Eneido/Kanto Oka

From Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Kanto Sepa Indekso : Eneido
de Vergilio
Tradukita de Henri Vallienne
Kanto Naŭa
traduko eldonita en 1906


Kanto Oka

Kiam sur muron de urbo Laŭrenta militan standardon
Turno ekplantis, kaj kiam bruantaj sonoris trompetoj,
tiam vivegajn li jungas ĉevalojn kaj glavon agitas.
Koroj ekbatas subite: samtempe kun granda tumulto
8.005tuta Latujo sin levas amase, kaj la junularo
tuj freneziĝas; dum ĉefoj precipaj, Mesapo, Ufenso,
malrespektanto al dioj Mezenco, de ĉiuj petegas
helpon, kaj vastan je kulturigistoj senigas kamparon.
Ili, por peti kunhelpon, eksendas Venulon al urbo
8.010de Diomedo grandfama, por diri: «Trojanoj Latujon
venis; Eneo, Penatojn sur ŝipoj portante venkitajn,
tien aliris; li diras ke al li rezervis Fataloj
regnon; kun tiu ĉi viro nun multaj kuniĝas popoloj;
kaj malproksimen li nomon vastigas tra lando Latuja.
8.015Kion enhavas projektoj? kaj, se lin Fataloj favoras,
kion li revas per nova milito?» Sed ĝin Diomedo
multe pli klare suspektas ol reĝoj Latino kaj Turno.
Tiel tra lando Latuja. Sed, tion vidinte, heroo
Troja sin sentis naĝanta en granda turniĝo ĉagrena:
8.020penso rapide ĉu tien ĉi flugas kaj poste ĉu tien:
li ŝanceliĝas al malaj projektoj, sin turnas al ĉiuj.
Tiel, en vazo el kupro, sur akvon rebrilas tremanta
lumo de suno aŭ nokte de luno brilanta; ĝi flugas
tre malproksimen al ĉiuj objektoj; kaj fine aeren
8.025ĝi supreniras, por frapi skulptaĵojn de alta plafono.
Nokto fariĝis; kaj bestojn lacegajn tra tuta kamparo,
birdojn kaj genton brutaran kuŝigis dormego potenca,
kiam, sub arko ĉiela, kaj apud rivero malvarma,
Patro Eneo kuŝiĝis, pro tiu malgaja milito
8.030priokupata, kaj donis al membroj malfruan ripozon.
Tiam la dio de loko, la Tibro je dolĉaj ombraĵoj,
inter branĉetoj de poploj vizaĝon ekmontris maljunan.
Verda vestaĵo el lino maldika lin kovris, dum harojn
krono el kanoj ĉirkaŭis, kaj frunton vualis per ombro.
8.035Tiam li tiel parolis: kaj diroj forpelis ĉagrenon:
«Ido de dia deveno, vi kiu Trojurbon reprenis
el malamikoj, kaj ree eternan konservas Pergamon,
lando Laŭrenta kaj kampoj Latinaj vin kore atendas.
Tie do restu, ĉar tie fiksiĝos Penatoj kaj domo:
8.040kaj minacantan ne timu militon; ĉar ĉiun koleron,
ĉiun malamon delasis diaĵoj.
Kredu min: vanan averton ne naskas dormego: ĉar baldaŭ
grandan vi trovos porkinon sub kverkoj de bordo kuŝantan,
blankan, kun tridek porkidoj blanketaj kaj nove naskitaj,
8.045kiuj sur sablo al mamoj patrinaj por suĉi rapidos.
Tie ĉi urbo stariĝos, kaj viaj finiĝos laboroj.
Tie, pri tio, kaj post tridekfoja reveno de jaroj,
fondos Askano Alburbon la Longan, je nomo famega.
Mi ne rakontas mensogojn. Nun aŭdu: per vortoj malmultaj,
8.050kiajn rimedojn vi uzos por venki mi al vi konigos.
Viroj Arkidaj, naskitaj de raso Palasa, fidelaj
anoj de reĝo Evandro, lin sekvis kaj lian standardon.
Poste li lokon elektis, kaj urbon konstruis sur monto,
kiun, pri nomo de avo Palaso, li nomis: Palanto.
8.055Kontraŭ nacio Latina ĉi tiu senĉese batalas.
Novajn armitojn al viaj kunuloj alligu per ĵuro,
inter rivera bordaro ŝiparon mi vian kondukos
rekte, kaj helpos remistojn por fluon venkadi kontraŭan.
Iru do, filo diina: kaj kiam kuŝiĝos astraro,
8.060preĝu Junonon, laŭ sankta kutimo; per riĉaj oferoj,
vi senarmigu koleron danĝeran. Nur vi min honoros,
kiam vi estos venkinta. Mi estas ĉi tiu rivero,
kiu, plenborde fluante, tra grasaj versiĝas kamparoj,
Tibro lazura. Pli amas min dioj ol ĉiujn aliajn:
8.065estos ĉar mia loĝejo kapego de urboj plej famaj».
Diris Rivero, kaj poste sin kaŝis en ondon profundan,
groton petante; dum nokto kaj dormo forlasis Eneon.
Li sin eklevas, de suno etera rigardas radiojn,
al Oriento, ekĉerpas, laŭ sankta kutimo, riveran
8.070ondon, per mana kavaĵo, kaj tiel preĝante parolas:
«Nimfoj Laŭrentaj, ho Nimfoj, de kiuj naskiĝis Riveroj,
kaj vi, ho Tibro, ĉe bordo de via rivero sanktega,
Patro, akceptu Eneon; for de li forpelu danĝerojn.
Kiaj ajn estas lageto de kiu defluas rivero,
8.075tero de kiu ĝi bela devenas, ĉar vi min kompatis,
ĉiam per donoj kaj preĝoj mi vian honoros diecon,
kornoportanta Rivero, reganto de ondoj Hesperaj.
Estu favora: per agoj pli certaj certigu promeson».
Tiel dirinte, li tuj en ŝiparo du ŝipojn elektas,
8.080metas remilojn en ilin, kaj armas samtempe kunulojn.
Tamen jen estas miraklo subita kaj vere mirinda!
Blankan porkinon kaj ĝian idaron blanketan samtempe,
inter arbaro, li vidas, kuŝantan sur bordo verdanta.
Al vi, Junono, al vi mem ĉi tiun prezentas oferon
8.085pia Eneo, kaj buĉas porkaron sur via altaro;
kaj kvietigis fluadon, dum tuta daŭrigo de nokto,
Tibro atenta, kaj sian ondaron haltigis silentan:
ĝi nun similas al marĉo trankvila, al lago ebena,
por ke remistoj penantaj akvaron facile sulkadu.
