Epiloge/De ekstere – De supre
Kiel la legantoj sendube jam scias per iu komuniko de la Direkcio, post kelkaj monatoj la gvidado de SAT devas transiri en aliajn manojn. Nun mi sentas min preskaŭ tute senŝarĝita je respondeco kaj povas do jam kvazaŭ de ekstere, de supre rigardi la aferojn. Ĉe tia pozicio, en tia spiritostato oni povas plej bone observi kaj senpasie prijuĝi.
Dum la lastaj tri jaroj nia komuna entrepreno estis tre forte skuata de detruaj ventoj el partieca fanatiko, el stulta miskompreno, metitaj en la servon de senskrupula intrigo. Al tiuj detruaj fortoj aldoniĝas la terura ekonomia krizo, kiu senlaborigas tre multajn el la plej sindonaj SAT-anoj. Kaj malgraŭ ĉio, nia Asocio eltenis; ĝi restas firma kaj alten flirtigas sian standardon, sur kiu restas skribite:
Esperanton en la servon de l’ Proletaro!
Samlingvanoj ignoru inter si la landlimojn!
For la dogmojn!
Lojalon al ĉiuj klasbatalaj tendencoj!
Dum dek tri jaroj tiuj devizoj gvidsignis al ni la vojon. Kun trankvila animo ekrigardante hodiaŭ malantaŭen, mi gardas la konvinkon, ke ne ekzistas por nia laborista esperanta movado pli taŭgaj gvidiloj por antaŭenmarŝi al la celo.
Verdire la vojo estas multe pli longa ol komence mi supozis kun la entuziasmo de nove bakita esperantisto. En la jaroj 1919-20, vidante kiom malvigla estas la neŭtrala movado, kiom religiaĉe ĝi aspektas en la okuloj de klaskonsciaj laboristoj, mi opiniis, ke suficos fari klaran apartigon for de la neŭtraluloj, por ke en la revoluciaj rondoj nia movado estu favore konsiderata kaj ke post kelkaj jaroj la laboristaj organizoj prenu sur sin la propagandon kaj instruadon de la lingvo kaj poste uzadu ĝin praktike. Tiu mia konvinko estis plifirmigata de la fakto, ke en aprilo 1920 disvastiĝis la famo, ke la Soveta Respubliko alprenis esperanton kaj decidis lernigi ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĉe tia ekscio la fama pacista verkisto Romen Rolan skribis interalie jenon:
"…La decido, kiun alprenis la Soveta Registaro… estas historia okazintaĵo, kies konsekvencoj estas grandegaj: ĝi estos bonfarinta por la Homaro pli ol ĉiuj teoriaj diskutoj aŭ partiaj disputoj, en kiuj absorbiĝas la aktiveco de la okcidenta soclalismo".
Ĉu do sen troa fantaziemo ne estis eble tiam opinii, ke baldaŭ nia mirinde racia kaj facila lingvo estos grandskale metata en la servon de l’ tutmonda revolucio? Por venki oni devas utiligi ĉiujn armilojn kaj esperanto estas ja unu el ili, same kiel aeroplanoj kaj radio-aparatoj…
Post kelka tempo oni bedaŭrinde eksciis, ke la informo fakte estas tute senbaza. Tamen estis ankoraŭ permesite havi la esperon, ke finfine Komintern esploros la aferon kaj alprenos decidon favore al iu internacia lingvo. Cetere studkomisiono estis tiucele starigita okaze de ĝia II-a Kongreso. Sed la tuta afero estis nur rezulto de blufemaj idistoj, kiuj per tiu rimedo sukcesis dum kelka tempo trompi komunistajn partiojn el kelkaj landoj.
Post diversaj tiaj negativaj spertoj, faritaj ĉe partioj aŭ ĉe influhavaj personoj, mi baldaŭ alvenis al la konkludo, ke nia movado povas kreski nur malrapide kaj venki per la solaj fortoj de la esperantistoj mem. Tiom mi jam diris en la jaro 1922 en artikolo kun la titolo: "En la lumo de la sperto" aperinta en la malnova Sennacieca Revuo.
