Eneido/Kanto Unua

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antaŭparolo Indekso : Eneido
de Vergilio
Tradukita de Henri Vallienne
Kanto Dua
traduko eldonita en 1906


Kanto Unua

AIam mi kiu sur fluto kampara malpezajn kantadis
Bversojn, kaj poste, lasinte arbarojn, en verkoj poetaj
Cdonis konsilojn por ke rikoltisto de sia laboro
Dgrandan ricevu kompenson ; hodiaŭ de Marso terurajn

  Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj
kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo,
lando Itala, longtempe tra tero kaj maro vagadis,
dia de volo ; ĉar lin persekutis Junona kolero.
1.005Grandajn batalojn li ankaŭ suferis, dum urbon konstruis
kaj al Latujo alportis diaĵojn ; el kie Latina
raso, kaj Albaj prapatroj kaj altaj de Romo muregoj.

  Kaŭze al mi memorigu, ho Muzo, pro kia ofendo
dia reĝino dolora, al viro, pri lia pieco
1.010tiel laŭdinda, sennombre laborojn kaj ofte danĝerojn
trudis. Ĉu tia kolero en diajn eniĝas animojn ?

  Estis antikva grandurbo de Tiraj fondita migrantoj
kiu, Kartago nomita, Italan kaj Tibran, tra maro
bordon rigardas, batalon amanta fervore, kaj riĉa.
1.015Tiun Junono pli amis ol ĉiujn ceterajn sanktaĵojn ;
– Samo mem estis lasita ; – ĉar tie ŝi siajn armilojn
havis kaj ĉaron. Al ĝi do aldoni deziris diino
regnon tutmondan, al tio penante, se volus Fataloj.
Tamen ŝi aŭdis ke raso naskiĝos el sango Trojana,
1.020kiu de nova Tirurbo altaĵon renversos, kaj plie
naskos popolon batale timindan kaj mondon regontan,
kiu Libujon detruos : ĉar tion decidis la Parkoj.
Tion timante, kaj tro memorante antikvan militon,
kiun, por karaj Arganoj, ĉe Trojo, ŝi Saturnidino
1.025faris, ŝi kaŭzojn kolerajn, kruele dolorajn, ankoraŭ
havas : ĉar staras profunde, en ŝia animo, Parisa
juĝo, kaj malestimata insulte beleco, kaj raso
malamegita, kaj al Ganimedo rabita honoroj.
Ŝi do, pri tio kolera, Trojanojn sur ondoj skuatajn,
1.030kiuj de glavoj Danaaj kaj manoj foriris Aĥilaj,
el malproksima Latujo forpelis : kaj, multon da jaroj,
ilin Fatalo ludema el maro vagigis en maron,
tiel do malfacilega fariĝis la Roma naskiĝo.

  Ili, apenaŭ insulon lasinte Sicilan, per veloj
1.035trafis ĝojantaj maralton, kaj akvon per kupraj ŝipnazoj
fendis, jen kiam Junono , senmortan en brusto kovanta
vundon, ekdiris : "Ĉu lasi projekton mi devas, venkita ?
Ĉu al Trojreĝo aliron Italan mi fermi ne povas ?
Tion ne volas Fataloj. Ĉu ŝipojn Argujajn Palaso
1.040ne ekbruligis, kaj ilin devigis en maron dronegi,
kriman koleron de sola Ajakso Ojlido punante ?
Ŝi mem, Jupitran rapide el nuboj ĵetinte fajreron,
ŝipojn dispelis, per ventoj senĉenaj renversis ondegojn,
lin mortiĝantan, flamegojn blovantan el brusto borita,
1.045kaptis en akva turniĝo, kaj najlis sur akran ŝtonegon.
Kaj mi, potenca reĝino de dioj, Jupitra fratino
kaj eĉ edzino, mi kontraŭ nacio, dum tiom da jaroj,
sola batalas ! Kaj kiu nun nomon amegos Junonan ?
Aŭ sur altaron, preĝante, honoran alportos oferon ? “

1.050 Tiun pensadon en koro flamanta volvante, diino
en Eolujon alkuras, patrujon de ventoj. Ĉi tie
loĝas Aŭsteroj koleraj ; kaj tie, en larĝa kaverno,
reĝo Eolo plorantajn ventegojn kaj sonajn blovegojn
dresas potence, kaj ilin ligitajn en kavon enfermas.
1.055Ili, indigne muĝantaj, montegon bruege tremigas
ĉirkaŭ bariloj. Sur alta ŝtonego ripozas Eolo,
sceptron tenante. Li korojn kvietaj, kolerojn trankvilaj
igas : sen tio, tuj maron, kaj teron, kaj larĝan ĉielon
ventoj forportus rapide, kaj ilin tra spacoj balaus.
1.060Tion timante do, Patro la ĉiopotenca, en nigrajn
ilin enfermis kavernojn, sur ilin montegan masegon
pezan surmetis, kaj donis reganton, kun firma kontrakto,
kiu ordone aŭ premas aŭ ĉenojn kontraŭe ellasas.

  Tiel parolis potenca Junono, petanta dieton :
1.065"Al vi, Eolo, la Patro de dioj kaj Reĝo de homoj
ondojn permesis renversi, kaj fari ventegojn kvietaj.
Malamegita nacio sur maro veturas Tirena,
Al Italujo Iliajn Penatojn portanta venkitajn.
Ventajn ekscitu kolerojn, kaj ŝipojn englutu dronintajn ;
1.070tiujn dispelu Trojanojn, kaj ilin disĵetu tra maro.
Apud mi estas du sepoj da nimfoj, je korpo belegaj :
Deiopeon, pro skulptaj formaĵoj pli belan ol ĉiuj,
mi al vi ligos per certa edziĝo, kaj donos proprece,
por ke ŝi, tiu de servo premio, dum jaroj sennombraj,
1.075 kun vi kuniĝu, kaj faru vin patro de bela idaro."
  
  Tiam Eolo respondis. « Vi sola, reĝino, pripensi
povas laboron ; mi devas nur vian ordonon obei.
Vi al mi tiun potencon, kaj sceptron, kaj amon Jupitran
donis ; dank’al vi, al diaj festenoj kuŝiĝi mi povas,
1.080plie komandi ventegojn, kaj nubojn potence."

  Tion dirinte, per rando de lanco li montan kavernon
frapas al flanko ; kaj ventoj, tuj kiam li pordon malfermas,
kiel amaso densega, rapidas, kaj teron balaas.
Maron turnakvoj renversas ĝis ĝiaj plej kavaj profundoj.
1.085Eŭro, kaj Noto, kaj fine Afriko, la patro ventega,
Kune alflugas, kaj bordojn skuadas per ondoj larĝegaj.
Bruas samtempe sibladoj ŝnuregaj kaj viraj kriegoj.
Antaŭ okuloj Trojanaj, ĉielon kaj lumon subite
Nuboj ekkaŝas, kaj nokton nigregan, disverŝas sur maron.
1.090Tondras polusoj, kaj brilas aero je fulmoj multegaj.
Ĉio al viroj vidaĵon prezentas minace mortigan.

