Eneido/Kanto Sepa

El Vikifontaro
Kanto Sesa Indekso : Eneido
de Vergilio
Tradukita de Henri Vallienne
Kanto Oka
traduko eldonita en 1906


Kanto Sepa

Ho nutristino Enea, Kajeto, vi, kiel aliaj,
famon eternan al niaj marbordoj per morto liveris:
glora ĉar estas la loko en kiu vi kuŝas, kaj nomo
via nun rememorigas tombejon en lando Hespera.
7.005Dume la pia Eneo, solenajn farinte tombpreĝojn,
kaj stariginte funebran monteton, tuj kiam kvietaj
ondoj fariĝis, velŝipojn irigis kaj lasis havenon.
Noktaj blovetas ventetoj, kaj luna blankaĵo lumigas
marveturadon, dum brilas ondaro per helo tremanta.
7.010Estas sekvitaj proksime marbordoj de Circa insulo,
kie filino riĉega de Suno per kanto senĉesa
nealireblajn sonigas arbarojn, kaj nokte odoran
cedron bruligas, en domoj belegaj, por ilin lumigi,
dum ŝi sonoran tra maŝoj maldikaj kurigas teksilon.
7.015Tie aŭdiĝas ĝemadoj koleraj de grandaj leonoj,
kiuj skuadas ligilojn kaj forte tra nokto blekegas:
aproj starigas haregojn, kaj ursoj en kavoj profundaj
furiozegas, dum lupoj grandformaj kriegas freneze.
Ili, ve! homoj ja estas: sed ilin diino kruela
7.020ŝanĝis per herboj potencaj en korpojn de bestoj sovaĝaj.
Sed, por ke piaj Trojanoj ne tiajn suferu danĝerojn
eblajn, se ili havenon kaj bordon alirus timindan,
velojn Neptuno plenigis je vento favora, ŝiparon
naĝi devigis, kaj ekster ondaro ĝin puŝis varmega.
7.025Maro sub sunaj radioj jam ruĝe heliĝis; sur roza
ĉaro, en alta ĉielo, jam flava brilegis Aŭroro,
kiam tuj haltas ventado kaj ĉiu aera bloveto:
penas sed vane remistoj ondaron lacigi senmovan.
Grandan arbaron el ondo starantan subite Eneo
7.030vidas, tra kiu la Tibra rivero flankita de arboj,
multajn turnakvojn igante rapidajn, sur flavaj sablaĵoj,
fluis en maron. Ĉirkaŭe kaj supre, sur bordo loĝantaj,
birdoj diversaj moviĝis, en riverkuŝujo plenigis
klaran aeron je kantoj kaj flugis tra sankta arbaro.
7.035Ŝanĝi direkton, ŝipnazojn al tero prezenti, Eneo
tiam ordonas; kaj ĝoja li ombran aliras riveron.
Nun mi konigos, Erato, nunaĵon de reĝoj kaj gentoj,
en la antikva Latujo, tuj kiam anaro fremdula
unuafoje al bordoj Aŭzonaj irigis ŝiparon:
7.040kaj de unua milito mi poste komencos rakonton.
Muzo, inspiru poeton. Terurajn mi diros batalojn,
sangajn armilojn, koleron de reĝoj igantaj buĉadon,
helpon Tirenan, kaj landon Hesperan de viroj armitaj
tute kovritan. Aferoj pli grandaj naskiĝas en penso:
7.045verkon pligrandan mi skribos. Kamparon kaj urbojn kvietajn
reĝo Latino maljuna en paco jam longa potencis.
Oni rakontas ke Faŭno kaj nimfo Laŭrenta Narico
naskis lin, Faŭno la filo de Piko; kaj li vin honoris
kiel kreinton, Saturno, kaj patron unuan de raso.
Filon ne havis, pro dia Fatalo, nek viran idaron
tiu ĉi reĝo, ĉar filo unua pereis junaĝe;
kaj nur filino bienon vastegan mastrumis kaj domon,
ino jam maturigita de jaroj kaj edzinigebla.
Multaj ŝin petis fianĉoj en granda Latujo kaj tuta
lando Aŭzona, kaj, antaŭ aliaj precipe, belega
Turno, potenca per famaj prapatroj: lin reĝa edzino,
kiel bofilon, posedi kaj nomi fervore deziris:
sed kontraustaris per multaj mirakloj ordono de dioj.
Laŭro troviĝis en mezo de domo, en lokoj privataj;
kaj foliaron multjara respekto piege honoris.
Kiam li muron konstruis unuan, ĝin estis trovinta
patro Latino; li ĝin laŭ la famo, al Febo dediĉis:
kaj kolonio Laŭreta de tiu ĉi nomon ricevis.
Multaj abeloj - rakonto mirinda! - tra klara aero
7.065veturigitaj, kun bruaj zumadoj sur supron de arbo
iam ekfalis; kaj tuj, per piedoj sin interplektinte,
aro abela subite pendiĝis al branĉo folia.
Tiam diveno: «Mi vidas», li diris, «fremdulon kuraĝan:
ĉefas li roton venantan de samaj kamparoj; kaj ili
7.070saman kamparon aliras, kaj supran potencos altaĵon».
Plie dum virga Lavinjo, ĉe flanko de patro starante,
sanktan altaron fumigas per piaj parfumoj rezinaj,
fajro - terure! - eksaltas kaj longan manĝegas hararon,
ĉiujn ornamojn bruligas belegajn kaj flamas krakete:
7.075brulas reĝina kapvesto kaj krono portanta juvelojn.
Juna knabino forkuras, kovrita de flamoj flavruĝaj;
kaj, fumiĝante, bruladon ŝi semas tra tuta palaco.
Estis vidaĵo terura kaj vere mirinda averto,
kiu anoncis ke iam ŝi fama kaj glora fariĝos,
7.080sed ke samtempe minacas popolon kruela milito.
Tamen la reĝo, pri diaj elmontroj tre priokupata,
al orakolo de Faŭno, la fataldiranta naskinto,
iras, kaj altan demandas arbaron Albunan: ĉi tie
fonto bruegas kaj ombron plenigas je sterka odoro.
7.085Gentoj Italaj kaj tuta kamparo Enotra ĉi tie
petas klarigojn pri duboj: ĉar kiam la pastro oferis
donojn, kaj felojn de ŝafoj buĉitaj etendis sur teron,
por sin ĉi tien kuŝigi kaj sonĝi sub nokto silenta,
milmaniere flugantajn li tiam ekvidas fantomojn,
7.090voĉojn aŭdadas diversajn, kaj ĝuas parolojn de dioj;
fine li ombrojn demandas Akerajn el fundo Averna.
Tie do, kiam Latino la patro, petante respondon,
cent lanportantajn, laŭ sankta kutimo, ekbuĉis ŝafinojn,
li sin etendis sur felojn iliajn, sur dorso kuŝante.
7.095Tiam li voĉon ekaŭdis venantan el alta arbaro:
«Nun do, por via filino ne edzon deziru latinan,
mia naskito; kaj pretan edziĝon ne kredu ŝatinda.
Fremda alvenas bofilo: de raso latina li sangon
portos ĝis astroj kaj nomon: genepoj naskotaj de ili
7.100mondon potencos kaj metos sub siajn piedojn, de maro
kie la suno sin levas ĝis maro en kiun ĝi falas».
