj per nedifinitaj promesoj? Se tiel estus, mi ne starus ĉe ĉi tiu tribuno por defendi la tezon pri akcepto. Sed mi vokas al viaj memoraĵoj, al via konscienco. Kvankam mi pensis, ke Rusio faros deklaron, kiu ebligos, ke oni akceptu ĝin, ĉu vi pensis, ke la deklaro estus tiom senkondiĉa, kiom ni ĝin ricevis? Ĝi ja estas kategoria, absoluta, tiagrade, ke mi renkontas neniun el la oratoroj, kiujn ni ĵus aŭdis, por dubi pri la sincero de la deklaro de Rusio".

Tiajn parolojn de la franca ministro la komunistaj kaj socialistaj gazetoj ne raportis al siaj legantoj. Kaj per tia silento oni povas konstati, ke la partiaj gvidistoj tre bone komprenas la signifon de tiu granda aliiĝo en la politiko de Sovetio. Tian opini-ŝanĝadon ili provas dronigi en la entuziasmo, kaŭzita de la ekamikiĝo inter komunistoj kaj socialistoj. Sed kiu observas kaj pripensas, tiu ĉagrene ekvidas ke tiuj gvidistoj (mi substrekas tiun vorteron, por akcenti ke temas pri homoj, kiuj ĝenerale havas ĉefe kiel celon okupi postenon, stari ĉe la rando de la politika scenejo) pretiĝas oferi la vivon de milionoj da laboristoj sur la altaro de siaj respektivaj patrioj.

"Li estas tro pesimista, li troigas, lia fantazio vere hiperbolas…", vi sendube pensos. Mi tre deziras, ke vi estu pravaj; se mi eraras, neniu pli ol mi ĝojos pri tio. Sed bonvolu atenti kaj pripensi jenajn faktojn. Jam de kelka tempo en Sovetio mem estas entreprenita vasta agitado por encerbigi al la tiea popolo la patriotismon. Por pruvi mian aserton, mi citos al vi kelkajn specimenajn pecojn de tiu propagando kaj la tutan tekston de dekreto alprenita la 8an de junio 1934. Legu atente kaj meditu: poste vi decidu ĉu mia pesimismo havas au ne fundamenton:

"POR LA PATRIO
"Por la Patrio! Ĉi tiu vorto ekbruligas la flamon de la heroeco, la flamon de l’ krea iniciativo sur ĉiuj kampoj de nia vivo tiom riĉa kaj dieca. Por la patrio! Tiu vorto entuziasmigas dekojn da milionoj da laboristoj por la defendo de ilia nobla patrio kaj igas ilin pretaj por ĉia ofero. La defendo de l’ patrio! ĝi estas la superega leĝo de l’ vivo. Kaj kiuj levas la manon kontraŭ la patrion, kiuj perfidas ĝin, tiuj devas esti ekstermataj............. La popolo el 170 milionoj da laboristoj, por kiuj la naskiĝa grundo estas la patrino-patrio, kiu nutras per sia sango la glorajn ĝermojn de nova kaj feliĉa vivo, senmanke kaj severege punos ta patri-perfidulojn, POR LA PATRIO, POR ĜIA HONORO KAJ ĜIA GLORO, POR ĜIA FORTO KAJ PROGRESO!"

Tiu cito estas prenita el la Pravda, n-ro de la 9a de junio 1934. Kaj ne nur la Pravda sed ĉiuj aliaj gazetoj el Sovetio entreprenis tiun porpatrian predikadon. Sed prefere mi tuj konigu la tutan tekston de dekreto, kies supre cititaj frazoj konsistigas nur ties komenton:
"DEKRETO DE L’ CENTRA PLENUM-KOMITATO DE L’ SOVETOJ

Kompletigi la leĝon rilatan al la krimoj kontraŭ la ŝtato per kvar paragrafoj, koncernantaj la perfidon al la patrio.

1) Ĉiu agado farita de Sovetiaj civitanoj kontraŭ la militistan potencon de USSR, ĝian sendependecon aŭ la tuton de ĝia teritorio, kiel, ekzemple, la spionado, la diskonigo de ŝtataj aŭ militistaj sekretoj, la dizerto, la transiro de la limo aŭ aeroplana forkuro eksterlanden, estas punata per morto kun konfisko de ĉiuj havaĵoj. En okazo de malpligravigaj cirkonstancoj la mortpuno estas aliigata je 10 jaroj da malliberiĝo kun konfisko de ĉiuj havaĵoj.

2) Koncerne la militistojn, nenia malgraviga cirkonstanco estas akceptebla kaj la samaj punindaj faroj sekvigas mortpunon kun havaĵ-konfisko.

3) En la okazo de limtransiro aŭ de forkuro eksterlanden per aeroplano, la plenrajtaĝaj (dekokjaruloj – E.L.) familianoj de l’ militisto, se iel ajn ili helpis tiun perfidon, aŭ se ili sciis pri ĝi kaj ne denuncis ĝin al la estraro, estas punataj per 5 ĝis 10 jaroj da malliberiĝo kun havaĵ-konfisko.

La plenrajtaĝaj familianoj de l’ perfidulo, ĉu vivantaj kun li, ĉu estantaj sub lia prizorgado ĉe la momento de l’ perfido, estas senigitaj je voĉdonrajtoj kaj ekzile sendotaj por 5 jaroj en malproksimajn regionojn de Siberio.

4) La nedenunco kontraŭ militisto koncerne perfidon, ĉu en preparo, ĉu jam farita, sekvigas punon je 10 jaroj da malliberiĝo.

Por la civiluloj La sama delikto estas punata laŭ la paragrafo 12a de la leĝo pri la krimoj kontraŭ la ŝtato.
(La 8an de junio 1934. La Prezidanto de l’ Centra Plenum-Komitato: Kalinin. Por la Sekretario de l’ Centra Plenum-Komitato: Medviejev.)"

Tiu dokumento ne bezonas komentojn por ke ĉiu memstare pensanta homo komprenu ties gravon kaj ĝustan signifon. Mi tamen volas almenaŭ substreki, ke en la lando, kie laŭdire oni konstruas socialismon, eĉ civiluloj estas mortpunataj simple pro forkuro eksterlanden! Hitler kaj Musolini ne ankoraŭ atingis tian gradon de barbareco. Kaj ĉu do ne estas monstraĵo, ke familianoj de forkurinto povas esti punataj pro "krimo", kiun ili mem ne faris?

Paralele al tiu porpatria prizorgado sovetia, en la francaj komunistaj gazetoj estis rimarkebla lastatempe nova sinteno rilate al la nacio. Sendube la lakeaj redaktoroj ricevis ordonon ne tro rapidi en tiun novan direkton, por ke la kontrasto ne estu tro facile rimarkebla de la legantoj. Tamen atentema persono povis vidi la ŝanĝon. En "La Homaro" ekzemple, mi legis jenon:

"Ni amas kaj defendas Francion kaj ĝuste pro tio ni kontraŭbatalas la kapitalismon". Ĉu ne estas videbla la intenco krei konfuzon en la cerbo de la legantoj kaj iom post iom kutimigi ilin al la ideo akcepti militon, kiun partoprenos mem Sovetio aliance kun Francio? Tiam la "komunistoj" emfazos, ke temas defendi la civilizon kontraŭ la Hitlera barbareco ktp… Tute same kiel en 1914! Tiam la t.n. revoluciaj gvidistoj rekomendis partopreni la militon por defendi la demokration kontraŭ la germana imperiismo. Pro tia sinteno Lenin kaj la tiamaj bolŝevikoj tute prave nomis la gvidistojn de la II-a Internacio perfiduloj. Sed nun la gvidistoj de la II-a kaj III-a Internacioj pretiĝas same perfidi la verajn interesojn de l’ Proletaro. Por mi, tio estas tute klara, kaj granda estas mia ĉagreno ĉe la konstato, ke la simplaj laboristoj ne ekvidas tian prepariĝantan perfidon.

Sed malgraŭ ĉio vi tamen eble pensos, ke mi ne estas prava samigante la diktatorecon de Stalin kun tiu de Musolini kaj de Hitler. Vi opinias ankoraŭ, ke en Sovetio regas la laboristoj kaj la kamparanoj. Tiu regado cetere estas simboligata per la ĉie videblaj martelo kaj falĉileto. Por kredemuloj tiu simbolo estas sendube pruvo pri ekzisto de laborist-kamparana regado…

En Francio la devizo "Libero – Egalo – Frateco" kuŝas sur la fronto de ĉiuj oficialaj konstruoj kiel atesto pri la principoj, kiuj gvidas la respublikan regadon. Kaj certe la francaj revoluciuloj el la jaroj 1789-93 batalis por ke efektiviĝu tiu ilia idealo. Ne necesas insisti pri tio, ĉu ne? Vi certe jam delonge scias, ke en Francio la bela devizo de la unuaj respublikanoj estas nur trompaj, senenhavaj vortoj.

Estas vere miriga kaj ploriga la konstato, ke ĝenerale la homoj facile estas blufe mistifikataj per vortoj, simboloj kaj devizoj. Ekzemple, milionoj kaj milionoj da katolikoj kredas, ke la papo reprezentas Jesuon sur la tero; tamen ĉiuj bone scias, ke la "filo de Dio" vivis simple, modeste kaj kondamnis la riĉulojn. Malgraŭ tio la kreduloj volonte konsentas, ke la ekleziestro, kardinaloj kaj aliaj "princoj" de la eklezio vivu lukse kaj tute malmodeste.

Certe la rusa Revolucio el la unuaj jaroj metis la regadon en la manojn de la laboristoj kaj kamparanoj; ĝi sendube celis la forigon de la klasoj kaj lastarigon de l’ socialismo. Sed necesas esti blinda aŭ fermi la okulojn por ne vidi, ke jam de kelkaj jaroj pli kaj pli kreiĝas ia nova aristokrataro, ke regas ia nova pastraro, kiu faris el la marks-leninismo dogmon, novan religion. Ĉu do, ekzemple, ne estas tre karakteriza la fakto, ke tiu nova formiĝanta klaso havas en sia ekskluziva dispono specialajn magazenojn, kiuj estas relative bone provizumataj, dum mankas preskau ĉio en la aliaj? Kaj ĉu do la ekzisto de grandega diferenco inter la salajroj (de 60-70 ĝis 1500-2000 rubloj monate[13]) ne estas okulfrapa pruvo, ke la tiea reĝimo havas nenion komunan kun vera socialismo? Necesas posedi grandan dozon da naivo por samigi industriigon[14] kun socialismo. Estas ja vere ke en Sovetio la fabrikoj kaj ĉio apartenas al la Ŝtato, sed tio neniel signifas, ke reale, fakte la laboristoj povas disponi je la produkto de sia laboro. La plusvaloro anstataŭ iri en la poŝojn de kapitalistoj, servas por vivteni grandnombran uŭrokrataron kaj pagi altajn salajrojn al iu kategorio de homoj. Kaj la "komunistaj" moŝtoj, kiuj havas en sia dispono luksan aŭtomobilon, ĝuas ties komforton kaj oportunon tute same kiel se ĝi apartenus al ili. Diru al mi, kiel, ekzemple, Lunaĉarski povis dum longa tempo ripozi en aristokrata banurbo el suda Francio? Kaj kiam li tie mortis, kial lia kadavro povis esti transportata al Moskvo? Saman demandon ni faras pri la ambasadoro Dovgalevski, kiu antaŭ ne tre longe mortis en Parizo kaj kies kadavro ankaŭ estis en granda pompo ekspedata al Moskvo. Ĉu tiuj faktoj ne klare montras, ke la sovetiaj moŝtoj apartenas al iu speciala klaso de homoj? Kaj mi ĉiam pensis ke la socialismo celis malaperigi la klasojn!… Sed eble la laboristoj, kiuj duonmalsatas en Sovetio, devas esti kontentaj kaj eĉ fieraj pro tio, ke siajn ekspluatantojn ili nomas "Kamarado"! Kompreneble, povas okazi, ke ial kamarada moŝto perdas la bonan postenon kaj refalas en preskaŭ proletan situacion. Sed ankaŭ en kapitalisma regsistemo okazas nemalofte, ke ekspluatanto bankrotas, ke milionulo malriĉiĝas. Neniu reĝimo donas absolutan sekuron al privilegiitoj.

Laŭ mia ĉiama kompreno, la socialismo estas reĝimo en kiu fakte regus libero, egalo (aŭ ekvivalento) kaj frateco. Ĉu tiel estas en Sovetio? Ne! tiel ne estas kaj la tuta propagando de la Stalina burokrataro estas nur giganta blufo, grandega trompo. Mi asertas, ke ne ekzistas esenca diferenco inter la diktatorecoj nun regantaj en Sovetio, Italio, Germanio kaj alie. Oni tamen ne povas tute samigi ilin. Ankaŭ ekzistas diferenco inter la diktatoreco de Musolini kaj tiu de Hitler. Pro tio mi substrekis la vorton "esenca". Kio rajtigas min diri ke la reĝimoj nun regantaj en diktatorecaj landoj estas esence la samaj, tio estas jenaj konsideroj:
1)Nur unu sola partio tie povas ekzisti kaj ĝi regas laŭ absolutisma maniero.
2)Unu sola homo regas absolute super tiu partio,
3)Forestas ĉia libero pri pensesprimo kaj kunvenrajto,
4)Ĉiuj kontraŭuloj de l’ diktatoro estas malliberigataj, ekzilataj aŭ mortigataj,
5)La sindikatoj kaj kooperativoj perdis sian sendependecon kaj fariĝis kvazaŭ ŝtataparatoj,
6)La infanoj estas devige edukataj laŭ la ŝtata dogmo,
7)La militismo estas freneze disvolvata, kvankam la diktatoroj ne malofte deklaras, ke ili deziras pacon.

Mi povus verki dikan libron per la amaso da materialo, pruvanta ke la Stalina diktatoreco estas unu el la plej abomenindaj kaj danĝeraj. Ĝi ja estas aparte danĝera, tial ke ĝi hipokrite prezentiĝas kun ruĝa masko. Nur kelkaj faktoj estu ĉi tie menciataj. Laŭ plej fidindaj raportoj de socialistoj, de neortodoksaj bolŝevikoj kaj de anarkistoj, estas en Sovetio almenaŭ 5 milionoj da malliberigitoj aŭ punekzilitoj. El inter la herezaj komunistoj malliberigitaj mi citas nur la nomon de Razianov, la fondinto de la komunista Akademio kaj de la Instituto Marks-Engels en Moskvo, kaj tiun de Viktoro Serge, verkisto kun kiu mi povis persone konatiĝi en Vieno dum la jaro 1925. Tiam li estis la direktoro de la franclingva eldono de Internacia Korespondado, semajna organo de Komintern. Kaj vi certe memoras, ke Trocki havis la bonŝancon esti forpelata eksterlanden; sed bonvolu ne forgesi, ke proksimume 5000 Trockianoj sidas en la Stalinaj malliberejoj.

Por resti en nia esperantista afero, mi estus al vi tre danka, se vi povus akiri sciigon pri Kdo Futerfas, kies portreton vi povas trovi en la decembra numero (1922) de Sennacieca Revuo. Li estis – verŝajne ankoraŭ estas, se li vivas – anarkisto. Jam de la jaro 1924, mi vane provis ekscii ion pri li. Sed eble vi opinios, ke anarkisto estas homo pri kies sorto vi ne volas elspezi poŝtmarkojn en korespondado kun Sovetianoj!! Se vi volas interesiĝi nur pri sampartianoj, tiam demandu pri la sorto de M. Krjukov, la malnova bolŝeviko, kiu kuraĝis en 1930 malkaŝe diri sian opinion pri la fripona agado de S.E.U. kontraŭ S.A.T. Jam de pli ol tri jaroj, mi sensukcese provis ricevi vorton de li aŭ informon pri li. Demandu pri Kdoj Beŝkarev, Djatlov, k.a. kiuj pli malpli kaŝe kuraĝis kontraŭstari al S-ro Drezen, la lakea respondeculo antaŭ Stalin pri la esperanto-movado en Sovetio…

Responde al Kdo Lempert, mi diris, en Absolutismo, ke mi konas intime personojn, kiuj longe restadis en Sovetio kaj tute seniluziiĝis pri la tiea reĝimo. Unu el ili restis tie dum 10 jaroj, okupis diversajn respondecajn postenojn en la industrio kaj pro tio iel apartenis al la kategorio de privilegiitaj personoj. Malgraŭ tio li tamen ne povis elteni pli longe, perdinte la esperon, ke pliboniĝos la situacio. Cetere li paciencis tiom longe, tial ke li ne volis forlasi sian edzinon, al kiu la Ŝtato ne permesis eksterlandiĝi, ĉar ŝi estis rusino. Nur kiam la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Sovetio fariĝiŝ amikecaj, li tiam sukcesis atingi, ke lia edzino akompanu lin. Jam de 10 monatoj li do estas denove en Francio. El la detala raporto, kiun mi aŭdis el lia buŝo, mi citos al vi nur malmulton. Miaopinie tio sufiĉos, por ke vi povu akiri iom da kompreno pri la ĝusta situacio en "la lando regata de laboristoj". Vi eble memoras, ke antaŭ 2 jaroj sin mortigis la edzino de Stalin. Kiel kompartiano mia amiko devis deĵori ĉe la enterigo kaj iel ludi policistan rolon. Mi lasu al li la parolon:

"G.P.U. (Politika Ŝtata Direkcio) atingis sub la Stalina reĝimo nekredeblan malvolviĝon. Ĝi fariĝis grandega administracio, disponante, krom siaj propraj anoj, la tutan milicon de la lando, centon da malliberejoj aŭ ekzilejoj kaj organizanta la vivon kaj laboron de cent miloj da punitoj, kiujn, plejparte, ĝi ekspluatas mem en fabrikoj kaj grandaj laborejoj. Koncerne la nombron da ĝiaj propraj soldatoj, oni juĝu pri ilia gravo: la speciala armeo de G.P.U. konsistas el 100 mil militistoj, zorge elektitaj, bone nutrataj, severe kaj laŭcele edukataj. Tiu armeo esta modelo el sia speco, kiel rilate al disciplino kaj servemo, tiel rilate al la ekstera aspekto. Okaze de la enterigo de la edzino de Stalin, mi memoras pri la impona spektaklo, kiun prezentis la gvardio de l’ diktatoro laŭ la vojo al la tombejo. Du vicoj da oficiroj el G.P.U. rajdantaj sur la plej belaj ĉevaloj, poste vico da lernantoj de la speciala lernejo por oficiroj de G.P.U. kaj fine la milico, kiu fortenis la popolamason. Bonvolu noti ke Stalin tre zorge evitas kontakti kun la publiko kaj, timante atencon, oni estis forpelinta la homojn de sur la trotuaro laŭ la tuta irdistanco, eĉ en la mallarĝa strato Volondka. Interne de la domoj, G.P.U.anoj prizorgis, ke ĉiuj alstrataj fenestroj restu nepre fermaj; la procesio konsistis ekskluzive, krom el la oficialuloj, el la plej fidelaj kaj servemaj kompartianoj el Moskvo. Por ke vi havu klaran bildon pri la antaŭzorgoj, mi aldonu, ke en ĉiu okopa vico de la irantaro, la unua kaj la oka vicano estis antaŭe elektitaj kaj havis kiel taskon malebligi la enpenetron de personoj fremdaj al la procesio."

Mi rimarkigis al mia amiko, ke laŭ francaj gazetoj ŝajnas, ke antaŭ kelkaj monatoj G.P.U. estis reorganizata. Tiam kun melankolia rideto li respondis:

"Kiel vi, mi legis pri la afero kaj eĉ tre detale en rusaj gazetoj, kiujn mi ricevas. Fakte nur la nomo estas ŝanĝita. La nova Komisario por internaj aferoj, kies ĉefkomisaro estas Jakoda, la eksestro de G.P.U., konservas ĉiujn funkciojn kaj taskojn de ĉi tiu lasta. Ne gravas la titolo: estonte kiel estinte tiu polica aparato rajtos malliberigi kaj ekzili sen antaŭa publika juĝo, plenumi politikan spionadon, cenzuri poŝtaĵojn ktp. Kelkrilate la nova organizo eĉ estos pli timinda ol la antatŭa, sed ĝi almenaŭ havas la avantaĝon ĵeti polvon en la okulojn de la eksterlanda publiko, kiu kredos ke Sovetio iom demokratiĝis, ĉar G.P.U. malaperis. Estos tiel pli facile al Litvinov pledi por la akcepto de U.S.S.R. en la Ligon de Nacioj…"

El tiu atesto de kompetenta persono min ĉefe impresas la fakto, ke Stalin havas tute la saman potencon, kiel antaŭe havis la caroj, ĉar por la enterigo de sia edzino li povas okazigi tian grandegan, pompan manifestacion funebran. Same ankaŭ kiel caro li timas atencon kaj ŝirmas sin per polica aparato. La cara ŝtato estas tute simila. Mi ne diras "sama"; ekzistas ja diferencoj; la klasiĝa procezo, t.e. la formiĝo de klasoj[15] ne ankoraŭ atingis sian definitivan formon kaj la nuna regantaro ne povas esti komparata kun la cara aristokrataro. Cetere en niaj demokrataj landoj ankaŭ la burĝaro ne estas komparebla kun la malnova aristokrataro. Kia estis la ĉefa karakterizo de la cara socia sistemo? Ĝi estis la servuto. La Stalina tute similas al servuto: kamparanoj devas servi en kolĥozoj kaj laboristoj en fabrikoj. Ili ne rajtas foriri sen permeso kaj devas havi pasporton por ŝanĝi laborlokon. Jes!!.. La enlanda pasporto, kiel ĝi ekzistis dum la cara tempo, estas restarigita antaŭ proksimume du jaroj… Sed ĉio tio okazas sub la signo de martelo kaj falĉileto kaj por naivaj homoj tio sendube estas sufiĉa pruvo, ke en Sovetio stariĝas socialismo. Plorinde!… La Stalina "socialismo" fakte estas novspeca sklaveco kaj tian mi ne volas. Liberon kaj homan dignon mi alsopiras kaj tio en Sovetio absolute mankas…

Ĉi tiu letero jam fariĝis longa, kvankam mi ne diris ĉion dirindan, ĉion, kio povus tute malfermi viajn okulojn kaj forviŝi la densan, grandegan blufon tre lerte aranĝitan de la Stalina burokrataro, de la nun formiĝanta nova privilegiita klaso. Sed mi devas rezigne limigi min. Ĉar vi sendube estas ankoraŭ sub la influo de la lerte organizita blufo de la Stalina propagand-aparato, vi verŝajne emos kredi, ke miaj klarigoj pri klasoj estas subjektivaj. Mi petas ke vi bonvolu esplori, kontroli kaj poste mediti nur pri jena fakto, kiu miaopinie estas tre signifoplena: post 35-40 jaroj da laborado en fabrikoj, se laboristo fariĝas invalido, li ricevas pensie po 30-35 rubloj monate, sed vidvinoj aŭ parencoj de altranguloj ricevas po 350-750 rubloj monate, plus diversajn aliajn privilegiojn…

Tamen mi ne volas fini, ne respondante al K-ino M.A., kiu demandas, ĉu fakte ne ekzistas signoj pri malapero de naciecaj diferencoj. Se oni staras ĉe scienca kaj teknika vidpunkto, estas evidente, ke naciecaj problemoj pli kaj pli tendencas malaperi. Ŝipoj, aŭtomobiloj, kanotoj ktp…, laŭforme pli kaj pli samiĝas en la tuta mondo. La disvastiĝo de la verkoj de Marks, Engels k.a. en ĉiuj landoj ankaŭ povas esti konsiderata kiel ia signo pri unueciĝo de l’ penso. Sed tiel ne prezentiĝas konkrete la problemo. Mi skribis:

"…ĉie la naciismo estas la plej potenca, la plej instige minaca ideo-forto, movanta la amasojn. Vidiĝas nenia signo pri kunfandiĝo de malsamlingvaj nacioj en pli grandan unuon, sed male ĉie oni rimarkas tendencojn kaj agitadon por nacia apartiĝo kaj sendependiĝo…"

Ĉu tio, kion mi asertis, estas fakto aŭ iluzio? Por respondi, laŭ mi, sufiĉas memori pri la sangaj bataloj, okazintaj en Irlando; pri la Gandhia movado en Hindio; pri la tuta agitado en Ĉinio; pri la nuna baraktado en Katalunio kaj Vaskio. Kaj eĉ en Francio, kiu estas unu el la landoj, kie la provincoj plej funde kunfandiĝis, oni povas vidi ekde kelkaj jaroj movadon por la sendependigo de Bretonio!… Kaj ĉu do ne estas la naciismo, kiu konsistigas la ideologian bazon sur kiu konstruis Masarik, Pilsulski, Mustafa-Kemal, Musolini, Hitler k.a. "herooj"? Kaj ĉu do la dokumento, kiun mi konigas al vi pli supre, ne montras klare, ke eĉ Stalin nun utiligas la naciismon por firmigi sian ruĝan tronon? Necesas fermi la okulojn, por ne vidi la naciismajn ondojn, kiuj minacas ĉiuflanke la homaron. Jes ja, la patriotismo estas la plej forta religio, movanta en nia epoko la amasojn. Ŝajnas al mi, ke Marks ne antaŭvidis tion. Li subtaksis la forton de ideoj, la mistikemon, kiu ĝenerale superregas la racion en la cerbo de homoj, eĉ de tiuj, kiuj tamen kredas esti senigitaj je antaŭjuĝoj. La maŭzoleo por la kadavro de Lenin en Moskvo pruvas tion tre bone.