  Kuras subite tra membrojn Eneajn glacia teruro.
Li do, ĝemante, kaj manojn al astroj levante tremantajn,
tiujn ekdiras parolojn. "Trifoje, kvarfoje feliĉaj,
1.095tiuj ve ! kiuj, ĉe altaj de Trojo muregoj, pereis
antaŭ gepatraj okuloj. Tidido, vi, la plej kuraĝa
el la Danaoj, ho ! kial vi ne min mortigis per via
mano, ĉe kampoj Iliaj animon verŝinte kun sango ?
Tie Hektoron kruelan kaj grandan Sarpedon traboris
1.100sagoj Aĥilaj ; kaj tie Simoo, sub ondoj kaŝantaj,
multon da viraj kirasoj, kaj ŝildoj, kaj korpoj ruladas."

  Tiel parolis li, dum Akvilona ventego siblante
velon kontraŭen ekfrapas, kaj akvon sublevas al astroj.
Estas rompataj remiloj ; rondiras velŝipo, kaj ondoj
1.105flanken ĝin premas de kruta monteto amase fluida.
Tiuj ĉi supre al ondoj pendiĝas ; al tiuj marfundo,
inter kavaĵaj turnakvoj, aperas ; kaj sablo bolegas.
Noto fortiras tri ŝipojn kaj rulas sur rifojn kaŝitajn,
kiujn, en mezo de ondoj, Italoj alnomas : altaroj ;
1.110- maron ĉar dorso larĝega eliras ; - el alte, tri ŝipojn
Eŭro alpuŝas al Sirtoj ŝtonegaj, - malĝoja vidaĵo ! -
Ilin disrompas sur rifojn kaj volvas sub sablan amason.
Tiun sur kiu veturis Licanoj kaj brava Oronto,
antaŭ okuloj Eneaj, grandega turnakvo, el supre
1.115flanken ekfrapas, ŝipestron ŝancelas, kaj lin elfalintan
rulas, je kapo antaŭa : trifoje sur si mem turniĝas
ŝipo, kaj dronas, de akva turniĝo rapide manĝita.
Estas vidataj, en profundegaĵo, maloftaj naĝantoj,
viraj armiloj, kaj traboj, kaj Trojaj riĉaĵoj, tra maro.
1.120Ilionean jam ŝipon fortikan, kaj tiun de Abo,
tiun de forta Akato, kaj de la maljuna Aleto,
venkis ondegoj : je flanko, tra traboj ŝiritaj, mortigan
ĉiuj englutas turnakvon, fendiĝas kaj dronas rapide.

  Tamen, aŭdante siblantan bruegon de maro kolera,
1.125sentis Neptuno ke elĉenigita ventego skuadis
maron ĝis ĝia profunda sidejo : en koro tuŝita
grave, li kapon kvietan el ondo eligas, rigardas,
kaj dispelitan tra maro ŝiparon ekvidas Enean,
poste Trojanojn prematajn de ondoj kaj falo ĉiela.
1.130Frato Junonan koleron kaj ruzon rekonas facile,
Eŭron alvokas, kaj ankaŭ Zefiron, kaj tiel parolas :
"Ĉu do de via deveno sufiĉan vi havas konfidon ?
Ĉu vi kuraĝas ĉielon kaj teron, sen mia volado,
ventoj, kunmiksi, kaj tiujn grandegajn sublevi amasojn ?
1.135Vin do mi ... Sed kvietigi kolerajn nun urĝas ondegojn.
Se vi ankoraŭ petolos, pli grave mi certe vin punos.
Iru eksteren rapide, kaj diru al via reganto :
ne al li regnon de maro kaj grandan tridenton donacis
Sorto, sed al mi. Li regas sur tiujn multpezajn ŝtonegojn,
1.140vian loĝejon, ho Eŭro : en tiu ĉi domo , Eolo
sin do enfermu, kaj ventojn regadu, en kavo fermita."

  Tiel li diris : kaj ondojn ŝvelintajn tuj li kvietigas,
nubojn dispelas densegajn, kaj sunon alvokas ĝojigan.
Kune penadon kunigas Kimoto kaj Trito, kaj ŝipojn,
1.145akraj de rifoj, disigas : li mem per tridento sublevas
ilin, kaj Sirtojn malfermas vastegajn, dum maro platiĝas :
fine sur radoj malpezaj li supron tuŝetas fluidan.
Same, en granda nacio, tuj kiam ribelo krevegas,
kiam popola amaso malnobla, freneze flamanta,
1.150ŝtonojn kaj fajrojn elĵetas, (ĉar donas kolero armilojn ;)
tiam se viro tre grava pro sia pieco kaj indoj,
montras okaze sin, ĉiuj silentas, atentan orelon
levas : li regas parole, animojn dolĉigas kaj korojn.
Tiel do, ĉiu ondega foriĝis bruego, tuj kiam
1.155maron rigardis la Patro : nun li sub ĉielo veturas,
gvidas ĉevalojn sen brido, kaj flugas sur akvo trankvila.

  Sed Eneanoj lacegaj al lando proksima rapide
penas alnaĝi, kaj bordon Libujan surrampas, savitaj.
Tie, en rodo profunda, ĵus kuŝas insulo, kaj ĝiaj
1.160flankoj kurbetaj fariĝas haveno, kaj rompas ondegojn,
kiuj de alte alkuras, du fluojn igante kontraŭajn.
Staras ĉi tie kaj tie grandegaj ŝtonegoj ; duopaj
rifoj ĉielon minacas, kaj, tiu sub larĝa rifuĝo,
ondoj silentas ŝirmataj : pli supre, arbaro altiĝas
1.165amfiteatre, kaj kovras havenon per ombro terura.
Inter pendantaj ŝtonegoj, ĉe flanko kontraŭa, kaverno
fonton enhavas puregan, kaj seĝojn en ŝtonaj kavaĵoj :
estas sidejo de Nimfoj. Kaj tie neniel bezonas
ŝipoj lacegaj ligilojn, nek kurban de ankro dentegon.
1.170Rekolektinte sep ŝipojn nur, inter la tuta ŝiparo,
tien aliras Eneo : de amo fervora al tero
ekinstigitaj, marbordon savantan okupas Trojanoj,
poste tuj membrojn, de ondo malsekajn, sur sablon etendas.
Tamen silikon frapinte, fajreron ŝprucigas Akato,
1.175fajron ricevas sur muskon, kaj sekajn ĉirkaŭe foliojn
metas, dum flamo el ligno nutranta rapide eliĝas.
Tiam Cereson, de akvo putrantan, kaj ilojn Ceresajn
kaptas Trojanoj malsataj, kaj grenon trovitan en ŝipoj
flame sekigi komencas, kaj poste per ŝtono dispremas.

