Enciklopedio de Esperanto/Adresaroj
Adresaroj. La plej utilaj helpiloj por la praktika uzo de E, kiuj havas gravan signifon ĝis la ĝenerala akcepto de E. Ili ebligas la orientiĝon de la E-istoj, bezonantaj ĉu informojn aŭ konstantajn rilatojn, ĉu helpon aŭ amikan rondon dum eksterlanda vojaĝo. La unua adresaro estis la Adresaro de E-istoj (v.). Jam en la antaŭmilitaj jaroj kaj precipe post la milito int. E-societoj eldonis la nomaron de sia membraro. UEA jaro post jaro aperigas en sia jarlibro la adresaron de siaj delegitoj, kaj tiu ĉi Jarlibro estas la plej grava inter la nun ekzistantaj. Ankaŭ SAT, TAGE, IKUE kaj aliaj societoj eldonis diversajn jarlibrojn aŭ simplajn adresarojn. Rimarkindaj adresaroj estas ankoraŭ la BES-a Adresaro (v.) kaj la Adresaro de Polaj E-istoj (v.). Estas multaj adresoj troveblaj, ĉefe tiuj de korespondemuloj, en HDE, ,E’ La Praktiko kaj en aliaj gazetoj.