Tiun respondon, per kiu en nokto silenta konsilis
Faŭno la patro, ne volis por si mem konservi Latino:
sed jam la Famo fluganta alportis al urboj Aŭzonaj
7.105tiun sciigon, ĵus kiam la Laomedido Trojana
sian ŝiparon alligis al bordo herbhava de Tibro.
Tiam Eneo kaj ĉefoj precipaj kaj bela Iulo
korpojn lacetajn etendas sur branĉojn de alta arbaro,
manĝon preparas kaj metas sur herbon, sub siaj manĝaĵoj,
7.110kukojn tritikajn - al tio Jupitro mem ilin instigis -
kaj telerforman platkukon surkovras per fruktoj kamparaj.
Kiam unuaj manĝaĵoj finiĝis, nutraĵo mankanta
ilin devigis direkti mordegon al plata Cereso,
poste ataki per mano kaj per maltimemaj makzeloj
7.115randon de krusto Fatala por pecojn glutadi dikegajn.
«Nia malsato eĉ tablojn englutas!» ekkriis Iulo,
rur petolante. Sed tiu parolo scnvola ekmontris
finon de ĉiuj laboroj; kaj patro ĝin ĝoje akceptis,
tre mirigita de senco kaŝita: kaj ĝin li meditis.
7.120Poste: «Saluton, ho lando donita de miaj Fataloj:
kaj vi», li diris, «fidelaj Trojanoj, salutu Penatojn.
Estas ĉi tie patrujo kaj domo. Anĥizo la patro,
- mi nun memoras - de tiuj Fataloj konigis sekreton:
“Kiam, ho filo, al fremdaj marbordoj via veturigitan
7.125tablojn malsato manĝegi devigos, post manĝo finita,
tiam memoru ke tie vi laca ekpovos esperi
domojn, kaj lokon prepari, kaj novajn konstrui tegmentojn”.
Estas jen tiu malsato: jen lasta laboro kaj provo,
kiu elfinos ekzilon.
7.130Tial, kuraĝu, ĝojantaj: kaj kiam sin levos la suno,
morgaŭ, ni lokojn, kaj homojn kaj murojn de tiuj popoloj
zorge demandos, kaj lasos havenon por ĉien esplori.
Nun al Jupitro oferu kalikojn, per preĝoj alvoku
patron Anĥizon, kaj vinon denove remetu sur tablojn».
7.135Tiel li diris: kaj poste li zonas tempiojn per branĉo
verda: li tiam alvokas Genion de loko, kaj Teron,
dion unuan, kaj Nimfojn, kaj tiun riveron ankoraŭ
nun nekonatan, kaj Nokton, kaj signojn de Nokta naskiĝo,
Idan Jupitron, kaj poste patrinon Frigujan, kaj fine,
7.140en la Olimpo kaj en la Erebo, gepatrojn amatajn.
Tiam trifoje, el alta ĉielo klarega, ektondris
ĉiopotenca la Patro, dum mano agitas kaj montras
nubon eteran, brilegan per oro kaj lumaj radioj.
Famo samtempe trakuras tra aro Trojana kaj diras:
7.145«Jen promesita momento en kiu ni urbon konstruos».
Ili do vete refaras manĝaĵojn por festi nubsignon.
Vinajn starigas kalikojn, kaj ilin ĝojantaj ekkronas.
Hele lumigis al tero radioj de suno sekvanta,
kiam marbordon, kaj urbon, kaj limon de gentoj tieaj
7.150ili esploras: jen ondoj senmovaj de fonto Numika.
Tie ĉi Tibra rivero; kaj tie kuraĝaj Latinoj
loĝas. Sed filo Anĥiza elektas en tuta anaro
cent delegitojn: li volas ke ili aliru al urbo
de respektinda regnestro, kronataj de branĉoj Palasaj,
7.155donojn prezentu al reĝo, kaj lian petegu protekton.
Ili sen ia prokrasto klopodas kaj marŝas rapide.
Tamen li muron estontan desegnas per sulko malgranda.
Lokon aranĝas, domaron unuan sur bordo starigas,
fine ĉi tiun ekzonas tendaron per muro fortika.
7.160Tamen jam vojon transiris junuloj; kaj ili, vidinte
turojn Latinajn, el alta tegmento jam alproksimiĝas.
Antaŭ murego infanoj kaj unufloraĝaj junuloj
rajdis ekzerce, kaj polvon sublevis sub ĉaroj rapidaj:
penis aliaj por streĉi pafarkojn, ĵetegis per brakoj
7.165lancojn flekseblajn, kaj inter si kure kaj pugne batalis,
kiam sendito, rapide rajdante, al reĝo maljuna
diras mallaŭte ke viroj grandkreskaj kun fremda vestaro
alproksimiĝas. Li volas ke oni akceptu ĝentile
tiujn fremdulojn, kaj reĝo sidiĝas sur tronon prapatran.
7.170Sankta, vastega, havanta cent grandajn kolonojn, palaco
estis, loĝejo, en urba altaĵo, de Piko Laŭrenta,
tre respektita pro densa arbaro kaj kredoj antikvaj.
Tie ĉi reĝoj kutimis ricevi la sceptron, kaj faskojn
levi unuajn: ĝi estis loĝejo por konsilantaroj,
7.175templo por sanktaj manĝadoj: kaj, kiam ŝafviro buĉita
estis, ĉefpatroj al tabloj longegaj sidiĝi kutimis.
Plie de famaj prapatroj statuoj el cedro antikva
staris en grandaj vestibloj: Italo kaj patro Sabino
vinberplantinta, tenante en mano kurbitan falĉilon,
7.180poste maljuna Saturno, figuro dufrunta de Jano,
ĉiu laŭ vico, kaj, de la deveno, regantoj aliaj,
kiuj batalis kaj estis vunditaj pro sankta patrujo.
Estas ligitaj sur pordaj tabuloj armiloj multegaj;
pendas kaptitaj kaleŝoj kaj kurbaj hakiloj militaj,
7.185kaj protektiloj de kapo, kaj grandaj rigliloj de pordoj,
sagoj, kaj ŝildoj, kaj spronoj perforte tiritaj el ŝipoj.
Piko mem ĉevaldresanto, tenante bastonon Kvirinan,
ŝildon portante maldekstre, vestite de togo malgranda,
tie ĉi sidis: lin Circo amanta sed freneziĝinta
7.190tuŝis de ora vergeto, kaj, helpe de kantoj magiaj,
ŝanĝis en birdon kun belaj flugiloj milfoje koloraj.
Tiel, sidante sur seĝo de patroj, en dia palaco,
al si Latino venigis Trojanojn, al trona ĉambrego,
kaj enirantojn unua li tiel parolis amike:
7.195«Ho Dardanidoj, parolu. Ni vian nacion kaj urbon
konas; kaj Famo pri maraj kuradoj nin same sciigis.
Kion vi petas? kaj kiu tialo, aŭ eble bezono,
ŝipojn kondukis al bordoj Aŭzonaj, tra tiom da ondoj?
Ĉu vi eraris en vojo, aŭ ĉu vin ventego frapegis?
7.200Multaj ĉar estas maristoj batitaj de maro kolera.
Nun, alirinte al bordo rivera, vi trovis havenon.
Nian gastigon akceptu; kaj konu pli bone Latinojn:
gento Saturna sen ĉenoj, sen leĝoj, praktikas justecon,
kaj propramove de dioj antikvaj konservas kutimojn.