1.180 Tamen Eneo ŝtonegon surrampas kaj vidon direktas
tre malproksimen sur maron, serĉante ĉu tien li vidus
eble Anteon, de ventoj ĵetitan, remŝipojn Frigujajn,
eble Kapinon, aŭ eble armilojn de ŝipoj Kaicaj.
Estas vidata ŝiparo nenie. Sur bordo tri cervojn
1.185tiam li vidas vagantajn : kaj tuta anaro, malantaŭ
ili, sekvadas, dum granda cervaro tra valo sin paŝtas.
Haltas Eneo kaj prenas pafarkon kaj sagojn rapidajn,
kiujn kunportis Akato fidela ; kaj ĉefojn unue
li ekmortigas, en kapon altkreskan, ĉe kornoj branĉformaj,
1.190ilin frapante ; kaj poste ceterajn, kaj tutan cervaron
li persekutas per sagoj, tra ombro de arboj branĉhavaj.
Fine li ĉesas nur, kiam, venkinte, sep korpojn plej grandajn
teren li ĵetis : ĉar nombro egalas al tiu de ŝipoj.
Tiam havenon li trafas por inter amikoj dividi
1.195lian ĉasaĵon, kaj vinon ; – ĉar je ĝi bonkora Acesto
iam, ĉe bordoj Sicilaj, ŝiparon plenigis irontan. –
Poste, per tiuj paroloj, li korojn konsolas ĉagrenajn :
"Karaj kunuloj, memoru : ni ĉiuj pli grandajn danĝerojn
iam suferis : sed tiujn ĉi finos ankoraŭ diaĵo.
1.200Sicilan koleron, kaj ĝiajn ŝtonegojn profunde bruantajn
iam proksime vi vidis : vi ankaŭ Ciklopan kavernon
estas konintaj. Nu ! korojn relevu kaj pelu malĝojan
timon ; ĉar eble pri tiu memoro vi estos feliĉaj.
Ni, tra diversaj laboroj, tra ankaŭ malhelpoj sennombraj,
1.205trafas Latujon, sed tie ripozon rezervas Fataloj ;
tie Fataloj Trojanan permesos renaski potencon.
Do, pacience ; kaj tagojn feliĉajn atendu kuraĝe."
 
  Tiel li diris : dum lia vizaĝo esperon ŝajnigas,
koron malĝojan disŝiras kaj premas kruela ĉagreno.
1.210Ili ĉasaĵan akiron preparas por manĝo estonta,
haŭton de ripoj disigas, kaj tubon malkovras intestan.
Tranĉas unuaj viandon tremantan, ĝin poste trapikas ;
vazojn sur bordon surmetas aliaj, kaj zorgas pri fajro.
Tiam do fortojn per manĝo bonigas Trojanoj, glutante
1.215vinon maljunan kaj grasan ĉasaĵon, sur herbo kuŝantaj.
Kiam malsaton ĉesigis manĝaĵo, formetas Trojanoj
tablojn, kaj longe parole perditajn memoras amikojn.
Korojn espero kaj timo ŝancelas : ĉu ili ankoraŭ
vivas ? ĉu male alvokon ne povas aŭskulti malvivaj ?
1.220Pia Eneo precipe pri sorto de forta Oronto
ĝemas ; kaj tial Amikon, kruelan de Liko fatalon,
grandan Kloanton kaj Gion kuraĝan fundkore li ploras.

  Kiam do finis Trojanoj, Jupitro, de alta ĉielo,
maron kun ŝipoj, kaj landojn kuŝantajn, kaj bordojn, kaj fine
1.225grandajn rigardis popolojn : li tiam sur supra Olimpo
haltis, kaj tie al regno Libuja direktis okulojn.
Siajn pensadojn dum li en animo potence ruladas,
tute malĝoja, kun larmoj en siaj beletaj okuloj,
tiel parolis Venuso : "Ho Estro, vi kiu aferojn
1.230diajn kaj homajn eterne regadas, kaj tondre timigas,
kia kulpego farita do estas de mia Eneo,
kiu Trojanojn, post tiom da gravaj suferoj, malhelpas,
pro Italujo, kaj fermas por ili la mondon ceteran ?
Tamen el ili, post multe da jaroj pasontaj, Romanoj
1.235devos naskiĝi, el sango Trojana iĝinta pli juna,
kiuj al maroj, kaj landoj tutmondaj potence komandos.
Tion vi, Patro, promesis : nun kio do ŝanĝis projekton ?
Tial, pri Trojo falinta kaj ĝia ruino plorinda,
mi min konsolis ; ĉar kontraŭ estinto mi metis estonton.
1.240Sama Fatalo Eneon, post tiom da malprosperegoj,
nun persekutas. Ĉu baldaŭ, ho reĝo, finiĝos laboro ?
Sed Antenoro, el manoj savita Aĥajaj, sukcesis.
Li Illirujan landlimon, sen ia danĝero, kaj regnon
povis penetri Liburnan profunde, kaj fonton Timavan
1.245ankaŭ transiri ; – ĉi tiu, per naŭ enfluoj, kun granda
bruo, el monto eliras, kaj ĝeme tra kampoj verŝiĝas. –
Tiam li urbon Patavan konstruis, nacion Trojanan
tien loĝigis, kaj, genton nominte, Trojanajn armilojn
pendis : nun li mem ripozas trankvile en paco kvieta.
1.250Tamen ni, via idaro, al kiu vi domon ĉielan
iam promesis, ni perdas ŝiparon ; kolero de unu
ĉiam nin premas, kaj el Italuja elĵetas patrujo.
Tiel nin piajn ĉu vi rekompencas ? ĉu metas en regnon ?"
  
  Patro de dioj kaj homoj ridetis, per tiu vizaĝo
1.255kiu ĉielon kaj grandajn ventegojn tuj igas kvietaj.
Frunton filinan li kise tuŝetis, kaj tiel parolis :
"Timon forpelu, Citera : pri via naskito, Fataloj
estas senmovaj. Vi urbon kaj murojn de la promesita
vidos Lavino : ĝis astroj ĉielaj vi povos altigi
1.260vian Eneon grandkoran : neniel mi ŝanĝis projekton.
Tion mi ankaŭ konfesos, – ĉar tiu vin zorgo okupas, –
kaj eĉ fatalajn malkovros sekretojn pri longa estonto.
Grandan batalon li en Italujo farinta, kruelajn
gentojn rompegos, kaj murojn kaj leĝojn li donos al viroj.
1.265Post tri someroj, dum kiuj li regos en lando Latuja,
kiam tri vintroj forpasos post lasta malvenko Rutula,
tiam Askano, – al kiu alnomo Iulo donata
estas, ĉar Ilo li estis dum staris Ilia potenco, –
dum amasigos monatoj fluantaj tridekon da jaroj,
1.270regnon daŭrigos, kaj poste, el urbo Lavina portinte
tronon ĝis Albo la Longa, li tiun fortege konstruos.
Tie, tricenton da jaroj, potence Hektora idaro
regos, ĝis kiam reĝina pastrino, de Marso amita,
nome Ilio, du Marsajn naskitojn per nasko eligos.
1.275Poste, fiera pri felo brunruĝa de tiu lupino
kiu lin nutris, Romulo popolon potencos, kaj Marsan
muron konstruos, de nomo mem propra nominte Romanojn.
Povon ilian nek tempe nek space mi volas limigi.
Regnon senfinan al ili mi donos. Kruela Junono,
1.280kiu nun maron, ĉielon kaj teron pro timoj lacigas,
aŭdos kaj sekvos pli bonajn konsilojn, kaj nun ni protektos
estrojn de mondo, potencajn Romanojn, per togo vestitajn.
Tiel mi volas. Post multa daŭrigo de jaraj kvinopoj,
iu, naskita el sango potenca de Asaracidoj,
1.285venkos Mikenon kaj Ftion, kaj Argon regados venkitan.
Estas naskota Cezaro, Trojana de glora deveno ;
ĝis Oceano kaj astroj li regnon kaj famon etendos.
Nomo Julio elvenos el tiu de granda Iulo.
Iam ĉielen lin, de Orienta akiro ŝarĝitan,
1.290vi mem trankvile ricevos : kaj homaj lin preĝoj alvokos.
Tiam jarcentoj kruelaj finiĝos, finiĝos bataloj.
Fido antikva, kaj Vesto, kaj Remo kun frato Kvirino,
leĝojn alportos, dum feraj katenoj kaj fortaj ligiloj
pordon Bellonan fermados : interne malpia Furoro
1.295sidos sur feraj armiloj kruelaj : cent kupraj katenoj
ligos ŝin dorse, kaj buŝo sangruĝa freneze kriegos."

