Fundamenta Krestomatio (1903)/Ŝipeto
Aspekto
Malgranda ŝipeto
Kun blanka veleto
Naĝadas trankvile sur maro . . .
Sed venis ventego,
Fariĝis ondego—
Pereas ŝipet' sub akvaro!
Kaj homo mizera
Kun kredo sincera
Vivadas trankvile en mondo;
Sed kredo forblovis,
Ondego sin movis,
Kaj homo pereas sub ondo.