Eneido/Kanto Sesa
Tiel li diras, plorante, kaj ŝipojn rapide naĝigas.
Fine li Kumon aliras, fonditan de anoj Eŭbeaj.
Oni direktas ŝipnazojn al maro, dum dentoj ankoraj
ŝipojn fortege haltigas, dum kurbaj ŝipvostoj tuŝetas
5bordon. Sur landon Hesperan fervore saltegas junuloj.
Semon flamigan unuaj eligas, kaŝitan en vejnoj
ŝtonaj; aliaj en densaj arbaroj, nestego de bestoj,
hakas brulotan lignaĵon, kaj fontojn ekmontras trovitajn.
Tamen Eneo surrampas altaĵon, sur kiu Apolo
10sidas, kaj grandan kavernon sekretan en kiu pli fore
loĝas Sibilo timinda: en koro de sia pastrino
blovas de l’ dio spiriton, kaj al ŝi konigas estonton.
Oran tegmenton kaj parkon Trivian jam ili aliris.
Iam, laŭ famo, Dedalo forkuris el regno Minosa,
15 kaj li kuraĝis per per iloj flugilaj ekprovi ĉielon:
poste, tra nova vojego fluginte al Arkto glacia,
li sur altaĵon Kalcidan malpezan haltigis iradon.
Fine, tuj kiam li malsupreniris, li donis al Febo
ilon flugilan, kaj grandan preĝejon konstruis ofere.
20Morton Androgan li pentris sur pordon: por krimon elpagi,
devis idaro Cekropa, - mizere! - liveri sep filojn,
ve! ĉiujare: kaj urno vidiĝas por loti mortontojn.
Staras kontraŭe, en maro altega, insulo Gnosia.
Tie kruela amego al bovo, kaj suba kuŝiĝo
25de Pasifao sekrete, haj rasoj miksitaj, kaj ido
Minobovvira duforma, naskita de krima kuniĝo,
kaj konstruaĵo mirinda kun nemalplekteblaj kurbiĝoj.
Tamen al amo de juna reĝino Dedalo kompatis
fine; ĉar mikson insidan de vojoj li malkonfuzinte,
30blindan iranton fadene direktis. Vi same, Ikaro,
havus en tiu laboro, se tion permesis doloro,
lokon tre grandan: dufoje li penis en oro suferojn
ĉizi, sed ilon dufoje faligis la patro. - Sendube
ili ankoraŭ rigardus: sed estas sendita Akato,
35kiu alvenas kun Feba kaj same Trivia pastrino,
Glaŭka filino, Dejfobo: al reĝo ŝi tiel parolas:
«Estas ne tempo por tiujn atente rigardi pentraĵojn;
estus pli bone se vi, laŭ kutimo, sep junajn bovvirojn
buĉus, el bela brutaro, kaj tiom da puraj ŝafidoj».
40Tiel dirinte, - tuj viroj obeas ordonon, - pastrino
pian Eneon kaj ĉiujn Trojanojn kondukas al templo.
Flanke de Kuma montaro troviĝas kaverno grandega:
al ĝi kondukas cent vojoj larĝegaj, cent buŝoj, de kiuj,
kiel cent voĉoj diversaj, eliras respondoj Sibilaj.
45Sojlon alvenas Eneo: subite pastrino: «Nun estas
tempo, ŝi diris, por sorton demandi: jen dio! jen dio!».
Antaŭ pordejo ŝi staris: subite ŝanĝiĝas koloro
frunta kaj vanga, hararo stariĝas kaj brusto spiregas;
koro kruela ekbatas freneze; ŝi ŝajnas pli granda;
50estas ne homa kriego; ŝin dia ĉeesto kaj povo
tute premegas: «De donoj kaj preĝoj ofero malfruas,
Troja Eneo, malfruas, ŝi diris: ne tamen antaŭe
pordojn malfermos timinda diaĵo». Ŝi, tiel dirinte,
tiam silentis: glacia teruro tra ostoj Trojanaj
55kuras; kaj reĝo preĝadon eligas el brusto profunda:
«Febo, vi kiu Trojanajn penadojn senĉese kompatis,
kiu al korpo de Filo Eaca direktis Parisan
manon kaj sagon Dardanan, vi ĉefis min, kiam tra landoj,
vastaj, tra tiom da maroj, mi vagis, tra bordoj Masilaj
60malproksimegaj, kaj poste tra kampoj senlimaj kun Sirtoj.
Ĉiam flugantan mi fine atingis kamparon Italan:
tie ne devas plu min persekuti Trojana Fatalo.
Genton Dardanan vi povas indulgi, diinoj kaj dioj,
ho vi, por kiuj Ilia potenco kaj gloro Pergama
65estis ofendo. Pastrino sanktega, vi kiu estonton
konas, permesu ke mi nun en landon Latujan loĝigu
miajn Trojanojn, kaj diojn vagantajn, kaj Trojajn Penatojn
mare skuitajn, se mi nur ŝuldotan petegas promeson.
Tiam al Febo kaj eĉ al Trivio mi firman konstruos
70templon marmoran, kun tagoj solenaj je nomo de Febo.
Al vi mi same belegan en regno rezervos loĝejon:
tie mi metos dekretojn kaj sortojn sekretajn, al mia
gento diritajn, kaj zorge elektos, ho virga pastrino,
virojn puregajn. Nur vi sur foliojn ne skribu kantaĵojn,
75por ke, tra ventoj flugante rapidaj, sin ili ne miksu:
vi mem parolu, mi petas». Li, tiel dirinte, silentis.
Tamen pastrino de Febo freneze kaj malpacience
sin en kaverno agitas, kaj penas el brusto eligi
dion timindan: sed li, per pli granda fervoro, ŝaŭmantan
80buŝon lacigas, kaj koron sovaĝan dresegas potence.
Sin propramove malfermas cent pordoj de granda domego,
por de pastrino, tra vasta ĉielo, disporti respondon:
«Fine vi estas el maraj danĝeroj nun liberigita;
tamen sur tero pli gravaj minacas. En regnon Lavinjan
85venos Trojanoj; vi tiun el brusto eligu zorgadon:
sed vi bedaŭros ĉi tiun alvenon. Mi vidas militon
grandan, militon teruran, kaj Tibron ŝaŭmantan de sango.
Ksanto, Simoo, Aĥajaj tendaroj ne mankos: jam fine
kreis Latujo alian Aĥilon; lin, kiel unuan,
90naskis diino: neniam kolero Junona Trojanojn
lasos trankvilaj: pri tiuj malgajaj aferoj, vi petos
helpon de multaj popoloj Italaj, de urboj sennombraj.
Kaŭzo de tiuj suferoj ja estos denove edzino
fremda, kaj nova edziĝo.
95Vi al malbonoj ne cedu; sed kontraŭbatalu fervore,
tiom do kiom permesos Fatalo. Unua savonta
vojo, - vi tion ne kredus! - elvenos el urbo Aĥaja».
Tiel parolas la Kuma Sibilo en domo profunda;
muĝas kaverno, dum versojn terurajn ŝi kantas malklare,
100vortojn malverajn kun veraj miksante; ĉar Febo ekscitas
ŝian koleron malsanan, en koro turnante pikilon.
Fine tuj kiam elfalis frenezo kaj buŝo silentis
tute, heroo komencas Eneo: «Nun ia laboro,
ho virgulino, min ŝajnas nek nova nek neatendita;
105antaŭvidinte l’ estonton, mi ĉion en cerbo preparis.
Unu nur servon mi petias: ĉar tie, laŭ famo, troviĝas
Pordo de reĝo infera, kaj lago malluma Akero,
al mi permesu ke patron mi trafu kaj karan vizaĝon
vidu: do vojon ekmontru kaj pordojn malfermu sanktegajn.
110Mi lin, tra flamoj kaj miloj da sagoj flugantaj, sur ŝultroj
iam forportis, kaj el malamikaj formetis anaroj.