Ĉu post dek jaroj la situacio multe aliiĝis? Ĉu oni povas esperi, ke baldaŭ nia lingvo estos alprenata kaj uzata grandskale de la laboristaj organizoj? Ĉu la Soveta Registaro priatentas nun esperanton en siaj kvinjaraj planoj? Al ĉiuj tiuj demandoj oni povas nur nee respondi.
Estas vere, ke nia movado pli kaj pli altiras al si la atenton de gvidantoj; estas fakto, ke malgrandiĝas la nombro de tiuj, kiuj mokete levas la ŝultrojn ĉe la aŭdo de la vorto esperanto. Sed estus trompi sin mem, se oni konkludus el tio, ke proksima estas nia venko.
Kiam en kapitalistaj landoj oni propagandas esperanton al laboristaj gvidantoj, ili respondas iafoje jenon: "Ni faru unue la revolucion kaj poste ni okupiĝos pri la lingva demando." Nu, en Sovetio la revolucio estas farita: kiel statas tie nia afero? Se ni esploras la faktojn kun tute malfermitaj okuloj, ni konstatas, ke la esperanto-movado estas konsiderata de la tieaj gvidantoj nur kiel eksperimento, kiu indas atenton, sed kondiĉe, ke la esperantistoj konfesu, ke ilia lingvo neniel povas pretendi fariĝi komuna kulturilo por ĉiuj popoloj. Ne kredu, karaj legantoj, ke mi pentras per nigraj koloroj. Vi juĝos mem per kelkaj citoj el la tezoj prilaboritaj de la „brigado de lingvo-konstrua fako kaj akceptitaj de la Sciencesplora Instituto de la Lingvo ĉe la Popolkomisario de klerigo RSFSR en Moskvo" kaj publikigitaj en la III-a n-ro de "La Nova Etapo":
"… oni devas opinii, ke ĉiuj provoj starigi la demandon pri komununiversala lingvo nunmomente kiel vican aktualan taskon estas antaŭtempaj kaj utopiaj…"
"… La belanimaj celadoj de d-ro Zamenhof kaj de l’ esperantistaj burĝaj propagandistoj al frateco de popoloj kaj al tutmonda harmonio objektive estis, kiel ĉiuj etburĝaj iluzioj, helpilo de imperiismo. La plej bona montrilo de tio estas la provoj de la internacia socialfaŝismo kontraŭmeti la esperantistan movadon al la proleta internaciismo kaj la ĉiam pli kaj pli ardiĝanta batalo interne en la monda esperantista movado."
"… La kunproksimiĝo de naciaj lingvoj, kiu kondukos al unu monda lingvo, okazas sendepende de esperanto."
"… En la disvolviĝ-procedo de la burĝa socio estis kreitaj sennombraj projektoj de helpaj lingvoj inter kiuj plej vivkapabla sin montris la projekto konata sub la nomo "lingvo esperanto". Ni ne devas tamen malakcepti utiligon ankaŭ de aliaj internaciaj lingvoj, se ilia disvastigiteco faras tiun utiligon ebla…"
Mi dezirus pli amplekse citi, se la loko permesus; sed mi opinias, ke la ĉi—supraj citoj sufiĉas por konvinki la legantojn, ke nia afero en Sovetio estas tute miskomprenata kaj ne troviĝas en tre favora situacio. Ni tute ne povas esperi, ke baldaŭ Komintern solvos la lingvan problemon laŭ niaj ĉiamaj postuloj. En la tuta tezaro oni vane serĉus iun eldiron, kiu povus esperigi, ke post pli malpli longa tempo esperanto fariĝos la oficiala lingvo ĉe la internaciaj Kongresoj de Kominten kaj por la publikiĝo de dokumentoj kun tutmonda intereso.
Ni sekve devas daŭrigi la batalon kaj tiucele ni bezonas ĉiujn niajn unuigitajn fortojn. Pli firme ol iam ajn ni konvinkiĝu, ke la venko venos nur de malsupre kaj per la faroj de la esperantistoj mem.
Ĉe la konstato, ke longa, tre longa estas la vojo ĝis la fincelo, eble kelkaj Kdoj perdos la emon daŭrigi la iradon. Al tiuj malkuraĝemuloj mi diru: "Ne la celo estas la ĉefa afero, sed la antaŭeniro al ĝi. En la irado mem, en la batalo mem ni devas trovi la necesan instigilon por daŭrigi." Okaze de ĉi tiu 400—a n-ro permesu al mi fari konfeson. Dum dek-tri jaroj mi batalis por nia komuna afero; ĉe la komenco mi havis iluziojn; hodiaŭ ili estas for; la celo ne ŝajnas al mi atingebla dum mia pli ol duone forvivita vivo; survoje mi ricevis mokojn, malicajn kritikojn kaj eĉ insultojn; tamen neniel mi bedaŭras mian ekiron. Male, mi forgesas ĉion tiurilate — kaj ĝojas ĉe la penso, ke la insultintoj devis almenaŭ uzi esperanton por eldiri siajn malicaĵojn. Insultado forigas fremdon. Tio estas tre grava!.. Pripensu tion, Gek-doj. Fremdo estas pli malbona eco ol malestimo. Fremdo estas nerenversebla baro sen komuna lingvo, dum malestimo povas iafoje esti kaŭzata de kalumnio aŭ miskompreno kaj sekve foriĝas tuj kiam malaperas la kaŭzo. Fremdon forigas esperanto kaj tio estas netaksebla merito. Eĉ se mi havus nun la certon, ke neniam nia lingvo fariĝos ĉies posedaĵo, mi tamen nenial bedaŭrus esti dediĉinta al ĝi tempon kaj energion kaj daŭrigus la batalon. Plej alcelinde estas penadi por senĉese plilarĝigi sian horizonton. Esperanto jam nun donas tiun eblon. Krome la Zamenhofa artefaritaĵo fariĝis mia hejma lingvo, kaj la konstato, ke ĝi kvazaŭ fremdigas la francan lingvon en mia menso, estas por mi tute aparta, tre neordinara plezuro, kiun mi bedaŭrus ne ĝuadi.
Volante de nun esti nur simpla soldato en nia SAT-ana armeo, mi tamen sentas min pli forte ligita al ĝi ol iam ajn antaŭe kaj restas ĉiam preta bataladi por ties sukceso. Sed en ĉi tiu kvazaŭa "cigna kanto" mi deziras konvinki la junajn batalantojn pri tio, ke la fincelo devas esti nur flanka afero en iliaj zorgoj kaj esperoj. Insiste mi rediras: vi trovu en la agado mem, en la uzado mem de la lingvo la ĉefajn instigilojn por antaŭenmarŝi.
Se mi ne timus miskompreniĝon, volonte mi proponus, ke sur nian standardon oni skribu novan frazon, nome "Ni estu unue esperantistoj, SAT-anoj".
En mia penso tio signifas, ke oni ne povas esti konsekvenca anarkisto, komunisto, socialisto, ne celante detrui la lingvajn barojn, kiuj apartigas, fremdigas la homojn. Paroladi pri tutmonda unuiĝo de la laboristaro kaj obstine ignoradi esperanton, tio estas ĉu stulto, ĉu malsincero, ĉu kaŝa aŭ nekonscia ekspluatemo. Esti en SAT unue esperantisto, tio ne signifas, ke en sia partio, en sia sindikato oni ne devas esti ankaŭ tie unue partiano, unue sindikatano. Tio nur signifas, ke por akceptigi esperanton al niaj organizoj ni devas esti unuigitaj, kaj nia unueco povas esti garantiata nur se en la esperantaj rondoj ni vole bridas niajn personajn politikajn konvinkojn. Se tion estus kompreninta la granda nombro da K-doj, kiuj aliĝis al SAT ekde ĝia fondiĝo, ĉi tiu 400-a n-ro povus esti eldonita 20 000-ekzemplere. Ni meditadu pri tiu fakto, se ni sincere deziras sukcese almiliti la laboristajn organizojn, por trudi al ili esperanton…
Sed, kiam oni prikonsideras la situacion, en kiu nuntempe baraktas la homaro, eble estus pli saĝe gratuli al si, ke nia gazeto povis atingi ĉi tiun 400-an numeron. Do, antaŭen! por ke ĉe la 500-a la estonta gvidanto povu paroli pli entuziasme. Kun neŝanceliĝa unuecemo kaj kun la certo, ke ili faras utilan kaj pozitivan laboron, la SAT-anoj spitu la batojn de l’ sorto kaj antaŭeniru.
*
- ↑ "Sennaciulo" de 12.1.1933