7.205Mi nun memoras - sed ĝin mallumigis multego da ĵuroj -
de maljunuloj Aŭruncaj rakonton: de niaj kamparoj
filo, Dardano penetris ĝis urboj Frigujaj de Ido,
kaj eĉ ĝis Samo Tracuja - ĝi nun Samotraco nomiĝas -
Li, elirinte el urbo Tirena Korito, sur trono,
7.210meze de ĉielastraro, en oraj palacoj, nun sidas,
kaj plinombrigas de la diaĵaro la multajn altarojn.
Tiel li diris: kaj Ilioneo ĝentile respondas:
«Ido nobela de Faŭno, ho reĝo, nenia ventego
nin al marbordo Itala alnaĝi devigis; nenia
7.215astra observo per montroj malveraj falsigis direkton:
tute intence kaj vole ni vian aliras ĉefurbon.
Ni, forpelitaj el regno plej granda sur kiun radiojn
lumajn verŝadis sundio, venanta el limo Olimpa,
ni de Jupitro devenas: do Dardanidaro junaĝa
7.220ĝojas pri avo: kaj reĝo, naskita de raso Jupitra,
Troja Eneo, al viaj landlimoj nin li mem alsendis.
Tiun ventegon teruran, vomitan sur Idan kamparon
de la kruela Mikeno, kaj finon de tiu milito,
kiu puŝegis Eŭropajn armilojn ĝis bordoj Aziaj,
7.225ĉiu tro konas, eĉ kiam li loĝus post Oceanmaro
malproksimega, eĉ kiam li inter kvar zonoj vivadus,
kie la sunaj radioj marlimon bruligas per fajroj.
Veturigitaj post Troja ruino tra maro vastega,
ni nur por dioj patrujaj malgrandan ekpetas landeton,
7.230bordon senriskan, aeron kaj akvon, de ĉiu proprecon.
Tamen al regno ni gloron alportos; kaj via grandiĝos
famo; ĉar ĉiam ni estos dankemaj pro via gastamo.
Se vi akceptas Trojanojn, neniam vi pentos: pri tio
mi atestigas Fatalojn Eneajn kaj viron potencan,
7.235kiu en ĵuroj kaj en bataladoj neniam eraris.
Multaj popoloj kaj multaj nacioj deziris sin ligi
kun ni; do ne nin malŝatu se antaŭ vi ni nin prezentas,
mane portante rubandojn kaj preĝajn dirante parolojn.
Sed nin dekretoj de dioj kaj voloj komandaj devigis
7.240vian serĉadi patrujon: ĉar tie Dardano naskiĝis,
tie nin ree alvokas ordonoj de dia Apolo,
apud la Tibro Tirena kaj ondoj de fonto Numika.
Al vi malgrandan donacon el siaj riĉaĵoj antaŭaj
reĝo nun sendas, restaĵon rabitan el Troja brulado.
7.245Patro Anĥizo per tiu orglaso trinkaĵojn oferis.
Tiun ĉi sceptron manportis kaj kronon surmetis Priamo,
kiam popolojn, laŭ sankta kutimo, li juĝis vokitajn,
fine vestaĵoj, Trojana laboro...».
Tamen dum Ilioneo parolis, Latino vizaĝon
7.250havis penseman: li mute, atentajn rulante okulojn,
restis senmova sur trono: ĉar koron de reĝo kortuŝas
nek la vestaĵoj purpure pentritaj, nek sceptro Priama,
sed nur pripensoj pri la edzinigo de lia filino:
kaj li de Faŭno antikva en koro agitas respondon.
7.255Estas jen tiu bofilo, venanta el lando ekstera,
kiun Fataloj anoncis, kaj kiu kun sama potenco
regos kun li mem; de kiu idaro kuraĝa kaj virta
fama fariĝos, kaj mondan regnaron potence komandos.
Fine li diras ĝojege: «Nu! Dioj favoru projektojn
7.260kaj orakolojn! Vi kion deziras ricevos, Trojanoj.
Mi ne malŝatas donacojn. Sub reĝo Latino ne mankos
ĉu produktaĵoj de grasa kamparo, ĉu Trojaj riĉaĵoj.
Tamen se reĝo Eneo fortege min koni deziras,
se li tuj volas sin kun mi ekligi kaj gasto fariĝi,
7.265li do alvenu, kaj vidi amikan ne timu vizaĝon.
Manon Enean ekpremi sufiĉos por pacon fortigi.
Vi, viaflanke, al reĝo nun mian reportu respondon.
Havas filinon mi: sed orakoloj de patro kaj multaj
diaj avertoj ne volas ke viro de nia nacio
7.270kun ŝi edziĝu, kaj tion anoncas: «El landoj eksteraj
venos bofilo: haltonta en lando Latuja, ĝis astroj
nomon kaj sangon li portos». Kredeble Eneon alvokas
dioj: kaj, se estontecon mi vidas, mi tion deziras».
Tiel li diris, kaj inter ĉevaloj plej bonajn elektas.
7.275Tri cent rapidajn ĉevalojn li nutris en staloj vastegaj.
Li tuj ordonas ke oni donacu al ĉiu Trojano
unu ĉevalon purpure vestitan kun selo brodita:
kolon ĉirkaŭas ornamoj orataj kaj pendas ĝis brusto:
ili, jungitaj el oro, en buŝoj mordetas orilon.
7.280Al forestanta Eneo kaleŝon kun ambaŭ ĉevaloj
eternaskitaj, kaj flamojn ĵetantaj el nazo, li donas.
Circo lertega, por ilin naskigi, submetis inside
inojn ĉevalajn sub viraj ĉevaloj de patra sundio.
Tiam Trojanoj, ŝarĝitaj de donoj kaj diroj Latinaj,
7.285belajn rajdante ĉevalojn, eliras kaj pacon alportas.
Tamen kruela edzino Jupitra, el Argo Inaka
ĵus revenante, fluidan sur ĉaro trairis aeron,
kiam, de alta etero, ŝi, super Pakino Sicila,
vidis Dardanan Eneon, kaj lian ŝiparon ĝojantan.
7.290Ili jam domojn konstruas, al tero sin fidas, forlasas
ŝipojn. Ŝin, tion vidintan, ĉagreno starigas senmova.
Kapon skuinte, ŝi tiujn el brusto eligas parolojn:
«Malamegita nacio! Frigujaj Fataloj senĉese
kontraŭstarantaj! En kampoj Sigeaj ĉu ili pereis?
7.295Plie, ĉu estis kaptitaj? Ĉu tiujn venkitojn bruligis
Trojo flamanta? Ne. Tra batalantoj, en mezo de flamoj,
ili eĉ vojon trahakis! Mi kredas ke mia potenco
kuŝas lacega, ke sata malamo ripozas kaj dormas.
Kion mi diros? Mi ilin, pelitajn el urbo falinta,
7.300sekvi kuraĝis tra ondoj kaj persekutadi tra mondo.
Kontraŭ Trojanoj mi uzis ĉielajn kaj marajn fortaĵojn.
Ve! min utilis nek Sirtoj, nek Scilo, nek vasta Karibdo!
Ili ĉe Tibra kuŝujo revita nun ĝoje ripozas,
nun protektitaj el maro kaj el mi. Kruelan nacion
7.305Marso mortigis Lapitan; koleron satigis Dianan
Patro de dioj, kaj Kalcedonurbon punegis antikvan.
