Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Ne plendas mi

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Mi ĉiam vin amis Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Ne plendas mi
Kie estas la plej kara?

Ne plendas mi, ― rompiĝu, kor', pro vi,
Knabin' perdita nun, ― ne plendas mi.
Jen vi en bril' de diamant-trezor',
Sed regas nokt' en la dezerta kor' ...

Mi scias ĝin .... En ŝonĝo emocia
Mallumon vidis mi en koro via,
Viperon vidis ĉe la koro mi,
Kaj, amatin', kiom suferas vi.