8.090Ili do vojaĝon rapide komencas kun ĝojaj kriadoj.
Glitas sur akvo abio gudrita: kaj ondoj kaj same
nekutimintaj arbaroj admiras, sur ŝipoj pentritaj,
ŝildojn brilantajn de viroj naĝantaj en ombro rivera.
Ĉiuj kunuloj, dum nokto kaj tago, senlace remadas;
8.095longajn kurbiĝojn laŭiras riverajn, kovrite de arboj
multaj, kaj verdajn tranĉetas arbombrojn sur ondo trankvila.
Suno flamanta troviĝis en meza ĉielo, tuj kiam
ili ekvidas dometojn maldensajn, altaĵon kaj muron,
kiujn posedis la reĝo malriĉa Evandro, kaj kiujn
8.100nun plialtigis ĝis astroj eteraj la Roma potenco.
ili deturnas ŝipnazojn, kaj urbon tuj alproksimiĝas.
Reĝo Arkida okaze per piaj oferoj honoris,
antaŭ urbeto, en sankta arbaro, diaĵojn kaj idon
Amfitrionan; dum filo Palaso, kaj ĉiuj junuloj,
8.105fine senato malriĉa kuniĝis por bruli parfumojn
antAŭ altaroj: kaj sango varmeta sur ili fumiĝis.
Tiam vidinte remŝipojn, tra ombra arbaro naĝantajn,
dum sin kurbigas silente maristoj sur longajn remilojn,
ili pro timo subite ektremas; kaj ĉiu forkuras,
8.110tablojn lasinte. Sed brava Palaso ne volas ke estu
interrompitaj piaĵoj: li sagon ekprenas kaj flugas,
de malproksime, sur monto: «Junuloj, pro kio vojiron
vi nekonitan ekprovas? kaj kien vi iras? li diris.
Kiaj nacio kaj domo? ĉu pacon vi portas, ĉu glavon?».
8.115Tiam parolis Eneo la patro, sur alta ferdeko;
dum olivujan li branĉon prezentis, simbolon de paco:
«Estas ni Trojoj, kaj sagojn rezervas por fremdaj Latinoj,
kiuj minacas migranton per sanga milito maljusta.
Reĝon ni petas Evandron. Do, iru kaj diru: «Precipaj
8.120ĉefoj Dardanaj ĉi tien alvenis por peti helpadon».
Nomon famegan aŭdinte, Palaso stariĝis senmova:
«Malsupreniru vi, kiu ajn estas, li diris; kun patro
interparolu; kaj gaste ĉe niajn sidiĝu Penatojn».
Poste li manon prezentas kaj manon kunpremas Enean:
8.125ili eniras en sanktan arbaron, kaj lasas riveron.
Tiam Eneo kun reĝo parolas per vortoj amikaj:
«Reĝo, plej bona el Grekoj, vin mia Fatalo devigas
peti, kaj branĉojn prezenti kovritajn de sanktaj rubandoj.
Nu, mi ne timis, ĉar estas vi reĝo Arkida kaj Greka,
8.130ĉar kun Atridoj vin iam kunligis parencaj ligiloj:
sed min instigis konfido, ordono sanktega de dioj,
samaj prapatroj, kaj via famego tra mondo konita.
Min kun vi ligi, kaj vole Fatalan obei dekreton.
patron Dardanon, unuan kreinton de urbo Ilia,
8.135naskis Elektro, idino de Atlo; se Grekojn ni kredas,
li ĉe Trojanojn alvenis. Do Atlo grandega Elektron
naskis, li kiu sur ŝultroj eteran portadas arkaĵon.
Via prapatro sed estas Merkuro: Maio plaĉinda
lin gravedigis kaj naskis sur monto malvarma Cileno.
8.140Tamen Maio, laŭ la tradicio, de Atlo naskiĝis,
Atlo mem, tiu ĉi kiu ĉielan subtenas astraron.
Tiel do niaj du rasoj devenas de unu nur sango.
Mi do, pro tio, deziris, por sondi intencojn, nek sendi
ambasadorojn, nek ruzojn ekprovi: mi min mem kaj mian
8.145kapon alportis, kaj venis preĝante al viaj landlimoj.
Sama nacio Rutula de sama milito kruela
nin persekutas: ĝi kredas ke se ĝi min povos forpeli,
tiam ĝi landon Hesperan premegos per jugo potenca
tutan, de maro supera ĝis maro infere kuŝanta.
8.150Ĵuron akceptu kaj donu. Mi havas, por fari militon,
fortajn animojn kaj brustojn kuraĝajn de bravaj junuloj».
Tiel parolis Eneo. Sed de parolanto okulojn,
frunton kaj tutan personon de longe Evandro rigardis:
fine li diras mallonge: «Plej forta el ĉiuj Trojanoj,
8.155kiel korege mi nun vin akceptas; ĉar kiel de patro,
granda Anĥizo, vizaĝon kaj voĉon mi ĉe vi retrovas!
Laomedidon Priamon mi bone memoras: li iam,
en Salaminon veninte, por regnon viziti fratinan
de Heziono, ĝis limoj malvarmaj aliris Arkidaj.
8.160Tiam sur vangoj ekkreskis unua florado juneca.
Mire mi ĉefojn admiris Trojanojn, admiris precipe
Laomedidon: sed tamen pli alte ol ĉiuj Anhizo
staris: kaj brulis animo de granda deziro junula
interparoli kun viro, kaj manon kunplekti kun mano.
8.165Mi lin aliris, kaj ĝoje ĝis muroj kondukis Feacaj.
Forveturonta, li sagojn Liciajn kaj riĉan sagujon
al mi donacis, kaj veston broditan per oraj fadenoj,
kaj enbuŝaĵojn el oro: nun ilin Palaso posedas.
Mi ja kunligon de vi deziritan per mano jam ligis.
8.170Morgaŭ do, kiam unuaj radioj ekbrilos al tero,
mi vin forsendos, pro helpo ĝojantan, kaj arme subtenos.
Tamen, ĉar tien vi venis amike, kun ni ĉiujaran
tiun piaĵon festadu fervore, ĉar ĝin tro prokrasti
estus malpie: do tablon amikan sidiĝi kutimu».
8.175Tiel li diris: manĝaĵojn kaj plenajn kalikojn remeti
li tuj ordonas sur tablojn; dum virojn li lokis sur herbajn
seĝojn, li poste sidigas Eneon sur liton, per felo
de harenigra leono kovritan, el ligno faritan.
Tiam precipaj junuloj kaj pastro de sankta altaro
8.180vete alportas viandon rostitan de bovoj, plenigas
korbojn je donoj Ceresaj, kaj Bakan ekverŝas likvoron.
