Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj
Antoni Grabowski
Indekso : Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj de Antoni Grabowski |
Pola Esperantisto. — 1908. — Januaro (numero 1). — Paĝoj 4—8. |
Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj
Antoni Grabowski
La fina universala akcepto de Esperanto kiel lingvo helpa, kiel neŭtrala rimedo por interkompreniĝo de homoj, apartenantaj al diversaj nacioj, estas hodiaŭ — tion ni povas jam diri kuraĝe — la demando de la plej proksima estonteco. El la dudekjara provo, dum kiu oni ĝin kritikis kaj atakis ĉiuflanke, Esperanto eliris kiel venkinto, gajnis centmilojn da fervoraj adeptoj, kreis sian propran gazetaron kaj literaturon. Forte enradikiĝinte en la animoj kaj koroj de la Esperantistoj, tiu-ĉi lingvo artefarita fariĝis vivanta, post la lingvo gepatra por ĉiu Esperantisto lingvo la plej kara, kvazaŭ dua propra.
Al Esperanto venas ĉiam novaj aregoj, kiujn subigas aŭ ĝia facileco, belsoneco, fleksebleco kaj riĉeco, aŭ la alta idealo de ĝia kreinto — la proksimigo kaj fratigo de la homaro — aŭ celoj kaj utiloj praktikaj. La scienculo, revemulo, komercisto kaj industriisto, ĉiu trovas en ĝi potencan rimedon por la atingo de siaj celoj specialaj.
La vicojn de la Esperantistoj pligrandigadis komence preskaŭ nur homoj maturaj. Sed nun oni komprenas, ke, por ke Esperanto povu fariĝi la propraĵo de la tuta mondo civilizita, oni devas instrui ĝin al infanoj, oni devas enkonduki ĝin en la lernejojn. Nacioj, paŝantaj en la fronto de la civilizacio, kiel la Francoj kaj la Angloj, enkondukas do Esperanton, kiel instruan objekton, en siajn lernejojn, kaj instigas al imitado aliajn popolojn.
Ankaŭ ĉe ni, en la lulilo de Esperanto, ni povas nun konstati seriozan movadon en tiu ĉi direkto. Tie-ĉi la lerneja junularo mem eksentis unue la bezonon lerni Esperanton, kaj ĝi lernas ne sole mem la lingvon, sed ĝi brave kunhelpas disvastigi Esperanton en la plej vastaj rondoj. Kiel ekzemplo servu la eldonita de la Esperantista junularo lernolibro, kies 5000 ekzempleroj estis disvenditaj en la daŭro de la lasta monato.
Laŭ deziro de la junularo en la pasinta jaro mi instruis Esperanton en kelkaj institutoj kiel objekton aldonan, nedevigan. Tio donis al mi la eblecon, ekkoni la demandon de flanko ĝis nun malmulte ĉe ni esplorata kaj priparolata, kaj nome konvinkiĝi, kian valoron posedas Esperanto, ekster la flanko utileca, kiel faktoro ĝenerale kleriga, konstati, kiamaniere tiu-ĉi lingvo influas la spiritan disvolviĝon de la lernanto, en kia grado ĝi helpas la lernadon de aliaj lingvoj.
Jen mi konvinkiĝis antaŭ ĉio, ke la disvastigita antaŭjuĝo, ke por lerni Esperanton, oni devas antaŭe scii la ĉefajn lingvojn eŭropajn, ne sole ne havas ian racian bazon, sed ke kontraŭe, la lingvo Esperanto estas bonega preparo por aliaj lingvoj, ne esceptante la pli profundan komprenon de la lingvo gepatra.
La vorta materialo de Esperanto, kies radikoj estas kvazaŭ esenco ekstraktita el la latinaĵo kaj la ĉefaj lingvoj modernaj, kaŭzas, ke la instruato, lerninte vortojn Esperantajn, lernas poste pli facile vortojn latinajn, francajn kaj germanajn. Konante la radikon "man'," li retrovas ĝin en la latina vorto "manus", franca "manivelle", polaj "manuskrypt", "manufaktura" k. t. p. Konfirmi tion povas la Esperantistoj, instruantaj al siaj infanoj Esperanton, kiel unuan lingvon fremdan.
