For la Neŭtralismon!/III. Per-esperanta organizo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


III
PER-ESPERANTA ORGANIZADO

Esperanto tuj utilu. – Mondlingva movado bazita nur sur naciaj organizoj estas kvazaŭ unukrura, ne ekvilibreca kaj kondamnita je pereo.

La sperto montras, ke estas pli facile varbi iun al esperanto, ol fari, ke la varbito iĝu vera praktikanto de la lingvo. Kaj kiam oni ne praktikas, la intereso pri la afero baldaŭ forperdiĝas. Milionoj da lernolibroj estas disvenditaj; milionoj da personoj eklernis la lingvon. Tamen, malgraŭ tio, oni povas diri, ke la rezulto akirita dum multjara propagando ne respondas al la foruzitaj penoj de la propagandistoj. Malgranda estas la nombro de ellernintoj kaj praktikantoj.

Tiu nekontentiga konstato devenas el tio, ke oni ne sufiĉe prizorgis la praktikan flankon de la afero. Mi tute ne pretendas, ke nenio estis farita tiudirekte, sed nur insiste diras, ke oni devas kiel eble plej klopodadi por igi la lingvon tuj utila. En nia organizota movado ni do estu senĉese inspirataj de tia zorgo.

Kial utiligi la lingvon? – Ni ne bezonas helpan interkomprenigilon por interparoli kun niaj samlandanoj. Por utile praktiki esperanton estas do necese transiri la landlimojn.

Ĉar ni estas idealistoj, celantaj al tutmonda paco, al regno de l’ justeco sur la tero, ni devas kiel eble plej ofte interrilati kun niaj ĉiulandaj samidealanoj. Pere de nia komuna lingvo devas estiĝi spirita trafluado super ĉiuj ŝtatlimoj. Konstanta interrilatado kreskigos en nia koro supernacian senton. Ĝi estos kvazaŭ kontraŭveneno por la finacieca edukado, kiun la ŝtato trudas al ni. Ĝi estos ia spirita higieno kontraŭ la naciecaj miasmoj, kiujn ni senĉese enspiras meze de la ŝovinisma atmosfero, kreita de la registaroj. Uzante kiel eble plej ofte artefaritan lingvon, ni enkarnigos en ni ecojn taŭgajn por igi nin veraj mondcivitanoj. Ni ne povas tro taksi la gravecon de tiu fakto. Tie kuŝas la esenca revoluciigeco de esperanto. Senĉese interrilatante kun niaj ĉiulandaj Kamaradoj ni povos pro tio prave fieri, ke ni estas la plej konsekvencaj el la t.n. internaciistoj.

Kiel utiligi la lingvon? – Por ke la Kamaradoj povu profite interrilatiĝi estas necese, ke ili estu grupiĝintaj en iu asocio, kies centra organo kolektos kaj eldonos la adresojn kaj ebligos ĉiuspecajn servojn: korespondado, dokumentado, kongresoj, vojaĝoj, eldono de gazeto, de trafe bona literaturo ktp.

Se ni supozas, ke la esperantistoj estas jam grupiĝintaj en nacilingvajn por-esperantajn asociojn, tuj estiĝas ĉe la spirito la penso pri kunligo de tiuj grupiĝoj en iun "Internacion". La rutino estas granda potenco, kiun oni ĉiam devas kontraŭbatali, eĉ ĉe si mem.

Estas vere, ke ĝis nun ĉiuj "internacioj" stariĝis sur naciaj asocioj. Unue tion trudis al ili la nesamlingveco de la membroj; due tiuj naciaj asocioj havas saman taskon: batali kontraŭ la politika kaj ekonomia fortoj de siaj respektivaj registaroj; dum la por-esperantaj asocioj ne havas la saman taskon, kiel la per-esperanta. La unuaj celas per nacia lingvo varbi por esperanto; la dua celas ebligi la uzadon de nia lingvo laŭ tutmonda skalo.

Estus tute netrafe kompari la politikajn organizojn kun la esperantaj.

Ni ne estas malhelpataj de la lingvaj baroj; ni ne havas similan taskon, kiel tiujn de la "Internacioj". Se do ni imitus la ĝisnunan organizmanieron, ni kvazaŭ similus al homo, havanta aŭtomobilon, kiun li trenigas per ĉevalo.

Nia per-esperanta organizo povas logike kaj celkonforme esti nur supernacia, sennacieca.

Niaj legantoj bonvolu atente pririgardi la skemon, metitan sur la sekvanta paĝo. Ili tuj ekvidos la diferencon, ekzistantan inter internacia kaj supernacia organizoj.

Lingvaj institucioj. – Per-esperanta organizo ne povas seninteresiĝi pri la ilo, kiun ĝi uzas.

Ekpaŝante sur ĉi tiun kampon, objektiva esploranto konstatas, ke tie kuŝas plena neorganiziteco kaj eĉ senrajteco.