Manĝas Eneo kaj ĉiuj junuloj Trojanaj la tutan
dorson de bovo, kaj aĵojn intestajn ofere donitajn.
Ili malsaton forpelis kaj trinkan satigis bezonon.
8.185Tiam parolis Evandro: «Nu; al ni ĉi tiun piaĵon,
tiun festenon kutiman, altaron de tia diaĵo,
nek superstiĉo, nek vana forgeso de dioj antikvaj,
trudis; kruelajn ni iam evitis danĝerojn, Trojana
gasto, kaj ni, pro dankeco, pagotajn plenumas honorojn.
8.190Vidu unue ĉi tiun ŝtonegon el rifoj pendantan,
masojn ĵetitajn ĉi tien kaj tien, sur monto dezerta
domon starantan, kaj vastan ruinon el ŝtonoj falintaj.
Tie, en kavo vastega, troviĝis profunda kaverno,
de duonviro loĝita, de Kako la monstro terura,
8.195ne alirebla al sunaj radioj: de nova buĉado
ĉiam la tero fumiĝis; sur pordo mortiga fiksitaj,
kapoj de homoj pendadis, palegaj kaj ruĝaj pro sango.
Estis Vulkano naskinta la monstron: kaj vomis el buŝo
fajrojn timindajn de patro ĉi tiu kruela giganto.
8.200Fine alvenis la tago en kiu Fataloj permesis
ke nin protektu kaj helpu diaĵo. Ĉar venis Alcido,
granda venĝisto, fiera pri morto kaj riĉaj akiroj
de la trikorpa Gerio. Ĉi tiu venkinto kondukis
grandajn bovvirojn: kaj bovoj loĝadis riveron kaj valon.
8.205Penso freneza tuj Kakon okupas: li, kiu kutimis
ĉiujn imagi krimegojn kaj eblajn ekprovi ŝteladojn,
rabas sukcese el staloj kvar bovojn je kapo belegajn,
poste kvar junajn bovinojn superajn per formo gracia:
kaj, por ke rektaj postsignoj de paŝoj ne montru direkton,
8.210ilin per vosto li tiras al groto; - do montras paŝsignoj
malan direkton, - kaj ilin enfermas en kavon malluman.
Iu serĉante per montro nenia suspektus kavernon.
Dume, el staloj brutaron satitan eligis la filo
Amfitriona: sed, dum li de bovoj preparas foriron,
8.215brutoj subite blekegas; kaj tutan plenigas arbaron
muĝoj iliaj, dum eĥo montetojn sonigas proksimajn.
Unu el bovoj kaŝitaj en vasta kaverno respondis,
brue blekante, kaj trompis esperon de Kako gardanta.
Tiam freneza kolero naskiĝas en koro Alcida:
8.220tuj li en mano ekprenas armilojn kaj kverkan bastonon
lignotuberan, kaj celas monteton per fluga kurado.
Unuafoje ni vidas de Kako paliĝi vizaĝon,
kaj malklariĝi okulojn: kurante pli forte ol Eŭro,
groton li trafas; ĉar timo flugilojn alligis al plandoj.
8.225Li sin enfermas kaj tuj ekfaligas pezegan ŝtonegon,
kiun detenis ĉenegoj el fero, de patro forĝitaj:
antaŭ pordegoj ĝi pendas, kaj ilin de maso protektas.
Sed furioza jen Tirintheroo: rapide li kuras,
tien kaj tien direktas okulojn, kaj serĉas eniron,
8.230dentojn grincante. Trifoje, flamanta de granda kolero,
li Aventinan esploras monteton; trifoje li pordon
provas ŝanceli ŝtonegan; trifoje li laca sidiĝas.
Staris, sur dorso kaverna, ŝtonego, de ĉie aparta,
kruta kaj pinta, el kiu rigardoj tra lando vastiĝis,
8.235tre oportuna al birdoj rabemaj por meto de nestoj.
Sed li, ĉar pinto de rifo kliniĝis maldekstren al Tibro,
dekstren ĝin puŝas, ĝin skuas kontraŭe, ĝin poste el teraj
elradikigas fundejoj, movegas, kaj fine renversas.
Falas ŝtonego; kaj falo bruege sonigis aeron:
8.240bordoj tremegis, kaj terurigita reiris rivero.
Tiam aere kavaĵo kaj granda palaco de Kako
estas vidataj; kaj funde aperas mallumaj kavernoj.
Same se tero, sin malfermegante perforte, Inferajn
lokojn vidigus profundajn, kaj regnon de Ombroj palegaj,
8.245malamegitan de dioj, subite grandega aperus
profundegaĵo, kaj Manoj tremegus vidante sunlumon.
Sed, suprizita de tiu heliĝo tre neatendita,
Kako en kava ŝtonego sin kaŝis, kaj strange kriegis,
dum lin el supre per sagoj premegis Alcido; ĉar, ĉion
8.250kiel armilon kaptinte, li ŝtonojn kaj branĉojn ĵetegis.
Sed li, ĉar li per forkuro ne povas eviti danĝeron,
fumon el gorĝo ekvomas densegan, - rakonto mirinda! -
kiu subite de nigra malhelo plenigas domegon,
antaŭ okuloj Herkulaj lin kaŝas, kaj funde de groto
8.255nokton densigas fumegan, mallumon miksitan de fajroj.
Teni ne povis Alcido koleron; per salto rapida
li sin ekĵetis en fajron, ĵus kien densiĝas turniĝoj
fumaj plej forte, kaj kavon plenigas je nubo plej dika.
Kakon vomantan en nigra mallumo senfruktan bruladon
8.260forte li ligas per brakoj potencaj, okulojn eligas
el okulejoj, kaj sangon haltigas en gorĝo sekega.
Poste li pordojn disrompas por domon lumigi malluman.
Bovoj rabitaj, akiroj mensoge neitaj, plenlume
tiam aperas; dum li malvivulon senforman eksteren
8.265per la piedoj ektrenas. Ne povas satigi vidantojn
terurigantaj okuloj, vizaĝo, kaj brusto harplena,
kaj estingitaj fajraĵoj el gorĝo de duonbestulo.
Naskis festaĵojn ĉi tiu venkego, kaj ĝoje genepoj
tagon observis: kaj Policianoj ekkreis piaĵojn.
8.270Pinarianoj, zorgante pri religiaĵoj Herkulaj,
tiun altaron en sankta arbaro starigis: kaj ĉiam
oni ĝin nomos Maksima, ĉar ĉiam ĝi estos plej granda.
Tial vin levu, junuloj: pro danko ne tiu servego,
fruntojn ekkronu verdaĵe, kaj mane ekprenu kalikojn,
8.275dion alvoku komunan, kaj vinajn verŝadu piaĵojn».