Estis li mia kunulo en vojo; kaj ĉiujn kolerojn
marajn kaj landajn kaj fine ĉielajn li kun mi suferis.
Kvankam maljuna, li fortojn enhavis pli grandajn ol home.
115Plie, por ke mi vin petu, preĝante, kaj sojlon aliru,
li mem komande parolis: al filo, al patro, pastrino
virga, mi preĝas, kompatu; ĉar ĉion vi povas; ĉar vin ne
vane virino gardanta de sankta arbaro Averna
faris Hekato. Se Ombron edzinan Orfeo atingi
120povis, per Tracaj kantaĵoj kaj ĉarmaj sonoroj de liro;
fraton, per morto alterna, se ree vivigas Polukso,
kaj ĉiutage tra vojo trairas... : ĉu mi memorigos
grandan Alcidon, Tezeon? Min same pranaskis Jupitro».
Tiel dirante, li preĝis, sanktegan tenante altaron.
125Tiel do vice respondis pastrino: «Naskito diina,
kiu ajn, filo Anĥiza, facile aliras Avernon;
nokte kaj tage de Dito malluma sin pordo malfermas.
Sed malantaŭen reveni kaj lumon revidi ĉielan
malpli facile fariĝas. Sukcesis nur kelkaj herooj,
130kiujn tre amis Jupitro favora, diidoj pro virtoj
plialtigitaj ĝis astroj. En mezo troviĝas arbaro,
kaj ĝin ĉirkaŭas, je kurba fluado, Kocito nigreta.
Tamen se granda sciemo, se forta deziro vin puŝas
Stiksan riveron dufoje transnaĝi, kaj vidi dufoje
135nigran Tartaron, se agon malsaĝan vi volas plenumi,
kion vi devos ekfari unue sciiĝu. En arbo
densa kaŝiĝas trunketo fleksebla kun oraj folioj,
kiun posedas Junono Infera: ĝin tuta arbaro
kovras, kaj valo ĉirkaŭa vualas sub ombro malluma.
140Malsupreniri en teran profundon sed estas neeble,
antaŭ ol oran naskiton vi ŝiros el arbo patrina:
ĉar Proserpino belega por si mem donace razervis
tiun juvelon. Ŝiritan branĉeton alia simila
tuj anstataŭas, kaj branĉo rekreskas je sama metalo.
145Zorge ĝin serĉu okuloj; kaj manoj ĝin rompu trovitan;
tion ordonas dileĝoj: ĝi falos facile kaj vole,
se vin alvokas Fataloj; alie neniu fortego,
fero plej akra ne povus ĝin venki kaj ŝiri el arbo.
Plie nun kuŝas amiko malviva, - vi tion ne scias, -
150kaj malpurigas ceteran ŝiparon de korpo putranta,
dum vi petegas konsilon kaj restas necerta sur sojlo.
Tiun malvivan alportu al domo, kaj metu en tombon;
nigran brutaron konduku; ĝi estos unua ofero.
Tiam nur Stiksan arbaron kaj regnon, al homaj vivuloj
155nealireblan, vi vidos. Ŝi diris, kaj buŝo silentis.
Sed, mallevante okulojn kaj frunton malĝojan, eliras
pia Eneo, lasinte kavernon, kaj cerbe pensante
al nekonita fariĝo: kunule fidinda Akato
lin akompanas, kaj samajn pensadojn li rulas en koro.
160Ili, en interparoloj, diversajn supozas konjektojn.
Kian kunulon malvivan kaj korpon tuj entombigotan
montras pastrino? Sed ili, ĵus ekalveninte, Misenon
vidas, sur sablo de bordo, frapitan de morto kruela.
Filo Eola, pli lerte el ĉiuj li sciis eksciti
165virojn per kupra trompeto kaj kantoj batalaj. Miseno
estis kunulo de granda Hektoro: li apud Hektoro
glore trompeton kaj lancon manumis en sangaj bataloj.
Kiam Aĥilo venkinta je vivo senigis heroon,
forta kaj fama Miseno Dardanan kuniris Eneon,
170kiel kunulo; ĉar ĉefon li sekvis ne malpli kuraĝan.
Sed dum bruade resonas ondaro per kanto sonora,
dum li malsaĝe diaĵojn alvokas al kanta batalo,
Trito, pri gloro ĵaluza, - se estas fidinda rakonto, -
viron en ondon ŝaŭmantan kaj akrajn ŝtonegojn dronigis.
175Ĉiuj do ĝemis ĉirkaŭe kaj grandan puŝadis plendadon,
pia Eneo precipe. Rapide Sibilan ordonon
ili plenumas, plorante: kaj lokon funebran plenigas
arboj hakitaj, dum granda ŝtiparo ĝis astroj altiĝas.
Nun, en antikva arbaro, nestego de bestoj sovaĝaj,
180falas abioj; de frapoj hakilaj verdkverkoj resonas;
kojnoj en trabojn fraksenajn eniĝas fortege; kaj kverkojn
oni krevigas; dum ulmoj rompitaj ruliĝas el montoj.
Kaj partoprenas en tiuj laboroj unua Eneo,
kuraĝigante kunulojn, kaj ilojn uzante similajn.
185Tiun pripenson en koro malĝoja li rulas, vidante
tiun grandegan arbaron; kaj laŭte li tiel ekpreĝas:
«Se al mi ora branĉeto montriĝus sur arbo, en tiu
vasta arbaro, mi estus feliĉa: ĉar veraj fariĝis
ĉiuj paroloj pastrinaj, almenaŭ por vi mem, Miseno».
190Tion apenaŭ li diris, okaze duopaj kolomboj,
antaŭ okuloj de viro, flugante alkuras el alte,
poste stariĝas sur verda herbejo. Sed granda heroo
birdojn rekonas patrinajn, kaj ĝoje li tiel ekpreĝas:
«Estu vi ĉefoj; se vojo ekzistas, el alta ĉielo
195paŝojn direktu al densa arbaro, en kiu branĉeto
dia ombrigas kamparon: kaj, tiuj en malfacilaĵoj,
helpu min, sankta patrino». Li tiel parolas, kaj haltas,
signojn observas de birdoj faritajn kaj vojon trafotan.
Ili unue herbaĵon manĝetas, kaj poste flugetas,
200por ke okuloj ja povu facile sekvadi flugadon.
Ili do baldaŭ alvenas al malbonodoraj Avernaj
faŭkoj, rapide surflugas, glitante tra spaco fluida,
poste stariĝas duope sur arbon fervore serĉitan,
kie vidiĝas branĉeto brilanta je ora koloro.
205Kiel, en vintra malvarmo, de novaj folioj verdiĝas
visko, kaj arbon ornamas kreskintan per semo alia,
ĉirkaŭ trunkego de fruktoj flavruĝaj volvante beraron;
tia, sur kverko densega, de ora trunketo vidiĝo
estis, kaj tiel bruetis folioj per dolĉa bloveto.
210Ĝin do ekkaptas Eneo subite; ĝin forte fiksitan
ĝoje li rompas, kaj portas en domon de Sibilpastrino.
Dume Trojanoj, sur bordo starantaj, ploradis Misenon,
lastajn donante honorojn al korpo senmova por ĉiam.
Ili unue, el kverko kaj ligno rezina faritan,
215grandan konstruas ŝiparon, per nigraj folioj funebraj
flankojn kovrinte: cipresojn antaŭe metinte malĝojajn,
ili per brilaj armiloj supraĵon ornamas altegan.
Akvon puregan, bolintan en kupraj lavvazoj, unuaj
verŝas, kaj korpon lavinte malvarman, ĝin zorge parfumas.
220Ĉiuj ĝemadas, kaj membrojn malsekajn pro larmoj sur liton
metas, kun vestoj purpuraj, de li ve! kutime vestitaj.
Grandan portilon portante sur ŝultroj, - malgaja laboro! –
torĉojn aliaj mallevas, kaj, sin deturninte, ŝtiparon
tuj ekbruligas, laŭ rito de patroj. Aromoj samtempe
225brulas kaj aĵoj intestaj kaj multe fluanta oleo.