  Tiel li diris : kaj filon Maian li sendas el supre,
por ke, en lando kaj inter Kartagaj novmuroj, gastamon
koran ricevu Trojanoj : ĉar Dido ne konas Fatalon ;
1.300urbon ŝi eble ekfermus. Li flugas tra vasta aero,
dank'al flugiloj, kaj bordon Libujan rapide aliras.
Jam li ordonon plenumis ; humoron sovaĝan forlasas
Penoj : ĉar tion deziras diaĵo : reĝino unua
sentas pri ili trankvilan animon kaj pensojn amikajn.

1.305 Tamen la pia Eneo, multege dum nokto pensinte,
kiam la lumo viviga montriĝis, eksteren aliras.
Lokojn li novajn esploras : ĉar kien li puŝis ventego ?
Kiaj loĝantoj ? ĉu viroj ? ĉu bestoj ? ĵus lando dezerta
ŝajnas. Li vidi deziras, por siajn sciigi amikojn.
1.310En interniĝon arbaran li kaŝas ŝiparon, sub rifo
kava ; kaj arboj ĝin kovras ĉirkaŭe per ombro terura.
Poste li antaŭeniras, de sola Akato sekvata,
mane portanta du sagojn, de fero larĝega armitajn.
Kontraŭ li, lia patrino sin montras, en mezo de arboj,
1.315veston, vizaĝon, armilon havante de Sparta knabino,
al Harpalico Tracuja simila, ŝi kiam lacigas
kure ĉevalojn, kaj Eŭron flugantan antaŭen rapidas.
Siaj al ŝultroj kutiman pafarkon belmove pendigis
la ĉasistino, lasante tra ventoj flugeti hararon :
1.320nudan genuon vidigis la vesto, per ligo levita.
"Haltu, junuloj,ŝi diris unue ; ĉu vi do ne vidis
iun fratinon okaze en tiu ĉi loko vagantan ?
Ŝi, per sagujo kaj felo makula de linko zonita,
eble de apro ŝaŭmanta kun krioj alsekvas kuradon."

1.325Tiel parolis Venuso ; kaj filo Venusa respondis :
"iun el viaj fratinoj mi aŭdis kaj vidis nenie,
Ho virgulino ; vin kiel mi nomos ? Ĉar via vizaĝo
homa ne ŝajnas, nek voĉa sonado. Vi certe diino
estas, ĉu Feba fratino, ĉu Nimfa de sango naskita.
1.330Estu favora, vi, kiu ajn estas, kaj helpu laboron.
Diru sub kiun ĉielon, en kiun nin landon ventego
puŝis : nek virojn, nek lokojn konantaj, ni ĉie eraras,
tien per ventoj kaj vastaj ondegoj mizere ĵetitaj.
Antaŭ altaroj, ni multajn, je danko, buĉados oferojn."

1.335Tiam Venuso : "Je tiu honoro mi ne estas inda.
Ĉiam kutimas Tiranaj knabinoj kunporti sagujon,
ĉirkaŭ piedoj kaj kruroj purpuran zoninte boteton.
Regnon vi vidas Penujan, Tiranojn kaj Agenorurbon :
estas sed lando Libuja, ĉe gento batale kruela.
1.340Regnon potencas nun Dido. Ŝi patran Tirurbon forkuris,
fraton lasinte. Pri ŝiaj suferoj malluma kaj longa
estus rakonto : nur ĉefajn mi volas tuŝeti fariĝojn.
Edziniĝinta ŝi estis Sikeon, plej riĉan el ĉiuj
Fenicianoj ; kaj ŝi, malfeliĉa, lin amis fervore.
1.345Virgan, de patro donitan, unuaj promesoj ŝin al li
ligis. Sed estis Tirurbo al frato jam apartenanta
Pigmaliono, pli krime kruela ol ĉiuj aliaj.
Kontraŭ ŝi baldaŭ naskiĝis malamo : kaj tiu malpia,
antaŭ altaro, Sikeon, pro blinda amego de oro,
1.350buĉas sekrete per glavo, zorgante neniel pli granda
amo de sia fratino. Longtempe li, krimon kaŝanta,
ruzojn elpensis kaj trompis vidvinon per vana espero.
Tamen, en ŝia dormado, de edzo ne entombigita
ombro aperis, kun pala vizaĝo, – vidaĵo terura ! –
1.355sangan altaron, kaj bruston per fero boritan li montris
nude ; kaj krimon li tute rakontis, en domo faritan.
Tiam li provi forkuron admonas, kaj lasi patrujon.
Ŝian por helpi vojaĝon, antikvan en tero kaŝatan
al ŝi li montras trezoron, arĝentan kaj oran amason,
1.360nun nekonatan. Forkuron preparas kun siaj kunuloj
Dido tremanta. Sed multaj kruelan malamas tiranon :
ili timantaj alkuras, velŝipojn okaze armitajn
kaptas, je oro plenigas, kaj Pigmalionajn riĉaĵojn
portas sur maron : por tion plenumi nur ĉefis virino.
1.365Ili alvenas al loko ĉi, kie vi vidos muregojn
grandajn, kaj, supre starantan, altaĵon de nova Kartago.
Poste ŝi tiom da tero aĉetis, – pri tio, ŝi nomis
Birso ĝin, – kiom ŝi povus per ledo ĉirkaŭi bovvira.
"Tamen, vi, kiaj vi estas ? El kiuj elvenas vi bordoj ?
1.370Kien vi iras ? Mi petas." Al tiu demando respondis
ĝeme Eneo ; kaj voĉo profunde el brusto eliris :