Ankoraŭ pli grandan signifon kaj grandegan valoron pedagogian prezentas la analitika konstruo de la lingvo Esperanto, kiu donas al ni la dismembrigon de la ideoj kunmetitaj en ideojn simplajn. La simboloj de tiuj ĉi ideoj simplaj prezentas en sia vorta kombino ne nur la vortojn, sed ankaŭ klaran difinon de la vorto; ili do instruas pensi ekzakte logike, kaj per tio ĉi sama ebenigas la vojon por enpenetro en la signifon de vortoj de ĉiu alia lingvo.
La enkondukitaj en Esperanton konstantaj simboloj de la gramatikaj lingvopartoj ("o" por substantivo, "a" por adjektivo, "e" por adverbo, "i" por verba infinitivo) ne nur faciligas treege la lernadon de la gramatiko esperanta, sed ili ankaŭ bonege preparas la spiriton por la gramatiko de aliaj lingvoj. La lernanto, kiu ne konas ankoraŭ Esperanton, por fari gramatikan analizon de frazo en lingvo natura, devas ĉiam memorigi al si la difinon de la diversaj parolpartoj. La instruato esperantista, lernante la difinojn, lernas samtempe certajn konstantajn simbolojn, kiuj memorigas al li la klarigojn kaj ilin anstataŭas.
Se al pola infano ni diros, ke "lampa" estas nomata "lampo", termometr=termometro, profesor=profesoro, kaj demandos ĝin poste kiel estas nomata "doktor", ĝi certe respondos "doktoro". Tiamaniere, ne konante ankoraŭ la difinon de la substantivo, la infano akiris, per la analogio kaj dank' al la simbolo "o", la eblecon elserĉi aliajn substantivojn en la propra lingvo kaj poste ĝi komprenos pli facile la gramatikan difinon de la substantivo.
Simile estos kun la ceteraj parolpartoj. La abstraktaj konstantaj signoj "a, o, i, e, as, os, is, ant, ont, int, at, it, ot", tiuj simboloj de la ideoj, faras el la gramatiko, kutime tiel malfacila por la infanoj, preskaŭ ludilon. Sen la arabaj ciferoj, la abstraktaj signoj de la nombroj, kiel grandegan malfacilecon prezentus la aritmetiko! Sen la algebraj signoj, kiuj estas ne nur simboloj abstraktaj sed ankaŭ ĝeneralaj, ĉu ebla estus la algebro? Kiel malfacila tasko por ĥemiisto estus la esprimado de ĥemiaj ekvacioj sen la simboloj, signifantaj la ĥemiajn elementojn kaj la ligitajn al ili ideojn.
Jen tiajn simbolojn por la gramatikaj ideoj ni ne havis ĝis nun ĉe la instruado de lingvoj, kaj tio estis la ĉefa kaŭzo de la malfacileco de la gramatiko. Ni ricevis ilin unue de la aŭtoro de Esperanto, kaj ili faciligas nun treege la lernadon de Esperanto kaj de ĉiu lingvo alia.
La konstantaj simboloj morfologiaj, esprimataj en formo de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj kun precize difinita signifo, kaŭzas, ke la Esperantista lernanto enpenetras tiel profunde en la internan enhavon kaj veran signifon de ĉiu vorto, ne nur esperanta, sed sekve per analogio ankaŭ de la vortoj de la lingvo gepatra aŭ ia fremda, kiel antaŭe, sen Esperanto, tion fari povis nur la filologoj. La Esperantisto, demandita pri la signifo de vorto en alia konata al li lingvo, prezentas al si la vorton esperantan kaj tradukante ĝiajn konsistajn partojn donas samtempe la postulatan difinon. Ekzemple, kion signifas "gadatliwy"? La esperanta traduko "babil-em-a", donas la saman klarigon, kiun ni trovas en I-a volumo, sur paĝo 790a, de la plej nova "Granda Vortaro de la lingvo pola". Tiamaniere la vorto esperanta estas samtempe la plej konciza difino de la vorto pola.