Kiam finita brulado de cindroj mallevis amason,
oni restaĵon kaj cindrojn kolektis kaj lavis en vino:
fine en urnon el kupro ostaron enfermis Korino.
Ĉirkaŭ kunuloj trifoje li sanktan transportis purakvon;
230gutojn malpezajn sur ilin skuinte per branĉo oliva,
li ĉeestantojn purigis, kaj lastajn deklamis parolojn.
Dume Eneo grandegan konstruas ŝtontombon,
kaj en ĝin ĵetas de viro armilojn, remilojn kaj fine trompeton.
Tiun monteton je nomo Misena ĝin nomas ankoraŭ
235gentoj, kaj nomo tra jaroj estontaj restados eterne.
Tion farinte, Sibilajn li penas plenumi konsilojn.
Estis profunda kaverno kun larĝa malfermo ŝtonega,
kiun malluma arbaro kaj nigra ĉirkaŭis rivero.
Super ĝi birdo neniu, sen granda danĝero, flugante
240povis transiri; ĉar blovoj malpuraj el nigraj profundoj
supren haladzis senĉese, ĝis alta arkaĵo ĉiela.
Tiu ĉi loko de Grekoj, pri tio, nomiĝis Averno.
Tien unue kvar junajn bovvirojn pastrino kondukas
nigrajn, kaj vinan oferon ekverŝas sur fruntojn iliajn.
245Poste, sur verto, en mezo de kornoj, tranĉinte haregojn,
ilin ŝi ĵetas sur sanktan fajrujon, unua piaĵo,
laŭte vokante Hekaton, ĉiele kaj ankaŭ Erebe
same potencan. Tranĉilojn trapuŝas aliaj, kaj sangon
varman kolektas en vazojn. Nigretan ŝafidon per glavo
250buĉas Eneo mem, jen por patrino de Eumenidoj,
jen por potenca fratino, kaj poste bovinon senfruktan
por Proserpino. Al reĝo de Stikso heroo starigas
noktajn altarojn; en flamojn li tutan viandon bovviran
ĵetas, kaj grasan sur karnojn brulantajn verŝadas oleon.
255Tamen, tuj kiam unua montriĝis radio de suno,
tero sub paŝoj ektremis subite, sur montoj moviĝis
supraj arbaroj, kaj hundoj tra ombroj ekbojis kolere:
estis alveno diina: «Foriru, foriru, fremduloj,
kriis pastrino, foriru el tiu arbaro sanktega.
260Vi do aliru antaŭen, kaj glavon el ingo eligu.
Koro heroa nun estas necesa, nun brusto kuraĝa».
Tiel dirinte, ŝi en malfermitan sin ĵetas kavernon;
kaj ŝin frenezan postiras Eneo, je paŝoj sentimaj.
Dioj regantaj sur regno Infera, Ĥaoso, Flegeto,
265Ombroj senvoĉaj, vastega loĝejo de Nokto silenta,
al mi permesu aŭditajn rediri parolojn; permesu
al mi de tero Infera kaj Ombra rakonti sekretojn.
Ili aliris, en ombroj mallumaj kaj nokto profunda.
Solaj tra domoj malplenaj de Dito kaj regno dezerta.
270Tiel, sub lumo malklara de luno, tra densaj arbaroj,
vojo montriĝas; tuj kiam Jupitro ĉielajn densigis
ombrojn, dum nokto je propraj koloroj senigis aferojn.
Antaŭ vestiblo kaj faŭkoj unuaj de Orko, venĝemaj
Zorgoj kaj Larmoj starigis kuŝejon; ĉe ĝi Maljuneco
275loĝas malgaja, kaj pala Malsano, kaj Timo, kaj poste
malbonkonsila Malsato kun la Malriĉeco hontinda;
monstroj vidaĵe teruraj; pli dekstre, Laboro kaj Morto:
apud ĝi, Dormo, la frato de Morto, malbonaj de koro
ĝojoj: maldekstre, sur sojlo, mortiga Milito, kaj feraj
280Eumenidaj kuŝejoj, kaj fine Malpaco freneza,
kiu alligas hararon viperan per sangaj rubandoj.
Ulmo densega kaj larĝa en mezo etendas jarcentajn
branĉojn kaj brakojn: kaj oni rakontas ke tie ĉi lokis
Sonĝoj malveraj sidejon, sub ĉiu folio ligataj.
285Plie de monstroj diversaj, starantaj ĉe pordoj, vidiĝas
formoj sovaĝaj: Centaŭroj kaj Sciloj duformaj; pli fore
granda Briaro centbraka, kaj Lerna bestego siblanta
ĉiam terure, Ĥimero armata de flamoj brulantaj,
fine Gorgonoj, Harpioj, kaj formo de Ombro trikorpa.
290Glavon tirinte, Eneo, kaptita de timo subita,
pinton minacan kaj akran prezentas al ekalvenantoj:
se kunulino pli klera ne al li sciigus ke Ombroj
flugas malpeze sen korpo, kun ŝajno de formo imaga,
li tuj rapidus, kaj vane per glavo traborus ombraron.
295Vojo kondukas al ondo Akera de nigra Tartaro,
profundegaĵo vastega, en kiu bolegas malpura
koto, kaj kiu vomadas sterkaĵon en sablan Kociton.
Ondojn de tiu rivero Ĥarono terura pordisto
regas, malbela kaj ŝajne naŭzanta: kreskigas mentono
300barbon neniam kombitan: kaj flamojn alĵetas okuloj:
pendas el ŝultroj per ligotubero malpura mantelo.
Barkon li mem per remilo direktas, dum veloj ĝin puŝas;
kaj en boato rustita li korpojn transportas malvivajn,
certe maljuna, sed de maljuneco diaĵa kaj verda.
305Tuta anaro, sur bordo vaganta, rapide aliris:
viroj, patrinoj, herooj grandkoraj, post longa vivado
kiujn mortigis Fatalo, fraŭlinaj knabinoj kaj knaboj,
antaŭ gepatroj junuloj metitaj sur altajn ŝtiparojn.
Tiel ekfalas folioj, en densaj arbaroj, tuj kiam
310frosto aperas aŭtuna; aŭ, tiel el alta ondaro
birdoj sennombraj rapidas kaj, landon lasinte malvarman,
ili tra maro forkuras kaj trafas pli varman kamparon.
Ĉiuj, sur bordo starante, unuan petante trairon,
manojn prezentis, pro amo fervora al bordo kontraŭa.
315Tamen malgaja pasisto ĉu tiun akceptas, ĉu tiun,
kaj, malproksimen de sablo repuŝas kaj pelas aliajn.
Miras Eneo; lin tiu kortuŝas senĉesa tumulto:
«Kial do, ho virgulino, li diras, ĉi tiu kunkuro?
kion petadas animoj? kaj kial malsame unuaj
320restas sur bordo, dum sulkas aliaj nigretan riveron?
Tiel al reĝo respondas mallonge maljuna pastrino:
«Filo Anĥiza kaj vera idaro de dioj senmortaj,
lagon Kocitan vi vidas profundan, kaj Stiksan riveron.
Dioj mem, sur ĝin ĵurontaj, ektremas kaj timas mensogon.
325Aron vi vidas de homoj sen tombo lasitaj: pasisto
estas Ĥarono mem: nur enterigitoj tra ondo veturas.
Bordon teruran kaj bruan torenton transiri fariĝas
eble, nur kiam ostaro ripozas, en tombon metita.
Ili cent jarojn vagadas, ĉirkaŭe de bordo flugante:
330tiam nur ili veturas, kaj bordon ekvidas petitan.
Haltis Anĥiza naskito kaj krurojn senmove starigis,
multe pensante kaj kore plorante pri sorto maljusta.
Tie li vidas malĝojajn, - ĉar ili ne ĝuis honorojn
tombajn, - Leŭkaspon kaj, ĉefon de ŝipoj Liciaj, Oronton,
335kiujn samtempe, el Trojo venantajn, tra maro ventega,
forte Aŭstero dronigis en ondojn kun ŝipoj kaj viroj.