Kian krimegon elpagis Lapitoj kaj Kalcedonurbo?
Tamen min, grandan edzinon Jupitran, min, kiu kuraĝis
ĉion provadi, min, kiu min turnis al ĉio, nun venkas,
7.310min malfeliĉan, Eneo! Se mia potenco ne estas
eble sufiĉa, de dio alia mi petos helpadon;
se mi Superajn ne fleksis diaĵojn, mi vokos Inferajn.
Certe Eneon el regno Latina mi peli ne povos;
kaj edziniĝon Lavinjan senmovaj plenumos Fataloj;
7.315estu! Sed tamen mi povas prokrasti, haltigi aferojn
gravajn, mi povas de tiuj du reĝoj mortigi popolojn.
Ligu bofilon kun lia bopatro buĉado de gentoj!
Sango Trojana vin dotos, Lavinjo, kaj sango Rutula;
kaj edziniĝon Belono prezidos: ne nur Cisidino
7.320estos naskinta de sia kuniĝo fatalan brulaĵon.
Tiel do filo Venusa similos alian Parison:
kaj li fariĝos flamtorĉo danĝera por nova Pergamo!».
Tiel dirinte, diino timinda sur teron aliras:
poste ŝi vokas kruelan Alekton el nigra sidejo,
7.325kie loĝadas Furioj diinaj: malĝojajn militojn
nur ŝi amegas, kolerojn, insidojn, kaj krimojn aliajn.
Tiun ĉi monstron Tartaran malamas fratinoj, malamas
Patro Plutono mem, tiel diversajn ŝi vestas formaĵojn,
tiel sur kapo malbela teruraj pliiĝas serpentoj.
7.330Ĝin do per tiuj paroloj instigas Junono, kaj diras:
«Ho virgulino, naskita de Nokto, mki de vi petegas
servon gravegan: min helpu, por ke mi konservu honoron
mian kaj famon, por ke Eneanoj ne povu Latinon
per edziniĝo ĉirkaŭi, kaj limojn okupi Italajn.
7.335Inter amikaj gefratoj vi povas naskigi militon,
povas en domojn disverŝi malamojn, kaj skui sur ilin
torĉojn kaj vipojn funebrajn: vi por malutili posedas
mil manierojn kaj artojn. En cerbo elpensu rimedojn;
pacon disrompu revitan, kaj kaŭzojn dissemu militajn:
7.340volu armilojn, kaj petu, kaj prenu samtempe junuloj!».
Tuj, sorbigita de nigraj venenoj Gorgonaj, Alekto
Landon Latujan kaj altan palacon de reĝo Laŭrenta
celas unue, kaj trafas Amaton en domo privata.
Ŝin, pri alveno de aro Trojana, pri Turna edzigo,
7.345grandaj koleroj kaj timoj virinaj fortege agitis.
Unu el haraj serpentoj lazuraj diino ekĵetas
sur ŝin, en bruston, kaj funden de koro inside ĝin ŝovas,
por ke ŝi domon konfuzu per sia kolero freneza.
Inter vestaĵoj kaj brusto gliteta glitigas la monstro,
7.350sur ŝi volviĝas sentuŝe, kaj, spiron blovante viperan,
trompas malsaĝan reĝinon: jen granda serpento fariĝas
ora ornamo de kolo, tenilo de longaj rubandoj;
jen ĝi hararon alligas, kaj membrojn tuŝetas volupte.
Tamen eniro de flua veneno malseka unue
7.355sentojn nur siajn agitas, kaj fajron nur ĵetas en ostojn.
Tiel do longe ke flamo ne tutan okupis animon,
kiel patrinoj kutimas, ŝi diras plej dolĉajn parolojn;
multe ĝemante pri sia filino, pri edzo Friguja:
«Ĉu do Lavinjon ni devos konduki al Trojekzilitoj,
7.360Patro? ĉu vian filinon, kaj vin mem, kaj fine patrinon
vi ne kompatos? Je akvilonvento unua, vin lasos
tiu perfida ŝtelisto; kaj li, forportinte edzinon,
celos maralton. Ve! tiel penetris en Lakedemonon
bela Pariso, por Ledan Helenon konduki Trojurbon.
7.365Kio fariĝis sanktega bonfido, al viaj parencoj
amo antikva, promeso tre ofte donita al Turno?
Tamen se petas Latinoj bofilon de gento ekstera,
se vi lin volas, se premas ordonoj de Faŭno la patro,
ĉu regionoj sur kiuj ne regas Latina potenco
7.370fremdaj ne estas? Mi kredas ke tiel rezonas diaĵoj.
Kaj, se de Turno unuan ni serĉas devenon, ni trovas,
kiel prapatrojn, Inakon, Akrizon kaj grekan Mikenon».
Tiel ŝi diras por tenti Latinon, sed vane; ĉar reĝon
kontraŭstarantan ŝi vidas. Subite en korpon profunde
7.375kaj furioze serpento ŝovita ŝin tutan penetras.
Tiam ŝi, vere plendinda, de krizoj mordita deliraj,
urbon grandegan freneze trakuras sen ia hontemo.
Ŝi turnludilon similas, batitan de vipaj frapadoj,
kiun, en korto malplena turnigas per movoj rapidaj
7.380knaboj atentaj al ludo: ludilo, puŝita de ŝnuro,
rondojn farante, rondiras; junula anaro malklera
super ĝi ĝoje sin klinas, kaj bukson admiras turnantan,
dum rapidigas movadon batadoj: ŝi tiel rapide
kuras el urbo en urbon, kaj mezen de gentoj kruelaj.
7.385Plie, pli kolerigita, ŝi krimon pli grandan kuraĝas;
ĉar ŝajnigante frenezon de Bako, ŝi inter arbaroj
baldaŭ forkuras, kaj kaŝas filinon en montojn arbhavajn,
kie Trojanan ŝi edzon evitos, kaj torĉojn prokrastos.
«Bako, evohe!» ŝi krias saltante, «vi de virgulino
7.390estas nur inda: nur por vi ŝi tirsojn ekprenis dolĉegajn,
por vi ŝi ĥorojn preparis, kaj sanktan ornamis hararon!».
Famo ekflugas: kaj korojn patrinajn freneze brulantajn
sama fervoro ekscitas por novajn serĉadi tegmentojn.
Ili forlasas loĝejojn, al vento hararon kaj kolon
7.395nudan prezentas, plenigas aeron je krioj sovaĝaj,
kaj vinberbranĉajn bastonojn agitas, vestite per feloj.
Inter aliaj, Amato malsaĝa pinbranĉon flamantan
portas, kaj kantas edziĝon de Turno kun sia filino.
Sangajn rulante okulojn, subite ŝi krias sovaĝe:
7.400«Aŭdu, patrinoj latinaj, en kiu ajn loko vi estas,
por malfeliĉa Amato se restas en koroj sentemaj
iom da amo, se rajtojn patrinajn vi ĉiam petegas,
harajn rubandojn malligu, kaj kun mi komencu Bakfestojn».
Tiel, en densaj arbaroj, en lokoj loĝitaj de bestoj,
7.405ĉie, reĝinon turmentas Alekto per Bakaj pikiloj.
