Saltu al enhavo

Esperanto en la francaj Alpoj

El Vikifontaro
Esperanto en la francaj Alpoj ()
Lingvo Internacia, 1901 (p. 83-84)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Esperanto en la francaj Alpoj.

Inter la svisuja limo de Francujo kaj la valo de Chamonix (Ŝamuni) tiom konata pro la Monto Blanka, la grandegulo de la Alpoj, kuŝas la Giffra (Ĵifra) valo, malpli glosa, sed tamen tute tiel same pentrinda. Ĉirkaŭata de arbaraj montoj kiuj mem apogiĝas kontraŭ altaj ŝtonegaj montegoj kronataj de eternaj neĝoj, tiu ĉi valo estas entute ĉarma, precipe ĝia supra parto.

Tial, tuj kiam alvenas la varma kaj bela sezono, alkuras amase el ĉiuj landoj vojaĝantoj kaj turistoj por vizitadi la belaĵojn kiujn la naturo, ĉe ĉia paŝo, dissemis en tiu rava lando. Kelkaj el ili, nur unu aŭ du tagojn povante uzi, kontentiĝas admiri preterirante la mirinda vidaĵon kiu, antaŭ iliaj okuloj disvolviĝas: la duoblan aŭ eĉ trioblan montaron multkoloran, kies akraj altaĵoj kiel grandega punto desegnas en la ĉiela bluaĵo iliajn strangajn formojn kaj kies deklivoj estas sulkigitaj de arĝentaj riveretoj saltegantaj de ŝtonegoj sur ŝtonegojn kaj kiuj fariĝas fine akvofaloj bruegaj kaj ŝaŭmaj. Aliaj, forlogitaj de la beleco de la landaĵo, tie loĝadas kelkajn semajnojn aŭ eĉ la tutan someron por mallaciĝi, reakiri siajn fortojn malkreskigitajn pro la troa laborado aŭ la malsano, kaj spiri de la montoj la puran kaj vivigantan aeron tute plenan je la bonodoro de alpaj plantoj. La plej kuraĝemaj suprenrampas la ŝtonegojn kaj pintojn krutajn kaj neĝkovritajn. Por la malpli fortikaj, la virinoj kaj la knaboj estas ĉarmaj supreniroj sur verdajn montetojn aŭ ĝentilaj promenadoj en la ebenaĵo tra florantaj herboj aŭ tra la abiaj arbaroj sur freŝaj vojetoj kiuj, inter la mola musko, malvolviĝas kiel serpentoj.

Ne malproksime de la fino de tiu ĉi valo, en la plej pentrinda parto, kuŝas la malgranda urbeto Samoëns, loĝadejo preferita de fremduloj. Tie, dum la somero la vivado estas tre agrabla dank’ al la fremda societo kiu estas tre multa kaj elekta kaj dank’ ankaŭ al la belaĵoj kiujn la naturo disĵetis senŝpare en la tuta ĉirkaŭaĵo. Sed kiam la vizitantoj, migrantaj gastoj, forpelitaj kiel hirundoj per la malvarma aŭtuna vento, forlasis la regionon, kiam alvenas la vintro kun siaj glacioj, kiam la montoj, la kampoj kaj la vojoj kovriĝas, per dika neĝa tapiŝo, kiel la tagoj fariĝas malgajaj kaj unutonaj! La naturo estas ĉiam bela kaj majesta, eble eĉ pli bela kaj pli majesta, sed la admireco estas floro kiu floregas nur je sunradioj kaj kiun la malvarmo senfreŝigas kaj velkigas. La tagoj forflugas pli-malpli rapide dank’ al la ĉiutagaj aferoj, sed la vespertempoj, tiuj longaj vintraj vesperoj! kiom ili daŭras malgaje kaj senfine! Ĉar Samoëns estas malgranda urbeto loĝita nur de 500 loĝantoj, tie ĉi la amuzaĵoj entute mankas, la societo estas malmulta kaj la objektoj de interparolado estas preskaŭ ĉiam similaj kaj ne tre interesaj.

Ĝis nun ni havis por pasigi tiujn longajn vesperojn nur la legadon de la gazetoj kaj de kelkaj malmultaj verkoj kaj la ludojn; sed dum la lasta vintro unu el niaj amikoj, jam malnova esperantisto, sinjoro Charvin, juĝisto en Taninges, najbara urbeto, parolis pri l’Esperanto al unu el ni kaj pruntedonis al li la francan lernolibron de la lingvo Esperanto de s-ro de Beaufront kaj ankaŭ kelkajn Esperantajn verkojn. Nia kolego, logita de la facila ellernebleco kaj de la beleco de tiu lingvo, trovis baldaŭ unuan, poste duan kaj trian adepton kaj post apenaŭ dekkvin tagoj ni fariĝis grupeto de ses esperantistoj. De tiu momento ni kunvenas ĉiuvespere por kunlernadi l’ Esperantiston. Ni pensas helpi la komencantajn esperantistojn klarigante tie ĉi al ili nian manieron de lernado, ĉar ĝi estis por ni tre fruktoporta. Unu el ni legas laŭte la bonegan komentarion pri la gramatiko de s-ro de Beaufront kaj ni ĉiuj provas traduki france kaj Esperanto la ekzemplojn klarigantajn ĉian regulon. Poste, Paĝo:Lingvo Internacia - Julio 1901.pdf/16