Sed Palinuro, la direktilisto, subite aliras.
Antaŭ nelonge, en maro Libuja, li astrojn observis,
kiam, falinte el ŝipo, li dronis en mezon de ondoj.
340Kiam li vidas, en ombro, fantomon multege malĝojan,
tiel li diras unue: «Ve! kiu diaĵo vin kaptis,
ho Palinuro amata, kaj ĵetis en maron profundan?
Diru, respondu: ĉar ĝis nun neniam mensogis Apolo.
Sed nur, per unu respondo, animon li trompis fideman:
345ĉar li certigis ke maron vi sane trairos, vidonta
landon Aŭzonan. Ĉu estas fidindaj nun liaj promesoj?».
Tamen li: «Ne orakolo de Febo vin trompis, ho ĉefo,
filo Anĥiza; neniam diaĵo min ĵetis en akvon.
Mi direktilon, per forta skuego rompitan, al kiu
350mi alkroĉiĝis, kaj kiun gardiste mi regis por iro,
kun mi falinta fortiris. Mi ĵuras sur maron teruran,
certe pro falo sendube mortiga mi malpli timegis,
ol por danĝero de ŝipo, frapita per ondoj multegaj,
kiu sen estro, sen armoj, kolerajn ricevis ventegojn.
355Noto fortega, tri noktojn mallumajn, tra vasta ondaro,
portis kaj skuis min: kiam sin levis la kvara Aŭroro,
landon mi vidis Italan, el alto de ondo ŝvelanta.
Mi, malrapide al tero naĝinte, jam estis savita,
kiam popolo sovaĝa min, pezan pro vesto malseka,
360kiam per ungoj de manoj mi rifon krampiĝis malglatan,
boris kruele per glavo; ĉar ili esperis akiron.
Nun min posedas ondegoj; sur bordo nun ventoj min rulas.
Mi vin petegas, per lumo de ĝoja ĉielo, per astroj,
fine per patro, per filo Iulo kredeble kreskonta,
365miajn formetu suferojn; ĉar tion vi povas, heroo.
Korpon enfosu en tero, kaj serĉu havenon Velinan.
Sed se vi povas transiri, se vojon diina patrino
montris; - ĉar vi ne kuraĝus kredeble, sen dia permeso,
ondon Inferan sulkadi kaj Stiksan transnaĝi riveron; -
370helpu mizeran petanton; min kun vi kunportu trans ondoj,
por ke almenaŭ mi povu ripozi en loko trankvila».
Tiel li diris plorante; sed tiel pastrino respondis:
«Vi, Palinuro, nun tute malsaĝan ekmontras deziron:
Stiksan riveron kaj ondon timindan de Eumenidoj
375trafi vi volas sentomba, kaj bordon aliri inside.
Ĉesu esperi ke dian dekreton vi ŝanĝos per preĝoj.
Tamen memoru parolojn; kaj ili konsolu ĉagrenon.
Baldaŭ, timonte pro multaj mirakloj ĉielaj kaj teraj,
urboj apudaj kuniĝos, kaj vian piigos ostaron,
380tombon starigos, kaj, feston funebran ĉe tombo farinte,
de Palinura alnomo eterne nomados kamparon».
Tiuj paroloj dolĉigas malĝojon; por iom da tempo
koro forpelas ĉagrenon: li ĝojas pri lando nomota.
Ambaŭ daŭrigas iradon kaj alproksimiĝas riveron.
385Kiam pasisto de Stiksa rivero ekvidis ke ili
noktan transiris arbaron kaj bordon piede trafadis,
tiam parole li ilin atakas kaj poste riproĉas:
«Kiu ajn estas vi, kiu armata aliras riveron,
kion vi volas? parolu; sed haltu antaŭe, kaj vidu.
390Tie loĝejo de Ombroj, de Sonĝoj, de Nokto dormiga
estas; kaj Stiksa boato ne povas toleri vivulojn.
Iam mi estis malprava; ĉar mi sur la lago akceptis
grandan Alcidon irantan, Tezeon kaj eĉ Piritoon,
kvankam diidojn, kaj fortajn de forto neniel venkebla.
395Unu el ili Tartaran gardiston per ĉenoj alligis,
kaj ĝin tremantan el trono de reĝo eltiris fortege.
Penis aliaj el lito de Dito formeti reĝinon».
Tiujn parolojn mallonge rospondas Amfrisa pastrino:
«Tia insido ne estas en koroj; do, timon forpelu.
400Glavo ne portas perforton: sed povas per bojoj senfinaj
granda pordisto, en kavo, sensangan timigi Ombraron,
kaj Proserpino ĉastega loĝadi en onkla domego.
Troja Eneo, glorega per granda pieco kaj armoj,
malsupreniras tra ombra Erebo por patron viziti.
405Sed se vin tia ekzempla pieco ne povas kortuŝi,
tiun branĉeton rekonu». Trunketon sub vesto kaŝitan
tiam ŝi montras: kaj koro kolera sin tuj kvietigas.
Ĉiuj silentas: sed li respektindan admiras donacon,
tiun Fatalan branĉeton de tempo tre longa viditan,
410turnas al bordo boaton malluman kaj alproksimiĝas,
poste, aliajn Animojn sur bankoj amase sidantajn
li repuŝinte, ferdekon balaas, kaj prenas samtempe
grandan Eneon en barko. Sub pezo ekĝemas malforta
ŝipo, kaj akvo marĉeja tra flankoj eniras fenditaj.
415Fine pastrinon kaj viron li save pasigas trans ondo,
ilin sur koton malpuran kaj herbojn metinte marverdajn.
Kuŝas ĉi tie, en kavo kontraŭa, grandega Cerbero,
kaj resonigas subregnon Inferan per bojo triobla.
Al ĝi pastrino, rigidajn sur kolo vidinte serpentojn,
420kukon mielan ekĵetas dormigan, faritan el fruktaj
drogoj: ĝi tuj tri buŝegojn malfermas, malsate frenezajn,
kaptas manĝaĵon kaj, dorson grandegan malrigidiginte,
teren kuŝiĝas, kaj tutan kavernon je korpo plenigas.
Kiam dormegis gardisto, Eneo trairas aliron,
425bordon rapide lasinte kaj ondon ne retransireblan.
Tiam li aŭdas plendadojn kaj grandan ĝemadon de voĉoj.
Estas infanaj Animoj, plorantaj sur sojlo unua,
kiujn je vivo dolĉega kaj mamo patrina senigis
dio kruela, por ilin en tombon ĵetegi malgajan:
430flanke, justuloj maljuste buĉitaj pro krimo malvera.
Tiuj loĝejoj ne estas sen sorto, sen juĝo, donitaj.
Urnon Minoso ĉefanta agitas: li Ombrojn alvokas
al juĝistaro, kaj ilin pri vivoj kaj kulpoj demandas.
Poste, en loko proksima, sin tenas malĝoje ĉi tiuj,
435kiuj sin vole mortigis, senkulpaj, kaj lumon forkuris,
siajn ĵetinte animojn. Nun, kiel, sub alta ĉielo,
ili pli amus suferi laborojn kaj eĉ malriĉecon.
Tion ne volas Fatalo, kaj marĉo senmova alligas
ilin, dum Stikso naŭoble ĉirkaŭas kaj malliberigas.
440Ne malproksime de tie, kaj vaste kuŝante, aperas
kampo de ploroj: ĉar oni ĝin nomas de tiu alnomo.
Tiuj do kiujn veneno kruela de amo malsaĝa
mordis, vagadas tra vojoj sekretaj, - dum mirta arbaro
ilin ombrigas, - kaj eĉ post pereo konservas ĉagrenojn.
445Tie vidiĝas samtempe Prokriso, kaj Fedro malgaja,
kaj Erifilo, - de filo kruela ŝi montras la vundon, -
kaj Pasifao, kaj poste Evadno; kun Laodamio
ilin kuniras Ceneo, virino nun, iam junulo,
kiu, per dia ordono, unuan revestis figuron.