Diris li: kaj dukolorajn foliojn Herkulajn zoninte
ĉirkaŭ tempioj, li harojn ombrigas de verdaj branĉetoj:
poste per mano li sanktan plenigas kalikon. Rapide
ĉiu sur tablon ekverŝas trinkaĵon, kaj preĝas diaĵojn.
8.280Dume deklivon Olimpan Vespero jam alproksimiĝis:
jam Poticio ĉefanta kaj pastroj majeste aliris,
ĉiu vestite de feloj kutimaj, kaj torĉojn portante.
Ili preparas festenon, sur tablon gajigan bongustajn
metas manĝaĵojn, kaj kovras altaron per plenaj teleroj.
8.285Tiam Salioj, kun fruntoj kronitaj de poplaj branĉetoj,
alproksimiĝas altaron flamantan kaj kantas sankthimnojn.
Tie ĉi ĥoro junula kaj tie grizbarba, kantante,
laŭdojn kaj agojn rakontas Herkulajn: jen kiel per mano
li du serpentojn mortigis, senditajn de duonpatrino;
8.290kiel, en gloraj militoj, li urbojn detruis famegajn,
ĉu Ekalion, ĉu Trojon; kaj kiel, sub reĝo Eŭristo,
li mil laborojn suferis danĝerajn, ĉar lin persekutis
granda Junono maljusta: «Vi, nevenkeblulo, mortigis
mane Hileon kaj Falon, dumembrajn nubidojn, kaj Kretan
8.295monstron, kaj grandan leonon loĝantan sub rifo Nomea:
Stiksan vi lagon tremigis kaj Orkan pordiston, kuŝantan
funde de sanga kaverno, sur ostoj duone manĝitaj.
Vin terurigis neniu vizaĝo, eĉ granda Tifeo
fortajn portanta armilojn: kaj via ekgesto rapidis,
8.300kiam vin hidro Lernea ĉirkaŭis per kapoj multegaj.
Vera naskito Jupitra, saluton, ornamo Olimpa:
nun nin kaj viajn aliru sanktaĵojn kun koro favora».
Ili per kantoj festante Herkulon ne tamen forgesis
Kakan kavernon kaj monstron spirantan el buŝo fajraĵojn.
8.305Tuta arbaro kunsonas de bruo, kaj tremas montetoj.
Sed ĉeestantoj, tuj kiam piaĵaj finiĝis oferoj,
urbon reiras. Ĉar lin maljuneco pezigis, la reĝo
sin sur Eneon kaj filon kunule marŝante apogis,
kaj per diversaj rakontoj de vojo ĉarmadis longecon.
8.310Miras Eneo kaj ĉien scivolajn direktas okulojn,
ĉirkaŭ li: poste li lokojn admiras, pri viroj antikvaj
historiaĵojn ekpetas, kaj ilin aŭskultas atente.
Tiam Evandro la reĝo, fondanto de Roma altaĵo:
«Faŭnoj kaj Nimfoj enlandaj loĝadis en tiuj arbaroj,
8.315raso homforma, naskita de trunkoj kaj kverkoj malmolaj.
Ili ne havis regulojn kaj leĝojn; kaj ili ne sciis
jungi bovvirojn, kolekti riĉaĵojn kaj ŝpari provizojn:
sed de hazarda ĉasado kaj fruktoj devenis nutraĵo.
Tamen el alta Olimpo unua alvenis Saturno,
8.320kiu Jupitrajn forkuris armilojn kaj regnon rabitan.
Tiam li genton, tra montoj arbhavaj sovaĝe vagantan,
tien kolektis; kaj, leĝojn doninte, li nomis «Latujo»
tiun kamparon; ĉar certan ĉi tie li trovis rifuĝon.
Oraj jarcentoj famegaj sub tiu ĉi reĝo fluadis,
8.325tiel en paco kvieta popolojn li regis feliĉajn.
Baldaŭ jarcento fariĝis pli suba kaj pli senkolora;
kaj ve! naskiĝis frenezoj militaj kaj profitdeziroj.
Tiam Aŭzonaj alvenis popoloj kaj gentoj Sikanaj.
Dume de tero Suturna la nomo oftege ŝanĝiĝis.
8.330Fine alvenis la reĝoj kaj Tibro, kruela giganto:
estas nomita de tiu ĉi nomo rivero Itala,
Tibro; kaj sekve antikvan alnomon ĝi perdis «Albulo».
Min do, el mia patrujo pelitan ĝis limoj de maro,
ĉiopotencaj diaĵoj kaj neevitebla Fatalo
8.335puŝis al tiuj ĉi bordoj: de Nimfo patrina Karmento
tien min vokis timindaj avertoj kaj volo Apola».
Tiel li diras kaj iras, montrante altaron kaj pordon,
kiun Romanoj alnomas ankoraŭ: la Karmentalpordo,
por memorigi antikvan sciencon de Nimfo Karmento,
8.340kiu, pastrino divena, unua anoncis estontan
famon de idoj Eneaj kaj gloron de urbo Palanta.
Tie li montras arbaron grandegan nomotan «Azilo»
de la kuraĝa Romulo, kaj sube , sub rifo malvarma,
Luperkalgroton, nomitan de Pano la lupmortiganto.
8.345De Argileto li montras samtempe arbaron, kaj, lokon
atestigante, de Argo la gasto li morton rakontas,
poste kondukas al rifo Tarpeja kaj Kapitolmonto,
iam kovrita de densaj arbaroj, nun orbrileganta.
Jam religio terura timigis loĝantojn de tiu
8.350loko timinda; jam ilin tremigis arbaro kaj rifoj.
«Tiun arbaron, li diris, kaj tiun monteton verdantan
loĝas diaĵo; sed kiu? ne scias mi. Kredis Arkidoj
lin mem Jupitron ekvidi: diego per mano agitis
ŝildon timindan, kaj nubojn ĉirkaŭen kolektis nigregajn.
8.355Plie vi vidas du urbojn kaj murojn sur tero kuŝantajn:
ruinigita ĝi estas restaĵo de viroj antikvaj,
Ĵano la patro ĉi tiun konstruis, kaj tiun Saturno:
do Ĵanikulo kaj Saturniurbo ĵus ili nomiĝis».
Tiel interparolante, al hejmo Evandra malriĉa
8.360ili alvenis, kaj vidis brutarojn ĉi tie blekantajn,
meze de Foro Romano, de riĉa kvartalo Karena.
Ili eniris en domon: «Vi vidas, li diris, la sojlon,
kiun Alcido transpasis: lin tiu akceptis palaco.
Gasto, kuraĝu malŝati riĉaĵojn; vin inda de dio
8.365montru: kaj vi malriĉecon rigardu sen malestimego».