En la oficiala jarlibro (1920) de UEA oni povas legi: "esperanto kaj la kontrolado de ĝia evoluo estas komisiitaj al Lingva Komitato (L.K.), kies anoj estas elektitaj de la L.K. por 9 jaroj inter kandidatoj proponitaj de la Akademio. La Esperanta Akademio estas supera laborkomisio, elektita de la L.K. por 9 jaroj kaj potrione rebalotata ĉiun trian jaron. Dum la milito tiuj institucioj ne funkciis kaj estas reorganizotaj".

La samon diris S-ro Warden ĉe la XII-a Kongreso. Kaj se oni volus funde esplori ĉi tiun punkton, oni verŝajne alvenus al konkludo, ke niaj lingvaj institucioj kuŝas sur nenia jurbazo[1].
F = fako; g = grupo; I = Internacio; i = individuo; N = nacio; R = regiono.

La fig. 1 montras la laŭnacian organizmanieron; la fig. 2 tiun de Sennacieca Asocio Tutmonda. Al ĉi tiu lasta, individuo povas senpere aniĝi, kvankam ne estante membro de iu ajn grupo; dekmembra grupo povas anigi nur 8 el siaj membroj, se la 2 aliaj ne konsentas. Ĉar estas kotizo por la grupo kaj kotizo por SAT, la afero estas do tute facile aranĝebla. F montras fakan organizon, povantan aniĝi laŭ aparta maniero, tial ke oni supozas, ke ĝi jam estas internacie organizita.

Ne estas nia intenco malice ĉikaneti niajn teknikistojn. Ili daŭrigu dormeme deĵori kiel gardistoj de la netuŝebleco de l’ Fundamento!

Sed eble venos tago, kiam la esperantistaro volos serioze organizi siajn lingvajn instituciojn. Tiam, sed nur tiam, ni povos konsideri kian kunhelpon povos alporti nia Asocio, kaj kian sintenadon ĝi devos havi tiurilate.

Ĝis tiu tempo, ni do ne atentu pri senrajtaj organoj kaj konsideru laŭsence, ne laŭvorte, la Fundamenton, kiel nian solan lingvan inspiranton kaj unuecgarantianton.

Kritikoj estas petataj. – Trastudante diversajn punktojn pri nia organizota movado, ni vidis, ke esperanto ne povas esti konsiderata kiel la celo de nia agado, sed nur kiel ilo por atingi nian celon: la forrenversiĝon de l’ kapitalisma sistemo, kies unu el ĝiaj plej fortaj kolonoj estas la intergenta malamo – rezulto de neebla interkompreniĝo inter la ĉiulandaj proletoj – kaj starigon de socio bazita sur justeco, ekvivalenteco kaj firmigata de frateca, sennacieca sento.

Mi montris, ke la varbado por esperanto ĉe niaj samidealanoj bezonigas naciajn, aŭ pli ĝuste samnacilingvajn asociojn; kaj ke, por profite uzi la lingvon, estas necese transpaŝi la eksterlandan kampon. Tial ni, mondlingvanoj, devas krei novajn formojn de agado; ni devas adapti nian akiritan ilon al ĝia funkcio, kaj tiucele formalatenti la ĝisnunan asocisistemon de la pli-malpli fiaskaj "internacioj".

Preterpasante mi ekvidigis, ke la esperantaj oficialaj institucioj estas en plena neorganiziteco kaj eĉ sen jura bazo.

Mia sola deziro estas servi la Veron. Mi kutimas submetiĝi antaŭ la faktoj. Se mi eraris, oni bonvolu montri la erarojn. Mi petas nur, ke oni konsideru objektive kaj ne sentimente la pridiskutaĵon.

Oni ne forgesu, ke ni estas nun en 1921, ne en la naskiĝa jaro de la Zamenhofa lingvo. La ilo estas nun forĝita kaj elprovita. La demando estas jena: Ĉu ne pli utilas por nia celo enkonduki esperanton en la tendaro de niaj samcelanoj, ol en tiu de niaj hodiaŭaj kontraŭuloj kaj morgaŭaj malamikoj? Se oni respondas jese al tiu demando, kiaj estas la plej trafaj propagandrimedoj?

Se oni pruvas al mi, ke esperanto estas per si mem sufiĉa liberigilo, ke laŭklasa organizado estas malutila al nia propagando; ke ni, mondlingvanoj, devas tamen grupiĝi laŭ internacia maniero, unuvorte, ke ni devas daŭre sekvi la ĝisnun trabatitan vojon, mi estas preta kunlabori kun ĉiuj reĝoj, episkopoj, generaloj, ekzekutistoj kaj aliaj eminentuloj kaj ankau aliĝi al la IV-a Internacio – esperantista!

Ĝis oni estos liverinta al mi konvinkigajn pruvojn, mi ne laciĝos diri al la samklasanoj:

Ni fosu nian propran sulkon.

Piednotoj[redakti]

  1. En 1909, ĉe la Barcelona Kongreso, S-ro Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato, deklaris: "Ĝis nun ĝi (la L.K.) havis nur fidan, moralan bazon, kaj tion oni jam riproĉis al mi" (Of. Gazeto, n°15, p.129). Kaj D-ro Zamenhof, en 1911, diris: "Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estas organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon".