Eneido/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eneido Indekso : Eneido
de Vergilio
Tradukita de Henri Vallienne
Kanto Unua
traduko eldonita en 1906


Antaŭparolo

Kiam, en cirko, ekvilibristo mirigas la ĉeestantojn per siaj forto kaj malrigideco, oni tuj opinias ke tiu ĉi viro, kvankam simila je viroj ceteraj, diferencas tamen de ili per sia fleksebleco, kaj oni estas konvinkita ke, por atingi tiun rezultaton, li, de sia infanaĝo, devis komenci tiujn ekzercojn.
Estas same pri Esperanto.
Dum la maljunaj lingvoj naciaj, rigidaj ĝis en siaj malbonformaĵoj, povas nur provi kelkajn movetojn mallarĝajn, la juna Esperanto kontraŭe kurbiĝas, restariĝas, sin refaldas sur sin mem, sin formetas per saltego kaj fine refalas belmore kun gesto fleksebla. Kontraŭ la malmola materio de Eŭropaj lingvoj, ĝi kontraŭmetas sian molan materion, kapablan modeliĝi al ĉiuj reliefoj, por registri kaj fiksi ĉiujn impresojn.
Tia lingvo estas do bonega tradukilo: ĉar ĝi ne nur ebligas trakonduki la sencon de fremda teksto tra la reto de ĝiaj vortoj kaj frazoj por tien ĝin fiksi, sed ankaŭ ĝi eniras profunden en la intimecon mem de tiu lingvo, kaj rebriligas ĝiajn harmonion, sonoradon, movadon, unuvorte ĝian genion mem. Tial, dank’ al ĝi, ĉiu homo povas koni ne nur la sencon de ĉio, kio estas skribita diverslingve en la tuta mondo, sed ankaŭ, se li estas artisto, poeto, aŭ nur nemetiisto instruita, li povas ĝui tiun delikatan plezuron: legi, sur la teksto mem, lingvon kiun li ne konas.
Tion, kion aliaj verkistoj faris pri la lingvoj greka, angla, rusa, k. t. p. mi provas hodiaŭ pri la latina.
Sed laŭ la vortoj antaŭdiritaj, mi volis kompreneble esti nur la tradukanto de Virgilio kaj ne lia komentariisto : malpli ankoraŭ mi kuraĝis fariĝi lia kunlaboranto, korektante opiniojn kosmogoniajn, religiajn, filozofiajn, pri kiuj oni hodiaŭ scias ke ili estas eraroj, sed kiuj, en la epoko de la poeto romana, estis akceptataj kiel veraĵoj nedisputeblaj. Tio aperigas, en kelkaj lokoj, mallumecon neeviteblan. Leginte frazon regule konstruitan, la leganto miros, ĉar li ne komprenos sufiĉe la sencon kaŝitan sub tiu frazo. La kaŭzo de tiu malfacileco estas jena : la ideo esprimita ŝajnas tiel fremda al niaj nunaj opinioj, ke ni povas ĝin kompreni nur neperfekte. Tiuj kiuj tradukis Virgiliajn versojn proze evitis tiun rifon, doninte en la apuda teksto mem de ilia verko la klarigon necesan. Sed tiu procedo estis al mi neebligita. Ĉar mi tradukis Eneidon laŭverse, por pli bone sentigi ĝian tutan harmonion, la loko mankis por klarigoj, kiuj estis senutilaj por la samtempuloj de Virgilio, sed kiuj estas kontraŭe necesegaj por la nuntempaj homoj. Mi do sendas tiujn kiujn interesas tiuj detaloj al la sciigoj kaj komentarioj skribitaj de scienculoj, kiuj, de kvin jarcentoj, disputadas pri tiuj punktoj mallumaj, kaj malofte, venas al iu konsento.
Nur unu vorton nur pri la versregularo uzita en tiu ĉi traduko.
La heksametro latina uzas tri specojn da piedoj : la spondeo (du silaboj longaj), la troĥeo (unu longa kaj unu mallonga), la daktilo (unu longa kaj du mallongaj).