Ne kredu tamen, ke mi havas la opinion, ke Marks ne estis grandcerba homo. La aŭtoro de l’ "Kapitalo" certe meritas ĉies admiron. Sed mi emas pensi, ke Marks mem hontus pri siaj nuntempnj disĉiploj, kiuj tro laŭlitere komprenas kaj instruas lian doktrinon. Li certe tre ĉagreniĝus ĉe la konstato, ke la marksismo fariĝis nediskutebla dogmo, devigo instruata al 160 milionoj da homoj sur unu sesono de l’ mondo.

Ho! mi bone komprenas, ke miaj pesimismaj diroj en Absolutismo povas fari malbonan impreson ĉe multaj legantoj. Se mi celus akiri popularon, aliel mi certe parolus. Por veki aplaŭdojn ĉe la amaso, necesas doni al ĝi esperojn, baldaŭ efektiviĝontajn, flati ĝin kaj fari mirindajn promesojn. La pastroj promesas eternan feliĉon al la piuloj; la politikaj agitistoj promesas paradizon sur la tero, se oni donas al ili la regadon. Mi volas esti nek pastro, nek agitisto. Mi bone konscias, ke la sennaciismo estas utopio en la nuna tempo, sed mi havas la firman konvinkon, ke civilizo pereos, se la popoloj el la tuta tero ne unuiĝos kaj kunfandiĝos. La ĝenerala aplikado de esperanto povus tre efike helpi al tiu kunfandiĝo; pro tio mi estas SAT-ano kaj tre ĉagreniĝas ĉe konstato, ke ĝenerale la t.n. revoluciuloj restas ligitaj al tradicioj kaj rutinaj kutimoj kaj malatentas nian movadon…

La nuna mondo prezentiĝas al mi kiel amaso da homoj, naĝantaj kontraŭflue en riverego. Nur malmultaj lasas sin porti de la fluo, sed estas malhelpataj de la baraktado de la plimultaj. Tamen la fluo nevenkeble portas ĉiujn al la oceano, kie ĉiuj akvoj miksiĝas. Ĉu estas saĝe naĝi kontraŭdirekte al la fluo, kiel ĉiaspecaj naciistoj?…

Eble mi nur sukcesis tedi vin per mia longa babilado. Tiaokaze bonvolu pardoni min kaj akcepti mian fratecan kaj sennaciecan saluton.
P.S. Mi volas kompletigi tiun ĉi leteron per mencio de kelkaj faktoj, kiuj estas ankaŭ tre signifaj:
1)Komence de aŭgusto 1934 alvenis en Romon aernavigada misio sovetia por redoni la viziton, kiun faris al Moskvo la faŝista marŝalo Balbo. La sovetiaj aviadistoj estis akceptataj je la sonoj de la Internacio (!!!), de Giovinezza, la faŝista kanto, kaj de la reĝa himno…
2)Antaŭnelonge la faŝista generalo Graziolo k.a. italaj militistoj estis akceptataj en Moskvo kaj Minsko je la sonoj de la itala himno kaj de la Internacio. La stacidomoj estis abunde ornamitaj de italaj flagoj kaj de sovetiaj, kompreneble kun la martelo kaj la falĉileto (!!!). Grazilolo povis ĉeesti la grandajn manovrojn de la t.n. ruĝa armeo kaj laŭ lia raporto en la "Giornale d’ Italia", la itala misio estis tute speciale bonvenigata.
3)Por ke la legantoj povu prijuĝi la leĝon, kies teksto troviĝas pĝ. 84, laŭ ĝia apliko, ni menciu jenan konkretan ekzemplon:

Okaze de antaŭnelonga vizito de sovetia ŝiparo en la pola haveno Gdjnia, la maristo VORONKOV el la kirasŝipo "Marat" dizertis. Sekve de tio la militista juĝistaro mortkondamnis lin kaj ordonis la tujan areston de liaj parencoj; kiuj estas malliberigataj dum 10 jaroj kiel garantiuloj. La motivo de tiu ordono estas laŭvorte jena: "pro ebla kunkulpeco eĉ pasiva aŭ senkonscia".

La ŝipano VORONKOV ne povis esti mortpafata, ĉar li forkuris; dume liaj parencoj sidas en malliberejo kaj sendube meditas pri la plej bona maniero konstrui socialismon en unu sola lando.
4)Moskvo, la 5an de novembro 1934. – La supera tribunalo verdiktis en la proceso rilata al la fervojakcidento, okazinta ĉe la stacio Osnava. La tri akuzitoj estas konsiderataj kiel kulpaj pro (laŭvorte) "krima maldiligento en la deĵoro". La ĉefoficisto Linnik estas punata per mortpafado kaj la du aliaj akuzitoj: la signalisto Junnoĉef je kvin jaroj da malliberiĝo kaj la relŝanĝisto Pavlenko je tri jaroj.

Tiu fakto ne estas unika; mi povus mencii aliajn, similajn. Kaj nun mi demandas al la blindaj kreduloj, kiuj atendas la lumon el Moskvo, en kiu alia lando, el inter la plej reakciaj, laboristoj estas mortpafataj pro "maldiligento en la deĵoro"?

Bonvolu tamen, mi petas, ne konkludi el ĉio dirita, ke mi kontraŭas al ĉia diktaturo. Dum furiozas la batalo inter ekspluatistoj kaj ekspluatatoj, estus ja stulte paroli pri libero kaj demokratio. Sed diktaturo devas daŭri mallonge kaj ne aliiĝi en diktatorecon de persono. Mi faras diferencon inter proleta diktaturo mallongdaŭra kaj la pli kaj pli rigora kaj subprema diktotoreco Stalina, kiu kondukas al restariĝo de kastoj.

E.L.
POLEMIKO PRI SENNACIISMO

Noto de la kompilinto: Jena teksto estis grandskale disvastigita per la esperantlingva gazeto "Popola Fronto" (15an de julio 1937), kiu aperis dum la hispana milito:


Vortoj al kamarado LANTI:

PUBLIKA LETERO
PRI SENNACIISMO
(verkita de kdo Vilh. BOSK, SAT-ano 19317)
Antaŭ kelkaj monatoj vizitis Valencion kdo Lanti, ekmigranta tra la mondo. Kun lia afabla permeso, eĉ kun lia instigo, mi promesis skribi artikolon en "HEREZULO" por esprimi mian malkonsenton al liaj laboro kaj sinteno, rilate al la rolo de la sennaciistoj kaj de ties presorgano. Intertempe militistar-klerikala ribelaĉo eksplodis en Hispanio kaj mi devis zorgi pri alia pli urĝa tasko. Ankaŭ "HEREZULO" malaperis. Prokrastinte la verkadon de tiu ĉi letero, mi fine sendas ĝin al SAT kun peto bonvole enpresigi ĝin en "SENNACIULO".V.B.

Jam de longe, post mia aliĝo al la Sennaciista Frakcio, al kio pelis min la legado de la MANIFESTO en la jaro 1934, mi sentis la bezonon eksterigi mian malaprobon, ne al la doktrino, kiun principe mi senhezite apogas, sed al la metodoj de ĝia ĉefa pioniro, kamarado Lanti.

Per tiu ĉi letero mi intencas pruvi, ke la teorio pravas sed la procedoj uzataj de tiu kamarado estas kontraŭefikaj kaj sekve damaĝaj por la afero.

Laŭ la koncernaĵ fundamentaj tekstoj, la sennaciisma vidpunkto "estas nuntempe utopia" dum la internaciisma vidpunkto (tiu pri la rajto al plena memdispono de ĉiu nacio) estas la sole aplikebla en la nuntempaj kondiĉoj.

En tiuj deklaroj estas agnoskite, ke la mondo nepre devas travivi "internaciecan" stadion. Tio signifas do, ke internaciismo tute ne estas baro sed ŝtupo al la sennaciisma estonta socio, nuntempe neefektivigebla. Kial do ni aprobu la konstantajn atakojn de k-do Lanti al la internaciistoj? Miaopinie, internaciismo estas la grundo, kie ni devas semi senlace sed ne sarkasme, ne per primokoj kaj per dubasencaj ironioj. Estas ĉe la internaciistoj, kie troviĝas la plej antaŭenemaj personoj, varbeblaj por nia celo. Satiroj tiuokaze ne taŭgas por logi ilin al nia tendaro.

HEREZULO deklaris, ke ĝi kondamnas nenian sincerulon. Sed la faktoj ja pruvas, ke en ĝia kolekto amasiĝas atakoj dekstren kaj maldekstren, kontraŭ komunistoj, kontraŭ socialistoj, kontraŭ internaciistoj, kontraŭ vivantoj kaj kontraŭ mortintoj. Evidente, la redaktoro trovis ĝis nun nenian sincerulon. Ĉu tio ĉi ne ŝajnas sektemo?

Malakceptinte ĉiujn dogmojn, k-do Lanti mem kreis novan dogmon el sia maltolerema "ismo". Kun ĉagreno mi skribas tion ĉi, ĉar mi timas esti ekskomunikata, kiel "hereza" sennaciisto. Sed mi ne estas ortodoksa ĝis tia grado, ke mi silentu, kiam mi konsideras, ke la taktiko de k-do Lanti (kiun cetere, mi persone tre sincere estimas) estas malĝusta. Efektive, oni povas konstati, ke liaj malutilaj procedoj okazigas, rilate al Sennaciismo, miskomprenon kaj eĉ malŝaton flanke de kamaradoj, simpatiantaj ideale al la afero sed ne kapablaj juĝi aparte "sennaciismon" sendepende de la agado de iu ajn sennaciisto. Multaj ne bone vidas, ke sennaciismo, samkiel Esperanto, estas nenies propraĵo, sed konscie aŭ ne, ĉies celo ĉe la progresemuloj. Tial oni povas tro facilanime, identigi la doktrinon kun unu persono.

K-do Lanti, kiu tiel ofte alvokas la racion, sin montras tiurilate tro pasia kaj bedaŭrinde, laŭ mia penso, faras tute negativan laboron por la sukceso de Sennaciismo. Racia, normala homo, konsideras Internaciismon, kiel paŝon al iama Sennaciismo, sed kamarado Lanti traktas la internaciistojn kiel malamikojn de la homaro. Se oni kredas je la leĝoj de la evoluo, oni konfesos, ke Sennaciismo en la praktiko nur povas esti natura logika sekvo de maturiĝinta Internaciismo.

Imagu ekzemple, ke por propagandi Esperanton, ni dediĉus niajn fortojn insulti la eventualajn lernontojn, dirante al ili, ke ilia patrolanda lingvo estas ĵargono, dum Esperanto estas la sola lingvo belsona kaj taŭga, kiu nepre devos forigi ĉiujn "naciajn lingvaĉojn". Kioman elcenton ni sukcesus varbi inter la alparolatoj? Ni, sennaciistoj, celas la starigon de unu sola lingvo tutmonda, sed tian propagandon ni povas fari nur inter tiuj, kiuj jam estas konsciaj Esp-istoj kaj al tiuj internaciistoj kun supernacieca spirito. Al la laikoj ni simple diras, ke Esperanto estas helpa lingvo. Tion postulas la bona taktiko, mi pensas.

"Ili – la sennaciistoj – (asertas la Manifesto) tamen ne kredas, ke ĉiuj homoj povos baldaŭ akiri menson, en kiu superregus la racio. Ili scias, ke la sento estas granda forto, tre forta instigilo; ke la mitoj ludas gravan rolon en la Historio". Jen frazoj, kiuj pravigas mian tezon pri la taktiko ĝusta, konsistanta en tio, atenti zorge la menson de la homoj, por ne fuŝi la aferon mem, kiun ni volas defendi. Se anstataŭ prezenti Sennaciismon kiel aspiron, kiun la homaro post la necesaj etapoj realigos, ni prezentas ĝin kiel "absolutisman" idealon, tuj aplikebla por solvi ĉion malgraŭ la "nuntempaj kondiĉoj" kaj en opozicio al la, hodiaŭ ebla, Internaciismo, kiu estas pli facile komprenebla de la malkleraj amasoj, ni neniel sukcesos akceptigi ĝin grandskale kaj ĝi fariĝas stranga teorio.

Ne estas necesa troa cerbumado por kompreni, ke Sennaciisma socio nur povos eliĝi siatempe el longedaŭra kunvivado paca de memstaraj nacioj, internaciece regataj. Alimaniere, ĝi ne estus naskita de normala akuŝo, sed nevivpova monstro eligata per aborto. Praktika laboro estas do, helpi al la disvolviĝo de forta sento de internaciisma solidaro kaj kunlaboro inter la ŝtatoj kaj inter la popoloj, kiuj dume konservu daŭre siajn ecojn kaj apartajn karakterojn, ĝis kiam pli favoraj kondiĉoj ebligos, ke nia semado fruktiĝu.

Se internaciismo estas rimedo kaj Sennaciismo estas celo – tiel mi vidas la aferon – nia devizo estu: "Al Sennaciismo PER (ne kontraŭ) Internaciismo".

Ĉio alia, mi kredas, estas "diletantismo" kaj vana pretendo konstrui kastelon sur la sablo.

*       *
*

Ni ne povas ne aludi aspekton de la agado de kamarado Lanti per siaj eldonaĵoj. Tiun, kiu koncernas lian sintenon antaŭ la Soveta Registaro.

Post rekono de mankoj en tiu reĝimo – kvankam mi persone ne konsentas al ĉiuj kritikoj de kamarado Lanti – mi ne povas aprobi, ke la organo de la Frakcio havu preskaŭ ekskluzivan taskon, sisteme ataki la sovetan povon. Por tio ĉi mankis inter la gvidpunktoj de HEREZULO, unu tekstanta jene: "La precipa rolo de "H" estas ataki senĉese la agadon de la Sovetaj instancoj kaj persiste ignori la ekziston de la aŭtokratioj alilandaj". Ne gravas, ke HEREZULO ne plu estas eldonata. Mi deziras konstatigi, ke la revueto senlace agis tiel, malgraŭ ke simila gvidpunkto ne estis publikigita en ĝi. Pri la pretekstoj, per kiuj oni celis pravigi la "ne-sinokupadon" pri la faŝiŝtaj ŝtatoj en la Sennaciista bulteno, mi preferas silenti.

Konstateble kaj konstatinde estas, ke k-do Lanti difinis al sia vivo tiun ununuran celon: batali kontraŭ la "ruĝa faŝismo" (esprimo fervore elpensita de li) kaj forlasi ĉion, kio rilatas al la faŝismoj bruna, nigra kaj alikoloraj, kun kiuj li ne trovas esencan diferencon ĉe Sovetlando, eĉ se li iam diris, ke ne ĉiuj reĝimoj estas samaj. Ke li agu tiel per siaj paroladoj kaj verkoj, estas tute privata afero lia; sed ke la politiko de la frakcio estu persiste tia, tion mi, kiel sennaciisto, ne ŝatas. Laŭ mia opinio, la gazeto de Sennaciismo estu disvastigilo de nia doktrinoj, kleriga informilo objektiva kaj supertendenca, eksponilo de nia altcela teorio, propagandilo de nia idealo, neniam pamfleto.

De sennaciista vidpunkto, jen unu el la gravaj pekoj, kiun k-do Lanti riproĉas al la Soveta Registaro. Ĝi kreis potencan armeon! Kiu ajn sagaca homo agnoskus sincere, ke se Sovetio ne volis liveri sin sendefende al la avideco de la kapitalismaj ŝtatoj (jam intervenintaj malsukcese dum la civilmilito en Rusio) ĝi estis devigata organizi fortan militaparaton. Nuntempe la minacoj kreskis, pro la najbaraj impetegaj faŝismoj "ne ruĝaj". K-do Lanti, pli obstina ol sagaca observanto, ignoras, ke la faŝistaj potencoj armadas sin por satigi imperiismajn apetitojn dum la Ruĝa Armeo havas nur elementan defendan rolon.

Ĉio ĉi estas evidenta. Kaj se la sovetaj aŭtoritatoj ŝajne ekspluatis la denaskan emon de la homoj al sia naskiĝloko, tiel profitante la forton de la sentoj por igi pli fortika la militpovon de la lando, tio pruvas simple, ke la sovetaj instancoj aplikis al sia logika celo tiun memstaran miton, "ludanta gravan rolon en la Historio", kaj kiu estas nepre atentinda fakto por kiu ajn entrepreno homa "en la nuntempaj kondiĉoj". Ili do agis saĝe kaj prudente.

Verŝajne k-do Lanti preferus ke Sovetio "sennaciiĝu", sin liverante senarme al Hitler kaj al Japanio. Sed tiun sennaciismon (mondunuigo sub tutmonda kapitalisma regno) mi ne ŝatas, kaj kredeble ankaŭ ne la plejmulto el la frakcianoj.

Kiam oni proklamas – kiel faris k-do Lanti – ke konstrui Socialismon en unu sola lando estas neeble, ankaŭ oni devas akcepti, ke enradiki Sennaciismon en Sovet-Unio, profite al la ŝovinista naciisma faŝismo eksterlanda, estus malspritaĵo. Natura amo al la patrolando, kia estas en Sovetio, ne signifas atakemon al alilandanoj kaj ne povas esti komparata kun la naciisma eduko en la faŝistaj nacioj, kie internaciismo (ĉiuj movadoj kaj organizoj tiucelaj aŭ kun tiu kvalito) estas persekutata kaj malpermesata. Patriotismo en Sovetio ne estas danĝera al alia popolo; ĝi estas memkompreneblaĵo en la nuna stato de la homaro kaj esence diferenca de la naciismo ŝovinista de la kapitalismaj faŝistaj ŝtatoj.

Malfortigi la nacian senton de la popolo, en la nomo de la bono de Socialismo (neante ties eblecon en nur unu sola lando, kiu cetere estas ĉirkaŭata de la malamikoj) estus neniel utila al la intereso de la laborista klaso tutmonda, eĉ se oni rifuzas la valoron de la soveta eksperimento, kies gvidantoj profitis je la natura amsento al la patrolando, por starigi fortan defendocelan armeon.

Alia peko de la Soveta reĝimo, laŭ k-do Lanti, estas, ke Sovetio subskribis kontraktojn kun aliaj ŝtatoj, alianciĝis kun Francio kaj aliĝis al la Ligo de la Nacioj. Tiu klara konsekvenco de la situacio ĝenerala, montras "perfidon al certaj marksismaj principoj, forlason de la interesoj de la proletaro" ktp. Sed agi male, t.e. praktiki sinmortigan politikon de izoliĝo, ĉu ne estus stulte?

Sennaciismo diferencas de iu snoba "kosmopolitismo" en tio, ke ĝi unue postulas la ekziston de laboristara klasregado tutmonda. Sen tiu premiso, akcepti mondunuiĝon kiel rezulton el perfortaj konkeroj de avida sukcesanta naciismo, same ol kiel sekvon de libervola decido de sendependaj popoloj, tion ni serioze ne povas nomi "sennaciismo" sed absurda samnaciismo.

Mi supozas ne senbaze, ke abundas la sennaciistoj, kiuj ne povas esti partianoj de tiu identigo de nia doktrino kun imperialismo.
"Vera revoluciulo" – mi legis en la Manifesto – "devas esti kapabla IDEE anticipi". Mi konsentas. Sed ne estas "vera revoluciulo", laŭ mia honesta vidmaniero, tiu, kiu nur ŝvebas en filozofiaj nebulaĵoj kaj ne praktike laboradas en akordiĝo kun la cirkonstancoj.

Disvastigi plej bonan, neaplikeblan teorion, en kontraŭstaro al alia pli modesta, eĉ malperfekta sed farebla, estas malhelpi la progreson, almenaŭ tion mi pensas. Tiu starpunkto estas fakte reakcia!

Vilh. BOSK (19317)

P.S. – Skribinte la supran artikolon mi, kiel sennaciisto, statas en enbaraso pri tio, kia estu mia sinteno antaŭ la atako de la Mondfaŝismo al Hispanio. Ĉu mi helpu, aŭ ne kontraŭstaru al "sennaciigo" aŭ "samnaciigo", de mia naskiĝlando? Ĉu mi konsideru la invadon de la intervenistoj kiel krimon aŭ kiel benon? (Ĉar okaze de la aneksado de Abisenio fare de Italio, la plej elstara sennaciisto opiniis, ke tio favoras la planojn por Socialismo en Tutmondo). Mi hazarde estas hispano, tial mi timas ne objektive alrigardi la aferon. Ja estas terure… Se mi povus provizore loĝi en glacia zono… Sed ĉi tie estas treege varme.

V.B.


Noto de la kompilinto:

Pro la "personeca karaktero de tiu polemiko kaj pro la specialeco de la temo" la tiama Plenum-Komitato de SAT juĝis "ne oportuna ĝian publikigon en S-ulo" kaj transsendis ĝin al la Sennaciista Frakcio. E. Lanti respondis jene en la Sennaciista bulteno n°2 de novembro 1937:
ĈIA DILETANTISMO ESTU FOR!
Publika respondo al Kdo Vilh. BOSK.

Jamaŝiro-maĉi, aŭgusto 1937.

Estimata Kamarado,

Kun miksa intereso mi legis vian "publika letero pri sennaciismo". Iarilate ĝi tamen estas tre instrua, kvankam ne laŭ la senco, kiun eble vi opinias. Unue mi rimarku, ke viadire la Manifeston vi legis en 1934. Tri jaroj do forpasis. Nu, mi forte emas pensi, ke via memorkapablo ne estas tute senmanka. Aliel mi absolute ne povas kompreni kial la leginto el 1934 kaj la aprobanto el 1937 estas la sama persono, kiu verkis la leteron al kiu mi nun respondas. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas legi aŭ relegi la tekston de nia tezo pri sennaciismo por trovi plenan refuton al viaj asertoj. Ĵus farinte tiun eksperimenton mi povas nur rekomendi la saman al la legantoj. Ili ja povos konvinkiĝi, ke mia aserto ĝustas. En la Manifesto oni povas konstati, ke la gvidistoj de la labor-organizoj, kiuj ignoras esperanton, estis en 1931 (dato de la eldono) same vipataj kiel pli poste en HEREZULO; ke la internaciistoj estis montrataj kiel senkonsciaj reakciuioj (pĝ.26, ekz-e); ke pri Sovetio jam montriĝis forta dubo, rilate al ĝia socialismeco. Unuvorte, Kdo, vi povus trovi en la Manifesto la samajn motivojn por kritiki kaj riproĉi, kiel tiujn, kiujn vi trovis pli poste en HEREZULO. Kaj tio ne estas miriga, ĉar la tuto fontas el la sama inko, fluis el la sama plumo. Sufiĉe!… La legantoj mem faru la eksperimenton.

El la ĉi-supre dirita mi konkludos jene: Tial ke ni "kondamnas neniun sincerulon"[16], ni povus konsenti nur al jena via deklaro: "Depost mia aliĝo al la S.F. okazis grandaj ŝanĝoj en la internacia politiko; mia lando estis invadata de araboj, italoj kaj germanoj kaj tial mi ekkonsciis pri mia hispaneco kaj ne povas toleri tian invadon nek la perfidon de generalo Franko k.a. malbonaj hispanoj. Pro tio mi nun komprenas, ke la sennaciismo estas nur revo de utopiuloj, kiuj ne vidas la mondon tia, kia ĝi estas. Necesas ja batali por defendi la sendependecon de sia lando kaj sekve mi malkonfesas sennaciismon kaj refariĝas internaciisto".

Se tiele vi parolus, Kdo BOSK, via sinteno estus konsekvenca kaj neniel "kondamninda". Sed aprobi la enhavon de la Manifesto kaj skribi vian publikan leteron, tio estas rilati al la sennaciismo vere tro diletante. Ĉu prave aŭ malprave – pri tio nun ne eblas diskuti – la sennaciisma tezo celas montri, ke la internaciismo estas esence konservativa, eĉ reakcia (oni pensu pri la movadoj por la sendependeco de provincoj, kiuj jam delonge enkadriĝis en nacio); ke la homoj, kiuj volas pacigi la mondon, konservante la naciojn, iel similas al tiuj, kiuj volus elsekigi lagon per kribriloj. Kaj la samon oni povas diri pri la naivuloj, kiuj provas konstrui socialismon en iu anguleto de l’ mondo kaj eĉ sur ĝia sesono.

En via letero troviĝas parto, kiu ne rilatas rekte al la sennaciismo kaj ĝi sekve ne trovas anticipan respondon en la Manifesto. Temas pri mia sinteno al Sovetio. Dankon pro tio, ke vi donas al mi la okazon por eldiri denove mian opinion pri tiu demando. Mi jam publikigis broŝuron, kies konkludo estas, ke en Sovetio ne konstruiĝas socialismo, sed ke tie regas ruĝa faŝismo. Forpasis de tiam du jaroj kaj neniu refuto al mia tezo venis. Male, gravaj okazintaĵoj ĝin konfirmis. Lastatempe en laboristaj ĵurnaloj kaj revuoj ankaŭ aperis la kvalifiko: ruĝa faŝismo. Kaj mi eĉ havis la amaran plezuron ricevi leterojn de ge-kdoj, kiuj konfesis: "rilate Sovetion, vi ja estis tute prava; nun ni pensas kiel vi post la lastaj okazintaĵoj, sed antaŭe ni opiniis, ke vi pasie troigis…". Bedaŭrinde tiel ne estis; eĉ ne sufiĉe mi akcentis pri la terura danĝero, kiun konsistigas por la homaro la jezuiteca bolŝevismo, la senetikeca perĉiarimedeco Lenina, tiom draste aplikata de Stalin. Mi jam diris kaj ripetas, ke en neniu alia lando la laboristoj kaj kamparanoj estas tiom servutigitaj kiom estas tiuj el Sovetio, fare de la kreiĝanta nova klaso, fare de la oligarkoj el la Kremlo, fare de la sangosoifanta diktatoro Stalin. En neniu lando krom en Sovetio ekzistas la interna pasporto. Japana laboristo ne bezonas tian legitimilon por iri el Tokio al Osaka, sed Sovetiano sen ĝi ne povas iri el Moskvo al Leningrado!… Kaj nur en Sovetio la familio estas respondeca pro la "krimoj" de unu el siaj anoj kontraŭ la Ŝtato.

Okaze de la procesoj, kiuj sendis al morto malnovajn bolŝevistojn, la tuta mondo estis tre mirigita pro tio, ke la akuzitoj konfesis mem siajn "krimojn". Por kompreni tion, necesas scii, ke per tiu konfeso la akuzitoj celis eviti al siaj parencoj, al siaj gefiloj persekutojn kaj turmentojn ĉiaspecajn… – Turmentojn? Jes! Kaj laŭ aserto de Eŭgeno Lyons en "The American Mercury", eĉ infanoj estis torturataj antaŭ la okuloj de akuzitoj, por devigi ilin konfesi siajn "krimojn" kontraŭ la Ŝtato. Musolini kaj Hitler ne ankoraŭ atingis tian gradon de kruelo en sia diktatoreco… La krimoj de l’ ruĝa faŝismo estas nenombreblaj kaj apenaŭ priskribeblaj. Se vi fermas la okulojn por ne vidi la realon kaj ŝtopas al vi la orelojn, por ne aŭdi la kriojn de l’ viktimoj de Stalin, tio estas afero de via konscienco; sed tiom facilan mi ne havas kaj sekve konsideras kiel devon konigi la rezultojn de mia longa observado kaj diversmaniera enketado super Sovetiaj aferoj.

Sed mi ne forsilentu ion ajn el mia penso kaj mi demandas: "Ĉu hazarde vi mem estas ankaŭ ia ruĝa faŝisto? Ĉu vi aprobas la farojn de tiuj, kiuj buĉis 12 anojn de la Liberecana Junularo el Barcelono? kiuj murdis la K-dojn Berneri, Barbieri, Nin kaj multajn aliajn?" Jam longa estas la listo de l’ viktimoj de la ruĝa faŝismo hispana, kiu estas importita el Moskvo.

Oni raportis al mi, ke dum la lasta SAT-Kongreso, Kdo HERNANDEZ via kunulo kaj eble amiko, eldiris, ke "ne necesas esti prava, sed forta", kio vekis indignon ĉe multaj kongresantoj[17]. En tiu cinika eldiro ni trovas la ĝermojn de l’ faŝismo. Tia senetikeco karakterizas la "moralon" de l’ ĝangalo, la "moralon" de l’ bolŝevistoj kaj de l’ jezuitoj. Kiam via samlandano Ignaco de Lojola eldiris, ke "la celo pravigas la rimedojn", li ja estis la instruonto de Lenin, kiu rekomendis uzadon de ĉiaj rimedoj kontraŭ la "malamikon". Kiam Lenin faris sian jezuitecan rekomendon, tiam la "malamiko" konsistis el burĝoj, socialdemokratoj kaj anarkistoj; poste el la maristoj el Kronŝtad, kiujn mortpafigis Trocki; poste ĝi estis Trocki mem, kiun Zinovjev kaj Kamenev volis ke oni kondamnu je morto; poste, estis Zinovjev kaj Kamenev, kiujn Stalin mortpafigis; poste… La Tarpeusa Roko estas proksima de l’ Kapitolo…

Estimata Kdo BOSK! Mi ne forgesis kiom afable kaj helpeme vi rilatis al mi, okaze de mia restado unusemajna en Valencio. Malfacile mi povas kredi, ke vi aprobas la krimojn de l’ ruĝaj faŝistoj en Katalunio kaj alie. Via jesa aŭ nea respondo estos al mi tre valora. Tamen mi demandas: Ĉu vi aprobas aŭ ne? Mi havis la okazon observi kaj noti, kiom malbonfara estas la bolŝevisma senetikeco sur honestajn kaj bonfaremajn personojn iom simplanimajn. Al bona manĝaĵo ili aldonus venenon, se iu aŭtoritata persono klarigus, ke tio estas necesa por la sano de gasto. La perĉiarimedeco Lenina laŭ kiu bolŝevistoj devas mensogi, kalumnii, ruzaĉi, murdi ktp… por venki la kontraŭulojn, sukcesis atingi similan rezulton ĉe kredemaj admirantoj. Mi ne pensas, ke vi apartenas al tia kategorio de homoj. Necesas do serĉi alian klarigon pri via sinteno. Ĉu do vi opinius, ke por praktikemulo, kiu volas ludi en la socio elstarantan rolon, necesas ke li apartenu ĉu al la ruĝa aŭ alikolora faŝismo, ĉar ŝajne la homaro devas trapasi tian regsistemon? Kvankam mi ne konas vin intime, tamen mi malemas pensi ke tia hipotezo estas ĝusta koncerne vin. Sed se mi estus konvinkita ke tia estas via kazo, tuj mi formetus la skribilon, dirante: "je tia vidpunkto vi pravas kaj la elmontro de simpatio por la sennaciismo povas nur malutili al via kariero."

La sennaciismo ne bezonas diletantojn, sed pionirojn, kiuj klare konscias, ke ilia agado kaj laboro ne donos al ili gloron, famon iaspecajn. Se en 1934 vi estus tre atente kaj kompreneme leginta la Manifeston, vi certe substrekus kaj ne forgesus jenan alineon: "La plej esence grava laboro estas tiu de l’ pioniroj, kiuj inventas, anticipas, dishakas en la arbaro el antaŭjuĝoj kaj tradicioj, kiu forsekigas la marĉon el rutino kaj tiel preparas la vojon, kiun pli poste sekvos la amaso…"

Sed vi ne sufiĉe atente legis aŭ verŝajne vi forgesis; aliel ne estas klarigeble, ke en via letero vi diras aprobi la enhavon de l’ Manifesto kaj samtempe vokas al sennaciismo PER internaciismo. Estas kontraŭdiro en la esprimo mem. La celo de l’ verketo ĝuste estas montri la esencan, fundamentan diferencon inter la du ismoj. En via letero vi parolas pri diletantismo, sed, estimata Kdo, per tio vi nur povas pensigi seriozan homon pri la biblia rakonto pri pajlo kaj trabo.

Mi emus diri ankoraŭ multon pri la temo, sed necesas, ke mi bridu mian rezonemon. Cetere la legantoj de ĉi tiu letero povas trovi kvazaŭ aldonon en artikolo kun la titolo "Ĉiu plenumu sian devon", kiu verŝajne aperos en S-ULO[18]. Tamen mi ne volas fini, ne parolante pri via aludo al mia "morto". Estas tute vere, ke mi volis mortigi Lanti-n, kaj refariĝi simple Adam, la nekonatulo. Mi deziris laŭpove helpi al la neŭtrala movado en Japanio, opiniante, ke "universala lingvo entenas econ revoluciigan" (pĝ.15 en "For la Neŭtralismon!"). La japana Polico tion ne permesis. Tial ke mi malsukcesis en mia provo pri sinmortigo, tute nature mi do emas denove labori por la sennaciismo. Certe mi ne lasos sen respondo atakojn de internaciistoj; mi ne toleros konfuzon, misklarigojn kaj diletantismon en mia pionira laboro. Mi ne laciĝos ripeti, ke estas danĝera iluzio kredi, ke oni povas atingi daŭran pacon, konservante la naciojn; mi eventuale montros ke la sovetia patriotismo estas same danĝera kiel la japana, la germana, la itala kaj ĉiu cetera; ke plie la sovetiaj servutuloj havas absolute nenian intereson defendi sian servuton. Ĝuste pro tio ke ili ne havas intereson, Stalin decidis fari grandskalan agitadon porpatrian. Se la kompatindaj servutuloj fakte havus intereson, tia agitado ne estus necesa. Kaj la plej lerta sofisto ne kapablus liveri ŝajnkontentigan klarigon pri tiu ĉi historia fakto: kiam Sovetio estis reale minacata de kapitalistaj ŝtatoj; kiam ĝi ne aliĝis al la Ligo de nacioj kaj ne alianciĝis kun la kapitalistaj Francio kaj Ĉekoslovakio, tiam la patriotismo ne estis agitobjekto de Komintern. Se plaĉas al vi fermi la okulojn, nu faru, sed ne postulu, ke ĉiu ankaŭ blindiĝu…

Mi plie aldiru, ke ankaŭ la ĉinaj kulioj kaj kamparanoj neniel plibonigos sian sorton, defendante la regadon de Ĉang-kaj-Ŝek kontraŭ la japana invado. Unuvorte kaj konklude: saĝa homo ne elektas inter pesto kaj ĥolero, sed provas ŝirmi sin kontraŭ ĉia malsano. Kaj se sennaciisto falas viktime dum milito, li almenaŭ povas ĝui la internan kontenton, ke la militistoj sklavigis nur lian korpon, ne lian spiriton, lian animon. Nenio ŝajnas al mi pli malsaĝa ol homoj, kiuj akceptas enkateniĝon, kredante, ke ili per tio liberiĝos. Se la milionoj da francoj, britoj kc., kiuj entuziasme batalis kaj mortis dum la milito por venki la "germanan imperialismon", por ke estu "la lasta milito", povus ekvidi la nunan staton de l’ mondo, ili certe komprenus, kiagrade ili estis trompataj, kiagrade ili estis naivaj…

Nuntempe sennaciisto povas havi nur la senton, ke li troviĝas kaj devas vivi en granda frenezulejo. Ĉu pro tio li agu kiel la frenezuloj, kiuj ĉirkaŭas lin? Se mi juĝas laŭ la sencenhavo de via letero, Kdo BOSK, la nura logika respondo al tia demando devas esti jesa; permesu, ke la mia estu nea…

Kun estimo kaj bonmemoro: E. LANTI
Adamaĵoj
NOBLA SENNACIULO
(15 Decembro 1855 – 14 Aprilo 1917)

Ĉiu esperantisto pli malpli scias pri la admirinda vivo de la aŭtoro de esperanto. Liaj sindonemo, modesteco, altanimeco fariĝis kvazaŭ proverbaj ĉe esp. rondoj.

Sed oni ne metis sufiĉe en plenan lumon la ĉefaĵon el la spirito de Zamenhof: lian sennaciemon. Tiu karakterizaĵo lia estis preskaŭ ĉiam vualita de ti-kiuj sin kredas la disĉiploj de la genia hebreo.

Hebreoj estas ja fakte sennaciuloj. Sed multaj ne estas tiaj spiritaj. Pliparto el ili revas pri restarigo de hebrea nacio en iu Palestino. Aliaj fariĝis ŝovinistoj en la nacio en kiu la hazardo naskigis ilin.

Zamenhof ĉiam superstaris tiujn aĉe etajn ideojn. Li volis esti nur homo, ne naciano. En sia ruslingva libro, kies titolo estas Hilelismo, laŭ la nomo de la profeto Hillel, li klarigis sian penson pri tio. Subsignante tiun verkon per la du latinaj vortoj Homo sum (mi estas homo) li sufiĉe precize montris la esencon de sia penso.

Mi estas homo, nur homo, ne iu ajn naciulo. Jen la bazo mem sur kiu ripozas la Zamenhofa etiko; jen la deira punkto de lia agado kaj vivcelo.

En 1914, petite partopreni kunvenon por fondo de Hebrea Ligo, li skribis al la organizantoj:

"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas "homarano", kaj mi ne povas ligi min kun celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devas esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj – kiel natura sindefenda reago – estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed se la nacianalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, ol kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma."

Tiuj noblaj vortoj lasas nenian dubon en nia spirito pri la sennaciemo de "D-ro Esperanto". Cetere en 1905, ĉe la Kongreso de Boulogne-sur-Mer, li jam samsence parolis:

…"Ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio… Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj…"

Mi estas homarano. Ni estu ĉiuj nur homoj jen kvazaŭ la leitmotiv de la penso Zamenhofa.

Iu "eminentulo", blufamanto kaj sciigisto de falsaj novaĵoj, povas malŝate paroli pri nove bakitaj esperantistoj. Lia elokventeco povas tondri. Li ne timigos nin kaj daŭre ne sukcesos monopoligi Zamenhof. La sennaciuloj tre konscias, ke ili sekvas la vojon montritan. Ili estas konvinkitaj, ke la "interna ideo" estas io plena, se ĝi entenas nian sennaciismon, kaj certe malplena se ĝi estas nur temo por paroladi antaŭ ministroj kaj reprezentantoj de kapitalistaj ŝtatoj, sed sufiĉe!…

La "nove bakitaj" honoros la "Majstron" ne per solenaĵoj, nek per preĝoj, nek per festoj, sed relegante kelkajn pecojn el lia verkaro. Ili penos pli funde scipovi la sennaciecan lingvon; ili provos varbi al ĝi novajn anojn.

Zamenhof estis religiulo liberkreda. Konsekvence, ne per ritoj, nek per ceremonioj ĉiuspecaj oni pli bone povas honori lian memoron. Nek per ŝtonaj aŭ bronzaj monumentoj, sed per senlaca laborado por trudi al la homaro la de li kreitan universalan interkomprenigilon.
La litero mortigas, la spirito vivigas. En niaj koroj, en nia hardita volo ni starigu idealan monumenton, la sole indan de la genia sennaciulo el Bjalistok.

E.L.

(El "Sennacieca Revuo", dec. 1921)
TEOREMOJ

1) La senĉesa kaj nehaltigebla malvolviĝo de l’ maŝinismo (permaŝina produktado kaj transportado) pli kaj pli alproksimigas la popolojn kaj interdependigas iliajn interesojn.
Konsekvenco. Tiu ekonomia interdependiĝo devigos la popolojn unuiĝi kaj kunfandiĝi.

2) Unu grava malhelpo en la unuiĝo de l’ popoloj estas la subjektivaj fortoj, kiujn konsistigas malsamaj tradicioj kaj kulturoj, esprimataj per malsamaj lingvoj.
Konsekvenco. Kvankam estante nesufiĉa rimedo por estigi unuiĝon inter la homoj, tamen komuna lingvo estas nepre necesa, por ke ili povu interkonatiĝi kaj poste unuiĝi.

3) Ĉiuj naciaj idiomoj estas tre komplikaj, nelogikaj kaj sekve tre malfacile lerneblaj.
Konsekvenco. Estus malsaĝe esperi, ke iu el tiuj idiomoj povus fariĝi la komuna lingvo de ĉiuj homoj sur la tero.

4) Ekzistas jam de kelkaj jardekoj artefarita lingvo, kiu estas kvazaŭ la kvintesenco de la grandaj kulturlingvoj; ĝi nomiĝas esperanto, estas simpla, logika, facile lernebla, tre esprimoriĉa kaj jam disvastiĝis en ĉiuj mondpartoj. Esperanto fariĝis viva lingvo de vivanta popolo kaj solvis la problemon pri tutmonda inter-kompreniĝo.
Konsekvenco. Kiuj deziras efike kaj celkonforme batali por la unuiĝo de ĉiuj popoloj, tiuj havas la devon ellerni kaj praktikadi esperanton.

5) Per la praktikado de artefarita lingvo inter homoj el ĉiuj landoj disfalas la tradiciaj muroj, interpenetriĝas la diversaj kulturoj; plie, per la senĉesa pliriĉiĝo de origi- nala literaturo en esperanto kreiĝas nova, sennacieca kulturo ampleksanta la tutan mondon.
Konsekvenco. Sama kiel ĉe 4.

6) La klaso, kiu plej bezonas esperanton, estas la proletaro, tial ke ĝenerale la laboristoj estas nekleraj kaj ne havas kiel burĝoj la eblon lerni kelkajn fremdajn lingvojn.
Konsekvenco. Kiuj volas efike kaj celkonforme labori por la emancipo de l’ proletoj, tiuj nepre devas propagandi, lerni kaj praktikadi esperanton.

7) Jam de 13 jaroj ekzistas prolettendenca asocio, kies anoj estas unuigitaj per esperanto kaj ignoras inter si la landlimojn. Ĝi nomiĝas: Sennacieca Asocio Tutmonda.
Konsekvenco. Kiu deziras la starigon de senklasa, senlandlima socio, unuvorte la regadon de l’ socialismo sur la tuta tero, tiu havas la devon aliĝi al tiu organizo, tial ke ĝi konsistigas la embrion de la estonta socio.

Kara leganto, kiel vi sendube scias, teoremo estas aserto, kiu bezonas demonstracion, por ke ties vero vidiĝu klare. Al vi mi lasas tiun taskon. Pripensu mem, rezonadu logike, konsekvence kaj mi estas certa, ke tiuj teoremoj fariĝos por vi, kiel ili estas jam delonge por mi, disvastigindaj veraĵoj, nepre obeendaj principoj.

E. Lanti.
(El "Sennaciulo", 25. Aprilo 1934)

METI ESPERANTON SERVE AL LA PROLETARO

En la gvidrezolucio, unuanime akceptita ĉe la fondkongreso de SAT, troviĝas interalie jeno: "… nur per faktoj ni sukcesos veki veran intereson pri esperanto ĉe niaj klasbatalaj organizoj… (La Kongreso) sendas al ĉiuj esperantistaj proletoj sian elkoran saluton kaj petas, ke ili aniĝu la Asocion, por ke, per komuna, frateca kaj sindonema kunlaborado, ni metu kiel eble plej rapide en la manojn de ĉiuj proletoj la ilon, kiu permesos al ili la forrenversiĝon de la lingvaj baroj…"

Tiu kompreno pri la rolo kaj signifo de nia movado ĉiam gvidis la konsciajn SAT-anojn en ilia agado. Renversinte inter si la lingvajn barojn, spertinte mem kiom faciligas komuna lingvo la homajn interrilatojn, ili ĉiam klopodis, kiel eble plej laŭcele, por ke esperanto estu akceptata kaj uzata de kiom eble plej multaj proletoj. Meti la mirinde riĉan kaj facilan lingvon en la servon de ĉiuj laboristoj, tio klare signifas, ke nia tasko estas konvinki ilin pri la neceso lerni esperanton, ke la devo de ĉiu sincera homo, deziranta la tutmondan unuiĝon de l’ proletaro, estas, imite al la SAT-anoj, unue detrui inter si la lingvajn barojn.

Estas ja aferoj, kiuj dependas de ni mem kaj aliaj kontraŭ kiuj ni ofte estas senpovaj. Lerni esperanton povas ĉiu homo. Tion ni scias laŭsperte. Oni ne povas riproĉi al laboristaj organizoj, ke ili ankoraŭ ne sukcesis forrenversi la kapitalismon kaj starigi socialismon. Malebligis tion diversaj kaŭzoj, kiuj ne dependas de gvidantoj aŭ de simplaj anoj. Sed ni plene rajtas diri, ke la internaciistoj povas, se ili volus, fariĝi ĉiuj samlingvanoj per la lernado de esperanto. Se tiel ne okazis, estas eble pro tio, ke ni, esperantistoj, ne sukcesis sufiĉe lerte kaj trafe propagandi nian aferon. Tro da diletantismo ĉiam regis en la esperantistaj rondoj ĝenerale. Kaj lastatempe eĉ disvastiĝis iu stranga, sofisma, vere ridinda koncepto, laŭ kiu "meti esperanton serve al la proletaro", tio ne plu signifas klopodi por ke la laboristaj organizoj alprenu tiun lingvon kaj maldungu tradukistojn kaj interpretistojn, sed simple utiligi la esperantajn organizojn por ricevi informojn el eksterlando en la celo meti ilin al la dispono de iuj, ne de ĉiuj, partiaj tendencoj. Laŭ tia kompreno pri la rolo kaj signifo de nia movado, evidentiĝas, ke la propagando kaj instruado de nia lingvo estas tute akcesora, duagrada afero kaj sekve ne tre konsiderinda.

Sufiĉas tamen rapida ekzameno super tia elpensaĵo por tuj ekvidi, ke ĝi estas tute fantazia, tute malracia kaj povis ĝermi nur en la kapo de demagogoj aŭ de malsaĝuloj. Per la angla, franca, germana aŭ aliaj multe disvastigitaj lingvoj estas nuntempe multe pli facile akiri el la tuta mondo informojn, kiuj estas ofte pli interesaj kaj seriozaj ol tiuj akireblaj per esperanto. Anglalingvano povas trovi korespondantojn en la tuta mondo kaj aboni interesajn gazetojn el Usono, Hindio, Japanio k.a. landoj, kie la angla lingvo estas larĝe disvastigita. Mi persone plurfoje spertis en Germanio, Aŭstrio, Hungario, Italio, Rumanio, Turkio, Sovetio, Svedio, Norvegio, eĉ en Japonio, ankaŭ en aliaj landoj, ke la franca lingvo estas multe pli disvastigita ol esperanto. Esperantisto, ano de iu ajn el la grandaj kulturlingvoj, trompas sin mem aŭ celas trompi aliajn, kiam li rekomendas kiel ĉefan taskon utiligi esperanton por kolekti informojn por gazetoj. Tian kolektadon li ja povus fari pli bonrezulte per la utiligo de sia gepatra lingvo.

Agadi por "meti esperanton serve al la proletaro", tio tute ne povas signifi tiun peresperantan kolektadon de informoj, ofte tre banalaj kaj nepresindaj. Nur malsaĝulo povas aserti tion; nur demagogo povis elpensi tian sofismon por logi naivulojn.

Kompreneble esperantisto devas praktikadi sian lingvon; li agus malsaĝe, se li preterlasus iun ajn okazon tiucele. Kaj kiam grupo aŭ individuo ricevis el eksterlando presindan materialon, li ja devas meti ĝin al la dispono de gazetoj. Sed tion li faru kun la celo montri la ekziston, la vivantecon de nia lingvo, unuvorte kun la celo propagandi nian aferon.

SAT estis fondita ĝuste por ebligi, faciligi tian praktikadon de esperanto. Estis tempo, kiam la Jarlibro de nia Asocio, ĝia 12-paĝa semajna ĵurnalo, ĝiaj aliaj gazetoj (La Nova Epoko kaj Sennacieca Pedagogia Revuo) liveris relative multan represindan materialon. Informservo eĉ funkciis per la zorgoj de la Lajpzigaj K-doj. La landaj asocioj aŭ grupoj tiel havis en sia dispono materialon uzindan por tradukite utiligi en sia poresperanta propagando. La ĉefa tasko ĉiam celis instigi per nia ekzemplo la laboristajn organizojn, ke ili rekomendu al siaj membroj la lernadon kaj aplikadon de esperanto. Neniam envenis la kapon de la respondecaj gvidantoj de nia movado, ke la ĉefa celo estas eldoni nacilingvajn gazetojn per materialo tradukita el esperanto!… Tio estus absoluta manko de kompreno pri la rolo kaj signifo de mondlingvo.