  "Se, de deveno, mi devus, diino, pri ĉio paroli,
se vi dezirus de mia laboro aŭskulti rakonton,
tagon antaŭe kaj pordon Olimpan ekfermus Vespero.
1.375Nin, el antikva Trojurbo, portitajn tra maroj diversaj
ĵetis hazarde sur bordon Libujan terura ventego.
– Nomo Trojurba ĉu venis okaze al viaj oreloj ? –
Pia Eneo mi estas, ĝis astroj famege konata.
Miajn Penatojn mi, de malamikoj rabitajn, en ŝipoj
1.380portas ; Italan pratrujon mi celas, kaj rason Jupitran.
Dudek velŝipojn arminte, mi dian obeis ordonon ;
vojon ĉar montris diina patrino, sur maro Friguja.
Ve ! sep apenaŭ indulgis nun Eŭro, kaj ondo kolera.
Mi nekonata, mizera, Libujan trairas dezerton ;
1.385ĉar min Eŭropo, Azio forpelas." Sed tiam Venuso,
plie ne aŭdi povanta, rakonton en mezo haltigis :

"Kiu ajn estas vi, kredu min : vin per okuloj malamaj
dioj ne vidas ; ĉar urbon Tiranan vi trafis, savita.
Vojojn nur sekvu, kaj domon reĝinan aliru trankvile.
1.390Poste vi trovos kunulojn kaj ŝipojn, en loko ŝirmata,
baldaŭ : mi tion certigas : ĉar estas venkita ventego ;
certa se estas divena scienco, de patro lernita.
Vidu dekduon da cignoj ĝojantaj, amase flugantaj.
Birdo Jupitra, el alta ĉielo falinta, tra vasta
1.395ilin forpelis aero : nun, longa laŭ vico, ĉi tiuj
ŝajnas, ĉu teron aliri, ĉu lokon serĉadi favoran.
Kiel sin ili kolektas, flugilojn ludante agitas,
kaŝas je aro nubetojn, kaj kantojn sendadas ĝis astroj,
Tiel do via ŝiparo kaj viaj kunuloj, ĉu staras
1.400jam en haveno, ĉu, plena je velo, en rodon eniras.
Vi do, rapidu ; kaj kien vin vojo kondukos ekiru."

Diris ŝi, poste foriris, dum kolo rozeta brilegis ;
dum ambrozian kaj dian odoron elspiris hararo.
Vesto ĝis ŝiaj glitetis piedoj : ŝi, dank'al irado
1.405vere aperis diino. Li tiam patrinon rekonas,
dum ŝi forkuras : je tiuj paroloj li ŝin persekutas :
"kial, patrino kruela, min, filon, per vanaj ŝajnigoj,
tiel vi ofte trompadas ? Ĉu manon kunigi kun mano
estis neeble ? Ĉu verajn aŭskulti kaj diri parolojn ?"
1.410Tiun riproĉon farinte, muregon rapide li celas.
Tamen Venuso iranton envolvas en nubo malluma :
poste nebulan vualon ĉirkaŭe dikigas diino,
por ke neniu lin povu rigardi, lin tuŝi, nenian
kaŭzi prokraston, kaj de aliranto ekpeti klarigon.
1.415Tiam ŝi Pafon, tra spaco reiras ; kaj sian loĝejon
tute ĝojanta revidas, kaj templon : ĉar Saba aromo
sur cent altaroj bruladas, dum freŝaj parfumas girlandoj.

Tien do, kien lin vojo kondukas, aliras Eneo.
Kontraŭ Kartago starantan jam krutan li monton surrampis :
1.420ĝi fortikaĵon kaj muron superas de alta supraĵo.
Kie dometoj kuŝadis, nun staras belegaj palacoj.
Tion admiras Eneo, kaj pordon, kaj stratan pavimon.
Kore kaj brue laboras Tiranoj : dum unuj longigas
murojn, altaĵon konstruas, kaj ŝtonojn sublevas per mano ;
1.425lokon por domo okupas aliaj, sulketon ĉirkaŭe
faras, kaj gravan senaton, juĝistojn, urbestrojn elektas.
Fosas ĉi tiuj havenon, dum tiuj teatran fondaĵon
zorge preparadas profunde, kaj grandajn kolonojn en masoj
tranĉas ŝtonegaj, belegan ornamon por scenoj estontaj.
1.430Same abeloj, dum nova somero, tra kampoj florantaj,
faras sub suno laboron : idaron unuaj edukas
junan, nacian esperon ; puregan mielon densigas
zorge aliaj, kaj ĉelojn plenigas je dolĉa likvoro.
Tiuj kunulojn de ŝarĝo senigas, kaj aron farinte,
1.435tiuj, el domo abela, frelonan forpelas amason.
Ĉiuj klopodas, kaj jam timiana parfumas mielo.
"Kiom feliĉaj, ĉi tiuj ! Jam muroj iliaj stariĝas !"
diris Eneneo ; kaj tiam li urbajn rigardas tegmentojn,
poste, de nubo kaŝata, - mirinda rakonto ! – aliras
1.440mezen de urbo ; kaj, inter pasantoj, neniu lin vidas.

  Sankta arbaro troviĝis en mezo de urbo, agrable
ombra : de ondoj kaj ventoj al tiu ĉi loko ĵetitaj,
Penoj kaposton de bela ĉevalo el tero eltiris.
Tio, embleme montrita de sankta Junono, signifis :
1.445forta batale fariĝos popolo, kaj granda riĉece.
Tie, por Tira Junono, grandegan preĝejon konstruis
Dido : ĝin riĉaj plenigas donacoj kaj Eco diina.
Estas el bronzo la sojlo, al kiu ŝtuparo kondukas :
rulas sur traboj de bronzo pordhokoj de bronzaj pordegoj.
1.450Tiam unue de tiu arbaro mirinda vidaĵo
timon forpelis : unue Eneo kuraĝis esperi
savon, kaj fine al ĝoja estonto pli bone konfidi.
Ĉar dum de tiu preĝejo belaĵojn li zorge rigardas,
dum li reĝinon atendas, kaj urbajn admiras riĉaĵojn,
1.455kaj laboristan lertecon kaj ankaŭ belecon laboran,
tiam li vidas Trojanajn batalojn, laŭ vico pentritajn,
tiujn militojn pri kiuj la famo tutmonde konigis,
reĝon Priamon, Atridon, Aĥilon pri ambaŭ kruelan.
Tie li haltas, ploranta, kaj : "kiu nun loko, li diris,
1.460kiu nun lando je niaj agadoj ne estas jam plena ?
Vidu Priamon, Akato, ĉi tie li trovis justecon.
Estas suferoj plorataj, kaj korojn kortuŝas doloroj.
Timon forpelu ; ĉar tiu ĉi famo fariĝos savado."
Tiel li diras, kaj nutras animon je vana pentraĵo,
1.465multe ĝemante, dum larmoj sennombraj fluadas sur vangojn.
Ĉar, en bataloj ja ĉirkaŭ Pergamo faritaj, li vidas
Grekojn venkitajn, dum ilin Trojanaj premegas junuloj,
poste Friganojn, dum ilin sur ĉaro mortigas Aĥilo.
Rezan tendaron, kun blankaj vualoj, proksime Eneo
1.470tiam rekonas, plorante ; li vidas Tididon kruelan
kiu ĝin rabas, en dormo unua, per sanga buĉado,
poste vivegajn ĉevalojn kondukas al tendoj, Trojanajn
antaŭ ol ili gustumos paŝtaĵojn kaj trinkos en Ksanto.
Flanke, Troilo forkuras, lasinte armilojn, plorinda
1.475knabo : li kontraŭ Aĥilo batalon ne faris egalan.
For veturilo malplena pendantan lin trenas ĉevaloj,
bridon ankoraŭ tenantan : treniĝas hararo kaj kolo
tere ; kaj lanca pikilo sulketon sur sablo desegnas.
Poste, al templo de tiu maljusta Palaso, Iliaj
1.480iras virinoj, kun haroj malpuraj ; kaj portas vualon
la preĝantinoj malĝojaj, kaj bruston per mano frapadas.
Havas kontraŭa diino okulojn al tero fiksitajn.
Ĉirkaŭ la Troja murego trifoje Aĥilo Hektoron
trenas, kaj korpon senvivan por oro li vendas al patro.
1.485Tamen Eneo profunde eltiras el brusto ĝemadon,
kiam li ĉaron, armilojn kaj korpon de sia amiko
vidas, kaj fine Priamon du manojn senarme levantan.
Li sin mem ankaŭ rekonas en mezo de reĝoj Aĥajaj,
kaj Orientajn armilojn, kaj sagojn de nigra Memnono.
1.490Amazonian anaron, kun ŝildoj lunformaj, kondukas
Pentesileo kolera, multegajn ĉefanta virinojn.
Zonon de oro liginte sub mamo sen vesto, militas
la soldatino ; kaj virojn batali kuraĝas knabino.

