Fundamenta Krestomatio (1903)/Sciuro kaj papago

El Vikifontaro
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Ŝipeto
Anĝelo  ►
SCIURO KAJ PAPAGO

Sciuro malgranda kuradis en rado
Kaj homojn amuzis per sia kurado.
Kaj jen al papago ĝi diris fiere :
"Mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere :
Kun kora doloro eterne mi vidas,
Ke tute senmove sur ringo vi sidas!
Rigardu : jen ĉiam mi kuras pli alte
Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ."
Papago rigardis sciuron kun moko
Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta,
Sed bone kurante, sur unu nur loko
Vi restas, mizera besteto nesperta."

V. Devjatnin.