En Svisujo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paĝo:Słowacki - En Svisujo, 1904, Grabowski.pdf/7
EN SVISUJO.


I.

De kiam ŝi flugis per sonĝo la ora,
Mi svenas, sopire sekiĝas, dolora.
Ne scias mi, kial l’anim’ al ĉieloj
Ne flugas el cindroj post ŝi, al anĝeloj?
Pro kio ne flugas al mondo alia,
Al tiu savita, amata la mia!


II.

En Svisaj la montoj ekzistas kaskado:
De l’ Aar lazura la akvo-falado.
Ke tien rigardu la kap’ turniĝanta!
Vi vidas ĉielarkon sur kavo ŝaŭmanta?
Arĝentajn nebulojn sin tuta pendigas,
Nenio ĝin miksas, nenio forigas;
Nur iam ŝafido la blanka trairas
La arkon ĉielan, en valo sur randoj
Mordeti je l’rozoj florantaj, juglandoj;
Aŭ ia kolombo, ĉar akvon deziras,
Fiera, estante al briloj simila,
La arkon rapide traflugas, la brila.
Mi tie ŝin vidis! tuj amo min prenis;

Ke ŝi el pluvarko, el ŝaŭmo elvenis,
Mi kredi komencis, la kredo nun restis:
Tiel luma de sunaj radioj ŝi estis!
Tiel plena ŝi estis da lumo anĝela!
Kaj per la lazura pupil’ tiel hela!
L’okuloj transiris de pied’ al plekt’ hara:
Por ili ŝi estis amata kaj kara;
Kaj post tiu sento, ekami iganta,
Ekiris la koro, l’animo sekvanta;
Kaj tiel rapide komencis l’amado,
Ke volis mi flugi al ŝi tra l’ kaskado;
Mi timis: ŝi flugos per pala vidaĵo;
Antaŭ ol l’ animo kun krio vekiĝos,
En arko ĉiela, kaskad’, profundaĵo,
Ŝi falos, sin solvos kaj de mi foriĝos!
Mi timis kiele en sonĝo magia,
Ĉar jam mi ŝin amis, ŝi estis jam mia!
Mi tiel renkontis ŝin solan, sur hela
Pordego kolora de l’arko ĉiela;
Surblovis min ĉarme de l’amo ekblovo, —
Okul’-mallevinte, mi staris sen movo.


III.

Post ŝi mi ekiris tra valoj, mont’-klinoj;
Kaj iris ni kune ĉe pied’ de lavinoj,
Kie neĝo, per plata naĝil’ de giganta
Delfen’, ĝis piedoj de l’homo aliras;
Vaporon l’arĝenta naztruo elspiras,
Kaj kuras Rodano el faŭk’ bluiĝanta.
Mi sunan memoras matenon, en fruo,
Du ĉamojn ni tie timigis per bruo;
Kiele de l’homa feliĉo konsciaj,
Ekstaris proksime, senmovaj, radiaj, —

Dronigis la fulmajn okulajn ekbrilojn
En bluajn de mia amata pupilojn;
Rigardis ŝin longe, en muta adoro,
Sur sin kuŝiginte la kapojn el oro!
Mi diris: vin ili ekamis en koro! —
Por tio, el buŝo modeste fermita,
L’unua ridet’ al mi flugis vizita;
Sed baldaŭ reflugis el voj’, por ripozo,
Al sia nesteto, al perloj kaj rozo;
Ĉar miaj okuloj observis vojaĝon,
En rozon ĝi ŝanĝis la blankan vizaĝon.
Vi scias? Nek tiel ekkaptas je l’ koro
Ruĝiĝo de ĵus disflorinta la floro,
Nek ravas migranton, per sia karmino,
La neĝa, de montoj alpanaj, Virgino,
Kun vangoj rozitaj de l’sun’-ilumino,
Kiel tiu senhonta, senpeka, subita
Ruĝiĝ’ el ridet’ sur vizaĝo naskita.


IV.