  Dum Dardanida Eneo pentraĵojn rigardas belegajn,
1.495dum li admiras, senmova starante en miro sincera,
Dido, majesta kaj bela virino, al templo aliras.
Multa anaro junula ŝin sekvas, farante kortegon.
Kiel, al bordo Eŭrota aŭ alta montaro de Cinto,
ĥorojn dancantajn Diano kondukas, dum mil Oreadoj
1.500tie kaj tie ŝin sekvas amase : sur ŝultroj sagujon
portas diino, kaj nimfojn je kapo superas ludantajn :
koron Latonan sekrete batigas intima ĝojeco.
Tiel do Dido aperas, kaj inter anaro aliras,
rapidiganta plezure laboron kaj regnon estontan.
1.505Ŝi, sur la sojlo diina, en mezo de templa arkaĵo,
inter gardistoj, sur tronon altegan sidiĝas majeste.
Juĝojn kaj leĝojn ŝi donis al viroj, laborojn farotajn
ĝustaj en partoj disdonis, aŭ ilin egale lotumis ;
kiam subite Eneo, tra multa anaro, alpaŝi
1.510vidas Anteon, Sergeston, kaj fortan Kloanton, kaj poste
ĉiujn aliajn Trojanojn mem, kiujn ventego kaj ondoj
iam forpelis kaj puŝis al bordoj neniel proksimaj.
Miras Eneo kaj staras senmova ; samtempe Akaton
ĝojo kaj timo tremigas : li manojn iliajn ekpremi
1.515forte deziras ; sed tiu fariĝo timigas animojn.
Ambaŭ ŝajnigas, kaj, densa en nubo kaŝataj, rigardas.
Kio okazis kunulojn ? Al kiu marbordo alnaĝis
ŝipoj ? Ĉu estas senditoj ? Jes. Ilin, por helpon petegi,
sendis ŝiparo ; kaj templon kun krioj aliras Trojanoj.

1.520Ili eniras : kaj Dido laŭtan permesas parolon.
Tiam do Ilioneo plej aĝa trankvile komencas :
"Granda reĝino, al kiu Jupitro permesis konstrui
novan Tirurbon, kaj juste sovaĝajn potenci popolojn,
vin ni, Trojanoj mizeraj, per ventoj skuitaj tra maroj,
1.525petas ; el ŝipoj manĝeman kaj kriman forigu bruladon ;
pian popolon indulgu : unue nin konu pli bone.
Tien ni venis, nek por ruinigi Libujajn Penatojn,
nek por akiron rabitan de lando forporti sur ŝipoj.
Ne : fiereco ne taŭgas venkitojn, ne estas en koroj.
1.530Loko ekzistas, de Grekoj nomata nun lando Hespera,
regno antikva, potenca batale kaj fruktoportega,
iam loĝita de viroj Enotraj. Nun famo ilian
nomas idaron : Italoj, el nomo de ĉefo nacia.
Tien ni iris,
1.535kiam subite Orio nubega sublevas akvaron,
vokas Aŭsteron koleran, al rifoj kaŝitaj alpuŝas
ŝipojn, tra ondoj, tra akraj ŝtonegoj nin persekutanta.
Iuj ĝis bordoj Libujaj alnaĝis : ve ! estis malmultaj !
Virojn ni trovis ; sed kiajn ? Sed kia patrujo permesis
1.540tian kutimon sovaĝan : gastamon de ripo rifuzi.
Ili batale minacas, kaj teren nin iri malhelpas.
Certe homaron kaj virajn armilojn vi povas ne timi,
sed ne diaron ; ĉar dioj memoras malbonon kaj bonon.
Reĝo Eneo potencis nin : certe neniu pli justa
1.545estis kaj pia, pli granda saĝece, pli forta milite.
Tiun se viron Fatalo konservis, kaj se li ĉielan
spiras aeron, en ombro mortiga se li ja ne kuŝas,
vi, pri servado farita, ne pentos ; mi al vi certigas.
Estas en lando Sicila kamparoj kaj urboj ; ni ilin
1.550havas ankoraŭ, kaj faman Aceston el sango Trojana.
Ŝipojn, de vento rompitajn, al bordo altiri permesu,
kaj en arbaro trabaĵojn ektranĉi kaj fari remilojn.
Se Italujon, kunulojn kaj reĝon trovinte, ni povas
celi, ĝin tiam kaj ankaŭ Latujon feliĉaj ni trafos ;
1.555sed, ve ! se savo ne ebla fariĝas, se maro Libuja,
patro Trojana, vin glutis, se ĉiun esperon Iulo
perdis, la bordon Sicilan, el kie ni ĉiuj devenas,
landon gastaman kaj reĝon Aceston aliri ni povu."
Ilioneo silentis ; samtempe murmuris aprobe
1.560 idoj Dardanaj.