Tiel li diris: li poste en ĉambron de domo malgranda
grandan kondukas Eneon, kaj por li preparas kuŝejon
el foliaro ŝutita kaj felo de urso Libuja.
Nokto rapidas kaj teron envolvas per nigraj flugiloj.
8.370Tamen Venuso, - ĉar koron patrinan ne vane timigas,
ĉu Laŭrentanaj minacoj, ĉu sanga milito estonta, -
edzon Vulkanon aliras, kuŝiĝas en oran kuŝejon
edzan, kaj, tiel dirante, ŝi amon inspiras diinan:
«Dum kondamnitan Pergamon milito kaj reĝoj Argujaj
8.375ruinigadis, kai turojn per fajro detruis falontajn,
por mizeruloj mi helpon nenian, nenian armilon,
de vi, de via scienco kaj arto mi petis; ĉar mi vin,
edzo karega, per vana penado ne volis lacigi.
Tamen al filoj Priamaj grandegan mi devis dankemon;
8.380kaj de Eneo mi ofte laboron kompatis malmolan.
Sed nun lin volo Jupitra haltigas en regnoj Rutulaj.
Mi do alvenas preĝante, kaj petas armilojn de via
sankta dieco: patrino vin preĝas por filo. Pro larmoj,
Nereidinon kaj Titonedzinon vi iam kompatis.
8.385Vidu: ĉi tiuj popoloj sin ligas, dum tiuj ekfermas
pordojn, kaj feron akrigas por mian mortigi idaron».
Tiel ŝi diras: per dolĉa premado de brakoj blankegaj,
ŝanceliĝantan ŝi edzon bruligas volupte. Tuj dio
flamon kutiman eksentas, dum varmo konita penetras
8.390funden de koro, kaj senfortigitajn sin ŝovas en ostojn.
Tiel do, kiam tra nuboj densegaj trakuras fajrero
tondra, ĝi ilin disŝiras subite de luma helego.
Sentis edzino ke, dank’ al beleco, insido sukcesis,
kaj ŝi ridetis; dum patro, venkita de amo eterna,
8.395diris: «Vi tro malproksime, diino, klarigojn ekserĉas
decidigontajn. Ĉu vi ne plu fidas? Se iam vi saman
sentis deziron, plezure mi estus arminta Trojanojn.
Ne malpermesis Fataloj kaj ĉiopotenca la Patro
ke dum dek jaroj ankoraŭ Priamo kaj Trojo vivadu.
8.400Nun se vi volas batali, se estas deziro en koro,
ĉiujn armilojn de arto fareblajn mi al vi promesas.
Fluidigitajn mi miksos kun fero arĝenton kaj oron;
helpos bloviloj kaj forĝoj. Ne preĝu pli longe, kaj ĉesu
dubi pri via potenco». Kaj, kiam li tiel parolis,
8.405li, deziritajn doninte karesojn, sur bruston edzinan
laca kuŝiĝis: kaj dormo kvieta fluadis tra membroj.
Jam, post unua ripozo, en mezo de vojo troviĝis
nokto, pelante dormadon. Jam estas levita virino,
kiu por vivi nur havas spinaĵon kaj lanokudrantan
8.410ilon Minervan: ŝi fajron reigas sub cindro kuŝantan,
nokton aldonas al taga penado, kaj de servistinoj
ekrapidigas laboron sub lampo; ĉar liton de edzo
ĉaste ŝi volas konservi, kaj etajn eduki naskitojn.
Tiel do Fajrpotenculo ne malpli kuraĝa sin levas,
8.415liton voluptan eliras, kaj forĝajn ekcelas laborojn.
Apud la bordo Sicila kaj Eolbieno Liparo,
kuŝas insulo, en mezo de rifoj fumantaj kaj krutaj.
Sube kaverno kaj grandaj kavaĵoj por fornoj Ciklopaj
Etnon similas bruantan. Ambosoj fortege frapitaj
8.420sonas de ĝemo senĉesa; sur ili batado de ŝtaloj
larĝajn tremigas kavernoj, dum fornoj blovegas flamventon.
Estas domego Vulkana: kaj lando nomiĝas «Vulkano».
Tien do Fajrpotenculo aliris el alta ĉielo.
Feron penege preparis en vasta kaverno Ciklopoj
8.425Bronto, Steropo, Pirakmo, je membroj potencaj kaj nudaj.
Fulma saĝego vidiĝis en manoj, simila al tiuj,
kiujn sur teron ekĵetas la Patro el nuboj eteraj,
parte finita kaj glata, sed parte ankoraŭ krudeta.
Ili kombinis tri hajlajn radiojn, kaj tri de pluvego,
8.430kaj tri de fajro vivega, kaj tri de rapida ventego,
poste miksadis internen de ilo terurajn ekfulmojn,
bruon, timadon kaj fine kolerojn de flamo senlaca.
Pli malproksime, aliaj de Marsa kaleŝo konstruis
radojn flugilajn, per kiu li virojn kaj urbojn ekscitas.
8.435Ŝildon timindan, armilon de granda Palaso kolera,
vete poluris ĉi tiuj, kaj skvamojn serpentajn el oro,
kaj kunligitajn kolubrojn, kaj fine Gorgonon: kaŝonta
bruston diinan, ĝi rulis okulojn en kapo tranĉita.
«Ĉion formetu, li diris; tuj nunajn ĉesigu laborojn,
8.440Etnaj Ciklopoj; kaj mian atente aŭskultu parolon.
Estas farotaj armiloj por viro kuraĝa. Nun uzu
brakojn fortegajn kaj manojn rapidajn kaj majstran lertecon;
nun rapidigu agadon». Li ne pli parolas: kaj ĉiuj,
antaŭ ol ili komencos laboron, tuj inter si lotas
8.445taskojn. Fluadas rivere jen kupraj jen oraj metaloj;
kaj fluidiĝas en fornoj vastegaj la ŝtalo mortiga.
Ili ŝildegon konstruas, kapablan por ĉiujn repuŝi
sagojn Latinajn, kaj per sep plataĵoj ĝin formas plektitaj.
Unuj aeron ekkaptas per ventaj bloviloj muĝantaj,
8.450poste reĵetas: aliaj en akvon enmetas siblantan
kupron. Ĝemadas ambosoj lokitaj en larĝa kavaĵo.
Ili fortege, per movo senĉesa de brakoj potencaj,
takte laboras, kaj mason returnas per fortaj teniloj.
En Eolujaj kavernoj dum patro de Lemno rapidas,
8.455lumo viviga, kaj kantoj matenaj de birdoj loĝantaj
sub la tegmento, Evandron alvokas el domo humila.