Kiam ŝi vidis ke ŝi pligrandigis unuajn kolerojn,
domon konfuzis Latinan, kaj liajn malhelpis projektojn,
tiam diino malĝoja funebrajn etendas flugilojn,
kaj de kuraĝa Rutulo ektrafas muregojn. Ĵetita
7.410tien per Noto ventega, Danao, Akriza filino,
tiun ĉi urbon konstruis: nomita de avoj «Ardeo»
iam, ĝi tiun ĉi nomon konservas ankoraŭ famegan:
sed ne plu estas grandeco. Ĉi tie, en alta domego,
Turno, en mezo de nokto nigreta, ĝuadis ripozon.
7.415Frunton malbelan kaj membrojn terurajn forlasas Alekto,
poste sin aliformigas en ŝajnon de ino maljuna,
ĉar per sulketoj malpuran ŝi strekis vizaĝon: hararon
blankan alligas rubando kaj fiksas branĉeton olivan:
estas Kalibo, maljuna pastrino de templo Junona.
7.420Antaŭ junulo ŝi tiel aperas kaj tiel parolas:
«Turno, ĉu ĝoje de viaj laboroj vi perdos premion?
Ĉu vi toleros ke sceptron Dardanaj ekkaptu migrantoj.
Reĝo rifuzas edzinon kaj doton de sango pagitan;
kaj li eksteran kaj fremdan al lando elektas bofilon.
7.425Iru, mokita, kaj risku danĝerojn por maldankemulo;
venku Tirenajn armilojn, kaj pacon firmigu latinan.
Jes, dum en nokto kvieta vi dormas, Saturna filino
ĉiopotenca ordonis ke tiel mi al vi parolu.
Nun do, kuraĝu, kaj armu junulojn; kaj ilin rapide
7.430ekster pordegoj konduku: nun ĉefojn mortigu Frigujajn,
kiuj okupis riveron, kaj ŝipojn bruligu pentritajn.
Tion ordonas volado de dioj. Nun, reĝo Latino,
se li rifuzas plenumi edziĝon kaj teni promeson,
sentu kuraĝon de Turno, kaj liajn ekprovu armilojn».
7.435Tiam junulo, mokante pastrinon, ĉi tiun parolon
diris: «Mi scias ke Tibran riveron okupas ŝiparo;
tiu sciigo kredeble alvenis al miaj oreloj.
Min do timigi ne provu: ĉar dia reĝino Junono
ne min forgesis.
7.440Ĉar maljuneco vin venkis, kaj malkapabligis por koni
veron, patrino, vin vana okupas zorgado: kaj, inter
reĝaj disputoj, ĝi trompas pastrinon per timo malvera.
Templon purigu kaj diajn figurojn, por ilin konservi:
viroj nur estas kapablaj por zorgi militon kaj pacon».
7.445Tiuj paroloj de nigra Alekto naskigas koleron.
Tiam subita tremado junulajn ekkaptas artiklojn;
restas okuloj fiksataj: ĉar siblas Erinaj serpentoj,
ĉar malbelege sin montras vizaĝo. Ŝi tiam okulojn
flamajn rulante, lin, ŝanceliĝantan kaj diri volantan
7.450multojn, repuŝas, duoblan serpenton tiregas el haroj,
vipojn sonigas, kaj diras siblante per buŝo rabia:
«Estas jen maljunulino ne inda por koni veraĵojn,
inter disputoj de reĝoj trompita de timo malvera.
Nun, min rigardu: mi venas el domo de nigraj Furioj;
7.455mi militadon alportas kaj morton».
Diras ŝi: kaj, sur junulon brulaĵon ĵetinte flamantan,
koron ŝi boras per torĉo fumanta de helo malluma.
Dormon disrompas grandega teruro: el ostoj, el membroj,
ŝvito glacia eliras, kaj fluas sur korpo tremanta.
{{NVR|7.460Li furioza ekserĉas armilojn en domo, en lito;
ĉar li soifas nur feron, frenezan kaj kriman militon,
venĝon precipe. Ĉar kiam, sub flankoj de kupra bolvazo,
flamo nutrita de branĉoj grandiĝas, kun kanto sonora
akvon boligas varmego: interne saltegas ondaro,
7.465ŝaŭmas fluaĵo, kaj ĝi fumiĝante aliras al supro;
baldaŭ ĝi ne sin detenas, kaj flugas vapore aeren.
Ĉefoj do estis petitaj sin turni al reĝo Latino,
ĉar amikecon li rompis, kaj preni rapide armilojn,
por Italujon protekti kaj peli fremdulojn el limoj.
7.470Povas li sola batali Trojanojn kaj kune Latinojn.
Kiam li tiel parolis kaj diojn alvokis per preĝoj,
vete Rutuloj sin ĉiujn admonas al sanga batalo.
Tiu ĉi laŭdas belecon de Turno, kaj tiu junecon,
unuj prapatrojn de reĝo, aliaj kuraĝon konitan.
7.475Kiam do Turno en korojn Rutulajn inspiris fervoron,
flugas Alekto per Stiksaj flugiloj ĝis Troja tendaro.
Ŝi, elpensante malbonojn, beletan ekvidas Iulon:
bestojn sovaĝajn, sur bordo, li ĉasis per ruzo kaj kuro.
Tiam diino Kocita, blovante sur hundojn rabion
7.480tujan, tra nazoj iliaj konitan irigas odoron.
Cervon tuj ili fervoraj ekflaras. Jen kaŭzo unua,
kiu kamparajn instigis animojn al sanga milito.
Havis la cervo tre belan formaĵon kaj kornojn grandegajn.
Tiro la patro kaj Tiraj infanoj ĝin nutris, post kiam
7.485ili ĝin kaptis el mamo patrina: li reĝan brutaron
regis, kaj ĉefis gardistojn de vasta bieno Latina.
Iam ĝin dresis Silvio fratino kaj ĝin obeigis,
kornojn ornamis por floraj girlandoj de ŝi alligitaj,
beston kombadis, kaj ŝi mem ĝin lavis en fonto purega.
7.490Ĝi, kutiminte karesojn kaj majstran konante manĝtablon,
vagis en meza arbaro, kaj, lokojn irante malfremdajn,
kvankam la nokto nigriĝis, revenis al hejma tegmento.
Ĝin, malproksime vagantan, de knabo ĉasanta Iulo
hundoj ekflaris koleraj, ĵus kiam ĝi, ondon riveran
7.495pro malvarmeto serĉante, kuŝiĝis sur bordan herbejon.
Tiam Askano, brulante de amo fervora al gloro,
streĉas pafarkon kurbetan; kaj cervon li zorge ekcelas.
Dio direktis sageton flugantan: ĉar kano mortiga,
forte siblante, uteron kaj ventron de besto traboris.
7.500Cervo vundita en domon konitan sin tuje rifuĝas,
stalojn ĝemante aliras; kaj, al peteganto simila,
sangokovrita, de plendoj ĝi tutan plenigas loĝejon.
Tamen Silvio unua, per pugnoj frapante vizaĝon,
petas helpadon, kaj anojn kamparajn alvokas fortikajn.
7.505Ili - ĉar nigra Alekto sin kaŝas en densa arbaro -
tuje alvenas, ĉi tiu portante flamantan karbaĵon,
tiu bastonon tuberan: de ĉiu objekto trovita
faras armilon kolero. Anaron alvokas tuj Tiro,
kiu perforte en kverkon kvarone rompitan enpuŝis
7.510kojnojn, kaj kiu portante hakilon alkuras kolera.
