Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Kie?

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Paco Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Kie?

Kie, laca pilgrimanto,
Fine ripozados mi?
Ĉu sub palm' en suda lando,
Aŭ ĉe Rejno sub tili'?

Ĉu per sablo mi kovrita
Kuŝos apud ocean',
Aŭ, malzorge enigita,
En dezert' ― per fremda man'?

Kie ajn! Min ĉirkaŭprenos
Ĉie la ĉiel' de Di',
Kun funebra lum' sin tenos
Nokte steloj super mi.