La maljunulo sin levas, kitelon surmetas sur dorson,
kaj al piedoj alligas rimenojn de ŝuo Tirena.
Poste, al flanko, sur ŝultron, li, glavon zoninte Tigean,
8.460randon pendantan de felo pantera relevas maldekstren.
Plie du hundoj, fidelaj kunuloj, el sojlo palaca
antaŭeniras, kaj mastron amatan bojante kuniras.
Celis heroo privatan loĝejon de gasto Eneo;
ĉar li memoris pri sia promeso, pri helpo donota.
8.465Tamen ne malpli fruema Eneo ekcelis Evandron.
Filo Palaso kuniris ĉi tiun, kaj tiun Akato.
Sin renkontinte, tuj ili sin prenas per manoj, sidiĝas
meze de domo, kaj ĝuas parolojn plezure sincerajn.
Tiel do reĝo unue:
8.470«Ĉefo Trojana famega, neniam mi, dum vi vivados,
povos konfesi ke estas venkitaj Trojurbo kaj regno.
Niaj fortaĵoj militaj, por grandan helpadi projekton,
estas malfortaj: ĉi tie nin Tuska enfermas rivero;
tie Rutula najbaro nin premas de densaj armiloj.
8.475Tamen mi volas de granda popolo, de riĉa tendaro,
kun vi kunigi potencon: okazo ne antaŭvidata
savon ekmontras: vin certe protektas potenca Fatalo.
Staras ĉar ne malproksime, sur alta ŝtonego antikva,
urbo Agila: ĝi iam de Lidoj, milita nacio,
8.480estis fondita, tuj kiam ĝi venis sur montojn Etruskajn.
Tiun popolon, feliĉan dum jaroj multegaj, kruela
reĝo Mezenco premegis per povo de sangaj armiloj.
Ĉu mi terurajn rakontos buĉadojn, kaj agojn de reĝo
abomeninda? Sur lin, sur idaron ĵus ili refalu!
8.485Tiu tirano vivulojn alligis al korpoj malvivaj,
manojn kunigis kun manoj, kaj buŝojn kun buŝoj, (grandega
turmentegado!) ĉar ili, de sango kaj puso kovritaj,
malrapidege venantan per larmoj petegis pereon.
Sed laciĝintaj urbanoj pro tiaj agadoj kruelaj,
8.490iam reganton frenezan kaj domon ĉirkaŭas armate;
liajn mortigas gardistojn, kaj fajron enĵetas en domon.
Li, el buĉado savita, ĝis kampoj aliras Rutulaj,
petas de Turno helpadon: kaj gaston ĉi tiu protektas.
Sed Etrurio, tre juste kolera, sin tute eklevis,
8.495juĝon petante al Marsaj armiloj por puno de reĝo.
Milojn da tiuj soldatoj vi ĉefos, Eneo: mi volas.
Ĉar, kolektita sur bordo, ŝiparo malpacienciĝas;
kaj por foriro ĝi petas signalon: sed ilin haltigas
pastro grandaĝa; li kantas: «Ho Meonjunuloj kuraĝaj,
8.500floro kaj virto de viroj antikvaj, vi, kiujn dolore
justa kaj prava kolero instigas al puno Mezenca,
tian venkadi popolon ne povos ĉefanto Itala:
ĉefon eksteran elektu». En tiu ĉi kampo, armeo
haltis Etruska; ĉar dia averto ĝin forte timigis.
8.505Tarko alsendis al mi delegitojn por ke mi akceptu
kronon kaj sceptron de regno: ĉar tiu ĉefanto dezirus
ke mi aliru tendaron, kaj regnon direktu Tirenan.
Sed ve! nun la maljuneco glacia kaj pezo de jaroj
regnon al mi malpermesas kaj provon de agoj militaj.
8.510Filon mi kore proponus; sed naskis patrino Sabina
lin; kaj mi timus malhelpi patrujon. Vi, kiu junecon
havas kaj dian naskiĝon, vi, kiun Fataloj alvokas,
iru kaj ĉefu samtempe Trojanojn kaj anojn Italajn.
Sed al vi mian esperon kaj mian konsolon mi donos,
8.515filon Palason: sub via komando li lernos militon,
gravajn laborojn de Marso; ĉar, viajn vidinte agadojn,
vin li kutimos, de siaj junjaroj, admiri sincere.
Ducent rajdantojn Arkidajn ai li mi donacos, junulojn
tute ŝatindajn; kaj tiom proprece kondukos Palaso».
8.520Tiel apenaŭ li diris, - dum supren direktis okulojn
ido Anĥiza Eneo kaj lia fidela Akato,
multajn en koroj ĉagrenaj malĝojajn rulante pensadojn,-
kiam, el klara ĉielo, signalon Citera alsendis.
Ĉar el etero alvenis subite bruanta fajrero
8.525neatendita: kaj ŝajnis ke ĉio samtempe tremegas;
dum tra ĉielo fortege muĝadis trompeto Tirena,
ĉiuj sin levas: denove kaj ree fortiĝas bruego.
Inter aeraj nubetoj, en loko sennuba, armilojn
ili ekvidas brilantajn kaj sin reciproke frapantajn.
8.530Ĉiuj ektremas en koroj; sed tiam Trojana heroo
ĝoje rekonas promeson de sia patrino diina;
kaj li memoras: «Ho mastro, li diris, ne serĉu al kiu
estas sendita ĉi tiu miraklo; min petas Olimpo.
Tiu disigno anoncas ke tenas promeson patrino:
8.535ĉar se milito fariĝos, Vulkanajn armilojn, tra ventoj
al mi ŝi devos alporti.
Kiaj buĉadoj minacas mizerajn urbanojn Laŭrentajn!
Kiel vin, Turno, mi punos! kaj kian, sub ondoj kuŝantaj,
aron da viraj kirasoj, da ŝildoj, da korpoj vi rulos
8.540Tibro, ho patro. Li petu militon kaj rompu ĵuradon!».
Kiam li tiel parolis, li seĝon forlasas altegan;
kaj li unue, de sankta altaro Herkula vekinte
fajrojn dormantajn, Penatojn kaj Larojn de mastro malriĉa
gaje aliras: kaj, dum elektitajn Evandro bovvirojn
8.545buĉas, laŭ sankta kutimo, lin junaj imitas Trojanoj.
Poste Eneo reiras ŝiparon kaj trafas kunulojn.
Tiam li zorge elektas la plej kuraĝulojn el ili,
kiuj lin sekvos al sanga milito: aliaj de akvo
estas portotaj, kaj malsupreniros senrame riveron,
8.550por al Askano rakonti pri patro kaj nunaj fariĝoj.