450Meze de ili, en granda arbaro, kun vundo sangruĝa,
Dido Fenica vagadis: kaj kiam heroo Trojana
apud ŝi staris, kaj kredis rekoni tra ombro malluma,
- kiel en nova apero de luno, post unu monato,
vidas pasanto aŭ kredas ekvidi noktastron tra nuboj, -
455tiel li diris, plorante, kaj amon montrante fervoran:
«Dido mizera, do estis tro vera malĝoja sciigo
kiu vin diris mortinta, kaj vivan tranĉinta fadenon.
Kaŭzo mi estis de morto kruela! Per astroj, per dioj,
Dido, mi ĵuras, se estas bonfido sub tero profunda,
460malgraŭ mi bordon mi lasis Libujan, reĝino amita.
Diaj ordonoj potence komandis: min ili devigas
iri hodiaŭ tra Ombroj malvivaj, tra nokto malluma,
kaj tra subtera dezerto: reĝino, mi kredi ne povas
ke forveturo Enea ve! tian ebligis doloron.
465Haltu , ho Dido, el miaj okuloj ne vin mem eligu:
kial forkuri? ĉar, lasta por fojo, mi al vi parolas».
Didon, per tiuj paroloj, konsoli penadis Eneo,
larmojn verŝante: sed Ombro kolera minace rigardis,
sin deturnante, kaj teren okulojn tenante fiksatajn,
470malgraŭ paroloj de viro vizaĝon montrante senmovan,
kiel malmola ŝtonego, aŭ kiel marmoro Marpesa.
Fine ŝi el li forkuras kaj, malamindulon lasinte,
trafas ombrigan arbaron; ĉar tie Sikeo, unua
edzo, ĉagrenon prizorgas, kaj amon malŝparas fervoran.
475Tamen Eneo, de granda sufero maljusta profunde
ekkortuŝita, longtempe ŝin sekvas, plorante tra ombro.
Poste li iron daŭrigas antaŭen. Jam ili atingis
lastan herbejon, en kiu aparte militaj famuloj
loĝas. Al ili alkuras Tideo, kaj arme glorega
480Partenopeo, kaj pala figuro de Ombro Adrasta.
Tie flugetas, plorataj sur tero, batale mortintaj,
idoj Dardanaj: li, ilin vidante laŭ vico pasantajn,
ĝemas; ĉar li tuj rekonas Medenon, tri Antenoridojn,
kaj Tersilokon, kaj Glaŭkon, kaj pastron Ceresan Polifton,
485fine Ideon, armilon kaj ĉaron ankoraŭ tenantan.
Staras sennombraj ĉirkaŭe Animoj maldekstre kaj dekstre.
Vidi lin unu nur fojon ne estas sufiĉe: lin ili
volas haltigi senĉese, por koni de iro tialon.
Tamen Danaaj armestroj kaj Agamemnonaj samanoj,
490viron vidinte tra ombroj, vestitan de brilaj armiloj,
tremas pro granda timego: ĉi tiu forflugas rapide,
kiel li iam forkuris al ŝipoj, kaj tiu malgrandan
krion ekprovas; sed haltas brueto en buŝa malfermo.
Tiam li filon Priaman Dejfobon ekvidas, kun korpo
495tute ŝirita, kun sanga vizaĝo kruele borita.
Mankas al brakoj du manoj; per glavo oreloj el kapo
estis tranĉitaj; kaj nazon difektas vundego malbela.
Li lin rekonas timantan kaj, sed malfacile, kaŝantan
vundojn terurajn, kaj, tiuj per vortoj, demandas amike:
500«Armopotenca Dejfobo, naskita de sango Trojana,
kiu kuraĝis per sanga punego vin tiel turmenti,
tiel vin malrespektegi? Se famon mi kredas, en lasta
nokto Trojana, lacega pro granda buĉado de Grekoj,
sur amasegon da korpoj malvivaj vi estus falinta.
505Tiam mi tombon starigis malplenan, sur bordo Retea;
kaj mi, laŭ rito, fantomon trifoje per voĉo alvokis.
Lokon armiloj kaj nomo konservas: sed vin mem, amiko,
mi ne trovinte, ne povis en teron enmeti patrujan».
Filo Priama respondis: «Vi, kara, nenion forgesis:
510ĉiujn funebrajn ricevis honorojn Dejfoba fantomo.
Mia Fatalo kaj ruzo hontinda de krima Heleno
nur min malbone frapadis: jen estas de amo restaĵoj.
Nokton en ĝojoj malveraj ni lastan pasigis Trojanan;
tion vi scias, ĉar estas necese ne tion forgesi.
515Kiam ĉevalo Fatala tra muroj aliris Pergamaj,
militistaron armatan portante en ventro profunda,
malnoblulino ŝajnigas dancadon, Frigujajn anarojn
ĉirkaŭ altaroj kondukas, kaj inter virinoj portante
grandan flamingon, sur supra altaĵo alvokas Danaojn.
520Tiam, de zorgoj premita, de laco venkita, sur liton
mi malfeliĉe kuŝiĝis, kaj min senmovigis dormado
dolĉa, profunda kaj tute simila al morta ripozo.
Tamen karega edzino el domo formetas armilojn
ĉiujn, kaj glavon fidindan eligas el kapa kuseno.
525Poste do ŝi Menelaon alvokas kaj pordon malfermas;
ĉar ŝi esperas ke tia donaco al edzo unua
plaĉos, estante la ebla estingo de krimoj malnovaj.
Kion mi diros? Al lito rapidas anaro; ĝin ĉefas
la fabrikanto de krimoj, Uliso. Ho dioj, al Grekoj
530tiun pagigu krimegon, se juste mi punon petegas.
Sed nun do kia okazo vin vivan en tiun kondukis
lokon ? Ĉu tien vi venas, puŝita de maro trompema?
Ĉu, de volado de dioj? Vin kia Fatalo minacas,
kaj vin devigas de domo sensuna malĝojon aliri?».
535Tiel dum ili parolis, Aŭroro, en mezo de vojo,
rozan kaleŝon jam estis rulinta sur akso ĉiela.
Ambaŭ en interparoloj pasigus la tempon donitan
eble, sed ilin Sibilo avertis, kaj diris mallonge:
«Nokto rapidas, Eneo; ni horojn pasigas en larmoj.
540Tie aperas vojforko, kaj tie sin vojo dividas.
Dekstra al granda domego de Dito kondukas; ĝi estas
vojo al kampoj Elizaj: maldekstra, punega sidejo
de malbonuloj, al nigra Tartaro sin rekte direktas».
Tiam Dejfobo parolis: «Ne, granda pastrino, koleru:
545tuj mi forkuros kaj aron de Ombroj reiros malluman.
Iru, vi, nia honoro, kaj ĝuu pli bonan estonton».
Tiel dirinte, rapide Dejfobo reiris en ombron.
Tamen Eneo subite rigardas: ĉe rifo maldekstra,
vastan li vidas murzonon, de muro triobla zonatan,
550kiun ĉirkaŭas rapida rivero kun flamaj ondegoj.
Estas Turtara Flegeto, bruege rulanta ŝtonegojn.
Granda pordego kontraŭe, kun fortaj kolonoj el fero:
vira forteco nenia, eĉ dia, levile sukcesus
ilin sublevi. Jen turo el fero altiĝas aeren;
555kaj Tisifono, de sanga vestaro vestita, vestiblon
gardas, sendorma, tra fluo eterna de tagoj kaj noktoj.
Tie ĉi estas aŭdataj ĝemadoj, dum sonas kruelaj
batoj, kun bruo de ĉenoj trenataj kaj feraj puniloj.
Haltas Eneo timanta kaj bruon aŭskultas teruran:
560«Ho virgulino, de kiaj krimegoj ĝi estas punego?
K iuj do estas punataj? Pro kio senĉesaj plendadoj?».