Feliĉaj kaj solaj de nun en veturoj
Ni estis, naĝante sur lagaj lazuroj.
Sub ni, mi ne scias, ĉu estis boato;
Ĉar mi de spiritoj fariĝis jam frato:
Paŝadis sur akvoj, ĉieliris flugile,
Kaj ŝi min kondukis nun ĉien facile!
Ŝi estis simila al blankaj la cignoj,
De l’lag’ sinjorino kun estraj insignoj;
Ŝi naĝis flugante — boat’ sur postsignoj;
Helec’ post boato per treno safira;
Post tiu heleco fiŝetoj en aro
Al ŝi ĵetaĝadis el akva la klaro!
Ni naĝis kun tia arego postira

Ridete, en lando lazura sen fino;
Ĉar estis ŝi kvazaŭ de l’ akvoj diino:
Ŝin trenis kolomboj, delfen’, sur profundo,
Kristalaj palacoj atendis sur fundo,
En nokto malluma de luno la kronoj —
Kaj mi obeema al ĉiaj ordonoj.


V.

Ŝi eble ne estas anĝelo ĉiela,
Foj’ pensis mi tutan da horo duonon!
La kulpon forlavis konfeso fidela.
Aŭskultu! — Jen antaŭ preĝejo la Tella
Unua ŝi saltis petole sur ŝtonon,
Kaj laŭte » mi amas « ekaŭdis mi sonon,
Kaj ŝi min resendis sur lagon la helan,
Per blanka la brusto puŝinte boaton;
Kaj mi — ĉu konscii mi povis la staton!
Ĉu prenos anĝeloj min loĝon ĉielan,
Ĉu tondraj de l’ lago forglutos min ondoj,
Ĉu bruston disŝiros ridetoj-respondoj?
Ĉu kora akviĝas glaci’ varmigite,
Ĉu prenas l’animo flugilojn subite,
Aŭ tuta ĝin ora anĝela eniras?
Aŭ plena da ridoj ĝi nun aŭ sopiras?
Surflugis la koron potencoj aŭ sopiras?
Surflugis la koron potencoj la sentaj,
Kiel nub’ da kolomboj, ektrinki kontentaj
La larmojn en bano por plumoj arĝentaj,
Kaj puraj disfluhis ĉielan la straton;
Kaj jen — ŝi alvokis kun mi la boaton.
Ŝin aŭdis, ekvidis boat’, el lazuro
Al ŝi tuj alflugis ĝi mem en la kuro.

VI.

Sub muro el rokoj, arbara sub krono,
Jen staras trankvila, en plen’ de koloroj,
La Tella kapel’. Tie estas sur ondo
La sojl’, kie buŝoj unue per sono
Konfesis, ke longe sin amas la koroj.
Sub tiu ĉi sojlo, sur akvaj speguloj,
De pinoj balancaj, de rokoj makuloj
Pentriĝas; ĉi tie, kun si parolante,
Fiksitajn en akvon okulojn ni tenis;
Ruliĝas sub sojlo la akvo konstante
Per ond’ moviĝema kaj tiel petola,
Ke ĝi niajn akvajn figurojn ekprenis,
Kaj ilin per manoj al si proksimigis,
Dum sole esprimo nin ligis parola.
Ho ondo! freneza kaj tiel petola!
Ke eĉ niajn buŝojn ĝi ankaŭ kunligis,
Dum ja ni ligitaj per kor’ estis sola.
La ond’ moviĝema, radia la ondo,
Nin ĉirkaŭpreninte per unu lumrondo,
Anĝelojn du kvazaŭ ĝi miksis, ŝancela;
Pensante — dolor’ min turmentas kruela.
Ho! ond’ nefidela! — ond’, tiel fidela!


VII.

