Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
Heinrich Heine
Friedrich Pillath
Pinarbo staras sola | Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine de Heinrich Heine Tradukita de Friedrich Pillath Krepuskiĝas la vespero |
Reĝo estas la paŝtisto |
Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
Heinrich Heine
Friedrich Pillath
Krepuskiĝas la vespero
Super arboj, verdaj kampoj;
Sur ĉiel' arĝenta luno
Lumas dolĉe tra la sfero.
Ĉe l' rivero zumas grilo,
Kaj la akvo ekmoviĝas;
Aŭdas la migranto plaŭdon
Kaj spiradon en trankvilo.
Jen, ĉe la rivero, sola,
Banas sin la belelfino;
Brak' kaj nuko, blankaj, ĉarmaj,
Brilas en la lumo mola.