Meti esperanton serve al la proletaro, tio povas nur signifi, ke ni celas atingi, ke la gravaj internaciistaj organizoj laboristaj alprenu, apliku, uzadu nian lingvon kaj ne plu funkciu kiel ĝis nun nur per la helpo de tradukistoj kaj interpretistoj. Meti esperanton al la servo de l’ proletaro, tio signifas, ke la plej simplaj laboristoj povos interrilati senpere kun siaj samklasanoj aŭ sammetianoj el la tuta mondo…

Iam ni havis la esperon, ke Sovetio donos grandan antaŭenpuŝon al la movado, celanta la forrenversiĝon de la lingvaj limoj. En 1920 aperis en gazetoj la informo, ke esperanto estos devige instruata en ĉiuj lernejoj tieaj. Ĉe la ekscio de tiu novaĵo Romen Rolan (Romain Rolland) skribis al ni jenon:

"Brave pri la novaĵo! La decido ĵus alprenita de la Sovet-registaro pri la deviga instruado de esperanto en ĉiuj lernejoj de Rusio estas evento de historia gravo, kies sekvoj estos grandegaj; ĝi estos farinta por la homara internacio pli ol ĉiuj teoriaj diskutoj, aŭ disputoj de partioj, en kiuj absorbiĝas la agado de la okcidenta socialistaro… Tutkore."

Sed poste evidentiĝis, ke la "decido" – se fakte decido okazis – restis nur surpaperaĵo; neniam ĝi efektiviĝis.

Malgraŭ ĉio, rilate la gravon kaj utilon de la esperanta movado laborista, ni restas ĉe la sama opinio kiel tiu de l’ fama verkisto. Nia celo daŭre estas klopodi, batali, ĉiel instigi la internaciistojn, ke ili agu konsekvence, rilate la lingvan problemon. Per 15-jara praktikado, per siaj 15 kongresoj, per sia eldonagado, SAT pruvis nekontesteble, ke esperanto taŭgas por laboristoj kaj sekve devas esti utiligata de ĉiuj. Nur tiele ili ĉesos esti fremdaj unuaj al la aliaj; nur tiam ilia samlingveco ebligos realan interfratiĝon. Nun la laborfratoj diverslandaj estas inter si kvazaŭ mutuloj. Meti esperanton al la servo de l’ proletaro, tio signifas ĉesigi tiun malnormalan staton.

Sed eble poliglotaj gvidistoj kaj taĉmentoj da tradukistoj kaj interpretistoj preferas, ke daŭru la nuna stato. Tio estas alia temo de artikolo…

E. Lanti
(El "Sennaciulo", 25 dec. 1935)

LA SIGNIFO DE LA ESPERANTISTA LABORISTA MOVADO KAJ LA ROLO DE S.A.T.
(parolado de E. Lanti en Svedio; 1933)

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj,

karaj Gekamaradoj!

La organiza Komitato de la XIII-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda komisiis al mi la taskon klarigi antaŭ sveda publiko la signifon kaj la rolon de nia movado. Mi volonte akceptis fari tian servon, sed kun la supozo, ke vi ne atendas fari sciencoplenan, metafizike nebulan traktadon pri artefarita lingvo. Cetere, ne estante lingvisto, mankas al mi la necesa aŭtoritato por tion fari. Plie, mi tuj diros al vi tute malkaŝe kaj senĝene, ke teoriaĵoj pri eblo aŭ neeblo krei kaj vivantigi lingvon, ŝajnas al mi absolute senvaloraj.

Pri tiu temo estis skribitaj multe da verkoj. Aŭtoritataj profesoroj neis; aliaj, ne malpli eminentaj, jesis kaj de tio rezultis nenio certa kaj pozitiva. Pli konvinka ol ĉio ŝajnas al mi la simpla, tuj konstatebla fakto, ke mi nun staras antaŭ vi, estimataj ĉeestantoj, kaj paroladas en artefarita lingvo. Kaj estas ankaŭ kontrolebla, se ne tuj konstatebla fakto, ke relative multaj el la aŭskultantoj ĉi tie sidantaj min bone komprenas. Ankaŭ same bone komprenus la malproksimaj esperantistoj, kiuj nun aŭdus per sia radio-aparato, se la sveda radiostacio ne estus malpermesinta la dissendon de nia hodiaŭa programo. Vi certe konsentos, ke tiuj faktoj havas multe pli grandan valoron ol ĉiaj teoriaĵoj.

Cetere nur eksperimento, sperto povas meti finon al pure teoriaj diskutoj. Sekve, eksciu do, ke jam de 46 jaroj pli kaj pli ofte la eksperimento sukcese ripetiĝas ĉiutaĝe, tra la tuta mondo.

Ni vivas en epoko, dum kiu la homo flugas per maŝinoj, aŭdas el malproksime per aparatoj; en nemalproksima tempo oni ne nur povos aŭdi, sed vidi la foran kunparolanton. Tamen pri la ekzisteblo de tiuj teknikaj mirindaĵoj multaj homoj ne volis kredi antau kelkaj dekoj da jaroj. Hodiaŭ la maljunuloj el inter la plej obstinaj nekredantoj devas konfesi al si, ke ili eraris.

Same okazos, rilate la problemon pri mondlingvo. Pli kaj pli cetere la nombro de skeptikuloj malgrandiĝas. Iel estus ofendi la svedan publikon, kies progresema spirito estas bone konata, se mi insistus pri tiu punkto per akumulado de pruvoj, ĉu teoriaj aŭ faktaj. Mi do limigos min per la facile pruvebla aserto, ke esperanto vivas, funkcias, senĉese pliriĉiĝas kaj elastiĝas per la uzado, ke ĝiaj progresoj en la vastiĝado, kvankam malrapidaj, estas tamen konstantaj kaj ke ĉiuj surogatoj naskiĝintaj poste fiaskas unu post la aliaj, tial ke ili venas tro malfrue por solvi problemon jam kontentige solvitan.

Tial mi do simple transiros al la du ĉefaj punktoj de mia parolado, nome:
1)Kial laboristoj kaj avangardaj esperantistoj aparte kongresas?
2)Kiajn avantaĝojn la proletaro povas trovi en la ĝenerala tutmonda aplikado de esperanto?

Necesas ja diri, ke ĵus finiĝis en Kolonjo la XXV-a tiel nomita neŭtrala Universala Kongreso de esperanto, dum ni kolektiĝis ĉi tien.

En la fruaj tempoj de la esperanta movado, kiam temis ĉefe montri al la skeptika publiko, ke lingvo artefarita povas funkcii; kiam la nombro da esperantistoj estis tre malgranda, tiam estis memkompreneble, ke la intereso de tiuj unuaj pioniroj postulis malatenton inter klasoj kaj inter opinioj. Burĝoj kaj proletoj, katolikoj kaj framasonoj, reakciuloj kaj revoluciuloj estis ligitaj per unu sama komuna ideo kaj deziro, nome konigi al la mondo la mirindan kreaĵon de d-ro Ludoviko Zamenhof. Cetere la aŭtoro de esperanto estis tiom altspirita homo; el lia modesta persono elradiis tia unuiga forto, ke harmonio povis regi dum la universalaj kongresoj inter homoj plej diversaj laŭ deveno, kulturo kaj opinioj. Sed laŭgrade kiel vastiĝis la movado, kiam ĝi penetris pli kaj pli en laboristajn rondojn, tiam neeviteble devis elmontriĝi la klasaj antagonismoj.

Dum la lasta mondmilito esperanto estis metata en la servon de nacieca propagando. Esperantaj organizoj en Germanio kaj Francio uzis nian lingvon por diskonigi dokumentojn kaj propagandilojn, favorajn al sia respektiva nacio. Tio kompreneble devis havi kiel sekvon, ke internaciistoj ne plu emis renkontiĝi en sama kongreso kun ŝovinistoj; same la laboristoj, kiuj estas nemalofte persekutataj de sia propra registaro, ankaŭ ne plu povis silente aŭskulti la flatajn kaj malsincerajn vortojn, kiujn kutime eldiras la gvidantoj de la neŭtrala movado al la registaroj, kies gastoj ili estas. Ĉu, ekzemple, niaj komunistaj kaj socialistaj K-doj povus nunjare kongresi en Kolonjo kaj neŭtrale rilati kun reprezentantoj aŭ laŭdantoj de la Hitlera barbareco? Tio estas neebla. Tia neŭtralo estus tute kontraŭnatura kaj mi sekve deklaras, ke la XXV-a k.a. tiaj kongresoj havas nenian rajton, nenian pravon en sia pretendo reprezenti la tutan esperantistaron…

Antaŭ dek tri jaroj aŭdiĝis la krio: "For la neŭtralismon!" kaj ĝi trovis larĝan resonon en la laboristaj esperantaj rondoj. De tiam nia movado iras laŭ sia propra vojo, kvankam ĉiuj esperantistoj uzas la saman esperanton. Jen do kial nunjare ni estas la gastoj de la demokratie regata ĉefurbo de Svedio, dum la neŭtraluloj honoris Hitleron per sia ĉeesto en Kolonjo…

La laborista esperantismo pruvis eksperimente, ke ĝi estas natura kaj vivkapabla entrepreno; sed oni komprenu min bone: tia apartiĝo neniel signifas niaflanke deziron, ke esperanto ne prosperu en burĝaj kaj eĉ faŝistaj rondoj. Male, kun maliceta kontento ni ĝojas, kiam ni tion konstatas. Ni havas la firman konvinkon, ke la artefarita lingvo portas ion en si revoluciecan. Tiun "ion" Zamenhof malprecize nomis "interna ideo de esperanto", kaj estas fakto, ke tiu pli malpli nebula koncepto pri la signifo de tutmonda lingvo forte ligis kaj subtenis la unuajn pionirojn de la esperanta movado; tiu idea ligilo estas eĉ unu el la kaŭzoj de la sukceso de esperanto super konkurencaj projektoj.

Ĉio kio helpas faligi la murojn inter la popoloj, estas ja en si mem revolucieca. Estus tute utopie prezenti al si mondon, sur kiu regus socialismo, t.e. paco, libero, foresto de ĉia ekspluatado kaj en kiu mankus la modernaj komunikiloj kaj produktiloj. Sekve sur la teknika kampo eĉ faŝistoj povas senkonscie labori al la detruo super tio, kion ili glorigas kaj deziras pluigi. Al tiaj homoj bone aplikiĝas la penso de la aktikva greka poeto:

"Kiujn volas Jupitero pereigi, tiujn li malsaĝigas."

La apartiĝo inter la laborista kaj burĝa movadoj okazis en Prago dum la jaro 1921. De tiu tempo ĉiujare kaj sen interrompo Sennacieca Asocio Tutmonda flirtigis sian standardon en iu grandurbo el Eŭropo: kvarfoje en Germanio, po unu fojo en Belgio, Aŭstrio, Sovetio, Francio, Britio, Nederlando kaj estas jam la dua fojo, ke Svedio gastigas nin: en 1928 ni ja kongresis en Gotenburgo kun la partopreno de K-doj el Sovetio kaj eĉ unu el Afriko.

Kaj tio estas ebla? vi certe demandos, kiam vi ekscios, ke nia organizo en la plej prospera tempo havis nur 7000 membrojn. Tio estas tiom pli miriga, ke la SAT-anoj estas ĉiuj neriĉaj homoj, eĉ multaj estas malriĉaj, senlaboraj, tiom pli ke en Italio jam delonge nia Asocio estas malpermesita, ke en Sovetio antaŭ tri jaroj trafis ĝin la sama sorto, kaj ke en aliaj diktotorecaj landoj ĝi renkontas multajn barojn kaj malhelpojn. Tamen malgraŭ ĉio ni sukcesis venigi en ĉi tiun belan urbon el la Nordo 599 K-dojn el 15 landoj. Trude ja staras la demando: kiel tio estas ebla?

Pli faciligos la respondon, se mi tuj konigas al vi la fakton, ke, ekzemple, 5 K-doj venis el Parizo bicikle kaj unu el Hispanio samrimede. Dum la tuta jaro ili ŝparegis kun la celo akiri la necesan monon por libertempe vojaĝi al la SAT-kongreso. Ĉiun jaron okazas tiaj faktoj, kaj ili klarigas la miraklon, ke Asocio havanta nur kelkajn milojn da anoj povas tamen okazigi ĉiujare kongreson same imponan, kiel tiuj de organizoj kun milionoj da membroj. La forto de nia movado kuŝas en tio, ke la SATanoj forte konscias, ke ili estas pioniroj de nova, granda ideo, kiu pli malpli frue konkeros la mondon.

La nombro da anoj cetere ne ĉiam estas por organizo sufiĉa pruvo pri ĝia efektiva forto. La lastatempaj okazintaĵoj en Germanio bedaŭrinde montras tion tre klare…

Nia movado estas forta kaj nedetruebla, tial ke naskis ĝin entuziasmo, idealismo kaj forta konscio pri tio, ke la proletaro povos definitive emancipiĝi nur, se ĝi estas mondskale unuigita. Ĉiuj facile konsentos, ke tia unuiĝo por esti reala, natura kaj efika, postulas komunan lingvon kaj senperajn rilatojn inter la membroj.

La nuna furoro de la faŝismo, de la naciismo en pluraj landoj ne devas trompi nin. Tiuj movadoj povas dume triumfi kaj eble alkonduki la homaron al nova milita katastrofo la mondon ampleksanta, sed ili neniel kapablas solvi la problemojn, kiujn la senĉesa kaj nehaltigebla vastiĝo de la permaŝina produktado metas antaŭ nin. Malgraŭ ĉiaj naciismaj penoj la landaj kadroj krakas, fendiĝas; pli kaj pli evidentiĝas, ke la industriaj kaj financaj problemoj ne povas trovi solvon naciskale. Tion montras la senrezulta sinsekvo de mondkonferencoj. Eble kelkaj ties partoprenantoj komprenas la problemon kaj ekvidas solvon; sed evidente neniu kuraĝus ĝin proponi pro timo esti konsiderata kiel malbona patrioto, kiel naciperfidulo. La ĝusta solvo ja postulas forlason de la naciaj suverenecoj kaj forfalon de la landlimoj.

La problemo, estimataj aŭskultantoj, estas ja tutmonda. La fakto, ke Japanio forlasis la Ligon de Nacioj, pruvas tion tre bone. Oriento ne plu toleras la hegemonion de Okcidento, tial ke pli kaj pli enplantiĝas tie la okcidentaj produktometodoj. Kaj tio havos kiel rezulton, ke venos nepre la tago, kiam la eŭropaj merkatoj estos surŝutataj de malkaraj varoj. La salajroj de la aziaj laboristoj estas ja tre malaltaj; iliaj vivkondiĉoj estas mizeraj kaj tio okazigos en tempo pli malpli proksima, ke salajroj tendencos egaliĝi tra la tuta mondo. Sed, se la okcidentaj laboristoj ne konatiĝos kaj unuiĝos kun tiuj el la Oriento, la egaligo okazos al la malsupro, dum ĉiuj havas intereson, ke ĝi okazu al la supro. En kia ajn direkto okazu la egaliĝo, ĝi estas neevitebla.

Estas utopie kredi, ke oni povas haltigi la teknikan progreson. En pasinta tempo laboristoj disrompis maŝinojn; hodiaŭ ekzistas burĝaj ekonomiistoj, kiuj rekomendas limigi, reguligi la instalon de maŝinoj. Sed tio estas neebla: neniam la kapitalistoj el la tuta mondo interkonsentos pri tio.

La invento de artilerio havis dum la mezepoko kiel sekvon, ke baronoj, grafoj kaj dukoj perdis sian suverenecon super la malgrandaj teritorioj de ili regataj, tial ke la dikaj muroj de iliaj kasteloj ne plu ŝirmis ilin kontraŭ la kanonoj. La hodiaŭa tekniko havos nepre similan rezulton rilate al la nacia suvereneco. La limoj devas malaperi; kaj ne nur Eŭropo, sed la tuta mondo estos vole nevole devigata unuiĝi – se ĝi ne volas refali en primitivan barbarecon.

Kiel okazos tiu unuiĝo? Ĉu milite, aŭ pace? La nunaj nacioj rezultas de la kunfandiĝo de provincoj kaj tio okazis ĝenerale per milito. Ĉu same okazos rilate al la mondunuiĝo? Estus tro riske respondi tian demandon. Antaŭ kelkaj jaroj oni povis esperi, ke la II-a aŭ III-a Internacio sukcesos unuigi la tutan laboristaron tiom forte ke ĝi kapablus starigi novan ordon en la mondo. Bedaŭrinde montriĝis, ke la nacikonscio estas nun ankoraŭ multe pli forta ol la klaskonscio. Necesas esti blinda por tion ne vidi. Kaj la konsekvenco de tio estas, ke oni ne povas esperi fare de la proletaro baldaŭan plenumon de la historia misio, kiun Karlo Marks atribuis al ĝi…

Kiuj kulpas en tio? Ne estas mia tasko pritrakti tiun demandon. Sed mi opinias, ke ne necesas klarigoj por kompreni, kian grandan rolon povas ludi esperanto en la necesa, urĝa tasko ĝisradike detrui la naciismon, kiu infektas diversgrade la tutan mondon kaj malhelpas ĝian unuiĝon…

Se la laboristoj volas eviti kompletan sklaviĝon, kiel nun okazas en kelkaj landoj, ili estos devigataj serĉi novajn vojojn por atingi sian celon, nome la starigon de l’ socialismo. Kaj, parolante pri socialismo, mi pensas pri sociordo, el kiu ne nur la klasoj malaperis, kie ne plu estas burĝoj nek proletoj, nek privilegiita burokrataro, sed ankaŭ kie regas libero, kie la homo konservas, aŭ pli bone, akiris sian tutan dignon. Tia vera socialismo, miaopinie, ne povas ekzisti nur en unu sola lando, sed devas havi kiel kampon la tutan mondon.

Mi jam diris, ke la tekniko pli kaj pli penetras en Azion. En tiu procezo unuavice marŝas Japanio kaj estas tre karakteriza fakto, ke tie ankaŭ la esperanta movado larĝe vastiĝas. Antaŭ nelonge eĉ la eksurbestro de Tokio, S-ro Hideĵiro Nagata, faris perradian paroladon, en kiu li forte akcentis la neceson de esperanto. Ĉi-okaze mi altiras la atenton de la svedaj laboristoj al tio, ke ili havas tute apartan intereson konatiĝi, intertrakti kaj unuiĝi kun japanaj K-doj.

Ne kredu, ke mi fantazias aŭ ŝercas. Per raporto publikigita en Sennaciulo, la oficiala organo de nia asocio, mi eksciis kun intereso pri la laŭdinda entrepreno de via kooperativa movado fabriki kaj disvendi elektrajn lampojn. Nu, malmultan tempon poste mi legis en iu revuo represon de informo, aperinta en la bulteno de la franca Komerca Ĉambro de Tokio, laŭ kiu elektraj lampoj, fabrikitaj en Japanio, komencas invadi la mondmerkaton; ili jam konkurence venkis en Usono, en Sud-Ameriko kaj en Afriko; ili penetris en Brition, Holandon kaj Germanion. Per tiu simpla fakto vi nun certe pli facile komprenas pri la intereso de svedaj laboristoj interrilati kun japanaj fratoj.

Por tion fari, ĉu vi lernos la japanan lingvon, ĉu vi atendos, ke la japanoj lernu la svedan, aŭ ĉu ne estas preferinde sekvi la konsilon de S-ro Nagata, nome lerni esperanton? La respondo al tia demando ne povas esti duba.

Aliflanke la sperto instruas, ke por esti efika, la interligiĝo ne devas okazi nur de supre, burokrate. Sekve necesas de malsupre plekti retaron el multaj fadenoj, kaj tiele krei fortan, nedisŝireblan klasan unuiĝon.

Tian plektadon jam povas komenci esperantistoj. Estas ĝuste la celo kaj la tasko de SAT liveri la fadenojn. Per eldono de Jarlibro, en kiu aperas adresoj de membroj kaj grupoj el la tuta mondo, ni ebligas kaj faciligas al ili la interrilatojn; same per la publikigo de korespondpetoj en niaj gazetoj. La SAT-anoj interŝanĝas leterojn, fotojn, informojn kaj per tia daŭra interrilatado kreiĝas fortaj amikecaj ligiloj. Tio bedaŭrinde okazas ankoraŭ tre timigite; sed kiu neos, ke tia demalsupra, grandskala kreiĝo de ligiloj povus tre helpi al la malfortigo de la naciismo kaj al la estigo sur la tuta tero de spiritostato, ebliganta la aplikon de la sennaciecaj solvoj, kiujn diktas pli kaj pli trude la senĉese vastiĝanta tekniko?

La nuna malharmonio kaj ĥaoso en la mondo rezultas grandparte de tio, ke la ideoj kaj sentoj ĉe la plimulto da homoj ne evoluis paralele al la sciencaj progresoj. La tradicioj pezas tiom forte sur la mensojn, ke tio malebligas ekvilibriĝon, harmoniiĝon inter la materio kaj la spirito. Modeste, sur limigita kampo nia Asocio laboras efike al la efektivigo de tiu necesa harmoniigo.

Morgaŭ kelkaj centoj da kongresanoj el 15 landoj komencos pritrakti siajn komuninteresajn aferojn kaj la tuta kongreso aspektos, kvazaŭ sidus kune nur homoj de sama nacio. Forestos tradukistoj kaj sekve neniu parolonto povas timi, ke liaj diroj ne estos ĝuste interpretataj. La protokolaro de la kongreso estos publikigita nur en unu sola lingvo. Per tio tempo kaj mono estos ŝparataj, kaj multaj eraroj kaj malagrablaĵoj evitataj. Se troviĝas skeptikuloj inter vi, mi kore invitas ilin ĉeesti unu aŭ du kunsidojn de nia kongreso kaj iliaj duboj baldaŭ elbloviĝos. Ĉiu sincera homo, kiu konsentas esplori la aferon, devas konsenti, ke nia Asocio konsistigas por la laboristaro modelon de organizado, kiu prezentas grandajn avantaĝojn.

Pli malpli precize vi jam povas prezenti al vi nian movadon kaj restas al mi nur aldoni unu trajton, por ke la bildo estu finskizita antaŭ viaj spiritaj okuloj. SAT ne havas partie politikan karakteron kaj laŭstatute ne povas trudi al siaj membroj ion ajn kontraŭan al ilia politika konvinko. Ne difinante al si politikajn taskojn, kiujn cetere ĝi tute ne povus plenumi, sed nur edukajn kaj kulturajn, nia Asocio ebligas al anarkistoj, komunistoj, socialistoj, sindikatistoj kaj senpartiuloj, ke ili kunlaboru kun reciproka kompreno kaj toleremo. En kelkaj landoj tia kunlaboro estas malfacila pro la tie reganta partia fanatiko, sed ni ne timis entrepreni malfacilan taskon. Cetere mi ne bezonas insisti pri tiu punkto, ĉar ni troviĝas en landoj kie funkcias la al SAT similcela Laborista Kleriga Asocio, kiun vi nomas A.B.F. Kiam en la jaro 1928 mi por la unua fojo aŭdis pri tiu laŭdinda entrepreno de la sveda laboristaro, mi sentis fortan deziron fari el SAT per esperanto iun mondskalan A.B.F. Vi eble pensas, ke tio estas troa ambicio, kvankam tre nobla. Povas esti!… Sed estas vero, ke por homo la vivo estas vivinda, nur se li havas altan idealon, al kiu li senĉese penas alproksimiĝi…

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj, karaj Gekamaradoj!

Eble mi parolis tro longe kaj tedis vin; permesu tamen, ke mi konigu al vi ankoraŭ kelkajn pensojn, kiujn vi konsideru fantaziaj aŭ ne.