Tamen diino, serĉante momenton por malutilegi,
krutan tegmenton de stalo aliras: sur supro starante,
ŝi nun signalon aŭdigas kamparan: per voĉo Tartara
kornon kurbetan ŝi eksonorigas: de bruo terura
7.515tremis montaroj, kaj densaj arbaroj profunde ĝemadis.
Aŭdis ĝin la malproksima lageto Arico; ĝin aŭdis
akvoj sulfuraj de Naro blanketa kaj fontoj Velinaj;
kaj tremegantaj patrinoj sur brustojn ekpremis naskitojn.
Tiam rapide al loko, en kiu signalon trumpetan
7.520donis diino, kaj, tie preninte armilojn, alkuras
la kamparanoj kuraĝaj; dum Trojaj junuloj, kuradon
rapidigante, eliras el tendoj por helpi Askanon.
Haltas anaroj minace. Ne estas batalo kampara,
kiu nur uzas pezegajn bastonojn kaj stangojn malmolajn;
7.525estas armiloj hakiloj duoblaj: kaj tre malproksime
staras nigreta rikolto de glavoj frapitaj de suno:
brilas kupraĵoj kaj suben de nuboj resendas rebrilon.
Tiel do kiam unuaj blovetoj blankigas ondaron,
iom post iom ekŝvelas la maro, pi alten altigas
7.530ondojn, kai fine el profundegaĵoj ĝis nuboj aliras.
Antaŭ junula anaro marŝante kaj ilin ĉefante,
Almo, unua naskito de Tiro, de sago frapita,
falas: ĉar fero en gorĝon penetris, en vojon tra kiu
voĉo eliras; kaj vivon li verŝas kun multa sangfluo.
7.535Ĉirkaŭ li falas multego da viroj, maljuna Galezo,
kiu sin interproponis por paco, plej justa el ĉiuj
homoj, plej riĉa el anoj kamparaj de lando Aŭzona;
ĉar kvin brutaroj da ŝafoj kaj tiom da bovoj en staloj
estis garditaj, kaj per cent plugiloj li plugis bienon.
7.540Kaj dum en kampoj batalo fariĝas kun Marso egala,
pri plenumita promeso diino kontenta, - ĉar sangan
ŝi mem komencis militon, unuajn igante mortigojn, -
landon forlasas Hesperan: tra ventoj fluginte ĉielaj,
malhumilino venkinta fiere aliras Junonon:
7.545«Por vi, batalo kruela mortigan ekigis militon.
Diru nun ili: “Nin kisu, ni ligon kontraktu amikan”,
kiam sur virojn Trojanajn Aŭzonan mi sangon disverŝis.
Eĉ pli ankoraŭ mi faros, se tion plenumi vi volas:
mi al milito limurbojn instigos per falsaj sciigoj,
7.550kaj de freneza deziro al Marso mi korojn bruligos.
Helpoj de ĉie alvenos: armilojn mi semos tra kampoj».
Tamen Junono: «Sufiĉe da agoj teruraj kuj falsaj.
Staras nun kaŭzoj militaj: armeoj komencis batalon:
sango unua sorbigis armilojn okaze trovitajn.
7.555Tiajn edziĝon kuj ceremonion nun festu do kune
filo famega de bela Venuso kaj reĝo Latino.
Tamen ne volas la Patro, reganto de alta Olimpo,
ke vi libere nun tiel vagadu, en ventoj eteraj:
tial foriru. Se io okazos ne antaŭvidita,
7.560mi pri ĝi zorgos». Kaj tiel parolis idino Saturna.
Tiam Alekto flugilojn etendas serpente bruantajn;
kaj ŝi, lasinte ĉielon, sidejon aliras Kocitan.
Loko troviĝas, en lando Itala, sub alta montaro,
glora kaj fama ĉe multaj popoloj kaj landoj diversaj:
7.565estas la valo Amsankta: de densa branĉaro ĝin premas
nigra arbaro duflanke: en mezo, torento bruanta
krutajn sonigas ŝtonegojn per ondaj turniĝoj rapidaj.
Tie terura kaverno, fenestro de Dito kruela,
kuŝas kaj profundegaĵo vastega, el kiu Akero
7.570superfluanta vaporojn blovadas pestigajn. Erino
tien sin ĵetas; kaj monstro ĉielon forlasas kaj teron.
Tamen reĝino, idino Saturna, ekpenas militon
pli perfektigi. Rapidas en urbon, el kampo batala,
aro paŝtista, kaj korpojn malvivajn alportas de Almo
7.575juna kaj de maljuna Galezo kruele vundita.
Diojn preĝante, ĉi tiuj samtempe alvokas Latinon.
Turno aperas: dum oni malbenas bruladon kaj buĉon,
li pligrandigas teruron: «Trojanoj ekkaptos potencon;
ili edziĝos Lavinjon; mi estas pelota el lando».
7.580Tiuj ĉi, kies patrinoj frenezaj trairas arbarojn,
ĥorojn de Bako dancante - ĉar estas potenca Amato –
venas de ĉie, sin are kolektas, kaj Marson lacigas.
Ĉiuj do, malgraŭ avertoj ĉielaj kaj diaj voladoj,
malrespektante ordonojn, malpian postulas militon,
7.585fine de reĝo Latino sieĝas amase palacon.
Kiel ŝtonego en mezo de ondoj, li staras senmova.
Tiel ŝtonego de maro per sia masego sin tenas,
kiam bruege alkuras ventego, per ondoj bojantaj
ĝin ĉirkaŭante, dum, ĉirkaŭ ĝi vane tremegas ŝaŭmantaj
7.590ŝtonoj, kaj rifoj, kaj maraj kreskaĵoj perforte ŝiritaj.
Tamen, vidinte ke ia potenco ne povas malsaĝan
venki projekton, ke mano Junona direktas aferojn,
atestiginte altarojn de dioj, Latino la patro
diris: «Ve! min nun rompegas Fataloj, forportas ventego!
7.595Tiun krimegon malpian vi pagos de via sangverŝo,
malfeliĉuloj! Vi, Turno, suferos pro malpiegaĵo
punon kruelan, kaj diojn alvokos per preĝoj malfruaj.
Pri mi, ripozon mi ĝuos; ĉar baldaŭ mi trafos havenon:
mankos nur morto kvieta». Li, ne pli dirinte, enfermis
7.600sin en palacon; kaj li direktilon de regno ellasis.
Estis kutimo en lando Hespera Latujo; kaj poste
ĝin kolonioj de Albo konservis; nun, monda ĉefurbo,
Romo ĝin havas ankoraŭ, tuj kiam komencas militon
Marso, plorindan portonte batalon al Getoj, Hirkanoj,
7.605aŭ al Araboj, ĉu li sin direktas al Indoj kaj celas
liton Aŭroran, ĉu niajn standardojn li petas de Partoj.
Estas du pordoj Militaj - ĉar ili nun tiel nomiĝas -
kiujn sanktigis pieco, kaj timo al Marso kruela.
Ilin fermadas cent kupraj rigliloj kaj feraj fortegaj
7.610traboj; kaj Jano gardisto neniam el sojlo eliras.
Kiam do definitive militon decidis la Patroj,
tiam konsulo, Kvirinan vestinte togeton, zonite
kiel Gabioj, de pordo bruege turnigas pordhokojn.
Li al batalo alvokas junulojn, kaj ili aplaŭdas:
7.615dume trumpetoj per raŭkaj sonoroj kunsonas anoncon.