Tiel pastrino respondas: «Ho ĉefo Trojana glorega,
iu senkulpa al krima loĝejo ne povas aliri.
Kiam Hekato al mi komisiis arbaron Avernan,
565ŝi min instruis pri punoj de dioj kaj ĉien kondukis.
Jen Radamanto Gnosia, vestata de povo terura:
li malvirtulojn aŭskultas kaj punas, kaj ilin devigas
krimojn konfesi: ĉar ili, ĝojante pro vana insido,
Diojn Superajn trompinte, post morto remetis pagadon.
570Tiam senĉese, krimulon per vipo venĝema batante,
lin Tisifono insultas, per mano maldekstra serpentojn
montras terurajn, kaj aron alvokas de nigraj fratinoj.
Tiam, kun bruo malbele sonega, Tartaraj pordegoj
nur malfermiĝas. Vi vidas jen kia pordisto sidante
575gardas vestiblon, kaj kia vizaĝo prizorgas pri sojlo.
Hidro grandega kaj nigra kun kvindek buŝegoj kruelaj
loĝas interne de domo Infera: kaj vasta Tartaro,
tiom malsupre sub regno de Ombroj duoble kuŝadas,
kiom vidspaco altiĝas el tero al supro Olimpa.
580Tie nacio antikva de Tero, idaro Titana,
fulme ĵetita, senĉese sin rulas en kavo profunda.
Tie mi vidis duopajn Alojdojn, je korpoj grandegaj,
kiuj, peninte ekrampi per manoj al alta ĉielo,
volis el trono supera potencan renversi Jupitron.
585Same mi vidis Salmonon, punitan de punoj kruelaj;
ĉar li fajreron Jupitran imitis kaj bruon Olimpan.
Torĉon skuante brulantan, sur ĉaro kvarĉevaljungita,
li, intermeze ele urbo Elida, tra Grekaj popoloj,
iris triumfe, kaj diajn por si mem petegis honorojn.
590Ho frenezulo, li nubojn kaj fulmon la neimiteblan
penis ŝajnigi, per hufoj ĉevalaj frapantaj kupraĵon.
Patro sed ĉiopotenca, el nuboj densegaj, nek torĉojn
ĵetis, nek fajrojn apenaŭ fumantajn, sed unu nur sagon;
kaj lin, en granda turniĝo flamanta, ĵetegis malsupren.
595Estas jen ankaŭ videbla Titio, la filo de Tero
ĉiopatrina: li kovras je korpo naŭ kampajn mezurojn.
Granda vulturo, per kurba bekego, hepaton senmortan
manĝas senĉese kaj ventrajn organojn, de puno kreantojn.
Ĝi, sin supersatiginte de karnoj, loĝadas en brusto,
600halton nenian al renaskiĝantaj donante viandoj.
Ĉu Piritoon, Iksion, Lapitojn, mi rememorigos?
Nigra ŝtonego senĉese falonta kaj alte staranta
ilin minacas, dum brilas de altaj kuŝejoj festenaj
helo orata, dum antaŭ vizaĝoj luksege stariĝas
605reĝaj manĝaĵoj: sed la pli maljuna de nigraj Furioj
sidas apude: se iu deziras ekkapti manĝaĵon,
tuj ŝi sin levas, skuante flamingon kaj tondre kriante.
Tiuj do kiuj malamis gefratojn, dum ili vivadis,
kiuj batadis gepatrojn kaj trompis inside klienton,
610kiuj kuŝiĝis sur multajn riĉaĵojn, de ili trovitajn,
solaj, ne parton doninte al siaj, - multega anaro! -
kiuj pro krimo adulta pereis, kaj kiuj malpiajn
zonis armilojn kaj trompis sen timo de mastro konfidon,
tie punegon atendas. Ne serĉu per kia punado
615ilin premegas Fatalo kaj justa dekreto de dioj.
Unuj ŝtonegon ruladas grandegan: sur radaj radioj
pendas aliaj: jen sidas kaj sidos eterne Tezeo
la malfeliĉa: Flegio, plej multe mizera el ĉiuj,
ilin admonas, kaj laŭte ekkrias senĉese tra ombroj:
620«Nu, avertitoj, vi diojn kaj sanktan respektu justecon!
Tiu ĉi vendis pro oro patrujon, kaj estron potencan
trudis: pro mono li faris leĝaron kaj poste malfaris.
Tiu en lito filina malpian plenumis edziĝon.
Ĉiuj krimegojn elpensis malnoblajn kaj ilin kuraĝis.
625Se mi cent langojn posedus, kaj tiom da buŝoj, kaj plie
voĉon el fero, pri tiom da formoj krimegaj paroli,
tiom da nomoj punegaj denombri, mi certe ne povus».
Tiam, tuj kiam parolis maljuna pastrino de Febo:
«Iru , aliru, ŝi diris; kaj vi komencitan laboron
630finu rapide: mi murojn, de arto Ciklopa faritajn,
vidas, kaj antaŭ ni pordan arkaĵon de kampoj Elizaj,
kie nin sankta kutimo ordonas prezenti donacojn».
Tiel ŝi diris: kaj ili, irinte tra vojo malluma,
mezon de spaco transiras kaj pordon aliras proksiman.
635Sojlon okupas Eneo, purigas per akvo klarega
korpon, kaj poste sur trabon kontraŭan li fiksas branĉeton.
Tiun ofere al granda diino farinte donacon,
ili alvenas en lokon belegan, ĝojigan ĝardenon,
ĉiam printempan kaj verdan arbaron, feliĉan sidejon.
640Tie pli larĝe vivigas aero kamparon, dum igas
suno alia kaj astroj aliaj purpuran lumadon.
Membrojn sur herbo, per ludo de diskoj, fortigas unuaj,
venkon disputas kaj ĝoje batalas sur sablo flavruĝa.
Teron aliaj piede frapante, eu ĥoroj dancantaj
645versojn deklamas; dum pastro Tracuja, kun longa vestaro,
zorge vibrigas sep kordojn de liro oblikve tenata,
kiun tuŝetas ĉu fingroj ĉu arco el elefantosto.
Tie genepoj de Teŭkro antikva, belega idaro,
ĉiuj grandkoraj herooj, naskitaj en jaroj pli bonaj:
650Jen Asaraco, Dardano fondinto de Trojo, kaj Ilo.
Sed malproksime li ombrojn armilajn kaj ĉarajn mirante
vidas, kaj lancojn en tero fiksitajn; tra kampoj libere
belaj sin paŝtas ĉevaloj: ĉar tiuj, dum tera vivado,
kiuj amegis kaleŝojn kaj glavojn, aŭ kiuj belmovajn
655paŝtis ĉevalojn, ĝuadas sub tero je samaj plezuroj.
Poste aliajn maldekstre kaj dekstre sur herbo manĝantajn
vidas Eneo, dum ĥoro ĝojigan kantadas Peanon,
apud arbaro el laŭroj odoraj, kaj kie, el supre,
de Eridana rivero ruliĝas ondego arbara.
660Tiuj do kiuj batalis kaj estis venditaj pro lando
patra; kaj pastroj ĉastege vivintaj, dum tera ekzisto;
sanktaj poetoj de kiuj versaĵoj tre plaĉis al Febo;
tiuj ĉi kiuj per artaj elpensoj bonigis homaron;
kiuj per agoj utilaj de ĉiu meritis dankecon,
665tie ĉi loĝas kaj zonas tempiojn per blanka rubando.
Tiel al Ombroj ĉirkaŭe starantaj parolas Sibilo,
sed al Muzeo precipe: li, meze de aro starante,
de ĉeestantoj per ŝultroj altkreskaj altiris rigardon:
«Diru, feliĉaj Animoj, vi same, bonega poeto,
670kie do loĝas Anĥizo, en kiu kamparo? Ĉar por lin
vidi ni venis, kaj grandajn riverojn trunsnaĝis Erebajn».
Tiam heroo per tiuj paroloj mallonge respondas:
«Domon ne certan ni havas: ni loĝas en densaj arbaroj;
estas kuŝejo sur bordo rivera, en verda herbejo.