Antaŭ du monatoj oni celebris en Kutans (Coutances) urbo el la departemento Manŝ (Manche), la miljaran datrevenon de la alveno de normandoj en Fraricio. Tiuj homoj venis el Skandinavio. Tial ke mi mem naskiĝis en Normandio, tio sendube instigis min fari belan revon, kiu tamen povas fariĝi realaĵo. Unue mi vidis per la imago la antikvajn vikingojn, kiuj rabe kaj venke trakuras la mondon kaj starigas en la mezo de l’ XI-a jarcento la t.n. Skandinavian Imperion, kies limoj etendiĝis de Konstantinoplo al Nov-Jorko, pasante tra Kievo, Novgorodo, Stokholmo, Kopenhago, Oslo, Jorko, Dublino, Rejkjaviko kaj kiu posedis Groenlandon, Novan Teron, la duklandon de Normandio kaj la reĝlandon de la Du-Sicilioj. Poste okazas reciproka asimiliĝo inter la konkerintoj kaj konkeritoj. Maristoj fariĝas terkulturistoj kaj ĉe ili la aventuremo malfortiĝas aŭ almenaŭ ekdormas por longa tempo. Kaj, Skandinavio mem, de kie foriris la batalemaj vikingoj, fariĝis en nia epoko unu el la plej pacemaj mondpartoj. Sed la konkeremo tamen ne tute elsekiĝis; ĝi nur aliiĝis en metodan organizemon kun larĝa horizonto. La skandinavaj idiomoj ne estante multe disvastigataj tra la mondo, modernaj vikingoj alprenas esperanton kaj konkereme vastigas ĝin sur la tutan teron…

Ĉu tio estos nur revo? Vi, estimataj skandinavoj, respondu mem al tiu demando. Ni konas kaj alte taksas vian organizkapablon, vian seriozon kaj obstinon; tial ni havas la konvinkon, ke nenie troviĝas pli taŭga grundo ol en ĉi tiu norda duoninsulo por dissemi nian esperantismon. Pli kaj pli nia SAT-movado renkontas barojn kaj malhelpojn en la diktatorecaj landoj. Estas eĉ timinde, ke la diktatorema frenezo infektu ĉiam pli kaj pli larĝan kampon. Eble Skandinavio estos la lasta rifuĝejo por nia movado. Se tiel devus okazi, mi estas certa, ke vi ne lasos fali la standardon, sed gardos ĝin fidele, ĝis forpasos la febro, kiu nun skuas grandajn potencojn. Frenezo kaj pasio ne pevas daŭre regi la mondon; venos certe tempo, kiam la racio kaj prudento eniros la kapon de la homoj.

En tiu espero, kun la neŝancelebla konvinko, ke pli malpli frue nia SAT-movado konkeros la tutan mondon, mi finos per ĉi tiuj esperigaj vortoj de la aŭtoro de esperanto:

"Tra densa mallumo briletas la celo,

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,

Nek batoj de l’ sorto nek mokoj de l’ homoj,

Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita

Ĝi estas, la voj’ elektita."

E. Lanti.
(El "Sennaciulo", aŭg.1933, sept.1933, oktobro 1933)
K-do LANTI
ĈE LA NEŬTRALULOJ!…

El la enkonduko far la Plenum-Komitato de SAT
("Sennaciulo", 25. marto 1939):

"Okazis antaŭnelonge en Uelingtono la Naŭa Kongreso de Nov-Zelanda Esperanta Asocio. K-do Lanti estis invitita ĝin partopreni kaj tie eĉ paroladi. Kredeble niaj legantoj legos kun granda intereso la tekston de lia parolado el la antipodo. Kaj ili certe rimarkos, ke nia K-do ne ŝanĝis sian vidpunkton rilate al la neŭtralismo. Ni substreku la fakton, ke Lanti facile povis pravigi sian ĉeeston inter neŭtraluloj, kiuj permesis al li tute libere paroladi, kaj ĉiokaze montri, ke neniam li celis malutili al la neŭtrala movado…”

Estimindaj Gesamideanoj!

Se ni ne estus la samtempuloj de Ajnŝtajn (Einstein); se ni ne vivus en la epoko de l’ relativismo, mi estus iom embarasata por pravigi mian ĉeeston inter vi. Sed se fakte ĉio estas relativa, estas facile klarigi, ke antaŭ 18 jaroj mi kriis en Parizo: "For la Neŭtralismon!" kaj nun en Uelingtono, por la unua fojo en mia vivo, mi partoprenas neŭtralan kongreson. Situacio kaj cirkonstancoj ja ne tute similas ĉe ambaŭ lokoj, kiuj situas antipode unu de la alia.

En Nov-Zelando – ial mi ne volas diri: "via lando"! – la klasdiferenco estas apenaŭ perceptebla kaj sekve esperanto povas esti pli malpli sukcese propagandata laŭ neŭtralisma maniero. Sed en Eŭropo ĝenerale tia propagando estas tute senefika en laboristaj rondoj. Tial mi iniciatis la neneŭtralan propagandmanieron kaj poste la starigon de Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.). Kaj la sperto montris, ke tiu organizo estas utila kaj vivkapabla, ĉar en aŭgusto de l’ lasta jaro ĝi havis sian dek-okan kongreson kun partopreno de pli ol 600 personoj…

Por la bono de l’ tuta esperanta movado necesas, ke nia lingvo disvastiĝu kaj enplantiĝu en ĉiuj medioj. Kaj la sperto montris al mi, ke ne eblas efike varbi al esperanto klaskonsciajn laboristojn per propagandiloj, uzindaj, ekzemple, ĉe la Sav-Armeo…

Pri tio mi ne volas insisti. Sed por ke vi povu okaze tute konvinkiĝi, ke neniam mi deziris la malprosperon de l’ neŭtrala movado, mi mencios kontroleblan fakton: En la broŝuro "For la Neŭtralismon!", kiun mi verkis en 1921, vi povos legi sur la 16-a paĝo de la 3-a eldono jenan frazon: "Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, tiam mi kompreneble ĝojas…" Kaj sur la 17-a paĝo: "La komercistoj propagandu en komercistaj rondoj, la katolikoj en katolikaj rondoj, ktp – kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esperanton…"

Ĉar la sorto faris, ke hodiaŭ mi troviĝas en Nov-Zelando, kie la objektivaj kondiĉoj, rilate al la propagando por nia afero, ne tute similas al tiuj ekzistantaj en Eŭropo, ne estas do vera kontraŭdiro en mia antaŭa sinteno kaj la nuna. Kaj se iu el vi dubas pri la sincero de miaj diroj, rilate al tio, ke mi deziras la prosperon de l’ neŭtrala movado, sufiĉu al mi mencii, ke S.A.T. eldonis neŭtralan vortaron, verkon, kiu povas esti uzata de esperantistoj el la plej diversaj medioj kaj kiun fakte uzas homoj, apartenantaj al tute malsamaj partioj.

Ĉar vi ne timis inviti al via kongreso iun diablan SAT-anon, supozeble vi ankaŭ ne timos aŭdi pri la kialo de lia esperantisteco. Mi rakontos al vi pri tio, ne kun la intenco pravigi mian vidpunkton, sed faros kvazaŭ konfeson. Kaj se mi sukcesos sufiĉe klare eldiri mian penson, tiam vi certe ne dubos pri mia sincera deziro, ke nia lingvo disvastiĝu senescepte en ĉiuj medioj.

Homoj varbiĝas al esperanto pro diversaj motivoj. Iujn ĉefe interesas la lingva flanko de la afero. Tiuj estas relative multaj en nia movado kaj sendube pro tio senĉese okazas viglaj diskutoj, eĉ disputoj pri lingvaj demandoj. Komercistoj povas varbiĝi, se ili kredas, ke nia lingvo helpos ilian negocon. Poŝtmarko-kolektantoj ankaŭ facile konvinkiĝos, ke nia lingvo utilos en ilia distra okupo.

Pro aliaj motivoj, same bagatelaj, homoj fariĝis esperantistoj kaj partoprenis nian movadon dum pli malpli longa tempo. Sed ĝenerale tiaj varbitoj ne restas ligitaj al nia afero dum tre longa periodo. Rilate al mi, la varbmotivo estis la logika konsekvenco de mia tiama konvinko politika. Antaŭ la milito mi estis internaciisto kaj eksciinte pri la ekzisto de internacia lingvo, tiam mi decidis, ke mi ĝin ellernos, tuj kiam mi havos tempon. Sed, verdire, mi konsideris la aferon akcesora kaj ne tre urĝa. Nur pli poste, kiam mi estis praktikinta esperanton dum kelka tempo, mi konvinkiĝis, ke fakte la lernado de internacia lingvo devus esti la unua faro de ĉiu konsekvenca internaciisto. Tian konvinkon mi sukcesis komuniki al Henriko Barbus, sufiĉe fama aŭtoro franca, kiu eldiris en artikolo, publikigita en kelkaj multe legataj ĵurnaloj, ke "esperanto estas la Aboco de la internaciismo".

Bedaŭrinde la plej elokventaj diroj ne estas konvinkaj, se ties eldirinto mem ne agas konsekvence. Vortoj nur emocias, necesas agoj por efektive altiri, varbi. Se Barbus mem ellernus esperanton kaj poste parolus kaj verkus en nia lingvo, la varba efiko estus miloble pli granda. Tion saman oni povas diri pri aliaj famuloj, kiuj laŭde parolis pri esperanto kaj tamen neniam lernis ĝin.

Se fakte la scio de esperanto estas la Aboco de la internaciismo, tio signifas, ke la plej aŭtoritataj kaj famaj internaciistoj estas analfabetaj, ĉar ili ne lernis nian lingvon kaj ĝenerale ignoras nian movadon. Aliparte, ĉiu scias, ke unu sekcio de la Tria Internacio regas jam de 20 jaroj super 170 milionoj da homoj. Nu, se ties regantoj ne estus internaciiste analfabetaj, ili jam delonge enkondukus la devigan instruadon de esperanto en ĉiuj lernejoj de Sovetio.

Tiaj konstatoj igis min forte dubi pri la valoro de la internaciismo, kiel doktrino por starigi pacon kaj juston en la mondo, aŭ se vi preferas, por "konstrui socialismon".

Atakite de duboj, tiam mi estis instigata cerbumi pri la "interna ideo de esperanto". En la unuaj jaroj de mia esperantisteco mi emis moki kaj fakte kelkfoje mokis tiun nebulan ideologion de Zamenhof. Tamen unu frazo en lia parolado ĉe la Unua Universala Kongreso ĉiam forte impresis min. La aŭtoro de nia lingvo diris:

"Ni konsciu bone la tutan gravon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed Homoj kun Homoj."

Karaj Gesamideanoj! Tiu frazo estas pensoriĉa; eble pli riĉa ol opiniis Zamenhof mem. Ĝi ja entenas la esencon de l’ sennaciismo; ĝi signifas, ke la homeco devas venki la naciecon en la koro kaj cerbo de ĉiu homo. Kaj tiucele ili devas lerni ĉefe praktikadi esperanton, lingvon sennaciecan.

Ĉu eblas, ke la homeco venku kaj detruu la naciecon? Mi estas konvinkita, ke jes. Plurfoje mi havis la okazon konstati dum la kongresoj de S.A.T., ke ĝenerale la malnovaj, spertaj esperantistoj kondutas kvazaŭ ili apartenus al unu sama popolo. Ne eblis diveni ilian civitanecon. Kaj tiam mi pensis: "Se homoj povas dum kelkaj tagoj konduti kiel anoj de unu sola popolo; se ili povas forgesi sian naciecon, ekzistas do la eblo atingi per laŭcela edukado, ke post kelkaj generacioj la homeco tute venku la naciecon…"

Aliflanke, mi rimarkis nemalofte, ke la internaciismo estas nur la bremse haltigita naciismo, kiu tuj refunkcias, kiam diplomatoj ne sukcesas akordigi la interesojn de siaj respektivaj landoj. Tial mi forlasis la internaciismon kaj fariĝis sennaciisto; tial esperanto akiris grandan signifon antaŭ miaj okuloj, kaj tial mi provis sistemigi la penson, kiun eldiris Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro. La "interna ideo de esperanto" ja entenis ĝerme la sennaciismon, kiun mi provis pli malpli sukcese formuli en miaj verkaĵoj.

Mi diris sufiĉe por ke vi komprenu, ke por mi la sennacieca lingvo Zamenhofa ne estas io akcesora. Male, ĝi estas io tre grava, kvazaŭ la unua ŝtupo, kiun devas suriri ĉiuj sinceraj homoj, kiuj celkonforme volas labori al la konstruado de mondo, kie regus justo, paco kaj frateco.

Mi faris al vi konfeson, sed tuj aldonas, ke mi ne emus fari ĝin nacilingve antaŭ neesperantistoj. Estas ĝuste kaj trafe diri al la ĝenerala publiko, ke esperanto estas nur interkomprenilo kiel ĉiu ajn alia lingvo. Ilo ne povas havi celon. La unua lokomotivo, la unua aŭtomobilo ne "celis" anstataŭi la ĉevalojn por la transportado. Kaj certe tio neniam okazus, se tiuj iloj ne taŭgus. Esperanto ne "celas" anstataŭi la naciajn lingvojn. Sed ne necesas longe cerbumadi por kompreni, ke se iam nia revo efektiviĝus, t.e. se nia lingvo estus devige instruata en ĉiuj lernejoj, tiam la naciaj lingvoj havus certe similan sorton al tiu de la ĉevaloj, rilate al la transportado.

Por ke vi pli facile komprenu mian penson, mi mencios konkretan ekzemplon. Vi sendube scias, ke la irlandaj naciistoj konsekvence penadas por revivigi la gaelikon kaj tiel havi nacian lingvon. Ili verŝajne sukcesos. Sed ni supozu, ke jam ili sukcesis, ĉu vi kredas, ke la irlanda verkisto Bernar Ŝo (Shaw) forlasus la anglan lingvon por gaelike verki? Al tia demando oni povas senhezite fari nean respondon. Verkisto ĉiam sin turnos al kiel eble plej granda publiko – kaj sekve, se nia lingvo fariĝus la plej multe sciata, estas evidente, ke aŭtoroj preferus verki en esperanto ol nacilingve. Tiel la naciaj idiomoj iom post iom perdus sian kulturan rolon, falus al la rango de nuraj dialektoj kaj eĉ finfine mortus.

Tio estas la logika konsekvenco de la esperanta movado, kiam ĝi estos atinginta sian celon. Kaj en tio kuŝas la profunda signifo de la "interna ideo de esperanto". Almenaŭ, se mi mem farigis ne nur ĝisosta, sed ĝismedola esperantisto, estas pro tio ke, prave aŭ malprave, mi opinias, ke esperanto devas fariĝi la kultura lingvo de sennacieca mondo. Se mi sentas min tiel forte ligita al la esperanto-movado estas ĉefe pro tio, ke mi pensas sekvi la direkton de la historia procezo, kiu el klanoj faris tribojn; el triboj, civitojn; el civitoj, provincojn; el provincoj, naciojn. Mi ne kredas, ke la nacioj konsistigas la lastan stadion de la evoluo. Ni ja vivas en la epoko de l’ radio kaj aviado. Por la tekniko landlimoj jam ne ekzistas. Sed la menso de l’ homoj tre malfruas, rilate al la scienca progreso. En tio kuŝas la ĉefa kaŭzo de l’ krizoj, kiuj minacas la tutan mondon, sed precipe Eŭropon. La nura solvo al tiu problemo estas atingi, ke sur la tuta tero ne plu estu angloj, ĉinoj, francoj, germanoj, japanoj, rusoj ktp., sed nur Homoj. Kaj tio estos la konkreta realiĝo de la "interna ideo de esperanto"; tio estos la efektiviĝo de l’sennaciismo.

Kompreneble tia idealismo vekas ĉe krudaj realistoj nur mokan rideton. Sed nun ni ne intencas argumenti pri tiu temo. Mi celas nur altiri vian atenton al tiu konstatebla fakto, nome, ke ĝenerale restas fidelaj al nia movado nur homoj, kiujn instigas idealismo, kiujn entuziasmigas la pli malpli nebula "interna ideo de esperanto". Kaj oni povas pruveble aserti, ke la idista movado fiaskis, precipe pro tio, ke ĝiaj anoj estis interesataj nur pri la lingva flanko de la afero kaj mokis la Zamenhofan idealismon. Sed mi ne bezonas insisti pri tio, ĉar evidente vi ĉiuj estas intern-ideanoj; tion almenaŭ sugestas la titolo de via gazeto.

Kiel mi jam diris, esperanto per si mem ne havas celon; sed tio ne signifas, ke la esperantistoj povas agi sencele. Kaj ju pli alta kaj malproksima estos tiu celo, des pli ili streĉos la fortojn por antaŭeniri al ties direkto. Kaj tio neeviteble okazigos miskomprenojn kaj eĉ persekutojn. Esperanto havas signifon, nur se ĝi estas utiligata por interrilati kun homoj el trans la naciaj limoj. Tiu simpla fakto sufiĉas por klarigi, kial nia afero aspektas suspektinda en la okuloj de ĉiuj diktatoroj.

Feliĉe la historio instruas, ke neniam la persekutoj sukcesis malebligi la finan venkon de bona, racia, utila entrepreno. Malgraŭ la teruraj persekutoj de l’ katolika inkvizicio dum la mezepoko, tamen la movado por religia libero venkis. Hodiaŭ tra la tuta mondo preĝejoj el diversaj konfesioj staras en la samaj urboj; plie, librirpensuloj kaj ateistoj povas libere eldiri siajn pensojn. Kaj se ni tempe reiras plimalproksimen, ĝis la frua epoko de l’ kristanismo, ni vidas, ke dum tri jarcentoj la kristanoj estis persekutataj kaj povis kulti al sia dio nur kaŝe en la katakomboj…

Nun en Eŭropo kaj Japanio milionoj da internaciistoj devas silenti aŭ sidi en malliberejo. Nu, ni supozu, ke la menso de tiuj homoj estas saturita per la "interna ideo de esperanto"; ni supozu, ke ili konscie celas al sennacieca mondo. Se tiel estus, neniu forto povus malebligi ke ili ellernu nian lingvon kaj per tio kaŝe, senbrue subfosu la bazon de l’ naciismo, sur kiu sin apogas la diktatoraj reĝimoj. Se la diktatoroj malpermesus la eldonon de esperantaj libroj, tiam la subfosantoj povus ilin mane kopiadi; la unuaj kristanoj tion faris rilate al la "sanktaj skriboj".

Sed tiuj internaciistoj ne imitas la kristanojn, tial ke neniam ili fakte celis al sennacieca mondo; tial ke ĉiam ili ignoris nian movadon. Kaj ne peninte elradikigi la naciismon, ili finfine per ĝi estis venkitaj. Nur esperantistoj, mondlingvanoj, povas ignori la limojn kaj prezenti al si mondon, kie vivus nur homoj, ne diversaj nacianoj. Necesas ja ne samigi internaciismon kun sennaciismo!…

Estimindaj Gesamideanoj! ĉar vi havas la bonŝancon vivi en lando, kiu situas ekster la detruaj uraganoj de l’ naciismo; ĉar vi povas libere propagandi kaj agi, necesas, ke vi ekkonsciu pri la respondeco, kiun trudas al vi tia stato antaŭ la tuta homaro. Eble la civilizo milite disrompiĝos en Eŭropo, kaŭze de l’ freneza naciismo; tial vi devas iel prepariĝi por kolekti okaze ties fragmentojn. Vi devas almenaŭ profunde konvinkiĝi, ke esperanto ne estas bagatela afero, ke nia movado estas unu el la plej gravaj faktoroj en la evoluado de l’ homa socio.

Kompreneble estus malsaĝe pretendi, ke vi devas fariĝi ĝismedolaj esperantistoj, kiel mi, kiu sentis sin fremda en sia naskiĝlando kaj pro tio fariĝis sencela vagulo tra la mondo. Almenaŭ vi povas mediti pri tiu fakto, ke antaŭ vi ĉeestas homo, ĉe kiu la ĉiutaga praktikado de esperanto kaŭzis ke li sentas sin kore kaj spirite ligita al Esperantio. Kaj ne kredu, ke tiu regno estas tute fikcia, kiel oni povas unuapense opinii. Jam de tri jaroj mi spertis multfoje tra la mondo, ke ĉie, kie mi troviĝas inter esperantistoj, tie mi sentas min hejme. Ĉie en Esperantio mi trovis helpon kaj fratecon.

Esperanto fariĝis al mi tiel kara, ke se hazarde esperantisto parolas al mi franclingve, tiam mi sentas min preskaŭ ofendita. Kaj eble tio klarigas, kial mi ne kapablas ellerni la anglan lingvon. Tiu lernado ĉiam donis al mi la senton, ke mi pekas, ke mian tempon mi fuŝuzas. Tiun konfeson mi faras, ne kun la intenco konsili, ke vi penadu por akiri mian sentmanieron kaj iel imiti min, sed nur por ke vi komprenu kiel forte la esperanta afero povas influi la menson de homo, kiun tamen ĝis nun oni ne bezonis loki en frenezulejon.

Esperanto ja ne estas por mi bagatela afero. La fakto, ke ĝi estis artefarita lingvo, kaj sekve sennacieca, kaŭzas, ke mi ŝatas ĝin treege; mi eĉ povus diri, ke mi kvazaŭ amas ĝin. Kaj mia granda ĉagreno estas, ke mi ne povas gravedigi tian lingvon per ĉefverko. Mi malŝatas ĉian naciaĵon kaj ĵaluzas al la naciaj lingvoj, kiuj trovas pii talentajn amantojn ol nia juna, kara lingvo sennacieca. Sed mi forte esperas, ke iam en Esperantio troviĝos geniulo, kiu donacos al la tuta homaro ĉefverkon.

Hieraŭ vespere ni aplaŭdis al teatraĵoj, al spritaj komikaĵoj, al lertaj magiaĵoj ktp. Mi tamen devas diri, ke plej forte impresis min la fakto, ke sep-jara knabo bele deklamis kaj kantis en nia lingvo. Mi fidas al la generacio de homoj, kies lulila lingvo estos esperanto. Inter ili devas logike troviĝi la dezirata kaj bezonata geniulo. Dume ni ĉiuj plenumu modeste, sincere kaj persisteme nian esperantan taskon. Ni lertiĝu en la praktikado de nia lingvo kaj tiucele ni forte konvinkiĝu, ke por funde scipovi esperanton, por esti kapabla elfosi ĝiajn kaŝitajn trezorojn, necesas unue atingi staton en kiu ni estus tute liberigitaj el ĉia influo de naciaj lingvoj…

Se malfacile estas konvinki homojn pri la pravo de l’ sennaciismo rilate al la soci-politiko, mi kredas, ke esperantistoj povas almenaŭ konsenti, ke sur la lingva kampo tiu ismo estas tute prava.

Estimindaj Gesamideanoj! mi dankas al vi pro via pacienca toleremo. Mi konscias, ke plurrilate mi herezas incite. Miaj diroj povis iafoje sulkigi la brovojn, eĉ hirtigi la harojn de kelkaj aŭskultantoj. Sed vi ĉiuj estas sufiĉe larĝmensaj, por ne deziri persekuton al herezuloj, kiel tio okazas ankoraŭ nun en kelkaj partoj de l’ mondo.

Pro tia toleremo vi estu kore gratulataj – kaj samtempe mi gratulas al mi mem pro tio, ke mi troviĝas en la suda hemisfero de nia terglobo kaj ne en la norda… Tia memgratulo estas la plej bona komplimento, kiun mi povas direkti al vi… Dankon!

E. Lanti.
RACIIGADO
(Tiu ĉi lekcio farita ĉe laborista e-grupo, aperis en "Sennacieca Revuo", 10.Januaro 1937)

Vi certe konsentos kun mi pri la neceso unue difini la vorton raciigado. Ĝi estas ofte komprenata malsame de diversaĵ personoj. Multaj ja uzas ĝin kun la senco de normigado. Estas vere, ke por normigi la fabrikadon de objektoj, oni devas apliki raciecajn principojn, sed tio tamen povas havi nenion komunan kun la raciigado, kiel mi ĝin komprenas.

Klarigcele mi donu konkretan ekzemplon. En Usono, sekve de instigoj de la prezidanto Huver (Hoover), stariĝis antaŭ kelkaj jaroj komitato el teknikistoj, kiuj konsilis redukti la nombron da tipoj de diversaj objektoj. Ekzemple, konstatinte la ekziston de 210 tipoj de boteloj, ili konsilis redukti ilin ĝis 20; konstatinte la ekziston de 175 specoj de aŭtomobilradoj, ili konsilis redukti ilin ĝis 4; same pri la 66 dimensioj de brikoj, kiujn ili konsilis redukti ĝis 7. Praktike, la usona ministro por komerco konstatis, ke de la jaro 1921 ĝis 1928 okazis meza reduktado de 73%, koncerne 50 diversajn objektojn.

Evidente tia normigado estas racieca en si mem, ĉar ĝi ebligas grandan ŝparon de homa energio kaj eĉ de materialo. Produktado de malsamaj objektoj ja necesigas la ekziston de malsamaj iloj kaj instaloj, kio postulas apartan laboron kaj sekve nenecesan elspezon de energio. Laŭ iu statistiko la normigado pligrandigis en Germanio la produktokapablon je 30, 45% en pluraj industrioj.

Sed ĉu tio signifas, ke ĉiu ajn normigita produktado estas racia? Certe ne. Oni ankaŭ povas normigi la produktadon de kanonoj, militŝipoj aŭ maŭzoleoj, kaj tio havas nenion komunan kun la racio.