Tiel do estis petita Latino por ke li konigu
al Eneanoj militon, kaj pordojn malfermu timindajn.
Tiun deziron plenumi rifuzis la patro, kaj reĝan
li forlasinte oficon sin kaŝis en ĉambron malluman.
7.620Tiam reĝino de dioj, ĉielon malsuprenirante,
pordojn de mano mem sia malfermis; kaj Saturnidino,
hokojn turninte, el feraj bariloj forpelis Militon.
Lando Aŭzona antaŭe kvieta subite flamiĝas.
Unuj al kampoj piede aliras; aliaj tra polvo
7.625rajdas ĉevalojn vivegajn: kaj ĉiuj petegas armilojn.
Tiu ĉi ŝildon heligas kaj lancon glatigas, olee
ilin frotante; kaj tiu sur ŝtono akrigas hakilon.
Ĉiuj plezure standardojn malfaldas kaj aŭdas trumpeton.
Plie, sur feraj ambosoj, kvin grandaj ĉefurboj senĉese
7.630sagojn forĝadas, Atino potenca, belega Tiburo,
Krustumerurbo, Ardeo, kaj turoportanta Antemno.
Jen protektilon por kapo kavigas ĉi tiu; jen tiu
ŝildon konstruas per branĉoj salikaj; alia arĝentajn
metas plataĵojn sur glatan kirason kaj kupran gamaŝon.
7.635Ĉiuj plugilon, falĉilon, ve! ne plu honoras, malŝatas
Kampajn laborojn, kaj glavojn de patroj retrempas en fornoj.
Tamen sonoras trumpetoj: jam ĉefoj konigis ordonojn.
Tiu ĉi kaskon rapide ekprenas; kaj tiu fervorajn
jungas ĉevalojn, kirason el oraj trimaŝoj faritan
7.640vestas kaj ŝildon, kaj glavon fidelan sur flankon alligas.
Nun Helikonon malfermu, Diinoj, kaj kanton komencu.
Kiaj regnestroj kunfaris militon? kaj kiaj armeoj
kampojn kun ili plenigis? Heroojn jam naskis ltala
lando, patrino de viroj; jam ili kuraĝe batalis.
7.645Kantu: vi tion memoras, Diinoj, kaj povas rakonti:
ĉar ĝis ni famo malforta apenaŭ blovete penetris.
Venis unua de bordoj Tirenaj Mezenco kruela,
malestimanta diaĵojn; kaj multajn li armis soldatojn.
Apud li Laŭzo la filo troviĝas, pli bela ol ĉiuj.
7.650Tamen mi Turnon esceptas, naskitan en urbo Laŭrenta.
Laŭzo, la ĉevaldresanto, ĉasisto de bestoj sovaĝaj,
ĉefas mil virojn: sed ili lin sekvis el Agilinurbo
vane: ĉi tiu kuraĝa junulo meritus pli dolĉan
ĉefon, kaj patron pli homan ol reĝon malmolan Mezencon.
7.655Jen Aventino belega, la ido de bela Herkulo,
kiu postiras, sur ĉaro kronita de branĉoj triumfaj,
kaj de ĉevaloj venkintaj tirita: sur ŝildo vidiĝas
Hidro simbola de patro, zonita de multaj serpentoj.
Sur Aventino, arbara monteto, kun dio kuniĝis
7.660Reo pastrino, mortema virino: lin poste sekrete
naskis patrino, post kiam Gerion mortigis venkinta
dio, post kiam, Laŭrentan trafinte kamparon, purigis
Terintheroo Iberajn bovvirojn en ondoj Tirenaj.
Ferajn bastonojn kaj lancojn mallongajn portante, kunuloj
7.665liaj batalas per ronda pikilo kaj pinto Sabela.
Piedirante, zonite de felo de granda leono,
kiu de densaj haregoj, de blanka dentaro terura,
kapon de viro superas, li reĝan eniras palacon,
tute timinda, mantelon Herkulan vestinte sur ŝultroj.
7.670Poste aperas du fratoj venintaj el urbo Tibura.
Nomo de gento devenas de nomo de frato Tiburto.
Estas Katilo kaj brava Koraso, junuloj Argujaj,
kiuj, tra sagoj flugantaj, rapidas al vico unua.
Tiel nubidaj Centaŭroj malsupren de alta montaro
7.675iras, dum lasas Homolon kaj neĝan Otrison ilia
kuro rapida; perforte sin densa malfermas arbaro
antaŭ irantoj, dum krakas branĉetoj kun granda frakaso.
Same ĉi tie vidiĝas fondanto de urbo Prenesta,
reĝo Cekulo, trovita en fajro kaj filo Vulkana.
7.680- Tion kredadis jarcentoj - Lin inter brutaroj edukis
kampaj paŝtistoj. Multega lin aro kampara kuniras;
viroj de alta Prenesto kaj viroj de kampoj Gabinaj,
junonpreĝantoj; kaj de malvarmeta Anio; de ŝtona
lando Hernika malseka, loĝantaj en dia Anagno,
7.685ĉe Amazena rivero. Sed ĉiuj ne havas armilojn:
ŝildoj kaj ĉaroj ne bruas: dum kuglojn el plumbo nigreta
unuj ĵetegas, aliaj nur portas en mano du lancojn.
Ili kovrilon el felo brunruĝa de lupo sur kapon,
kiel ĉapelon, surmetas, dum nude piedon maldekstran
7.690ili prezentas kaj kovras la dekstran per ledo senarta.
Tamen jen estas Mesapo, la ĉevaldresanto kuraĝa,
filo Neptuna: lin povas haltigi nek fajro nek fero.
Gentojn kvietajn de tempo jam longa, kaj sekve militon
Malkutimintajn, li vokis subite, kaj glavon reprenis.
7.695Sekvas lin bandoj de Fescenianoj, de Ekoj-Faliskoj,
kiuj kulturas Soraktan montaron kaj kampon Flavinan,
lagon kaj monton Ciminan kaj sanktajn arbarojn Kapenajn.
Ili aliras laŭ vicoj egalaj kaj reĝon laudadas.
Tiel do cignoj neĝblankaj, flugante tra nuboj malsekaj,
7.700kiam ĉi tiuj forlasas paŝtejon, el koloj longegaj
sonojn eligas agrablajn: rivero kaj lago Azia
ilin ripetas, frapitaj.
Ŝajnas ke tiuj anaroj ne estas militaj korpusoj
kuproarmitaj, sed nubo aera el birdoj raŭkvoĉaj,
7.705kiuj forlasis maralton, kaj bordon aliras rapide.
Estas nun Klaŭzo, de sango antikva Sabina: li ĉefas
grandan armeon: sed sola li grandan valoras anaron:
kaj li, tra lando Latuja, de raso Klaŭdia vastigis
genton, post kiam en Romo Sabinoj egalis Rornanojn.
7.710Amiternanan korpuson kuniras Kviritoj antikvaj;
viroj de lando Eretra, de olivportanta Mutusko,
kaj Nomentanoj, kaj anoj Rozeaj, ĉe bordo Velia;
viroj loĝantaj ŝtonegojnTetrikajn kaj monton Severon,
kaj Kasperion, kaj urbon Forulan, kaj ondon Himelan;
7.715viroj trinkantaj Fabaron kaj Tibron; kaj viroj senditaj
de Nusiurbo; kaj Hortoj rajdantaj; kaj gentoj Latinaj;
fine, loĝantoj Alian riveron, je nomo malgaja.