Havas Trojanoj ĉevalojn por landon ektrafi Tirenan:
rajdas Eneo belegan rajditon; ĝin tute surkovras
felo de flava leono brilanta per oraj ungegoj.
Famo subite, flugante tra urbo malgranda, konigas
8.555ke tuj al limoj de ĉefo Tirena rajdantoj aliros.
Timo patrinajn pliigas preĝadojn; ĉar ĝi pligrandiĝas,
kiam alvenas danĝeroj, kaj Marsa aperas figuro.
Tiam Evandro la patro manprenas de filo ironta
manon, kaj, larmojn verŝante multegajn, li tiel parolas:
8.560«Filo, ve! se al mi jarojn pasintajn Jupitro redonus;
kaj se mi povus ankoraŭ unuan mortigi korpuson
antaŭ murego Prenesta, kaj ŝildajn bruligi amasojn,
reĝon Herilon per tiu ĉi mano ĵetinte Tartaren;
- ĉar tri animojn li de Feronio patrino ricevis;
8.565(teruriganta rakonto!) kaj lin tri armiloj vestadis.
Oni lin devis trifoje mortigi. Sed tamen ĉi tiu
mano trioblan animon formetis kaj veston trioblan. -
Se mi ne estus maljuna, nenio min povus senigi,
filo, je viaj kisadoj: neniam najbaro Mezenco
8.570tiun ĉi kapon insultus, buĉadojn faradus sennombrajn,
kaj senhomigus ĉefurbon de tiom da bonaj urbanoj.
Ho Superuloj, Jupitro, vi granda reganto de dioj,
reĝon Arkidan kompatu, mi petas, kaj patrajn aŭskultu
preĝojn: se vivo de filo Palaso ne estas tranĉota,
8.575se vi kaj viaj dekretoj permesas, Fataloj potencaj,
ke mi lin povos revidi por kun li daŭrigi vivadon,
vivon mi petas, kaj ĉiujn bonvolas toleri suferojn:
sed, ho Fataloj, se vi min minacas de frapo subita,
nun, mi vin petas, nun rompu fadenon de vivo malgaja,
8.580timojn dum dubo ŝancelas, dum estas necerta estonto,
dum mi vin, filo karega, malfrua kaj sola volupto,
tenas ankoraŭ en brakoj, dum grava kurjero ne vundis
patrajn orelojn». Kaj tiel parolis, dum lasta foriro,
patro maljuna: lin portis svenantan servistoj en domon.
8.585Oni malfermas pordegojn: kaj jam rajdantaro eliris.
Inter unuaj ĉefrajdas Eneo kaj brava Akato,
poste aliaj Trojanoj precipaj: en mezo de aro,
vesto vidiĝas kaj riĉaj armiloj de juna Palaso.
Tiel do, kiam el Oceanmaro eliras Lucifro,
8.590kiun Venuso pli amas ol astrojn aliajn, tuj kiam
li en ĉielo vidigis vizaĝon, solviĝas mallumo.
Staras sur muroj patrinoj tremantaj, kaj sekvas okule
polvan nubeton kaj aron militan pro kupro brilantan.
Tra arbetaĵoj irante por vojajn eviti kurbiĝojn,
8.595ili kuradas. Tuj bruas ekkrio; anaro densiĝas:
hufoj eksonas; kaj tremas kamparo de takta frapado.
Apud rivero Cerita troviĝas malvarma arbaro,
kiun sanktigis kredaĵoj de patroj: ĉi tiun ĉirkaŭas
ĉie montetoj, kronitaj de densaj kaj nigraj abioj.
8.600Iam antikvaj Pelasgoj, de lando Latina unuaj
kulturigistoj, laŭ famo, arbaron kaj tagon dediĉis
al protektanto de kampoj kaj brutoj, al dio Silvano.
Ne malproksime tendaro de Tarko kaj aro Tirena
lokon okupis fortikan: de alta monteto vidiĝis
8.605tuta armeo, kaj ĝi malproksimen tra kampoj vastiĝis.
Tie Eneo la patro kaj liaj kuraĝaj kunuloj
halta s; kaj lacaj ĉevaloj kaj viroj plezure ripozas.
Tamen Venuso, la blanka diino, el nuboj eteraj,
donojn portante, alvenis. Tuj kiam ŝi filon ekvidas,
8.610apud rivero malvarma, en valo aparte sidantan,
antaŭ li tuj ŝi aperas, kaj tiel parolas afable:
«Jen promesitaj donacoj, faritaj de arto de edzo.
Baldaŭ, ho filo, vi povos minaci de sanga batalo
arojn Laŭrentajn tro malhumilegajn kaj Turnon kuraĝan».
8.615Diris ŝi; poste, kisadon de filo petinte, Citera
kontraŭ radikojn de kverko brilantajn apogas armilojn.
Ĝoja pro donoj diinaj, fiera pri tia honoro,
li sin satigi ne povas, armilojn rigardas atente,
kaj, admirante sincere, li turnas, per manoj kaj brakoj,
8.620kaskon teruran vomantan flametojn el fasko harega,
glavon mortigan, kirason el kupro rigida faritan,
sangokoloran, grandegan, similan al nubo lazura,
kiam ĝi foren rebrilas, frapita de sunaj radioj,
fine gamaŝojn malpezajn el oro dufoje forĝita,
8.625lancon, kaj neesprimeblajn ĉizajoĵn de ŝildo helega.
Tie fariĝojn Italajn kaj grandajn de Romo triumfojn,
antaŭkonante Fatalojn kaj agojn de tempo estonta,
fajrpotenculo desegnis: ĉar tuta idaro Askana
tie troviĝis, kaj ĉiuj militoj laŭ vico pentritaj.
8.630Kuŝas lupino graveda en groto verdanta de Marso;
apud ĝi ludas duopaj infanoj, kaj mamojn pendantajn
ili por suĉi penadas, ne terurigitaj: kaj dume,
ĝi, malantaŭen turninte buŝegon kaj kapon sovaĝan,
ilin lekadas amege, kaj korpojn per lango glatigas.
8.635Oni nun vidas en Romo Sabinojn maljuste kaptitajn,
antaŭ popolo, en cirko, post fino de jaraj ludegoj.
Inter Romulo kaj reĝo maljuna Tatio, ĉefanta
kurajn Sabanojn, subite flamiĝas terura milito.
Poste ĉi tiuj du reĝoj, - ĉar ili ĉesigis batalojn,-
8.640antaŭ altaro Jupitra, en manoj tenante kalikojn,
staras armataj, kaj buĉas porkinon por ligon certigi.
Pli malproksime, ĉevaloj dufoje kvaropaj Metion
dispecigegas: - sed kial, Albano, vi falsis ĵuradon? -
Tulo tra densa arbaro ŝiritajn trenadas restaĵojn
8.645de mensoganta krimulo; kaj sango ruĝigas arbetojn.