675Sed se vi tion deziras, de tiu monteto postparton
trafu; kaj mi vin, per vojo facila, plezure kondukos».
Tiel dirinte, li marŝas autaŭen, montrante malsupren
riĉan kamparon: kaj tie supraĵon forlasas irantoj.
Dume Anĥizo la patro, sidante en verda valeto,
680zorge rigardis Animojn ĉi tie estantajn, kaj poste
lumon ĉielan vidontajn; dum nombron de tuta idaro
post si venonta li ame kalkulis, de karaj genepoj
sortojn vidante, kaj virajn Fatalojn, armilojn kaj agojn.
Sed li tuj kiam Eneon, tra verda kamparo venantan,
685vidis, subite li manojn duopajn tutkore prezentis:
larmoj ekfluis sur vangoj, dum vortoj el buŝo eliris:
«Fine vi venis; kaj rajte pieco al inda naskinto
malfacilecon de vojo venkadis: mi povas vizaĝon
vidi, ho filo, kaj voĉon aŭskulti, kaj al vi respondi.
690Tiun esperon en koro nutrante, mi sentis ke tempo
alproksimiĝis; kaj mia atendo ne estis trompita.
Mi vin ricevas, tra kiom da landoj, tra kiom da ondoj,
nun veturintan. Ve! kiajn malbonojn vi, filo, suferis!
Kiel mi timis ke regno Libuja fariĝu mortiga!».
695Tamen li diris: «Ho patro, nur via malĝoja vizaĝo,
ofte al mi aperante, Avernon min trafi devigis.
Staras ŝiparo en maro Tirena. Ni penu manplekti,
patro, kaj mian kisadon ameman ne tiel forkuru».
Tiel li diris; kaj larma fluado sur vangoj ruliĝis.
700Kolon amatan ĉirkaŭi per brakoj trifoje mi penis,
vane! El manoj fantomo premita trifoje foriris,
kiel malpeza venteto, simila al sonĝo flugila.
Tamen Eneo, en valo mistera, ekvidas arbaron
tute senhoman, kun branĉoj bruantaj pro venta blovado;
705dum tra belega sidejo moviĝas Letea rivero:
tie popoloj kaj gentoj sennombraj fantome flugadis.
Tiel, sur verda herbejo, en tago somera, abeloj
florojn sieĝas diversajn; kaj ĉirkaŭ blankegaj lilioj
aro rapidas, dum tutan kamparon sonigas flugadoj.
710Tion vidinte, ne kaŭzon konante, subite Eneo
tremas kaj tial demandas: «Ĉe tiu fluanta rivero,
kia do estas ĉi tiu anaro, sur bordo vaganta?».
Tiam Anĥizo la patro: «Animoj al kiuj Fataloj
korpojn aliajn rezervas, kun ondo kvieta Letea
715trinkas samtempe malzorgon trankvilan kaj longan forgeson.
Longa de tempo, mi volas pri ili paroli, kaj poste,
antaŭ okuloj pasigi sinsekvon de via idaro:
ĉar, Italujon trovinte, vi estos multe pli ĝojega.
- Patro, ĉu iam Animoj eteraj, el tie al tero
720suprenirante, en korpoj pezegaj denove konsentas
loĝi? Kaj kial al lumo mizera malsaĝa deziro?
- Vin nescianta, ho filo, mi certe ne lasos», respondis
patro Anĥizo: kaj tuj li mirigajn klarigas sekretojn:
«Dia spirito unue vivigas ĉielon kaj teron,
725vastan ondaron, kaj globon brilantan de luno, kaj helan
astron Titanan: en vejnojn de mondo senĉese verŝata,
mason movigas Animo kaj tute kun korpo sin miksas.
Homan ĝi naskis kaj bestan rasaron kaj birdan popolon,
fine grandulojn de maro, kaŝatajn en ondo marmora.
730Estas deveno ĉiela kaj fajra forteco en ĉiuj
semoj, kaj restas en ili, dum korpoj malpuraj, artikloj
teraj, kaj membroj mortontaj ne ilin per pezo prokrastas,
timon, deziron, doloron kaj ĝojon naskinte: en nigra
malliberejo ligitaj, Animoj ne vidas plu sunon.
735Tamen ve! kiam, post lasta elspiro, viveco forflugis,
ili el tuta malbono, el aĵoj malpuraj de korpo,
liberigitaj ne estas; ĉar difektegaĵoj, en koroj,
kiuj longtempe vivadis, potencajn kreskigis radikojn.
Ili do punojn suferas kaj per turmentegoj maljunajn
740kulpojn elpagas: unuaj, blovataj per ventoj malpezaj,
pendas aere: aliaj, en kavo profunda, el krimoj
difektigintaj sin lavas, aŭ ilin per flamoj purigas.
Ĉiu post morto suferas fantome: sed poste, en vastan
oni nin sendas Elizon; en ĝoja kamparo ni loĝas,
745sed, ve! malmultaj: kaj fine, post kiam, post tempo tre longa,
kulpa makulo puriĝis, kaj iĝis pli hela, pli pura,
tiu spirito etera kaj tiu ĉiela fajrero,
tiam, tuj kiam la rado de jaroj miloble turniĝis,
dio al ondo Letea sennombran kondukas anaron,
750por ke Animoj forgesu estinton, denove deziru
supran arkaĵon ekvidi, kaj ree revenu en korpon».
Tiel parolis Anĥizo: samtempe Sibilon kaj filon
mezen de aro fantome bruanta li poste kondukas,
kaj supreniras monteton kontraŭan, de kie li povos
755ĉiun, laŭ vico pasantan, rekoni, vidinte vizaĝon:
«Sciu nun kiun estontan gloregon Dardana nacio
estas havonta, kaj kion al nepoj rezervas Itala
lando: pri tiuj Animoj famegaj, kaj eternigontaj
nomon, mi al vi parolos, kaj gloran konigos estonton.
760Vidu junulon, sur lancon mallongan sin kiu apogas.
Lokon proksiman al lumo li havas per sorto: Italan
sangon miksonte, li, via kaj lasta naskito, unua
altan ĉielon ekvidos, nomota: Silvio Albano.
Via edzino Lavinjo lin naskos de edzo maljuna,
765reĝon kaj patron de reĝoj edukos en densaj arbaroj,
kaj per li nia nacio potencos en Albo la Longa.
Estas proksime Prokaso, la gloro de gento Trojana,
kaj Numitoro, Kapiso, kaj tiu ĉi, kiu de nomo
via sin nomas, Silvio Eneo, piece kaj glave
770same glorega, se iam li Albon potenci bonvolas.
Kiaj junuloj! Kaj kiom da fortoj jam ili prezentas!
Tiuj ĉi, kiujn vi vidas kun kapoj kverkaĵe kronataj,
murojn fortikajn konstruos sur montoj, Nomenton, Gabion,
urbon Fidenan, kaj Kolatinurbajn muregojn, Pometon,
775kaj fortikaĵon Inuan, kaj Bolon, kaj Koron, kaj fine
tutan nomaron de lokoj hodiaŭ neniel konitaj.
Baldaŭ al avo kuniĝos Romulo, naskito de Marso,
kiun patrino Ilio de sango de Asaracidoj
naskos. Vi vidas duoblan lumfaskon sur frunto starantan:
780ĉar sur lin Patro de dia majesto jam presis sigelon.
Filo, per patra protekto de tiu heroo, famega
Romo potencon grandigos en landoj kaj gloron ĝis astroj.
Ĝi, fruktoporta de vira idaro, sep montojn ĉirkaŭos
inter nur unu murego: ĝi al Berecinta patrino
785estos simila; tra urboj Frigujaj ŝi ĝoje veturas,
ture kronata, sur ĉaro, fiera pri dia idaro
ĉielloĝanta, cent nepoj starantaj sur alta Olimpo.
Nun vi ĉi tien direktu okulojn kaj tiun rigardu
genton: jen viaj Romanoj. Ĉi tie Cezaro kaj ĉiuj
790idoj Iulaj, sub akso ĉiela venontaj al lumo.