Studante la historion pri la homaj socioj, oni povas konstati, ke la homoj plibonigis sian sorton, proporcie kiel kreskis la racio en ilia cerbo. Kiam regis male la mistiko, ili suferis mizeron kaj turmentojn. Kiam homoj adoras diojn, konstruas por ili templojn, buĉas por ili bestojn kaj eĉ homojn, unuvorte faras plej egajn sensencaĵojn, tiam ne regas la racio, sed absurda mistiko. Kaj tamen, por konstrui plej senutilan kaj sensencan objekton, oni devas, konscie aŭ ne, apliki, obei raciecajn leĝojn. En la homa cerbo sekve ĉiam estis pli malpli granda kvanto da racieco; sed la proporcio da mistiko estis, kaj ĉe multaj homoj ankoraŭ estas, pli granda ol la proporcio da racieco. La mistiko eĉ plej ofte tute servutigis al si la racion.

Sed mi rimarkas, ke mi ne ankoraŭ difinis la vorton raciigado, kiu estas la temo de mia traktaĵo. Laŭ mia kompreno la raciigado estas la ago fari, ke io estu racia; ĝi estas apliki la principojn, kiujn eltrovas la racio. Nu, bone, sed necesas ankaŭ difini ĉi tiun lastan terminon. La racio estas la kapablo koncepti, abstrakti, starigi aksiomojn, regulojn, leĝojn, metodojn kaj ankaŭ hipotezi, anticipi. La racio estas la plej alta funkcio de la intelekto.

Ekzistas alia vorto iel parenca kun la racio, ĝi estas la saĝo. La Plena Vortaro difinas tiun terminon jene: "kapablo ĝuste juĝi pri ĉiaj aferoj". Por ke vi pli bone komprenu la parencecon kaj la diferencon inter ambaŭ vortoj, jen estas konkreta uzo de ili: La saĝo instigis Zamenhof elpensi esperanton. Li konstatis, ke la neeblo ĉe homoj interkompreniĝi pro manko de komuna lingvo estas malbona afero kaj nepre forigenda stato. Lia racio helpis lin eltrovi ĝeneralajn prilingvajn principojn, kiuj kondukis lin al normigo de la lingvoj ĝis unu sola tipo: esperanto. Zamenhof, instigite de sia saĝo, celis do raciigi la rilatojn inter la homoj sur la tuta tero per lingva normigo. Iarilate Zamenhof estis do raciulo; sed kiam en sia "Preĝo sub la verda standardo" li deklamas:

'"Al, Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego la mondon reganta,"
estas tute evidente, ke tiam en la menso de la aŭtoro de esperanto superregas la mistiko. Tian dualismon ni povas konstati ĉe preskaŭ ĉiuj homoj. Ili estas treege majmultaj tiuj, kiuj tute liberiĝis je la mistiko.

Se oni normigus la fabrikadon de la krucoj, kiuj estas ordinare metataj sur tombojn ĝis unu sola tipo; aŭ se oni decidus, ke estonte ĉiu mortinto estas konservata en maŭzoleo kiel estas la kadavro de Lenin, mi ne opinius, ke tia normigado estas racia.

Kiam mi do parolas pri raciigado, temas pri dezirindo, ke la homoj agadu, kondutu racie kaj ne mistike; oni pensas pri la neceso starigi socisistemon, laŭ kiu homoj ne malsatus pro normigado de la produktado.

Vi ja scias, ke la terura senlaboreco nuna estas grandparte kaŭzata de la normigado. Kaj tamen, se oni ĉesus konstrui militŝipojn, kanonojn k.a. malutilajn objektojn kaj ankaŭ la neutilajn, kiel estas funebraj monumentoj en tombejoj, la nombro da senlaboruloj povus eĉ pligrandiĝi, se nenio alia estua ŝanĝita en la socio.

Kio instigas la kapitalistojn normigadi la produktadon, tio ne estas la racia deziro plibonigi la vivkondiĉojn de la produktistoj, sed nur la freneza avido al ĉiam pli granda monprofito.

Okazas tamen, malgraŭ la indiferento de la kapitalistoj pri tio, ke normigado en la produktado profitdonas ankaŭ al la laborista klaso. Per la aplikado de raciecaj principoj en la konstruado de maŝinoj kaj en organizado de la laboro, oni ja povas atingi grandkvantan kaj sekve malmultekostan produktadon, kio ebligas al pli granda nombro da personoj aĉeti la tiele produktitajn objektojn. Nuntempe ĉiu daŭrigita laboristo povas, ekzemple, posedi poŝhorloĝon, bicikleton, pli malpli komfortajn vestojn kaj meblojn; li povas legi ĉiutage gazetojn kaj eĉ aĉeti librojn. Antaŭ 100 jaroj nur malmultaj burĝoj povis havi similan bonstaton.

Sed tia stato ne estas atingita per la nura normigo en la produktado. Necesis por tio, ke la laboristoj klasbatalu por povi iom profiti de la industriaj perfektiĝoj. Kie la laboristoj ne estis postulemaj, tie ta burĝa klaso simple plibonigis siajn proprajn vivkondiĉojn, lasante la laboristojn vivadi en mizero kaj laŭ la plej primitiva maniero. Bonan ekzemplon liveras al ni la stato de la kulioj en ĉinio. Prezentu al vi, ke en Ŝanĥajo ne ekzistas sur la kajoj de tiu granda haveno arganoj por ŝarĝi kaj malŝarĝi la ŝipojn. Tiun tre penigan laboron faras 20–30.000 kulioj, kiuj laboras tage 12, 13 horojn por ridinde malalta salajro. Ili nutras sin nur per rizo kaj loĝas en kabanoj sen ia ajn komforto. La tieaj kapitalistoj – la ĉinaj kiel la aliaj – diras, ke la "rizmotoro" kostas malpli kare ol la petrolmotoro. Tial ili ne instalas arganojn en la haveno.

En tiu granda moderna urbo, ja pro la sama motivo, oni ankaŭ vidas homojn, kiuj faras ĉevallaboron; ili kure trenadas veturilojn, en kiuj sidas sinjoroj aŭ sinjorinoj. Kiu ŝoforo en Eŭropo konsentus fari tian humiligan, sklavecan laboron?

Kredeble vi jam pli malpli klare komprenas, kia estas mia vidpunkto, koncerne tiun tiom ofte debatitan demandon pri raciigado. Ĝenerale en tiuj debatoj oni ne interkonsentas, tial ke la debatantoj uzas vortojn, pri kiuj ili ne havas saman komprenon. Mi do aprobas la normigadon en la produktado, kiam ĝi estas racia t.e. kiam ĝi malpligrandigas la penon de la laboristoj kaj plibonigas iliajn vivkondiĉojn. En mala okazo, ne povas temi pri raciigado, sed nur pri sklavigado.

En kapitalisma mastrumado vera raciigado estas tute neebla, ĉar ĉe kapitalistoj la instigo al la produktado ne estas krei bonstaton por ĉiuj homoj, sed nur la deziro akiri personajn profitojn.

Malgraŭ tio la laboristoj ĝenerale ne agas saĝe, kiam ili kontraŭstaras al la instalo de maŝinoj. Ili prefere batalu organizite, por ke la maŝinoj okazigu plimallongigon de ilia labortempo. Cetere en la pasinta tempo neniam la maŝindetruantoj povis atingi sian celon. Kontraŭstari al la maŝinismo estas kvazaŭ naĝi kontraŭflue. Kiam la pratempa homo utiligis ŝtonon aŭ bastonon, tio jam estis la unua paŝo sur la vojo, kiu kondukis la homaron al la nuntempa maŝinisma epoko. Ne estas eble iri malantaŭen, nek halti.

Kaj jen ni trafas nun la kernon, la esencon de l’ problemo. Kial la homo scipovis unue fabriki tre simplajn ilojn kaj poste plej komplikajn kaj delikatajn maŝinojn? Ekzistas bestoj, precipe insektoj, kiuj posedas naturajn ilojn tre perfektajn kaj delikatajn. Ekzemple, termitoj posedas borilojn, segilojn kaj tondilojn. Sed tiuj iloj ne troviĝas ekster la korpo de la termito. Tute aliel statas la afero ĉe la homo. Li inventas kaj fabrikas mem siajn ilojn kaj maŝinojn, kiuj staras ekster lia korpo. La homo scipovis fabriki ilojn, ne nur pro tio, ke lia dikfingro kontraŭas al la aliaj fingroj, kio sendube estas grandega avantaĝo, sed ĉefe pro tio, ke en lia cerbo naŝkiĝis la kapablo abstrakti, koncepti kaj poste rezoni, alivorte kiam naskiĝis la racio.

Kiel kaj kial naskiĝis tiu kapablo en la homa cerbo? Neniu povas doni tute kontentigan respondon al tiuj demandoj. Sed la fakto, ke mi parolis pri naskiĝo de la racio, tio montras, ke miaopinie la homoj ne ĉiam posedis tiun kapablon. Kaj nuntempe ne ĉiuj samgrade posedas ĝin. En la antaŭparolo al Naciismo mi parolis pri du tendencoj, kiuj kunekzistas en la menso de l’ homoj: la mistikeca kaj la teknikeca. La teknikeca tendenco havas kiel bazon la racion. Kaj mia espero estas, ke la racio okupos pli kaj pli grandan lokon en la homa cerbo, ĝis finfine la tuta mistikeco estos elpelata, sufokata. Sendube pasos kelkaj jarcentoj, ĝis tiu rezulto estos atingita. Sed oni povas tamen racie havi tiun esperon. Levi-Brül (profesoro ĉe la Pariza Universitato) en siaj verkoj pri la menso de la primitivuloj tre klare montris, ke ĉe ili mankas la kapablo abstrakti; racio sekve tute ne ekzistas en ilia cerbo; ili estas sub kompleta influo de la mistiko. Ili eĉ ne konscias pri sia individueco. La totema klano konsistigas por ili unu tuton, kiun nur la anoj de alia totemo povas diferencigi. Primitivuloj scipovas kalkuli ĝis dek aŭ dudek laŭ tio, ĉu ili konas siajn man- aŭ piedfingrojn. Sed la abstrakto unudek restas por ili nepensebla. Nu, se oni komparas la menson de tia primitivulo kun tiu de iu Ajnŝtajn, kiu konceptas kvaran dimension, en kiu enestas la ideo pri tempo, oni tuj vidas, kiom granda estas la aliiĝo, kiu okazis en homaj cerboj.

Pro tio, ke mi konsentas prj la ekzisto de tiu dualismo – mistiko-racio – en la homa menso, okazis, kiel eble vi scias, ke ortodoksaj marksistoj riproĉe emfazis ke mi estas idealisto aŭ pli ĝuste ideisto, kaj tio por la anoj de la nova materialisma religio estas plej abomena kaj kondamninda. Tiuj ortodoksuloj estas ĉu tre nesciaj aŭ pli verŝajne tre malsinceraj. Konstati la ekziston de ideoj ĉe la homo kaj la grandan rolon, kiun ludas tiuj ideoj, tio neniel signifas, ke mi kredas je ilia memstara ekzisto. Kaj jen vidu, kiom stranga ŝajnas ĉi tio: mi faris la apologion de la racio kaj tamen mi ne estas raciisto en la senco, kiun havas tiu termino ĉe filozofoj. En filozofio oni ja komprenas sub la nomo raciismo la sistemon, kontraŭdiran al la empiriismo, laŭ kiu la racio estus originala kapablo, kiu donas al ni unuajn ideojn, unuajn principojn, malsamajn je tiuj akiritaj per la sperto. Se tiel estus, ĉiuj homoj havus tiun originaian kapablon, kaj ĵus mi diris, ke la primitivuloj estas senigitaj je racio, ke ilia menso estas tute sub la regado de la mistiko. Ĉe la origino ne ekzistas do ia ajn dualismo. Sed kiam la racio, sekve de la sperto, naskiĝis kaj kreskis en la homa cerbo, tio estis nova kaj grandega faktoro en la evoluado de la homaro. Mia vidpunkto estas do pure monisma – ne dualisma, kiel ortodoksuloj volas kredigi tion al simplanimaj K-doj.

Sed kiam oni scias, ke la homo aliiĝis kaj daŭre aliigas la mondon ĝuste pro tio, ke la racio naskiĝis kaj kreskis en lia cerbo, estus malsaĝe forgesi tion, kiam oni volas akiri mondpercepton. Kiel diris la filozofo Alen (Alain): "… Kiam vi priskribos la homan animalon, ne forgesu la Ideon. Ĝi estas la ungego de l’ homo kaj lia bleko."

Eble vi atendis tute alian pritraktadon super la temo; eble vi deziris ekscii, ĉu mi aprobas aŭ ne la labororganizon kun ruliĝantaj stabloj. Mi devas konfesi, ke mi ne havas personan opinion pri tio. En sia verko "Mia vivo kaj mia Laboro" Ford asertas, ke la granda plimulto de la laboristoj ŝatas fari laboron, kiu postulas de ili nenian iniciativon. Ĉu tio estas vera aŭ ne, mi ne scias. Kiam mi laboris en la industrio, mi ĉiam preferis la malfacilajn taskojn, kaj fariĝinte sperta en iu fako, mi baldaŭ forlasis ĝin por iri en alian, kie mi devis denove lerni. Mi kredas sekve, ke mi povus malfacile adaptiĝi en monotona, teda labormaniero. Tamen se tia laboro ebligus, ke mi laboru 5 horojn anstataŭ 8, kredeble oni penus adaptiĝi. Sed tio estas nur spekulativa rezonado, ĉar mi ne spertis la aferon.

Konklude mi diru, ke se la laboro ĉe ruliĝanta stablo estas tiom teda, ke ĝi riskas stultigi la laboristojn, tia labormaniero ne estas racia; la instalon de ruliĝantaj stabloj mi do ne nomus raciigado. La racio ne povas disiĝi de la saĝo. Se oni malsaĝe aplikas raciecajn principojn kaj metodojn, tio havas nenion komunan kun mia kompreno pri raciigado. La racio naskiĝis en la homa cerbo kaj ĝi devas utili al la tuta homaro kaj ne nur al unu klaso da ekspluatistoj. Mia raciismo estas ilo, kiun mi deziras meti en la manojn de ĉiuj laboristoj, por ke ili uzu ĝin en sia batalo kontraŭ la burĝa klaso; mia raciismo kondukas al la socialismo, t.e. al la starigo de socio sen ekspluatado de homoj al homoj. La ĝenerala alpreno de esperanto estus plej efika kaj laŭcela raciigado kaj la laboristaj gvidantoj, kiuj ignoras ĝin, kondutas tute malracie, kio pruvas, ke en ilia cerbo, la proporcio da mistiko superas la proporcion da racio.

E. Lanti.
SENNACIISMO

(Tiun ĉi artikolon verkis k-do Lanti en 1941 por la E-gazeto "Renovigo", Meksikio. Represis ĝin "Sennaciulo", dec. 1948 kaj jan. 1949)

La termino per si mem estas tute klara: ismo laŭ kiu ne ekzistus nacioj kaj sekve ĉiuj homoj sur la tero estus samregnanoj, mondcivitanoj.

Sed tia ismo estas sensencaĵo, kredeble pensos legantoj, ĉar nacioj ekzistas kaj ilin ignori ne eblas. La nacioj estas ja realaĵo. Bedaŭrinde! Malsanoj ankaŭ ekzistas kaj tamen neniu – krom eble kuracistoj – deziras, ke oni ĝoju pro tio kaj penadu por ilin eternigi.

Nacioj ekzistas kaj ĝuste pro tio la homaro malsanas, elspezante nekalkuleblan kvanton da energio kaj materialo por detruaj, mortigaj celoj. Sed regnestroj, ambasadoroj, generaloj kaj similaj parazitoj profitas ilian ekziston – simile al la kuracistoj, kiuj havas komfortan vivon dank’ al la ekzisto de malsanuloj.

Kompreneble neniu kuracisto volus eldiri publike sian deziron, ke estu sufiĉe da monhavaj malsanuloj, por ke ili povu enspezi grandan honorarion. Ĉiuj ja volonte asertus, ke ili deziras la kiel eble plej rapidan resaniĝon de siaj pacientoj.

Same ĉiaj registoj kaj regaspirantoj asertas, ke ili klopodas por starigo de surtera paco kaj tiucele penadas por ekvilibrigi la fortojn de la nacioj per armado kaj aliancoj. Diplomatoj trovas en tio agrablan okupon kaj ĝuas plezuron, sciante, ke en la ĵurnaloj el la tuta mondo oni raportos pri la intertraktadoj, kiujn ili faras kun siaj kolegoj alinaciaj.

Kaj tial ke tiaj intertraktoj neniam sukcesis eviti militojn, ĉiam troviĝas ruzaj registoj, kiuj, de tempo al tempo, faras proponojn por aliigi la ludon, kun la celo malebligi, ke la popoloj ekkomprenu, ke ili mem estas nur la peonoj de tiu fia ŝakludilo internacia. La lasta tia trompo estis la starigo de Ligo de Nacioj, kio havis nur kiel rezulton doni oficojn al miloj da parazitoj kaj kaŭzis la elspezon de miliardoj da ormoneroj.

La Ligo de Nacioj estis subtenata de ĉiaj internaciistoj. Ili kritike rekomendis nur kelkajn modifojn en la strukturo de tiu institucio. Etimologie kaj historie la internaciismo ja estas nur iu politika sistemo, celanta trovi juran kompromison inter la naciismo kaj la postuloj de la ekonomio, kiun senhalte evoluigas la progresoj de l’ tekniko (rezulto de la homa elpenskapablo kiu mem devenas de l’ homa volo). La sennaciistoj sekve opinias, ke la internaciismo estas nur paliativo, kiu tute ne garantias daŭran pacon.

Sed kio povas esperigi, ke la sennaciismo iam efektiviĝos?, sendube pensos legantoj. Esperigaj konsideroj estas jenaj: la nacioj signas nur stadion en la historia procezo; ili eĉ jam nun konsistigas ian anakronismon, rilate al la malvolviĝo de l’ tekniko, kiu tendencas pli kaj pli tempe malgrandigi la distancojn. Kaj tiu procezo ne haltas. Fakulo eldiris antaŭnelonge, ke post 20–30 jaroj la aeroplanoj rakete funkcios, flugos tra la stratosfero kaj rapidos po 1.500 km. hore kaj eĉ pli. La aŭtoj veturos sur apartaj vojoj kaj ilia rapido hora estos almenaŭ 150-kma. Fervojoj estos utiligataj nur por transporti materialojn kaj la pasaĝertrafiko longdistanca okazos aviadile. La tutmonda trafiko pli kaj pli intensiĝos kaj tia stato grade sentigos la bezonon de komuna lingvo. Tiam esperanto havos pli kaj pli favoran grundon por sia enplantiĝo. Laŭgrade kiel la artefarita lingvo disvastiĝos, samgrade la propagando por sennaciismo fariĝos facila kaj efika…

Nuntempe la sennaciismo, kiel historia faktoro, ekzistas nur embrie. Ĝi trovis antaŭmilite, favoran grundon en la esperanta organizo Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu asocio, same kiel Universala Esperanto-Asocio, estas sennacieca laŭ sia strukturo, tamen ne sennaciista. Ambaŭ organizoj ignoras la naciojn, sed ne havas kiel taskon propagandi sennaciismon.

Tial ke la sennaciisma movado nunepoke neniel povas praktike influi sur la eventojn, ties anoj devas havi nur unu celon: ĉiel provi ne viktimiĝi per naciecaj frenezaĵoj. La sennaciistoj opinias, ke estas tute normale, ke patriotoj diverslandaj buĉu unu la aliajn, kaj ili sekve neniel celas malebligi tion. La nacioj ekzistas por la registoj kaj regaspirantoj kaj per la amaso da naivaj patriotoj. Se la sennaciistoj atentus nur sian racion, ili dirus: ju pli da naciistoj buĉas sin reciproke, des pli bone. Sed ilia koro kompatas al la trompitoj, kiuj mortas por la gloro de malmultaj naciprofitantoj.

La ekzisto de nacioj estas la plej terura plago de la homaro. La tekniko tendencas unuigi la mondon, sed la homa menso ĝenerale ne evoluas laŭ sama rapido. La sennaciisma propagando celas restarigi la ekvilibron en la historia procezo.

Ĉe prezento de tezo pri sennaciismo oni ĝenerale renkontas nur indiferenton, miron aŭ pasian nekomprenon. Kaj se iu naciisto tamen kapablas bridi sian indignon kaj konsentas diskuti, li proteste emfazos, ke la amo al la patrio estas tiel natura sento, ke tute ne eblas ĝin ignori kaj sekve, ke la sennaciismo estas kontraŭnatura, estas monstraĵo neniel konsiderinda…

En la okazo, ke nia patrioto estas klera homo, li tiam citos la aŭtoritatan opinion de multaj famuloj, kiuj donis belformajn difinojn pri patriotismo. Da tiaj mi kolektis almenaŭ kvindek el diversaj lingvoj.

Se temas pri internaciisto, tiu certe ne preterlasos la okazon citi almenaŭ la opinion de la fama oratoro franca Ĵores (Jaurès) kaj tiun de Lenin. En sia verko La Nova Armeo, parafrazante diron de la angla filozofo Bekn (Bacon): "iom da scienco malfortigas la kredon je Dio; multe da scienco ĝin fortigas", Ĵores diris: "iom da internaciismo malfortigas la patriotismon, multe da internaciismo fortigas ĝin".

Kaj en la Kompleta Verkaro de Lenin, volumo 13-a, paĝo 342 de la franclingva eldono, oni povas legi jenon: "En milito reale nacia la vortoj ’defendo al la Patrio’ ne estas trompo kaj ni tute ne kontraŭas ilin".

Ĉe la konstato, ke naciistoj kaj internaciistoj interkonsentas pri la esenco de la demando kaj nur disputas pri nuancoj kaj aplikado, oni tuj emas pensi, ke la naciismo estas fantazia teorio, kiu malatentas objektivaĵojn. Kaj tamen mi ne timas aserti, ke fakte nur ni, sennaciistoj, prikonsideras la problemon pri mondpaco laŭ ĝia reala aspekto. Ni krome asertas kaj povas pruvi, ke la nacieca sento estas artefarita, rezultas de edukado: el ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu meksikan patrioton aŭ usonan, nikaragvan, ĉilan, anglan, japanan ktp; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp.

La "natura" amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono el tuta lando…

Ĉar mi estas ankoraŭ en Meksikio, apoge al mia aserto, mi mencios faktojn, kiuj rilatas al tiu lando. Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la grava ĵurnalo "El Universal" serio da artikoloj de profesoro Angel M. Korzo kun jena titolo: "La Problemo Indiĝena kaj la Nacieco". En tiu longa studo mencie svarmas faktoj, kiuj senintence apogas mian tezon. Mi limigos min substreki du tre signifajn asertojn de la menciita profesoro: 1) La meksika nacieco ne ankoraŭ ekzistas en la menso de milionoj da indiĝenoj analfabetaj; 2) en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn.

Solve al tiu problemo la internaciistoj de la Moskva konfesio proponas la starigon de Unuiĝo de Respublikoj Indiĝenaj de Meksikio kun konsekvenco, ke la dialektoj (60) estu konservataj, ke la moroj estu respektataj; unuvorte, ke la 80 naciecoj estu eternigotaj…

Profesoro A.M.K. prave ridindigas tiun Lenin-Stalinan vidpunkton. Li argumentas, ke ne eblas klerigi la indiĝenojn per ilia respektiva dialekto, ke, ekz-e, estas tute neeble traduki klasikajn verkojn en "otomi".

Estas interese rimarki, ke tiurilate la sennaciistoj konsentas kun la meksike naciista profesoro. Lia vidpunkto fakte estas imperialista, sed ĝi pli kongruas kun la historia evoluo ol tiu de l’ bolŝevista internaciismo, kiu fakte estas konservativa, por ne diri reakcia.

Same la sennaciistoj opinias, ke mondregno ne povus ekzisti, glate funkcii, sen mondlingvo. Antaŭ 13 jaroj, en la kvina ĉapitro de "La Laborista Esperantismo", mi ja skribis jenon: "… propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe, kiel instrui beletristikon al analfabetoj".

Tamen, estas fakto, ke kelkajn jarojn poste, nia propaganda broŝuro "Manifesto de la Sennaciistoj", estis tradukita kaj eldonita en franca lingvo, poste en angla, kaj nunjare argentinaj samideanoj aperigis ĝin hispanlingve. Tion mi mem ne konsilis, sed la tradukintoj sinpravige klarigis, ke per tiuj nacilingvaj eldonoj ili celas varbi al esperanto personojn, kiuj revas pri mondpaco kaj tamen ignoras la lingvan demandon.