Ĉar en Esperanto ne estas silaboj longaj kaj mallongaj, oni povas ilin anstataŭigi per silaboj akcentaj aŭ neakcentaj. Sed tiam malfacileco okazas. En latina verso, spondeo kaj daktilo egalvaloras, ĉar unu longa egalas du mallongajn. Sed, ĉar en Esperanto du silaboj akcentaj ne povas apudesti, tial al mi ŝajnas ke la spondeo estas tute neebla : sekve oni devas ĉiam ĝin anstataŭi per daktilo, neniam per troĥeo. Ĉar, kiel oni vidas en la versregularo latina, la troĥeo estas uzebla nur en la fino, sed neniam interne de verso.
Jen estas do la unua regulo kiun mi ĉiam altrudis al mi. Sekve la versoj de tiu ĉi traduko, faritaj je kvin daktiloj kaj unu troĥeo, havas ĉiam dek-sep silabojn.
Nun restas la demando pri la unusilaboj. Ĉu ili estas akcentaj, aŭ ne? Ĉu oni estas prava, akceptinta iujn kiel akcentaj, kaj ceterajn ne? Kaj se tiu propono estas akceptita, ĉu fundamento troviĝas sur kiun oni povas sin apogi por fari tiun elekton? Tiuj demandoj ŝajnas nesolveblaj. Mi do opinias ke la unusilaba akcentiĝo, ne ekzistanta per si mem, naskiĝas laŭ la loko mem okupata de la vorto en la la frazo.
Ĉe la komenco de la verso, la unusilabo estas kredeble akcenta. Post du silaboj neakcentaj, ŝajnas ke estas neeble daŭrigi la legadon kaj ne akcentigi pli aŭ malpli forte la silabon kiu postiras.
Jen estas do la dua regulo kiun mi proponas : la unusilabo mem estas neŭtra. Ĝi estas akcenta nur en la komenco de la verso kaj post du silaboj neakcentaj : sed en ĉiuj ceteraj okazoj ĝi restas neakcenta.
Jen estas la versregulara fundamento de la traduko kiun mi prezentas hodiaŭ al miaj esperantistaj samideanoj.
Kompreneble mi ne estas tiel malhumila ke mi pretendas efektivigi mian programon : mi tro konas de kiaj ecoj mi estas senigita por trafi tian celon.
Sed mi estos tute feliĉa, se mi povos nur esti montrinta, ne tion kion mi faris, sed tion kion mi volis fari; kaj mia ĝojo estos tute pefekta se tiuj kiuj min honoros per la legado de mia verko retrovos eĥon malfortan de tiu Virgilio legita de ili dum ilia juneco. Al Esperanto nur apartenos la gloro de tiu eĥo, kaj nur la tradukinto estos kulpigota, se li malfortigis tiun eĥon, se li ĝin ne resonigis en ĝia tuta amplekso.
Tamen mi opinias ke se mia ekzemplo estos imitata, mi estos farinta, por la estonteco, agon utilan. Ĉar, ju pli la jarcento antaŭeniros, des pli la lernadoj literaturaj estos forlasitaj pro tempmanko, kaj anstataŭitaj de sciencaj lernadoj necesegaj. Iam la tuta havo spirita de viro bonsocieta konsistis el la kono tre plena de literaturaĵoj. Ne estas tiel hodiaŭ : kaj oni facile povas antaŭvidi epokon ne malproksiman en kiu la senco de ĉefverkoj antikvaj estos proksimume tute perdita. Sed mi kredas fervore ke, en tiu momento, Esperanto estos plene akceptita kiel universala lingvo, kaj estos konata de ĉiuj. Tiam la malsatuloj de belaj literaturaĵoj povos facile sin nutri je tiuj verkoj, kiujn la batalado por la vivo ilin malhelpis lerni en la originala teksto.
Jen estas mia celo. Kaj se, kiel mi timas, mi ĝin ne povis trafi, mi lasas mian heredon al aliaj pli inteligentaj kaj pli lertaj : ili do prenu mane la direktilon, kaj plenumu tute tion kion mi nur montris.
Pri mi,

Ĉar mi jam spacon longegan tra kampoj senhalte trairis,
Estas bezone nur kolojn ŝaŭmantajn maljungi ĉevalajn.

Dro VALLIENNE