Enciklopedio de Esperanto/Adresaro de Esperantistoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Adresaro de Esperantistoj. La unua serio enhavanta unuan milon da E-istoj estis eldonita de Z en 1889. 39 p. Ĝi entenis adresojn de tiuj personoj, kiuj leginte la unuan broŝuron de Z, sendis al Z la deŝireblan folion el la broŝuro. (v. Promesoj.) E1 tiu ĉi unua aro poste multaj fariĝis fervoraj E-istoj. La pluaj serioj aperis de tempo al tempo en La E-isto aŭ en apartaj broŝuroj. La serioj de 1904 ĝis 1909 estis eldonataj de Hachette, kompilataj de Menil. La broŝuroj entenis krom listo de novaj E-istoj ŝanĝitajn adresojn, ripetitajn adresojn, alfabetan registron de la nomoj, kiuj sin trovis en la broŝuroj, kaj nomaron de E literaturo kaj gazetaro.

»Kuna sumo de la enskribitoj kreskis jene, 1889 : 1000, 1896 : 4000, 1903 : 7700, 1905 : 11000, 1906 : 13000, 1907 : 16000, 1908 : 19000, 1909 : 22000. (,BIL’ p: 437.)

I. ŜIRJAEV.