Por konvinkiĝi, en kia grado Esperanto influas la disvolvon de la filologiaj kapablecoj, ni faru la sekvantan eksperimenton. Ni prenu du dekjarajn knabojn, ŝajne egale preparitajn, unu sciantan praktike krom la lingvo pola la lingvon germanan aŭ francan, la alian malgrandan Esperantiston. Ili legu pecon el pola krestomatio kaj difinu la signifon de la vortoj polaj. La rezultato, por ni tute senduba, estos ne komprenebla por la ekzamenanto, se li ne scias, ke unu el la knaboj parolas esperante. Li supozos nur, ke la malgranda Esperantisto estas infano, posedanta esceptajn filologiajn kapablecojn.
Ni aŭdas ofte la plendon, ke la programo de niaj lernejoj estas tiel troŝarĝita per lingvoj, ke restas tre malmulte da tempo por la natursciencoj kaj aliaj realaĵoj. Efektive en niaj mezaj lernejoj oni instruas nun 5 lingvojn: la polan, rusan, francan, germanan kaj latinan, kaj al la estontaj kandidatoj de la universitato Lvova aŭ Krakova, la lingvon grekan kiel sesan. Ĉu en tiaj cirkonstancoj la enkonduko de Esperanto ne troplenigus la mezuron? Jen mi kuraĝas certigi, ke ne! La lingvo Esperanto, enkondukita en lernejojn, ne sole ne troplenigos la mezuron, sed ĝin plimalgrandigos. Se ankaŭ estonte la instruado de ĉiuj supre nomitaj lingvoj estos nepre postulata (?), la instruo de Esperanto kaŭzos, ke la lernantoj, dank' al ĝi ricevos por la lernado de aliaj lingvoj la kapablecon, kiun ili ne posedas, kaj sekve multe pli malgranda nombro da lingvaj lecionoj sufiĉos por atingi multe pli bonajn rezultatojn.
Por konfirmi la supran opinion mi citos kelke da faktoj. Mi konas multe da junaj Esperantistoj, kiuj estas lernantoj de la mezaj lernejoj. Ili okupiĝas pri Esperanto tiel fervore, ke oni povus timi, ĉu pro tio ne suferas ilia lerneja progresado. Jen mi scias de ili mem, kaj tion certigis al mi ankaŭ iliaj profesoroj, ke ili lernas ne nur bone, sed apartenas al la plej bonaj lernantoj. Ĉu ili lernis ĉiam tiel same bone? — Jen S-ro M., instruato de la gimnazio de generalo Chrzanowski respondis al mi la demandon pri la lingvo latina: "Por la latinaĵo mi estis ĉiam malkapabla kaj neniam mi povis prepari min por la tradukado de latina aŭtoro sen pola ŝlosilo. Hodiaŭ, de kiam mi lernis Esperanton, la lingvo latina perdis por mi sian malfacilecon, ĉio estas en ĝi tute klara por mi; mi rigardas nun la lingvojn per tute aliaj okuloj." Similan respondon donis al mi S-ro R., instruato de la komercista lernejo, pri la lingvo franca, kaj lia instruisto franca, S-ro K., kiu mem ne estas Esperantisto, konfesis la grandan helpon, kiun al liaj lernantoj donas la scio de la lingvo Esperanto.
Sekve per la faktoj mem falas la malnova antaŭjuĝo, ke Esperanto estas malamiko de aliaj lingvoj, ĉar ĝi donas la preparon, sen kiu la fremdlingva instruado estas tre malfacila kaj malgraŭ la konstanta ŝanĝado de la metodoj naskas tiel mizerajn fruktojn. Pri tio konvinkiĝis la Francoj, Angloj, parte ankaŭ ni Poloj, do baldaŭ ankaŭ en niaj lernejoj Esperanto devas fariĝi la nepre necesa propedeŭtiko de lingvoj.
Antoni Grabowski