Flanke, Porseno ordonas ke Romo Tarkvinon akceptu,
de si pelitan: kaj urbon premegas kruela sieĝo:
sed Eneidoj al glavo rapidas por sin liberigi.
Reĝo indignas kaj poste minacas; - kaj tio sur ŝildo
8.650estas videbla, - ĉar ponton disrompi kuraĝas Kokleso;
ĉar, disŝirinte ligilojn, Klelio transnaĝas riveron.
Supre de ŝildo, Manlio, gardante Tarpejan altaĵon,
antaŭ preĝejo staradas kaj Kapitolmonton okupas.
Tegas palacon Romulan tegmento el nova pajlaĵo.
8.655Tie flugetas, tra oraj pordejoj, arĝenta ansero,
kiu alvenon de Galaj soldatoj per kantoj anoncas.
Tra arbetaĵoj rampinte, Galanoj okupas altaĵon;
ilin protektas mallumo kaj helpo de nokto nigrega.
Estas ilia hararo el oro, el oro vestaĵoj;
8.660brilas jaketoj strihavaj; kaj laktokoloron de koloj
oro ĉirkaŭas; en manoj iliaj brilegas du Alpaj
lancoj pezegaj; kaj ŝildo longforrma protektas la korpon.
Tie saltantaj Salioj, kaj nudaj Luperkoj, kaj lanaj
ĉapoj Flaminaj, kaj ŝildoj sanktegaj el alta ĉielo
8.665iam falintaj: tra urbo, ĉastegaj patrinoj, sur ĉaroj
alpendigitaj, kondukas sanktaĵojn. Li, pli malproksime,
montras Tartaran sidejon, kaj pordon profundan al Dito,
poste punegojn pro krimoj: kaj vi, Katilino, pendante
sub minacanta ŝtonego, vi tremas, vidante Furiojn.
8.670Loĝas piuloj aparte: kaj donas leĝaron Katono.
Meze de ŝildo vidiĝas figuro de maro ventega,
ora, dum ondoj lazuraj kroniĝas de ŝaŭmo arĝenta;
ronde delfenoj arĝentebrilantaj, ĉirkaŭe naĝantaj,
sulkas ŝaŭmantan ondaron, kaj maron batadas per vostoj.
8.675Meze de maro, du kupraj ŝiparoj, - Aktia batalo,-
estas vidataj; kaj ŝajnas ke maro Leŭkata bolegas.
Marso direktas movadon; kaj maron briligas orŝildoj.
Tie instigas kaj ĉefas Italojn Cezaro Aŭgusto,
kaj lin kuniras popolo, Penatoj, Diegoj kaj Patroj.
8.680Staras sur alta ferdeko li; frunto brilanta du flamojn
ĵetas, kaj astro de patroj montriĝas sur kapo fiera:
dum aliparte, puŝita de ventoj kaj dioj favoraj,
ĉefas armeon Agripo kuraĝa: de krono marista
spronoj brilegas sur kapo zonata de fama ordeno.
8.685Tie, de bandoj barbaraj diversajn ĉefante armilojn,
jen Antonio: sur bordo ruĝmara venkinte Aŭrorajn
gentojn, li trenas soldatojn Egiptajn kaj Baktrajn, venintajn
de Oriento; lin sekvas, hontinde! Egipta edzino.
Ĉiuj samtempe rapidas; kaj tuta ondaro batita
8.690ŝaŭmas, tranĉita de akraj remiloj kaj spronoj tridentaj.
Ŝipoj aliras maralton: kaj ŝajnas ke naĝas Cikladoj
elŝiregitaj, ke montoj altegaj tuŝegas montegojn,
tiel montriĝas pezegaj ŝipvostoj turhavaj de ŝipoj.
Estas ĵetitaj, jen stupo flamanta, jen flugo de sagoj
8.695feraj; kaj regnon Neptunan ruĝigas terura buĉado.
Meze, reĝino ekscitas soldatojn per sistro patruja,
kaj minacantajn ne vidas post dorso duopajn serpentojn;
dum ĉiuformaj dimonstroj kaj Anubisdio bojanta
kontraŭmilitas Neptunon, Venuson kaj saĝan Minervon.
8.700Meze de sanga batalo, - ĉizita sur fero, - freneze
Marso klopodas: el alta etero lin helpas Furioj;
tie ĝojega Malpaco ŝiritan agitas vestaron;
kaj ŝin sekvadas Belono kun vipo sorbita de sango.
Tion vidinte, ekstreĉas pafarkon Apolo Aktia.
8.705Terurigitaj pro sama timego, Egiptoj kaj Indoj,
poste Araboj kaj fine Sabeoj forkuras subite.
Oni rimarkas ke velojn al ventoj prezentis reĝino
tute timanta, kaj ŝnurojn ligantajn pli kaj pli ellasis.
Palan pro morto proksima, en sanga buĉado, ŝin montras
8.710fajrpotenculo, portitan de ondoj kaj vento Japiksa.
Staras kontraŭe vastega korpego de Nilo malĝoja:
Li, malferminte vestaĵon, al brusto lazura venkitojn
vokas, por ilin ekkaŝi profunden de grotoj riveraj.
Tamen Cezaro kondukas kaleŝon trioble triumfan
8.715ĉirkaŭ Rommuro, al dioj Italaj eternan prezentas
donon, kaj tricent preĝejojn al ili en urbo dediĉas.
Stratojn plenigas aplaŭdoj kaj ĝojo kaj ludoj popolaj.
Ĥoroj patrinaj vidiĝas interne de ĉiu preĝejo.
Antaŭ altaroj, bovviroj buĉitaj kovradas la teron.
8.720Li mem, sidante sur sojlo marmora de Feba templego,
donojn akceptas de fremdaj popoloj, kaj ilin sur belajn
fiksas pordegojn: aliras longvice nacioj venkitaj,
inter si diferencantaj per lingvoj, armiloj kaj vestoj.
Tie Nomadajn popolojn, kaj gentojn Afrikajn senzonajn,
8.725Karojn, Lelegojn, kaj sagoĵetantajn Gelonojn, Vulkano
ĉizis: vidiĝas Eufrata rivero humile fluanta,
Reno bikorna, Morinoj la plej malproksimaj el homoj,
Dahoj neniel dresitaj, Arakso kolera pro ponto.
Tiujn ĉizaĵojn de ŝildo Vulkana, patrina donaco,
8.730miras Eneo: li, kvankam malklera pri senco kaŝita,
ĝojas kaj ŝarĝas sur ŝultrojn Fatalon kaj famon de nepoj.