Estas jen tiu ĉi kiun tre ofte Fataloj anoncis,
dia naskito, Cezaro Aŭgusto: li oran jarcenton
ree al lando Latuja redonos, al kampoj en kiuj
iam potencis Saturno: li ĝis Garamantoj kaj Indoj
795regnon etendos, ĝis landoj kuŝantaj trans astroj ĉielaj,
kie, trans vojoj de suno kaj jaro, sur ŝultroj de Atlo
ĉielportanta, ruliĝas mondakso, kaj astroj brilegaj.
Regnoj Kaspiaj jam lian atendas alvenon, kaj pri ĝi
timas, respondon aŭdinte divenan; kaj lando Meota
800estas tremanta; kaj Nilo sepbuŝa terure timegas.
Tiom da landoj trairis nek granda Alcido, - kaj tamen
kupropiedan cervinon li boris, arbaron pacigis
de Eridano, kaj Lernon tremigis per forta pafarko, -
nek vinberdio, jungita kaleŝon per vinberbranĉetaj
805bridoj, dum tigroj ĝin tiras el alta supraĵo de Niso.
Kaj ni, por gloron grandigi tra aĝoj, ni nun ŝanceliĝus:
kaj ni nun timus en lando Aŭzona fiksadi sidejon!
Kiu do, pli malproksime, olive kronata, kunportas
sanktajn lavvazojn? Hararon kaj blankan de dua Romana
810reĝo mi barbon rekonas: unua al urbo li leĝojn
donos: veninte el landoj malriĉaj kaj Kuro malgranda,
grandan li regnon konstruos. Sed Tulo postiras; patrujan
interromponte ripozon, li virojn batale movigos
mallaboremajn, kaj arojn je gloro dekutimigitajn.
815Post li alvenas nun Anko fiera: pri amo popola
tiu ĉi ĝojas; ĉar lin nur altigis nacia favoro.
Reĝojn Tarkvinojn ĉu vi do ekvidi deziras, kaj grandan
koron de Bruto venĝema, kaj faskojn de reĝoj lasitajn?
Povon konsulan, timindajn hakilojn, unua ricevos
820Bruto: sed filoj intrigos pri novaj militoj; kaj patro
ilin punege mortigos, ve! pro libereco belega.
Malfeliĉulo! Ĉar kia ajn estos la juĝo de nepoj,
venkos ĉu amo patruja, ĉu granda deziro al gloro.
Vidu nun pli malproksimen: Decioj kaj Druzoj, Torkvato
825hakilarmita timinde, Kamilo portanta standardojn.
Tiuj ĉi, kiujn vi vidas brilantaj sub samaj armiloj,
restos amikoj, dum ilin premados mallumo de nokto.
Kiaj bataloj fariĝos se ili atingas al lumo
viva! Se ili renkontas sin, kiom da frapoj mortigaj,
830kiam, el Alpaj supraĵoj kaj alta Moneco, bopatro
malsupreniros, kaj trovos bofilon kun gentoj Aŭroraj;
viaj animoj, ho knaboj, ne tiajn kutimu batalojn.
Kontraŭ patrujan vivecon ne viajn direktu armilojn!
Vi do unue kompatu, ĉar iam vin naskis Olimpo:
835sagojn el manoj forĵetu, ho miaj sangidoj!
Tiu triumfos je alta Korinto; kaj lin Kapitolen
ĉaro veturos venkintan post sanga buĉado Aĥaja.
Tiu ĉi Argon faligos kaj Agamemnonan Mikenon:
sur Eacidan idaron de armopotenca Aĥilo
840avojn li venĝos Trojanajn kaj malrespektitan Minervan
templon. Ĉu mi ne parolos pri vi, ho Katono, ho Koso?
Ĉu mi forgesos gloregon de Grakoj kaj de Scipionoj,
fulmoj batalaj, Libuja teruro, kaj de Fabricio,
kiun riĉigas malmulto, kaj de sulksemanta Serano?
845Kien Fabioj min lacan fortiras? Jen estas Maksimo:
li, prokrastante, de nia patrujo malhelpis ruinon.
Povos pli bone aliaj el kupro vivigi statuon,
certe mi kredas, kaj skulpti marmoron laŭ homa vizaĝo,
eble procese pli lerte paroli, cirkele ĉielan
850movon kalkuli, kaj astran science klarigi kuradon;
regi vi devas popolojn, Romano; ne tion forgesu:
pacon altrudi kutiman, kompati venkitojn, mallevi
gentojn fierajn, jen estas nur artoj de vi kultureblaj».
Tiel parolis Anĥizo, dum miris Sibilo kaj filo:
855«Vidu nun kiel fiere aliras Marcelo, akiron
ĉefan portanta: venkinte, li virojn superas aliajn,
ĉar li, en granda batalo, Romanajn ĉefante rajdistojn,
savos publikan aferon; kaj Galojn venkinte kaj Penojn,
trian armilon kaptitan pendigos en templon Kvirinan».
860Tamen Eneo, ĉe flanko de granda Marcelo, junulon
belan ekvidas, pro korpaj formaĵoj, pro brilaj armiloj,
sed kun malĝoja vizaĝo, kun teren okuloj fiksataj:
«Kia do estas, ho patro, kunulo de fama heroo,
kiun vi montris? ĉu filo? ĉu iu el grandaj genepoj?
865Kiel lin aro ĉirkaŭas, kaj kiel sin ambaŭ similas!
Nigra sed nokto jam skuas sur kapon flugilojn mallumajn».
Tiam Anĥizo la patro, kun larmoj en voĉo, respondis:
«Filo, plej grandan de via idaro ne serĉu doloron.
Tiun junulon al tero nur montros Fataloj, sed poste
870ili lin tuje haltigos. Ĉar Romo tro ŝajnus potenca,
dioj, se tiun mirindan donacon ĝi povos konservi.
Kiom da ĝemoj sonados en kampo proksima de granda
Urbo Mavorsa; kaj kiom da festoj funebraj vi vidos,
Tibro; ĉar ondo tuŝetos piedon de nova tombejo.
875Ido de sango Ilia neniam pli alten de avoj
portos Latinan esperon; kaj tero Romula neniam
estos pli juste fiera pri iu el mamosuĉontoj.
Sankta pieco! antikva konfido, neniam venkebla
brako milite! Neniu senpune kuraĝis ĉi tiun
880kontraŭbatali, ĉu kiam piede li al malamikoj
iris, ĉu kiam ŝaŭmantan ĉevalon li sprone piketis.
Knabo plorinda, Fatalon kruelan se rompi vi povos,
tiam vi estos Marcelo. Plenmane liliojn elĵetu;
florojn mi ŝutos purpurajn: de nepo, per tiuj donacoj,
885mi nun deziras animon satigi; kaj tiel mi pagos
vanan honoron». Li diris: kaj ili vagadis tra tuta
lando, kaj ĉion rigardis en vastaj kamparoj aeraj.
Filon post kiam Anĥizo kondukis tra aĵoj mirindaj,
kaj lin bruligis per amo al gloro estonta, li tiam
890al li konigas militojn pri kiuj li iam klopodos,
kaj lin instruas pri gentoj Laŭrentaj, pri urbo Latina,
pri maniero por saĝe eviti aŭ fari laboron.
Dormo posedas du pordojn: unua, laŭ famo, farita
korne, al veraj fantomoj facilan permesas eliron;
895dua, farita el elefantosto brilega kaj blanka,
sendas ĉielen nurvanajn fantomojn kaj sonĝojn malverajn.
Tiam, post kiam Anĥizo silentis, Sibilon kaj filon
li akompanis, kaj ilin eligis per dua pordego.
Ŝipojn reiras Eneo kaj siajn retrovas kunulojn.
900Apud marbordo naĝante, Kajetan li trafas havenon.
Ankron ŝipnazoj faligas; kaj staras ĉe bordo ŝipvostoj.