 Tiam vizaĝon mallevas kaj tiel mallonge parolas
Dido : "Trojanoj, el koroj eligu ĉagrenon, kaj timon
skuu. Neceso maldolĉa kaj regna komenco min tiel
fari devigas ; kaj zorge landlimon mi devas protekti.
1.565 Kiu Enean nacion, kaj kiu de Trojo ne konis
viran kuraĝon, militon gloregan kaj sangan bruladon ?
Koron kruelan, animon malspritan, ni Penoj ne havas,
kaj malproksime de urbo ĉevalojn ne jungas sundio.
Ĉu Hesperujon vi grandan kaj kampon deziras Saturnan ?
1.570 ĉu regionon Eriksan aŭ regnon Acestan vi celas ?
Tie helpadon vi trovos, kaj al vi mi donos rimedon.
Aŭ ĉu, en tiu ĉi regno, vi kun mi restadi preferas ?
Urbo ĉi, kiun mi fondas, fariĝos la via : retiru
ŝipojn : Trojanoj, Tiranoj, al miaj okuloj egalas.
1.575 Estus feliĉe se, sama per Noto puŝita, Eneo
reĝo mem tien enirus ! Por bordon esplori mi sendos
virojn fidindajn; kaj randon viziti de lando Libuja.
Eble en urbon, aŭ eble arbaron, li vagas, ĵetita."

  Kiam ĉi tiuj paroloj animojn ekfaris kvietaj,
1.580 forta Akato kaj patro Eneo, el nubo deziris
forte eliri. Unue Eneon demandas Akato :
"Filo diina, nun kiun projekton vi volas plenumi ?
Ĉio tre bone fariĝas : kunuloj kaj ŝipoj savitaj
estas, krom unu ; ĉar tiun en ondon ni vidis dronantan ;
1.585 ĉiu fariĝo al vortoj patrinaj ĵus bone respondas."
Tion apenaŭ li diris, tuj kiam subite ŝiriĝas
nubo ĉirkaŭa, kaj ĝi en vaporan solviĝas aeron.
Tiam aperas Eneo : je lumo li brilas purega ;
ŝajnas vizaĝo kaj kresko diaĵaj : ĉar belan hararon
1.590 blovis sur filon patrino, kaj junan ruĝhelonsur vangojn :
liajn okulojn plenigas beleco kaj ĉarmo tre plaĉa.
Tiel do elefantoston artisto beligas, kaj ĉizas
ĉirkaŭ Parosa marmoro arĝentajn kaj orajn ornamojn.

  Antaŭ reĝino kaj tuta anaro mirinta li tiam
1.595 tiel parolis : "Jen estas mi, tiu mem kiun vi serĉas,
reĝo Trojana Eneo, el ondoj savita Libujaj.
Dido, vi sola Trojanojn mizerajn kompate akceptis.
Al ni, savitaj el sagoj Danaaj, kaj kiuj suferis
ĉiujn sur tero kaj maro danĝerojn, dum ĉio nin mankas,
1.600 urbon kaj domon vi kore proponas : ni dankon sufiĉan
al vi prezenti ne povas, kaj same neniu el multaj
viroj Dardanaj, hazarde vagantaj tra mondo vastega.
Ke al vi dioj, - se tamen piecon Diegoj honoras,
ie se estas justeco kaj iu amanta verecon, -
1.605donu premion konvenan. Vin kiaj jarcentoj feliĉaj
vidis naskiĝi! kaj kiuj gloregaj vin naskis gepatroj!
Tiel do longe ke kuros riveroj kuŝujon, ke montojn
kovros je ombro arbaroj, ke nutros astraron poluso,
ĉiam en koro restados honoro, kaj laŭdoj, kaj nomo,
1.610ĉien eĉ kien min vokos Fataloj." Kaj, tiel dirinte,
Ilioneon li dekstren manprenas, maldekstren Sereston,
poste aliajn, kaj Gion fortegan kaj fortan Kloanton.

  Dido Sidona unue ekmiris, Eneon vidinte,
kaj aŭskultinte rakonton: kaj poste, ŝi tiel parolis:
1.615"Kia do, filo diina, tra tiom da gravaj danĝeroj,
vin persekutas Fatalo, al tiuj sovaĝaj puŝanta
bordoj? Ĉu estas vi tiu Eneo mem, kiun Venuso
naskis de patro Anĥizo, ĉe bordoj Frigujaj Simoaj?
Teŭkron, mi certe memoras, Sidonen mi vidis venintan,
1.620landon patrujan lasinte, li novan, per helpo de Belo,
regnon serĉadis; dum mia naskinto de Cipro riĉega
faris ruinon, kaj tiun insulon venkinte potencis.
Tiun de tempo, mi konis Trojurbon kaj malfeliĉaĵojn
ĝiajn, kaj kiel vi estas nomata, kaj reĝojn Pelasgajn.
1.625Kvankam li Trojon malamis, li tamen Trojanojn laŭdadis
multe, kaj esti naskita de raso antikve Trojana
diris. Do, venu, junuloj; en niajn eniru loĝejojn.
Ĉar min mem ankaŭ, Fatalo, post multaj laboroj similaj,
ĵetis en tiun ĉi landon, kaj tie min resti devigis.
1.630Mi mem estinte mizera, mizerojn mi scias helpadi."

  Tiel ŝi diris, samtempe Eneon en sian kondukas
domon; samtempe ŝi preĝojn en temploj diaĵaj ordonas.
Tamen ŝi sendas al ĉiuj kunuloj, sur bordo lasitaj,
dudek bovvirojn, cent porkojn grandegajn kun longaj haregoj,
1.635 plie cent grasajn ŝafidojn kun ĝiaj patrinoj: ĉar tagon
devas ĝojigi donacoj.
Tamen interno palaca je lukso brilegas reĝina,
kaj prepariĝas en vasta ĉambraro festeno belega:
arte faritaj tapiŝoj purpure koloraj; sur tablo,
1.640 multe da vazoj arĝentaj; en oro ĉizitaj, agadoj
grandaj de patroj, longega serio de faktoj faritaj,
de la deveno de gento antikva, de tiom da viroj.

  Tamen Eneo, - ĉar patra amego neniel laciĝas
kore, - al ŝipoj aliri rapide ordonas Akaton,
1.645 por ke li filon pri tio informu kaj urben konduku.
Estas Askano de tiu ĉi patro la sola zorgado.
Plie, donacojn, el Troja ruino tra flamoj rabitajn,
preni li sendas lin: veston desegne kaj ore brilantan;
poste vualon de flava akanto, artege broditan,
1.650 kiun Arguja Heleno surmetis, ŝi kiam Mikenon
lasis, kaj trafis Pergamon por kriman kontrakti edziĝon:
tiu ĉi estis mirinda donaco de Ledo patrino;
plie la sceptron kaj la ĉirkaŭkolon de perloj, portitajn
iam de Ilioneo, unua filino Priama:
1.655 fine la kronon brilantan je oro kaj riĉaj juveloj.
Tiam rapide al ŝipoj fidela aliras Akato.