Esperanto ja ekzistas, vivas. Per tiu artefarita, do sennacieca lingvo mi mem povis interrilatiĝi kuri homoj el ĉiuj mondpartoj; kaj jam de preskaŭ ses jaroj migras mi ĉirkaŭ nia relative malgranda planedo, rilatante nur kun esperantistoj. Laŭsperte mi do scias, ke oni povas interfratiĝi kun homoj el ĉiuj rasoj. Eĉ en Ĉinio kaj Japanio mi sentis min hejme, kiam mi estis inter samideanoj. El tio mi rajtas konkludi, ke la sennaciismo ne estas tiel fantazia teorio, kiel asertas filistroj aŭ individuoj, kiuj havas personan intereson en la eterniĝo de nacioj. Mi aludas al regnestroj, ambasadoroj, konsuloj, generaloj, regaspirantoj kaj similuloj. Tiuj parazitoj ordinare ne viktimiĝas dum milito kaj ĉiam sekurigas al si agrablan, komfortan vivon per la mizero kaj morto de malaltranguloj.

Kiuj celas starigi pacon surtere kaj tamen volas konservi la nacian suverenecon, tiuj similas al kuracisto, kiu provus resanigi pacienton kaj ne atentus pri la kaŭzo de lia malsano. Militoj certe okazos, tiom longe, kiom ekzistos suverenaj nacioj; tiom longe, kiom la riĉaĵoj de nia planedo ne estos dispone "al ĉiuj popoloj".

Kiam oni konsideras la nunan malvolviĝon de la tekniko, tiam ne necesas esti fakulo, por tuj kompreni, ke ĉiuj homoj povus ĝui bonstaton, komforton, se la produktofortoj ne estus utiligataj por detruaj celoj.

Lastatempe ĵurnaloj raportis, ke Britio elspezas ĉiutage 11 milionojn da sterlingoj por militaj celoj. Kiom da markoj elspezas Germanio? Kiom da dolaroj Usono? Kiom da jenoj, Japanio?… Kiom da energio kaj materialoj estas tiel misuzataj sur la tuta tero? Mi ne povas respondi tiujn demandojn. Sed ĉiu penskapabla homo tamen tuj klare ekvidas, ke se la homaro ne estus naciece malsana, ĝi povus vivi bonstate kaj pace.

La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas tiujn du terminojn kun la sama senco) estas la plej potenca kaj efika "ideoforto" de nia epoko. Ĝi ne ekzistis en tia grado antaŭ unu jarcento kaj rezultas de edukado – la vorto "dresado" estus eĉ pli ĝusta. La patriotoj estas iaj fanatikuloj, kiuj similas al la mezepokaj religiuloj el Eŭropo. Same kiel religia kredulo ĉiam estis preta mortigi anojn de alia religio, tiel same la patriotoj volonte mortigas patriotojn de aliaj patrioj, kvankam tiuj povas esti iliaj samreligianoj.

La naciismo estas tiom efika ideologio, ke per ĝi la malmultaj naciprofituloj en ĉiu nacio facile atingas, ke la popoloj faru la plej grandajn oferojn, kiam la nacia suvereneco estas minacata. En tempo kiam regas senlaboreco kaj mizero en iu lando, tiam la koncerna registaro kutime diras, ke la nacia buĝeto absolute ne povas solvi tiun problemon, ke la nacioj bankrotus ktp. Sed se la interesoj de la reganta klaso estas minacataj, tiam la buĝeto ŝveliĝas ĝis atingo de astronomiaj nombroj. La prezidanto de la plej sensignifa respubliko volas ja daŭre prezidi; la suvereno de la plej eta reĝlando volas ja daŭre reĝi; kaj la ambasadoroj de la plej mizera lando volas reprezenti ĝin en aliaj landoj kaj tie vivi kiel princoj…

Feliĉe la naciismo portas en si mem sindetruan ĝermon, nome la imperialismon. Kiam nacio akiras la senton, ke ĝi superas la najbarajn naciojn, tiam ĝi emas aneksi parton de ili aŭ eĉ entute. Tial, ĉiam estis "subpremataj" nacioj. Kaj la malgrandaj povas ekzisti, nur tial, ke ili kvazaŭ ludas la rolon de bufro inter la grandaj. Tia estis, ekzemple, la kazo de Belgio, Luksemburgo kaj Holando rilate al Britio, Francio kaj Germanio.

Ĉiu regnestro estas potencavida kaj sekve ĉiam deziras pligrandigi sian regnon. Ĉia prezidanto avidas prezidi super kiel eble plej granda nombro da regatoj aŭ da partianoj. Inter patrio kaj partio ekzistas multaj similaĵoj; esence ili estas samaj aparatoj, tial ne malofte okazas, ke en la sama lando malsampartianoj buĉas sin reciproke, kiel faras malsamnaciaj patriotoj.

Ni tre klare konscias pri tio. Tial en nia organo "Herezulo", inter ĝiaj gvidpunktoj la sesa diras, ke la sennaciistoj "luktas kontraŭ ĉian gvidistecon – kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado".

La homaro ne ĝuos pacon, tiom longe, kiom la regavido ne estos bridata ĉe la homoj. En sennacieca mondregno la organizproblemo ne plu estus politika sed "teknika". La teknikuloj estus elektataj per konkuro, kontrolataj de samfakuloj. Kaj la problemo tiam solvenda estus kiel eble racie utiligi la riĉaĵojn de nia planedo, profite al ĉiuj homoj senescepte…

Se mi emus sofiste argumenti, kiel ordinare faras politikuloj, kies ĉefa celo estas akiri la regadon en sia propra nacio, mi dirus, ke la sennaciismo estas la plej bona speco de patriotismo, tial ke la bonstato de l’ grandega plimulto da patriotoj el la tuta mondo povas ekzisti nur se malaperis la nacia suvereneco.

Dume la sennaciistoj havas la senton vivi en granda frenezulejo; sed de tio ne sekvas, ke ili ankaŭ devas bleki patriote kiel la naciecaj frenezuloj…

Meksiko, 5-10-41.E. Lanti.
El la "NOTLIBRETO DE ALFESTO"
("Sennaciulo", 25.junio 1939 – 25.aŭgusto 1939)

Mi ne scias, ĉu estas pli konvene rideti aŭ ploremi, kiam mi aŭdas aŭ legas jenan frazon aŭ similan:

"Esperanto havas kiel celon okazigi amikecon inter la nacioj…"

La modernaj nacioj estas sangavidaj diaĵoj. Ĉiu naciano devas riverenci antaŭ sia aparta idolo, kaj plie, ĉiam esti preta oferi sian vivon por pluigi sian ekziston. Ĉu tiaj blindaj, surdaj kaj senkoraj kreaĵoj de l’ homa superstiĉo kapablas interamikiĝi? Mi asertas, ke ne. Ni do simple laboru por amikiĝo inter la homoj de l’ tuta tero. Tiucele necesas detrui la naciojn kaj starigi mondregnon kun esperanto kiel oficiala lingvo.

*

Antaŭ multaj jaroj Karlo Marks elkriis: "La proletoj ne havas patrion." Kia sensencaĵo! Ili ja havas patrion kaj por ĝi eĉ konsentas morti kaj mortigi. La ĝusta devizo estas:

Proletoj el ĉiuj mondpartoj ne havu plu patrion kaj sennaciece unuiĝu.

*

Kiu ne pensas esperantigi sian propran nomon aŭ ne kuraĝas tion fari, tiu ne estas vera esperantisto.

*

Sed kiam esperantano naciece elparolas la nomon de esperantisto, tiam ĉi tiu lasta sentas sin preskaŭ ofendita. Mi parolas laŭsperte…

*

La respekto al la nacia ortografio de nomo fontas el la prapatra epoko, kiam en kelkaj triboj la nomo de estro estis tabuo.

*

Ĝismedola sennaciulo vivas en la lando, kies civitano li estas, kvazaŭ enmigrinto.

*

Kiam mi aŭdas el la buŝo de esp-istoj: "Vi estu bonvena en nia lando", tiam mi emas proteste eldiri: "Mi ne konsentas, ke ĉi tiu bela terparto estu via; ĝi devas esti nur ia provinco de Esperantio, kies samrajtaj civitanoj ni ĉiuj estu…"

*

Faŭsto ne pravis, hezitante por decidi, ĉu la Parolo aŭ la Ago estis ĉe la komenco de ĉio. Tiam la voĉo kaj la nanoj konsistigis iun tutaĵon. Almenaŭ tion mi kredas, kiam mi observas "hispanojn", kiuj interparolas. Kaj ne nur per la manoj kaj la buŝo ili sin esprimas, sed ankaŭ per la okuloj, per la brovoj, per la ŝultroj – per la tuta korpo, mi kredas.

Mi ne diris: la "hispanoj", tial ke ne ĉiuj estas tiel… elokventaj. Havante la okazon observi iun esp-iston kaj rimarkinte, ke li estas flegma, kiel "anglo", foje mi demandis lin:
– Vi ne estas "hispano", ĉu?
– Jes, mi estas kaj eĉ tute "purrasa", li aldonis ridetante. Sed vi ne estas la unua, kiu faris pri mi tian rimarkon. Kiam mi estis en Hispanio, tie oni eĉ nomis min la "marmora homo".

La leganto bv. rimarki, ke mi signis la vortojn hispano kaj anglo per krampetoj: ne ĉiuj "angloj" ja estas tute flegmaj kaj ne nur "hispanoj" bezonas la manojn por esprimi sin, sed ankaŭ "italoj" kaj "francoj", ĉefe tiuj el la suda parto de tiu landeto.

Oni devas nepre prijuĝi homojn kiel individuojn kaj ne laŭ ilia naskiĝloko.

Estas eraro prijuĝi homojn laŭ ilia religio: ne ĉiu katoliko estas jezuito; ne ĉiu protestanto estas bigoto, ne ĉiu bigoto estas hipokritulo – kaj ne ĉiu ateisto estas tolerema kaj memstare pensanta homo.
– Mi estis ateisto dum longaj jaroj, sed nun ne plu…
– Do vi lasis vin forlogi de teologoj…
– Ne!…
– Nu?
– Vane mi ja serĉis en la deismaj tezoj argumentojn, kiuj povus konvinki min pri la ekzisto de ĉiopova Estulo, de pura Spirito, senlima bona kaj perfekta, kiu estus kreinta nian fuŝan mondon. Sed mi scias, ke deistoj ankaŭ ne trovas akceptinda la ateisman tezon. Kaj inter ili troviĝas homoj pli kleraj, kredeble eĉ pli inteligentaj ol mi. Sekve…

Mi ne kredas je la ekzisto de Dio, sed mi ne volas aserti, ke, fakte Ĝi ne ekzistas. Mi ne scias… Tial mi ne estas ateisto.

Ne okazu miskompreno: se mi ne plu emas perdi tempon, por argumente pravigi mian nekredon je la ekzisto de Dio, tio neniel signifas, ke mi ne plu emas kontraŭbatali la dogmojn, kiuj fundamentas la religian kredon. Dogmaj religioj, eklezioj, sektoj estas faktoj. Kaj la Historio instruas, ke tiaj institucioj fariĝas maltoleremaj kaj persekutemaj tuj, kiam ili sentas sin sufiĉe fortaj, por tion fari senriske.

Sed soci-politikaj doktrinoj, elpensitaj de ateistoj, povas ankaŭ fariĝi dogmoj en la manoj de kredemuloj aŭ profitemuloj, kiuj siavice persekutas, malliberigas, ekzekutas laŭ maniero, kiu memorigas pri la mezepokaj inkvizitoroj.

Sufiĉas observi faktojn el nia epoko por konvinkiĝi pri tio. Ho ve!…

*       *
*

Sennaciisto ne lasas sin trompi per vortoj; li atentas nur faktojn. Kaj la historiaj faktoj instruas, ke la homaj socioj evoluis el klanoj al tribo, el triboj al civito, el civitoj al provinco, el provincoj al nacio. Sekve, oni povas racie antaŭvidi, ke la nacioj ankaŭ malaperos por konsistigi pli grandan unuon.

Ĉio, kio kontraŭas al tiu historia procezo, tio estas esence reakcia. Kaj reakciuloj estas ĉiaj ajn patriotoj. Sed mi volonte konsentas, ke ili havas la rajton oferi sian propran vivon antaŭ la altaro de sia idolo…

*

– Vi fariĝas ŝovinista ano de Esperantio, ŝerce diris al mi iu samideano.
– Nu, eble, sed tia ŝovinismo povus esti danĝera nur por la loĝantoj de Marso…

* * *
Humuro estas speco de ŝerco, precipe ĉe anglaj aŭtoroj, laŭ kiu verkisto elmetas kun seriozo kaj scienca ŝajno satirajn burleskaĵojn.P.V.
NI PREPARU NIN AL NEEVITEBLO

Ĉiuj klarvidaj homoj jam delonge konvinkiĝis, ke milito estas neevitebla. Ĝi ja povas nur prokrastiĝi. Ĉiuj nacioj diligente preparas sin por tiu okazontaĵo. Se prokrastiĝo okazas, estas ĉefe pro tio, ke neniu aro da interligitaj potencoj kredas havi nuntempe grandan ŝancon venki. Nur kelkaj revuloj, utopiuloj, ĝeme kaj bombaste parolas pri eterna paco.

Kiam oni konvinkiĝis pri la neeviteblo de milito, ĉu konvenus kontraŭstari al la homoj, kiuj preparas ĝin, al la generaloj, kiuj gvidos ties partoprenontojn? Ĉu ne estas iel kruele diri al ĉi tiuj lastaj, ke la milito estas barbaraĵo, krimo ks? Ŝajnas al mi preferinde kaj pli humane konvinki la estontajn viktimojn, ke ilia morto estos utila, glora, heroeca ktp. Tio efikos sur ilin kvazaŭ dormigilo sur operacioton. Tiam mi plene aprobas la novan sintenon de l’ bolŝevistaj gvidistoj kaj la kuraĝon de l’ junkomunistoj, kiuj laŭte kaj entuziasme deklaras, ke ili fieras esti soldatoj. Estas tute laŭdinde, ke ili ne plu kantas la strofon de la Internacio, kie estas rekomendita pafi al siaj propraj generaloj.

Kiuj argumentas, ke la milito estas stultaĵo, tial ke ĝi pereigas ĉefe la junajn kaj fortikajn virojn kaj tiel kontraŭas al la Darŭina leĝo pri natura selektado inter la individuoj, al tiuj oni rebatu, ke ili estas papagoj, kiuj ne kapablas memstare pensi. Iam tiu riproĉo al la milito estis ĝusta, sed en la nuna stato de la primilita tekniko ĝi estas maltrafa. En la nun prepariĝanta milito ĉefe pereos la maljunuloj, la virinoj kaj infanoj. La viglaj kaj sanaj mobilizotoj apartenas al kategorio de homoj, kiuj estos la plej bone ŝirmataj. Tial la Darŭina leĝo plene efikos, kaj sekve ne plu ekzistas motivo por kontraŭi la militon.

Kaj rilate al la gvidistoj, al la generaloj k.s. eminentuloj, ni ne bezonas timi. Nedubeble ili estos bone tute speciale ŝirmataj. Cetere, dum la lastdata Granda Milito estis bone spertita fakto, ke aviadistoj ne faligis bombojn al la lokoj, kie troviĝis la reciprokaj staboj de ambaŭ malamikaj armeoj. Kaj nuntempe, nek Franko, en Hispanio, nek Ĉang-kaj-Ŝek, en Ĉinio, ricevis ĝis nun la plej etan vundon. Ni estu do tute trankvilaj pri la sorto de l’ registoj dum la venonta milito.

Rilate al la demagogaj diroj, ke oni devus pafi al Musolini, al Stalin, al Hitler k.a. regnestroj, ili ne estas pli atentindaj ol la paroloj de Loid Ĝorĝ kaj Klemenso, kiuj dum la lastdata Granda Milito deklaris, ke post la venko de la demokrataj landoj la germana imperiestro estos juĝata kaj mortkondamnata. Ĉiu ja bone scias, ke li nun tre komforte vivas en Holando kaj kredeble fariĝos centjarulo.

Tial ke ekzistas nacioj, kies sendependeco devas nepre esti defendata, milito estas neevitebla. Sekve estas la devo de ĉiuj bonkoraj kaj grandanimaj homoj fari ĉion eblan, por ke ties estontaj viktimoj havu la firman kredon, ke ilia morto estos utila, ke ilia heroeco estas sankta kaj ke ili estos honorataj per belaj monumentoj sur publikaj placoj.

Kiuj kontraŭas al tiu saĝa kaj tute ortodoksa vidpunkto, ekzemple, la sennaciistoj, tiuj meritas esti mortigotaj per malhonoriga kuglo, pafota en malhela kelo.

Almenaŭ tia estas la ŝtale firma kaj tre sincera opinio de

A. Tirlarigo.

Ie, la 15.7.1938.

(El "Sennaciulo", 25.oktobro 1938)
KAPROMPE…

Mi neniel dubas, ke hardisfendema metafizikisto povas multvorte – ne dokumente – klarigi, kial la posteularo de Adam konsistas el diversaj rasoj. Alivorte, ni supozu, ke la homo kreita de Dio estis negro, kial do poste en lia idaro troviĝas blank-, brun- kaj flavhaŭtuloj? – kaj ĝibuloj, blinduloj, surdmutuloj ktp, ks.

Sed mi mem honteme konfesas, ke dum jarcento mi vane cerbumus por trovi kontentigan pravigon pri akordo de la Biblia rakonto kun la konstateblaj faktoj.

Nu, mi emas kredi, ke fiziologoj ankaŭ ne povas facile klarigi la tialon de la bone konstatita fakto pri ekzisto de kvar specoj de homa sango. Kaj tiuj specoj diversas ne laŭ rasoj, sed laŭ individuoj. T.e., ke la sango de negro povas esti samspeca, kiel tiu de purrasa blankhaŭtulo, dum la sango de du blankhaŭtaj kuzoj, ekz-e, povas esti malsamspeca. Tiel ke, se okazis, ke unu el la kuzoj suferus, pro akcidento, gravan hemoragion, kio necesigus transfluigon de sango, povus esti, ke la sango de negro taŭgus kaj ne tiu de la kuzo.

La samon oni povas diri pri du negroj.

Sed malgraŭ tiu science pruvita fakto, ke raso kaj sango havas nenion komunan, tamen en Usono oni tenas en apartaj ujoj la plasmon de negroj kaj tiun de blankhaŭtuloj. Kredeble tial ke la menso de l’ popolo estas saturita per bibliaj diroj, el kiuj mi citu jenan: "La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango." (Biblio, pĝ.105 de la esp-a eldono).

Tial ke, laŭ la dia aserto, raportita de Moseo, sango estas animo, evidente neniu blankhaŭta usonano povas konsenti, ke en lia korpo vivu duonarja, duonnegra animo…

*

Ne malpli kaprompan problemon konsistigas la demando, kiu estis pridiskutata en la Lorda Ĉambro el Londono, antaŭ kelkaj monatoj. Temas pri arta gravedigo. Se tia procedo aplikiĝus nur ĉe bestoj, tiam, laŭ la opinio de la anglaj lordoj, ĝi estus akceptebla kaj eĉ tre rekomendinda. En Britio oni ja konsumas abunde bovan karnon kaj tie la bredistoj devas bone nutradi taŭrojn, por ke ili kapablu gravedigi kiom eble plej da bovinoj.

Nu, la rusa profesoro Ivanov eksperimente pruvis, ke oni povas gravedigi bovinojn eĉ per spermo de taŭro mortinta antaŭ du semajnoj. Sekve, la aplikado de tiu procedo estus konsiderinde ŝpara por la bredistoj.

Sed la afero komplikiĝas, tial ke dum la diskutado lordo Brabanzon menciis, ke en Usono 10.000 virinoj igis sin gravedaj per arta injekto. Tiuj virinoj ne povis gravediĝi, ĉu pro manko de generpovo ĉe ilia edzo, al kiu ili volis resti fidelaj, ĉu pro sia propra manko de gravediĝpovo. En la unua kazo oni injektis al ili spermon de alia viro, kaj en la dua kazo ovulon de alia virino.

La episkopo de "Chichester" intervenis per jenaj embarasaj diroj: "Se patrino ne havis edzon kaj arte gravediĝis, tiam la rilatoj kun ŝia ido povas havi eksterordinaran karakteron kaj abundon, ne nur da danĝeroj, sed eĉ da malfeliĉegaĵoj en la daŭro de longa tempo; kaj la rilatoj inter sterila edzo kaj edzino arte gravedigita povas esti tre maltrankvilaj kaj malfeliĉaj."

Tio pensigas min pri alia tipo de virinoj, nome tiuj, kiuj ne volas gravediĝi kaj celas nur en la seksinterrilatoj spertadi voluptajn spasmojn. Vane mi rompas al mi la kapon, por decidi, ĉu la pli saĝaj estas la arte gravediĝintaj virinoj aŭ la artifike sterilaj?
– Se la gravedevitulinoj estus ĝenerale kaj tutmonde imitataj, tio kaŭzus la ekstermiĝon de la homa gento…
– Nu, ĉu tio estus vere bedaŭrinda? Legante ĵurnalojn, kiuj raportas pri la interbuĉado de diversnaciaj patriotoj, mi konfesas, ke ĉiufoje mi spertas senton de honto, de hontego, pro aparteno al la homa gento, kaj neniel mi bedaŭrus ĝian malaperon. La artifika kaj artisma gravedevitigo voluptodona iel signifas atingi ian nirvanon tre agrablan…

Almenaŭ mia kaprompa cerbumado igis min finfine kompreni la rakonton el la Sanktaj Skriboj pri la sengeiĝa ĝravediĝo de l’ patrino de Jezuo Kristo: ne temas pri miraklo, ĉar estas pruvite, ke, per gravediĝo arta, virino povas naski kaj tamen resti virga.

Kompatinda!…
E. Lanti (2.12.1943)

(El "Sennaciulo", nov.1949)
K-do 25.623:

MEMORE AL PIONIRO
(aŭ Adamaĵo)

Jena okazaĵo havas lokon en 1946. Tiam mi estis juna esperantisto, ankoraŭ ano de la neŭtrala movado. Sed laŭ anonco de hazarde ricevita ekzemplero de "SAT-Amikaro" mi aĉetis la libron "Leteroj de E. Lanti". Ĝian enhavon mi multe ĝuis, kaj mi povas aserti, ke ĝi grave kontribuis al mia pli posta SAT-aniĝo. Mi ankaŭ rimarkis la du portretojn de la aŭtoro, kun kaj sen barbo. Tia sensignifa afero tamen kaŭzis, ke mi skribe konatiĝis kun la fondinto de SAT.

Petinte meksikan korespondanton, mi ricevis kelkajn specimenojn de la nun malaperinta gazeto "Renovigo". Lanti, tiam loĝanta en Meksikurbo, riĉigis ĝin per siaj kontribuoj. Sur la naŭa paĝo de la julia n-ro troviĝis tia barbita portreto kun surskribo:

"Sinjoro Adam, la mortinto kiu tamen vivas; al ĉiu kiu solvos tiun ĉi enigmon kaj skribos nin, dirante la kompletan nomon de la stranga barbulo, ni sendos senkoste ekzempleron de la libro "Meksiko kaj Kardenas" de Jesuo Amaja."

Ĉar mi bone konis la nomon de la barbulo, dank’ al la "Leteroj", mi do sendis al Jesuo la ĝustan respondon. Kaj mi atendis. – Tri monatojn poste alvenis la letero, kies tekston mi konigas ĉi-sube:

23.12.46
"Estimata Sinjoro!
"La eldonanto de Reno nun libertempas kaj li komisiis al mi la taskon prizorgi lian korespondadon esp-an. Vi do eksciu, ke alvenis la du libroj, kiujn vi sendis, kaj sekve vi de nun ricevos la revuon. Post kelkaj tagoj mi ankaŭ sendos al vi ekzempleron de "Meksiko kaj Kardenas", tial ke vi ĝuste divenis la identon de s-ro Lanti.

Ĉi-okaze mi ne povas deteni min diri, ke mi tute malsamideas kun tiu sennaciulo kaj mi vere ne komprenas kial s-ano Amaja konsentas publikigi liajn artikolaĉojn.

Klarigcele mi diru, ke mi estas vasko kaj jam delonge agitas, por ke mia patrio, kiu estas subprema de Francio kaj Hispanio, akiru sian sendependecon, sian suverenecon. Vi certe komprenos facile, ke se tiel okazus, mi eble povus akiri la postenon de ambasadoro vaska en Meksikio, kaj tiam pliboniĝus mia situacio. Mi eĉ kontentiĝus per ofico de ataŝeo aŭ de konsulo.

En ĉi-tieaj ĵurnaloj mi legis, ke ne ĉio estas bonstata en Francio, sed vi povas esti almenaŭ kontenta je la ekscio, ke ĉi tie la franca ambasadoro vivas lukse kaj de tempo al tempo regalas siajn kolegojn alinaciajn per bankedoj…

Sufiĉe mi diris, por ke vi povu kompreni, ke mi abomenas la sennaciismon kaj deziras, ke estu en la mondo kiom eble plej da nacioj…

"Naciece salutas vinE.A. Lanieps."

Ĉar la ideoj eldiritaj en tiu tetero ŝajnis fonti el la cerbo de fantaziulo, mi ne respondis. Ĉio aspektis stranga, eĉ la nevaskeco de la nomo, kaj tiu naciisto vere scipovis majstre la sennaciecan lingvon.

Pasis kelkaj semajnoj, kaj jen la februara "Renovigo" (1947) informas pri la memmortigo de k-do Lanti. Interesajn artikolojn ĝi enhavis pri lia personeco. Ĝi aludis interalie tian ŝercemon. Lia lasta ŝerco konsistis el sendado de leteroj plendantaj pro la subpremo al la malgrandaj patrioj. Jen li nomis sin normando kun subskribo E.A. Laniepce (nomo de lia patrino), jen li fariĝis vasko. Kaj li certe multe ĝuadis la respondojn, kiel tiujn de juna franca pastro, kun kiu li korespondadis sub la nomo de fraŭlino Laniepce. Laŭdire la juna pastro tre ŝatis la leterojn de tiu "aminda fraŭlino Laniepce"!

Interese estus ekscii pri la rezultatoj de tiuj "testoj". Bedaŭrinde Lanti ne vivis sufiĉe longe, por informi nin pri tio. Li certe estus eltirinta instruon. Ĝi estus potenca satiro kontraŭ la hodiaŭ furiozanta nacisistemo.

25.623.
(El "Sennaciulo", marto 1955).
ĈIU PLENUMU SIAN DEVON…

(Tiu ĉi artikolo, kiun Lanti subskribis per "E.L. ITANŜA" aperis en "Sennaciulo" de 25. Nov. 1937)

Nenio ŝajnas al mi pli ridinda ol pacistoj, kiuj sin ĝeme turnas al la tuta mondo, dirante: "Ne batalu!… Ne mortigu!… Vivu pace!… Estu fratoj!…" Tiuj pacistoj unue ne havas sufiĉe fortan voĉon por aŭdigi ĝin trans la landlimojn; sed eĉ se ili havus, tio neniel signifus, ke la mondo aŭskultas, atentas, komprenas…

La bombastaj porpacaj alvokoj ja estas ne nur ridindaj kaj senefikaj, sed eĉ maltrafaj. Kial paroli pri frateco al homoj, kiuj fakte ne estas, nek povas esti fratoj? "Esti fratoj", tio signifas aparteni al la sama familio, havi saman patron – almenaŭ spiritan – saman moron, saman lingvon.

Ĉu tiel estas inter la homoj de malsamaj nacioj? Certe ne! Ne nur la nacianoj diversspecaj havas malsamajn morojn kaj kutimojn, sed ankaŭ malsamajn lingvojn; ili do tute ne povas interkompreniĝi kaj sekve estas tre ridinde konsideri tiajn homojn kiel fratojn el sama familio.

Tian bedaŭrindan staton ni nun ne povas aliigi. Malgraŭ tio, ke esperanto ekzistas jam de 50 jaroj, tamen estas plorinda fakto, ke la esperantistoj – mi ne diras la esperantanoj – estas ankoraŭ tre malmultenombraj. Kaj kiom da ili komprenas la profundan signifon de l’ samlingveco, de tiu fakto, ke per uzado, aplikado de esperanto kun homoj el ĉiuj mondpartoj estas eble akiri menson de mondcivitano? Kiom da ili penadis senigi sin je ĉia naciemo kaj tiel fariĝi taŭgaj por interfratiĝo malgraŭ ĉiuj landlimoj? Jes ja, nur samlingvanoj povas eksenti kaj fine kompreni, konscii, ke ili konsistigas la embrion de la "granda rondo familia", pri kiu parolis Zamenhof.

Inter esperantistoj estas logike paroli pri tutmonda interfratiĝo, pri paco kaj amo. Sed maltrafe, ridindege estas prediki fratecon al homoj, kiuj efektive ne povas esti fratoj, ĉar ili devas stari mutaj unuj apud la aliaj, pro neeblo interkompreniĝi.

Konsekvence, al la nacianoj, kiuj povas esti fratoj nur inter difinitaj limoj, pli malpli longaj; al la homoj, kiuj volas konservi, defendi la naciecojn, ni ne rekomendu interfratiĝon, sed simple diru: "Vi plenumu vian devon. La sendependeco de via lando estas minacata kaj vi deziras, ke ĝi restu plene suverena; nu, bone, vi devas ja esti preta por oferi vian vivon tiucele. Vi devas akcepti loĝi en kazerno, vivaĉi en tranĉeoj, obeadi blinde al iaj ajn ordonoj diktatorecaj de l’ milita stabo; vi devas unuvorte rezigni vian homecon por teni kaj konservi vian naciecon."

Verdire, kiam naciistoj diversspecaj, diversnuancaj kaj diverslandaj buĉas unuj la aliajn por la gloro de sia respektiva patrio, tiam nia koro bedaŭras kaj kompatas, sed nia cerbo ne povas ne kompreni, ke tia buĉado estas tute normala… Mi eĉ konfesas, ke iafoje venis al mi la amara penso ke ju pli multe da patriotoj estas elmondigitaj per sia reciproka malsaĝo, des pli bone! Ili plenumis sian devon. Kaj estas konstatebla fakto, ke naciistojn oni ne povas konvinki per raciaj argumentoj. Sekve…

Kio estas vere terura kaj priplorinda, tio estas, ke homoj, kiuj ellernis kaj praktikadis esperanton, kiuj penadis senigi sin je ĉia naciemo, t.e. la sennaciistoj, tiuj riskas esti perforte eldevigataj partopreni patriotan buĉadon. Racipensante, oni nepre alvenas al la konkludo, ke nur tiuj homoj estas kompatindaj, tial ke dum milito ili ne plenumas sian devon, sed male agas kontraŭvole, kaj eĉ riproĉate de sia konscienco. La devo de sennaciisto estas tute mala je tiu de patrioto, de internaciisto, de ĉiu ajn, kiu predikas, ke la nacioj gardu sian sendependecon. Internaciisto devas buĉi aŭ esti buĉata; sed sennaciisto devas nepre per ĉiuj fortoj penadi por eviti partoprenon en bataloj, kiuj por li estas tute sensencaj.

Kiam la Lenina kaj Uilsona (Wilson, prezidinto de Usono) principo pri sendependeco de l’ nacioj estas ie ajn minacata, tiam ĉiu internaciisto devas volontuliĝi por defendi kaj savi la sanktan principon. Kaj male estas la devo de ĉiu homo, kiu akiris la firman konvinkon, ke tia principo estas esence reakcia, resti nepre ekster la internaciaj bataloj. Nur la klasbatalon partoprenu sennaciisto; nur por defendi sian homecon li konsentu morti aŭ mortigi… Kaj tiurilate tre menciinda estas la fakto, ke homoj devis dum jarcentoj elbataladi la rajton ne aparteni al iu ajn eklezio. Similan batalon devos fari la sennaciistoj por akiri la rajton ne esti naciano. Ili devas organiziĝi tiucele kaj nenial imiti la internaciistojn, kies bonintenca agado estas tamen niaopinie esence reakcia…

Ĉiu ja plenumu sian devon kaj tion farante neniu rajtos riproĉi al la alia. Kiu kuraĝe agas laŭ sia konvinko kaj konscienco, tiu indas estimon.

Kaj aliparte SAT havas ankaŭ sian specialan devon: esti same akceptema al la tezo de l’ sennaciistoj, kiel al tiu de la internaciistoj. Nia organizo estas laŭstatute ekstertendenca kaj sekve ne havas, nek povas racie havi partiecan programon. Ni ĉiuj plenumu nian devon…

E.L. ITANŜA
MI ĜOJAS ESTI ESPERANTISTO

Dek-sep jaroj forpasis, de kiam finiĝis la granda hombuĉado. Post tiu krima katastrofo, rezultanta de homa volo, de malvarma decido de tre malmultaj regnestroj kaj diplomatoj – kaj eĉ de krudaj, eksplodemaj fortoj nebrideblaj – oni povis esperi, ke la homaro lernus el tiu terura, sangoplena leciono, profitus la sperton kaj akirus la necesan saĝon por finfine organizi pacan mondon.

Vana la espero!…

Malgraŭ la ekzisto de la Ligo de Nacioj; malgraŭ la okazigo de senarmigaj konferencoj; malgraŭ bombastaj deklaroj porpacaj de ĉiuj diktatoroj kaj ĉefministroj; malgraŭ tio, ke abundas la vivnecesaĵoj kaj la maŝinoj por ilin plimultigi; malgraŭ tio, estas pli kaj pli evidente, ke nova katastrofego milita prepariĝas tute malkaŝe antaŭ niaj okuloj. La tiacelaj signoj, kiujn oni povis rimarki ĝis la monato Julio 1914, estas denove videblaj por ĉiu atenta kaj observokapabla homo. Ĉiuj grandaj regnoj el la mondo, ĉiuj senescepte, pligrandigas siajn armeojn, pliperfektigas armilojn kaj akumulas montojn da municio.

Tre signife: militfakuloj diskutas senĝene kaj cinike en revuoj kaj eĉ en ĉiutagaj, milionekzemplere eldonataj ĵurnaloj, pri tio, ke verŝajne grandaj urboj kiel Berlino, Londono, Parizo estos detruataj la tagon de la militdeklaro, aŭ eĉ eble la antaŭtagon.

En laboratorioj cerbumas scienculoj kaj diligente eksperimentas por trovi la plej mortigajn, detruajn, neniigajn gasojn, venenojn, bacilojn, eksplodilojn. Tio ne estas inkubsonĝo, sed realo perceptebla de niaj sentorganoj. Kaj tion faras homoj, kiujn vi povas renkonti sur la strato, en kafejo, en teatro aŭ alie. Ili ne aspektas monstre, sed ĝentilhome kaj honestule. Helpemaj al vi ili estos okaze kaj en la hejmo ili kondutas bonkore kun la edzino kaj infanoj. Tamen tiuj homoj dediĉas sian tutan energion, sian tutan eltrovkapablon por inventi la plej aĉajn kaj terurajn mortigilojn. Plie, ili estas pretaj uzi mem siajn inventaĵojn, mortigi aŭ morti, kiam ordonos la Patrio…

– "Nur kapitalistoj kaj burĝoj respondecas pri militoj, kiujn ili mem ne partoprenas", flustras en mian orelon iu kredema K-do.

Nemalofte mi aŭdis tion el la buŝo de flamaj oratoroj en agitaj kunvenegoj; nemafofte mi legis pri tio en laboristaj gazetoj. Tamen la vero estas iom alia. En ĉiuj landoj oni ja povas trovi ekzemplojn pri burĝoj kaj aristokratoj, kiuj volontuliĝis en armeon kaj "glore mortis sur batalkampo". Ankaŭ ne estas vere, ke ĉiuj burĝoj kaj altranguloj artifike fortenis siajn filojn aŭ parencojn de la fronto. Tre tipa ekzemplo pri tio estas, ke la kvar filoj de Dumer, unu el la prezidintoj de l’ franca respubliko "falis heroe por la Patrio" dum la lastdata milito.

Eĉ patrinoj konsentis kun fiero pri la morto de siaj idoj. Al unu el ili oni sciigis, ke ŝia kvara kaj lasta filo estis mortigata ĉe Verdun. Kun sekaj okuloj ŝi akceptis la informon kaj diris: "Mia plej granda bedaŭro estas, ke kvinan mi ne havas por oferi al la Patrio". Kaj oni ne kredu, ke tiu patrino estis senkora monstro. Male, ŝi bone prizorgis kaj dorlotis siajn filojn, kiam ili estis hejme. Ŝi dolore funebris pro ilia morto dum longa tempo kaj ankoraŭ nun vizitas kaj florornamas iliajn tombojn. Sed la Patrio postulis…

– Kiu patrio?

– Ha! estas ja multaj, sed ĉiuj estas same sangavidaj kaj ĵaluzas unuj la aliajn. Tiuj idoloj estas satigeblaj nur per homa karno kaj ties adorantoj ne povas rifuzi tian nutraĵon…

Estas tro supraĵa pensmaniero aserti, ke nur la kapitalismo kaŭzas militojn. Homoj buĉis sin reciproke antaŭ ol ekzistis kapitalisma sociordo. Kaj sekve, oni povas sen troa nigrevidemo pensi, ke militoj ankoraŭ povos okazi, post kiam regos alia socisistemo, se malgraŭ tio nacieca ideologio daŭre infektas la menson de l’ homoj. Sendube en la okazigo de militoj ludas grandan rolon la ekonomia faktoro. Tamen, miaopinie, ĝi tute ne sufiĉas por klarigi, kial homoj konsentas kadavriĝi aŭ murdadi en la nomo de nacio. Tiurilate ideologiaj, psikologiaj faktoroj povas en iaj cirkonstancoj ludi tre gravan rolon kaj esti decidigaj. La amo por eterna gloro, la konscio pri socia devo, la timo antaŭ fremda regado kaj altrudo de fremdaj moro kaj lingvo, ia sange mistika sento el pratempa deveno inklinigas la homojn partopreni tiujn sangoplenajn epopeojn, kiujn prikantis ĉiuj popoloj.

La homoj ĝenerale ne estas unue kaj ĉefe homoj, sed anoj de klanoj, de tribo, de nacio. Tion ili pli malpli forte kaj akute sentas. Kaj en tia stato kuŝas la granda, latenta, eksplodema forto, kiun grandkapitalistoj, registoj kaj demagogoj scipovas utiligi por peli la popolojn sur batalkampojn kaj en amasbuĉadojn.

Necesas esti blinda aŭ fermi vole la okulojn, por ne vidi, ke la naciismo estas la plej potenca ideo-forto el nia epoko. Per ĝi povis akiri la regadon Musolini, Mustafa-Kemal, Pilsudski, Hitler kaj aliaj naciaj herooj. En la nomo de l’ rajto por la popoloj disponi pri si mem, mortis kaj mortigis milionoj da soldatoj dum la lastdata mondmilito. Tiu principo estas ja unu el la 14 punktoj de la usona prezidinto Uilson; per ĝi li sukcesis entiri sian popolon en la milito. Laŭ ĝi li revis ordigi kaj pacigi la mondon.

Sed la sperto montras ĉiutage, ke tiu bela principo ne estas praktike aplikebla. Cetere estas granda trompo samigi la interesojn de burĝoj kaj proletoj en iu ajn nacio aŭ ŝtato. Estas plie danĝera iluzio kredi, ke solvoj al la mondkrizo povas esti aplikeblaj en naciaj kadroj, konservante la sendependecon kaj suverenecon de l’ nacioj.

– Sed kion vi do proponas?…

Mi ne havas en la poŝo mirindan recepton, kiu povus tuj kuraci la mondon. Nenian panaceon mi reklamas. Fakulo en ekonomio mi ankaŭ ne estas. Cetere tiu scienco estas ankoraŭ tre nova kaj mankohava, por ke ĝiaj principoj povu esti agnoskataj kiel nepre obeendaj leĝoj. La fincelon de l’ homaro neniu konas; tutsimple mi vidas obstaklojn, kiuj malhelpas ĝian antaŭeniradon. Unu el tiuj malhelpoj, kaj miaopinie ne la malplej grava, kuŝas en la kapo mem de l’ homoj. Ĝi estas la nacieca ideologio, kiu baras al ĉiu racia solvo de sociaj problemoj, konsidere la nunan staton de l’ tekniko en la mondo. La naciismoj estas inter si neakordigeblaj. Tio estas nepre kontraŭ ilia naturo mem. Sekve, kia estas la plej urĝa tasko, se ne penadi por detrui tiun danĝeran ideologion?

Por detrui, ekstermi la naciismon, ne ekzistas pli bona, pli efika rimedo ol faligi unue la lingvajn barojn, kiuj apartigas la popolojn. Ni posedas la necesan ilon por tio. Ĝin donacis al ni Zamenhof. Laŭsperte ni scias, ke Esperanto perfekte taŭgas por nia celo. Ĝia diskonigado, vastigado kaj lernigado estas do nia ĉiutaga tasko. Sed antaŭe, plej necese estas lertiĝi en ĝia uzado. Esperanto ne estu por ni nur helpa lingvo, per kiu oni balbutas ĉe hotelo aŭ en restoracio. Ĝi pli kaj pli fariĝu viva lingvo, per kiu ni pensas, rezonas kaj argumentas. La artefarita, racia, sennacieca lingvo eniĝu nian konscion tiel profunde, ke ĝi fariĝu nia preferata esprimilo, per kiu ni tute faligu la fremdon inter ni kaj niaj samlingvanoj el aliaj mondpartoj.

Unuvorte, ni estu veraj ĝisostaj Esperantistoj. Kiuj traktas la Zamenhofan kreaĵon, kiel nure helpan lingvon, tiuj estas filistraj Esperantanoj, ne Esperantistoj. Ili tute ne komprenis la profundan signifon de tio, kion la elpensinto de nia lingvo nomis la "interna ideo de Esperanto".

Estas ja vere, ke per Esperanto povas esti mensogoj dissemataj kaj malamo kreskigata. Diversspecaj faŝistoj uzas nian lingvon por sia eksterlanda propagando. Sed ili faras tion, tial ke Esperanto ekzistas, estas realaĵo. Kiu kredas, ke faŝisto povus elpensi mondlingvon? Ĉu ĝi estas necesa, por pluigi, eternigi la naciismon? Certe ne! Sed ĉu oni povas prezenti al si mondon pacan, sen landlimoj kaj sen Esperanto? Oni ne povas… Konkludu mem, kara Leganto.

La pesto, la plago de nia epoko estas la naciismo. Por trafe kontraŭbatali ĝin, Esperanto estas nepre necesa, tial mi ĝojas esti Esperantisto. Laborante por nia lingvo, praktikante ĝin kaj penante per ĝi akiri menson de mondcivitano, mi havas la certon, ke miaj tempo kaj energio ne estas maltrafe elspezataj. Mi ĝojas pro mia Eaperantisteco, tial ke ĝi donas al mi la eblon forigi la malagrablan senton, kiun kaŭzas fremdo inter malsamlingvaj homoj. Per Esperanto mi akiris konatojn kaj amikojn en ĉiuj mondpartoj. Estas ja vere, ke per Esperanto mi ankaŭ havigis al mi kontraŭulojn en plej diversaj landoj. Sed prefere senti, sperti kontraŭecon ol fremdon!… Esti insultata en Esperanto, tio estas al mi preskaŭ pli agrabla ol esti laŭdata en franca lingvo…

Eble la nuna civilizo pereos, kiel pereis la egipta, la greka, la roma kaj aliaj; eble neniam stariĝos mondpaco en la mondo; almenaŭ per la imago mi povis, dank’ al nia lingvo, vivi tiun idealan vivon; per mia aliĝo al S.A.T. mi havas la agrablan senton esti konscia ero de tiu embrio de sennacieca socio, kiun konsistigas nia mondorganizo.

Jes, mi ĝojas esti Esperantisto kaj SAT-ano. Se mi ne havas, kiel Zamenhof, la iluzion, ke Esperanto povas pacigi la mondon, almenaŭ forta estas mia konvinko, ke sen ĝi ankaŭ ne povus la homoj interfratiĝi tra la tuta tero. Sekve nia lingvo estas necesa pacigilo, se ne tute sufiĉa. Mi ĝojas esti Esperantisto, tial ke la praktikado de nia lingvo donis al mi la senton, ke nenian respondecon mi havos en la abomenindaj frenezaĵoj, kiujn nun preparas ĉiaspecaj naciistoj.

E. Lanti
La ĉi-supra artikolo aperis en "Sennaciulo" de la 25a de aprilo 1935.
Presis
C.Baudé
F 47470 Beauville
Broŝurservo de S.A.T.
Esperanto * F 47470 Beauville
1991


Piednotoj[redakti]

  1. La unua eldono aperis sub tiu pseŭdonimo.
  2. La strikrompantoj ankaŭ estas laboristoj. Tia titolo signifas nenion krom konfuzon.
  3. Vidu la difinon de la vorto revolucio sur paĝo 21.
  4. Estus pli ĝuste diri: laŭ la komuna nacia lingvo parolata. Ekzemple, Belgoj, Francoj kaj Svisoj havos profiton grupiĝi kune por eldoni grandkvante franclingvajn propagandilojn.
  5. Eĉ la lernolibroj devas esti redaktataj laŭ revoluciema spirito. La ekzemploj de la ekzercaro devas montri nian celon.
  6. La fakto, ke la urbestraroj de Lyon kaj Göteborg subvenciis SAT-kongresojn, montras la pravecon de tiu vidpunkto. (Rimarko al la 3-a eldono.)
  7. En 1909, ĉe la Barcelona Kongreso, S-ro Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato, deklaris: "Ĝis nun ĝi (la L.K.) havis nur fidan, moralan bazon, kaj tion oni jam riproĉis al mi" (Of. Gazeto, n°15, p.129). Kaj D-ro Zamenhof, en 1911, diris: "Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estas organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon".
  8. Ĉiu historia periodo havas siajn proprajn leĝojn… sed tuj kiam la vivo transpasis la periodon de donita evoluo, kiam ĝi eliris el donita stadio kaj transiris en alian, tiam ĝi estas regata de aliaj leĝoj.K. Marks. (Laŭ cito de N. Buĥarin en "La teorio de l’ historia materialismo", pĝ.68 de la franclingva eldono).
  9. Raciigado en kapitalisma soci-ordo tendencas nature okazi ĉefe por la profito de la ekspluatanta klaso. La ekspluatitaro devas batali ne kontraŭ la raciigado mem, sed kontraŭ la maniero laŭ kiu la burĝaro tendencas raciigi. Vera raciigado cetere devas celi la bonstaton de la tuta homa speco.
  10. "Les Langues dans l’Europe Nouvelle" (1918) (La Lingvoj en la Nova Eŭropo), de A. Meillet, profesoro ĉe la Pariza Universitato, direktoro de studoj ĉe la lernejo de Altaj Studoj.
  11. "La imperialismo estas nedisigeble ligita al la kapitalismo en ĝia nuntempa formo kaj sekve la rekta batalo kontraŭ la imperialismo estas absolute vana…" (Lenin, "La Imperiismo lasta stadio de l’ kapitalismo, pĝ. 119-120 de la franca eldono). En la sama verko Lenin riproĉas al Kaŭcki, ke lia opozicio al la imperialismo estas "etburĝa, reformista, reakcia en siaj ekonomiaj bazoj…"
  12. ”Herezulo”, revuo de la ”Sennaciista Frakcio” de SAT, aperis de januaro 1935 ĝis decembro 1936. (Kompilnoto)
  13. Kelkfoje oni legas en kom. gazeto ke la salajroj estas plialtigataj, sed la trompistoj ne diras, ke dume la aĉetpovo de l’ rublo paralele plimalaltiĝas!
  14. La elsekigo de la Pontinaj marĉoj fare de la itala faŝismo ankaŭ estas tre grandioza laboro; la samon oni povas diri pri la elsekigo de la Zuiderzee fare de la Nederlanda registaro. Kaj oni nur pensu pri la cent-etaĝaj domoj en Usono!!!!
  15. Nuntempe oni povas larĝtrajte diri, ke ekzistas kvin klasoj:
    1)La ĉefaj gvidantoj de l’ Partio; la altrangaj funkciuloj; la superaj estroj de la armeo kaj de G.P.U.; kelkaj famaj verkistoj.
    2)La inĝenieroj, teknikistoj k.a. diversspecaj intelektuloj,
    3)La laborinstigistoj (udarnikoj); la subrangaj anoj de l’ Partio kaj de G.P.U.
    4)La granda amaso de laboristoj kaj kamparanoj, kies vivkondiĉoj estas pli malbonaj ol tiuj de senlaboruloj en kelkaj kapitalistaj landoj.
    5)La parioj t.e. la ekzilitoj, eksigitoj, suspektitoj kaj ĉiaspecaj herezuloj.
  16. kio tute ne signifas, ke ni ne kontraŭbatalas sincerajn opiniojn, se ni opinias ilin eraraj kaj danĝeraj; ŝajne Kdo BOSK ne tute komprenas la sencon de l’ vorto "kondamni".
  17. Vidu pĝ.75 de la "protokolaro" (N°457 de S-ULO)
  18. Vd. pĝ.161 de tiu ĉi broŝuro. (Kompil. noto)