Min foje kondukis l’anĝelo radia
Tra helaj herbejoj al groto glacia.
Ŝin tie blankigis marmor’-ilumino;
Kaj frost’ sur la frunto de l’hela reĝino
Ekkovris kamprozojn per perloj malvarmaj.
L’arkaĵo ploradis per larmoj tre grandaj,
Kej falis helegaj, la silfoj, la larmaj,

Ŝin blankan, modestan, per gutoj rubandaj.
Kiam laŭta fariĝis murploro la ĝema,
Ŝi tuta sin kovris per vest’ enviema,
Kaj ĉion ekperdis l’okulo sciema.
Kaj manojn ŝi metis ankoraŭ krucitajn
Sur la alabastrojn videblajn, kovritajn.
Dum tiel ŝi staris sen mov’, en trankvilo,
Ĉirkaŭe ludadis ĉielarka mirbrilo;
Mi tiam komencis ŝin preĝi per pia
Ave Maria!…
Kiel blanka la rozo, disvolvo en sia,
Rozaĵon ekmontras el brust’ malfermita,
Tia ruĝo eliris el vang’ de l’ benita;
Kaj jen ŝi la kapon forturnis, medita,
Kaj fingron ekmetis kristalaj al muroj,
Kiele la nomon amatan skribante,
Aŭ kiel enpensa pri sentaj lazuroj;
Kaj fine ŝi diris, al mi turniĝante:
Mi eble foriros por am’ al infero,
Kaj ien malvarmojn inferajn gvidita,
Mi estos kristalajn glaciojn premita,
Kiel ĉi-veziket’ el ĉielarko, aero…
Sed, se turmentiĝas, ŝi diris, en vero,
Heleco kreita de l’suna radio,
Ĝi, kiun frostigas, mortigas glacio,
Sopir’ liberigos el prem’ ĝin glacia —
Ave Maria!…


VIII.

Ekiros ni kune sur neĝajn la kronojn!
Ekiros ni kune al pinaj arbaroj,
Ekiros ni kie sonoras brutaroj!
Ĉielarkajn sin kie vestigas en zonojn

La Jungfraŭ ĉe l’ora de l’suno deklino;
Kie cervo nebulon trakuras rapida;
Flugila funebr’ de l’aglaro avida
Kie ombras la nubojn kurantajn sen fino;
Mi tien ekiros post vi, amatino!
Se ni ne revenos altecoj el tiaj,
La homoj ekpensos: spiritoj radiaj
Nin al la lazuraj forportis la heloj;
Kaj ni, ekkaptinte la ĉenojn de steloj,
Ekflugis jen for kun la aro plejada;
Post ni nur defalos torent’ el ĉieloj,
Ĵetiĝos brilanta larmaro kaskada.


IX.

Ho! pleje feliĉaj sur ter’ ne scietas,
Kie siajn flugilojn spiritoj kunmetas,
Kie sidas kiel cignoj meditaj en rondo.
Ho! pleje sciemaj ne diros sur mondo,
Ni tendon nin kian por vivi ekzilis!
Kaj kiom da rozoj fenestrojn nin brilis,
Kiom arboj ĉerizaj la ombrojn nin ĵetis,
Kiom birdoj sur arboj la ovojn demetis;
Kiele en ĉiu nokt’ luna, la pala,
Malpacis kaskado kun plor’ najtingala;
Kiom iris brutaroj herbejojn sonori;
Tion eĉ al sonĝanto ne eble esplori,
Nek montri, nek fermi en verto eĉ ia!
Herbejo, tend’, arboj, en val’ estis tia,
Ke blanka la Garda Anĝelo de l’ loko
Disfaldis flugilojn de roko al roko,
Kaj kovris la tutan sovaĝan remparon:
La rozojn, nin, tendon kaj najtingalaron.

X.

Sed estis jam tro da cipresa odoro,
Kaj tro da flamanta en rozoj koloro;
Kaj kapti nin volis perfide l’amado.
Matene — memoras mi — sub la kaskado
Ni estis jen — solaj — sen timo en koro,
Kaj libron ni legis larmplenan, kun ploro.
Jen ia spirit’ al mi blovis orelon:
El libr’ mi transiru sur ŝin per okulo;
Ŝi pensa, aŭskulta similis anĝelon;
Subite — per tia travida nebulo
Vizaĝon malgaja ruĝ’ pentris kolore,
Ke kiel fariĝis, mi ĝin ne komprenis,
Sed rozan la buŝon kisadis mi kore;
Ĉi tie sur manoj ŝin blankan mi tenis,
Kun koro batanta, okul’ brilianta.
Subite en plekt’ de l’ kaskado lumanta
Jen io sin miksis kaj io instigis;
Sur nin ĵetis akvan inferon la vento,
Malseka nebul’ nin el floroj timigis.
Ni solaj ne legis de tiu momento.