  Tamen Citera aliajn projektojn kaj novan en koro
ruzon pretigas: ŝi volas ke filo Kupido vizaĝon
ŝanĝu, kaj ŝajnon; kaj, tiujn de dolĉa Askano preninte,
1.660 venu, donacojn portanta, reĝinon bruligi, kaj fajron
ĵeti en ostojn. Ĉar domon ŝi timas trompeman, Tiranojn
lange duoblajn, Junonon kruelan: kaj nokte ŝin tiu
zorgo turmentas. Al Amo fluganta ŝi tiel do diras:
"Filo, vi estas nun mia espero, potenco kaj forto.
1.665 Filo, vi kiu ridetis pri sagoj Tifeaj de Patro,
al vi mi tute rifuĝas; helpadon mi petas, preĝante.
Vian frateton Eneon, tra ondoj, al ĉiuj marlimoj
ĵetas maljuste malamo Junona, kaj lin persekutas.
Tion vi scias; kaj ofte doloron vi mian konsolis.
1.670Dido Fenica haltigas kaj tenas, per vortoj amindaj,
lin; sed mi timas gastigon donitan je helpo Junona.
Tiu en grava momento, ŝi certe neniel ekdormos.
Tial mi volas reĝinon en retojn ekkapti, en ŝian
koron bruladon enigi; kaj tiel neniu diaĵo
1.675povos ŝin ŝanĝi, dum amo Enea ŝin tutan flamigos.
Eblan por fari ĉi tion, nun mian aŭskultu konsilon.
Reĝa infano, vokita de patro amanta, kaj mia
zorgo karega, al urbo Sidona sin iri preparas,
donojn portanta, el maro kaj Troja brulado rabitajn.
1.680Tiun, per dormo profunda senmovan, en altan Citeron
aŭ Idalujon, sanktegajn preĝejojn, mi metos, por ke li
ruzon ne konu, kaj nin ne malhelpu per lia ĉeesto.
Lian vizaĝon vi prenu, dum nokto nur unu, ne plie.
Knabo, de tiu ĉi knabo konatan surmetu figuron.
1.685 Kiam do Dido feliĉa vin prenos sur siajn genuojn,
dum la reĝina festeno, Liean trinkanta likvoron,
kiam en brakoj ŝi premos kaj dolĉe vin kisos, vi tiam
flamon sekretan, perfidan venenon, en koro enigu."

  Amo, de sia patrino amata obeas ordonon,
1.690 kaj, sen flugiloj irante, Iulan imitas marŝadon.
Tamen Venuso en membrojn Askanajn kvietan enverŝas
dormon: sur bruston lin prenas diino, kaj portas ĝis altaj
de Idalujo arbaroj: kaj tie de bona aromo
floroj parfumas, lulon kovrante je ombro dolĉega.

1.695Jam, obeinte patrinon, aliras Kupido al Tiroj,
reĝajn portanta donacojn, kaj sekvas ridante Akaton.
Kiam li venas, reĝino, en ĉambro belega, sur lito,
kiun ornamas kurtenoj de oro, jam, meze de tablo,
sidis: jam patro Eneo, jam ĉiuj Trojanaj junuloj
1.700ĝoje alvenis, kaj kuŝas sur litoj el ŝtofoj purpuraj.
Akvon sur manojn disverŝas servistoj, el korboj tirante
donon Ceresan, kaj lerte teksitajn alportas buŝtukojn.
Kvindek virinoj, longvive starantaj en mezo de ĉambro,
zorge preparas manĝejon kaj fajron konservas Penatan;
1.705dum cent aliaj, kaj tiom da sklavoj samaĝaj, sur tablon
metas manĝaĵojn, kaj orajn al ĉiuj prezentas kalikojn.
Tamen Tiranoj al tiu festeno amase alvenas
ĝoje, kaj estas petataj kuŝiĝi sur litojn pentritajn.
Ili admiras donacojn Eneajn, admiras Iulon,
1.710dian vizaĝon ruĝvangan kaj dolĉan mensoge parolon,
veston kaj ankaŭ vualon broditan de flava akanto.
Dido precipe, ve! – ĉar ŝin minacas estonta danĝero, –
koron satigi ne povas: ŝi brulas, vidante Iulon,
dum ŝin egale ekscitas kaj knabo kaj liaj donacoj.
1.715 Tiu, tuj kiam Eneon kisadis, al kolo pendinte,
amon de patro malvera tuj kiam li grandan satigis,
celas reĝinon. Ŝi al li alligas okulojn kaj koron
tutan; kaj dum li sur ŝiaj ripozas genuoj, ne scias
Dido de kiu diaĵo ŝi estas kisata. Sed Amo,
1.720kiu memoras pri Acidalia patrino, Sikean
iom post iom memoron forigas, kaj amon vivegan
penas enmeti en koron, de tempo jam longa trankvilan.

  Kiam manĝado finiĝis, tuj tablojn deprenis servistoj,
grandajn alportis kalikojn, kaj ilin je vino plenigis.
1.725Bruo eksonas, kaj voĉoj tra larĝaj aŭdiĝas vestibloj.
Lampoj, el oraj plafonoj pendantaj, kaj ekbruligitaj,
brilas; kaj torĉoj flamantaj de nokto paligas mallumon.
Tiam reĝino kalikon, je oro kaj riĉaj juveloj
gravan, postulas, je vino plenigas; – ĉar tiel kutimis
1.730fari Belidoj kaj Belo, – kaj post eksilento de ĉiuj,
diris: "Jupitro, vi kiu gastamon prezidas potence,
faru ke tiu ĉi tago por Tiroj kaj Trojaj migrantoj
estu feliĉa; ke niaj genepoj konservu memoron.
Venu do, Bako, vi patro de ĝojo, kaj bona Junono.
1.735Kaj vi, Tiranoj, ĉe festo ĉeestu je koro favora."
Tiel ŝi diris: sur tablon ŝi verŝas trinkaĵan oferon;
poste unua ŝi vinan likvoron tuŝetas per lipo.
"Trinku, Bitio, nun", diris ŝi: tiam ŝaŭmplenan kalikon
tiu ĉi prenas sen timo, kaj trinkas plezure en oro.
1.740Tuj ĉeestantoj lin ĉefaj imitas. Harriĉa Iopo
citron oritan tuŝetas kaj himnojn de Atlo la majstro
kantas bonege; ĉu Lunon vagantan, ĉu Sunan laboron:
poste el kie devenas homaro kaj brutoj, el kie
pluvo kaj fajro, Arkturo, pluvemaj Hiadoj, duopaj
1.745Ursoj, kaj kial suboceaniĝi rapidas en vintro
sunoj, kaj kial alveno de nokto somere malfruas.
Ĉiuj aplaŭdas Tiranoj, kaj ilin Trojanoj imitas.
Tamen interparoladon daŭrigis longtempe tra nokto
la malfeliĉa reĝino, kaj aman trinkadis venenon,
1.750multe scivola pri reĝo Priamo, pri glora Hektoro.
Kiaj do estis armiloj de filo Aŭrora? kaj kiaj
la Diomedaj ĉevaloj? Kaj kiel altkreska Aĥilo?
"Kial prefere, ŝi diris, ho gasto, al ni, de deveno,
vi ne rakontus Danaajn insidojn, kaj vian malvenkon,
1.755fine de vian kuradon: ĉar de sep someroj pasintaj,
maraj tra ondoj, kaj mondaj tra landoj, vi ĉiam vagadas."

Fino de la Kanto Unua