Estas ne malpli sennombraj ondegoj de maro Libuja.
Kiam Orio ventega dum vintro sin kaŝas sub akvojn;
7.720spikoj de densaj rikoltoj brulitaj de suno varmega,
meze de Hermaj plugaĵoj, de flavaj kamparoj Libujaj.
Ŝildoj resonas, kaj tero tremegas sub frapoj piedaj.
Jen malamiko al nomo Trojana kaj Agamemnido.
Ĉefo Halezo, al ĉaro junginte ĉevalojn, al Turno
7.725sendis mil gentojn sovaĝajn: unuaj kulturas Masikan
vinberujmonton; aliaj elvenas el altaj Aŭruncaj
montoj, kaj kune iliaj najbaroj senditaj de patroj
Sidicinanaj; kaj viroj loĝantaj Kaleson; kaj tiuj
kiuj elvenas el bordo sablhava Vulturna; kaj same
7.730Oskoj kaj Satikulanoj kruelaj. Mallongan kaj rondan
ili manumas pikilon, ligitan per mola rimeno;
kaj de proksime batalas per glavo kaj ŝildo maldekstra.
Certe, en mia kantado mi ne vin forgesos, Ebelo.
Oni rakontas ke naskis vin Telo kaj nimfo Sabeto.
7.735kiam li regis Kaprean insulon kaj Teleboanojn,
jam maljunulo. Trovinte ke regnoj de patro ne estis
por vi sufiĉaj, vi premis potence Sarastajn popolojn
tre malproksimajn, loĝantajn sur bordo de Sarna rivero,
poste Rufranojn, kaj virojn Batulajn, kaj anojn Celenajn,
7.740fine urbanojn de alta Abelo la pomoportanta.
Laŭ maniero Teŭtona ĉi tiuj ekĵetas lancegojn,
kapon kovrante de ĉapo farita el ŝelo de korko.
Ŝildoj el kupro brilegas, kaj brilas la glavoj el kupro.
Kaj vin, Ufenso, feliĉa pro famo de gloraj armeoj,
7.745ankaŭ alsendis al sanga batalo la monta Narsurbo.
Ekajn anarojn vi ĉefas sovaĝajn: ĉi tiuj kutimas
ĉasi tra densaj arbaroj, en malfruktoporta kamparo.
Ili kulturas armataj, sed ĉiam deziras en koroj
novan forpreni akiron por vivi de ŝtelo kaj rabo.
7.750Same alvenis de Marubiurbo la pastro de dioj,
Umbro kuraĝa, sendita de reĝo Arkipo: li kaskon
kovris per branĉoj feliĉaj de olivportanta kreskaĵo.
Rason viperan kaj hidrojn malbonodorege spirantajn
li senmovigi en dormon kutimis per mano kaj kantoj,
7.755kaj kvietigi kolerojn, kaj mordojn per arto kuraci.
Tamen de lanco Dardana faritan ne povis vundegon
li resanigi; nek dormodonantaj kantadoj, nek herboj,
kiujn li tranĉis sur Marsaj montaroj, ĝin povis fermigi.
Ploris vin Anguitia arbaro, kaj ondo Fucina
7.760vitrosimila, kaj lagoj fluidaj.
Kaj Hipolita naskito, Virbio belega, militon
same aliris; ĉar lin Aricio alsendis patrino,
lin edukitan en Egerinimfaj arbaroj, kaj apud
bordo malseka, ĉe grasaj altaroj de bona Diano.
7.765Ĉar Hipolito, al morto sendita de duonpatrinaj
ruzoj, post kiam li patran punegon plenumis per sango -
lin timigitaj rompegis ĉevaloj -, sub astrojn eterajn
ree alvenis, kaj spiris denove ĉielan aeron:
Vivon redonis sanherboj Peonaj kaj amo Diana.
7.770Ĉiopotenca sed Patro kolera, ĉar homo mortema
resupreniris al lumo kaj vivo el lokoj Inferaj,
volis, per frapo de fulmo, en Stiksan ĵetegi riveron
la elpensinton de arto kuraca, la filon de Febo.
Tamen Trivio bonkora en lokojn ekkaŝis sekretajn
7.775idon Tezean, profunden de Egerinimfa arbaro.
Tie ĉi, li, nekonata kaj sola, en lando Itala
vivon daŭrigas: kaj nomo ŝanĝita fariĝis: Virbio.
Oni pro tio el templo Trivia kaj sanktaj arbaroj
kornopiedajn forpelas ĉevalojn: ĉar ili sur bordo,
7.780terurigitaj de monstro, junulon kaj ĉaron renversis.
Filo ne malpli kuraĝa tra kampoj direktas ĉevalojn
kure fervorajn: kaj ĉaro rapidas al sanga milito.
Inter unuaj ĉefantoj klopodas, tenante armilojn,
Turno grandkreska: li ĉiujn aliajn je kapo superas.
7.785Kasko tre alta tri faskojn haregajn kaj grandan Ĥimeron
portas; kaj Etnajn ĉi tiu elĵetas el buŝo fajrerojn.
Ju pli batalo grandiĝas kaj teron de sango surverŝas,
des pli ĝi forte tremegas kaj flamojn ekvomas terurajn.
Oron de ŝildo glatega ornamas, per kornoj levitaj,
7.790Io, jam tute kovrita de haroj, jam tute bovino,
- Montra pentraĵo! - kaj Argo, gardanto de tiu kabino,
fine Inako la patro el urno verŝante riveron.
Sekvas lin nubo el piedirantoj; en kampoj densiĝas
ŝildoarmitaj soldatoj: jen estas junuloj Argujaj,
7.795anoj Aŭruncaj, Rutuloj, kaj flanke maljunaj Sikanoj,
bandoj Sakranaj, kaj ŝildoj pentritaj de viroj Labikaj,
kaj kulturantoj de Tibraj kamparoj, de sankta Numika
bordo, kaj anoj plugantaj Rutulajn montetojn kaj Circan
monton: ĉe tiu ĉi lando potencas Anksura Jupitro;
7.800kaj Feronio ĝojadas en verda kaj sankta arbaro.
Kuŝas ĉi tie nigreta marĉejo Satura; kaj vojon
serĉas tra valoj malvarma Ufenso, por maron aliri.
Tiujn postiras Kamilo, virino de Volska nacio.
Ĉefas korpuson rajdantan kaj bandon pro kupro brilantan
7.805batalantino: ŝpinaĵon kaj korbon Minervan ne ŝiaj
manoj kutimis; militon suferi malmolan pli amas
la virgulino, kaj venton egali per kuro pieda.
Ĉar ŝi, kurante sur herboj, ne supran kurbigus rikolton,
kaj, en kurado senhalta, ŝi spikojn ne vundus malfortajn:
7.810eĉ ŝi, sur mezo de maro kaj inter ondegoj muĝantaj,
vojon daŭrigus; kaj plandojn rapidaj ŝi ne malsekigus.
Por ŝin ekvidi, el domoj kamparaj eliras junuloj:
alirantinon admiras silente patrinoj, kaj, buŝojn
malfermegante pro miro, purpuran rigardas mantelon
7.815reĝan, metitan sur ŝultroj glatetaj, oratan hoketon,
kiu alligas hararon, sagujon Lician portitan
flanke, kaj mirton kamparan fiksitan sur fera pikilo.