XI.

De nun en ridetoj por mi malplifoja,
Pli blanka, pli pala, mallaŭta, malĝoja,
En ĉiam profundaj pli ombraj ŝi iris,
Kaj rozojn sur bordoj torentaj deŝiris.
Aŭ apud kaskada liut’ surtirita,
Vizaĝ’-mallevite, malgaja, medita,
Aŭskultis; — aŭ sola, en loko deflanka,
La manojn metadis sur kolo la blanka,
Kiele pro tim’ aŭ defend’ en danĝero;

Aŭ kiel trinkanta kolomb’ el rivero,
Al cielo flugadis okulo per klara.
Ŝi iris dormema, per paŝo erara,
Kaj dronis, lertecon perdinte hirundan,
Pri la senkulpeco — mediton profundan.


XII.

Vidante ŝin tia, por min ekdefendi,
Mi diris: Amata! vi devas, pro Dio,
Ĉion kore pardoni al mi, kaj ne plendi;
La kulpo de ĉio jen estas lilio.
Hieraŭ en fonto vi lavis, sentima,
Sur hela herbejo vizaĝon kaj kolon;
Kaj post vi atendis — jen simpla, proksima,
Kiel serva knabino, tenanta la tolon,
Lilio la blanka, kun hela la mano;
Ĝi vian eliron atendis el bano.
Vidante vin ambaŭ, la blankajn, en paro,
Mi pensis, ke sonĝas mi pri l’ anĝelaro;
Kaj tremi komencis kaj tremis mi tŭta;
Kaj unu folieton tuseto kubuta
Ekmovis; ĉi tiu aliajn tuŝetis,
Brueto fariĝis — la fonton vi ĵetis,
Kaj kuris rapide vi for, timigita;
La brusto ekpuŝis je flora la branĉo.
Kaj estis lilia trunketo rompita,
Kaj falis la floro de via brust’-tranĉo,
Survenis min palan medita pensado
Pri flora rompeblo, vigleco la via;
Hieraŭ matene do, sub la kaskado,
Ne mi estis kulpa. sed kulpo lilia.

XIII.

Ŝi flamis kiele fumilo de mirho, —
Ke mem ŝi ne scias pri flam’, estis vida;
Profunda fariĝis l’okula safiro,
Kaj l’ond’ de blankeco sur brust’ pli rapida.
Kaj fajra de brulaj tempioj influo
Minacis cejanojn per velko en fruo.
Kiel al la patrino en plend’ ia penta,
Ŝi plendis al aro de steloj silenta.
Kiam dormi foriras la luno arĝenta,
Kiam spiras la floroj al amo ekscite,
Ŝi proprajn la pensojn aŭskultis medite.


XIV.

Ĉu ie, amata, vi kun malespero
Al diaj anĝeloj nun plendos malĝoje?
Kaj diras plendanta kun plor’, en sincero,
Ke ruĝa fulmtondra venteg’ estis foje,
Kaj groto malhela, sub nokta vualo;
En grot’ el kaskadoj kurten’ de kristalo;
Ke estis timeg’, en mallumo, mistera,
Kaj kune forgeso de Dia la puno;
Kaj plendo, de puraj la nimfoj, subtera,
Ke tie nin solajn foriris la suno,
Kaj trovis kun fajra vizaĝ’ en komuno;
Kaj vekis de birdoj babilo nin kanta —
Ĉu diras vi tion ? Kiele plendanta!
Ne diru ĝin al la anĝeloj! radia!
Ĉar ĉu brilianta larmeto la via
A1 unu el ili de flam’ estos brulo.
Ĉar mi, se mi ankaŭ anĝel’ estus pura
Kun frunt’ radianta sur helo lazura,
Kaj estus de tuta senfin’ posedulo,

Kaj povus regadi en stela la sfero,
Ne volus mi lumi per steloj ĉielaj,
Sed flugi el ĉiuj bluaĵoj la helaj,
Kaj havi nur solan vin mian — sur tero.


XV.

