Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Donna Klara

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Belsazer Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Donna Klara
Per masko

Tra la park' promenas nokte
 La filino de l' alkaldo;
 Tamburegoj kaj trumpetoj
 Sonas brue de l' kastelo.

„Jam min tedas la dancado
 Kaj la dolĉaj, flataj vortoj,
 Kavaliroj min afekte
 Komparantaj al la suno!

 Tro min tedas jam ĉi tio,
 De la tempo, kiam nokte
 Mi ekvidis kavaliron
 Kun liuto min loganta.

 Kiam li kuraĝe staris
 Kun okuloj radiantaj
 En vizaĝo noble-pala,
 Li similis Sankt-Georgon.“

Tiel pensis Donna Klara
 Mallevante la okulojn ...
 Kiam ŝi rigardas supren,
 Staras jen la kavaliro ...

 Manpremante, amĵurante
 Ili iras en lunbrilo;
 Dolĉe flatas la zefiro,
 Rozoj klinas sin salute.

 Rozoj klinas sin salute
 Kiel ardaj amsenditoj ....
„Sed, amata mia, kial
 Vi subite ekruĝiĝis?“

„Pikis kuloj min, karulo,
 Kaj la kulojn mi malŝatas
 En somero, kvazaŭ ili
 Estus judoj ― longnazuloj.“

„For la kulojn kaj la judojn!“ ―
 Diras li kun amkareso ―
„Jen, de l' migdalarboj falas
 Mil' da blankaj florfolioj.

 Mil' da blankaj florfolioj
 Verŝas dolĉan bonodoron; ―
 Sed, amata mia, diru,
Ĉu vi amas min tutkore?“

„Jes, mi amas vin tutkore;
 Mi ĝin ĵuras pro l' Savinto,
 Kiun per malic' mortigis
 Iam malbenindaj judoj.“

„For Savinton kaj la judojn!“ ―
 Diras li kun amkareso ―
„Malproksime, kvazaŭ sonĝe,
 Blanklilioj balanciĝas.

 Blanklilioj balanciĝas
 Kaj la stelojn alrigardas ....
 Sed, amata mia, diru,
Ĉu ne false vi ekĵuris?“

„Mi ne konas la falsecon,
 Kaj en mia koro estas
 Eĉ ne guto de l' nigruloj,
 Aŭ de l' fia, juda gento.“

„For nigrulojn kaj la judojn!“ ―
 Diras li kun amkareso, ―
 Kaj al mirtoflora laŭbo
 Li kondukas la amatan.

 Per la molaj amo-retoj
 Li ŝin kaŝe ĉirkaŭplektas; ―
 Kelkaj vortoj ― longaj kisoj,
 Kaj la koroj ĝojpleniĝas.

 Dolĉan kanton gefianĉan
 Kantas nun la najtingalo;
 Kvazaŭ torĉdancante saltas
 Lampiretoj en la herbo.

 En la laŭb' silento regas,
 Nur misteran oni aŭdas
 Murmuradon de la mirtoj
 Kaj de l' floroj la spiradon ....

 Tamburegoj kaj trumpetoj
 Jen eksonas de l' kastelo,
 Kaj forsaltas Donna Klara
 El la brak' de l' kavaliro.

„Jen, karulo, ― ili vokas! ―
 Antaŭ kiam ni disiĝos,
 Diru vian karan nomon
 Retenitan tiel longe.“

Kaj la kavalir' kun rido
 Kisas ŝiajn blankajn manojn,
 Siajn lipojn, ŝian frunton,
 Poste li konfesas jenon:

„Mi, amato via, estas
 Filo de la multlaŭdata,
 Granda, instruita Rabbi;
 Israel' de Saragosa.“