For la Neŭtralismon!/Difinoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


DIFINOJ


Burĝo. – 1. Mezklasulo, ne nobelo, ne proleto. – 2. Homo, havanta kapitalon kaj ekspluatanta laboristojn. – 3. Homo, ne progresema, ne deziranta ŝanĝi la ekzistantan sociordon. Proleto povas esti burĝmensa; homo havanta burĝan pozicion povas tamen ne havi burĝan menson.

Internaciismo. – Politika sistemo, kiu celas trovi kompromison inter la naciismo kaj la postuloj de la pli kaj pli malvolviĝantaj produktofortoj, kiuj tendencas nepre ignori la landlimojn. La internaciismo volas gardi la sendependecon de ĉiuj nacioj, konservi la naciajn kutimojn kaj lingvojn, unuvorte ebligi la malvolviĝon de la diversaj "naciaj gentoj".
Sur la ekonomia kampo, la paco estus certigata (?) per starigo de supernacia institucio, kiu zorgus por interkonsentigi la ofte kontraŭajn interesojn de la diversaj sendependaj nacioj.
Kelkaj internaciistoj konsentas pri starigo de internacia helpa lingvo.

Patriotismo. – Religio, kies origina bazo estis la tero, kie vivis, mortis kaj diiĝis la prapatroj. Laŭ la daŭro de l’ jarcentoj, la ideo aliiĝis kaj samiĝis kun la amo, fideleco kaj memoferemo al iu nacio (patrio). La patriota religio, perdinte sian dekomencan bazon, daŭras ekzisti dank’al artifikaj rimedoj: instruado en la lernejoj, propagando per gazetoj kaj libroj, per paroladoj, manifestacioj, ktp.
La armeo kun siaj standardoj estas la simbolo de la patrio kaj la soldato ĝia pastro. La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso.

Proleto. – Homo, kies vivrimedoj estas la nura vendo de sia laborforto. – Proletaro. Klaso de la proletoj.

Revolucio (socia). – Kompleta aliiĝo en la spiritoj, en la moroj kaj en la juraj rilatoj inter la homoj. La forigo de la sklaveco, de la servuteco, estis revolucioj. La forigo de la salajreco estos ankaŭ revolucio.
Rimarko. – Se ĉie la supre parolita aliiĝo okazus samtempe ĉe la grandega plimulto da homoj, revolucio povus okazi pace. Sangaj politikaj bataloj kaj forrenverso de registaroj ne ĉiam signifas efektivigon de revolucio. Oni ne devas samigi la vortojn revolucio kaj ribelo.
La ŝanĝoj en la produktomanieroj okazigas aliiĝojn en la spiritoj. Tial ke ne ĉie kaj samtempe okazas tiuj aliiĝoj, oni bedaŭrinde ne povas esperi la efektiviĝon de senperforta revolucio.
Por efektivigi revolucion, necesas ribeli; sed ne ĉiu ribelo estas revolucio.

Sennaciano. – Homo, kiu aprobas principe la sennaciismon.

Sennaciismo. – Kultura doktrino kies ĉefaj celoj estas: 1. Malaperigo de ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj konsiderataj kiel sendependaj unuoj; 2. Mondmastrumado kaj raciigo de la produktado laŭ sciencaj metodoj; 3. Unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj; 4. Starigo de racie artefarita lingvo universala, uzota kiel la sola kulturlingvo.
Pravigo – La sennaciismo sin apogas sur la historia materialismo, kiu instruas, ke la produktofortoj tendencas al senĉesa malvolviĝo kaj interplektiĝo, kio neeviteble estigos mondekonomion. Tial ke la ideologia superstrukturo, rezultanta grandparte el la produkt- kaj vivkondiĉoj de la homoj, ĉiam malfruas rilate al la ŝanĝoj okazintaj en la produktorimedoj, la sennaciismo celas instrui la homojn racie – ne naciece aŭ religiece, kio finanalize estas la samo – por tiel glatigi la vojon al la historia procezo.
Rimarko. – Principe, la historia procezo povus alkonduki la homan socion al ĝia lasta stadio de malvolviĝo, t.e. al sennacieca stato, per la rimedoj de l’ kapitalisma imperialismo. Fakte, ekzistas en ĉi tiu lasta sistemo internaj kontraŭecoj, kiuj kreas grandan riskon je pereigo de la civilizacio per science organizitaj militoj. Tial la sennaciismo sin apogas sur la proletara klaso, kies interesoj estas tutmonde la samaj. La klasbatalo ja instigas kaj devigas la ekspluatatan klason al pli kaj pli larĝa unuiĝo, kaj tio okazigos la forrenverson de l’ ĥaosa kaj krimoplena reĝimo kapitalista.
Konsekvence la proletara sennaciismo havas nenion komunan kun la kapitalista imperialismo aŭ kun la burĝa kosmopolitismo.
Sciigo. – La sennaciisma doktrino estas jam nun embrie aplikata de Sennacieca Asocio Tutmonda en ĝia organizformo. Multaj (ne ĉiuj) membroj de tiu organizo celas fariĝi konsciaj sennaciuloj. Ili tamen opinias, ke necesas unue esti lerninta kaj praktike aplikinta esperanton, t.e. sennaciecan lingvon, dum kelka tempo, por povi kompreni la priparolitan doktrinon. Tial ili ne propagandas ĝin ekster esperantistaj rondoj.

Sennaciulo. – Homo, kiu konscie celas kaj ĉiel eble provas jam nun konformigi siajn pensojn, sentojn kaj agojn al sennaciismo.