El grot’ ne kuraĝis eliri la bela,
Ĉar eble ŝi timis: la sun’ por okulo
Montriĝos tro granda kaj estos tro hela;
Aŭ ŝi kiel nigra aperos makulo.
Sed estis sur ĉielo pordeg’ ark’-ĉiela
Pendanta sur nuba plorinta nebulo.
Eliris — kaj rozoj ŝin igis ekmiri,
Ke kiel hieraŭ helruĝaj, brilplenaj.
Kaj rozon ŝirinte, komencis admiri
La brilojn de arkoj ĉielaj matenaj,
De ĉieloj la vitran travidan helbluon,
Dronantan rondeton de lun’ en lazuro;
Kaj ŝajne ekmiris de l’viv’ novan fluon,
Tiel ion aŭskultis kaj iris en kuro,
Ĝis ie ekvidis de l’lago kristalon,
Sur sia vizaĝo travidan blankecon,
Laciĝon, pli vivan de l’buŝo koralon,
Sopiran rideton kaj la malgajecon.
Ŝi tuta do kovris per hara sin plekto,
Ne levis okulojn en mia direkto.


XVI.

Moment’ estas, antaŭ ol luno eliras:
La najtingalar’ eksilentas la kanta,
Kaj pendas folioj sen mov’ bruetanta,
Kaj fontoj herbejaj mallaŭte pli spiras;

Kiel ion anonci tuj devus la stelo,
Pri io kvieta paroli el ĉielo,
Kun floroj, folioj kaj ar’ najtingala.
Moment’ estas kiam, kun arko arĝenta,
La ringo Diana eliras la pala:
Ekĝemas la najtingalaro silenta,
Sur arboj folioj ekzumas en ĥoroj,
Kaj vitran ekĝemon la fontoj eldonas,
En tia momento ah! ploras du koroj!
Se ion pardoni nur havas, — pardonas
Se ion forgesi — forgesas memoroj;
Kun mia modesta estrin’ en ĉi-horoj
Jam kune en sojloj idiljaj ni sidis,
Jam al ni anĝelajn aferojn konfidis.


XVII.

Kiele kanteto ĉiela, alaŭda,
El montoj ermita sonil’ estis aŭda.
Ni iru la ĉelon, ekdiris ŝi foje,
L’ermito nin eble kulpsolvos, gajigos,
Al am’ kuraĝigos kaj manojn kunligos.
Dirante, dometon enkuris ŝi ĝoje,
Kaj fermis fenestrajn kovrilojn el pino,
Por sin al rigardo de floroj vuali.
Kaj en la ornam’ de montana virgino
Al mi ŝi elkuris — mi emis ekfali!
Nek iam l’okulo de ŝi tiel hela!
Nek buŝ’ iam estis tiel freŝa kaj bela!
Sur kapo ŝi havis papilion nigran:
Ĝi la alabastrojn gardadas de l’bruno,
Kaj en la duon’ tralumita de l’suno,
Sur frunton ĵetadas flugilan, la nigran
Grand’ombron; kaj sube la rozoj kaŝitaj

Rigardis scieme tra gazon la nigran,
La freŝaj kaj larmaj, duone fermitaj.
Ĉar flankon de l’kor’ ili gardas konstante,
En klin’ papilio eksidis obstina,
Mi estis flugilon disrompi inklina,
Ĝi sidis maldekstra al flank’ kliniĝante.
. . . . . . . . . . . . . . .
Ĉu kredus timigan antaŭsenton ian
L’imag’ da feliĉo la plena, fiera!
El mont’ ekrigardis mi valon sur nian:
La tendo ekŝajnis — jen ĉerko mizera,
Malgranda, silenta; al alto aera:
Ĝarden’ ĉerizuja — malhela tombejo;
Pri ni la kolomboj laŭ ŝajn’ maltrankvilaj,
Pri ni meditanta brutar’ sur herbejo!
Pli blua la akvo, malgaja pli tero;
Najlitaj de l’mort’ la fenestraj kovriloj;
Ĉio kaŭzoj al timo, malgaj’, malespero:
Neniam kvazaŭe jam ni revenontoj!
Mi iris malgaja, tremanta sur montoj:
De rokoj, nub’, lagoj la nigraj renkontoj,
Sur blua glacio el agloj girlando,
Kiel sango la ruĝa subira sunrando,
La dom’ maljunula, per neĝ’ surŝutita,
Sur gardo gradegaj da hundoj par’ brita,
Kruceto, pirola sidejo, sur ĉelo,
Ĉel’, libroj en polvo, la pastro ermita —
Hodiaŭ kiele vidaĵ’ elsonĝita.
Memoras mi nur, ke subira radio
Origis vizaĝon de Kristo per helo,
Sur fingron malvarman de ŝi el glacio
Mi metis la ringon. . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . .

XVIII.

Arbaro kaj valo! herbejo! torento!
Ho ve! ne demandu pri si vi min plore!
Miaj larmoj malhelpos paroli ĉiuhore,
Kaj mi en parola meditas momento:
Kaj vidas helbluan rigardon la sento,
Ĉi tiu komencas kompati min kore —
Kaj buŝon — ĝi volas min kisi fervore;
Mi tremas kaj ree ĉirkaŭas min brulo.
Kien iri ne scias? kaj kien okulo
Kaj larmoj sin kaŝos? kaj kien solulo?
Mi pala la trajtojn desegni ekstaras,
Aŭ skribas sur sablo la signojn de l’nomo;
Aŭ inter cipresoj kaj rozoj eraras,
Kiel karan trezoron perdinta la homo,
Plorante eksidas, post perd’ de l’prudento,
Kie sidas la urnoj sur tomb’-monumento,
Pri ŝi ion aŭdi de l’tomb’ en silento.


XIX.

Sub miaj fenestroj ekzistas fontano
Eterne ĝemanta per plora murmuro;
Kaj arb’, kie vivas per harp’-akompano,
La najtingalar’; kaj fenestro en muro,
Ĉiunokte tra kiu rigardas Diano,
Brillogas la frunton malgaja poluro.
Kaj tiel min vekas en larma la bano:
La arbo, la luno kaj tiu fontano.
Vekita, tra vitr’ elrigardas mi pala,
Aŭskulti je l’plor’ en ĉirkaŭo la vala:
Kaj fluas fontan’, najtingala ar’ ĝemas.

Pri ŝi ili diras — mi kore ektremas
Kaj preĝas pri morto en fru’, malespere,
Kaj velkas, sekiĝas — sen morti envere.
Ĉiutage fontano, vekante min, ĝemas.


XX.

La pens’, revenante pasinton sen fino,
Ne scias en kia pentradi ŝin formo?
Ĉu kiam ŝi venis min kisi en dormo,
Kiel kun etendita flugil’ kolombino?
Ĉu kiam kuradis ŝi for, la timema?
Ĉu kiam kun mi, sur folion ĉi-saman
De l’libr’, bluokulon fiksadis la aman,
Por ĉiu rigardo de mi singardema?
Ĉu kiam, vilaĝa de l’kort’ ĉirkaŭita
Iradis kiele reĝin’ ensorĉita?
Ĉu dum la trankvila ekdorm’ sub acero?
Ĉu kiam ŝi pelas? sin kaŝas humora?
En luna lum’ — blanka? aŭ dum la vespero
De rozaj la Alpoj sur neĝ’ — rozkolora?


XXI.

El kie eklumos unuaj la steloj,
Mi iros ĝis post la mallumaj rok’-randoj;
Rigardos la cignojn flugantajn sur ĉieloj,
Kaj flugos kun ili al samaj la landoj.
Ĉar ĉie — post maro — ĉi tie kaj tie,
Kien iras antaŭen la pens’ en mizero,
Ĉiam sekvas la sama malgajo min ĉie,

Kaj estas kaj estos malbone sur tero.
Mi tial nur pensas pri unu afero,
Pri loko, por mia malgajo, favora —
Pri lok’, kie flugo nenia spirita
Ekpuŝos je sanga la kor’ disŝirita;
Pri lok’, kie luno ĝis benko aliros,
Irante sur ondo-brueto kun ora;
L’anim’ de l’mistera tiklet’-eksopiros,
Ke ĝi revekiĝos en mi — kaj eliros.